Pri la
vortaro…
La vortaro estas la
hungara membro de la multlingva Dictionary Program-familio.
La ideo devenas de Fritz van Zanten (Nederlando).
La vortaron programis Tom van der Meijden (Nederlando) en lingvo C.
La hungaran version adaptis Jozefo Horvath (Győr) surbaze de la Esperanta
versio (de Bernard Vivier, Francio).
La vortaro havas en si
plurajn funkciojn:
- Rapidan vortserĉadon.
- Vortlernan programon.
- La propra elparolo
registreblas kaj reaŭskulteblas.
- Por la vortlernado
prepareblas propraj vortolistoj, kiuj ankaŭ printeblas.
- La vortoj lerneblas laŭ
hazarda maniero aŭ el antaŭe preparitaj listoj.
- La aperritmo de lernotaj
vortoj reguligeblas.
- Pri la rezulto oni ricevas
tujan informon.
- Kreeblas propraj vortaroj –
en diversaj lingvoj - tute sendepende de la nun donitaj vortolistoj.
- Sed ankaŭ la nuna stoko
de la vortaroj plivastigeblas per memkolektitaj vortoj. Ĉi tiuj
ankaŭ post aktualigo ne perdiĝas, ĉar la vortreakira rutino
reintegras ilin en la vortaron.
- La koloro kaj emblemo de la
ekfasado de la vortaro modifeblas laŭ individua gusto.
- La programo enhavas
tradukhelpan rutino, ĝi aŭtomate elserĉas la sencojn el la
leksiko por la elpoŝigitaj aŭ entajpitaj tekstoj.