Mór Jókai:
El la hungara: Jozefo Horvath
La vojon inter Felvinc kaj
Nagyenyed dividas demonta rivereto, traarkita per daŭra ŝtonponteto.
Ambaŭborde de la rivereto leviĝas du potencaj salikoj; al ili
ligiĝas historio rememorinda. Sep generacioj vidis ilin kreski; de idoj al
idoj herediĝis la historio pri ili. Eĉ nun ĝi revokiĝas
vive en la memoron, kvazaŭ okazinta dum nia vivo...
...Precize cent kaj kvindek jaroj
forpasis, de kiam la kuruca-labanca[i]
vivo pleje modis. Ĉi-tage kurucoj, morgaŭ jam labancoj donis
leĝojn en Enyed. Kiam ĉi tiuj malaperis el-tra la urborando, envenis
tiuj el la kontraŭdirekto. La bonaj Enyed'anoj ĉiam preferintus, ke
ĉi bravuloj – anstataŭ ilin vizitadi – renkontu sin mem reciproke;
sed ĉi tiuj estis saĝaj sinjoroj, aŭdintaj ion kaj tion pri
strategiaj artifikoj, per kiuj malamiko povas esti venkita, se oni ekstermas
ĉiun provianton el ties ĉirkaŭaĵo. Kaj tion ili ankaŭ
transplantis en la praktikon.
Ĉar dum la ordinaraj
militfortoj de la landestro[ii]:
la brilaj nobelaj rajdtaĉmentoj, belaj, svelte kreskintaj husaroj kun
lupfelaj pendmanteloj, elektitaj hajdukoj, ruĝe-blue uniformitaj
infanterianoj penadis ĉe la landlimoj en ordinaraj bataloj kun la
ĉeffortoj de la imperio: la brilaj kirasitaj, krestokaskaj rajdistoj,
dragonoj portantaj broditajn bubalfelojn kaj celsekuraj muskedistoj, la
landinternon travagadis longe-larĝe aventurema popolo vagabunda,
veste-geste tiel simila unu al alia, ke eĉ la propra patrino ne scipovis
diferencigi: kiu apartenas al kurucoj, kiu al labancoj.
Tiuj homoj estis plejparte
misvojintoj, kiujn la milito, senesperiĝo, mizero ruinigis – restigante al
ili nenian elekton alian, ol preni falĉilon, pioĉon kaj
rekrutiĝi al kurucoj aŭ labancoj laŭ tio, kies soldatoj ilin
ruinigis.
Kaj ĉi speco horde iris de
urbo al urbo ĉantaĝante kaj rekvirante – kie ili trovis cedemon,
bruligante – kie ili estis kolerigitaj kaj diskurante – kie ili estis
timigitaj. Tiel do ne kun troa pasio ili konfrontis batalojn: venkito ordinare
transpartianiĝis al venkinto; kaj laŭ aserto de Mikelo Cserei[iii]
troviĝis homo, kiu kvar-kvinfoje estis kuruco kaj almenaŭ samfoje
labanco.
Ĉi
nemalofta sanĝiĝemo de la aferoj levis baron al la gloravido,
ĉar se iu elbatalis al si vastan famon kaj renomon, povis senĉese
timi, ke eble morgaŭ lia tuta armeo transmarŝos al lia
kontraŭulo, kiu siaparte, kompreneble, ĉiujn indulgos, nur lin solan
pendigos, kontraŭ kiu li ja pleje nutradis sian venĝemon.
Sed oni helpis sin kutime
ŝanĝante la nomon. Tio okazis pli ofte ĉe labancoj, kiuj
entuziasme baptadis sin je nomoj, kiujn – laŭ ilia kredo – la cerbomankaj
kurucoj neniel povas elparoli sen impliko de la lango: tiel plej ofte torditajn
germanajn vortaĵojn, kiujn ili mem ne komprenis.
Alimaniere agis la kurucaj „paŝaoj”,
kiuj klopodis doni al si rumanajn nomojn.
