***************************************
Imre Szabó: Sorĉkanto en bezono
Imre Szabó: Egerfarmos en 15 lingvoj
***************************************
***************************************
Poemoj de József Attila (e-libro)
Ágnes Ágai: Portretoj el la ĵupasinto
Ferenc Juhász: Vizi-benata vivo mia
Sándor Petőfi: Mia vespero hejme
Zoltán Zelk: Violono savita el fajro
István Vas: Kiam la rozoj ekodoris
Sándor Weöres: Hortulan’ sur branĉo ora
Sándor Weöres: Saturno en descendo
Rudolf Varga: En printempo neniampasema
Tradukoj el la kantaro Hozsanna
***************************************
N-ro 195: Estas vi ĉi-tere nia gvida stel'…
N-ro 204: Ho, reĝino por ĉieloj…
***************************************
Imre Szabó: Se qualcuno ti comprende
Imre Szabó: Si levava la soglia
<><><><><><><><><><><><><><><><>
***************************************
Imre Szabó:
Baldaŭ Kristnasko!
Ni devus ekvoji,
ĉar la infano
nepras naskiĝi!
Reĝoj Tri jam survojas,
do, eku ankaŭ ni!
Stelo zumas ekscitite,
la krimema mondo sin kaŝas.
Lucernas la kredo:
nepre naskiĝos tiu infano!
Do, ni eku!
Imre Szabó:
Strangaj ritmoj kuras tra la koro,
jamboj, ditiramboj de la ploro,
lantaj spondeoj, viglaj amfibrakoj,
suno serena de senvibraj lagoj.
Mi nun lasas kuri la anhelon,
ĉasu ĝi la bonon kaj la belon,
restu ĝi fine, kiel la hundido
miaanime sola la ermito.
Mi respondus la demandon ĉu, ĉu,
mil-milfoje, kaj mi dirus: plaĉu
eĉ la vibrantaj, feblaj, etaj vortoj
de la finiĝo: elĉerpiĝis fortoj.
Pasas la nasko
Pasas la tempo, sed vi ne pasas,
vi firme sidas en miaj cerbo kaj koro,
vi estas la eterne dolĉa, kara
kaj malhavebla, transmonda doloro.
Min portas plu la vojo,
mi esperas havi vin foje,
ĝis alvenos aŭtuno, vintro,
kaj defalos la folioj angore.
Min elŝvitis la frumateno,
kaj min absorbos la vespero,
same, kiel ĉiujn.
Donu al mi ideton!
Kiu plukantus la nekantitajn,
kies buŝo malfermiĝos,
kiam la mia femiĝos.
Estu li eterne laŭdata,
vesperoj se mornas,
matenoj se spronas
nin vivi plu,
kvankam min perdis jam,
elfaligis el siaj polmoj
la Eternulo.
Vivakre mi sonas, kiam
en sia forto malflamiĝos ĉi am',
ke ne plu, ke ne plu –
kaj ĉiam re- kaj rekomencu,
ĉar baras nin ĉirkaŭe la nokto.
Mi amas vin.
Kiom simple!
La suno venas supren.
Kiel krio ĝi venas
tra la ĉifono de nebuloj,
kaj abrupte ĝi trovis sin sur la kruco
de la mondotuto.
Kaj ekhumilas nun,
mi puŝas mian kapon
sub la polvon,
mi etendiĝus kun la ebena grundo,
kaj mi ŝirmus eĉ miajn herbojn,
kiuj abrupte ekkreskas neatendite.
Ho, kara mia,
foras la ĉielo, kiel la koro,
kaj foras ĝiaj tigoj, la tagoj, branĉoj
malsupren kliniĝantaj.
Helpu min supren!
Mi ne scias, kiel,
mi ne scias, kial!
Ne helpu min por krii,
mi ne krias por helpi.
Milde paŝante ĉu ekzistas vojo por mi?
Ĉu mi ribelu frenezule,
daŭre montrante al via koro,
ke mi volas la plej belan pomon?
La pomoj putrixas, vane ili ruĝis,
ruĝa putro ilin atingas.
Mi amas vin,
sed mi ne scias diri,
kiel.
Kiel venas eŝafodo
lante ŝvebante pli kaj pli supren
ĝis la nivelo de leĝo,
por ke murdo estu sanktigita,
preskaŭ dia!
Kvankam dio ĉiam
nur kreas,
se ne estas io cetera,
almenaŭ doloron vivantan
kaj amon,
kiel la naskon.
Imre Szabó:
Al Georgo Handzlik, la senbarba bardo
Okazas foj-foje, ke vi tiom solas:
la lumo forlikas el la korpo lante,
ekregas krepusko en la korprofundo
ekgrize, eknigre ĉion vualante.
//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,
varmigu la nokton brila Esperanto,
eterna amo mia,
eterna amo mia!://
Okazas foj-foje, ke konsolo mankas,
forvelkas esperoj, kiel aŭtunherboj,
paliĝas la veroj, vi singulte ĝemas
sub plagoj de sorto, sub kruelaj erpoj.
//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,
varmigu la nokton brila Esperanto,
eterna amo mia,
eterna amo mia!://
Okazas foj-foje, ke vin ĝojo sunas,
sed montri serenon mankas viaj vortoj,
sopiro, plezuro tiras vin el sombro,
tamen por karesi mankas viaj fortoj.
//:Nun venu min helpi, ho eterna kanto,
varmigu la nokton brila Esperanto,
eterna amo mia,
eterna amo mia!://
(Martin, 2007-05-26.)
(Esperanto-tendaro de pentristoj,
2007)
Tristo de rikoltantoj en ŝiaj okuloj
mildiĝe, fortiĝe;
ŝia korpeto ekvibras, kiel
la animo tajde tremas-ĉitas:
ventblovita, -pacigita lago.
Estas nek kajo, nek suba ŝtono,
ondas nur la kampo,
la lumo surhavas vualon
el memoroj sonoraj belaj,
kaj ĝi senvestiĝas:
ĝi banas siajn enormajn formojn
en la ondoj verdaj, orblondaj, -brunaj.
Karulino, mia tristokula,
zorgema rikoltanto de vidaĵoj,
ĝis kiam vivas la penso, diru,
se ĝi ekiras sur tufoj de kotherboj
fajfante, siajn plumpajn membrojn
missvingante adoleskule,
kun konkeremo;
ĝi ne toleras prizonon de vidaĵo,
ĉar ĝi estas pli ol lumo de la ĉieloj,
pli ol grasaj ombroj de la tero.
Sankta Johano de Nepomuko,
vilaĝloke mur Johanĉjo,
la akvoj forfluis de sub li,
nun li gardas la rartrafikan stratangulon,
kun apatia rigardo
li iĝas patrona sanktulo por ĉiu,
kiu nur volas.
La rikoltantoj marŝas kun flagaj kantoj,
sed la tristo enokule,
ondoj de la kampoj surpiede,
foj-foje svingiĝas la ĉielo,
kaj ne eblas finrikolti;
la rikolto neniam estas finita,
ili ĉiam malgajas,
vanas la kantoj,
vanas taŭzita anhelo de la animo,
vanas la disradia, aŭreoliĝa plezuro,
kiel de la stomakoĉirkaŭaĵo
ĝi radias elanon en la manon,
ĝi donas akron al la rigardo,
purpuron al la ekzisto.
Karulino, mia tristokula,
kien portas la penso?
Ni ambaŭ scias,
ke ne gravas...
Eternas nur la verkado.
Li forpasis.
Kun klinita kapo ni staras,
lasante lin foriri.
Ni staras senpove,
la senfortajn manojn ni fermas,
eĉ la larmojn
ne plu ni deviŝas.
Per rigidaj rigardoj
ni provas ankoraŭ
forĝi kadron super li,
lian forflirtan eston
se eble por reteni.
Ni staras, kulpokonscio okule:
ĉu ni estus povintaj doni ankoraŭ
al li vivon, nur ekvibreton da?
Ĉu ni lasis flagri la flamon en li,
ĉu ni helpis flagri en li
tiun flugilan flamon,
kiu per sia kredo lin levis,
se li stumble falis,
serene lin levis,
se malĝojo lin batis.
Kaj eĉ el la doloro li ekstaris,
la suferon por forgesi
li pensis pri la amiko, kiu fore
inter la heĝoj de jardekoj
atendas la kelkvican mesaĝon
malpezigante tiun suferon:
„Dankon pro la interesiĝo,
ni fartas bone,
la sano nin servas,
foje tiel, foje alie..."
Kaj venis la respondo:
„Dankon pro la demando..."
Kaj venis la tagoj
de malvastaj padoj,
kie eĉ returniĝi
preskaŭ maleblas.
Tamen oni devis returniĝi,
oni devis reveni,
ĉar farendaĵoj atendis,
ĉar iuj atendis, atendis
ĝislaste la konsolajn vortojn.
