STELO SUR BRULŜTIPARO
* * *
Dramo en
tri aktoj
*
Rolantoj:
Mikelo Servet
Farel
Ĉefinkvizitoro
Ory
De la Fontaine
Idelette
Antono, pli
maljuna frato de Calvin
Inkvizicia
detektivo
Tribunala servisto
I
Tribunala
servisto II
La Forge
Veronika
Arzellier
De la Court
Policestro
Perrin
Civitano I
Virino I
Civitano II
Virino II
Sindiko Darlot
Tribunalaj servistoj, provosoj, predikistoj, ĝenevaj
civitanoj, ekzekutisto
UNUA BILDO
Luĉambro de Johano
Calvin en Parizo. Malriĉa meblaro: ferlito, seĝo, skribotablo,
ŝranko, kandelabro kun stumpiĝintaj kandeloj: viktimoj de legado. Sur muro primitiva desegno: ruĝa
koro sur etendita mano. Fenestro al strato, turoj de Parizo. Novembro, pluveca
atmosfero de tago de Ĉiuj Sanktuloj. Ekstere manifestacio: kiel melodia
akompano eksonadas Davida psalmo. Refojadas vokoj: „Vivu rektoro Copus!” Sonoriloj sonas, hugenotoj
eklanĉas la devizon: „Retro al la evangelio!” La juna Calvin - en liaj
trajtoj: la rigoro de la posta granda reformatoro, disigata kelkfoje de la
tutkora bonhumoro de la juneco - observas la surstratajn eventojn tra la
fenestro. Li ne
aŭdas la frapon sur la pordo. Enpaŝas Servet leĝere vestita, en lia mano botelo da vino. Li poziĝas oratore, ektusas.
CALVIN (Turnas
sin.) Servet, ĉu vi vidas kio okazas ekstere?
SERVET Frato
mia en la Sinjoro, Calvin! Kio ekstere, sur la stratoj de Parizo fariĝas, estas
historia eraro. La universitata junularo festas rektoron Copus sen scii ke li
verkis la potence fortan inaŭguran parolon per aliula mano, tiu de Johano
Calvin. La voĉo estis lia, ja nur la voĉo: la ideo, la
ĉion-renversa kristana filozofio estas tiu de la ĉefenestre meditanta
Vulkano (Montras al Calvin.), de la
Vezuvo preta al nova erupcio. Inkvizitoraj moŝtoj, ĉizu en vian
memoron ke en la ĉi-jara tago de Ĉiuj Sanktuloj, en la 1533a jaro de
la Sinjoro, la dua ondo de la reformacio ekvojis al Romo. Ĉi ties profanan
pompon Luther nur ŝancelis, la mansfelda minista filo nur duone ruinigis
sed la noyona gracila infano devigos ĝin al pompeja sorto. (responde al la rifuza gesto de Calvin)
Ne interrompu min! La hodiaŭa tago, Majesto Francisko, sinjoro Ory kaj
monaĥaj fratoj, dominikanoj - domini canes: hundoj de la Sinjoro - karmelanoj, franciskanoj, estas la tago de la purigita evangelio, tiu
de la venko de la Instruo levita el la ĉerko de falsaj dogmoj en la
sunlumon! Vivu!
CALVIN Vivu! Se vi nur
ne elokventaĉus! Doloras min la oreloj.
SERVET Doloru
tiuj de la papo. Pokalon al la ŝatata vino de la festato! Ruĝa.
(Mem prenas du pokalojn el la ŝranko
kaj plenigas ilin.)
CALVIN De kiu vi
jam ŝajne ebriiĝis.
SERVET Jam en la
aŭlo. Pro la sento de venko. Dum mi aŭskultis vin.
CALVIN Parolis
Copus. Mi - silentis.
SERVET Ĉu li
parolis? Tondris. Ĉu vi silentis? Avide vi trinkis la efikon de viaj
vortoj. Mi observis vin, nekonatan junulon modeste retiriĝintan en la
lasta benko.
CALVIN Ĉu vi vidis la mirigitajn
vizaĝojn? Gape falintajn kanonikajn makzelojn? Vibrantajn
submentonojn? (Ridas.)
SERVET Kaj la
flamojn en la studentaj okuloj. Mi preskaŭ alkriis: la orelojn malfermu al
Copus sed la okulojn direktu al la lasta benko! Al tiu pala renversulo. Li
mergis vin kiel malgrandajn torĉojn en la fajron de la evangelio...
CALVIN ...en la
fajron, en la fajron!... Papista vortludo!
SERVET Mi finis. Dio
vivigu vin, Johano!
CALVIN Dio
vivigu vin, Mikelo! (Ili intertintigas la
pokalojn, trinkas.)
SERVET Lasu brakumi
vin, gracilulo! (Brakumas lin.)
CALVIN Vi
ĉiam troigas! Vi estas eterna troiganto.
SERVET Ni ne
abstinu en la entuziasmo. Vi eĉ ne rakontas ke tamen vin la reĝino. Ŝi
do scias... Ho, belega Margareta de Navarra. Vi estas homo feliĉa!
CALVIN Ĉu
pro la gratulo de la reĝino?
SERVET Se iam
ankaŭ mi povus kisi la randon de ŝia robo!
CALVIN Mi
ĝin ne kisis.
SERVET Mi parolis
kun la reĝino nur en sonĝo. Denove mi troviĝis en Aragonio, ie
ĉe la piedoj de Pireneoj, apud la rivero - mi kredas - Gallego, ni
flugadis de la pinto de Aneto al la domo de avo en Villanova - ja mi havis
ankaŭ flugilojn, prunte de Ikaros - kiam mi ekvidis Margaretan. Imagu min!
CALVIN Mi jam
diris: kuracu vin pro la sonĝoj.
SERVET Mi same rekomendas al vi kuracigi vin far
doktoro Mikelo Servet - pro sonĝokarenco.
CALVIN Mi timas: se por horeto mi dormetiĝas,
reŝteliĝas papistaj perantoj, indulgencoj, martiroj, vendistoj de
indulgiloj inter Dion kaj la homon.
SERVET Mi havas
bonegan dormilon.
CALVIN Kaj kien
vi poste flugis?
SERVET Mi
descendis sur akvon. Kaj kiun mi trovas ankaŭ tie?
CALVIN Margaretan.
SERVET Vi
penetras ne nur en mian internon sed ankaŭ en miajn sonĝojn.
CALVIN Ĉar
vi ĉiam vagas en malpermesitaj lokoj. Se virino, estu
reĝino, se animo: en sonĝo serĉenda.
SERVET Via
frato Antono refoje denuncis min.
CALVIN Li nur
rakontis, ke sekrete vi denove sekcis homon.
SERVET
Enŝteliĝinte kadavrejon ankaŭ Michelangelo sekcis. Mi
do savas Margaretan el la akvo. Portas ŝin surbrake serĉante ŝtupetaron
de Jakobo por elsavi ŝin el la Tero. Mi ekvidas ŝtupetaron; sur
la lasta rungo, en granda alteco brilas via simbolo: batanta koro en la manoj
de Margareta. Mi etendas la manon por ĝi, ĉio dissaltas mi
falas, tremas kaj en malproksimo mi ekvidas ŝin...
CALVIN Ĉu
denove Margaretan?
SERVET La
fajron.
CALVIN Kiun
fajron?
SERVET Pri kiu mi
sonĝas lastatempe.
CALVIN Do
ĝin. Kial vi personigas ĝin?
SERVET Pro infanaĝa rememoro. En Villanova dum vesperoj mi ŝatis gapi la kamenon. Potenca fajro flagris en ĝi. Kion vi gapas, fileto? Ŝin mi rigardas, mi respondis al patrino. Ĉu vi aŭdis kanti fajron? Kelkfoje, kiam ĝi kunfalis, zumetis al mi mallongajn antifonojn. Gaude et laetare Virgo Maria! [i]
CALVIN (Ridas.)
Estis katolika fajro.
SERVET Avo senhezite kondamnus ŝian hugenotan
melodion al ŝtiparumo.
CALVIN Ŝin.
SERVET Kiun mi refoje ekvidis, refoje kun
Margareta. Ni frostis, tiom ke eĉ nun mi ektremas pro la nura penso. Mi
etendis la manon, ho kiel belega kuŝejo, reĝino mia, ĉi tiu
flamarbedo povus servi lite por ni kiam...
CALVIN Vi vekiĝis.
SERVET Ne, ne. Iu
jam kuŝis en la lito.
CALVIN En kiu
lito? (Observas lin kun plia malsereno.)
SERVET Pli precize, en la fajro. Fetoro de brulanta
karno frapis min. Vidaĵo de ankoraŭ vivantaj, konvulsiantaj
internaĵoj, muskoloj, vejnoj; fetoro de haroj, ungoj; blindige blankaj ostoj
ŝrumpantaj, knare siblantaj hepato, renoj, baraktantaj pulmoj, flava
vizaĝo eksplodinta kiel porcelana vazo, kun du vicoj da nigraj dentostumpoj
en ĝia subo; ambaŭ okuloj gluglis galantine,
poste: simile al du pafilaj fajrogloboj, ili elstridis el la kranio kun la fumo
de la cerbo...
CALVIN
Sufiĉas, sufiĉas! Mi esperas ke estis Ory, la
arkimajstro de ŝtiparumistoj.
SERVET Estis mi.
CALVIN Vi
malsanas.
SERVET Min mi
vidis.
CALVIN Vi
malsanas. Ne pro kion vi sonĝis. Sed pro kiel vi rakontas tion.
SERVET Eĉ
pale mi ne kapablas priskribi tion.
CALVIN
Ŝvito vin trabanis. Signe de kia stulta kulposento, Mikelo?
Kvazaŭ pro murdo.
SERVET (kun konfesa rideto) Mi nur ŝtelis.
CALVIN Ĉu vi ŝtelis?
SERVET
Kadavron de sur pendumilo. Ĉu nur al Leonardo permesite?
CALVIN Vi
baldaŭ ĉesos tion fari. Vi tro mildas por krudaj sciencoj.
Frostotremo ja skuas vin.
SERVET Estis
juna, malgrasa hugenoto. Kiam mi tratranĉis la ŝnuron, li falis al mi
en la sinon, lia kapo kliniĝis sur mian ŝultron kvazaŭ tiu de
dormanta infano.
CALVIN Terura
kion vi faras. Sidiĝu almenaŭ al la fajro.
SERVET Terura
sed ĉio havas sian prezon. Mi jam troviĝas sur spuro. La sango fluas
el la dekstra kamero de la koro en la maldekstran sed ne rekte: tra longaj
vejnoj kaj kontaktante aeron en la pulmoj, ĝi puriĝas. Ĝis nun
nur Dio sciis pri tio.
CALVIN Vi tro
alpaŝis Liajn sekretojn.
SERVET Nun jam
ankaŭ vi scias tion. Ni opas tri. Jen la Sankta Triunuo!
CALVIN Ne peku
denove! (Ĵetas sian mantelon sur la
ŝultrojn de Servet.) Vi tremas.
SERVET Dankon.
CALVIN La plej
mizera vidaĵo estas la homo putranta. Eĉ en florplena ĝardeno
kaj plie sur pendumilo! Okupu vin per filozofio, teologio!
SERVET Ĉu
oni ne sputis fajron al mia libro? Al fuego![ii] Vere, ĝi ne estus libro, se oni ne krius
tuj fajron, ŝtiparuman kritikon.
CALVIN Ne
defendu se vi retiris ĝin.
SERVET Oni
devigis min. De tio originas mia unua premsonĝo. Kvazaŭ mi estus
strangolinta la patrinon.
CALVIN Tio
estis via eraro, ne via patrino. De trinitatis erroribus[iii].
Nia malamiko estas Romo, ne la Sankta Triunuo. La germanian taglibron
daŭrigu!
SERVET (Rezigne gestas.) Ĉu,
kiam la granda Calvin jam laboras pri la potenca sistemo de la kristana religio?
Kion mi povus skribi post la Institutio[iv]? Restitutio[v]
eble.
CALVIN Kial
ĝuste Restitutio? Kaj
kontraŭ kiu?
SERVET Mi ne plu
militas kontraŭ iu. Mi timas. Mi plenas de timo.
CALVIN Puno de
Dio pezas sur vi pro la sekcado. Kaj por hodiaŭ vi restos ĉe mi. La
inkviziciaj detektivoj eksentas timon ĉe homoj. Ili havas hundan
flarsenton.
SERVET Ĉu
la reĝino povas ekscii?
CALVIN Ke vi
ŝtelis homon de sur pendumilo?
SERVET Mian
sonĝon. Ke kontraŭvole mi prenis ŝin en miajn brakojn
kaj portis ŝin al brulŝtiparo. Ĉu oni rajtas puni sonĝon?
CALVIN Tio
egalas jam frostotremon de timo. Li timas kritikon tamen verkas libron
deziratan al fajro. Timas instancojn kaj sekcas pendumitojn. Timas la papon dum
akre li atakas lin... Elektu ion por vi kio ne teruras vin.
SERVET
Timindas ĉio kion homo tuŝas. Dankon por la
mirakla mantelo. La frostotremo forpasis.
CALVIN Dank’ al Dio. Sed antaŭ krepuskiĝo
vi ne elmetos de ĉi tie la piedojn.
SERVET Ĉu tiom frapas la okulojn io sur mi?
CALVIN Se mi
rigardas vin, vi montriĝas eĉ trokuraĝa.
SERVET
Trokuraĝa pro la timo. (Ridas.)
Por kio dankeblas via mantelo. Se mi fondos eklezion, mi deklaros relikvo
ĉi tiun porkŝtelilon.
CALVIN Singarde!
El kolektantoj de relikvoj fariĝas adorantoj de relikvoj. Sed vi
miskomprenis min. Mi ne konsilis al vi fondi novan eklezion sed verki. Kian
eklezion vi volas establi?
SERVET Nenian.
CALVIN Vortoj ne
hazarde kroĉiĝas unu al aliaj.
SERVET Estis
petolaj saltetoj de la pensado.
CALVIN
Kaprioloj de la pensado.
SERVET Strangaj imagoj. Samkiel pri la reĝino.
Mi nur ekmeditis pri tio ke Dio estas ĉie kaj en ĉio ĉeestanta,
do ne nur en la Bono...
CALVIN Sed
ankaŭ en la Malbono?
SERVET Viaj okuloj
ekbrilis. La tigro en vi pretas salti. La senduba. Vi
devas esti feliĉa homo, Johano. En mi duboj sennombras. Milito de
vermoj svarmas en mia cerbo.
CALVIN Defendu
vin.
SERVET Mi
preĝas.
CALVIN Sed ne
eblas preĝi dubante.
SERVET Povas
esti. Tamen mi dubas ke restadejo por Dio povas esti nur la Alto, la Kosmo, la
steloj. Li devas esti ĉie-ekzistanta. Sekve li
enestas ĉion, kion li kreis.
CALVIN Ĉu ankaŭ en ĉi tiu planko
kiun ni tretas per la piedoj? Ĉu ankaŭ en la Satano?
SERVET Viaj
demandoj estas timigaj. Laŭ mia kompreno, Li enestas ĉion -
potenciale. Kiel, ekzemple, la Satano - sen Dia volo kaj aprobo - ne povas fari
al ni malbonon, do plenumi sur ni la punon de Dio, vidu la unuan ĉapitron
de la Libro de Hiobo kaj tiel plu.
CALVIN (Ridas.) Vi faris belegan kapriolon. Vi
transsaltis duoblan abismon per helpo de la suspektinda nocio potentialiter[vi]:
la panteismon, cetere ne fremdan al vi kaj - kroĉiĝinte al la manoj
de Hiobo - la trivialan blasfemon. Kiu same ne fremdas al vi, rememoru vian
libron! Sed kial vi flankensaltis antaŭ via propra penso?
SERVET Ĉar mi pensas, do mi timas.
CALVIN Vento ne rompas fenditan kanon, ne estingas
lumetantan kandelon.
SERVET Vi ne plu timas, vi jam markis al vi la
vojon.
CALVIN
Ankaŭ vi. Atestas via taglibro.
SERVET Ĉu
ĝi plaĉis? Mi ne kuraĝis demandi.
CALVIN Kun
plezuro mi legis ĝin. Perfektas la aŭgsburga noto: „Propraokule mi
vidis lin, la papon; li portigis
sin inter granda pompo, super kapoj de regnestroj, ŝutadis krucojn per la dekstra
mano. La popolo ĵetis sin surteren; konsideris sin
feliĉa, kiu povis kisi al li la piedojn. Ho, vi plej malica bestio inter
bestioj!” Tielu la parolo! Jen la filum Labyrinthi [vii], ĝin sekvu.
Lasu la ŝtelfiŝadon en la akvo de la pensado.
SERVET Ĉu
ŝtelfiŝado? Kaj kiu do estas la ĉefluanto de la akvoj?
CALVIN (kaptinte
la Biblion de sur la tablo) Jen ĝi. Ne ĉefluanto sed Inspektoro,
Direktanto de ĉiuj niaj agoj.
SERVET Se mi ankoraŭ verkos ion, denove mi
vokos vin al debato.
CALVIN Kaj vi
denove retiros ĝin.
SERVET Sen
fanatika amaso, sola kun vi, sur grandega, eĥanta placo - estus
streĉe interese.
CALVIN Ĉu
timigis vin la fanatika amaso?
SERVET Vin,
eĉ se vi venkus min, mi ne devas timi. La eventualan
diverĝon de niaj opinioj...
CALVIN Ĉu
eventualan?
SERVET
...kompensos la unueco de la koroj. La popolo tuj krias ŝtiparumon.
Kun vi mi sentas min sekura; se ni
estus solaj. Sen viaj adeptoj.
CALVIN Kiucele vi starigas min sur piedestalon?
SERVET Ĉar la hodiaŭan tagon
pretiĝis via statuo. Kaj laŭ mia prijuĝo: mankis nur piedestalo.
CALVIN Dankon, erudicia viro, doktoro Servetus. Mi
permesas ke por refreŝiĝo via moŝto sidiĝu ĉe miaj
piedoj. (Ili ridas.)
SERVET Mi dankas,
serenissimus[viii]!
Ankaŭ mi deziras havi statuon, iom pli altan! (Ili ridas.) Ho, ne senmodesto parolas el mi. Mi
nur volus esti ombrotena bronza branĉo por la heroo de hodiaŭ en la
varmega somero. (Ili ridas.)
CALVIN Fine vi
denove ŝercas, vi frostotremanta erarvagulo!
ANTONO (Envenas terurita.) Sinjoro rektoro
Copus estas arestita!
CALVIN Pro mia
parolo!
ANTONO Je
ordono de Ory.
CALVIN Hundoj!
Rabiaj hundoj de la infero.
ANTONO Frato, ni
fuĝu de ĉi tie. Ankaŭ vi, Mikelo. La studentojn
demonstrantajn por Copus oni disbatis per vipoj, la domoj de suspektatoj je
hugenoteco estas traserĉataj de armitaj servistoj tribunalaj. Vi bone
scias. Oni postiradas ankaŭ nian domestron, tenas lin observata, da
denuncantoj troviĝas legio;
denuncas jam ne nur tavernestroj sed ankaŭ florvendistinoj. Eĉ muroj
denuncas.
SERVET Calvin
kaj Mikelon Servet oni vane serĉas. (Montras
al Calvin, poste al si.) Jen Lucanius kaj De Villanovus.
ANTONO Ni
fuĝu!
CALVIN Gravas
la vivo de Copus, ne nia pseŭdonimo. Iru, Antono, atentigu ankaŭ
sinjoron La Forge, li ŝlosu la dompordon. Kaj mi plendos ĉe la
reĝo kontraŭ ĉi tiuj hundoj de la Satano. Kalkulante kun la
konsekvencoj, mi jam formulis mian proteston.
ANTONO Sinjoro
La Forge havas armilojn. Ĉu mi igu lin kaŝi ilin?
CALVIN Kandelo, armilo ne tenatas sub buŝelo. (Li elprenas paperrulaĵon.)
ANTONO Ne tenatas sub buŝelo. (For.)
SERVET Legu
ĝin! Al reĝo Francisko, la Unua, nia plej favora savanto...
CALVIN Lasu nun la ŝercon. Nia Reĝa
Moŝto! La aresto de rektoro Copus estas denova makulo sur via
glorplena regnado. Permesatu al mi diri senkaŝe ke via ĉefinkvizitoro
Ory malpliigas ĉiutage vian aŭtoritaton... ja ne konsideriĝas
kristana maniero armile persekuti elpuŝitojn de la eklezio kaj malcedi al
ili la plej elementan rajton de libera esplorado; ne
konsideriĝas kristana maniero mortigi herezulojn, fajre-glave ekstermi
ilin; pro
opinioj diferencaj de la oficialaj ekleziaj instruoj manifesti ilin malamikoj de
la ŝtato; ne
konsideriĝas kristana la hipokriteco kiu unuflanke deklaras la
konsciencon libera, aliflanke donas en la manojn de la inkviziciaj ekzekutistoj
tiujn kiuj prenas ĉi tiun deklaron serioze. (Pugnofrapoj sur la dompordo.)
SERVET Ili venas.
CALVIN Venas.
Ne konsideriĝas kristana maniero aresti la liberan esploradon: Libertas scientiae diabolicum
dogma[ix]! - la plej hontendan frazon de la historio de l’ homaro
deklarantan la liberecon de la konscienco diabla instruo propagandas nun tiuj
papistoj kies prauloj lasis sin disŝiri per leonoj en la nomo de tiu
ĉi libereco. (Frapbruo, voko:
„Malfermi!”) Jen mi demandas Vian Majeston: kiu volus resti nun kristano se
turko, moslimo, eĉ kanibalo povas promeni inter ni sen ia ajn difekto dum
kristanoj tiras sur brulŝtiparon siajn proprajn kunfratojn, dum
murdrabisto pli milde punatas ol pensnuancoj. Kiu volus resti hodiaŭ
kristano kiam homojn konfesantajn Kriston en Lia nomo oni puŝas sur
brulŝtiparon kvankam eĉ inter flamoj ili firme krias sian kredon al
la mondo? (Daŭra frapegado.) Kiu
ankoraŭ volus servi Kriston vidante ke se liaj opinioj ne kongruas... (Rapidaj paŝobruoj sur la
ŝtupoj.)
SERVET Ili
alvenas.
CALVIN Ili alvenu!
Se liaj opinioj ne kongruas kun la instruoj de la SOLE SAVANTA KATOLIKA EKLEZIO,
li deklariĝas malamiko de la ŝtato? Kion ni petas, Majesto, nuras: tolérance! tolérance!
tolérance[x]! (Li kaŝas la rulfolion en la tirkeston de la tablo.)
SERVET Tolérance! (Armita tribunala servisto enpuŝas la pordon kaj enpaŝas post
li civile vestita oficisto: inkvizicia detektivo de Ory.)
DETEKTIVO Tolérance, al kiu?
CALVIN Al la
homaro.
DETEKTIVO
Ĉu simple ĝenerale?
SERVET Al Hans
Blücher. Ni ĵus traktis pri tio ke la luteranoj en Dresdeno volas bruligi
lin ĉar li restas fidela katoliko.
DETEKTIVO Ĉu
responde konvenos la cindroj de sinjoro rektoro Copus?
CALVIN Cindroj
ne estas respondo.
DETEKTIVO Kiu vi
estas?
SERVET Ni estas studentoj de la kolegio Mantaigu,
sinjoro Lucanius...
DETEKTIVO Luacnius. Kaj vi?
SERVET De Villanovus.
DETEKTIVO Armiloj?
CALVIN Ni estas senarmilaj.
DETEKTIVO (Manosignas
al la servisto ke li traserĉu la ĉambron.) La hugenotoj armas sin, endanĝerigas la
ekziston de la ŝtato kaj vi, studentoj de Montaigu priploras Hans Blücher?
CALVIN Ni ankoraŭ ne prenis armilojn.
SERVET La
herezo estas spirita fenomeno. Per armiloj, bedaŭrinde ne forigebla...
DETEKTIVO Sed?
SERVET Per
vorto de Dio.
DETEKTIVO La
vorton de Dio ne malutilas plilaŭtigi per fusilo. Ĉu ne,
Luko... Lucanius?
CALVIN Per
fusilo oni plilaŭtigas malforton kaj malkuraĝon. La vorto de Dio
sentimas kaj nevenkeblas.
DETEKTIVO Vi
do apartenas al la bataliono de la vorto. (al la servisto) Ankaŭ kaŝitajn dokumentojn
serĉi...
CALVIN Mi
protestas. Mi postulas prezenti permeson de la ĉefinkvizitoro pri
traserĉo.