En tiu tempo do la plej terura
danĝero por Enyed kaj la ĉirkaŭsituantaj urboj estis la
kurucestro Balika, kiu loĝis en groto de la rokvalo Torda, eĉ nun
menciata nur kiel Fortikaĵo Balika kaj aliparte du labancestroj,
rezidantaj en Mezőség[iv];
unu el kiuj fieris per la kurioza nomo Trajcigfricig, dum la nomo de la alia
sonis pli romantike: Borembukk.
Kiaj la nomoj, tiaj estis
ankaŭ iliaj portantoj: foje mallertaj, foje kruelaj, duone komikaj, duone
sangaj figuroj, pri kiuj la publika famo klacxo rakonti samtiom da
interesaĵoj, kiom da teruraĵoj kaj per kies nomoj unuflanke
vartistinoj timigadis plorantajn infanojn, aliparte studantoj de Enyed ironiis
petoleme unu pri alia.
Ho tiuj studantoj, studantoj de
Nagyenyed estis unikaj junuloj!
Kiam kalvinana knabo akiris la
povon tranĉi plumingon el ansera plumo, lia patrino plenigis pansakon per
rondaj salpastetoj, la patro aĉetis al li paron da botoj, kaj kun tia
provizo lin veturigis al Enyed, demetis en la korto de la kolegio,
vangofrapinte benis lin, kaj lasis sur tiu sama loko, cedante al li la elekton
fariĝi pastro, profesoro, reĝa juĝisto, ĉefkapitano aŭ
magistrata sinjoro. Plue la patro ne havis zorgon pri li. La knabo plenkreskis,
barboziĝis; oni lin plenŝtopis, grasigis per mangaĵo kaj sciencoj,
ferminte lin hermetike for de ĉiuj mondaj logoj, zorgis pri liaj korpo
kaj animo, edukis lin en kredo kaj sano, faris el li pastron, profesoron,
reĝan juĝiston, ĉefkapitanon aŭ magistratan sinjoron, do
por kio li havis cerbon kaj bonŝancon, sen ke la gepatroj cerbumis pri
tio. La kolegio estis por li Patrino.
Kvin-sescent adoptitojn havis la
respektinda matrono kaj plurcentmil forintojn da enspezo por edukado de tiom da
belaj knaboj; plue plej erudiciajn profesorojn, kulturitajn en eksterlandaj
akademioj; mondfaman bibliotekon kaj ĉiaspecajn premiojn, instigantajn la
junularon unuparte al diligento, aliparte ĝustatempe kutimigantajn ilin al
la bonefika konscio, ke kvankam neabunde, tamen propramerite ili jam kapablas
vivi.
En tiuj tempoj profesoro rektoro de
la kolegio de Nagyenyed estis la respektinda, dokta sinjoro Gerzson Tordai
Szabó, fervora kulturanto de sciencoj, eksterordinare pacama viro kaj senlaca
protektanto de bonaj moroj.
Ĉar se li remparis sin per
siaj timige grandaj foliantoj, li povis tiel perfekte perdiĝi por ĉi
tiu mondo, ke ofte okazis: li devis demandi la edzinon, ĉu li estas jam
manĝinta aŭ ne. Antaŭ siaj disĉiploj li parolis kun valido
de orakolo. Li ŝatis nur mildajn, pacajn sciencojn, ekzemple la
astronomion kaj mekanikon, sed ne la historion, kiu – laŭ liaj vortoj –
instruas nenion alian, ol ties nomojn, kiuj distingiĝis en mortbatado de
homoj, kaj kiu prikantas heroaĵojn de sangoverŝaj, kruelaj kulpuloj
kaj mensogas en senfina sinsekvo, anstataŭ plibonigi la postmondon per
ekzemplo de piuloj, bonefikaj kaj saĝaj cerboj.
La brava sinjoro validigis sian
antipation kontraŭ historiaj figuroj, ne plaĉantaj al li ĝis
tia grado, ke por la anima savo de siaj disĉiploj li pretis eĉ
falsigi okazintaĵojn, ordonante al la profesoro de historio karakterizi al
la disĉiploj Kleopatran kaj Semiramisan kaj aliajn senhontajn virinajn
personojn kiel aĉajn, abomenindajn monstrojn, pri kiuj eĉ pensi jamas
terure.