Kaj li sciis: vastas la tempo,
kaj la popolo de la tempo,
kaj vastas ĝia sufero,
kiun forviŝi malsufiĉas
eĉ se ĉiuj manoj kune…
Kaj estis festo por li
ĉiuj leteroj portantaj
la bonan novaĵon:
„Dankon, ni fartas bone..."
Se mi foriros, morgaŭ kiu respondos?
Kaj nun li demandas per mia buŝo:
„Esperantistoj,
morgaŭ kiu respondos?"
Paco vin akompanu!
Vi ne mortis,
nur foriris.
Kiu mortis, ties
flago defalas
kaj ĝi ne reflagras,
ties forfalintan verdan stelon
oni ne surbrustigas...
Li estis esperantisto,
kaj li restos jam tio,
ĝis vivos lia memoro.
Miklós Ábrahám – ni diros,
kaj ni komprenos: Esperanto.
Esperanto – ni diros,
kaj ni pensos pri Miklós Ábrahám.
La kadavroj jam forportataj
nun oni lavas jam la trotuaron
la ruĝa akvo fluas en la kanalon
aǔdeblas la buldozeroj fore
nun ili ekiras kaj puŝas-puŝas
la teron en la grandan kavon
en kiu la ostoj puriĝos blankaj
disde la suferanta karno
Estis pura laboro
estas nun paco jam
florojn ĵetos la popolo
antaǔ la botojn
de la venkmarŝantoj
Neniu memoros tiam plu
pri la milda siringoarbusto
pri la hejmokaŝaj fenestroj
pri la invitaj dompordegoj
kiuj ĉiuj vomis la plumban morton
ankaǔ pri la serena ĉielo
neniu plu memoros jam
kiel ĝin plenigis bomboj
Ĉio komenciĝis pace
preskaǔ kaprice ŝerce
oni elektis en la ludo
la nigran ŝafon
kiu devis sin kaŝi
la aliaj serĉis lin
por malkovri
pasis la tempo,
kie en la diablo li estas
ĉiu devus jam iri hejmen
iuj jam eĉ iras
kaj tiam la aliaj retovis lin
kolere furioze
senindulge draste ili draŝis lin
fine ekfulmis la rapida klingo
disŝiriĝis la kriego:
Sed ni nur ludas! Sed ni nur...
Kiel la porko buĉota
ni mem donas nin al la manoj
de la buĉistoj
vane estas la invita vasta
kampo de rifuĝo
ni ne volas fuĝi
ja ni estas senkulpaj
ni forte scias, ke ni
estas senkulpaj senkulpaj senkulpaj
Nur la laboron vi perdis hodiaǔ
sed morgaǔ vi perdos la vivon
vi ne rimarkos kiel vi aperis
por dormi sub la pontoj
vi ne rimarkis kiel aperis sur vi
la uniformo la mortobotoj
vi estas senkulpa senkulpa
sed nun murdi aǔ esti murdata
Ni ĉiuj senkulpas estas sciate
tamen ie iam ni ekludis
ekludas false fuŝe
kaj ni mem staros ĉe ambaǔ
ekstremoj de la pafiloj
vico da nukpafoj
ni estas senkulpaj senkulpaj senkulpaj
stertoras-tondras la transvivantoj
La mortintoj milde-mute
purigas siajn ostojn
subplande profunde
Estas paco
Mi atendis vin la tutan tagon,
denove tutan tagon,
mi frotadas la tagojn,
kiel rozarion
monaĥino klostroprofunde
inter la dikaj, mukozaj muroj,
en ĉi enorma premilo
lante fluetas la elpremitaj
vortoj de la preĝo
la masonaĵo de la muroj
estas preĝo de la antaǔaj
jam delonge foririntaj
al la lule lilia tiliejo
kun sia rozario
ili kuŝas tie sube
kun rozariaj manoj
virgaj senkulpaj senpensaj
kaj ili estas feliĉaj
pli grasas la herboj
super ilia kuŝejo,
la ĉielo estas pli fore
ol iam ajn,
du metrojn sube
ili resurektos
nepre ili resurektos
ĉar oni ellevos ilin
la psalmoj ellevos ilin
la psalmoj kiel larĝaj flagoj
ŝvebe rampos al la
gardostaraj arboj
al la arbaroj por vindi ilin
kaj engluti
kiel la apenaǔ moviĝanta
eterneco vermoplena
kaj iliaj ostoj iros
al la altaroj por sanktigi ilin
ĉiu gramo da osto valoros pli
ol tri gramoj da oro
Kaj nun mi staras en tiu ĉi premilo
kolosa liganta la karnon al la ĉielo
kie vakuas la sentoj
malplenokulaj anĝeloj flugadas
de nenio al imago
kaj reen...
Donu al mi pacon Sinjoro
permesu ke defalu tiuj sopiroj
kiel kardoj el la hundofelo
mi povu stari antaǔ vi
suverene sensufere
ho Sinjoro, lasu
ke mi elvomu la spasmajn tagojn
la spasmojn kaj la tagojn
ilin ambaǔ aparte
kaj malpleniĝinte mi sentu la ĝuon
de malsato malsato
kiun sopiras stomakmalsanuloj.
Lasu ke mi elvomu min
Ho, Sinjoro, senreste
mi frotadas la suferojn
grandgloban rozarion
***************************************
Imre Szabó:
(Kantoteksto)
Najtingalo kantis matene,
pri Vi kantis najtingal',
kaj ĝi sonas-sonas tuttage
//:en la koro ĝis sunfal'.://
Mia koro kantis matene,
pri Vi kantis mia kor',
kaj ĝi sonas-sonas tuttage
//:tra gajiĝo, tra angor'.://
La animo kantis matene,
pri Vi kantis la anim',
kaj ĝi sonas-sonas tuttage
//:najtingale tra la sin'.://
Mi suspektas, treme mi spertas,
najtingalo, kor', anim',
evidentas, plene tutcertas,
//:ke mi amas, amas Vin.://
Imre Szabó:
(Kantoteksto)
Vojaĝo eterna:
animo animon
ĉasas konstante
por gajni intimon.
La leĝo eternas,
kaj ni ne esceptas,
kvankam ni foj-foje
alie perceptas.
Imre Szabó:
(Kantoteksto)
Venu kaŝe,
silentpaŝe!
La mondo ne eksciu!
La mondo ne enviu!
En brakumo
de mallumo
la amo kore flamos,
la koro flame amos.
Venu brave,
ja ne grave,
eĉ se la tago lumas!
La mondo nur eksciu!
La mondo nur enviu!
Imre Szabó:
(Kantoteksto)
Malplenas la tago.
Sola kareso ĝin plenigus,
sola, kara vorto
niajn animojn kunligus.
Malplenas la tago,
kiel trinkglaso renversita.
Sekas la animo
tiom je amo avida.
Plenigu la tagon
via intimo, via amo,
ĉar en la silento
froste malvarmas la flamo!
Malplenas la tago.
Sola kareso ĝin plenigus,
sola, kara vorto
niajn animojn kunligus!
Imre Szabó:
(Kantoteksto)
Mi sendas al Vi etan sonĝon,
mi en kiu loĝas fore,
kaj en ĝin por kunesti iom
mi vin bonvenigas kore.
Ekstere kuras ventoj vagaj,
malvarmegas tre la mondo.
Alvenu kaŝe, silentpaŝe,
kaj intimu ni sen honto.
Nun vidu tiun etan sonĝon,
estas ĝi por mi kastelo!
Alvenu nepre, kara mia,
sen Vi mankas la espero!
Mi sendas al Vi etan sonĝon...
Mi sendas al Vi etan sonĝon...
***************************************
N-ro 1.
Li estis personeco.
Timata, estimata.
Atentokapta, se li ekparolis,
kaj ĉiu serĉis kaŭzon, se li mutis.
Li gravis en koncernaj rondoj,
kvaranguloj kaj ceteraj formacioj.
Lia opinio gravis (kaj male).
Li multe pezis en la peso.
Oni kalkulis pri li.
Precipe en profilo oni vidis
lian vangokonturon – li montris tiun –,
la alia, kiel luno.
Lian privatan vivon
subpremis la socia.
Li ne diboĉis kaj ne ĉasis,
li ne societumis,
por ne mencii la ceterajn.
Li ŝanĝis la ideojn kaj cerbumis.
Tio estis lia ĉefokupo.
Li ne ordonis, ne preskribis.
Siajn ideojn li transdonis, publikigis.
Foj-foje kiel ordonojn.
Li verkis monologojn aŭ dialogojn
kun imagitaj amikoj aŭ malamikoj.
Li disputis kun li, senkaske li akuzis
la ideologiajn mispaŝojn aŭ erarojn.
Se iu sentis sin trafita,
li kontentis kiel celpafisto.
Poste li malaperis.
La tempo lin forlavis.
La morto lin forrabis,
ĉu prefere diri, ke lin fortrenis?
Foj-foje li estas menciata,
sed senepitete.