DETEKTIVO Kaj kion plian? Ĉu ne la vortojn de
sinjoro rektoro Copus vi hazarde ripetas?
CALVIN Mi
ripetas la regulojn. Cetere morgaŭ mi denuncos vin al la
ĉefinkvizitoro.
SERVET Ili
konas proksime unu la alian.
DETEKTIVO Ĉu ankaŭ la papon? (al la gardisto) Ĉesigi la
traserĉon.
SERVISTO I
Jes, sinjoro.
DETEKTIVO
Sinjoro Lucanius, ĉu vi permesas al mi sidiĝi al via tablo? (Sen atendi respondon, sidiĝas, prenas
neplenigitan sed sigelitan mandaton el sia aktujo.) Ĉar ni konformigas
la realon al la papero, ĉu ne, la paperon al la realo. Ankaŭ sigelo
surhavatas. Por kies nomo ĝi validu?
CALVIN Lucanius...
DETEKTIVO
Lucanius... En la domo de sinjoro Étienne de la Forge, kiu estas - mi
esperas - jam kaptita je la kolo... Rue Bernardin... dato kiel
supre... Kaporalo!
SERVISTO I
Jes, sinjoro.
DETEKTIVO Vi eliros kun ĉi tiu mandato pri
traserĉo, poste vi revenos - laŭregule. Vi vidas ke kun la
sinjoroj ne eblas serĉi. Ili estas parencoj de la papo.
CALVIN
Kontraŭe. (La servisto
eliras.)
DETEKTIVO Ĉu
malamikoj?
SERVET Negacio sola de konstato ne egalas ĝian
konkludon. Do ni ne estas parencoj de Lia Sankteco.
CALVIN (Dum
la inkvizicia detektivo volas remeti la plumon en la inkujon.) Bonvolu
mian plumon! (Prenas ĝin
el lia mano kaj ĵetas ĝin en la fajron.)
DETEKTIVO Kio
estis tio?
CALVIN
Infektita aĵo. (Dum lavas al
si la manojn.) Vi devas koni la regulojn de la publika higieno.
DETEKTIVO
Ĉu vi konsideras ĥolera min aŭ kion mi skribis per
ĉi tiu senkulpa plumo?
CALVIN Sinjoro
detektivo, interpretu tion laŭ via plaĉo.
DETEKTIVO Ni lasu dependi tion de la traserĉo. (Je frapo sur la pordo.) Iu venas.
Enpaŝu! (La servisto envenas.) Kion vi
deziras?
SERVISTO I
Humile mi raportas al sinjoro leŭtenanto ke mi portis mandaton pri
dom- kaj persontraserĉo. (Transdonas
la dokumenton.)
DETEKTIVO (Observante la paperon.) Kun kies
sigelo? Ĉefinkvizitoro Ory. En ordo. Al la
interesatoj montru ĝin, ne al mi!
CALVIN (Ne
prenas la paperon en la manojn.) Mi ne intencas duafoje lavi la manojn.
DETEKTIVO Sinjoroj. Mi estas inkvizicia detektivo
Périgod.
CALVIN Do
bonvolu inkvizicie detektivi!
DETEKTIVO Ni
daŭrigu en laŭleĝaj kadroj...
CALVIN La
kontraŭleĝaĵon.
DETEKTIVO Vidu, Lucanius: ekzistas nek leĝo, nek
kontraŭleĝaĵo. Ekzistas nur la Situacio.
CALVIN Kaj la aktualaj superregantoj de la
situacioj...
DETEKTIVO ...plus armilo kiun sinjoro Villanovus tuj
metos sur la tablon.
SERVET Mi diris
ke mi ne havas armilon.
DETEKTIVO
Maldekstre, ĉe la talio, en leda ujo. Intelektuloj estas forgesemaj.
SERVET (Ĵetas sian ponardon sur la tablon.)
Senhaŭtigilo por ranoj, ne armilo.
DETEKTIVO
Rano, lacerto, testudo! En la mano aŭ pli precize: beko de la fato
eĉ testudo povas fariĝi mortiga armilo. Iu intelektulo
rakontis al mi - kaporalo, nun ne ĝenu nin per via umado - ke iu kalva
greko...
SERVET Aiskulos...
DETEKTIVO Prave. Aglo lasis fali testudon sur lian
kapon.
CALVIN Espereble, la kazo ne zorgigas la detektivan
moŝton.
DETEKTIVO Ĝi
nur igas min esti singarda.
CALVIN Ja inter
la pluraj faktoroj de la kazo estas donita nur unu: via kalveco. De kie preni
nun testudon, aglon kaj Aiskulos al via zorgo?
DETEKTIVO (responde
al la rido de Servet) Kun sinjoro Villanovus mi volus fari interkonsenton.
SERVET Bonvolu!
DETEKTIVO Plej bone ridas, kiu lasta ridas. Ĉu
akceptite?
SERVET Kun
modifeto: plej lasta.
DETEKTIVO
Pleje plej lasta. Mi volus vidi viajn librojn.
CALVIN Al
spirita festeno volonte mi invitas vin. (Montras
al la librobreto.)
SERVET (Dum
la inkvizicia detektivo deĉifradas la titolojn.) Cenzuritaj
eldonaĵoj, ĝis la lasta.
CALVIN Pensoj
trosarkitaj de doganistoj de la spirito.
SERVET La malpermesitan libraron serĉu en mia
kapo. (Ridas.)
DETEKTIVO Vi jam malobservis nian interkonsenton.
Erasmus... Encomium
moriae[xi]. Kio estas en ĝi traktata?
CALVIN La stulteco.
DETEKTIVO Kies stulteco?
CALVIN Kiu prenas ĝin sur sin.
DETEKTIVO Ĉu sinjoro Lucanius prenas ĝin sur
sin?
CALVIN Estus
malĝentile.
DETEKTIVO
Kontraŭ kiu?
CALVIN
Kontraŭ vi, ekzemple. (Servet
ridas.)
DETEKTIVO Villanovus...
Pleje plej lasta... (Montras al si.) Ĉu vi
konas ĉi tiun Erasmus persone?
CALVIN
Kompreneble.
DETEKTIVO Ni
havas informojn, laŭ kiuj li estas speco de intelektulo kutime nomata
„servisto de du mastroj”.
CALVIN Liajn
majstrojn mi ne konas, nur liajn verkojn.
DETEKTIVO Kaj
kiel vi opinias pri ĉi tiu libro lia?
CALVIN Genia.
DETEKTIVO (Foliumas alian libron.) Kaj ĉi tiu
Villon? Ĉu faktas ke li estas rompŝtelisto?
CALVIN Eblas.
DETEKTIVO Vi
estas en ŝercema humoro. Ni vidu plu. Dante... Li estas, ĉu ne, kiu
laŭ certaj asertoj ekskursis en la inferon. Ĉu estas
vere ke krom edzinon, li havis ankaŭ amatinon?
CALVIN Nuntempe
ni ne renkontadas lin.
SERVET Li ne
prirespondas niajn leterojn.
DETEKTIVO La
amatino certe okupas lin. La libron de sinjoro Erasmus - kun via
permeso - mi prenos kun mi. Ĉu vi ne verkadas laŭ Villona maniero?
Ĉu vi ne deziras ien rompeniri?
CALVIN Kun via
permeso, mi deziras rompeliri.
DETEKTIVO El kio,
de kie?
CALVIN El la infero, antaŭ kiu vi staras kiel
unu el la trikapaj cerberoj.
DETEKTIVO Do hundo. Bonŝance por
vi, Lucanius, ke vi ofendas nur mian personon, ne la aferon kies modesta
gardanto mi estas. Ni finu la konversacion! Mi havas ankaŭ malmolajn
argumentojn...
CALVIN (montrante al la servisto) Unu staras en
la angulo.
DETEKTIVO Ĉu
vi scias kial mi kunportos ĉi tiun libron?
CALVIN
Ĉar unue vi ĉiam serĉas armilojn.
DETEKTIVO Vi
montras vin saĝa homo. Do vi devas scii ke presita litero pli
danĝeras ol kugla armilo. Ankaŭ se temas pri Dante kun kiu ne eblas
nuntempe renkontiĝi, ĉu ne, ja mortinta li estas de du jarcentoj;
same se temas pri Erasmus kiu estas vere genia ĉarlatano ĉar kun
afabla mieno li fiskribas dentgrincigajn ideojn al siaj nesuspektemaj legantoj.
La deĵorantaj librokontrolistoj de nia institucio bedaŭrinde forgesas
ke ne aŭtoroj sed legantoj pli danĝeras. Aŭtoron erarvagintan
oni povas rekonduki - sur brulŝtiparon. Leganto infektita per ideoj same
ne ekstermeblas. Li devas do esti ŝirmata kontraŭ tiaj aŭtoroj.
CALVIN Per
bruligo de libroj. Almetante kelkfoje ankaŭ aŭtoron.
DETEKTIVO Nur en
ekstrema kazo. Se aŭtoro havas vastan sukceson. Villanovus,
ĉu vi fartas malbone?
SERVET (Kun tremantaj manoj verŝas al si
akvon.) Bagatelo. Hemikranio... Kelkfoje...
DETEKTIVO Se vi
ne verkas, vi ne havas kaŭzon por kapdoloro.
SERVET Ne, mi ne
plu verkas. (al Calvin)
Ĝi forpasis.
DETEKTIVO Mi
havas ankoraŭ du demandojn. Ĉu vi ne konas certan
sinjoron Calvin, teologon?
SERVET Ĉu
Calvin? Neniam mi aŭdis pri li.
DETEKTIVO Kiel
do sinjoro? laŭte sonas lia nomo urbovaste. Kie li restadas?
Lucanius! Estas skribite en viaj trajtoj ke vi konas lin. Kie li troviĝas?
CALVIN Mi esperas
ke en la graco de Dio. (Abrupte
malfermiĝas la pordo, du armitaj tribunalaj servistoj enpuŝas la
Forge ligitan.)
DETEKTIVO Ĉu la birdeto kaptiĝis?
SERVISTO II
Étienne de la Forge, mi raportas humile.
DETEKTIVO (al la ligito) Ripetu tion!
LA FORGE
Étienne de la Forge.
DETEKTIVO Ĉu vi konas ĉi tiujn sinjorojn?
LA FORGE Mi ne
konas ilin. Mi konas neniun el ili.
DETEKTIVO Ĉu vi ne konas viajn proprajn luantojn?
LA FORGE La
nomojn mi scias sed mi ne konas ilin. Mi ne scias pri kio ili okupiĝas, mi
scias pri ili nenion.
DETEKTIVO (montrante al Calvin) Li - kiel
nomiĝas?
LA FORGE
Lucanius.
DETEKTIVO Kaj tiu?
LA FORGE
Villanovus. Ceteron mi ne scias.
DETEKTIVO
Forkonduku lin! Rekte en la konfesigejon.
LA FORGE (Dum oni elpuŝadas lin.) Lasu min!
Mi ne estas herezulo! Mi estas fidela adepto de Kristo, lasu min! Sinjoro
Calvin, ne lasu min perdiĝi!
DETEKTIVO
Retro lin! (Oni rekondukas
lin.) Kiu estas Calvin?
LA FORGE Neniu el
ili. Mi diris: Villanovus... Lucanius... Lucanius... Villanovus... Miaj
luantoj ili estas... adeptoj de Kristo...
DETEKTIVO En
ordo. Ĉu vi scias al kiu vi prirespondos la demandon?
LA FORGE Al
ĉiu mi povas diri nur la veron.
DETEKTIVO Ĉu ankaŭ al la streĉpulio? Al
la fingrotordilo? Konduku lin!
LA FORGE Dio
kun vi, frato Lucanius. Dio kun vi, frato Villanovus. Pardonu, se mi pekis pri
io. (Oni forkondukas lin.)
DETEKTIVO Gardistojn
antaŭ la pordon! Do kiu el vi estas Calvin?
CALVIN Ĉu
vi promesas ke... sinjoron La Forge...
DETEKTIVO Mi
promesas, li ne estos torturita.
CALVIN Calvin
estas mi.
DETEKTIVO
Ĉu Calvin?
CALVIN
Johannes Calvinus.
DETEKTIVO
Troviĝis la serĉata armilo.
SERVET Ne kredu
lin! Li volas savi sian amikon. Calvin estas mi.
CALVIN Mi
protestas ke iu ajn misuzu mian nomon! Calvin ekzistas nur unu. Disponu pri mi!
DETEKTIVO Per
kio vi atestas ke vi identas vin?
SERVET Li ne
povas atesti tion. Per nenio... Mi atestos. (Serĉadas sur la librobreto.) Mi atestos
tion per mia libro. Jen ĝi. De
trinitatis erroribus. Ĉu vi scias, kion ĝi signifas?
DETEKTIVO
Eraroj pri la Triunuo.
SERVET Ĝin
skribis mi.
CALVIN Mikelo, lasu la komedion!
SERVET La libron skribis mi. Per ĝi volas
renversi la mondon mi.
DETEKTIVO Kontraŭ Servet ne alvenis denunco. Tiom pli
kontraŭ Calvin.
SERVET
Kontraŭ Calvin! Kontraŭ mi! Kontraŭ mia libro. Ĉu vi
scias, kion mi skribis en ĝi? La infanbapto estas stultaĵo. La
instruo pri la Triunuo kaj senmakula koncipiĝo estas miskompreno. Dio
estas unu kaj nedividebla.
CALVIN Mi malpermesas al vi blasfemi Dion en mia
nomo, Villanovus, viajn libron kaj opiniojn foje vi retiris. Vi mem diris:
kvazaŭ infano skribis ĝin al infanoj. Sinjoro, ne kredu
lin, li ne scias kion li parolas.
SERVET Jes ja mi
scias kion mi skribis. Epokfaran libron. Mi renversis la instruon pri la
Triunuo kaj se ĝi ne tute renversiĝis, jam pretiĝas mia nova,
potenca libro en la presejo: Christianismi restitutio[xii].
CALVIN
Villanovus, ĉu vi perdis la prudenton?
SERVET
Fundamento de la finfine purigita eklezio. Sur ruinoj de la papistaj
eraroj. Notu al vi, estimata detektiva moŝto: komenco de nova mondkoncepto
estas Christianismi restitutio.
DETEKTIVO
Denunco ne alvenis.
CALVIN Kaj ne
alvenos. Tiu libro ne ekzistas. La menciitaj instruoj estas missonĝoj de
malsanulo. Villanovus estas honesta medicina studento, ne konsideru liajn
infanajn ideojn seriozaj, mi petas vin. Li havas nek adeptojn, nek malamikojn...
SERVET
Haviĝos! Da milionoj! Jam kreskas la infanoj kiuj ĵuros per
mia nomo. Ĉu mi ne havas adeptojn? Ĉar provizore ili ne videblas. Ili
devas adapti sian koloron al tiu de la medio. Kampkoloraj ili
estas, sinjoro, por ŝirmi sin kiel multaj malfortaj kreitaĵoj de Dio.
Portempe estas nur mi, Johano Calvin, ĉi tie kiel krisigno.
CALVIN
Krisigno de cerbomalsano! Jen mi pruvos kiu el ni estas Calvin. (Prenas plumon, skribas sian nomon sur
papero apude trovita.) Bonvolu legi ĝin!
DETEKTIVO
Johannes Calvinus. Al kio mi povas ĝin kompari?
CALVIN (Prenas el la tirkesto la proteston
skribitan al la reĝo.) Al ĝi. Legu ĝin!
DETEKTIVO
Johannes Calvinus.
CALVIN Komparu
ilin! Finite.
DETEKTIVO
Kaporalo! Gardistoj! Forkonduku lin!
CALVIN Dio benu
vin, Mikelo. Neniam mi komprenos, kial vi faris tion? Mi petas vin insiste,
gardu vin! (For.)
DETEKTIVO Por
honori vin, mi disponigos al vi freŝe forĝitajn katenojn. Ĝis
revido.
SERVET Ĝis
la revido.
DUA BILDO
Loko: juĝejo en la malliberejo de la kronprinca palaco en Vienne,
Francio. Tablo de la
tribunala prezidantaro. Bildo de Sankta Maria, krucifikso, flanke benko de
ĵurianoj kun la Sankta Skribo, brulanta kandelo. Veronika senpolvigas
zumkantante. Venas De la Fontaine, kun necesaĵoj por protokolado subbrake.
DE LA FONTAINE
Bonan matenon, sinjorino, estu laŭdata Kristo!
VERONIKA Por eterne, sinjoro La Fontaine.
DE LA
FONTAINE Pri kio oni parolas
hodiaŭ en la urbo?
VERONIKA Apenaŭ de kelkaj semajnoj ni loĝas
ĉi tie, sinjoro sekretario. La arestitoj krias-veas la tutan tagon, ne
eblas dormi pro ili. Ĉe iu el ili oni uzis eĉ streĉpulion.
DE LA FONTAINE
Pro kio vi pensas tion?
VERONIKA Estu kiom ajn da torturiloj, mia edzo
kapablas diferencigi ilin laŭ voĉo. Jen nun streĉpulio,
fingrotordilo, ingvenpremilo, ardigita stango... interese, la arestitoj reagas
al ĉiu diverse.
DE LA
FONTAINE Reagas. Vi komencas
kleriĝi, Veronika.
VERONIKA La
provoso kutimas diri: „reagas, ne reagas”. Kvankam „veas”, „blekas” pli
proksimus al la vero, ĉu ne?
DE LA FONTAINE Vi
nur ne lingvistikumu, tuj alvenos la juĝistaj moŝtoj. Kio nova
ankoraŭ?
VERONIKA Ĉu
lingvistikumado? Hodiaŭ matene revenis la kanoniko kiu ne eltenis la
dioplaĉan vivon sen virino, surnajligis la sutanon kaj edziĝis en
Ĝenevo ĉe la reformitoj. Tie eblas. Onidire tiom ke poste ankaŭ
divorci ne eblas. Sed apud la nova edzino li sekrete konservis ankaŭ siajn
malnovajn opiniojn pro kio la ĝenevanoj repelis lin en la monaĥejon. Depone
li lasis tie la edzinon.
DE LA FONTAINE
Kiel depone?
VERONIKA Li
konfidis ŝin al iu amiko... Sed ne povante longe elteni tie la
celibaton, ankaŭ duafoje li elglitis el la sutano. La ĝenevaj
presbiteroj ĉi-foje zorge priokuladis lin kaj kiam li faris la unuan
krucosignon, ili pelis lin trans la limon. Kaj nun la virino estas transe kaj
la principoj ĉi tie. Kiel oni elbaraktu el tia dilemo? Principoj estas
karaj. Sed se virino pli karas? Ŝajne ambaŭ ne akordiĝas.
Aŭ principoj, aŭ virino. Kiel vi opinias ĉi-koncerne, sinjoro
sekretario?
DE LA FONTAINE Mi
ne scias kion diri.
VERONIKA Ĉu
eble vin kaptis la sama dilemo?
DE LA FONTAINE La
manojn movu, Veronika!
VERONIKA Mi vidis
ke la plej supera inkvizitoro alvenis en kvarĉevala kaleŝo.
DE LA FONTAINE
Jes, la nova arestito estas inde honorata.
VERONIKA Al ĉefa herezulo - plej supera
konfesiganto. Ĉu veras ke lia plej bona amiko denuncis lin? (De la Fontaine kapneas.) Do iu bona
amiko. Neniel malamiko lia. Mia edzo, fajristo en la torturejo, hejmenvenas
ĉiutage kun la opinio: ne plu ekzistas amikeco. Dio donis ĝin
kontraŭ la soleco, Dio forprenis ĝin. „Al kiu vi diris tion kaj
ĉi tion pri la papo, la Sankta Eklezio?” „Al neniu.” Kiam oni komencas
trabori al li la langon, li konfesas: „nur al la propraj amikoj”. Ekzemple tiu
komercisto el Liono kies orelojn oni detranĉis, rakontis ion ŝercan
pri la neleĝaj filoj de la papo kiuj laŭ mi ne ekzistas. Aŭ
ĉu tamen? Egale. Li do rakontas la aferon. Iu lia
aŭskultanto - aŭ subaŭskultanto - ridis nur duonbuŝe. Kaj morgaŭ
kion li faris? Denuncis lin plenbuŝe. Mia edzo diras: eĉ
subpreĝeje fosiĝas la ratotruoj de denuncantoj. Jen, pro kio
bonvolu gardi vin!
DE LA FONTAINE
Ĉu mi? Ĉu vi aŭdis ion pri mi?
VERONIKA La
oreloj jam doloras pro la multa aŭdado. Sinjoro La Fontaine, kiam oni
denuncos la denuncantojn?
DE LA
FONTAINE Ankaŭ ilin iu supergardas.
VERONIKA Mia edzo asertas: Oni ne povas senigi je ili
la mondon, nur se oni ĉesigos la denuncejon. Vi bonvolas scii:
kie oni disbatas la neston de korvoj, tien ili ne reflugas. Mia
edzo almenaŭ...
DE LA
FONTAINE Via edzo - almenaŭ dekjaran prizonon li
kunopiniis. Ili jam venas. (Manordonas al
la virino eliri.) Servisto!
VERONIKA Dio
mia, plej alta! Mi denuncis mian edzon. (For.)
(Envenas tribunala servisto, haltas
ĉe la pordo. Tra la malantaŭa pordo envenas Ory, Arzellier kaj De la
Court. Ili okupas lokon ĉe la juĝista tablo. Ory meze.)
ORY Ni povas
komenci.
DE LA
FONTAINE La akuzaton!
SERVISTO La akuzaton! (Akompanata de du provosoj enpaŝas Servet, dek jarojn pli aĝa
sed ne rompita; vestita civile.)
DE LA COURT
Mikelo de Villanovus, en la tria tago de nia proceso vi certe scias kiuj
vin pridemandas antaŭ la tribunalo de la kronprinclando Vienne.
SERVET Mi scias.
Via moŝto Ory, doktoro pri teologiaj sciencoj, konfesprenanto ĉe la
Sankta Seĝo, religia ĉefinkvizitoro en la franca reĝlando kaj en
la tuta Galio; sinjoro
Ludoviko Arzellier, doktoro pri juro kaj vi, enketista moŝto De la Court -
estas miaj favorkoraj pridemantantoj.
DE LA COURT
Paŝu al la Sankta Skribo, postdiru! (Servet levas ĵure la manon.) Mi, Mikelo de
Villanovus ĵuras per la Sankta Evangelio...
SERVET Mi, Mikelo
de Villanovus ĵuras per la Sankta Evangelio...
DE LA COURT
...ke pri ĉio mi diros la puran veron.
SERVET ...ke pri ĉio mi diros la puran veron.
DE LA
COURT Dio min tiel helpu, amen!
SERVET Dio min tiel helpu, amen!
DE LA COURT Ni
finu nian hieraŭan temon! Mikelo de Villanovus, ĉu vi plu insistas
havi nenian rolon en la liberigo de Lucanius, alinome Johano Calvin?
SERVET Calvin
estis liberigita de la servistoj de la reĝino. Mi parolis nur en
sonĝo kun la reĝino.
DE LA COURT Nur
en sonĝo.
ARZELLIER Kaj en
kiaj cirkonstancoj? (malaproba
rigardo de Ory)
SERVET En
cirkonstancoj de homa sonĝo. En perfekta stato de libereco.
Sola, do sen timo. Mi rigardis ŝin el sub fermitaj palpebroj por ke
neniu povu blindigi min pro tio kion mi vidas. Mi ankaŭ parolis kun
ŝi sed nur per neprononceblaj vortoj por ke oni ne povu elŝiri al mi
la langon.
DE LA
COURT Ĉu vi kutimas ekzamenigi vin
per kuracisto?
SERVET Mi estas kuracisto, do ĉiumomente.
Sinjoro ĉefenketisto, mi esperas ke vi ne konsideras min cerbmalsana. Se
mia respondo ŝajnas kurioza, necesus ekzameni unue la demandinton,
ĝenerale la konfesigantojn de la homaro.
ARZELLIER Tio ja estas pli ol tolerebla!
ORY Ni ne limigu la malliberulon en sia
libereco. Mi petas vin skribi propramane: mi parolis kun la reĝino nur en
sonĝo. (Servet
paŝas al la tablo de De la Fontaine kaj skribas. Ory transprenas la
paperon.) Dankon. Daŭrigu, sinjoroj!
ARZELLIER Tamen:
ĉu mi povus demandi? Akuzato, rakontante pri la sonĝo, kontraŭ
kiu vi parolis?
SERVET Plede por
la sonĝo. Kiam Dio elpelis la pekintajn homojn el Edeno, konsole Li
transdonis al ili figofloron. Jen ĉio kion mi lasas al vi el la paradiza
feliĉo. Vian rajton je sonĝado retireblan de neniu. Tion Li diris.