Kaj ne estis permesite direkti la
okulojn al virina figuro; dancado, violona muziko estis por ĉiam
ekzilitaj el ĉi rondo; en la preĝejo – por ke la pli agaj studantoj
ne povu okulumi al knabinoj – estis loko barita aparte por ili malantaŭ
la benkoj; tie ili devis sidi sur kvadrate tranĉitaj pinotraboj, por ne
povi levi la kapon pli alten ol la dorsapogilo de la antaŭa benko.
Ĉar por la respektinda sinjoro estis principo, bazita kvazaŭ sur
roko, ke juna homo ne bezonas koni jupulinojn antaŭ ol edziĝi, do
ĝis li finas la studojn kaj ĝis ne havas propran panon sub la
tranĉilo; kaj ĉio, kio okazus antaŭ tiam, estus nur vantemo kaj
vojo al malbono.
Estas memkompreneble, ke ĉi
tiu estas la malplej populara mondkoncepto, kiu povas esti esprimata por la
publika bono, kaj ke plej malmultaj adeptoj de tiaj konceptoj troviĝis
ĝuste inter la interesatoj, la studantaro de Enyed. Ĉu ne estas
absurde, ke eĉ foje-fojete oni ne vidu virinajn figurojn, ja oni trovas
ĉiujn virinojn de la dekkvara ĝis la dudeka vivojaroj belaj.
Sed la transplantadon de la edukaj
maksimoj de sinjoro Gerzson malfaciligis la cirkonstanco, ke li havis filinon,
ial-kial tiel belan, ke se oni elektadus eĉ dum duonjaro en la urbo, oni
certe returniĝus al ŝi.
Kiom da studantoj nur ekvidis la
knabinon, ĉiuj enamiĝis al ŝi. Sed vane, ĉar pli facilis
al animo perdiĝinta retrofuĝi tra Stikso, ol al studanto
prosimiĝi al Klarinjo – ĉar tiel oni nomis la knabinon – ĝis
dudek-paŝa distanco.
Sinjoro Gerzson havis
unuetaĝan domon en tuja proksimo de la kolegio. La ŝtuparo estis
barita per kradopordo, do ne povis okazi, ke vizitonte la sinjoron profesoron,
juna homo erarvenis al Klarinjo; kiun cetere li vane renkontus, ĉar la
brava knabino edukiĝis laŭ tiaj Dio- kaj studanto-timaj principoj, ke
certe ŝi forkurus.
Ja ne havis ĉiu ventkapulo
aliron al la dokta sinjoro profesoro; lia dompordo malfermiĝis nur al
probitaj individuoj. Tiaj probitaj individuoj estis humanissime[v]
Jozefo Zetelaky kaj humanissime Aarono Karassiay.
La unua estis deksepjara junulo kun
bela, knabineca vizaĝo; li estis eksterordinara favorato de sinjoro
Gerzson, pri kiu ĉi lasta firme kredis, lia spirito estas pli ŝlose
fermita en libroj de sciencoj, ol estus enkarcerigita aŭ simile al
insektoj, enalkoholigita. Li ĉiam estis unua inter eminentaj, verkis
ĉiuspecajn versojn – egalis por li: ĉu en heksametro, pentametro,
safiko, alkajo, aleksandrino aŭ anakreona maniero.
Memkompreneble inter la
versaĵoj ne troviĝis priamaj, nur pri vintro, printempo, rikolto,
fulmotondro kaj similaj pri-kioj. Krome li flue parolis greke, latine, hebree
kaj france, li konis la astrojn sur la firmamento kaj laŭspece la florojn
sur la tero; ĉe kemiaj kaj fizikaj eksperimentoj asistis ĉiam li al
sinjoro Gerzson. Kaj super ĉio ĉi li estis tiel virtoplena junulo, ke
respondante pri tiu parto de la mitologio, kie temas pri diino kutime
leĝere vestita, li ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.