Ankaŭ la epitetoj forfrotiĝis.
Lia memoro estas negardata.
N-ro 2.
Li estis dika knabo,
moviĝis li malfacile,
sed parolis tre facile.
Li konservis ambaŭ trajtojn.
Li estis servema kaj sagaca,
se volontulon oni serĉis,
li aliĝis sinpropone tuj,
eĉ nesciante al kio.
La tekojn de profesoroj
li portis malantaŭ ili,
li portis kafon el bufedo,
pri iliaj ŝercoj li ridegis.
En festaj okazoj
li prezentis festparolon,
li entuziasmigis, deklamis fervore.
Li fariĝis referanto, ĉefreferanto,
ĉe Ĉefimpekso ĉefĉefgvidanto,
ĉe prezidento ĉefkonsilisto.
Li prezentis, proponis,
referis, preferis
kaj krakigis la ro-sonojn.
Li alparolis la evoluigon de l' eksporto,
la Danuban ŝipveturadon,
la militan teknikon,
la varmiĝon de terglobo.
Venante de konferenco
li deklaris la unua.
En tiaj kazoj mi kutime diras – li diris,
kaj li diris, kion li kutime diras.
Li ŝatis vojaĝi
je vetero- kaj reĝimoŝanĝiĝoj
eĉ malproksimen.
Li ŝatis reveni,
en la flughaveno alfronti kameraojn.
Li havis bonajn rilatojn
kun la ĉiama potenco.
Gaje li mortis, kaj li dankemis
pro la belaj paroloj ĉe la katafalko.
N-ro 3.
Mallarĝa ŝi estis, diafana,
ostoj en maldika haŭtbindo.
La longaj fingroj sur la nigra-blankaj
klavoj kun ekscititaj saltoj dancis,
kaj ili fulmtrafis kiel falkoj.
El la frunto ŝi reĵetis la hararon.
Ŝi ludis sen notoj, fermante la okulojn,
kurbigante la dorson,
forigante ĉiun mondan bruon.
En ŝia ĉambro ŝirmila lampolumo,
mortmasko de Beethoven, libroj,
skribaĉplenaj, flaviĝintaj muziknotoj.
Tra la loĝejo svingis amara fumodoro,
surlite kusenoj, surpargete franĝaj tapiŝoj.
Ŝi vivis sola en verdeska duonombro.
ŝiaj kunuloj estis
testudo kaj arĝentece gapantaj fiŝoj
en akvario sub la fikusoj.
Ronrono, la kato jam nur kiel memoro.
Surgluiĝis al ŝi la soleco, kiel
traŝvitita vesto al la korpo.
Kvankam ŝi estis bela, proprakaraktera,
el la vizaĝo vasta, profunda okulparo
radiis kun malseka brilado
demande, mire, komprene, instige.
Ĉu ŝin iu kisis iam
sovaĝe, pasie? Kiu scias?
Ŝiaj lipoj: maldika, pala haltostreko
sub la fajne vibraj nazoloboj.
Ŝia pasio ekardis nur sur la piano,
dumlude ŝi baraktis, ŝrikis,
konvulsiis, kantis,
poste ŝi ekstaris
kvazaŭ vekiĝinta el dormo,
al la publiko ŝi mansignis psit-on
por ne ĝeni per aplaŭdo
la silentiĝantan belan harmonion.
Ŝia kliniĝo estis humilo kaj dankemo.
La maldikega korpo komplimentis tiel
antaŭ la arto riĉe fruktanta.
Ŝi mortis forsvinge kiel fumo,
ŝi forsvingis super la tombo.
Sonis la rekviemo,
brubatis al ĝi krude
la malsekaj terbuloj.
Ŝi silentis kaj ridetis.
Allegro, ma non troppo. Silenzio.*
(* Ne tro rapide. Silenton. – itala)
N-ro 4.
Li naskiĝis sciencisto
kun okulvitroj, aktujo, leksikonoj.
Li lernis legi antŭ ol iri,
per la komencaj skribaĉaĵoj
li verkis disertaĵon
pri kompleksa difuzio
de divergaj kohezioj.
Sur ludplaco oni vidis lin neniam,
pri pilko li sciis tiom nur, ke
ĝi estas solido kun sfersurfaco
uzata por piedfrapo.
En societo li balbutis konfuzite,
la poenton de ŝercoj li ne komprenis,
kaj li demandis, pri kio ridi.
En la abiturienta ekzameno hazarde
li sidis sur la lokon de l' prezidanto.
Danci li ne sciis, liaj polmoj ŝvitis,
li rakontis pri siaj esploroj aŭ silentis.
Li timis la knabinetojn klaĉajn,
li ĝeniĝis kun pli aĝaj virinoj,
li kisis manon al la putinoj
kaj pardonpetis pro la antaŭvidata fiasko.
Nur sur la podio li bonfartis,
sur pulpitroj, en kunsidoj kaj konferencoj
malantaŭ la longa tablo li ripozis
inter la statuoj de grandaj antaŭuloj
kaj ornamitaj kolonoj.
La kolegojn li malamis kun afabla ĝentileco,
sed kun rekono li aludis ilin,
kiel la dirigento almontras sian orkestron.
Li ŝatis disĉiplojn strebajn, ruĝiĝantajn,
kiuj akompanas lin ĝishejme
kaj diligente notas, kion li diras.
Lin ĝenis mikrofonoj kaj kameraoj,
la turniĝanta magnetofono,
kiam oni lin demandas.
Li subtaksis la sciŝajnigajn reporterojn,
lin ne interesis la kara publiko.
Li akiris la titolon doktoro de doktologio,
li alte taksis siajn premiojn kaj ordenojn
purigante ilin propramane.
Li manpremis kun la ŝtatestro,
sed li stumblis en la ruĝa tapiŝo.
La politiko lasis lin indiferenta,
li sciis tiom, ke ni
ne vivas en monarĥio,
kaj la rusoj jam elmarŝis.
Li havis kelkajn infanecajn pasiojn:
li amis la krudan glukozon,
kaj, se oni ne vidis lin,
li turbon kurigis sur la planko.
En la televido li ŝatis Freĉjon kaj Beĉjon.
Lian loĝejon purigis Rozinjo, la okaza
servistino,
kun kiu, tre malofte,
li establis seksajn rilatojn.
Ankaŭ en la malsanula lito ŝi flegis lin,
ŝi elmetis la kolorajn kapsulojn,
skribante por li grandlitere,
kiam, el kiuj kiom gluti.
Li nur rigardis ilin nesciante,
kial ili estas tie.
Lia nekrologo jam delonge
kuŝis en redakciaj tirkestoj,
ankaŭ la funebra parolo pretis delonge,
kiam ili kortuŝite aŭdis la neatenditan
sciigon.
"Funebras la scienca vivo!"
La familion reprezentis nur Rozinjo.
N-ro 5.
Kun densa, nigra hararo li naskiĝis,
liaj ĉielbluaj infanaj okuloj
baldaŭ ŝanĝiĝis je nuksobrunaj.
Lia unua vorto estis: kial?
Li ricevis respondon neniam.
Ĉiu pensis, ke li iĝos rabeno,
li cerbumadis, preĝis kaj legis.
Kun la infanoj li ne ludis,
li klarigis al ili,
kaj tiuj gape lin aŭskultis
kvankam nekomprene, kion li diras,
sed li parolis bele kaj mistere.
En sia biblioteko, kiel burgestro li vivadis,
volumoj dikaj lin defendis, dum nur eblis.
Li skribis, tajpis,
la okulvitroj glitis sur la nazon,
kiu estis dominanta kaj difina.
Neniu suspektis, ke li politikas,
vizitas kunvenojn,disdonas flugfoliojn,
afiŝas kaj oratoras.
Poste li venis hejmen, foliumis vortarojn,
li transplantis klasikulojn
en finno-ugran grundon.
Li verkis studojn kaj monografion.
Lia internacia famo hezitigis
la sekuristojn, kiuj
observis ĉiujn liajn paŝojn, kaj
atendis nur la konvenan eblon.
La familio lin rigardis sciencisto,
nur la edzino timvekiĝis,
ĉar ŝi sonĝis ion malbonan.
Tial li malkovris ĉion
petante komprenemon kaj toleron.
Miaj koro kaj animo
estas por la laborista klaso,
li diris al la ŝokita familio.
Kiam en dimanĉo marta
la unuaj botoj Wehrmacht-aj*
paŝis sur
li tuj sciis, ke ĉio finita.
Post kelkaj tagoj oni frapis sur la pordo,
al Heil
Hitler** li respondis Guten
Tag.***
Lia valizo enpakita
staris ĉe la litpiedo.
La hungaraj soldatoj traserĉis la loĝejon,
la germana rigardadis la bibliotekon.
Li petis kvin minutojn antaŭ ol ekiri.
Li kisis ĉiujn familianojn,
li paŝis en angulon de la ĉambro,
li submetis la preĝmantelon.