ARZELLIER Nenie
Li diris tion. Laŭ jeno vi havas propran Sanktan Skribon kaj Edenon kun
privata enirejo.
SERVET Ho, nur
miaj sonĝoj... Manplato da restaĵo el la Edena ĝardeno... Tiel
mi komprenis...
ORY Ni lasu la
malsanecajn sonĝojn. Do kiu sciigis la reĝinon, ŝiajn hugenotajn
servistojn koncerne la aferon de Calvin?
SERVET Iu kiu
ne aresteblas.
ORY Ĉiuj
povas esti arestitaj.
SERVET La
renomo de Calvin mem!
ORY Sed ĝiaj subtenantoj, disvastigantoj
kaj admirantoj jes! Ĉu poste vi renkontiĝis kun Calvin?
SERVET Mi ne
renkontiĝis. Niaj vojoj disiĝis.
ORY Disiĝis.
Kiel mi komprenu tion?
SERVET El la nekonata Lucanius elsaltis Calvin sur
la podion kaj kreskis je universala nocio, la nekonata Villanovus restis kiu mi
estas: la sennoma Villanovus. Privata kuracisto de la ĉefepiskopa
moŝto Palmier en Vienne. Ĉi tie mi vivas jam de dekdu jaroj sola kiel
servisto de servistoj.
ORY Ĉu
Calvin eble fariĝis sinjoro de la mondo?
SERVET Sinjoro de tuta Ĝenevo, predikisto de Saint Pierre[xiii], prezidanto de la konsistorio,
aŭtoro de biblioteko da eseoj, tradukinto kaj interpretanto de la Biblio,
fondinto de universitato kaj iniciatinto de seminario, konstanta prezidanto de
la magistrato, generalo de la politika stabo en la religia milito, Ministro de
la Sankta Vorto, predikisto de predikistoj, plej supera kontrolisto de
tipografioj kaj sekretaj servoj, amiko de princoj, konsilanto de regnestroj kaj
direktanto de la propre kreita movado en Skotlando, Anglio, Nederlando,
Hungario kaj Pollando... Ĉu ĉi tiun homon mi devus
liberigi?
ORY Mi vidas, vi
tenas la okulojn sur li.
SERVET Oni ne
povas lin preteriri. Li metis sin en la vojon de ĉiu pensema homo.
ORY Ĉu vi
ne envias la gloron kaj potencon atribuitajn al li?
SERVET Mi ne
avidas potencon. Mi ne scipovus bridi eĉ hundidon.
ORY Kun pia
admiro vi denombris la oficojn de Calvin.
SERVET Calvin
havas sep cerbojn, mi nur unu. Jen kion mi envias al li.
ORY Ĉe la
aresto de Calvin, kial vi volis okupi lian lokon. Kion vi celis per la dublado?
SERVET Mi volis
nur fari ion por li.
ORY Se
ankaŭ vi havus sep cerbojn, por kio vi utiligus ilin?
SERVET (suspektante
kaptilon) Por la defendo de nia Sankta Eklezio, kompreneble.
ORY Vi estas multe pli simpatia se vi ne
mensogas. Denombru viajn librojn. Kreaĵojn de unu via cerbo.
ORY Vi estas multe pli simpatia se vi ne
mensogas. Denombru viajn librojn! Kreaĵojn de unu via cerbo.
SERVET Syroporum universa ratio..., Apologetica disceptatio pro Astrologia...,
In Leonartium...
ORY Bagateloj.
Diru la lastan!
SERVET Notoj al la geografio de Ptolomaios...
ORY Ni lasu la geografion kaj la siropojn! Nomu
la teologion! Kion ni ne trovis ĉe la domtraserĉo.
SERVET Kion vi
ne trovis: ne ekzistas.
ORY Ĉu vi
legis la Institutio de Calvin?
SERVET Jes.
ARZELLIER Kiel vi
akiris ĝin.
SERVET Ĉe librovendisto.
ARZELLIER Kial vi ne anoncis tion?
SERVET Mi iris por aĉeti, ne denunci.
ARZELLIER
Kaj kial vi ne anoncis la libron mem?
SERVET Mi ne
povas ĉiutage denunci miajn legaĵojn. Ankaŭ vi legis la
instruojn de Arius, Wycliffe, Johano Hus kaj Luther. Ĉu vi denuncis vin
pro tio?
ARZELLIER Tiuj
instruoj ne infektas en niaj kranioj, do ili troviĝas en bona loko.
SERVET Koncerne
la sidejon de pensoj ne ekzistas kompetentaj kaj nekompetentaj kranioj. Dio
kreis ĉiun kun malfermitaj fenestroj. Al kiu Li donis rajtigon tabulumi
eĉ unu el ili? Aŭ...
ORY Ni ne
diskutos ĝis la Lasta Juĝo! Villanovus, ĉu vi jam aŭdis ion
pri iu teologo Servet?
SERVET (Glaciiĝas.) Mi aŭdis.
ORY Vi certe
konas lin.
SERVET Ne..., mi
ne konas lin.
ORY Michael
Servetus Villanovus. Tiel li nomiĝas. Rigardu ĉi tiun libron!
Paŝu pli proksimen! Prenu ĝin! Bonvolu legi ĝian aŭtoron!
SERVET Michael
Servetus Villanovus.
ORY Ankaŭ
la titolon.
SERVET De trinitatis erroribus.
ORY Tio estas
pri eraroj koncernantaj la Triunuon. Do vi ne konas ĝin. Tiam permesu al
mi memorigi vin pri io...
SERVET
Superflue. Kiam Calvin estis arestata en Parizo, mi terure hontis ne
povi helpi lin, do mi levis subite ĉi tiun libron de sur lia breto kaj
diris al la leŭtenanto inkvizicia detektivo ke ĝia aŭtoro estas
mi, tio estas Calvin aŭ Lucanius; la
vera, serĉata reformatoro... Se estas konsiderataj mia tiama anima
konfuzo, junula ambicio kaj - mi konfesas - ankaŭ envio pro ke tuta Parizo
eĥas la nomon de Calvin... mi pensas, fariĝas komprenebla mia
aŭdaco; sed
kiam tio okazis kaj kiu tiam kredis min? Mem Calvin atestis fine... (Ridas.) Ankaŭ la leŭtenanto
inkvizicia detektivo ridis pri mi... Ĉu via ekscelenco nun prenas la
aferon serioza? Tiam eble mi estus feliĉa, almenaŭ fiera ke per tiel
pia trompo mi ŝtelas iom el la renomo de mia amiko kaj liberigos min
armitoj de la reĝino aŭ rabos min jam el sub la pendumilo... Imagoj,
ĉu ne... eĉ ne venis al mi en la kapon ke la dommastro de Calvin, la
malfeliĉa sinjoro Étienne de la Forge estos bruligita post du semajnoj...
ja pripensu, sinjoroj, eĉ la dudekan jaron mi ankoraŭ ne plenumis
kaj knabo aŭskultante oratoron, ĉu ne Cicero, aŭdante
tamburadon, ĉu ne Julius Caesar volas vidi sin?
ORY Aŭ aŭtoro de nova, pli potenca
verko, Villanovus. Tiam vi diris jenon laŭvorte: Mi renversis la instruon
pri la Triunuo kaj se ĝi ne renversiĝis tute, jam pretiĝas mia
nova, potenca verko en la presejo: Christianismi
restitutio.
SERVET Ĉu
pretiĝis ĉi tiu potenca verko?
ORY Mi demandas: ĉu ĝi pretiĝis?
SERVET Kaj se ĝi pretiĝis, ĉu vi
opinias ĝin potenca? Epokfara?
ORY Se vi soifas laŭdon, mi diras: genia.
SERVET Genia! Tiam ne ekzistas en Eŭropo pli
malfeliĉa ĉefepiskopa kuracisto ol mi! Pretas la genia
verko kaj mi ne povas identi kun ĝia aŭtoro. Mi ne povas
deklari propra la verkon pri kiu via ekscelenco tiel favore esprimas sian
opinion. Kvankam laŭ la titolo estas mi ĝia baptopatro. Tiam -
replikante al Calvin - mi fakte diris ŝerce: ĉu Institutio? Legu baldaŭ la Restitutio! Al kiu ne saltus tia titolo sur la
langopinton? Bedaŭrinde, la libro estas nur naskito de la imago.
Ankaŭ la menciita presejo nur enstumblis al mi en la cerbon. En la imago
de la tiama infano.
ORY Infano
mia, bonvolu rigardi pli proksime la naskiton de via imago! (Triumfe transdonas ekzempleron de la Restitutio.)
SERVET (Prenas la libron, foliumas ĝin
tremante, defendas sin per la resto de siaj fortoj.) Mirinde.
ORY Ĉu vi
opinias? Ĝi ne plu estas Syroporum
universa ratio. Ĝi estas jam teologio.
SERVET Ĉu ne
kurioze? Ĝi pretiĝis. Kvankam ĵus mi menciis ĝin.
ORY Kie
ĝi pretiĝis? En kies presejo? Surbaze de kies teksto?
SERVET En mia
imago. Laŭ ordono de deviĝo. Kaj diris Laban al Jakob kiam ĉi
tiu dungiĝis kiel ŝafisto: kion mi donu al vi? Donu al mi nenion...
ORY Kiuj estis la kompostistoj?
SERVET ...sed mi denove paŝtos kaj gardos
viajn ŝafojn kaj kiom da mikskoloraj kaj makulitaj ŝafoj vi nur
havas, ĉiuj estu la miaj. Kaj la nigraj restu al vi.
ORY Ĉu vi identas aŭ ne kun la
aŭtoro de la libro?
SERVET Kun la
vera aŭtoro - eĉ se verkus ĝin mi - mi ne identus.
ORY Plej
Sankta innocentia[xiv]!
SERVET Kaj Jakob starigis strie senŝeligitajn
avelvergojn en la trinkotrogojn por ke se la ŝafinoj venos trinki, ili
vidu tiujn, havu ilin ĉiam antaŭ la okuloj kaj koncipu mikskolorajn
ŝafidojn.
ORY Ĉu vi
volas nun reciti al ni la Genezon? Parolu pri la propra, en herezo koncipita!
SERVET Kaj la ŝafinoj koncipiĝis
antaŭ la vergoj kaj naskis nurajn mikskolorajn ŝafidojn.
ORY (Kvazaŭ jam interesus lin la parabolo.)
Evidente de la mikskoloraj virŝafoj.
SERVET Sed en
la signo de la avelvergoj. Tio estas la leĝo de ĉiu kreado.
ORY Ĉu la
avelvergo?
SERVET La
deviĝo starigita antaŭ niajn okulojn. Volo de Jakob en
niaj akvo, pano, ĉiuj niaj intencoj.
DE LA COURT (al Ory mirfrapite) Li freneziĝis.
ALZELLIER Avelumiĝis. (Lia plenvoĉa ridego infektas ankaŭ la du aliajn.)
DE LA
COURT Striita vergo en la trinkotrogo
de Servet... (Ridegas.)
ARZELLIER La
ŝafido tamen fariĝis nigra. (Anhelas
pro la ridego.)
ORY (frapinte per la martelo) Do la
deviĝo. La nepreterirebla. Michael Servetus Villanovus, vi ankoraŭ ne
konfesis vian aŭtorecon kaj per via parabolo jam ekpledis por via libro. Dankon por
via helpo.
SERVET (hezite) Mi ne identas.
ORY
Laŭtlegu, mi petas vin, la enkondukon! (Paŭzo.) Vi povas legi ankaŭ parkere.
SERVET Mi ne povas legi sen teksto aliulan
enkondukon.
ORY Legu la substrekitajn liniojn!
SERVET (Legas.)
Ho, Jesuo Kristo, filo de Dio, vi kiu estas donita al ni el la ĉielo,
manifestu vin al via servisto por ke tiel granda revelo aŭtentike
klariĝu antaŭ ni. Estas via afero kies defendon - sekvante
internan Dian inspiron - mi entreprenis... Vi instruis min ne kaŝi la
lumon en mi. Ve al mi se mi ne povas prediki la veron!
ORY Subskribo?
SERVET M.S.V.
ORY Michael
Servet Villanovus. Kiu staras antaŭ ni.
SERVET Mi estas
nur Michael de Villanovus. Privata kuracisto de lia
ĉefepiskopa moŝto Palmier kaj fidela membro de la Unusole Sava Roma
Sankta Eklezio.
ORY Ĉu
fidela?!
SERVET Atestas la tuta urbo. La tuta preĝeja
komunumo. Ĉu mi forestis unusolan fojon - eĉ pro malsano - en la
matenaj, posttagmezaj, labortagaj sanktaj mesoj? Atestas nia spirita patro en
Vienne: regule mi preĝis kontraŭ tentoj, por la papo, nia episkopo,
mi preĝis al niaj sanktaj patronoj, al mia gardanĝelo, mi faris konfesojn,
donis almozon, vizitis kermesojn kaj akceptis kun pura koro ĉiun sanktan
komunion. La akuzo min ne koncernas sed se tamen mi eraris, mi pretas preni sur
min la plej pezan pentofaron. Mi neniam volis disidenti de la eklezio ĉar
mi kredas kaj konfesas: estas sole la Sankta Eklezio kiu neniam kaj pri nenio
eraras. Eraras nur vi asertante ke mi verkis herezaĵon kaj ke mi identas kun
Mikelo Servet. Vi havas nenian pruvon pri tio.
ORY Ĉe
verdiktado sincera kaj pentema konfeso konsideriĝas savaj cirkonstancoj.
Do mi deviĝas montri al vi la pruvojn. Ĉu vi konas ĉi tiujn
leterojn? Vi pruvas en ili la veron de via libro. Per la skribmaniero de via
mano. Vi skribas ekzemple: „Kara amiko, mi parolis kun la reĝino nur en
sonĝo.” Adresito estas Johannes Calvinus, sendinto: Michael
Servet Villanovus.
SERVET (neniigite)
Ĉu domtraserĉo estis ankaŭ en Ĝenevo? Ĉu
ankaŭ Calvin arestita?
ORY Calvin kaj
liaj instruoj havas armitajn gardistojn.
SERVET (rigardante
la paketon da leteroj) Oni enrompis en lian domon. Ŝtelis la leterojn!
ORY Ne necesis. Li mem sendis ilin al ni.
SERVET Ĉu
miajn leterojn?
ORY La viajn. Sub sigillo secreti[xv].
SERVET Ĉu
Calvin - al la inkvizicio?
ORY Kun via
permeso - al mia modesta persono.
SERVET Ne..., ne
eblas.
ORY Ĉu
ili estas viaj leteroj?
SERVET Miaj
zorgoj dividitaj kun Calvin.
ORY Kaj ĉu vi miras vidi ilin ĉi tie,
mortule kuŝigitajn?
SERVET Mi ne miras, ĉefinkvizitora moŝto.
Senmerite estus de mia flanko. Mi diras nur kion oni povas diri antaŭ la
sojlo de la morto: tio ne eblas.
ORY Eblas.
Ĉu vi scias, kial? Via amiko, kiel vi diris, havas sep cerbojn. Do leginte
vian libron estis al li facile rimarki en Michael Servetus Villanovus la
alian Reformatoron. La alian sepcerbulon. Ĉar vane vi aliĝis al li en
la herezo, vane li atakas Romon, vane vi kuiras ambaŭ la saman kaĉon,
vane vi kalumnias la kredantojn de la katolika eklezio kaj Lian Sanktecon, la
papon;
vane vi blekas horde ke inter Dio kaj homo ne necesas peranto, nek necesas
indulgenco, bildo, sankta akvo ke superfluas pentraĵo, relikvo; el niaj
preĝejoj vane vi elĵetas oron, arĝenton, piajn donacojn,
kandelojn kaj lustrojn, sanktajn flagojn, mesmantelojn, vane vi elpelas de tie
la mesknabojn, kronitajn sanktulojn kaj la Beatan Virgulinon... vane, tute
vane! Ĉar se vi mem volas ĉion ĉi alimaniere praktiki, se vi
predikas pli novajn instruojn ol la novaj - rifuzante la baptadon de infanoj
kaj la diecon de Kristo -, se vi ne kaptas mense la absurdecon de la
antaŭdestinismo de Calvin dirante ke ĝia idea profundeco por vi tro
altas, tiam notu al vi bone, Mikelo Servet, estinta Villanovus: vi estas ne
malamiko de Calvin sed pli malbona ol tio: lia opozicio!
SERVET Nenio lia
mi plu estas. Mi estis lia amiko.
ORY Por ni vi
estas nur malamiko. Kaj tio min plene kontentigas. Kie estis presita la libro?
SERVET En la loka
tipografio de ĉefepiskopo Palmier.
ORY Dum vi
manĝis la panon de la sinjoro episkopo. Eldonkvanto?
SERVET Mil.
ORY Kie
ĝi estis disvastigata?
SERVET En
Germanio, Nederlando, svisaj civitoj.
ORY Sur vasta
fronto vi malfermis fajron kontraŭ Calvin.
SERVET Mi verkis
ne kontraŭ li. Sed en la intereso de mia konscienco.
ORY La
mikskoloraj avelvergoj. Kaj kiel akceptis ĝin la libertinoj en
Ĝenevo?
SERVET Mi ne
konas libertinojn.
ORY Ili estas
malamikoj de Calvin. Vi povas bedaŭri ke vi ne havos parton el ilia
laŭdo. Kaj kiel opiniis Calvin mem pri via verko?
SERVET Li nur
riproĉis min perletere.
ORY Ni
bedaŭras ke vi jam ne aŭdos lian personan opinion. Kiom da
ekzempleroj vi vendis ĉi-loke?
SERVET Kvin.
ORY Kvar el la
ricelantoj mi jam trovis. Mi diras ankaŭ ĝojigan informon: la
kadavraj makuloj de via spirito jam eruptis ankaŭ sur ni. (De la Fontaine ektremas.) Kiu estas la
kvina?
SERVET (Ekrigardas al De la Fontaine. Tiu terurite
streĉatendas lian respondon.) La kvinan mi ne konas. Estis komercisto
el Liono.
ORY Sinjoro
ĉefsekretario, pro kio vi tiom teruriĝis.
DE LA
FONTAINE Propradire... pro la penso ke kun
ĉi tiu homo mi plurfoje promenis.
ORY Ni promenas kune kun nia senscio. Kelkfoje
eĉ kun nia fato. Ĉu la sinjoroj ne plu havas demandon? Ne. Akuzato,
ĝis morgaŭ elcerbumu, kiu estis la liona komercisto. La kvina.
Kun la aŭtoro ni jam finis. Sekvas liaj legantoj. Ankaŭ ilin
ni devas savi. Ne forgesu, Servet, kie peko plimultiĝas, graco multe pli
superabundas.
SERVET
Epistolo el la Romanoj.
ORY Brave! Vi
povas forkonduki lin. (La gardistoj
elkondukas la arestiton.)
SERVET (returninte
sin) Mi scias kaj estas konvinkita en Sinjoro Jesuo ke nenio malpuras en si
mem sed ajno malpuras por tiu kiu konsideras ĝin tia... Feliĉa
estas, kiu ne riproĉas sin pro tio kion li aprobas.
ORY Nu
finfine. Vi demetis la kaskon. Konduku lin! (Oni elkondukas la arestiton, la
juĝistoj forlasas la podion, De la Fontaine restas sur sia loko.
Preterirante lin, Ory returnas sin al li.) Apostolo Paŭlo pli koncizas
en la latino: ubi
abundavit delictum, superabundavit gratia[xvi]. Epistolo al la
Romanoj, sed kioma parto? (De la Fontaine
ŝultrumas.) La kvina. Ne forgesu! La kvina! Bonan apetiton! (For.) (De la Fontaine, plena de timo, longe postrigardas lin.) Veronika! (Venas kun balailo, viŝtuko.) Oni
absolvis ĉi tiun malfeliĉulon, ĉu ne? DE LA FONTAINE Ne.
VERONIKA Li ja
iris tiel... Mi vidis lin en la koridoro. Hm, kiu denuncis lin?
DE LA FONTAINE
Kiu ankaŭ vian edzon.
VERONIKA Ĉu
mian edzon? Ĉe kiu? Kaj kial?
DE LA FONTAINE
Ĉe mi. Pro liaj rimarkoj.
VERONIKA
Rimarkoj! Sankta Aŭgusto! Da rimarkoj li havas abunde.
DE LA FONTAINE
Bedaŭrinde. Ĉu vi scias, kiu estas la plej
grava?
VERONIKA Ve, de
kie mi povus scii? Unu estas pli grasa ol la alia. Pro io li terure
naŭziĝis, vi bonvolas scii: li jam multe vidis en la torturejo kaj
vane mi admonas lin: Ĵeronimo, metu al vi seruron sur la buŝon, alie
vi mem iros malantaŭ seruron. Ankaŭ de ĉi tie ni devos
fuĝi. En ĉi tiu urbo oni venis al punkto kie oni ne povas loĝi
kun sia opinio sub unu tegmento. Kio estis tiu rimarko?
DE LA
FONTAINE Pri la nesto de frugilegoj. Se
oni disbatas ĝin, ili ne plu reflugas. Ĉu tiel li diris?
VERONIKA Precize.
DE LA
FONTAINE Oni interpretos tion
kvazaŭ diritan pri la inkvizicio.
VERONIKA Pri la ĉefinkvizitora moŝto!
Terure. Ĉu la sinjoro sekretario devas pludoni la denuncon?
DE LA
FONTAINE La problemo kuŝas en tio
ke antaŭ la aresto de ĉi tiu... Villanovus mi
plubabilis tion al li. Al la akuzato. Hodiaŭ oni jam komencis paroli pri
la ribeluloj sed laŭ nomo ankoraŭ neniu menciiĝis. Morgaŭ
ili eltrudos tion el li.
VERONIKA
Eltrudos, mi scias. Ĵeronimo diras: Kion ili bezonas, kune kun la
hepato elprenas. Kion fari?
DE LA FONTAINE Mi
diros.
VERONIKA Bonvolu
diri!
DE LA
FONTAINE Via edzo intime amikas kun la
provoso.
VERONIKA Parencas.
DE LA
FONTAINE La arestito, Villanovus, devos
malaperi de ĉi tie ĝis noktomezo. Li devas
fuĝi. En civila vesto.
VERONIKA Jes.
DE LA FONTAINE
Kaj via edzo saviĝos.
VERONIKA Jes.
DE LA FONTAINE (Prenas paperfolion el la poŝo.) Kaj mi silentos. (Li tenas la paperon super kandelon.) Silentos ankaŭ la
denunco.
VERONIKA (rigardante la brulantan paperon) La
plej bela brulŝtiparo kiun mi vidis en la vivo. Sinjoro
ĉefsekretario, Dio benu vin per ambaŭ manoj! Ho, se nur mi
vidus la denuncintojn de mia edzo tiel diseriĝi en cindron.
DE LA
FONTAINE Iru!
VERONIKA Sinjoro ĉefsekretario, eĉ tra
inferoj! Por Ĵeronimo, se necese, eĉ la tutan arestejon mi
malplenigos. Kaj se la afero ne sukcesos, mi ekbruligos ĝin. Por
Ĵeronimo mi forbruligos ĉi tiun tutan ratejon! Amen! (For.)
KURTENO
Konsilejo de la Ĝeneva konsistorio, ĉefstabejo de la reformacio. Du skribotabloj: unu por De la Fontaine,
la alia tiu de Calvin. Flanke: ĉambro de gardistoj, laŭlonge de la
muro: vicigitaj armiloj. Sur muro: mano kaj la simbolo vidita en Parizo sed
presita. Fone: fasado de la preĝejo Saint Pierre. Ambaŭflanke elirejoj. Dekstra pordo
malfermiĝas al atendejo. De la Fontaine, sekretario de Calvin, agadas
antaŭ la mapo: per blankaj flagetoj markas la novajn sidejojn de la
reformacio. De ekstere
foje-refoje aŭdiĝas hufbatado. Bruo de kurieroj ekirantaj en
ĉiuj direktoj de Eŭropo. Armita gardisto gongigas signalon sur sonorilo. De la Fontaine komencas
aranĝi kun hastaj movoj la paperojn sur la skribotablo de Calvin.
Printempa suno.
CALVIN (Envenas.)
Bonan matenon!
DE LA FONTAINE
Bonan matenon, Majstro! Kiel servis al vi la nokta ripozo?
CALVIN Neniel.
Sed ne demandu pli. Superflua tempopasigo.
DE LA FONTAINE
Laŭ ordono de pastoro Farel ĉiutage mi devas interesiĝi.
Tuta Ĝenevo havas zorgon pri la sanstato de la Majstro.