La alia: humanissime Karassiay
estis mense nerapidema, sesajara togulo, tre vortŝpara, kvietsanga junulo,
favorata de sinjoro Gerzson pro la fakto, ke koncerne neniun diboĉon,
interbatiĝon lia nomo menciiĝis, kio se okazus, estus sekviginta
grandan malfeliĉon, ĉar la Naturo dotis lin per tiaj brakoj kaj
ŝultroj, ke foje levitaj por ies perdigo, ili certe havigus tempon por
longedaŭraj babiloj. Sed li lacigis sian teruran forton nur en pacaj
metioj najlante-fajlante diversajn porfizikajn ilojn por la sinjoro profesoro
kaj la ceterajn movojn de siaj brakoj li ekzemplis nur en okazoj, kiam dum
grandaj vakacioj la junularo aranĝis prezentadon de mitologiaj dramoj en
la aŭlo; kompreneble kun vira aktoraro, antaŭ vira publiko, en kiuj
Karassiay rolis kiel Heraklo kaj Zetelaky kiel Dejanira; ĉi lasta tiel
perfekte, ke neniu estus dubinta pri li, ke li ne estas vera junulino. Estis nura
plezuro apekti ankaŭ Aaronon, batalantan kun kentaŭroj, kiam li sola
terenbatis tridek paganajn diojn.
Okazis, ke nelonge antaŭ la
grandaj ekzamenadoj, sinjoro Gerzson Tordai Szabó faris vastajn preparojn al siaj
natursciencaj demonstracioj, celantaj prezenti, kiel transiĝas akvo en
aeron, kiel kungluiĝas du hemisferoj sekve de atmosfera premo post
elpumpo de la aero, kiel oni povas bruligi aeron kaj dancigi paperhometojn sub
elektra aparato, do aferojn konsideratajn tiutempe mirakloj. Por ĉi celo
li transdonis al siaj elektitoj la ŝlosilojn de la fizika muzeo, por ke
ili tie fervoradu. Kaj li ankaŭ spertis, ke ambaŭ eminentuloj aktivas
jam de frua mateno en la muzeo kaj nur malfrua vespero ilin elvenigis de tie.
Laŭdindaj, diligentaj junuloj, kutimis diri sinjoro Gerzson, prenu
ekzemplon pri ili, sendiaj, vantemaj, diboĉaj sentaŭguloj, similigu
vin al ilil
Kaj nun ni vidu, kio okupas niajn
junulojn en la fizika muzeo. Ĉi tiu ĉambro havas kurteneblan fenestron
por optikaj eksperimentoj, malfermiĝantan rekte al la korto de la
respektinda sinjoro. Ambaŭ niaj fervoruloj staras kun koncentrita atento
antaŭ ĉi tiu fenestro kaj aplikante grandan radoteleskopon en la
rondan aperturon de la fenestro, ili ŝajnas ion observi. Ĉu stelon?
Certe, sed kial per lenso malsupren direktita?
Nun Jozefo enrigardas kun pia
entuziasmo... "Ho, Dio mia, kiel belega", li suspiras, ne povante
reteni la admiron... Belega? Jes ja, iu stelo... "Nun plukas rozojn, kiel
mi dezirus esti tiu rozo!" Sed tio ja devas esti tamen ne stelol
Sub la preteksto observi
stelojn, la bravaj junuloj taglonge okupiĝas nur per observado de la bela
Klarinjo tra la lensotubo; dum sinjoro Gerzson kredas, ke ili lacigas la
okulojn per mirakloj de la firmamento, ili amuzas sin sekvante teleskope la
ĉarman knabinon kun plejpleja plezuro tra ĝardeno, ĉambro kaj
kuirejo.
Koncerne Aaronon, ĉi amuzo
estis nur ŝerco, sed Jozefo tute kaptiĝis: ne povis deŝiri sin
de la teleskopo; kaj se longe li ne povis enlensigi la knabinon, li ne
manĝis, ne dormis, nek havis humoron por io ajn, nur
ĝemadis-suspiradis, forgesis, kion li legis kaj mirigis sinjoron Gerzson
ne atentante liajn prelegojn, ĉar anime li iradis en tiu rozlaŭba
ĝardeno post la bela knabino, kolektanta disflorantajn rozpetalojn en la
tukon per siaj blankaj manetoj.