La soldatoj atentis kun mano surarmile.
Ŝema Jisroel, Adonaj elauhenu,
Adonaj ehhod**** – li zumis.
Li demetis la mantelon, kaj kiel
dommastro gaja li diris:
sinjoroj, ni povas iri!
En Dachau li fine adiaŭis la mondon.
(* Nomo de la armeo de Hitler.
** Vivu Hitler! – faŝista saluto germana.
*** Bonan Tagon! – germana.
**** Aŭdu Izraelo, eterna Dio, unusola
Eternulo! – hebrea)
N-ro 6.
Li ne estis skulptita el malmola
ligno,
sed li malmoliĝis.
Origine li estis mola
sed elasta, je varmo li dilatiĝis,
je malvarmo li maldilatiĝis.
Lia tanita vangohaŭto,
lia faldokovrita frunto,
en lia lipangulo
la duobla krutaĵo,
ĉio ĉi estis nur masko,
erariga grafikaĵo de l' tempo.
Li komencis kiel revanta naivulo,
li sopiris je mondo bela kaj egaleca,
kie ĉiu valoras tiom,
kiom li prezentas,
kaj ĉiu povas prezenti tiom,
kiom li reale valoras.
Lin doloris la malriĉo,
lin vundis la humiligo,
la etendata mano, kiu
anstataŭ pugniĝi
petegas por almozo.
Li kuŝis inter herboj kaj surkubute
poemojn skribis en kajero helicdrata.
Li ŝajnis milda,
sed al "Ĉesu, ne buŝumu!"
tro forte svingis lia pugno.
En la ĉelo li kvarope
sin gratis kaj diskutis.
Liberiĝinte li komencis drinki,
kaj li legis ĉion akireblan.
Li iĝis organizita laboristo,
konscia, malmola, taŭgulo.
Oni sendis lin lerni,
li baraktis kun la fremdaj vortoj,
kun la ornamoj de komplikaj nocioj.
Li fariĝis politika oficiro,
enbataligebla ankaŭ en ideologia fronto.
Li ne longe restis ankaŭ ĉi tie,
li diris sian opinion,
li pensis, ke tio estas lia tasko.
La ĉefo ne pensis tiel.
Li estis metita en malvarmejon,
li sidiĝis skribi la rememorojn.
Li primokas la epokon
kaj ties spiriton,
kiun ĝi reprezentas.
Li senvualigas,
sed li devas vidi,
ke la afero jam senvualiĝis.
Ekde tiam li vivas vilaĝe,
sur la herbejo li verkadas poemojn,
foj-foje li vinas,
kaj se li ebriiĝas,
kun nebulaj okuloj li rakontas
al la kompanoj
pri la malnovaj belaj tempoj,
kiam li ĉeffiguris,
same kiel Johaĉjo*.
* Aludo pri János Kádár, iama unua sekretario de
HSLP.
N-ro 7.
Li estis amuzmajstro, kara, petolema,
nebulkapa ŝerculo.
Li fajfis, kantis,
produktis ŝercojn
kaj prelegis en kafejoj.
Monon li havis aŭ tro multe,
aŭ neniom.
Li elspezegis aŭ pruntepetis,
kaĵolis.
Li ludis la amanton protagonistan
surgenuiĝe, petegante,
sed li malfruis aŭ forgesis
la arde deziratan rendevuon.
Li dancis bone, li volis iĝi filmaktoro,
iaspeca Pál
Jávor.*
Li ne povis iĝi tio,
ĉar li havis laŭrasan apartenecon.
Dum tempo oni lin kaŝis en la danĝero,
sed oni kaptis lin, ĉar li laŭtadis.
Li demandis, ĉu doni aŭtogramon,
sed la policano ne petis,
sed portis lin al la policejo.
Li fuĝis, iris hejmen,
sed per SAS-flugilo**
li estis reinvitata.
Oni portis lin malproksimen.
Li sendis poŝtkarton.
En vino estas
Inter la ŝtonminejanoj li imitis Hitleron,
Mussolinion kaj la hungaran ĉefstabon.
Li furoris, oni ridis,
aŭrore ili devis fosi kavon.
Ili estis dekope: la amuziganto
kaj la dankema publiko.
Li fosis la tombon, kaj senrimarke
li kaŝis sin en ĝi, li ŝutis teron
sur sin
por kredigi, li estas mortinta.
Sube li boris truon, kaj
ŝvitante li elgrimpis.
Bele, malrapide, tempohave,
per iom da partizana helpo
li hejmen promenis el Bor.***
Ĉu li pravis, ĉu ne?
Tiel li rakontis.
Liaj historioj larĝiĝis post tempopaso
kaj koloriĝis.
Liajn historiojn Oral poste
filmigis.
Li mortis en Cansas City,
okdeknaŭ-jara.
Li falis desur seĝo drinkeja,
kaj li frapis la kapon al la tero.
Sennombraj vidvinoj lin priploris.
* Fama hungara filmaktoro inter la du mondmilitoj.
** SAS – mll. de
*** Malbonfama koncentrejo por labordevigitoj. Tie
estis ankaŭ la fama hungara poeto Miklós Radnóti.
Vizi-benata vivo mia
|
||
Miraĵ', miraĵoj kaj vizioj, sovaĝaj jelpoj kaj plorkrioj! Murmuras vento mondotruda en mia skelethalo kruda. Senĉese tremas tra la karno vizio febra de ekzist-alarmo. Per drakodentoj mordas en la kor' terur' mirakla pro la paso for. Tempie fajrobru’ martelas, el arterioj sin elŝtelas por fali al la nokto pala, kiel sangbarbo prastelara. En nuko meteoroj sin preparas, metalo-vestaj amasegoj aras, kun kaskaj kapoj, kirasitaj kavaliroj de mondnovigaj militiroj. Mi sentas nudajn rokojn de l' doloro, sur ili floroj disaj: la pudoro, sur herbotig' de ĝemo vibras larmo, la kant' en buŝ' de Jobo sakrad-svarmo. Neniam sentis mi vizi-sopiron, sopiris mi nur solon, nur azilon. Sopiris mi nur simplan, puran fidon, savantan ĉiun povran homan idon. Ekpompi, kiel la floraro, kaj morti, kiel la floraro. Al la alia min alligi, ne per vizi' min forbruligi. Serene vivi sub lumarko, fermiĝi fine sen rimarko. la dentoj vian koron zonas, kiel ŝafidon aglo spronas, kiu surportas ĉi demonon, kiel la fajran fero-kronon, kiel inundon lafan val' ravina, ardanta Georg'-Dózsa*-la-virina! Kiu sursorte portas pene stalonan kapon mian treme, |
Paroli puron, simplon vortajn, priplori forpasantojn mortajn, jubili ĉiujn naskiĝantojn, de frosto savi kreskiĝantojn, por ruĝa, blinda bebo esti korbo, por adoleskaj rozoj pajlo-volvo. Nur kiel mia patro estis, kiu mem la pureco estis, li donis la monon hejmen sen restoj, ĉapelon solan havis por la festoj, ĝis februare la krepusko ŝtonigis lin je man-al-brusto, la nazon al li morto ĉizis pinta, kiel krajonon li, ekvojaĝonta. Larmguto pura, milda vol' li estis, ĝis lin la ftizo fordigestis. Sed ondas mi, kiel la maro salivbatata al rok-idolaro. En fundo floras viziaro, fosfor-fabeloj de I' doloro, lumo-petalaj, terur-belaj, lantegajn ŝarko-ŝvebojn pelaj, tremantaj molaj trist-arbejoj, lumantaj bluaj sonĝ-ombreloj. Sed grave premas min impostoj, galaksi-serpent-skelet-vostoj eksplod-krepuske pendas kore, erciĝe, pli kaj pli rigore. Kaj nur vin benas mia sino. flugiloj oraj de l' destino, kiel vaksrozon la limako, nin kovras profundmar-stomako, la frunton pompan stelgalone, glatigas vi per fingroj mole la ŝvelaĵplenajn, fajrajn jarojn, kiel avino la glandarojn. Kiun trahurlas ĉi mirakloj, kiel ĝardenon ŝtormo-agloj, |
|
|
kiu eltenas home ĉiam vizi-benatan vivon mian. |
|
*) Estro de kamparana ribelo en Hungario en 1514. La ribelo estis subpremita, kaj Dózsa ekzekutita, laŭrakonte sidigita sur ardanta trono.