CALVIN Tuta
Ĝenevo. Ĉu ankaŭ la libertinoj? (Demetas la kapoton, haltas antaŭ la mapo.) Ĉu ankaŭ
la panteistoj, ateistoj kaj rebaptistoj?
DE LA FONTAINE
Eble ankaŭ tiuj.
CALVIN Neeble.
Precipe. Ĉar ili atendas mian morton. Diru al ili, La Fontaine ke mia vivo
estas senĉesa agonio sed por ilia pleja ĉagreno mi ne estas mortonta.
Diru al ili ke sep diversaj malsanoj turmentas min, interalie kronika podagro,
nefrita koliko, gruzmalsano, sendormeco kaj dujardeka kapdoloro; ke hodiaŭ
matene mi vomis sangon, la dekan jaron mi jam ne matenmanĝas kaj sanigas
min per fastoj tridekseshoraj. Diru al ili ke ne nur mi malsanas: mian
edzinon ligas lito, poste Dio prenis al si niajn infanojn. Tiras-ŝiras min
la Superestulo sed mi scias ke tio venas el Liaj manoj kaj tio konsolas min.
Kaj mi ne mortos ĝis mi ne elfumumos tiujn el la urbo. Ek
al laboro! La monaĥoj preĝas, babiladas, drinkas kiel funelo kaj
postkuradas virinojn, ni - laboru iom! Ĉu la kurieroj ekvojis?
DE LA FONTAINE En
ĉiuj direktoj.
CALVIN La
predikistoj?
DE LA FONTAINE
Ĉiuj.
CALVIN (antaŭ la mapo) Prago?
DE LA
FONTAINE La ĉeĥoj postulas
rean informon en la afero de la antaŭdestino.
CALVIN Sendu al ili ekzempleron de la Institutio. Varsovio?
DE LA FONTAINE
La pola reĝo petas ke la Majstro donu indan respondon al Stancarus
koncerne la aferon de la Triunuo.
CALVIN Ricevota.
DE LA
FONTAINE Li skribas ke ankaŭ en
Varsovio ekaperis rifuzantoj de la Triunuo. Ĉu skribe aŭ per veneno
okazu la respondo?
CALVIN
Ŝnure.
DE LA FONTAINE
Nia episkopo en Londono petas novan pastoron.
CALVIN Tie ja
estas Gessner.
DE LA FONTAINE
Bruligita.
CALVIN Iru
Galesius. Burgius revenu el Loreno!
DE LA FONTAINE
Murdita.
CALVIN Iru
Gyronus. Parizo?
DE LA FONTAINE La
franca reĝo Henriko IIIa...
CALVIN Kion volas
denove ĉi tiu babilona malĉastulo.
DE LA
FONTAINE ...sciigas, ni revoku niajn
homojn el Parizo, alie li estos devigita bruligi ilin. Ili ĝenas lin en la
regado.
CALVIN Skribu al li ke ili ĝenas neniun. Ili
anoncas la evangelion de la paco. Kaj li liberigu la lionajn studentojn.
Cetere mi tekstigos tion.
DE LA
FONTAINE Ili estas kondamnitaj al
ŝtiparumo. Petas konsolon de la Majstro.
CALVIN Kvin el niaj karaj filoj. Mi skribos novan
leteron al tiu babilona pariĝema bruto. Nederlando?
DE LA
FONTAINE Nenia nova informo. Alciati
kaj Blandrata venenas en Transilvanio.
CALVIN Se traserĉinte la teologiajn diskutojn
pune oni nur dentojn eltiras al la malvenkintoj, kompreneblas ke Castellio
venenas.
DE LA FONTAINE Li
redaktas pamfletojn kontraŭ Calvin. Kiel Gentylis en Liono.
CALVIN Ili
ricevos indan respondon. Notu ĝin!
DE LA FONTAINE
Superflue. Rebatojn la Majstro ne forgesas.
CALVIN Kion faras la bernanoj?
DE LA
FONTAINE En la intereso de la unueco
ili denove petas decidi: ĉu fermentintan aŭ senfermentan panon doni
ĉe komunio. Kaj la celibato...
CALVIN Ĉu
ili ne havas aferon pli gravan? Skribu al ili: se enestas fermento, bone, se
ne, same ne malbone. Pri la esenco ili zorgu, alie la papistoj disbatos ilin.
La libertinismon ili neniigu kaj la rifuzantojn de la Triunuo kaj ne
fermentumu. Skribu ankaŭ al Bazelo kaj Zuriko - ho, molkora Melanchton! -:
bridon sur la internan malamikon! Kaj se ili kapablas, pensu en pli vastaj
dimensioj. Ni planis la reformacion por la tuta mondo; kaj ne
pro senfermenta pano kaj fermentinta kukumo sed por ke ni konduku ĉiun
genton al la pura evangelio. Kiom ni malproksimas de tio ke ĉiu gento legu la Vorton de Dio en la propra
lingvo, ne nur en tiu de Sankta Hieronimo. Triono, se ne duono de la hispana,
germana kaj angla teroj plurestas katolika eklezia bieno, kaj cuius regio, eius religio[xvii], - pramoda sistemo
de feŭdoj strangoladas nian aferon, milionoj da servutuloj estas
analfabetaj, trudiĝas akcepti papistajn perantojn;
anstataŭ honesta burĝa jurisdikcio ĉiu ebria feŭdulo havas
glavjuran rajton kaj niaj bernaj kunfratoj remaĉadas pri la celibato.
DE LA FONTAINE Novan starpunkton...
CALVIN Episkopo de la Baume kontraŭorganizas
ĉe la limoj de Ĝenevo. Ili sendu armilojn, ne skolastikajn demandojn.
Sinjoro profesoro Gerson havis tempon diserti, ĉu dumdorma polucio
de fava bokmonaĥo estas peko aŭ ne... Ni ne havas tempon por tiaĵoj. Skribu, mi ne apartenas al
tiuj kiuj atakas Romon ekskluzive pro privirinaj aferoj kiel Trojon tiuj
malsaĝaj grekoj. Cetero?
DE LA FONTAINE
Sinjoro Mikelo Servet venis duafoje renkonti vin.
CALVIN Li ne
venu.
DE LA FONTAINE
La ekzemplerojn de lia libro troveblajn en la urbo mi kolektigis,
bedaŭrinde la pliparton kaŝis la libertinoj. Evidente pro la tridek
leteroj kiujn li skribis kontraŭ la Majstro.
CALVIN Li ne
venu.
DE LA FONTAINE
Farel ordonis domtraserĉojn.
CALVIN Li ne venu!
DE LA FONTAINE
Li venos. Li estas iom impertinenta kaj apelacias al via junaĝa
amikeco.
CALVIN Li jam
delonge rompis ĝin per sia herezo.
DE LA FONTAINE Mi
elĵetos lin.
CALVIN Ne
elĵetu linĵ! Milde petu lin: li ne volu renkonti min. Insiste mi petas
lin: iru for kun Dia beno. Kvankam mi diris ke viva li ne forlasos Ĝenevon
se li aŭdacos veni ĉi tien sed Dio punu lin..., Dio plibonigu lin...
se Li povas... Mi lasos lin eliri en paco tra la urba pordego.
DE LA FONTAINE
Ĉu mi povas komuniki tion al li?
CALVIN Li ne
venu!
DE LA
FONTAINE Sed kiel Dio plibonigu lin...
CALVIN (Skuas
la kapon.) Cetere, kial vi insistaĉas, La Fontaine? Eble devus mi
rekonduki lin al prudento. Nian senpovon ni ne transformu en farendon
de Dio. Diru al li ke mi petas lin senŝuldigi min sed nun mi ne povas
akcepti lin. Ankaŭ morgaŭ ne... Mi estas laca, ankaŭ malsana...
Mi sciigos lin. En iu silenta loko ni iam interparolados... (atake) Mi dissplitos lian libron per
mia kritiko! (denove milde) Se mi nur
povus ŝpari al mi sufiĉan paciencon. (mediteme) Necesus guto da juneco por tio... Kaj iu studenthejmo...
(rigide) Sed nun li ne venu!
DE LA FONTAINE Do
li forlasu la urbon.
CALVIN ...Kiel
dirite! (honta pro sia embaraso) Kaj kiomfoje
mi diru? Kaj de kie fluas via vortabundo?
DE LA FONTAINE
Eble mi dormis malbone, Majstro.
CALVIN Vi ne
dormu malbone! Tio estas mia tasko. Alvoku Farel! Sendu la kuraciston al mia
edzino. Mi petas la kopion de la ordonnance[xviii]-oj.
(De la Fontaine transdonas la
skribaĵojn kaj foriras. Calvin paŝas tien-reen.)
SERVET (envenas
kun sako surdorse kiel trampo;
longe ili rigardas unu la alian.) Kun la reĝino mi renkontiĝis nur en sonĝo. Ke
Dio preferus ke ankaŭ kun Johano Calvin mi estus korespondinta en
sonĝo. En la perfekta stato de libereco kaj sekureco. Por ke li
ne pasigu miajn leterojn en la manojn de la inkvizicio. Mikelo Servet, la iama
Villanovus volis nur tiom diri al la Kapo de la reformacio, la iama Lucanius. (Hezite li preparas sin eliri.) Mi
aŭdacis iniciati debaton kun vi sed mi ĵetis al vi nur panon. Se vi
reĵetus al mi nur koton aŭ fulmotondron. Ne denuncon.
CALVIN Faris
ĝin mi, ĉu tiel vi pensas?
SERVET
Propraokule mi vidis miajn pensojn dividitajn kun vi... sur la tablo de
Ory.
CALVIN Viajn atakojn kontraŭ la dieco de
Kristo, saviĝo per kredo, antaŭdestino kaj baptado. Ĉio
kio estis dubo, Mikelo, degeneris en vi en hurlon.
SERVET Mi
havas ardeman temperamenton kaj estas persekutato de la inkvizicio sed ne
ĝia aliancano!
CALVIN La
leterojn pasigis Farel - sen mia scio.
SERVET Ĉu vi
ĵuros je la sano de viaj infanoj?
CALVIN Ili
mortis.
SERVET Je tiu de
via edzino?
CALVIN Ŝi
estas mortkondamnita de malsano.
SERVET Do je
Dio kiu ne estas mortinta kaj kondamnita al morto.
CALVIN Kaj ne
havas tempon por niaj razonadoj. Ĉu mi voku Lin por atestado kiam mi
devas repetegi de li la vivon de mia edzino? Kiam ankaŭ per tio, plorante
surgenue per ribelemaj larmoj mi enmiksiĝas en Liajn intencojn? Ĉu vi
alvokas la Sinjoron ke Li anstataŭu miajn vortojn? Atentu, Mikelo! Mi
neniigos vin aŭ vi frakasos min aŭ frakasiĝos sur mi sed eĉ
tiam mi ne mensogos al vi.
SERVET (feliĉe) Lucanius! Mi
aŭdas vian malnovan voĉon! Ne koleru ke mi dubis pri viaj vortoj. Mi
venis por tio, de ĉi tiu dubo mi devis liberiĝi.
CALVIN Kaj kio
okazos kun la aliaj?
SERVET Mi ne
scias. Permesu brakumi vinĵ! (Brakumas
lin.) Pardonu mian vagulan vestaĵon! Eble ĝi ankaŭ malpuras.
Donaco de la provoso. Mi povis nur tiamaniere saviĝi el la ungegoj de la
inkviziciaj detektivoj, samkiel vi en
masko de vitejgardisto kun dorskuvo. La kvaran monaton mi
kaŝvagadas tra Eŭropo, naskolando de la humanismo.
CALVIN Vi ne
devus veni ĉi tien.
SERVET Ĉu mi
iru al Romo? Al miaj malamikoj? (serĉante
en sia sako) Persone mi volis transdoni al vi mian plej novan libron. Mian
laboreton al la fama verkinto de la Institutio.
Akceptu ĝin kun favoro. Jen la Restitutio.
CALVIN Formetu
ĝin! Ĝi indas je fajro.
SERVET Ĉu
libro? Verko?
CALVIN La eraro.
SERVET Ĉu penso kontraŭa al la via
aŭ diferenca en kelkaj rilatoj - estas erara?
CALVIN Hereza.
SERVET Sed
ankaŭ vi ja estas herezulo. Ekskomunikita de la papo: vi ne rajtas tiel
paroli nur ĉar vi venkis. Kaj armitaj servistoj defendas viajn instruojn.
CALVIN Estas devo
por mi tiel paroli, ankaŭ pro via nescio. Mi ne venkis. La libertinoj
povas transpasigi Ĝenevon en ajna horo al Francio. Kaj tiam
malriĉiĝos ĉi tiu urbo ne je via libro sed je kelkmilo da homaj
vivoj. (Pafoj.) Ĉu vi
aŭdas? Ne por mia honoro sed kontraŭ mi oni pafas, Mikelo Servet.
Formetu ĉi tiun libron kaj iru de ĉi tie kun paco! Vi venis en
malĝustan lokon, tio ĉi ne estas Arkadio, ne promenejo de grekaj filozofoj; kiel senscia
infano vi ireraris sur batalkampon. Mi ne petas ke stariĝu apud nin: dekdu
jarojn mi jam diskutas kun vi sen rezulto, mi ankaŭ ne deziras ke demetu
la armilon kaj levu la niajn. Vin povas elsavi nur la fina graco el la
peko de la rifuzo de la Triunuo. Foriĝu de ĉi tie, kien ankaŭ mi
pro trudo kaj kun hororo venis, sub pezo de la malbenoj de Farel ĉar bone
mi scias: mi deziras solecon, sciencan laboradon kaj abomenas luktojn sed
konduki Ĝenevon antaŭ la Sinjoron alimaniere ne eblas. Se Dio
derompis kaj kondukis min ĉi tien tiam mi estos nerompebla ĉar de Li
mi ricevis kion mi instruas kaj tio fortigas mian konsciencon.
SERVET Kaj se
ankaŭ mi de Li ricevis la instruon?
CALVIN Tiam li neniigos mian jardekan laboron kaj
retroefike ankaŭ tiun de Luther kaj starigos vin en mian lokon. Por ke vi
reformu la reformon. Kies komencon apenaŭ ni fundamentis. Tiam Li pruvos -
eble pere de vi - ke miaj ĝisnunaj deksep libroj, duonmil predikoj kaj
dudekvoluma korespondaĵo estas eraro. Li reprenos de mi ankaŭ la
gracon surbaze de kiu estas mia devo apartigi bonon disde malbono, validigi la
ordonojn de la Skribo, detrui la regnon de la Satano - eĉ se al vi ne
plaĉas ĉi tiu esprimo -, admoni kaj instrui la obeemajn, akuzi kaj
neniigi la spitemajn. La Sinjoro sendis min ne por esti
surkolona sanktulo sed por ligi kaj malligi. Agi. Eĉ
kontraŭ vi se necesas.
SERVET Mi ne
estas via malamiko.
CALVIN
Laŭ intenco.
SERVET Ĉu ne
sufiĉas?
CALVIN Bonintenca
kandelo - en infana mano. Forlasu vian bonan intencon! Ĝi
pruviĝis malbona. Kien vi propradire celas?
SERVET Mi mem ne
scias. Al vi mi venis. De ĉi tie mi volus iri al Zuriko kaj Napolo. Iu
amiko mia predikas tie.
CALVIN Alia
kontraŭ-triunuano.
SERVET Da ili
ankaŭ ĉi tie sufiĉe troviĝas.
CALVIN Dio ne
permesu ke ili estus vin vokintaj.
SERVET Mi ne
havis scion pri ili. Mi ĵuras.
CALVIN Facile
vi ĵuras. Kaj somnambule vi vagadas tra Eŭropo. Ankoraŭfoje mi
demandas: Ĉu vi scias kien vi venis? Ĉi tiu urbo plenas de
libertinoj, skismuloj. Pro via libro vi similiĝis al ili. Vi devas for de
ĉi tie. Sed atendu tiel vi ne povas iri. Vagantojn suspektindajn oni
retenas ĉe la ĉefpordego. Aĉetu al vi vestaĵon konvenan al
honestulo! Vi ne havas monon. La tajloro ĉe la angulo... (Skribas sur slipo.) Mendu kion
vi volas!
SERVET Mi ne
volas organizi partion kontraŭ vi en la urbo.
CALVIN Ekde
Gutenberg plumbosoldatoj faras ĉi tiun laboron. Antaŭ ol foriri,
kolektu la venditajn ekzemplerojn de via libro. Mi ne deviĝu ordoni
traserĉojn. Ne lasu anstataŭ vin viaj librojn...
SERVET Ĉu vi
ne volas min apudmeti al ili sur la brulŝtiparon... (Ridas.)
CALVIN Jes. Ĝenevo
povas havi unusolan libron: la Sanktan Skribon.
SERVET Kaj
unusolan demokration: la bibliokration. Plus viajn librojn.
CALVIN Ili ne
rifuzas la diecon de Jesuo.
SERVET Diru,
ĉu vi vizitas drinkejojn?
CALVIN Mi venis
ĉi tien ne por ebrii sed fari
ordon.
SERVET Antaŭ mia foriro permesu al mi raporti
pri kio mi sciiĝis en la drinkejoj.
CALVIN Tio ne interesas min.
SERVET Oni preparas komploton kontraŭ vi.
CALVIN Mi scias. Foje oni jam ekzilis min. Poste
revokis min la samaj kiuj antaŭe volis pereigi min.
SERVET Ĉi tiu estas alispeca komploto. (reage al pafo) Pli mallaŭta ol
pafo. En silento kun insisto iu kontraŭagas vin.
CALVIN Mi
aŭskultas vin.
SERVET Vi
reguligis la novajn formojn de la komunuma vivo per katekismo en dudekunu
artikoloj. Evidente, la kredantoj devas akcepti ilin. Kiuj kontraŭstaras,
estas malliberigataj. Kaj ĉar unu trudo naskas alian: antaŭ la
ekleziaj komisiitoj ĉiuj pordoj devas esti tagnokte apertaj. La
pordoj de servista humilo. En via urbo, en la Nova Jerusalemo plej
oftas la vorto: malpermesita. Malpermesita estas okulfrapa vesto, silko kaj
veluro sur junulinoj, malpermesita estas blanka vino ĉar pli fortas ol
ruĝa;
malpermesite estas petoli al gejunuloj en malpermesita loko kaj elekti por
novnaskito nomon ne troveblan en la Biblio. Malpermesitaj estas senharaj
mentono kaj vangoj, do kiu havas konvenajn harojn kaj saĝon, portas
Calvin-barbon. Malpermesite estas lui ĉambron en gastejo sen kontroligi la
pakaĵon, transigi ien ajn leteron sen via scio kaj tambure estis diskonigite:
malpermesite estas paroli kaj opinii pri ekleziaj aferoj krom en magistrataj
kunsidoj.
CALVIN Plu!
SERVET Kaj via
plej ofta vorto estas: devo. Ĉiu devas atenti ĉu la preskriboj estas
observataj. Ĉiu devas denunci ĉiun se oni pensas, ke... plu
ĝuste oni ne bezonas pensi;
malgraŭ konvinko oni devas pensi.., ke...
CALVIN Daŭrigu, daŭrigu! Viaj
kaŝitaj ungoj komencas elmontriĝi.
SERVET Eĉ
pro tio. Pro la nura malkaŝo de faktoj. Ĉar se iu ne pensas ke li
devas denunci sian homfraton, li agas kontraŭ la konsistorio. Ĉar ne
nur bonaj aŭ malbonaj pensoj: eĉ sento travibranta vizaĝon
konsideriĝas ago. Dum baptado civitano ridetis en la preĝejo:
tritaga enfermo pro prirideto de la konsistorio. Iu alia dormiĝis dum
predikado: vekiĝis en karcero. Iu laŭdis la Biblio-tradukon de via
ekzilita kontraŭulo Castellio: li estas ekzilita. Iu nomis vin hipokrita:
oni ekzekutis lin. Certa komercisto Ameau aŭdacis diri ke sen via permeso
eĉ terni oni ne rajtas en la konsilio: genuante en pentoĉemizo sur la
ĉefplaco li devis peti pardonon pro sia opinio. Se ekzistas Dio, li pagu
al mi la vinon, diris ebria veturigisto estante sola en necesejo: sesmonata
enfermo en turo. Tri sensciaj infanoj nedece ludis sur riverbordo - verdikto:
morto per ŝtiparumo kvankam poste absolvitaj kaj nur por timigo starigitaj
antaŭ fajron. Pamfleto aperis en savoja dialekto pri Calvin - Gruet
Jacques: senkapigita. Pruvo: en Ĝenevo li sola parolis ĉi tiun
dialekton. Sume: pro diversaj peketoj dum duonjardeko sepdekses ekziloj, dektri
pendumoj, dek senkapigoj kaj tridekkvin ŝtiparumoj estis la asignitaj
respondoj de la potenco en la Nova Jerusalemo.
CALVIN Oni
kalkulas bone en drinkejoj.
SERVET Kiu
donis ĉi tiujn respondojn, en kies nomo?
CALVIN La
neceso - en la nomo de la reformacio. Ĉar ni devas defendi nin.
SERVET Ĉu
kontraŭ infanoj?
CALVIN
Kontraŭ armitaj ribelantoj.
SERVET Ĉu kontraŭ civitanoj ridetantaj
dum baptado?
CALVIN En la drinkejoj vi kalkulis la troigojn de
Farel. Viaj ebriaj amikoj vidas nur ĝis la nazo aŭ ĝis la
glasofundo. La pliparto de la punitoj estas senvirtaj libertinoj. Pro ili mi
devas flari en la preĝejo odoraĉon de alkoholo anstataŭ incenso.
Malĉastaj porkoj grasiĝantaj ĉe trogo ; ili venas
aŭskulti predikon nur por minaci min bastone kaj pretekste de fermentinta
aŭ nefermentinta pano sufoki la predikadon de la evangelio en skandalon
kaj inciti interbatadon. Sed tio ne gravas. (Montras al la mapo.) Flagoj de triumfo, vi pensas, ĉu?
Tomboŝtonoj de predikistoj de la reformacio ili estas, dise tra
Eŭropo. Ĉu mi devas atentigi vin pri la inkvizicio? Ĉu dektri
pendumitaj libertinoj en la ribelanta Ĝenevo terurigas vin? Dektri mil
martiroj niaj en Hispanio, Anglio kaj Italio - ĉu bagatelo? Cent mil
luteranaj kampuloj masakritaj en Germanio - ĉu negravaĵo?
SERVET Ili estis
ribelantoj, ne ternintoj kontraŭ sia estro en la konsilio.
CALVIN Ribelantoj. Ĉu ne la reformacio donis
armilon al ili en la manojn? Ĉu ne la reformacio deklaris ke la povo de
ĉiu ajn reganto kaj potenculo devas esti rompita se ili forlasas la vojon
de la justeco?
SERVET Aŭ
se ili nedece ludas sur riverbordo.
CALVIN Ne
serĉu tuberon sur junko! Cetere tiuj estis bordelaj fivirinoj. Diablinoj.
Ili envultas eĉ anĝelon. Mi diras la kernon de la afero.
Milito iras kontraŭ ni. Komenciĝas religia milito, Dio
scias kian finon ĝi havos. Sed kiel ajn estu, Mikelo Servet: Ĝenevo
ne estos rompita - nur kune kun niaj ostoj. Se revenos ĉi tien aŭ
papistoj aŭ libertinoj, perdiĝos Zuriko, Bazelo kaj
Ŝafhaŭzeno kaj ni povos rekomenci la batalon ekde eko en Vitenbergo.
Se en ĉi tiu urbo ne establiĝos dioplaĉa vivo kaj humileco...
SERVET ...kaj
brido sur-opinia, leterkaptado kaj deviga uniformo en la kredo, ĝis la
lasta butono...
CALVIN
Ĝis la lasta butono, kiel vi volas! Ĉar inter duboj kaj ideaj
diboĉoj oni ne povas ne nur preĝi sed ankaŭ: labori.
SERVET Ideaj
diboĉoj! Mi insistis kun granda obstino pri la superstiĉoj de la
papismo. Ĉu ne la juna Calvin diris tion al sia iama kunstudento Servet?
Ĉu ne predikis ankaŭ vi laŭ la malnovaj instruoj? Ĉu vi
bruligis vin mem pro tio?
CALVIN Jes. Mi amasigis brulŝtiparon en mi al
la erarvaginta junulo. Kiu reviviĝas en vi ĉe ĉiu
vojturniĝo. Ni ĉiuj venas el rubo kaj senscio sed dubi pri foje
trovita vero ne plu havas pravigon, alie ni prediĝos al la Satano.
SERVET Aŭ
al pendumilo.
CALVIN Se iu
volas veni post mi, li abnegaciu sin.