Dum la demonstradoj unu mallerto
lia superis la alian: li rompis, dispecigis, kio venis al li en manproksimon;
ĉe eksperimento kun fosforo li dozis hidrogenon anstataŭ oksigeno:
sekve de kio li preskaŭ eksplodigis la tutan klason.
Sinjoro Gerzson ne povis klarigi al
si, kio la knabon trafis. Li serĉadis, esploris kaŭzojn, sed trovis
nenion; ĉar kiam li klakiris tra la longa koridoro, en la muzeo denove
ĉio reordiĝis: la teleskopoj direktiĝis ĉielen, la
miksboteloj kaj aerpumpiloj blove-ĝeme laboris.
Kaj Jozefo sentis ĉiam pli
kreski la dolorojn de sia koro: la trompema lenso kelkfoje tiel proksimigis al
li la adoratan personon, ke mirigite li etendis al ŝi la manojn kaj
rekonsciiĝis nur, kiam la fenestro refrapis liajn fingrojn, kio donis al Aarono
duoblan kaŭzon por rideksplodo.
Meze de tiaj doloroj la malica
tentanto portis la pian junulon ĝis tia ekstremo, ke iun posttagmezon li
altabliĝis kun la firma intenco – eĉ diri terure – poemi pri amo.
La versaĵo konsistis el
safikoj, estis provizita per ĉio bela, kio nur troviĝas sub la suno
kaj luno. Kiam li legis ĝin al Aarono, ĉi lasta ĵuris, ke dum
sia vivo eĉ famon pri pli bela poetaĵo li ne aŭdis.
Iun vesperon, miriĝintaj en la
lunlumon, la du junuloj interparolis ĉe la muzea fenestro:
–Se nur Klarinjo povus legi ĉi tiun versaĵon! – diris Aarono.
– Hm! – respondis Jozefo. (Tio ne estis tiutempe facila afero,
ĉar ankoraŭ ne eldoniĝis sep modgazetoj, en kiuj oni povus
ĝin presigi.)
– Se mi estus en via loko, malgraŭ ĉio mi ĝin
enmanigus al ŝi.
– Sed kiamaniere?
– Mi ĝin ĵetus en la ĝardenon.
– Ĵeti jes, sed kio okazos, se vento ĝin misportos, kaj
ĝi venos antaŭ la respektindan sinjoron?
Nun venis la vico de Aarono diri
"hm".
– Ni devus ĝin kaŝi falditan inter burĝonantaj
rozoj – diris Jozefo suspirante –, por ke kiam ŝi venos frumatene kolekti
rozpetalojn, ŝi trovu ĝin kaj legu sola.
– Nu, tiom facile fareblas – respondis Aarono. – De ĉi tie,
el la fenestro oni povas subeniĝi per dika ŝnuro ĝis la ĝardena
muro, de ĝi facile salteblas sur la fositan grundon. Reire oni povas
suprengrimpi sur la sambukujo kaj ĝisveni per la ŝnuro.
– Kia ideol – teruriĝis Jozefo – ĉu mi descendu
ŝnure el fenestro de la kolegio? Ĉu mi transgrimpu nokte sur fremda
barilo?...
Mem Aarono teruriĝis pri
ĉi tiuj vortoj.
– Ja mi ne diris, ke faru tion vi, mi diris nur: facile fareblus.
Jozefo eksilentis por kelka tempo.
Poste li diris:
– Ĉu vi ne scias, kie
rezerviĝas longa ŝnuro?
– Mi ja scias, la malnova sonorila
ŝnuro polviĝas ĉi tie, en la subtegmentejo.
– Alportu ĝin!