János
Lukáts: Arĝenta ponto
(Ezüsthíd) |
||
Pli kaj pli enen naĝis mi kuraĝe, silentiĝis bordo – ekparolis ondoj, la arĝentponton celis mi vizaĝe, kiu eternas en revenaj rondoj. |
Miniaturaj mil lampetoj brilis (sur mil-mil ŝaŭmoj la disperla lumo), la vasta vojo sorbe min altiris kuraĝe naĝi rekte al plenumo. |
|
|
Sed ombra akro jen, abrupte tranĉis la luman vojon, mia sonĝ' disfalis, moleo ŝtona bare tie transis... Mi returniĝis, kaj mallum' ekaris. |
|
Sándor Petőfi
Satteda sklaveco
(Megúnt rabság) |
|||
Ĉiun
eblan eblon faris
mi sen fin' ĉase la
esperon: ŝi
ekamos min. Fajro
inundanta estis
la anim' domojn
digestante kura
al senfin'; kaj mi iĝis
flamo varma
kun tener' por
paŝtistoj pacaj en
aŭtunvesper'. Estis
mi torenta, roka
akvofal' en
disŝiriĝanta bruo
de ŝaŭmar'; kaj
mi iĝis rojo muta
pro mildem', plezuranta
pri la borda
florĝarden'. |
Estis
mi rokfrunto alte
en mister', kie
loĝas tondraj fulmoj
de koler'; kaj
mi iĝis bosko sine
de la val', kie
sonas tristo de
la najtingal'. Estis
mi... kio, do? Kio
iĝis mi? Kaj
la knabineto – sen-sen
emoci'! Tio
kostas tro da! Faros
ĝin ne mi! Al
ofero tia pitas
la premi'. Amo,
vian ĉenon mi
deĵetas jen. Kara
ĉeno, vere, sed
tamen nur ĉen'. |
||
|
Do,
nun fluge flugu ho,
mia anim', kien
vin libero tiras: al senfin'! Debrecen, decembro 1843 |
|
|
En
Transilvanio
(Erdélyben)
Vagadas
muĝe la aŭtuna vento.
Bruetas
krake sekaj arbofrondoj,
kiel
katenoj de la arestito.
Silentu,
vento muĝa! Mi parolas!
Se
vi ne mutos, mi vin superkrios,
kiel
tempesto la virinan ploron.
Unu
nacio kaj du landoj aŭdu,
kio
silente ĝis nun en mi bolis,
kion
el brusto nun mi disflugigas,
kiel
vulkano bruligitajn ŝtonojn.
Jen
en mi bolis, tio min doloris:
du
landoj estas por nacio unu,
kaj
ĉi dulanda estas la hungaro!
Dezerto
tial estas la animo,
dezerto
trista, kie loĝas tigro:
kolero
sanga- kaj braĝantokula.
Ĉi
sovaĝbesto kiomfoje rompis
silenton
noktan de mia soleco
hurlante
vaste tra l' anim' dezerta! –
Kiu
diablo igis nin disiĝi,
disŝiri
tiun sanktan ĵurleteron,
kiun
subskribis la prauloj gloraj
trempante
glavon en la propran sangon?
Ni
disŝiriĝis, ĉi letero bela
iĝis
ĉifonoj, kiujn forbalais,
en
koton tretis muĝo de jarcentoj.
Piedtretataj
ni alsendis plorojn
kaj
vekriegojn en ĉielon altan,
sed
niajn plendojn ĝi ne plu akceptis.
La
sklavojn ne plu pretas ĝi aŭskulti,
ĉar
kiu lasas jugi sian kolon,
tiu
meritas ĝin sufere porti
fine
falante sub la skurĝobatoj.
Se
ni kuntenus nin, la mondo nian
famon
rekonus: foraj ni ne estus
el
la preĝejo, kie por nacioj
grandaj
incenso brulas de estimo.
Nin kuntenante
ni ne devus viŝi
tiom
da larmoj el okuloj niaj
foliumante
per tremantaj manoj
la
nigrajn paĝojn de la historio.
Polveron,
kiu staras unusola,
forblovas
pita vento, elspireto;
sed
se polveroj kunfandiĝas kreske,
se
la polveroj formas fine rokon,
eĉ
tempestego ĝin ne plu movetas!
Pripensu
tion, ni hungaroj disaj,
kion
mi diris - nova ne, sed vera.
La
skua vento de l' eventoj nun ne
blovas
momente, kaj ĉiuj polveroj
senĝene
kuŝas en sekura loko;
sed
se atakos vento antaŭ ol ni
fandiĝus,
ĝi nin ĵetos poreterne
en
ĉiujn partojn de la mondo vasta,
kaj
ni neniam povos nin retrovi.
Ni
strebu! La jarcento ja gravedas,
naskiĝos
tagoj grandioze gloraj,
danĝeraj
tagoj de la mort' kaj vivo.
Ni
plektu manojn, por ke ni ne timu
tremante,
se alvenos la gigantoj!
Ni
ĵuru per ĉi man-en-mano sankta;
ni
ĵuru fidon, ho nacio kara!
Kiu
unua donos manon, tiu
havu
rekonon, dankon kaj gloregon;
Kiu
akcepti ĝin hezitos? Kovru
polvojn
de tiu la malbenoj ĉiuj,
kiujn
sur niaj tomboj idoj plantos
anstataŭ
florojn de estimo. Idoj,
ni
poreterne kiujn fikripligis.
Sándor
Petőfi: Mia
vespero hejme
(Egy
estém otthon) |
|
Vinumis mi kun patro, jes, trinkis la bonul'. Ho, lin se benus Dio, almenaŭ foje nur! Delonge mi ne hejmis, kaj mi ne vidis lin, li dume maljuniĝis – la tempo urĝis sin! Pri ĉio ni parolis bonorde laŭ alven', eĉ pri aktora arto aperis fine tem'. Mian "metion" sentas li eĉ nun granda pik', la antaŭjuĝojn tempo ne portis al nulig'. "Nu, aĉa vivo estus la komediumad'!" Miajn oreojn tuŝis tia elkora flat'. "Certe vi multe fastis, atestas pala vang', vidi vin transkapiĝi plezurus mi kun dank'!" Lian parolon fakan mi aŭdis kun silent', por tia ŝtipkapulo ja
vanas argument'. |
Kaj miajn vinokantojn mi citis kun fervor', kaj li ridegis, kaj tre, tre ĝojis mia kor'. Sed li ne taksas alte, ke verkas lia fil'; por li tiaj aferoj missencas sen util'! Sed kial miri tion! Viandbuĉado nur, pri kio li komprenas! Sciencoj estas nul'. Kaj kiam elĉerpiĝis botelo de la vin', mi ekverkadis, kaj li dormi retiris sin. Sed tiam cent demandojn starigis la patrin', mi ĉesis la verkadon por prirespondi ŝin. Kaj aris la demandoj sinpuŝe al senfin', tamen tiuj demandoj tiom gajigis min, ĉar ili ĉiuj estis speguloj de sincer': mi havas plej amantan patrinon sur la ter'. |
(Hazámban)
Ebena lando kun orspik-ornamo,
leĝere supre la fatamorgano
prezentas ŝvebe gajan fe-ludilon.
Ĉu vi min konas? Konu vian filon!
En ombroj de ĉi-poploj mi ripozis,
antaŭ longege tio okazis,
dum superkape tra la aŭtunaero
de viaj gruoj flugis V-litero.
Kiam sur sojlo de la praa domo
mi ĝison diris kun rompita tono;
la lastajn benajn vortojn de l' patrino
disportis jam la ventoj al senlimo.
Jarvico longa de tiam aperis,
jarvico longa de tiam pereis,
per ĉaro de fortuno ŝanĝiĝema
mi vagis tra la mondo surpriz-plena.
La vivlernejo estas mondo granda.
Tiom da ŝvito estis forfluanta,
la vojo krute kuras, malebenas,
kaj oni ofte en dezerton venas.
Kiel neniu, mi ja tion konas,
mi, kiun sperto ja ĉiam admonas
artemizion donis ĝi malhele,
mi pretas trinki morton ja prefere.
Nun la malĝojon longan kaj doloron,
kiuj oftege tuŝis mian koron,
kaj la memoron de ĉiu torturo
dislavas sankta larm' de ĝojpuro.
Ĉar kie en la mola lulilsino
gustumis mi la lakton de patrino,
plensune brilas vi al fidelanto,
al via filo, kara patrolando.
S-ino L.
(L-né)
Kreinto mia! Ĉiopova!
Reportu la momenton saman,
kiam ĉi-damo sentis amon
unuan, la unuaflaman;
kiam sur ŝiaj lipoj tremis
konfeso, la unua sankta,
estu mi, kiun kisi vokas
ŝia rigardo invitanta!
Kion mi pagu?... Prenu mian
vivoprintempon dudekjaran,
kaj prenu el mia futuro
promesolandon malavaran;
kaj se mi povos alĉieli,
kaj vi feliĉi donos senton,
el ĉi-feliĉo ĉielmonda
deprenu plenan jarcenton!
Malgajite
(Boldogtalan voltam)
Mi tra l' tuta vivo
vivis malgajite;
min konsolas nur, ke
tute senmerite.
Mi malgaja estos
jam ĝis la sepulto;
min konsolas nur, ke
mankas ne tro multo.