SERVET Jesuo
diris tion - ne en via nomo.
CALVIN Sed mi
diras tion en Lia nomo. Kies diecon vi pridubas.
SERVET Nur
alimaniere mi klarigas ĝin. Vian instruon pri la Triunuo vi kun Luther
transprenis de Romo.
CALVIN Mi ne
havas instruojn. Mi estas nur piedtabureto por la evangelio.
SERVET
Najloplena tabureto.
CALVIN Ĉar
mi estas krucoportanta kaj persekutata eklezio.
SERVET Kaj persekutata, vi mem fariĝas
persekutanto. En la nomo de la libera esplorado vi forĝas el kredo
altruditan kredon, el kredanto pseŭdokredanton. Traserĉoj en
koroj kaj kranioj plimultigas nur pseŭdokredantojn.
CALVIN Kondiĉe sed ne koncede: estu prefere
altrudita kredo ol miskredo.
SERVET Ĉu vi estas konvinkita ke la homaro
kiel fosilia reptilio glaciiĝinta en via pri-Jesua komentario ekvidos la
tagon de la resurekto? Ĉu vi konsideras vin la lasta
pensulo kiu ankoraŭ rajtas modifi siajn opiniojn? Ĉu Dio kreis
nin laŭ sia bildo por ke ni vole
kaj dole demencu?
CALVIN
Ĉiu novigo havas siajn limojn.
SERVET Ĝis
ĉi tie kaj ne plu, ĉu? Vanus kaj ne eblus ordoni al iu ajn aŭ
trudi iun ajn ke liaj kredo kaj pensmaniero estu tiaj aŭ aliaj. Kiel
aŭdacas la vanteco ĵeti bridon sur tiel intiman aferon de la animo
kiel la konvinko? Tia devigo naskas nur mensogon kaj hipokriton. Miaj
pensoj, Johano, estas eksterdoganaj.
CALVIN Diris
Luther. Ho, Marteno Luther, leviĝu el via tombo, aŭskultu viajn
proprajn vortojn elturnitajn el ilia originala senco kaj redirektitajn
kontraŭ vi. La libereco de la evangelio jen kiel degeneras en misliberecon
de la anabaptistoj, panteistoj, ateistoj kaj rebaptistoj, sendoganan
importaĵon de la spirita afta epidemio, religia pesto kaj francaj veneraj
malsanoj! Ja: ĉu ekzistas pli malĉasta virino ol la Vorto donanta sin
al ajna anarkiisto?! Ĉu indas ĵeti perlojn antaŭ la porkojn?
Ĉu eblas prononci unusolan konjunkcion sen ke iu viaspeca falsas ĝin?
SERVET
Aŭ kripligas mem kiu prononcis ĝin!
(Venas
Farel kvazaŭ kolera arkanĝelo. Multe pli aĝas ol Calvin. Tanita, mornvizaĝa maljunulo.)
CALVIN Kio
okazis, Farel?
FAREL Ni
subpremis dumil ribelojn. Prepariĝas la dumil unua. Ni starigu la
pendumilojn. Alie ni ne dissaltigos la libertinojn. La Perrin’anoj
koruptas la urbon je luponesto. Ili pafadas antaŭ via domo, blekas
kontraŭ la katekismo, rifuzas ĵuri kaj ribeligis la
Rue-des-Allemands’anojn. Filo mia, Johano, ni starigu la pendumilojn.
CALVIN Ni
ankoraŭ atendu, sinjoro kanceliero.
FAREL Ili
ekmarŝis ĉi tien. Mi starigos gardon antaŭ la dompordon.
CALVIN Ni lasu
veni ilin.
FAREL Vi ne
estas Jesuo, ne infanojn vi invitas al vi. Laŭ la policestro ili ricevis
subtenon. Servet troviĝas enurbe. Oni senkaŝe svingaĉas lian
libron: „Malpruvu ĝin Calvin se li kapablas!” La pliparto de la Granda
Konsilio, sub la gvido de Perrin partianas al Servet. Ni starigu...
CALVIN Ni ne
starigos. (Montras al
Servet.) Doktoro Servet.
SERVET Mi dankas
vin, sinjoro kanceliero ke vi pledis por mi ĉe la inkvizicio. Ĉefinkvizitora
moŝto Ory sciigas vin ke vi forgesis aldoni brullignon al via denunco. Pro
lignomanko mia puno estas prokrastita.
FAREL (mirfrapita) Tiel grandan herezulon mi
ankoraŭ ne vidis en viva pezo. Johano, kion konsilas apostolo Paŭlo
en tia kazo? Turnu la dorson al la Satano kaj foriru!
CALVIN Ne
foriru!
SERVET Plue, sinjoro artisto Dürer dankas dece ke
vi bonvolis frakasi ĝispulvore liajn triptikojn.
CALVIN La statuo de Michelangelo en Bolonjo estis
frakasita kaj fandita en kuglojn dum militiro de la papo. Por
ŝtopi sataj kanonojn.
FAREL Episkopo
de la Baume per ili pafos al ni. (Reage
al ekstera bruo, krioj.) Se restos, al kiu. Ĉar jen la ribelo. Vane mi
diris ke ni starigu gardon. Mi sciigos la policestron.
CALVIN Neniun!
Doktoro Servet eble pensos ke la evangelio nenian forton plu havas.
(Voĉoj ĉe la enirejo: „Enlasu
min, hundo! Ni volas paroli kun Calvin. Mi piedtraktos al vi la lumbon! Ni estas ĝenevaj pracivitanoj, ne alvagintaj francoj!”)
FAREL Kiel
hundon mi mortpafos ilin. (Elkaptas
fusilon el la rako.)
CALVIN Demetu
la armilon! Demetu ĝin!
(Perrin kaj liaj kamaradoj, armitaj
viroj, virinoj tumultas en la ejon. Ili estas ordeme vestitaj civitanoj.)
PERRIN Monsieur Calvin! Ĉi tiun domon konstruis
niaj patroj, ne francaj emigrintoj. Ni rajtas einiri, ĉu?
CALVIN Venu!
Se vi jam enrompis.
FAREL (Denove levas la fusilon.) Ununura
movo kontraŭ la Majstro kaj mi pafos.
CALVIN Ne pafadu!
Skribu! Protokolu la plendon de sinjoro Perrin.
FAREL (Kontraŭvole altabliĝas.) Per
pendumilo oni devus protokoli.
CALVIN Parolu!
PERRIN Bone ke ankaŭ doktoro Servet
ĉeestas. Li estu orelatestanto de nia mizero.
CALVIN Vi konas unu la alian. El drinkejo!
PERRIN El la
preĝejo. El kiu vi volas definitive formalpermesi nin.
CALVIN Nur de la
tablo de la Sinjoro. Dum vi ne ĵuros je la katekismo.
PERRIN Vi dekumas
nin kiel buĉindajn ŝafojn.
CALVIN Ni tro
multas.
PERRIN Kaj
malmultiĝos - en la frateco de la kredo. Ni deziris la reformacion ne por
fali el sitelo en barelon.
CALVIN
Forĵetu do la vinbarelon!
CIVITANO I
Baldaŭ eĉ ion por forĵeti ni ne havos. Vi malpermesis al
ni la komunion. Sed kiu rajtigis vin forpreni mian rajton por komerci kaj
aĉeti? Ĉu vi volas ke ne nur anime sed ankaŭ korpe ni mortu pro
malsato?
FAREL Sen
komunio vi ne aĉetos, nek komercos!
CALVIN (Geste silentigas Farel.) Finfine
kion riproĉindan vi havas kontraŭ la katekismo?
PERRIN Ke vi ne
inokulas ĝin al ni en la animon sed ĵetas ĝin al nia kapo! Ni
volas esti adeptoj de la nova religio, ne ĝiaj solduloj. Ni konsentas:
gvidu nin al Dio sen la perado de la papo! Gvidu sed ne pelu nin per bastono,
per viaj absurdaj ordonannce’oj! Ni
ne volas esti fanatikuloj.
CALVIN Por tio
vi venis ĉi tien kun armiloj. Kaj fanatika rankoro.
PERRIN Viaj ordonnance’oj estas kruelaj reguloj. Ni
defendas nian rajton pri mildeco - eĉ per armiloj se necesas.
CALVIN Por
pleja ĝojo de la fanatikuloj de la inkvizicio.
VIRINO I Vi
senĉese ho-ve-umas pri la inkvizicio. Ne drinku, ne dancu, ne pucigu vin
ĉar Ignaco de Loyola staras jam antaŭ la pordegoj. Loyola
troviĝas en Hispanio kaj oni enkarcerigas nin pro velura subjupo.
FAREL La veron
diru, ne mensogu!
VIRINO I Mi
malĉastis ĉe kandellumo.
FAREL Kaj ne
la unuan fojon.
VIRINO I Mi
esperas ke ne la lastan. La bofratino de la Majstro faras tion ĉe
taglumo...
FAREL Ŝi jam ne plu faras!
VIRINO
I Kaj eĉ ne kun sia edzo.
FAREL Ŝi puriĝas per sesmonata enfermo
en turo.
VIRINO I
Malmulte por ŝi.
FAREL Vi
ricevos pli. Ankaŭ por via lango.
VERONIKA Oni
devus trabori al ŝi la langon, ĉu ne, kiel tiun de la malfeliĉa
presisto!
FAREL Edzino
fajristo, silentu! Vi manĝas la panon de la eklezia konsilio.
VERONIKA Mi ne plu manĝas ĉar vi
elĵetis mian edzon el la torturejo. Li aŭdacis diri nur tiom - dum
oni ardigis la najlon por la presisto - ke estas nehumane trakti lin tiel.
Estas kruele kiel oni traktas la arestitojn. Ne eblas dormi pro iliaj vekrioj,
kelkajn necesas ligi por ke ili ne povu mortigi sin. Oni elĵetis mian
edzon kvankam mem la sinjoron doktoron (montras
al Servet) li savis el la malliberejo de la papistoj. Ĉu tiel ni estas
dankitaj por niaj servoj faritaj por la reformacio?
FAREL Gardu
vin por ne ricevi punon proe.
VERONIKA Do
pravas sinjoro Perrin...
FAREL Sinjoro
Perrin ne pravas! Ni repuŝos vin tien de kie vi venis.
VERONIKA Jam
egale por ni. Ni fuĝis de pluvo en kuvon.
CIVITANO I
Komuniu al ni la Eŭkaristion! (Aprobo.)
VIRINO II El senfermenta pano komuniu ĝin! (Aprobo: „Kiel ĉe la bernanoj!”)
FAREL Al kiuj majstro Calvin malpermesis komunii
la Eŭkaristion, ricevos nek fermentintan, nek senfermentan. Tiuj ricevos
feron sur la piedojn kaj vipon. Atencemo rikanas sur ĉies porkomuzelo.
PERRIN Mi protestas.
Ni ne estas atencantoj. La porkomuzelo koncernas vin. Ni
amas Dion. Pro tio ni revokis vin el la ekzilo. Ne por ke vi
sidiĝu al ni sur la kolon per vipo kaj per viaj ordonnance’oj. Ni elĵetis el niaj preĝejoj la pentritajn
kaj skulptitajn bildojn, misalojn kaj tabernaklojn. Vi elĵetas ankaŭ
la orgenon; mutigis
ankaŭ la sonorilojn. Nia vivo jam similas al viaj
stoplej-vangoj. La homo estas nemildigebla sovaĝbesto - vi diras. En kies
nomo, ja ankaŭ vi estas nur homoj? Dion ne ami sed
timi oni devas! - magister
dixit[xix]. (Montras al Calvin.) Laŭ
tio ni estas kondamnitaj al ĉiama teruro. Tian Dion ni ne bezonas. Vin
timegas malbonuloj kaj angoras ankaŭ bonuloj ĉar pro nepripensita
vorto iam ajn vi povas deklari ilin malbonaj. Ni volas vivi
sen ĉi tiu timo kaj via brido.
FAREL Senbride.
PERRIN Ĉu senbrideco se ni postulas komunion?
Ĉu vi volas kondamni nin al paganeco? (minace) Ĉu vi komunios nin, sinjoro Calvin, aŭ ne?
CALVIN Ne! Mi ne
komunios vin, dum vi ne ĵuras kun levita mano je la katekismo. Ĉu
gajeman, facilaniman Dion vi bezonus? Kun kiu oni povas kartludi kaj drinki -
laŭ maniero de grekaj paganoj? Ĉu vi deziras superulojn pri ĉio
kapjesantajn por ke atakinte la Ĝenevan Respublikon la romia-germana
imperiestro trovu anstataŭ armitajn defendantojn - malĉastajn
ebriulojn de Sodoma? La puritana Grekio konservis sian sendependecon,
la morale putranta perdis ĝin.
PERRIN Ne
ŝirmu vin per la romia-germana imperiestro! Ĉu vi komunios al ni la
Eŭkaristion aŭ ne?
CALVIN Vi
povas detranĉi al mi la manojn, rompi la membrojn, bruligi la domon,
eĉ disŝuti la ostojn de miaj mortintaj idoj sed neniam vi devigos min
per io ajn komunii al vi, malpiuloj, la sanktajn signojn. (Enpaŝas la policestro kun la inkvizicia detektivo.)
PERRIN Do ni
serĉos aliloke niajn kristanajn rajtojn. Kaj venu finfine la puriga
fulmotondro sur la preĝejon de Sankta Petro kaj tutan Ĝenevon. Nur
fulmo, tondro kaj infera ŝtono povos liberigi nin de ĉi tiu inkubo.
Ni iru, civitanoj! Nia Majstro deziras fermi la diskuton ankaŭ
ĉi-foje per policestro. Sinjoro Servet, pli bone vi faros se vi venos kun
ni.
SERVET Mi
ankoraŭ restos.
CALVIN (al la policestro) Kion vi deziras,
Maisonneuve?
POLICESTRO Pariza
komisiito de la ĉefinkvizitora moŝto Ory deziras paroli kun la
sinjoro ĉefkomandanto.
CALVIN Jen mi.
INKVIZICIA
DETEKTIVO La ĉefinkvizitora
moŝto petas kun respekto ekstradicii la fuĝintan herezulon Mikelo
Servet. (Transdonas
dokumenton.) Jen la verdikto.
CALVIN Verdikto.
Je kio kondamnita?
DETEKTIVO Je
ŝtiparumo.
CALVIN (rigardante
la paperon, poste la inkvizician detektivon) Vi estas kuraĝa homo.
Ĉu vi ankoraŭ memoras Lucanius?
DETEKTIVO Mi
memoras, sinjoro ĉefkomandanto.
CALVIN (rigardante la paperon) Tamen ne tro
kuraĝa. Vi staras sub la protekto de la franca reĝo Filipo IIa. Nu
diru al la ĉefinkvizitora moŝto ke Mikelo Servet ne staras sub la
protekto de la reĝo. Do ni ne ekstradicios lin. Li estas ĉi tie
arestita.
SERVET (preskaŭ feliĉe) Ĉi tie
arestita!
DETEKTIVO Mi
raportos pri tio. Dankon. Ĉu permesite foriĝi?
CALVIN Vi
povas iri. (Inkvizicia detektivo for.)
Sinjoro policestro, restu!
SERVET (por kaŝi sian timiĝon) Ili
tamen prizorgis la lignon.
CALVIN Ili malproksimas.
Desto pli proksimas, bedaŭrinde, viaj aliancanoj.
SERVET Ili
aŭdacis veni ĉi tien, la senhontaj inkviziciaj detektivoj.
Aŭdinte vian respondon rabio trafos Ory. (Ridas.) Estis, malrestis birdo sur la brulŝtiparo. Kun
majstra diplomatia sento vi rifuzis al li. Trankviliĝu kaj Loyola kaj la
papo, Servet estas arestita. (al Farel)
Sinjoro ŝtatsekretario, vi povas lerni iom da taktiko de la Majstro. Vi
volas kapti eĉ papiliojn per tenajlo. Per fero, vipo. Por unusola milda
vorto eĉ la Perrin’anoj orumus vin. Kaj se vi povus elparoli la vortojn:
mi eraris, ili kisus al vi eĉ la piedojn. Ĉu vi scias, per kio mi
komencis la medicinajn studojn? Mi legis ekskluzive tiujn aŭtorojn kiuj
refutis miajn konjektojn. Kiu ne kuraĝas fronti refuton:
blindiĝas kaj en blindeco ne enestas vero. Ni iru tagmanĝi.
CALVIN Unue ni klarigu vian miskomprenon. Vi estas
vere arestita.
SERVET Ĉu mi? La inkvizicia detektivo estas ja
for.
CALVIN Restis
la libertinoj kun la ideoj de via libro. Dum vi ne retiros ilin publike antaŭ
la urbo kaj Eŭropo: vi restos arestito de la Ĝeneva Respubliko. Mi petis
vin, ne veni ĉi tien. Nun ni jam devas daŭrigi la debaton.
SERVET Ĉu
oni rajtas aresti iun pro principoj teoriaj?
CALVIN Se ili
estas malutilaj kaj danĝeraj por la publiko: jes. Tion preskribas la
leĝoj de Ĝenevo. Ĉar atendeble, ni estos akuzataj pro la
hodiaŭa ribelo, ne sciante klarigi la kaŭzon de ĉi tiu tumulto.
SERVET Ĉu
organizis mi la tumulton kontraŭ vi? Vi mem faris
ĝin. Disbatu ĝin!
FAREL Nur per
ekzemplo. Donante ekzemplon.
SERVET Mi ne
trudas min en viajn sociajn aferojn. Mi retiras ĉion kion mi diris.
CALVIN Kaj kion
vi skribis?
SERVET
Apartenas al la libera spaco de pensoj.
CALVIN Pensoj
ne havas senmedian spacon. Jam ankaŭ la titolo de via libro ne. Restitutio Christianismi - do dum vi ne
restarigas ĝin, ne estas kristanismo.
SERVET Ne estas,
se tion vi faras al mi... Ne estas kaj ne estos... Reĝa
Moŝto, la aresto de rektoro Copus estas denova makulo sur via glorplena
regnado. La libera esplorado ne povas esti arestita. Kies vortoj ili estas,
Johano?
CALVIN Kiu ne
forgesas: pereas.
SERVET Vi do
preferas elekti la sangoplenan ŝtuparon de la forgesemo. Ĉu vi
mortigis en vi ankaŭ la renaskiĝintan Calvin?
CALVIN Mi
mortigos eĉ la centfoje renaskiĝintan se mia reformacio deziras. Mi venis
ĉi tien ne por mi. (al
la policestro) Plenumi vian devon!
SERVET
Ĉio kion ni petas, Majesto, nuras: tolérance! tolérance!
CALVIN Jes!
Ĝin ni petas de vi: estu indulgema al ni. Kompatu mian
aferon kaj retiru la Restitutio!
POLICESTRO
Vian armilon, sinjoro.
SERVET (Prenas
el sia paktuko ekzempleron de sia libro.) Ĉi-sola ekzemplero restis...
POLICESTRO Armilon, mi diris.
SERVET (konfuzite)
Ho, jes... (El sia poŝo prenas
anseran plumon.) Jen. Sed demetu ĝin ankaŭ la aliaj. (dum la policestro katenas lin) Surmetu
al si katenon ankaŭ aliaj! Tretantoj de la leĝo! Laŭ la
leĝoj de Ĝenevo, kiu akuzas min, mem devas kuniri en la karceron. Devas
suferi ankaŭ la verdikton se li ne konsideriĝas prava...
CALVIN Ni ne
forgesis tion. Policestro! Katenon sur min!
POLICESTRO Ne
havatas pli, sinjoro ĉefkomandanto.
CALVIN
Haviĝu!
FAREL Laŭ
la leĝo akuzanto rajtas havi anstataŭanton. Mi alprenos
ĉi tiun rolon, Johano.
SERVET Ne alprenu
ĝin ĉar mi strangolos vin en la ĉelo. Mi diskutos nur kun Calvin.
CALVIN Sub komuna
kateno.
FAREL
Ĝenevo ne povas resti sen mastro. Pro filo de Belial, sendito de la
Satano...
CALVIN (al Farel) Vi transprenos la
ĉefkomandecon.
FAREL Vi ne
povas lasi nin solaj. Ni estas en danĝero. Mi petegas, lasu min kuniri. Eĉ
sur brulŝtiparon se decido falos.
SERVET Por
svati, elekti edzinon li povis sendi anstataŭanton. Svati morton li venu
mem.
CALVIN Mem! (al la policestro) Dividu tiun katenon!
Mi ordonas.
POLICESTRO
Jes, sinjoro! (Kunligas ilin.)
SERVET Kaj la
diskuto estos publika. Ankaŭ mi havos ĉi tie - fanatikulojn.
CALVIN Dio estu
al ni indulga!
KURTENO
Bildserio kontinua. Necesaj
scenejoj: komuna ĉelo de Calvin kaj Servet, juĝejo, predikejo de Saint
Pierre, kampo Champel kun
brulŝtiparo. La scenoŝanĝon povas indiki martelfrapo de la
juĝisto aŭ muziko.
En la arestejo
Du
kuŝbenkoj, du tabloj, seĝoj, fenestro al la strato. Armita gardisto sur konvena loko. La tablo
de Servet vakas krom du kandeloj sur ĝi. Sur tiu de Calvin: libroj,
brulanta kandelo. Servet dormas, Calvin kaj De la Fontaine intertraktas
mallaŭte.
CALVIN Jen la akto de akuzo en tridek punktoj. Tuj
transdonu ĝin al la enketa juĝisto Tisset. Li sendu kopiojn al
Bazelo, Zuriko, Ŝafhaŭzeno.
DE LA FONTAINE
Jes. Oni obĵetas...
CALVIN Oni ne
obĵetu... Ĉu Galesius ekvojaĝis al Londono?
DE LA FONTAINE
Antaŭ du tagoj.
CALVIN La
predikistoj?
DE LA FONTAINE
Ili ekvojis kvardek.
CALVIN Ili
direktu siajn raportojn al Farel. Jen la letero en la afero de la lionaj
studentoj. La tuta reformita mondo postulu ilian absolvon. Sen nia
unueca protesto ili perdiĝos. Pri la nova strategio de De la Baume mi
petas informon en tri tagoj. La bernanoj ekmarŝigu almenaŭ ducent
armitojn, ĉesu diskuti pri senfermenta pano, komencu organizi sian armeon.
Perrin?
DE LA FONTAINE
Li postulas por li advokaton... (Montras
al Servet.)
CALVIN Ĉu
por plia blasfemulo? Superflue. Ĉu la Rue-des-Allemands’anoj jam
ĵuris?
DE LA FONTAINE
Triono da ili estas arestita, kvarono fuĝinta...
CALVIN Duoblan
gardon al la pordegoj de la urbo. Persone registri ĉiun.
DE LA FONTAINE
Farite. Sinjoro Farel liberigis la putinojn kaj trompludistojn.
CALVIN Kial li
aŭdacis?
DE LA FONTAINE
Por ke ili miksiĝu inter la ribelantojn kaj raportu ĉiutage.
CALVIN Diru al
sinjoro Farel ke ni defendas la regnon de Dio ne per putinoj. Pro la troigoj mi
starigos lin antaŭ la presbiterian tribunalon.
DE LA FONTAINE
Li opiniis pli rezultiga...
CALVIN
Kredanton kredanto observu! Fervoretulon fervorulo! Laŭ libervola
servo, kiomfoje mi ripetu al li?
DE LA
FONTAINE Ankaŭ ŝia moŝto
petas: bonvolu konsenti ke mi anstataŭigu la Majstron kiel civila akuzanto
en la arestejo.
CALVIN Diru al
ŝia moŝto ke mi estas leĝdonanto, do servanto de la leĝo.
Mia frato Antono ne foriĝu de ŝi. Nu, iru!
DE LA FONTAINE (Blovestingas la kandelon.) Dum ĝi
tute ne konsumiĝas - kune kun la Majstro... Dekokhora servo
eĉ por li trosufiĉas... (For.)
(Calvin brakokruce observas Servet.
Voĉo el la strato: „Calvin! Calvin! Calvin!”)
SERVET (Vekiĝas pro peza tusado.) Oni vokas
la demonon de la laboro.
CALVIN Ne min.
SERVET Da Calvin
estas nur unu.
CALVIN Sed da iliaj hundoj amaso. Viaj adeptoj
nomas siajn hundojn pri mi. Ĉiu
gardhundo estas via advokato. (Nova
voko: „En Rodanon kun li! Sub akvon kun li!”)
SERVET Ĉu
ankaŭ tio vin koncernas? (post
kapjeso de Calvin) Kial oni volas dronigi vin?
CALVIN Por ke vi povu transpreni la gvidon de la
Ĝeneva eklezio.