Aarono iris por la ŝnuro, el
nodbastono li fabrikis sidilon ĉe la ŝnurfinoj, sidigis Jozefon sur
ĝin, kaj volvinte la ŝnuron ĉirkaŭ la fenestrokruco kaj
kroĉante ĝin ĉirkaŭ siaj muskolozaj polmoj, li lasis
ĝis la ŝtona barilo subeniĝi Jozefon, kiu eĉ momenteton ne
ŝajnis zorgi pro tio, ke se la ŝnuro elglítus el la manoj de lia
kamarado, tuj rompiĝus al li la nuko; se troviĝis kialo zorgi, estis
nur la timo, ke iu malkaŝos ilin. Neniu lin malkaŝis. Li povis
transpasi sur la muro, kaŝi la leteron inter la rozoj kaj helpe de la
polmoj de Aarono facile leviĝi ĝis la muzea fenestro. Nur tiam la du
junuloj ekmikris reciproke, kiel evidentan malsaĝaĵon ili faris.
La alian tagon eĉ rigardi ili
ne kuraĝis unu al la alia, des malpli tra la teleskopo. Kiel fifarintoj de
kolosa krimafero ili time evitis la kulpejon kaj matene kun baraktantaj koroj
ili subaŭskultis la klakadon de la botoj de la respektinda sinjoro
laŭlonge de la koridoro.
Li enpaŝis. Nek Jozefo, nek Aarono
kuraĝis levi la okulojn al li, kredante, ke de ilia nazo li scipovos legi
la noktan atencon.
– Venu flanken por momento, humanissime!
Zetelaky pli similis mortan ol
vivan. Eĉ por la trezoro de la tuta mondo li ne rigardus supren al sia instruisto,
kiu kun terura silento longe lin esplorrigardis.
– Mi volas diri nur, humanissime, – fine li ekparolis
sekavoĉe -, ke se alifoje vi portos versojn, venu kun ili ne tra barilo,
sed tra la pordo, ĉar vi distretis ĉiujn tulipbedojn. Cetere la versaĵo,
kiun vi verkis, ne estas malbona, nur en unu loko lamas la adoniko.
Kaj ĉe tio li ŝovis al li
la pritraktitan versaĵon en la manon.
Jozefo ne oponus eĉ, se en tiu
momento la tuta kolegio kune kun li sinkus sub la teron.
Kvankam la versaĵon trovis Klarinjo
en la menciita loko, sed kiel bone edukita knabino konsideris sia devo unua
fari denuncon pri ĝi al la patro, plendante samtempe ankaŭ pro la
distretitaj tulipbedoj. La maljuna sinjoro tuj rekonis la skribmanieron kaj la
artifiko de Jozefo senmaskiĝis antaŭ li. De tiam li ne konfidis al li
eksperimentojn, nek sendis lin labori en la fizikan muzeon.
Intertempe okazis foje-refoje, ke
la studanta junularo aŭdis ne nur pri aferoj skribitaj en libroj, sed
ricevis informojn ankaŭ pri tio, kio okazadas landvaste, ne klopodante
tro kaŝi siajn kun- kaj kontraŭsentojn rilate al io kaj tio en la
kuruca-labanca mondo aŭ ceteraj terenoj; kaj kelkfoje antaŭ la
komenco de la studhoroj, kiam du-tricent studantoj kolektiĝis en unu
aŭditorio, oni povis sperti eĉ tiajn emojn, ke se la afero venus
ĝis batalo, ĉi respektinda korporacio apenaŭ restus senfara
observanto de tia amuzo.
Post nelonge dezirinda okazo
prezentiĝis por tio. Iun tagon iliaj moŝtoj sinjoroj Traicigfricig
kaj Borembukk sendis homon en la urbon kun mesaĝo, ke oni tuj elportu al
ili centon da buĉindaj bovoj, kvindek kvintalojn da lardo, mil panojn kaj
dekdu ujojn da kazeo, ne forgesante ankaŭ pri vino, kiu povas esti ne pli
ol ducent bareletoj. Tiutempe la bravaj Enyed'anoj jam estis en tia mizero rilate
al provizo, ke nur per ekstrema zonostreĉo ili povis kunmeti la postulatan
kvanton; kaj kiam ili ĉion ĉi surĉarigis, jen Balika informiĝas
pri la afero, aperas el sia groto, prenas al si perforte la tutan
liveraĵon kaj portas ĝin en la ravinon Torda.