Vane vi parolas,
logojn vi mencias –
mi ne longe vivos,
mi jam certe scias.
El
la dramo de András Sütő: Palmomanĉo de ĉevalkomercisto
|
|
Ĉu
estis ĉu ne estis plag' Nigraĉevale
flugis plag' En
Kolhaasenbrück Ĉevalvendiston Miĥaelon
Kolhaas atakis plag' Surpriz-abrupte
tujas plag' Sur
virĉevalo rajdas plag' Ho,
ĉar surprize Neanoncite
Nigra-virĉevale
galopas plag' Sed
malrapide pasas plag' Post
rajdo nur per piedir' Ho,
lante pasas Enpolve
rampas Tre-tre
malfacile foriras plag' Tamen
alvenas la konsol' Kiun
fortigis la esper' Miĥaelo
Kolhaas Pelas
la plagon En
la terprofundon li pelas ĝin Ekbrilas
tago de la ver' Se
estas brava kuraĝul' Luktanta
por ĝi Per
fajro glavo Miĥaelo
Kolhaas la arkanĝel' |
Ĉu
estis ĉu ne la fato Nigre
flugrajdis la fato En
Kolhaasenbrück Sur
komerciston Mikael'
Kolhaas frapis fato. Fulmhaste
venas la fato Stalone
sturmas la fato Ho
ĉar sen invit' Kaj
sen anonco Nigrefluge
rajdas la fato. Sed
tire pasas la fato Venis
rajde iras paŝe Ho
tire pasas En
polvo rampas Maleme
nin lasas la fato Sed
alvenos ja konsolo Al
senĉese esperanto Mikael’
Kolhaas Ĉi
glavanĝelo Terprofunden
tretos la faton. La
tago de l' justec' ekhelos Se
iu spite pledos Fajre
kaj glave Kiel
Mikael’ Kolhaas
batalis la arkanĝel’ |
Traduko de Imre Szabó |
Traduko de Jozefo Horvath |
POETO :
Nur demanditus mi kiel embrio...
Sciis, mi jam sciis, kiel nun!
La mondon ne! ĉar kruda! – ploris krio,
dampe frapas min la ombro, tranĉas min la
lum'!
Mi restis viva. Duras jam kranio.
Fortiĝis pulmoj pro la larĝa plorario.
LA VOĈO:
Vin ĉiam al la bordo trudis
la ruĝaj ondoj de morbilo, skarlatino.
Vin foje volis gluti lago – tamen vin elsputis.
Kion vi pensas, kial ŝirmis tempo vin en
polmo?
La kor', hepato, la du-ala pulmo,
la suka kaj enigma maŝinaro
vin servas... kial? la terura lonicero,
ne plektas vian karnon la kancero.
POETO:
Naskata mi protestis. Tamen estas jen mi.
Plenkreska. Vi demandas: kial? Mi ne scias.
Mi revis esti ĉiam nur libera,
inter gardistoj mi nun letargias.
LA VOĈO:
Vi marŝis pintojn brilajn en la ventoj,
kaj vidis, versperiĝe, inter la arbustoj
ŝrumpantaj surgenui mildan kapreolon,
vi vidis rezingutojn sur sunplenaj arbobrustoj,
virinon junan nuda el rivero borden paŝi,
surflugis foje vian manon la lukano…
POETO:
Kaptita mi eĉ tion ne plu vidas.
Fariĝi monto, herbo, birdo mi avidas...
konsola papilio-penso,
diiĝo pala. Helpu min libero
patrujon trovi de la menso!
La pinton, boskon, junulinon kaj arbustojn,
flamventon de la flugilpar' anima!
Kaj renaskiĝi por la novo monda,
kiam en orvapora bril' sublima
aŭroron vekas suno alvenonta.
Silent' ankoraŭ, sed jam ŝtormo spiras,
maturaj fruktoj lulas sin sur branĉoj.
La papilion pelas milda forto.
Inter la arboj jam blovetas morto.
Mi scias jam, por mort' mi maturiĝas,
min levas kaj faligas tempo onda;
kaptita estas mi kaj solo kreskas
lantete, kiel ŝvelas lun' ekronda.
Libera estos mi, la tero min absolvos,
la mondo frakasita supertere lace
flametos. La skribotabuloj diskreviĝis.
Ekflugu per flugiloj pezaj mens' aŭdace!
LA VOĈO:
Sin lulas frukto, falas se matura;
vin trankviligos memorplena, mola tero.
Sed skribu de l' koler' per fumo – se la dura
terglobo diskreviĝis – sur ĉielo!
Fragmento |
|||
Ĉi-monde mi epokon vivis, kiam la homo iĝis tiel fia, ke murdis li pro ĝu’, ne nur pro dikto, miskredojn fide furiozis en eraro, obsedis vivon la trudpensoj de fatalo. |
Ĉi-monde mi epokon vivis, kiam kritiki bravaj devis fuĝi kaj pro la honto mordi siajn pugnojn, – deliris en horora fato tuta lando, ridaĉis en ebrio de malpuro, sango. |
||
Ĉi-monde mi epokon vivis, kiam meritis laŭron nur denunco, la murdrabistoj, perfiduloj regnis, – kaj kiu estis muta, ekzaltiĝi pigra, jam tiu estis malamata pesto nigra. |
Ĉi-monde mi epokon vivis, kiam patrinon damnis ŝia filo, kaj ĝojis la virino pro aborto, vivant' sopiris kadavriĝi vermoplena dum ŝaŭmis sur la tablo glaso
densvenena. ……………………………………………….. ……………………………………………….. |
||
|
Ĉi-monde mi epokon vivis, kiam silentis ankaŭ la poeto, atendis, eble ekparolos nove, – ĉar damni inde povas ne alia, – scianto de l' terura vort': Jesaja. |
|
|
Nokto bulvarda |
|
Nun kion fari, al vi
kion diri? Mi sopiras vin, sed la
amoro, verdire, malmultas por logi min
altire, kaj eĉ ĝis
nun tial mi estis amema, ĉar vi estas alia,
freŝa kaj graciplena. Mi malgracias kun laco
vana, kaj aĝo infana fonas tiel nigre miajn
jarojn, ke ĉie mi vidas
nur la monerojn, mizerojn de falintaj sortoj ili
borderas. Veras, mi pensis pri vi nokte
(pli bele neniu povas pensi pri
virino) kaj en la februara blua
frost' sufere dudekjaraj ĉifonaj
bestuloj truis apud mi la vojon. Leviĝis la
ferkovrilo: putraj fetorturoj frapiĝis alten
turniĝantaj en blanka nubaro el la asfalto, el la
grandkanalo: el la apertaj intestoj
de Budapeŝto. Ŝanceliĝa
ombro enmane kun lanterno descendis sur eskalo,
mi gapis kun konsterno kaj vidis, kio estas muĝanta
tie for, ĉi subtera
fervoj', tiu inundo, kiu tie
profunde vomas kaj ŝaŭmas
abunde, kiu trakurante la
pusajn volbarkojn tralavas de interne la
eternajn palacojn kaj stomakojn. Dudekjaraj ĉifonaj
bestuloj plenumis tion en la
submondo, kion oni ja plenumi
devas, kaj por mi kompreniĝis
la plendo, pri kiu ili jam eĉ
pensi ne revas, |
ili nur vadas ĝis
maleoloj-kubutoj en la koto de l'
intestoj, martelas, filoj de Kristo, kaj
kverelas kiel patroj kaj filoj
de ĉi brutoj. Minutoj viciĝis longe dum
mi subteren rigardis, kaj pri vi pensis mi
amsopira, kaj nun mi kredas: por
mi la amoro malsufiĉas
vere. Vortoj ruliĝis
supren de subtere: komando, sakrado, ŝerco
kaj ridaĉo –, Ĉu vi ne aŭdis
ilin? Vi en mia sino povus ja aŭdi, en
mi vi kiel animo, vi povus aŭdi,
tiom sentis vin la pensoj amaj kaj mi sentis: se ĉi-samaj manoj satanaj, malpuraj, sangaj,
tetanaj frapus al mi vizaĝen,
mi senmovus, vin tiom fremda por mi pretus mi abrupte
formi, se tiam estus vi kun
mi, kaj la samaj sangokaĉaj manoj
satanaj atakus vin por disdividi inter si
vian korpon blankan, mi envion ne havus, eĉ
ne flankan al ĉi povraj
brutoj: eĉ movoj replikaj ne ekvibrus por savi
vin kontraŭ ili, kaj mi nur starus aŭ
pluirus angore, kaj kun, mi ne scias,
kiom da mortoj enkore. Nun kion fari, al vi
kion diri? Malsufiĉas am',
kareso, kaj por kaŝi, kio
mavas eĉ vi ne sufiĉe
havas fortojn, fion plu,
forgeso. |
Violono savita el fajro
|
|||
Per violono flammordita kion fari, povra
cigan'? ĉu vi magios
kanton per ĝi, ĉu adobon formos
la man'? Trezoro via frakasita, ligno karba, pendas la
kord', sed provu, eble ĝi
eksonos kun l' amara, plora
agord'. Ĉu kordoj ŝnure
riparitaj? tamen eble! provu
povrul', ceteron se ne, por ĝemplori la minuton de l'
kabanbrul’, |
kiam pepante furioze la freneza hirundopar' por savi siajn idojn flugas al
tegmento-flamar', kiam vi hojlis kun la
hundo la pereon – en mondekstrem' ke grincu via cigansorto kun la praa kanisa
trem'! Tion priarĉu, ĉi-minuton, poste dormu ĝis la
malsat' vin dormi lasas, ĝis
l' oldiĝo, ĝis la sterko-,
koto-ŝprucad', |
||
|
en argilkav' vi
nostalgios pri pasinta lud' kun
angor', memor' surfalos vin
flugcindre kaj dikiĝos fulg'
sur la kor'... |
|
|
Ke via korpo ardas tra la morto,
tra dumil noktoj da solula sorto,
ke ami vin mi senjuste aŭdacas,
ke kloŝon de orfeco vi frakasas,
ke koro sangas pro la vitra falo,
ke min perfingre montras la tombaro,
ke por mi, olda hom’ ne estas stelo,
alia virto, nur la juna belo,
ke frostaj noktoj gvatas al aŭroroj
de viaj glata ventro, brilaj kruroj,
mi kvazaŭmorte dormas dispalpebre,
ĉar via brilo super mi ne ĉesas,
rosigas min feliĉo kiel ŝvito –
tiel belege estas! Neelteneble!