SERVET Ĉu mi fariĝis tiel potenca?
CALVIN Verki
pligrandigas. Precipe misideoj. La trian nokton ni diskutas pri tio.
SERVET Dum la
priaŭskulto mi ĉion agnoskis, rekonis, prenis sur min. Ĉi tiun
akuzon mi refutas. Neniam mi volis okupi vian lokon.
CALVIN Ankaŭ
mi ne. Estis altrudita minace de malbeno. (Bukedo enflugas trafenestre.) Vin oni
altrudas per floroj.
SERVET (flarante la florojn) Mia reĝino. Mi
sonĝis ke ĉi tie ŝi vagas, serĉas min tra la urbo. Ŝia
ruĝa koro: sur la malfermita mano. Ĝi ne plu estas via simbolo. Vi
devas ŝanĝi ĝin.
CALVIN Je kio?
SERVET Je brido. Vipo.
Je via ŝatata devizo: Mastro de spita azeno nomiĝas vipo. Ho, spita
azeno, vi putrinta viandamaso, peka homaro!
CALVIN Ne
nigrigu! Defendu vin! Vi studis juron, vi devus scii ke rifuzantoj de la
Triunuo estis punataj per morto jam dum la unuaj Cezaroj, antaŭ la Nicea
Koncilio. (Ĵetas librojn sur la
tablon de Servet.) Jen, mi portis ilin al vi por konvinki vin,
spita azeno! Kodo de Justiniano, De Catolica Fidei, De Haereticis...
SERVET Mi estas
trista, min ne interesas viaj dogmoj.
CALVIN La vero vin interesu.
SERVET Ĉu vin la vero interesas? Lucanius, vin
interesas nur la proprietigo de la vero. (nova bukedo)
CALVIN Gardo!
Tabulumi la fenestron! (Voĉo de
gardisto: „Tabulumi la fenestron de la sepa!”)
SERVET
Ankaŭ la buŝojn, okulojn, orelojn, gardo! Blindan fenestron al
la ĝenevanoj, imitaĵojn de la libereco. Tabulumi
ankaŭ la ĉielon, Dio ne vidu, kio okazas en Lia nomo ekstere!
CALVIN (Prenas leteron el la bukedo.) Ne vidi
sed por legi. Jen mesaĝo al vi: Doktoro Servet, baldaŭ ni liberigos
vin. Strangolu la arestitan diktatoron, la malliberigan malliberulon, la
grandan iluziiston! Tiel do parolas la rozoj.
SERVET (ektime) Kun neniu mi konspiris.
CALVIN Aliaj
konspiras en via nomo. Gardo!
SERVET Mi ne
volis, nek volas esti flago de la Perrin’anoj!
CALVIN Tio
estas problemo ne de volo sed de situacio.
SERVET Mi ne estas homo de agoj. Libron mi verkis,
ne batalprogramon. Ne leĝojn! Mi kontemplas laŭ mia konscienco, volas
loĝiĝi en nenies cerbo.
CALVIN
Mensogo! Ankaŭ vi ĉasas adeptojn. Homo homon ne povas senpune
renkonti. Ni premas proprajn stampojn sur la frunton de la aliaj. Notu al vi,
Mikelo Servet, ĉiu nia vico skribita estas ruĝa stampo en la animo de
la leganto. Gardo! (al la enpaŝanta
provoso) Ĉi tiun leteron tuj transigu al sinjoro Farel. Mi petas
la eskorton. (al Servet) La diskuton
ni daŭrigu antaŭ la enketa tribunalo.
SERVET Do ni iru
komedii. Je mia savo mi ĵuras: kun neniu mi konspiris. (Etendas la manojn al la enpaŝanta
provoso por ke li surmetu la katenon.) Laŭordone, sinjoro. Ĉu
denove nur min koncernas la kateno? (Rigardas
al Calvin kiu honteme rigardas siajn manojn.)
CALVIN (kolere)
Provoso! Katenon! (La provoso
katenas ankaŭ Calvin.) Eskortu ĉi tiun sinjoron kaj mi petas
provoson ankaŭ post mi!
SERVET Ni
tintigos la ĉenojn en la stratoj de la urbo. Neniu el ni volas eskapi,
bone vi scias, Calvin. Tamen vi insistas pri la komedio. Vi volas veki malamon
al mi kaj bedaŭron al vi. Mendu do eĉ tamburadon! Gardo!
Orkestron! Muĝantan amasiĝon al la unika spektaklo! (Ili ekiras eksteren, renkonte venas
Idelette.)
IDELETTE
Forigu tiujn ĉenojn de la manoj de mia edzo! (Laŭ mansigno de Calvin la provoso flankeniĝas kun Servet.)
Kion vi faras, Johano! Oni logas vin en kaptilon. Vi
kuras al via pereo!
CALVIN Mia
vero ne pereas, Idelette. Kiel vi kuraĝis forlasi la domon tiel grave
malsana?
IDELETTE Farel
petegis min, petegi vin, Johano, ne aperu katenita antaŭpublike. Ne ligu
vin al tiaj leĝaj formoj.
CALVIN Mi estas devigata.
IDELETTE Viajn adeptojn timigos ĉi tiu
vidaĵo, viaj malamikoj ekflaros sangon. Vi restos forta
nur se vi vidiĝas tia. Vi lasas fali vian sangon sur
neĝon, vi incitas luphordon al vi, Johano, amata mia. Lasu min
demeti ĉi tiun honton de viaj manoj.
CALVIN Ĉu
honton?
IDELETTE
Humiligan!
CALVIN
Humiligan?
IDELETTE Ĉar
ne veran, ne realan.
CALVIN Ĉu ne
veran, ne realan?
IDELETTE (montrante al Servet) Ĉe la alia
estas tia, reala.
CALVIN Ĉe
la alia... Idelette... ĉu eĉ vi tiel parolas? Eĉ vi opinias min
komedianto? Eĉ mia kunsortulino...
IDELETTE Ne akuzu
min!
CALVIN Antaŭ nelonge vi diris: mi lasas fali
mian sangon sur neĝon...
IDELETTE Jes. La Perrin’anoj revas vidi vin en
kateno. Sur brulŝtiparo. Sed nun vi spitas ne ilin. Vi
luktas kun via necerteco. Vi ne povas vidi vin mem, Johano. Neniam vi
rigardis en spegulon. Abismo malfermiĝis en vi. Teruro sidas en viaj
okuloj: timo kiun vi neniam konis. Io timigas vin, jen kial vi trokuraĝas,
eskortigi vin en ĉenoj preter la Perrin’anoj. Eble eĉ ne preter ili. Sole
preter Mikelo Servet. Viaj voĉo, kredo, celo, vero ne plu sufiĉas. Vi
pliigas ilin per rolo. Per memordonita ĉeno. Per pentrita sango aktora.
Johano, ne inde al vi! Ne inde vi rilatas al vi mem.
CALVIN Do oni
senigu min je ĉiu potenco! Jen mi abdikas...
IDELETTE Ne, ne!
CALVIN ...ĉiujn miajn oficojn, sidiĝu
Servet en mian seĝon por ke de tie mi forpuŝu lin kun lia herezo. Gardo!
Retro tiun hispanon!
IDELETTE
Johano, kara sinjoro mia, repaciĝu!
CALVIN Li transprenu la gvidon de la urbo, ni metu
la kapon sub la jugon aŭ glavon de la Perrin’anoj ĉar mi povos altigi
mian veron ĝis la ĉieloj, Idelette, eĉ sen faritaj ĉenoj,
eĉ sur eŝafodo. Se mian veron baros mia situacio, mi eksplodigos min
ĉielen kaj argumentos per miaj refalantaj karneroj - eĉ kontraŭ
la tuta mondo. Ankaŭ kontraŭ vi, Idelette, se vi tiel
opinias...
IDELETTE Al vi
kuraĝas diri la veron nur kiu tre malamas aŭ amegas vin. Post ke mi
kuraĝis paroli, klasifu min, kien vi konsideras ĝusta, Johano!
CALVIN Pardonu
min...
IDELETTE La gardisto vidis vin plori nokte.
CALVIN Dormo ludis kun mi.
IDELETTE Turmento de sendormeco. Depost kiam Servet
aperis, vi apenaŭ fermis la okulojn.
CALVIN Plej
bone estus ŝtiparumi nin ambaŭ.
IDELETTE Vin haltigis la unua kontraŭopinio. Vi
pretus lasi al perdo vian tutan laboron pro detaleto. Nur lin vi vidas. Kvazaŭ
vi renkontus malforton vian.
CALVIN Eh,
ne...
IDELETTE Neniu
krom mi scias tion, Johano. Nur vin mi observas de pluraj jaroj. Mi vidis vin
sane, nun povas rigardi vin ĝis tagiĝoj el inter miaj kusenoj. Super
ĉiu via libro mi vigilis kun vi; kun miaj tagoj
konsumiĝis viaj plumoj, sekiĝis viaj inkujoj. Mi ne eraras
juĝante pri vi.
CALVIN Donu
konsilon, Idelette!
IDELETTE Lasu min
depreni la katenon.
CALVIN Nur kun
tiu de la alia...
IDELETTE Do lasu
lin libera!
CALVIN Ĉu
mian malforton?
IDELETTE Vian
iaman kunstudenton.
CALVIN Ĉu mi
akceptu la malvenkon? Reto de konspirantoj subtenas lin.
IDELETTE La
pli forta devas surpreni la riskon.
CALVIN Sed nun
pli fortas li. Pretas morti. Havas nenion, nur sian vivon. Kaj al mi ne
permeseblas morti. Ĉio disfalus post mi.. Evidente tio lin ne interesas.
Ĉar li metis sian vivon sur unu karton kaj postulas de mi la samon. Mi
devus komprenigi al li ke mia vivo pli gravas ol la lia. Sed ĉu vere tiel
estas? Estu ajne, mi konsideras ĝin pli grava, pro tio mi hontas
antaŭ li.
IDELETTE Ne diru
tion! Eĉ konjunkcio ne estas en via vivo pro kiu trafus vin honto. Vi
troviĝis jam en la faŭko de la Morto.
CALVIN Tiam mi estis
samgrade libera. Mi disponis mian vivon kiel ununuran glavon. Eble mi eraris
profundiĝi en ĉi tiun diskuton. Alvenis ĉi tiu homo
sensuspekta, naiva kiel infano, transdonis al mi sian libron, siajn konsiderojn
sur malfermita mano... mi devus forpeli lin... Sed nun ununura voĉo
decidos en la konsilio kiu el ni paŝos sur la brulŝtiparon. Kaj mi ne
scias kial ni luktas: ĉu por neniigi lin aŭ ĉar mi
kroĉiĝas al la vivo.
IDELETTE Vi devas kroĉiĝi al ambaŭ
aferoj, Johano. Sed vi devas venki lin en publika debato. Demetigu la katenon
ankaŭ de liaj manoj! Vi posedas miraklan oratoran forton, Johano,
kunvokigu la tutan loĝantaron de Ĝenevo, ĉiujn kantonojn, vi
vidos, urbo post urbo sekvos vin ĉar vi moligas ŝtonojn se vi ekparolas.
Mi petegas, je la memoro de niaj gefiloj, mi petas vin, ne surmetu ĉi tiun
pentritan katenon, vi ne bezonas ŝajnon, nek ludi akuzadon kiel
ĉefakuzanto se vi klare scias kie kuŝas la vero!
CALVIN Laŭ la leĝo mi prenis sur min lian
sorton kaj ankaŭ la punon se oni voĉdonos kontraŭ mi!
IDELETTE Vi
prenis nenion sur vin. La ŝlosilo de la kateno de Servet troviĝas en
via mano. Ĉu ĝi ne bruligas al vi la manon? Prefere
mortu ol per falsaj kartoj...
CALVIN Idelette,
vi brulstampis min trompludisto! Dio mia! Ununura verdira kunulo de
mia vivo perdis la saĝon.
IDELETTE Kion mi
diris... Pardonu min! Ne, ne, ne, mia edzo ne ludas trompe, ne tion mi volis
diri. Mi volis diri nur... kaj nek tion ke vi mortu; vi devas
scii ke ne inde al vi, ne lasu interŝanĝi vian animon, Johano... vi
ne estas plu, kiu vi estis... Dio mia, mi apenaŭ vidas vian
vizaĝon... nur nebulajn konturojn mi vidas, Johano.
CALVIN (Kaptas la falantan virinon.)
Idelette... Gardo! (al enkuranta
gardisto) La katenon! Deprenu ĝin! Deprenu la katenon! (La provoso demetas la katenon de Calvin kaj
eliras.) Idelette... Kio al vi? Kio okazis al vi?
IDELETTE (palpinte la pojnojn de Calvin) Tiel mi
vidu vin ĉiam... libera... Kun liberaj manoj... Al neniu
submetita, nur al via honesto. Neniu restos post ni, Dio forprenis niajn
gefilojn... se vi makuliĝos, eĉ unu filo ne restas por defendi vin.
Dio mia! Johano! Johano! Johano! Mi vidas la stampon de Kain sur via
vizaĝo. Sur via pura, bela vizaĝo. (Ploras.)
CALVIN Idelette,
kara mia. Trankviliĝu! Via vizaĝo palas kiel blanka tolo.
IDELETTE Tranokte
mi vomis sangon. Baldaŭ mi foriros.
CALVIN Ne
spitu la Dian intencon! Venu, ripozu, kara!
IDELETTE Sur
via karcera lito...
CALVIN
Provoso! Venigu kuraciston! Vi jam vidas min, Idelette, ĉu?
IDELETTE Mi jam
vidas vin. Mi volus vidi ankaŭ Mikelon Servet. Sen kateno.
CALVIN (Vokas.) Venigu Mikelon
Servet! Tiel vi vidos lin.
IDELETTE Kaj
vi ambaŭ eliros al Saint Pierre.
CALVIN Ni
eliros.
IDELETTE Vi starigos al li pupitron por ke li defendu sin libere...
CALVIN Mi starigos pupitron. Por ke li defendu sin
libere.
IDELETTE Akvon...
Via karcero turniĝas kun mi. (Provoso
enkondukas Mikelon Servet; la unua, laŭ gesto de Calvin, restas
en la pordo. Servet eniras, haltas antaŭ Idelette.)
CALVIN Jen Mikelo.
IDELETTE Deprenu
lian katenon. (Calvin malkroĉas la
katenon de Servet.) Tiel pli agrable vidi vin. Sub trudo oni
perdas la vizaĝon. Frumatene kiam mi perdis multan sangon, la Savinto
aperis antaŭ mi. Mi aŭdis Liajn unuajn vortojn postresurektajn:
„Pacon al vi.” Li ankaŭ ordonis: „Lasu vian donacon antaŭ la altaro
kaj iru unue interpaciĝi kun via kunfrato!” Nun mi jam vidas
vian vizaĝon lumplena, Johano. La Kaina stampo malaperis. Ankaŭ
la vian mi vidas luma, malfeliĉa Mikelo Servet. Anstataŭ via patrino
mi petas vin: indulgu vin, indulgu ankaŭ lin (montras al Calvin), ne spitu! Ununura vivo doniĝis al vi,
malfeliĉa Mikelo Servet.
En
la juĝejo
Ĉe la maldekstra
tablo: malhele vestitaj predikistoj, partianoj de Calvin, ĉe la dekstra:
Perrin’anoj pli hele vestitaj. Meze:
Farel. De la Fontaine skribas protokolon.
SERVET Civitanoj, kunfratoj miaj! Mi volas al vi
komuniki ke miajn vortojn pri la rilatoj de potencoj en Ĝenevo, eĉ
mian plej bagatelan kritikan rimarkon, penson pri ili - mi retiras.
PERRIN Voĉo
de la streĉpulio kaj arda fero. Ne la opinio de la sinjoro doktoro.
SERVET Mi pekis
kontraŭ la urbo. Sen permeso kaj komisio, eĉ pli: ekster la kadro de
la eklezia konsilio mi esprimis opinion surstrate pri viaj aferoj.
PERRIN Parollibero rajtas iri ankaŭ surstrate!
FAREL Kun buŝumo. Por herezula buŝo
devigatas pikdrata buŝokorbo.
SERVET Mi retiras
ne nur kion mi diris sed ankaŭ kion mi vidis.
FAREL Li mokas.
PERRIN
Voĉo de timo! Ne de moko!
SERVET Mi vidis la freskon de la Satano, ne la
realon. Elpiku al mi la okulojn kiuj vidis alion ol ili devas. La
civitanoj de Ĝenevo vivas libere. Mi babilaĉis senpripense pri
trudkreduloj. Mi certigas vin, sinjoroj, ke vi ĉiuj pensas per la propra
kapo, vi ne havas salajratajn pensistojn, la universala vero havas ĉi tie
neniam ĉefluanton. Ĉar se Dio estas unu kaj nedisigebla...
FAREL Li estas
kontraŭ la Triunuo! Protokoli!
SERVET ...se
la Sinjoro estas unu kaj nesidigebla, la vero kontraŭe: povas validi nur
dividite.
FAREL Kiom da homoj tiom da veroj, konceptoj, religioj,
tiom da disciplinoj kaj kristanismoj, ĉu ne? (Calvin kapjesas.)
SERVET Tiom da koroj kaj cerboj - sub la
aŭspicioj de la vero. Investitaj en la rajton de la libera esplorado. (ekscitite) Kiu vi estas ke vi damnas
aliulan serviston? - demandis prave apostolo Paŭlo. Ĉi
tiu opinias unu tagon pli distinga ol alian, por tiu ĉiuj tagoj egalas.
Ĉiu estu konvinkita pri la propraj konsideroj - jen la sole ebla homa
stato. Kiu zorgas pri la tago: zorgas pro la Sinjoro, kiu ne zorgas pri la
tago: pro la Sinjoro ne zorgas. Inter ni neniu vivas por si mem, neniu mortas
por si mem. Do ajne ni vivas kaj mortas, ni apartenas al la Sinjoro. Ĉiu
mem donas kalkulon antaŭ Dio. La libereco estas ne
eksteraĵo sed la interna homo.
PERRIN Sen
ekstera trudo. Sen ordonnance’oj!
SERVET Mi
humile ekskuzas min antaŭ la konsistorio: la kaŭzo de miaj babiloj
estas ne malamo sed ordinara nescio. Lasu min reiri sur la kampon de la
libera pensado! Post la sekretoj de kadavroj mi volus esplori tiun de la
ĉielo. Kion malbone mi vidis, estas mia kulpo; mi
observadis tro malalte. Permesu al mi reiri el ĉi tiu pita homa tumulto al
Ptolemaios kaj la astroj! Mi promesas neniam forturni la okulojn
de sur la ĉielo. La meteoroj ne estas ofendiĝemaj.
PERRIN Li estu
liberigita! Ĉesu la proceso! Ĉesigu ĝin kaj parolu
libere, el via koro; ni
subtenas nian opinion ne per galero, glavo, malliberejo kaj torturbenko.
Ekzekutistoj ne apartenas al niaj argumentoj. Diris vi tion, Farel, dum la
debato en Berno. Ĉu vi ja ne devoras viajn proprajn vortojn kiel
koncipinta skorpiino sian virkunulon?
FAREL Mi estas ne skorpio sed servisto de la
evangelio.
PERRIN Servisto? Inter tiranojn ni ankoraŭ ne
vidis tiel grandan kiel potenca vi estas inter la servistoj.
FAREL Vi grincigas kontraŭ ni la dentojn kiel
rabia hundo kaj sputas vian naŭzan salivon kontraŭ la aŭtoritato
de la Majstro. Servisto mi estas, mi ne neas tion: tapiŝo de la
aŭtoritato. Ĉar vi volas ekzili lin el tiu ĉi urbo kies morojn
li bridis fortamane. Sed antaŭe tranĉu rimenojn el mia dorso, skulptu
bastonon al vi el miaj ostoj...
PERRIN Ni parolas
ne kontraŭ li! Ni repostulas de li la liberecon de nia
konscienco!
FAREL La plej
danĝeran de la diablaj instruoj. Libertas
scientiae diabolicum dogma! (Montras
al Servet.) Jen ĝia viva, ankoraŭ vivanta ekzemplero. Rigardu lin
kaj legu liajn instruojn...
PERRIN Kie estas
la libro?
SERVET Legu,
studu ĝin! (Spasme ekridegas.)
El cindro... legu miajn enflamigitajn librojn... (Ridegas.) Sur durada ĉaro vi portis eĉ
la lastajn ekzemplerojn al eŝafodo... Legu ilin... (Ridegas.) La vorto haltas en la gorĝo de la
kontraŭulo... (Ridegas.)
Ĉar vi tratranĉas la gorĝon al li. Aŭskultu...
legu ilin... Dio, legu ilin ĉar la cindro de miaj libroj... suprenflugas
al Vi. Vi sola kapablas kunmeti miajn vortojn... ja Vi inspiris ilin... (Komencas tusi, poste sufokiĝi.) Mi
ekskuzas min. Ne decus al mi tiel boji antaŭ la sinjoroj... Vane mi peticiis
ĉe la karcerestro por pli varma vesto. Min devoras pedikoj kaj puloj... (Montras al Calvin.)
Certe ankaŭ mian kunĉelanon sed pri li zorgas edzino. Decus tamen
dividi miajn pedikojn. Komuna kateno, komunaj insektoj.
FAREL Li devas
labori.
SERVET Prave,
prave! Li serĉas argumentojn kontraŭ mi en la kodo Justiniana. Sed
almenaŭ serĉas. Ne devoras min vivantan, kiel Farel, la
skorpio! (Tremas frosteme kiel en la unua
akto.)
CALVIN (al De la Fontaine) Akvon!
SERVET (Tusas, poste al la sekretario tenanta la
kalikon.) Vi estas feliĉa homo, La Fontaine. Oni notadas, protokoladas
al papistoj, reformitoj kaj morgaŭ eble al la kontraŭreformacio...
ho, feliĉa kameleono! Glaciepoko, ŝtonepoko, ferepoko kaj kameleona
epoko. Ĝin kreis sinjoro La Fontaine. (De la Fontaine senvorte residiĝas.)
FAREL Por
diskuti ni venis, ne por insulti.
SERVET (Ridegas.) Diskuti! Kun vi! Dio
mia! Teologo kun pendumologo. Pendumu lin, Johano, ne lasu ĉi tiun
ŝakalon bleki kontraŭ mi. Ĉu vi aŭdis kion li diris? La
pensado estas diabla funkcio. Ĉu vi ne elvomas la stomakon? Mi estas
kuracisto, sekcis eĉ sorikon. Veninte en danĝeron ĝi
eligas fetoron. Ĝi batalas per fetoro kiel ĉi alia ronĝulo.
Ĉiuj liaj konjunkcioj fetoras je maltoleremo. Libertas scientiae... Ligu min! Ĉenon sur
miajn manojn, alie mi strangolos lin... (Impetas
kontraŭ Farel, Perrin retenas lin, poste ankaŭ la provoso.)
PERRIN Sinjoro
Servet... bonvolu lasi...
SERVET Mi
mortigos lin!
CALVIN (mallaŭte) Elkonduku lin!
SERVET (Kiun jam nur la provoso skutiras eksteren.)
Al vi mi venis, Johano Calvin, kun vi mi diskutos eĉ en la tombo sed ne
lasu, ne toleru ĉi tiun infamion! Ordonu eltiri al mi la langon sed ne
allasu min al viaj adeptoj! Ne ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkojn,
ne devorigu min per viaj servistoj! Ho, libertas scientiae! Ho libera konscienco
konsumigita per sorikoj... (Oni
forkondukas lin.)
FAREL (post longa silento) Freneziĝinta.
Ni devus preĝi por li.
PERRIN Tro
frue, estimata konsistorio! En kies nomo vi volas kondamni ĉi tiun homon?
CALVIN En la
nomo de la Dia vero.
PERRIN Ĉu
ĝi estas deponita en viaj manoj?
CALVIN Kun via
aprobo: en la miaj.
PERRIN Ĉar tie kuŝas ankaŭ la
karceraj ŝlosiloj.
CALVIN Dum danĝero ankaŭ karcera
ŝlosilo aldoniĝas al la Dia vero. Eĉ kanono,
sinjoro Perrin. Kontraŭ insidoj de malpiuloj.
PERRIN Do kial
vi ne dispafigas nin?
CALVIN Mi ne
volas malpacon inter ni. Ĉu ni promenu kune en la faŭkon de la
papistoj?
PERRIN Mi
konfesas min reformito, mi same ne deziras internan malpacon. Sed
per vortoj de Marteno Luther mi postulas: lasu la animojn impeti unu
kontraŭ alia!