Nun kion faru la bonaj Enyed'anoj?
Ili povis plendi ripete al Trajcigfricig, ke Balika kunportis, kio
manĝebla kaj trinkebla troviĝis en la urbo kaj konsili, ke li postiru
lin kaj reprenu ĉion. Trakurita de kolero, Trajcigfricig surplandigis
siajn taĉmentojn kaj ĵuris forbruligi Enyed ĝis la tera surfaco
kaj ke anstataŭ ĝia vino li trinkos sangon de ĝiaj
loĝantoj. La melfeliĉa loĝantaro tre ektimis pro la kruela
minaco, ja plenumi la postulon – eĉ kun plej bona volo – ili ne povis.
Kaj la ularo de Traicigfricig jam
proksimiĝis al Marosújvár kaj laŭ tio, kiel li traktadis la
survojajn vilaĝojn, Enyed povis imagi al si, kio ĝin atendas.
Tiaj mizeroj estis jam kutima stato
en Enyed. Ricevinte famon pri proksimiĝo de labancoj, la loĝantoj
rapide forlasadis siajn domojn, kion gardindan ili havis, ili fosis en keloj,
sub garbejo en teron, la virinojn, knabojn, maljunulojn irigis en montojn,
arbarojn. La junulinojn oni kolektis en la kalvinana preĝejo kaj armeblaj
viroj kuniĝis samloke, en la korto, kiu – ankaŭ nun videblas – estis
ĉirkaŭigita per fortika, alta ŝtonmuro, provizita per pluraj
bastionaj turoj, konstruigitaj de la lokaj gildoj: unu apartenis al la
honorinda botfara, alia al la honorinda teksista gildoj, aparte levigis por si
unu la draptajla, komune alian la tanista kaj ŝufara gildoj, la kvinan
pretigis la butonistoj kun la oraĵistoj kaj la sesan la forĝistoj kun
la ŝlosistoj. Ĉi tie estis gardataj la gildokestoj kaj dum grava
danĝero ĉi tie kolektiĝis la majstroj kun siaj helpistoj
formante tiamaniere la gardistaron de la fortikaxjo de Dio.
Kontraŭflanke staris la
kolegio, potenca, trietaĝa, kvar-ala konstruajo, kie rezidis sepcent
studantoj, tuta armeo por okazo, se venus vico de neceso.
Kiam la famo, trakurinta la urbon
atingis la kolegion, la juna sango ekbolis en la studentaj koroj: ni ne cedos
nin, ne cedos la urbon! – ili ekkriis entuziasme kaj sekvamatene dum studhoro
de kemio la respektinda sinjoro Gerzson Szabó devis konstati, ke liaj
disĉiploj aperis armitaj per glavoj kaj lancoj en la aŭditorio, kun
la insista postulo, ke ili estu gvidataj de la profesoraro kontraŭ la
labancoj.
Nu, tio estis bela peto al la
respektinda sinjoro Gerzson Szabó, ke li konduku iun ajn en militon!
– Ĉu la menso transturniĝis al vi, dilectissimi[vi]?
– demandis la bona sinjoro – iru, trinku purgantes pectora sucos[vii].
Ĉu mi estas Ajakso aŭ furioza Aĥilo, ke vi volas min treni en
batalon?! Aŭ mi edukis vin mirmidonoj, nutrantaj en vi sangavidajn
pensojn? Ĉu vi, kiuj turnadis librojn en la manoj, kurbigas viajn lipojn
por milita bleko? Ĉu mi transplantis en vin tioman saĝon kaj
sciencon, por ke vi falu unu post alia sub batoj de malamiko, ajna senscia
militisto, naskita por morto?
Tiel parolante sinjoro Gerzson
rimarkis, ke eĉ Zetelaky kaŝegas ian glavon sub la togo. Potence li
altondris lin:
– Ĉu eĉ via moŝto portas armilon, ĉu eĉ
via moŝto? (Kiam li alparolis iun per "via moŝto", kutime
li tre koleris.) Distaŭzita la honesta ordo de la mondo! Ĉu estis iam
kazo, ke elektitoj de poetoj, muzoj, loĝantoj de sanktaj boskoj, amikoj de
Pieridaj skuaĉis armilojn en la manoj?... Nu, ekvortu via moŝto, se
vi scias!