Kiam la rozoj ekodoris
|
||
Ĉu vi memoras? kiam rozoj ekodoris ne plu
estis ni jam junaj – domon tombokrucoj ĉirkaŭfloris; en kor'
mortintoj kunaj. Ni sciis: nur ŝtelaĵo la feliĉo, kvankam
edzo kaj edzino rigardas, kiel pompas la rozuja riĉo, ame en
animo. Griziĝis multaj viaj haroj tiujare – memoru!
kaŭzoj gregis. Sed kiu restis nigra, tiu malavare pli ol
iam brilegis. |
Al vi en la okulojn, ĉi spegulojn de admiro rompitajn lumojn kaŝis la teruro, kaj konfuziĝis tie la purverda brilo, sed pli
dolĉis ĉi nebulo. Matene ni vekiĝis kun jubilego pia, vi pro
l’ ĝarden', mi pro vi –, kaŝiĝis milde dum tiu somero nia Anglio,
Veneci'. Kiel aldonon strangan, danĝeran foran foron la morgaŭon
ni suspektis – tiusomere estis: al vi en la koron la
vintra vent' sin plektis. |
|
|
Antaŭe estis por ni pli gajaj someroj, memoru!
sed bela ĉi solis. En la ĝardenon klinis sin la mutaj tombejoj… kiam la
rozoj ekodoris. |
|
Hortulan' sur branĉo ora,
eta kant' sur fiuto mola,
ŝafo en la alto fora
kanton saman citras sola.
Pom' enkora – ruĝkolora
sur branĉaro pompe flora.
Al la peta vok' elkora
jen donaco la bonvola.
La grego de mi forprenita. Ĉu bedaŭri?
Plu nek devo,
nek respondeco: en azilo jam facilas la oldula
vivo.
Unue estis forpelata la misvorta pastro kornornama
de la podio, kie li ĉielen soris ĉiutage – la stultulo! –
kaj selektiĝis pastroj plie saĝaj; poste
sekvis la savanta reĝo
Ia nesavata, kaj dungiĝis glavotenaj reĝoj;
poste la saĝulo,
ĉar havas ni sufiĉe da saĝuloj; fine
la poeto,
kial li nombras fingrojn balbutante? Ja ariĝas
anstataŭ li
kantuloj komisiitaj, celkonformaj al la postuloj.
Jen staras mi vizaĝe al la muro, kun rompita
baston' paŝtista.
Sin tretas mia grego ĉe la trogo: kiom da freŝnovaj,
gajaj
grandiozaĵoj flosas en ĝi! Nazo apud
nazo, nazo nazon
forpuŝas – ĉu bedaŭri? – ne plu mia profesio,
dentego min trapikas vide: kio estos pro l' enorma
multiĝo, pro utero kuretita, pro vorema
narkozo,
pro elano akceliĝa, murda radiaro, eksplodo
metita sur la sojlon.
Kiel sur la reloj trajno
kuregas al abismo malhavanta transan bordon –
ĉu mi bedaŭru? – eble estos ĝi bremsita lastminute;
aŭ super la abismo arkas vojo, nur mi blindas;
eble birdiĝos ĝi, forflugos kun abrupto
krutaĵrande:
ili mem scias, mi ne. Ilia zorgo la nescio.
Egale jam por mi: rompita mia baston' paŝtista,
facilas kuŝi sur la pajlo por ripozi
laciĝon de miljaroj. Min ili ne vidas: kapoj
en la trogo,
ankaŭ mi vidas nur iliajn postaĵvangojn
kaj orelojn flagrajn.
En printempo
neniampasema
|
(Sosemmúló tavaszban) |
|
Frédi! |
mia
okulbrilo, dignoplena gregestro! |
dankon,
ke vi elektis min. |
Ne
timu, ne angoru! |
Ĉenon,
buŝumon, kondukrimenon, |
subhaŭtan
identigan ĉipon |
neniam
mi permesus. |
Kaj,
se foje, |
foje
tamen, tamen |
vi
perdiĝus, nepre vin retrovos, |
retrovos
la providenco. |
Cetere,
vi scias, ĝis nun |
ĉiuj
iĝis nebuloj la fuĝintaj |
lupoj,
ili iĝis nuboj surĉielaj, kie |
fine,
fine jam vere |
ili
liberas. |
Ili
liberas, kiel post ektondro |
la
pafo, kiel la ekbrila, |
nenieekzista
ŝtalpafaĵo. |
Frédi,
okulbrilo mia! |
Fred!
Fredo! |
estis
tiom, estis tiom |
eble, |
kion
mi povis fari por vi, kvankam, eble |
refoje
mi povos deklami poemon al vi, kaj, |
kaj
mi povos kanti soldatkantojn tre-tre malnovajn. |
Vi
ne volis homiĝi, |
do
mi hundiĝis... |
Egale,
nu. |
Foje,
se ankaŭ vi mem |
pensos
tiel, pli bone estos |
eble,
pli bone estos |
paki,
propravole paki |
for
de ĉi tie, for de ĉi tie. |
Rapide! |
Ek,
forpakiĝi, |
ĉar
la vagantajn |
lupojn
nun ĉiujn, ĉiujn |
oni
kaptos, kaj per dormigaj injektaĵoj |
ĝis
la lasta, ĝis la lasta ĉiujn |
oni
ekstermos. |
Okulbrilofrédi!
Alfréd! |
atentu,
ne ĉagrenu! |
Sciu,
tio ne estas virdigna. |
Ne
malgajiĝu! |
Vi
scias, ni ĉiam |
kune. |
Kaj
se iutage |
en
laktoblanka smogo, en reeĥa, surda |
silento |
kaj
vi, |
kaj
mi, |
kaj
mi, |
kaj
vi, |
eble,
eble, probable, tamen, |
tamen
malaperus, tial, tial |
ankoraŭ
vi ne ĉagrenu! |
Vi
scias, ni renkontiĝos. |
Ni
renkontiĝos ankoraŭ. |
Ne
timu! |
Ni
renkontos nin en pli feliĉa |
mondo,
en pli feliĉa |
mondo,
en hundoĉielo, |
sur
ventkurataj herbejoj, prerioj, |
kie
sen pezaĵoj, |
sen
pakaĵoj, sen nepagitaj ĉekoj, |
sen
hundbelulinoj, |
enpoŝe |
nur
kun skatolo da cigaredoj, da alumetoj, |
en
iu, |
en
iu, |
en
iu |
pli
feliĉa mondo, |
ni
duope kune, |
eterne
kune, kune vagados, |
vagabondos,
migrados |
en
printempo neniampasema, |
en
leporpela svinga somero. |
Printempa vento
(Tavaszi
szél…) Hungara popolkanto |
|
Vento
l' akvon jam ŝveligas, floreto,
floreto. Eĉ
birdetojn am' kunligas, floreto,
floreto. Kaj
al kiu min mi ligu, floreto,
floreto? Vi
al mi vin, mi al vi min, floreto,
floreto. |
Ornamitan
verdrubande, floreto,
floreto, min
adoras vent' ardante, floreto,
floreto. Ornamitan
blankvuale, floreto,
floreto, min
kompatas vent' amare, floreto,
floreto. |
Kristnasko
Descendas la Kristnasko arĝentpluve,
muĝas la forno, densas la neĝblovo,
lamplumo sur la kukoj oras brule,
giras ĵetkubo, varmas laktodoro.