CALVIN Opinio
muzikista. Luther estis muzikisto en la politiko. Li havis nur la
bonŝancon ke dum la imperiestro diboĉis en Madrido, la princoj
elektistoj transpartianiĝis al li. Tute ne pro la evangelio sed pro bienoj
de la katolika eklezio. Kaj malfeliĉe por ni ĉiuj ke li ne nur
toleris skismulojn sed per siaj vortoj akceptitaj de vi li malfermis pordon al
plej damninda oponado. Komprenu bone ke la muregojn de Zuriko en 1531 konkeris
ne la papistoj sed nia propra malforto: la dividiteco, la opoziciemo
dikiĝinta per gapa cedemo: lasu ke viaj kontraŭuloj prediku sentime
kaj vigle! Saltu ankaŭ vi unu kontraŭ alian en la tendaro de la Reformacio
kiel ankaŭ Luther cedis la pugnojn kontraŭ Zwingli - pro nuancoj
religiaj! Kaj la rezulto? Malvenko ĉe Kappel. Falo de Zuriko kaj kvaronumo
de Zwingli. Dia juĝo, diris tiam Luther forgesante ke ankaŭ li havis
parton en la batalperdo. Li devus ne diskuti kun Zwingli sed alianciĝi! Ni
diskutadu kompreneme, senfine, erari estas ĉies plej sankta rajto, sekve
ankaŭ batalperdi; la venko
ne estas deviga sed ni rajtas perdi ĉion. Ĉiu soldato rajtas pafi
kien ajn li volas, ankaŭ retro se tio plaĉas al li. Pro
la rajto erari, pro la rajto diverse opinii. Pafu do, Mikelo Servet,
kontraŭ niaj soldatoj, kontraŭ la dieco de Kristo kaj se ni iĝos
polvo kaj cindro - la rajto je eraro ekkantu sian himnon super ni.
PERRIN Ne galopu,
ne impetu kiel blindigita ĉevalo! En la eŭforio de la potenco Zwingli
mem fosis sian tombon. Li lasis metiĝi sub nutraĵan blokadon samtempe
kvin kantonojn kun malforta armitaro kaj malplenaj manĝkameroj. Liaj militestroj
estis nekleraj farizeoj kaj neniu kuraĝis reteni lin en la realigo de liaj
planoj. Li ekstermis fakte la sinceran, malkaŝeman konduton - samkiel vi -
eĉ ĉe stratpurigistoj. La malamiko ankoraŭ malproksimis kaj
Zuriko jam ŝanceliĝis sangoperde pro timo kaj malfido. La timo semita
de vi en nin, estas la aperta vundo de la eklezio.
FAREL Jen alia
herezulo!
PERRIN Vi blekis
ĉi tiun vorton jam en la patrina sino. Kaj ankaŭ pendumilon. Kia fido
devus firmiĝi en Zuriko sekve de la deviga frekventado de preĝejo,
aro da denuncantoj, kancelario flaranta ĉirkaŭ la moralo kaj sekreta
konsilio ĉirkaŭ Zwingli estiginta interne de ĉi tiu pluan pli
sekretan? Ĉu tia konsilio juĝu pri Servet? En la preĝejon kun
li! Venku lin en publika debato!
FAREL Ĉu por
ke li infektu la tutan urbon?!
PERRIN Kio estas
vivkapabla, ne infektiĝas eĉ en publika debato.
CALVIN Nu,
bone. Estu publika debato! Sed sen incito al kaŝmurdo.
FAREL Jen
mesaĝo kaŝita en rozbukedo. Doktoro Servet, baldaŭ ni liberigos
vin. Strangolu la arestitan diktatoron, la malliberigan malliberulon, la
grandan iluziiston! (montrante al Perrin)
Tion skribis vi...
PERRIN Mi
protestas.
FAREL Mi petas
la konsistorion ke ĝi pridecidu la tujan liberigon de la privata akuzanto
Johano Calvin.
PERRIN Ni ne privoĉos
tion.
FAREL Laŭ
la leĝo ĉiu privata akuzanto rajtas starigi anstataŭanton en la
arestejo.
PERRIN La
argumento estas ridinda. Privata akuzanto havas nenion farendan en la ĉelo
de akuzato. Kiu altrudis Calvin?
FAREL La
konscio pri sia pravo kaj senkulpeco. Kaj la espero resaĝigi la herezulon.
PERRIN Li
translokiĝu en alian angulon de la arestejo. (tondro de kanono malproksima)
CALVIN Kio
estas tio, Farel?
FAREL (kun suspektinda trankvilo) Episkopo De
la Baume. Milita ekzerco.
POLICESTRO (Envenas ekscitita.) Permesu al mi,
sinjoro ĉefkomandanto, anonci ke princino Renata mesaĝas urĝe. Sekrete.
CALVIN Diru do!
Ju pli malfavore des pli bone por ni. Pro nia unueco.
POLICESTRO
Karolo Va ofertis Ĝenevon al la papo preze de packontrakto. Li
almarŝigis milkapan soldularon.
CALVIN Ni
meritas tion. La lancoj finos nian diskuton pri la libera batalo de opinioj. (ektimo ankaŭ en la grupo de Perrin) Dankon.
Atendu min ekstere! Kiu transprenos la rolon de privata akuzanto?
FAREL Mi.
CALVIN Vi devos
veturi Zurikon por milita helpo.
DE LA FONTAINE
Mi. (Ankaŭ la
predikistoj anoncas sin.)
CALVIN La
Fontaine. Konatoj delonge, ne okazos strangolado. Ĉu iu
kontraŭopinias? Neniu? Ĉi-tage la Fontaine transprenis la rolon de privata
akuzanto. Kaj por ke estu nenia proforma eraro, sinjoro Perrin, kun tuja valido
al Maisonneuve!
POLICESTRO (Envenas.) Ordonu!
CALVIN Sinjoro policestro, arestu sinjoron De la
Fontaine kaj konduku lin en karceron! Sed sen katenoj. Ekde hodiaŭ ni malpermesas
la uzadon de katenoj. (De
la Fontaine stariĝas.) Residiĝu! Finu la
protokolon! Skribu: Laŭ la ĉi-validaj dekretoj de la rilata leĝo
de la jaro 1542 kiel privata akuzanto de Mikelo Servet anoncis sin Nikolao de
la Fontaine por anstataŭi Johanon Calvin... Sed kial vi
anoncis vin?
DE LA FONTAINE
Responde al la interflustroj, Majstro, laŭ kiuj mi kuiris unu
kaĉon kun la akuzato en Vienne. Mi volas sensuspektigi min.
PERRIN Jen la
kuraĝo de teruro.
CALVIN Sinpurigo
de kuraĝuloj je siaj eraroj. Do vi anoncis vin akceptante ke kaze de
eventuala absolvo de la akuzato vi devos suferi la saman punon je kiu
kondamniĝus la akuzato ĉe pruvita kulpeco.
PERRIN Ni esperas
ke li havos ŝancon je pruvo.
CALVIN Vi povas iri. (Dume De la Fontaine foriĝas kun la policestro.) Sinjoro
Perrin, ne forgesu Tomase palpi por ke evitiĝu iluziigo.
PERRIN Komedio.
Ĉu estos publika debato aŭ ne?
CALVIN Morgaŭ je la 11a horo en la
preĝejo Saint Pierre. Ni
starigos eĉ pupitron al la kontraŭulo.
FAREL Ĉu dum la papista danĝero staranta
antaŭ nia sojlo?
CALVIN Ĝuste
pro tio. Ni vidu, en kiu kia animo loĝas.
FAREL Ĉu por ke li infektu per herezaj
opinioj ankaŭ tiujn kiuj eĉ ne aŭdis pri tio?
CALVIN Mi
depuŝos lin kiel fenditan sonorilon. Mi fandos el li kanonkuglon kaj pafos
ĝin en la ventron de episkopo De la Baume. (al Farel) Kunvoku tuj la defendan komisionon!
En la karcero
Ĉiuj sonoriloj de la
urbo sonas. Ekstere provoso najlas tabulon sur la fenestron. Servet preĝas
senvorte, peze kliniĝinte. Voĉoj el la strato: „Venu, fratoj, al la
debato! En Saint
Pierre, je la 11a. La libertinojn ne enlasu! For la
Perrin’anojn el la preĝejo!” Poste silento.
SERVET Helpu min, Dio mia, en ĉi tiu peza horo
de la vivo! Ne estingu en mi, Sinjoro, la kandelon; vi
bruligis ĝin per la evangelio de Sankta Mateo, vi ordonis al mi paroli kaj
kondamnis la silenton al eterna fajro. Oni bruligas kandelon ne por kaŝi
ĝin sub kloŝo sed por eningigi por ke ĝi disigu sian lumon al
ĉiuj en la domo. Pensemaj homoj, vi estas la lumo de la mondo;
urbo konstruita sur monto ne kaŝeblas. Vi ja ordonis,
Sinjoro: Kion mi diras al vi en mallumo, diru en lumo kaj kion vi aŭdas
flustri en orelon, anoncu de sur tegmento! Mi scias bone
ke pro tio frato donas sian fraton, patro sian filon al morto; kaj
ribelas idoj kontraŭ siaj gepatroj kaj mortigas ilin. Tamen ne timu ilin
ĉar ne estas kaŝaĵo kiu ne malkovriĝas kaj sekreto kiu ne
disfamiĝas. Kaj ne timu tiujn kiuj mortigas la korpon, prefere timu tiujn
kiuj pereigas kaj la animon kaj la koron en Geheno. Via verko, Sinjoro, estas
la instigo, la inspiro formanta miajn vortojn; la
sorĉo de la gregogarda Jakob en niaj trinkaĵo, panpeco, amo,
intencoj kaj en ĉiuj niaj hezitemaj gestoj faritaj por la vero kiu
loĝas en ni kaj kiu tamen tiel malproksimas ke nur en sonĝo ni povas
doni al ĝi kuŝejon.
(La Kanto de Galeruloj
aŭdiĝas el Saint
Pierre. Servet aŭskultas ĝin
mallongan tempon, poste ankaŭ li aliĝas. Kelkajn taktojn postrestante
li kantas: „Rekonsciiĝu, amata Sion...”)
CALVIN (En,
atendante ĝis Servet finas kanti.) Kial vi kantas? Kial
vi ne preparas vin al la debato?
SERVET Tro
frue.
CALVIN
Baldaŭ estos la 11a.
SERVET Mi volus peti prokraston.
CALVIN La sesa posttagmeze, ĉu konvenas?
SERVET Post cent jaroj.
CALVIN Ĉu en la Paradizo aŭ en la Infero?
SERVET „For la
Perrin’anojn el la preĝejo!” Jen kion krias viaj fanatikuloj surstrate. Per
ili vi plenigos Saint Pierre. Mian
libron vi forbruligis. Miaj legantoj timtremas malantaŭ siaj pordoj. Al kiu mi
tie parolu? Ĉu al duonmilo da fareloj?
CALVIN Al la
Eklezia Arbitraciantaro.
SERVET La tribunalo emis absolvi ankaŭ
Sokrates. La mortkondamnon eltrudis la fanatika amaso. Ĉar li neis ion kio
estis viva sanktaĵo por la nescio. Li neis la diojn.
Ve al tiu kiu instruas la homojn kun plia rapido ol ili kapablas lerni.
CALVIN Kaj ve al tiu kiu malfrue vekiĝas se
lia afero bezonas defendon. Ni lasu do nian diskuton al la historio!
SERVET La
historio ne plu havas tempon klarigi la veron ĉar ĉi lasta apartenas
jam al vi: al la venkinto.
CALVIN Do por
kio tiuj cent jaroj?
SERVET Dume eble formortos la armitaj provosoj
malantaŭ viaj argumentoj. Kvankam mi ne deziras vian malvenkon. Mi skribis
nur kontraŭ tio kio transaktualas ankaŭ en vi.
CALVIN Ĉu
reformi la Reformacion? Supre netegmentita, fronte nestukita kaj ni jam
malkonstruu la domon ĉar doktoro Servet havas novajn ideojn.
SERVET
Filozofio de laborestro. Kion atingus nia menso se la kranio ne
konsiderus ĝian kreskadon? Apenaŭ pasis tri jardekoj de kiam Luther
ekagis, la movado ankoraŭ infane aĝas kaj vi jam kunkreskigis
ĝiajn kraniostojn. Ĉu kreskigis? Morteris, ferumis. Ĝi enhavas
nur kion vi enŝtopis. Novigo estas danĝera kaj malutila, diris papo
Klemento antaŭ ol vi venkis en la renovigo de la kredo. Novigo estas
danĝera kaj malutila, tondras nun Johano Calvin post ke...
CALVIN ...Post ke
baldaŭ diserigos nin la eksteraj kaj internaj antagonismoj. Do
aŭskultu min, malfeliĉa obsedito de Arius! Dum mi pasigas kun vi la
tempon, la solduloj de la germana-romia imperiestro galope proksimiĝas. Ni
resumu: ses literoj savos vian vivon: RE-VO-CO[xx]. Vi
levos vian libron antaŭ kvincent homoj en la preĝejo kaj vi diros,
krios, flustros, indiferente kiel: REVOCO.
Vi retiros ĝin ekde la unua ĝis la lasta litero. (La turhorloĝo batas la 11an.) Mi devas
iri.
SERVET Ekde la unua ĝis la lasta litero. La
tuton de miaj pensoj ekde lulilo ĝis ĉerko. Do ĉion.
Por nenio.
CALVIN Por la
vivo.
SERVET Kiu estas pasinta, ja ĝian sencon mi
ĵetis antaŭ vin!
CALVIN Kiun vi povas savi de la eterna damno.
SERVET Ni supozu:
mi eraris. Kaj kio se mia eraro batalas kontraŭ la via? Ni estas falemaj,
vi pruvas tion tra sescent paĝoj en via Institutio. Eĉ muŝo povas devojigi homon.
Do ĉu vi ne estas erarema? Ĉu Dio parolis per vi - pri la mizero de
ĉiuj ceteraj?
CALVIN Ne per mi.
En mi faras Dio sian laboron.
SERVET Sole en
vi. Kaj en mi la Satano. Ĉu samurba baptano estas por vi Dio kaj la
unusola vero? Ĉu ankaŭ Dio naskiĝis en Noyon? Dio estas Noyon’a
akuŝistino, li tondis al vi la umbilikan ŝnuron? De kie vi scias ke
li ne estas el Aragonio kie naskiĝis mi? Aŭ eble vi naskiĝis ne
de patrino?
CALVIN Vi inundis
min per blasfemaj demandoj dum dudek jaroj.
SERVET Kaj vi
ĉiujn prirespondis kun la rigoro de la Ŝtontabeloj kun nuraj
krisignoj, sen iometa humilo antaŭ demandosignoj kaj turmentoj de la
esploranta spirito. Jam delonge vi nur instruas, ne lernas;
ankaŭ la verkiston mortigis en vi la verdiktisto kiu enketas ne pri
sekreto sed arestito.
CALVIN Diru ĉion ĉi antaŭ la kunveno
kaj mi respondos.
SERVET
Ĉar vi estas la pleja respondulo al ĉio kaj ĉiu. Apolono
kaj orakolo de Delfoj, aŭgurejo, unupersona koncilio, konklavo - vi sola
estas en Ĝenevo la unupersona Ĝeneva demokratio.
CALVIN Tio estas
nur akuzo, ne argumento por la vero en via libro.
SERVET Da kiuj vi
restigis nur ununuran ekzempleron!
CALVIN Skribu
alian! Seneraran. Dio mia, se vi, kun viaj kapabloj aliĝus al ni...
SERVET Kiel
pitagora ŝtipkapulo en la papagokaĝo de la spirita servuteco,
ĉu? Kaj vi donacus al mi la diskutmetodon de la mensatrofiaj
disĉiploj: Mia aserto estas vera ĉar la Majstro tiel opinias. Via
aserto estas falsa ĉar la Majstro opinias diference.
CALVIN Tiel
parolas Perrin kies Pitagoro estas vi. Vin citas la misvalora disĉiplo.
Anstataŭ la unusola Dio ekzistas trikapa monstro. Magister dixit, tio estas doktoro Mikelo Servet kiun mi ne povas
plu ŝirmi ĉar li multobliĝis. Kiom da falsaj
opinioj tiom da Mikeloj Servet vivas en ĉi tiu urbo. El
soleca persono vi fariĝis epidemio de pensoj. Sed mi bridos vin.
Mi dekoktos, seninfektigos sale-lesive la animojn tuŝitajn de vi. Ni
daŭrigos en Saint Pierre kiel mi
promesis al mia malfeliĉa Idelette. (Li preparas sin foriri.)
SERVET Ankoraŭ vorton, Johano! Senhonorigu min
sed ne tuŝu mian verkon! Mian libron. Mi ne trovis la sidejon de la animo
en la sangotuboj. La animo loĝas en ili pli profunde. Eble ĝuste
tie kie la verko naskiĝas; de kie la
koloroj de Leonardo elfajras, la statuoj de Michelangelo elmergiĝas. Mi ne
scias kie mi trovas ĉi tiun profundon, eble en mia sorto. Mi ne povas
sekci nian sorton. Sed certas ke ĉiu skribita vorto mia estas la lasta
rifuĝejo de mia sinkonservo. El ordinara materialo, farbo,
papero konsistas ĉi tiu libro, mia libro: efemera formo, ovoŝelo,
amnio sed enaŭskultu: la senco de la vivo ploras en ĝi. Mi unuas
kun ĝi, Johano, kiel patrino kun sia embrio. Revoco? Ĉu vi deziras ke mi faru min embriomurdisto?
CALVIN Via
embrio? Herezulo kraĉanta sur la Dian vizaĝon.
SERVET Vi diros tion antaŭ duonmil
fanatikuloj. Min vi ne konvinkos, vi mortbatos min per ili. Ne hastu,
aŭskultu min! Ni prokrastu la diskuton, ankaŭ la publikan. Por
ĉiam.
CALVIN Nun jam
ne eblas: Alea jacta
est[xxi]. Ŝtormu sur nin la fortakvo de Dio. (erupcie) Kial vi venis ĉi tien?
Kial? Kiomfoje mi mesaĝis, petegis: ne venu, restu kie vi estas, disputu
sola kun Dio - Li povas pardoni vin. Mi ne povas, mi ne disponas tian potencon,
nur devon. Mi havas nenion nek eron da ĝojo, nur la kruco de la devo pezas
sur mi...
SERVET (persvade,
kun infana naiveco) Mi trovis elvojon. La fadeno de
Ariadna[xxii] ĉi tie estas en mia mano, Johano.
Aŭskultu min, Johano! Iam vi estis Lucanius kaj mi Villanovus. La
libron, la Restitutio verkis Mikelo
Servet, ne Villanovus. Enviinte la gloron de la famiĝinta Servet, mi,
Villanovus komencis sieĝi vin per diskutigaj leteroj pseŭdonime, do
en la nomo de Servet. Ĉar mi opiniis - tiel mi rakontos al viaj prokuroroj
- ke tiamaniere via respondo pli certos. Ĉu vi komprenas, Johano? Via
fidela adepto, studenta kamarado Villanovus kun la nescio de petolema infano
volis elprovi Johanon Calvin per herezo mimita, en la nomo de Servet.
Entuziasmigita pro sia sukceso, tio estas viaj koleraj respondoj, li
entreprenis novan petolon: en la nomo de Servet li vizitis vin kun la libro de
Servet - por provoki novan diskuton. Por elprovi denove la ŝarĝeblon
de viaj konvinkoj, el nura scivolo. Ĉu vi komprenas? Ni diru, la
zurikanoj nekredantaj al vi en kelkaj punktoj elektis min kiel allogilon, en
la figuro de Servet. Sed nun ĉio malkaŝiĝis;
ĉi-nokte kuriero venis el Zuriko kaj informis vin pri la trompeto: atentu,
la homo falinta al vi en la manojn ne identas kun la herezulo Servet! Neniel
bruligu lin! Kuŝigu lin sur punbenkon, detranĉu la orelojn al la
trompulo sed neniel bruligu lin, li ja ne indas tion. Kaj pruvoj? La tribunalo
de Vienne ne povis konstati kun absoluta certeco ĉu Villanovus identas kun
la fifama Servet. Ankaŭ De la Fontaine povas atesti tion. Ankaŭ li
konis min kiel Villanovus. Estis eraro kio okazis al ni; do iru,
kuru, Villanovus! Servet neniam revenos ĉi tien, konservu lin en la memoro
de via malamo! Mi foriros de ĉi tie, Johano, en la plej malproksima angulo
de la mondo mi kuntiros min, ie inter miaj samsortanoj, mi: herezulo en siaj
konvinkoj. Vi serĉigos kaj ne trovos min kaj venos la lasta horo
ankaŭ por vi kaj dum minutoj de via agoniado vi trovos min - en vi. Kontraŭ
morto kaj dubo ne ekzistas medikamento. Tiam vi komprenos: mi povus esti via
daŭriganto... (entuziasme)
Lucanius! Lasu min adiaŭi vin - kiel Villanovus!
CALVIN Neniam plu
mi povos esti Lucanius. Do la embrio estas ne la via.
SERVET La mia,
sole la mia, do mi ne povas revoki ĝin. Sed min mem, ĉi tiun mizeran
elpolvaĵon, eĉ se ĝi nomiĝas Mikelo Servet, mi povas
revoki. Mi povas malkonfesi!
CALVIN Tio do estas la lasta ŝirmejo por nia
memkonservo en la malpuro de mizera mensogo kaj malkuraĝo. Vi farus min el
kontraŭulo via kunkulpulo kaj samtempe vi malaltigus vin.
SERVET
Ĉar mi timas, timas la fajron.
CALVIN Se iam mi
priploros vin, mi priploros vin nur pro tio. La verko estas neretirebla sed vi entreprenus
malkonfesi ĝian aŭtoron.
SERVET Por
ĉiam ĝi restos inter ni.
CALVIN (montrante al la ĉielo) Kaj la
tria? Kiel mi respondos pri vi antaŭ Dio? Vi nur humiligas vin: mi
fordonus mian animon por mizera marĉandado.
SERVET Mi prefere
humiligas min ol ĉi tiun malfeliĉan, persekutatan libron kiu jam
vekiĝis je propra vivo. Se mi retiros, mi neniigos ĝin. Se mi neos
ĝin, ni nur disiĝos. Ne estas kriterio por la vero kies nomo
ornamas ĝian frunton. (kun amara
ironio) Mi donacas ĝin al vi, envicigu ĝin inter la viajn...
CALVIN
Grandanima vi estas. Mi deklarigos vin frenezulo. (Li ekiras.)
SERVET Atendu... (Haste li prenadas skribaĵojn de sur la
tablo.) Miaj argumentoj, dokumentoj... Ĉu ne kune ni iros al la debato?
CALVIN Venos
por vi Farel.
SERVET Ni devus
iri kune. Sola mi timas. Viaj fanatikuloj... Mi petegas vin, ne incitu ilin
kontraŭ mi! Parolu vi sola! Se Farel blekas, la menso paraliziĝas al
mi...
CALVIN Li ne
blekos.
SERVET Se Farel komencas boji, la odoraĉo de
brulanta karno trafas mian nazon, mi ne vidas, nur krampiĝantajn
internaĵojn, miajn blindige blankajn ostojn, mian baraktantajn pulmojn
inter la flamoj, mian vizaĝon eksplodantan kiel porcelana vazo... Lasu min
nun iri kun vi, Johano!
CALVIN Idelette
fartas malbone. Unue mi devas iri al ŝi.
SERVET Sed ne
Farel... Memoru kion vi promesis al Idelette!
CALVIN Iru sola!
Aŭ akompanate de Perrin’anoj. Sed kun via permeso mi fermigos la pordegojn
de la urbo. (For.)
SERVET Mi iros
libere... Al libera, publika debato! Ĉiopova patro, estu al mi proksime...
En la juĝejo
FAREL (al De
la Fontaine) Transdonu mian ordonon al la karcerestro: ĉu sinjoro
Perrin, ĉu la enketisto instrukcios ke sinjoro Servet estu kondukita en
la preĝejon, la arestito restu samloke, ĝis plua ordono.
DE LA FONTAINE
Sed sinjoro... La Majstro diris...
FAREL Al Majstro Calvin mi klarigos la aferon.
Herezulo ne rajtas meti la piedojn en konsekritan domon de Dio. Finite.
DE LA FONTAINE
Komprenite. (For.)
Pupitro
Denove eksonas sonoriloj. Kanto de Galeruloj. Calvin suriras la
pupitron. Silento.
CALVIN Indulgu nin, Ĉiopova Dio por ke ni
transdonu nin humile al Vi, ne infektu la servadon per propraj pensoj kaj restu
obeemaj en Via volo! Amen.
