Géza Gárdonyi:

 

Steloj de Eger

romano

El la hungara: Jozefo Horvath

Specimeno el la romano:

 

 

Géza Gárdonyi

 

 

 

 

Géza Gárdonyi (1863-1922)

Ĵurnalisto, aŭtoro de noveloj, romanoj kaj unu teatraĵo. Unika figuro en la hun­ga­ra literaturo, ne klasigebla en kian ajn ka­­te­goion. En siaj historiaj romanoj li ĝis plej etaj detaloj, sed ĉiam atentokapte kaj eventoriĉe kondukas la leganton en la ĉiutagojn de la historia Hungario. La de­segno de la epoko kaj la plastikeco de la figuroj faras valoraj liajn ro­ma­­nojn. Ili fariĝis popularaj ne nur danke al ties turnoriĉaj agadoj, sed al valoroj, kiel kredo, patrujamo kaj indi­vi­dua kuraĝo.

 

La leganto tenas en la manoj historian aventurromanon pri la unua duono de la 16a jarcento. Ĝi kaptas la atenton per spirhaltigaj aventuroj, fuĝoj kaj fuĝigoj, emociigas per amo kaj malamo, fidelo kaj perfido, sinofero kaj insidoj, kondukas la leganton al pitoreskaj kaj ekoztikaj pejzaĝoj, pentras la vivon, morojn kaj la ĉiutagojn de la 16-jarcentaj Hun­ga­rio kaj Turkio, priskribas la luktojn de lando kontraŭ du grandpotencoj kaj okazintaĵfidele – ta­men atento­streĉe – fa­be­las pri la heroa defendo de for­tik­aĵo kontraŭ enorma super­forto, heroeco de virinoj, patrujamo. La his­to­r­i­o­grafie dokumentitaj personoj kaj okazintaĵoj trans­ko­loriĝas per la in­vent­ema fantazio de la aŭtoro – rekvizitoj de ĉiu bona romano.

La verko konsideriĝas la plej populara junulara romano en Hungario.

 

Aĉetebla ĉe Hungaria Esperanto-Asocio: http://meszhea.superwebaruhaz.hu/category/7295