Kiuj forestis, ĉiuj nun kunadas,
kaj ili babiladas dolĉavorte,
dum dise la glaciajn kampojn gratas
vintro per bluaj, akraj ungoj forte
.
Abiodoro enaere krozas,
arĝentspegule la Kristarbo pozas
amiko vin regalas vinokruĉe.
Kaj zumas pia kanto staniole,
sur neĝa pusto ie, mutafore
lokomotivo svagas ek-ekmuĝe.
Tradukaĵoj el
***************************************
(Csordapásztorok)
Deák: Kantkolektaĵo (1774) –
Kisdi: Cantus Catolici (1651)
1.
Gregopaŝtistar', kiam Betleĥeme
//:gregojn
paŝtas jen nokte surebene.://
2.
Dia anĝelar' venis el la foro,
//:kreskas
granda tim' en ilia koro.://
3.
Diras ĝojon mi, diras ĝojon grandan,
//:havas
Savon vi, Savon naskiĝantan.://
4.
Iru tuje tuj en la urbon foran,
//:tie
trovos vi Jesueton ploran!://
5.
Ekis ili tuj kaj kiam eniris
//:al
Maria jen "Bonan tagon" diris.://
6.
Dio portis vin al via Sinjoro,
//:sed
ne eblas nun via alparolo.://
7.
La traduko nefinita.
(Dicsőség...)
Zsasskovszky: Kantaro (1855)
Jukundián Simon
1. //:Estu
glor'! alte al Di-Sinjor'!://
Gaje
sonas el ĉiel' pia kanto de anĝel:
Estu
glor!, estu glor' al la Di'!
2.
//:Estu pac' monde por la homar!://
Kiun
la Di-ama kred' gvidas al Jesuet'!
Estu
pac', estu pac' por homar'!
3.
Anĝelar', kun ni kantu pri glor'!
Paŝtistar',
kunu ni en ador'!
Al
la Dia etinfan', pri lia senlima am'
sonu
glor' kaj ador', sonu ben'!
4.
Jesuet' ne malestimu nin,
sendas
ni peton el la anim',
votas
ni kun firma ĵur', ni senkulpe vivos nur!
Jesuet',
aŭdu nin kun indulg'!
5.
Estu glor' al Patro kun admir',
estu
glor' al
kaj
al
Estu
glor', estu glor' al la Di'!
(Istengyermek)
Kapossy: Ekleziaj kantoj (1887)
Pakocs Károly
1.
Dia Filo, kiun graco donis al la ter',
mi
oferas al Vi nun kun kanto de anĝel'.
Ho,
min savu Via man', en mi plenu Dia am'
traanime
kaj trakore dum Via ador'.
2.
Eĉ sen vidi la vizaĝon de la infanet',
Vi
ĉeestas jam tutcerte, firmas mia kred'.
Vi
ridete viŝas for miajn larmojn post la plor',
kiujn
portas mi donace al la kripa tron'.
3.
Dia Filo, mia koro ardas pro dezir'
doni
ĝojon Vi potencas, nur Vi, Dia Fil',
nur
Vi sola, Sankta Di'. Ho, kiam aperas Vi
en
la formo de hostio, mi feliĉas jam.
4.
Per la bril' de Betleĥema stelo kovru min,
kiu
serĉas Vian kripon en nokt' de anim'!
Kredon
oru Via bril', donu fortojn por la ir',
kaj
tutcerte mi alvenos Vian tronon jam.
5.
Ĉe la kripo gardostaros mi kun sinofer',
ke
neniu Vin ofendu sur
Kontraŭ
ploro kaj dolor' Vin mi ŝirmos en la kor',
kaj
azilon al Vi donos mi dum tuta viv'.
(Mennyből
az angyal)
Kolektaĵo Gimesi (1844)
Szentmihályi: Kantlibro (1798)
1.
Venis el alto al vi, paŝtistoj la anĝel', la anĝel'!
En
Betleĥemon urĝe rapidu al la stel', al la stel'!
2.
Filo de Dio, kiu naskiĝis en la stal', en la stal',
Li
ja mem estos via Savanto en real', en real'.
3.
Sidas Maria, Sankta Patrino tuj apud, tuj apud,
kuŝas
la filo en la spirvarmo de la brut', de la brut'.
4.
Ili tuj iris por lin saluti al la for, al la for.
Ili
kunportis belajn donacojn en la kor', en la kor'.
5.
Etan Jesuon ili alpreĝas kun honor', kun honor',
Dio-Sinjoron
ili majestas kun ador, kun ador'.
(Ó,
gyönyörű szép)
Kolektaĵo Gimesi (1844)
Ilona Czikéné Lovich
1.
Ho, vi belega nokto de mister'!
Vi,
rozpetala bebo de ĉiel',
Dio
kiel infanet'
kuŝas
kripe en kviet'
nokte
de Kristnasko.
2.
Neelĉerpeblas, ho, Vi, Dia am'!
Blanka
hostio, eta tritikpan',
en
ĝi jen la Di-Sinjor'
por
vi estas la konsol' –
mondon
ĝi valoras.
(Te
vagy földi éltünk)
Kantaro Zsasskovszky (1855)
Béla Tárkányi
Estas vi ĉi-tere nia gvida stel',
Sankta Virgulino, estas vi esper'.
//:Dia Filo al ni donis por patrino vin,
ni ĝojante vin adoras, Sankta Virgulin'!://
Estas matenstelo vi en vivmaten',
vin ni sekvas ĉiuj dum la vivopen'.
//:Dia Filo...://
Esperstel' vi estas sur la vivomar',
vi trabrilas ĉiujn nubojn de l' amar'.
//:Dia Filo...://
Vi nin alridetas, esperdona stel',
se en diokredo rompas nin sufer'.
//:Dia Filo...://
Se alproksimiĝos nia viv-vesper',
estu konsolanta nia vesperstel'.
//:Dia Filo...://
(Királynéja az egeknek)
Kisdi: Cantus Catholici
Remig Bodnár
Ho, reĝino por ĉieloj,
por la aro da anĝeloj!
Havu benon kaj adoron,
ĉar
vi naskis Redemptoron!
Ho,
patrino, ĝoju glore
kaj
nin ŝirmu ĉielfore!
Vin
ni petas kun admiro,
nin
indulgu via Filo!
(Győzelemről
énekeljen)
Koudela Géza
Bangha Béla
1.
Venkon Dian kune kantu
oriento, okcident'!
Di-adore sin kunfandu
ĉiu koro, ĉiu sent'!
Kristo venis en homrondon
migri kiel samsortan',
ĉar li amis tiun mondon,
li sin kaŝis en la pan'.
Kristo regas niajn korojn,
sankta vino, sankta pan',
la naciojn kaj popolojn
kunpacigu via am'!
2.
Homakorpe li aperis,
venis kiel infanet',
savon li por ni liveris
per sangverŝa elaĉet'.
Sur Golgoto nun altara,
sankta sango perlas jam,
Di-ŝafido, savo kara,
Krista korpo estas pan'.
//:Kristo regas...://
3.
Sonu do la kanto danka,
tra vastejoj flugu for,
al la Dio nin amanta
en eterno estu glor'!
Tuta tero la altaro,
niaj korpoj florornam',
incensfume la psalmaro
nia kredo, nia am'.
//:Kristo regas...://
4.
Orfa tribo de Stefano,
frunton klinu al la ter'!
Malaperos en Di-amo
ĉiu zorgo kaj sufer'
Kruco estis dum miljaroj
sankta signo de esper',
restu ĝi en Viaj faroj
garantio de l' prosper'!
//:Kristo regas...://
***************************************
Se qualcuno ti comprende
Se qualcuno ti comprende
si fa più vasta la serra di fiori,
con un abbondante mazzo di odori
e un diafano blu,
carezzato dal cielo
saturo dal verde che è giù.
Quasi nobilitando te stesso.
Tu senti
che'l animo muscoleggia.
Tu ti libri leggero
sul periglio
come gli angeli
intoccabili.
El Esperanto: Lina
Gabrielli
Si levava la soglia
Stavamo accoccolati sulla soglia
e la soglia si levava
su, su, ad altezze supreme.
Sotto di noi rimpicciolivano
i troni, le torri,
sebbene fossimo i più piccoli
accoccolati sulla soglia.
Ora anche le nubi, le nebbie,
i dubbi, le angosce,
il denaro, il giorno,
la luce e il buio rimpiccioliscono
come una macchia che appena si vede.
Noi scrivevamo, creavamo
e sentivamo la mano di Dio
sulla spalla.
Udivamo il ronzio diafano delle sfere.
Dio ci parlava, suonava gioia
nella sua voce
per la nostra audacia di operare
e partecipare al suo grande lavoro
di creazione del mondo.
El Esperanto: Lina
Gabrielli