La prezentado ekde nun fariĝas iufoje polifonia: parolo de Calvin,
teksto de Farel diktata de li al predikisto kaj furiozado de Servet en la
karcero. La tuta scenejo vidiĝas en lumo, escepte la kampon Champel.
SERVET Gardisto, jam pasis la 11a! (Ekscitite li vestas sin, poluras la
ŝuojn kaj prenante siajn dokumentojn, preparas sin al la debato.)
CALVIN Kunhomoj miaj, fratoj en la Sinjoro!
Malfacilaj tagoj ekpezis sur ni, denove ni devas fronti la malamikojn de la
reformacio. Nun kiam niaj junaj samkredanoj kun la vortoj de la naŭa
psalmo paŝas sur eŝafodon, nun kiam la hispanaj solduloj de
imperiestro Karolo marŝas kontraŭ Ĝenevo por subjugi nin al Romo
kaj kiam pafdistance de niaj limoj episkopo De la Baume preparas sin por nova
amasbuĉado, memoru miajn ĉiamajn avertojn: virinoj, viroj, junuloj,
aĝuloj, malriĉuloj kaj patricioj, ni ĉiuj perdiĝos se ni ne
unuiĝos. La nesto de idoladorado, Sodomo kaj Gomoro estis ĉi tiu
urbo, en suferoj kaj bataloj ĝi fariĝis modellando de la Sinjoro dum
dekkvin jaroj. Ni sangabunde oferis por ĝi;
viaj amatoj - martiroj de la purigita evangelio lasis trapiki al si la langon,
elektis prefere la pendumilon ol denove diri Ave Maria[xxiii].
SERVET
Gardisto! Mi volas paroli kun la karcerestro! (La gardisto restas senmova kaj silenta.)
CALVIN Nia
ofero alportis fruktojn. La Sinjoron ĝojigas rigardi sur nin. Kunfratoj
miaj, vi bone scias ke mi ne trompas min per iluzioj, mi ne plezuriĝas per
la vido de mia propra vizaĝo, do rakontu aliuloj kiel feliĉige doni
kalkulon pri la ŝanĝoj de la novaj tagoj. Opiniu pri ni,
anstataŭ ni, per vortoj de spontanea direndo, Vergerius, la papista
eksepiskopo de Istrio. Jen miaj fratoj (legas):
Ho, kiel kortuŝa komunumo troviĝas en Ĝenevo! Se eksonas la
sonoriloj, la komercistoj tuj fermas siajn vendejojn, finas la laboron, ekdirektas
sin al la plej proksima preĝejo por kanti psalmojn de David, aŭskulti
la Vorton.
SERVET Gardisto,
mi devas paroli en la preĝejo. Ĉu vi ne komprenas? Ĉu vi ne
aŭdas, hundo? Mi denuncos vin, fripono!
CALVIN Ili
glorigas la Sinjoron en la gepatra lingvo, sen perantoj kaj nekompreneblaj
latinaĵoj, en la libereco de esprimiĝo.
SERVET Gardisto,
voku Calvin, la mizeran vortrompulon! (La
predikistoj kaj Perrin en katenoj eniras la juĝejon.)
FAREL Mi petas vin aŭskulti la decidon de la
defenda komisiono pri la afero de sinjoro Perrin. En nia minacata stato por la
sekureco de la urbo li estu arestita.
CALVIN (Dum la policestro forkondukas Perrin.)
Ho, Ĝenevo! Estu benata kiu ĉesigis la paganecon inter viaj muroj.
Estu benata kiu post miljaro alportis la orepokon de la libera esplorado.
Ĝis ĉi tie la letero post kio mi demandas: kie vi estas, Mikelo
Servet, vi monstro konstruita el naŭza herezo;
anabaptista, panteista, kontraŭ-Triunua rompanto de nia paco kaj unueco?
Ekstaru antaŭ ni, lasu min prirespondi viajn blasfemajn demandojn! Montru
vin al la komunumo por ke vidiĝu la vizaĝo de tiu kiu kvankam demetis
la papon sed ne surprenis Kriston kies diecon li neis en sia fiverko Restitutio Christianismi.
VOĈO Kie li
estas? Ni vidu lin!
CALVIN
Bedaŭrinde, vi vidos lin. Baldaŭ li alvenos.
SERVET
Gardisto, provoso, ŝtatsekretario, karcerestro! Kie vi estas,
Calvin? Mi pruvos per viaj propraj agoj ke vi estas murdisto kaj kovardulo, vi
ne kuraĝas entrepreni publikan debaton. Mi ne plu timas la
morton ĉar mia afero estas prava, vane vi krias kontraŭ mi kiel
blindulo en la dezerto.
FAREL (Al
predikistoj sidantaj ĉe la tablo kiuj voĉdonas akcepte pri ĉiuj
punktoj, levante la manon.) Bazelo: kontraŭ. Zuriko: kontraŭ.
Ŝafhaŭzeno: kontraŭ. Kaj ili aldonas: liberigu nin de la
naŭza herezulo!
CALVIN Eĉ
nur aŭdante liajn demandojn, konsterniĝas ĉiu honesta kristano. Jen lia unua demando kiu estas
samtempe ankaŭ insida respondo: Ĉu la krucumita homo, do Jesuo estas
filo de Dio kaj se jes kial? Aŭdu!
Kial? Lia dua demando: Ĉu la regno de Kristo estas en la homoj kaj se jes
kiam oni alvenos tien, kiam oni renaskiĝas? Ĉu vi atentas? Kiam
oni renaskiĝas? Mia respondo: kiam ni liberigos la eklezion de li kaj
samspeculoj. (Rido.)
SERVET Vi
misinterpretas ĉiun mian vorton ĉar venĝemo bruligas al vi la
koron kaj vi mensogas, mensogas, mensogas, senscia, insida kalumnianto. En vi
ekŝaumas kolero eĉ pro plej milda opono, ankaŭ en aferoj de
vetero. Kie vi estas, Dio, kie vi estas, Kristo kiam en via nomo oni pelas
senkulpulojn en morton?!
FAREL (Diktas al la intertempe aperinta De la
Fontaine.) Antaŭ niaj potencaj sindikaj moŝtoj kaj juĝistoj
de nia urbo, laŭ peto de la privata akuzanto Nikolao de la Fontaine, la
26-an de oktobro en la 1552a jaro de la Sinjoro finiĝis la proceso
kontraŭ Mikelo Servet de Villanova, origina el la hispana reĝlando
Aragonio. La malkaŝaj konfesoj de la akuzato konfirmis
ĉiun punkton de la akuza dokumento. Lian libron plenan de herezoj kiun li
presigis sekrete, la ekleziaj konsilioj de la fraturboj, kune kun siaj
Ĝenevaj fratoj akceptis kun konsterno kaj indigno...
CALVIN Tria
demando lia: Ĉu necesas kredo por bapto kaj kion celas la sakramentoj en
la Nova Testamento? Ĉu vi bone atentas? Ĉu necesas
kredo por bapto? Neante la ĝustecon de la baptado en la infanaĝo
li rebaptigis sin en sia trideka jaro. Imagu, kiel subakvigis lin, ĉi tiun
barbozan suĉinfanon baptopatro Satano kaj pabtopatrine iu ina diablo! (Erupcia rido.)
SERVET Donu
okazon, okazon ke mi refutu viajn malamatajn mensogojn! Bruligo
de libroj ne estas respondo! Respondo al nenio! Mortigo ne egalas
konvinkadon! Je amo de Dio mi petas vin, konvinku min pri miaj eraroj, konvinku
min, konvinku min, konvinku min! Ĉu la ĉielo ne falas sur vin kiam vi
deklaras herezuloj viajn personajn malamikojn?
CALVIN Kvara
demando lia. Kaj kio se ĉi tiuj sakramentoj estas nur alegoriaj?
Alegoriaj, do neesencaj;
malsaĝaĵoj, papistaj ceremonioj...
VOĈO Al
fajro kun li!
CALVIN Kvina demando lia: Kial la alveno de Kristo
estas graco kaj ĉu antaŭe niaj prauloj estis en la infero? Demando
insida samkiel serpento en herbo. Ĉi tiu babilona malvirgulo de la pensado
malĉastanta per siaj duboj kiu jam junaĝe prostituite cedis sin al
ĉia vagabonda ideo fremda estas fakte mizera fenomeno de la infero de
Dante: Malpleno, Truo, Nenio. Sed danĝera malpleno por religie blindaj; lia nenieco estas danĝero por
ĉiu nefirmulo. Lia pliboniĝo ne plu espereblas. Nur pere de li ni
povas bari la ĝeneralan dismoraliĝon.
VOĈO Al pendumilo
kun li!
SERVET Kial ne frapas vin la fulmo de Dio,
animuzurpantoj, alproprigantoj de la vero grasiĝintaj je akuzado? De kiu vi
aĉetis min? Ĉu de mia patrino, patro, en sklavfoiro? Mi
naskiĝis ne por bredado sed por pensado. Mi naskiĝis homo kiu volas
disponi ne nur sian korpon: sed ankaŭ siajn pensojn. Kie vi, Calvin, dio
de respondoj? Kiu rajtas devigi iun ajn demeti la malliberecon de sia konvinko
en la nomo de via libereco? Kun apostolo Paŭlo mi ĵetas al vi en la
okulojn: ĉiu estu la ligito de sia konscienco. Konvinku min,
konvinku min se mi eraras!
FAREL Ni, sindikoj, kriminalaj juĝistoj de la
urbo, surbaze de la proceso okazigita kontraŭ vi, konvinkiĝinte ke
malgraŭ ĉiu admono kaj atentigo vi disvastigas falsajn, herezajn
instruojn kaj kontraŭagas la fundamentajn principojn de la kristana kredo,
estigis skismon kaj konfuzon en nia eklezio kaj ne hontis publike dissemi vian
instruon al la mondo...
SERVET Ĉu mi eble ne havas argumentojn?
Polycarpus, Klemento kaj Tertullianus...
CALVIN Klemento neniam diris ion tian. Ankaŭ
Cyprianus asertas la kontraŭon. La nocio de la Triunuo estis
akceptita jam antaŭ la Nicea koncilio.
SERVET Kie vi estas, Aristoteles por ĵeti al
ili en la okulojn: Platon karas al mi sed pli karas la vero ol li... mia turmento,
mia vero. Kara patrino, kial vi naskis min al ĉi tiu kruela
mondo! (Refalas en sin.)
CALVIN Sed por kio ĉio ĉi se li mem
konfesas siajn misirojn?!
VOĈO Li
konfesu! Antaŭ ni konfesu!
CALVIN Li konfesus se li ne forkurus ankaŭ
ĉi-foje antaŭ la publika debato. Duafoje vi trompis min, Mikelo
Servet. Dua- kaj lastafoje. La Sinjoro turnu sian vizaĝon al vi kaj
kompatu vin, amen. (Kanto
de Galeruloj.)
FAREL Ne, ne,
ne! Ni ne povas konsideri lian junaĝon! Kiu ekstermas la vulpon, ekstermu
ankaŭ la vulpidon antaŭ ol la ruzo maljuniĝus en ĝi. Mi ne
dubas pri lia kulpeco kiel mi ne dubas pri Dio. Se necesas, mi
farigos tamburon el mia haŭto: tiel mi anoncos ĝis mia morto ke li
estas herezulo. Ĉu nur Liono, Romo kaj Madrido rajtas sendi niajn plej bonajn
filojn al aŭtodafeo? Ĉu Ĝenevo ne rajtas havi herezulojn por
demonstri ekzemplon? Ĉu respondi ne estas nia devo? Skribu, La
Fontaine!
Kampo Champel
Sonoriloj sonas. Granda amaso marŝas al kampo Champel kie la
brulŝtiparo staras preta. Veronika kun floro en la mano. Ekzekutisto pliĝustigas la lastajn
ŝtipojn. Tribuno, predikistoj vice sidantaj. Farel aperas alrapide,
transdonas la tekston de la verdikto. Venas Mikelo Servet kondukata de du tribunalaj servistoj. Subaksele lia libro. Oni starigas lin antaŭ
la eŝafodon, kontraŭ la juĝista tribuno. Je mansigno de Farel
paŝas Darlot sur la tribunon. Silento.
FAREL Fratoj miaj! Turmentoplenaj monatoj pasis de
tiam ke la nekonata vagabondo forkurinta el la malliberejo de la franca
inkvizicio, alveninte sur luita ĉevalo, kun rimedoj de la spirita
putvenenado kiun li nomis reformado de la kredo ekloĝis en la gastejo Al
la Rozo kaj malgraŭ plurfoja
rifuzo far nia Majstro li alsturmis lin per krudaj akuzoj por gajni nin por
siaj herezaj instruoj. Nur lia naiva kredemo povis superi lian aŭdacon
kiam li esperis surprizi Calvin kaj la sentinelojn de nia reformita kredo en
dormo de nescio. Ni deŝiris la maskon de lia nekonateco. Jen, vi
povas nun prijuĝi la misfaman Mikelon Servet kiu havas survizaĝe la
malbelajn trajtojn de la kontraŭkristana skismemo. Ĉiuj
povis legi la pekliston de liaj agoj kaj falsaj opinioj pendigitan sur la
pordego de la urbodomo. Sed vi ne povis legi la turmentojn de niaj multaj tagoj
kaj sennombraj noktoj kiam rezulte de duelo inter pardonemo kaj puni-vokaj
faktoj ni povis pridecidi la justan, ununure eblan verdikton, eĉ
kontraŭ la Perrin’anoj.
VOĈO Kie
estas Auber Perrin?
FAREL En la
meritita loko, en karcero. Liaj adeptoj kiel ratoj diskuris. Kiu ankoraŭ
volas scivoli, montru sin. Ni vidu la restintajn serpentovojn! (Ektima silento.) Ni plenumis doloran
devon. Sindika moŝto Domin Darlot, konigu nian finan decidon.
DARLOT
Akuzato, genuiĝu!
SERVET Sole
antaŭ Calvin kaj Dio.
FAREL De Dio
vi forturnis vin, Calvin vi rifuzis. Vi staras antaŭ la Leĝo.
SERVET En
kontraŭleĝeco.
DARLOT (Post kiam Farel mansignas al li.)
Mikelo Servet, vi pruviĝis kulpa en terura, grave indigniga, aninvenena
misagado. Vi domaĝis nek penon nek pasian, obstinan argumentadon por
infekti la mondon per viaj herezaĵoj kaj stinka veneno de viaj ideoj.
Grava, naŭza estas via kulpo, peko kiu meritas severan korpan punon.
Ĉar ni volas purigi la Dian eklezion de la infekto kaj fortranĉi de
ĝi la putran membron;
post kiam sufiĉan tempon ni konsiliĝis kun niaj kuncivitanoj kaj la
nomon de Dio...
SERVET De la
perforto!
DARLOT ...ni
vokis por helpo por povi eldiri pravan verdikton en la nomo de la Patro, Filo
kaj Sankta Spirito...
SERVET En la
nomo de la spirita embriomurdo...
DARLOT ...fidele al la leĝo kaj pruvinte
ĉiun vian herezaĵon, per jena decido nia ni kondamnas vin, Mikelo
Servet...
SERVET (falinte surgenuen, alpremante sian libron)
Dio mia...
DARLOT ...ni kondamnas vin, Mikelo Servet, esti
kondukita en katenoj al kampo Champel kaj ligite al fosto esti viva bruligata
kune kun viaj libroj sur malrapida fajro - á
petit feu - ĝis via korpo cindriĝos. Tiel
finiĝu al vi la vivo por eterna admono al tiuj kiuj pekus simile. Amen.
FAREL Ni
preĝu! (La amaso genuiĝas por
silenta preĝo dum tribunala gardisto ligas Servet. Kaj kiam oni volas
forpreni lian libron, li dumane alpremas ĝin al si.)
SERVET Murda
mano ne tuŝu mian libron! Mi petegas vin, kondamnu min ne al fajro sed al
perglava morto. Glavon! Havu koron! Eĉ se rustan, neakran, foruzitan, breĉitan
glavon!
FAREL Glavumo cediĝas nur al murdintoj.
Kontraŭ ses literoj vi elmeritos ĝin. Revoco. Alie atendas vin duobla morto... La dua transmonde. Revoco! Indulgu vin! Via mizera
karno ja ĉiel pereos. Indulgu vian animon, ne estu ĝia
tirano se vi ne plu povas esti ĝia portanto.
SERVET Ĉi
tiu libro fontas el mia animo. Mi ne rajtas malhonori ĝin. Ho,
se nur mia lango cindriĝus la unua por ke la doloro ne eldirigu per mi
viajn naŭzajn ses literojn! Se mi eldirus ilin - atestu por mi, bonaj
homoj! - tiu ne plu estos mi. Tio estos sonoj de miaj pulmoj, hepato, ostoj; mi ne
akceptas, senvalidigas tion! Glavon, pendumilon mi petegas, mortigu la homon
kiu mi estas sed kompatu la junulon kiu mi estis. Mia tuta juneco
enestas inter la muroj de ĉi tiu libro. Detranĉita kapo, kadavro
malvarmiĝinta sur pendumilo, ĉu ne sufiĉa kompenso por vi?
FAREL Revoco!
(Calvin venas
rompite.)
SERVET Johano!
Lucanius! Misericordia![xxiv] (Ĵetas sin antaŭ lin.) Misericordia! Vi ne havis kuraĝon
aŭskulti mian lastan argumenton.
CALVIN Retenis
min ne malkuraĝo sed morto. Mia edzino mortis. Idelette mortis.
Stariĝu!
SERVET (Ne stariĝas.) Pardonu min! Pardonu
ke en mia soleco mi ĝenis vin sen inda kaŭzo. Al kiu mi povus turni
min, mi ja estas el inter vi. Rajte de la lasta vorto mi diras: ankaŭ mi
estas el inter vi. Apartenas al vi kiu estas la kaŭzo de mia perdo. En la
sino de Romo mi estus povinta senti min sekura, anstataŭ mi perantoj
aranĝis ĉiun aferon mian kun Dio; en mia
nomo kaj anstataŭ mi ili legis kaj pensis ĝis vi venis kaj konsternis
nin, konsciigante nian individuan respondecon. Vi donis al mi la Skribon en la
manojn, la falsitan revelacion kaj per tio trudis al mi solecon, transdonis min
al la tribunalo de miaj propraj pensoj, Johano. Vi deŝiris de ni la
senvaloran dekoron, turnis al ni la vizaĝon internen, devigis fariĝi
interna homo en la abismo de la pensado, en ĉerka soleco. Ni ricevis la
gracon en grego, el aliula buŝo dum vi ne bruligis la indulgencojn por ke
sub turmentoj de la individua memkonfeso ni haku ŝtupojn sur nia propra
dorso por nia ascendo. Pli frue aliaj surprenis nian
respondecon kaj vi ordonis al ni ke ni mem akceptu nin. Mi laŭagis. Refoje
kaj denove mi elŝiris min el la timo de la libera esplorado... vi
instigis min... Al verkado vi instigis min... Vi diris: la vento ne rompas
fendiĝintan kanon, ne estingas bruletantan kandelon. Estingas, Calvin.
Kial mi ne povas diri ankaŭ pri vi: nur en sonĝo mi parolis kun la
reĝino?
CALVIN
Ĉar ankaŭ pri niaj sonĝoj ni respondecas.
SERVET Terura
krueleco.
CALVIN Por la
fina graco. Por la afero kiu disponas kaj nian vivon kaj nian morton. Se vi
centfoje pravus: eĉ tiam mi ne povas forlasi la TUTON por ĝia PARTO
kiu estas vi hodiaŭ kaj povos esti mi morgaŭ. Pro individuaj
koleroj mi persekutis vin neniam - mi mem estas persekutato kaj povas kun vi
diri kiel kredon de la reformacio: la vento ne estingas bruletantan kandelon.
Mi diras kun vi kaj demandas sola: kiu donacas al mi la flugilojn de kolombo
por ke mi forlasu ĉi tiun urbon kiu estas konfidita al mi por
ĝismorta respondeco kaj kies sinjoro mi ŝajne estas kvankam mi estas
nur ĝia krucumito, sur la kruco de devigoj. Mi akceptis, mi mem eltrinkas
ĉiun amaran kalikon de mia ofico. Ĉerko atendas vin, mi deziras al vi
la gracon de Dio... (For.)
VERONIKA (Ĵetas sian floron sur la
ŝtiparon, kuras al Servet kaj plorante kisas lin.) Dio mia, sinjoro
doktoro, sub kiel malbona konstelacio vi naskiĝis. (plorskuate) Kial vi rifuĝis al amikoj, kial ne al malamikoj?
Sinjoro doktoro, amata sinjoro doktoro, kie Dio nun forrestas? Kie la vera,
brila Ĉiopuvulo?
SERVET Ne
demandu, Veronika, ĉar malplenas miaj okuloj, malplenas la ĉielo; mi
ne plu scias kie estas la brila Ĉiopovulo ĉar Li forlasis min, pelis
en revadon kaj lasis min sola kun miaj demandaj frazoj kaj mi ne scias: ĉu
li levis aŭ terenbatis min kiam li kondukis min en ĉi tiun urbon - ne
atentigante: dormu kun malfermitaj okuloj, Mikelo Servet! Kiel vaksopupoj,
kiel ludfiguroj! Inter la muroj de la Nova Jerusalemo dormu kun malfermitaj
okuloj, bonaj homoj! Kiel vaksopupoj. Kiel ludfiguroj. Bonan nokton.
(La ekzekutisto flankenŝovas Veronikan. Servet ekiras al la
eŝafodo. La amaso komencas la Kanton de Galeruloj. Sonoriloj sonas en la turoj
de Ĝenevo.)
KURTENO
Legantoj kompetentaj en la prireformacia literaturo povus riproĉi la
aŭtoron pro eraroj pri faktoj, ekz.: Servet ne kalkuleblas al la
junaĝaj amikoj de Calvin;
la leterojn de Servet al Calvin transigis al inkvizicianoj ne Farel sed
Guillaume de Trie;
la sekretario de Calvin en Ĝenevo, De la Fontaine, estis neniam sekretario
de la ĉefepiskopo de Vienne; Calvin - kiam li devis
fuĝi el Parizo kun rektoro Copus - estis savita ne de la armitoj de
Margareta de Navarra;
tio estas pli malfrua turno de lia vivo kiam lin savis dukino Renata en Ferrara
el la ungoj de la inkvizicio ktp. Estas vaste konate ankaŭ ke Idelette de
Bure, edzino de Calvin dum la Ĝeneva proceso kontraŭ Servet en 1553
ne plu vivis;
ŝi mortis en 1549. La tempa aŭ loka ŝanĝo aŭ nuanca
modifo de ĉio ĉi estis nur postulo dramaturgia.
Klarigaj notoj
[i] Gaude et laetare Virgo Maria (latine): Ĝoju kaj gaju, Virgulino Maria!
[ii] Al fuego! (hispane): Al fajro!
[iii] De trinitatis erroribus (latine): Eraroj pri la Triunuo
[iv] Institutio religionis christianae (latine): Institucio de la kristana religio - ĉefverko de Calvin
[v] Restitutio (latine): Restarigo (t.e. de la kristana religio)
[vi] Potentialiter (latine): potenciale
[vii] Filum Labyrinthi (latine): fadeno de Labirinto (t.e. orientilo)
[viii] Serenissimus (latina): via moŝto, alparolo de la romiaj imperiestroj
[ix] Libertas scientiae diabolicum dogma (latine): La libereco de la scienco estas diabla instruo.
[x] Tolérance! (france): Toleremon!
[xi] Encomium moriae (greke-latine): Laŭdo de la malsaĝeco
[xii] Christianismi restitutio (latine): Restarigo de la kristanismo
[xiii] Saint Pierre: preĝejo Sankta Petro en Ĝenevo
[xiv] Innocentia (latine): naiveco, senkulpeco
[xv] Sub sigillo secreti (latine): sub la sigelo de la sekreto
[xvi] Ubi abundavit delictum, superabundavit gratia (latine): Kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis.
[xvii] Cuius regio, eius religio (latine): Kies regio, ties religio.
[xviii] ordonnance (france): regularo, dispono, ordono; eklezia regularo de Ĝenevo
[xix] Magister dixit (latine): La majstro diris (t.e. deklaris neerareble)
[xx] Revoco (latine): mi retiras (t.e. instruon)
[xxi] Alea jacta est (latine): La kubo estas ĵetita (t.e. la decida paŝo farita).
[xxii] fadeno de Ariadna: fadeno, per kiu oni povas eliri el labirinto
[xxiii] Ave Maria (latine): Saluton, Maria (komencaj vortoj de unu el la plej konataj katolikaj preĝoj).