La konfesigato fine elparolis:
– Jes, sinjoro, troviĝas kazo: kiam disĉiploj de Pajno
prenis bastonojn kontraŭ la gaŭloj, detruantaj Helikonon kaj ilin
mortbatis.
Sinjoro Gerzson rekaptis la kapon,
ĉar li estis trafita mezmeze per la riposto.
– Kaj se mi ne permesos al vi preni armilojn en la manojn, dum la
nobla urbo penadas per pacaj marĉandoj forigi la danĝeron de super
si?! Kaj al via moŝto, humanissime Zetelaky, mi diras nur, ke vi ne
bezonas prirespondi ĉiun demandon. Kaj nun mi ordonas al vi formeti en
ĉi momento ĉiujn armilojn el viaj manoj, kaj se iu alie agos, estos
malpermesite al tiu trapasi refoje la sojlon de ĉi tiu kolegio kaj neniam permesiĝos
esti denove membro ĝia! Clarissimi domine[viii],
juratoj, sonigu la fenditan sonorilon!
– Ĉi tiu fendita sonorilo estis sonigata, kiam iu feste
eksigatis el la kolegio.
La vortojn de la rektoro sekvis
profunda silento, interrompata nur de la raŭka gongado de la sonorilo. La
junuloj, pretaj kontraŭiri eĉ sesoble pli opan malamikaron,
mildigitaj per la vortoj de sia profesoro, ĉiuj demetis la armilojn.
La fendita sonorilo
silentiĝis; la studantoj residiĝis, eltiris siajn librojn; la
respektinda sinjoro prenis sian gvidlibron kaj prelegis, kvazaŭ nenio
okazis, ĝis la horfina sonorado. Tiam li lasis iri siajn disĉiplojn.
La konfiskitajn glavojn kaj lancojn li ordonis surĉarigi kaj meti en la
subpreĝejan volbegon, por ke oni ne havu aliron al ili.
Nokte, rekonsciiĝinte de la
timiĝo, kaŭzita de la vortoj de la rektoro, ili rekomencis konspiri,
kaj ĉar la armiloj estis konfiskitaj, ili decidis eliri post malfermo de
la pordegoj sur la bordon de Maros. Trovinte konvenajn freŝajn salikbranĉojn,
ĉiu hakis por si bastonon, kiun ili portis subtoge en la kolegion kaj
formetis zorge en la lignokamero.
Ili pensis, ke ankaŭ bastono
estas konvena armilo, se konvenulo tenas ĝian finon.
Jam la saman tagmezon aperis
Trajcigfricig sub la urbo kun sia trimilopa labancaro. La "nobla
urbo" elektis la urbestron, la kolegia konsilio destinis la respektindan
sinjoron rektoron iri al li delegacie.
Trajcigfricig akceptis la
delegitaron surĉevale: la cetera armeo marŝadis surpiede, escepte la
tri lignajn kanonojn, tiratajn kutime per bubaloj. Sed la demando, ĉu oni
povus pafi per ili sen minaci la vivon de ĉeestarantoj, estis superflua
dubo. Troviĝis ankaŭ kvara kanono, el kupro, kiun la malamiko
ŝtopis per najloj, cedante ĝin al la propra sorto, kaj el kiu
ekspertoj de Trajcigfricig tiel lerte ellogis la najlojn, ke fajrigata, la tuta
ŝargo elflugis tra la eksplodiga truo, lasante post si nur la kuglon en la
tubo.
– La armeo mem estis belega popolo: koncerne ĝin bone trafis
la epiteto "elektita", ĉar ĝi estis kompilita el
ĉiuspecaj gentoj, troviĝantaj en la lando: kungregiĝis en
ĝi hungaroj kun rumanoj, valonoj, marodistoj, serboj kaj ciganoj: unu
nudpieda kun kasko surkape, alia kun glavo ŝnurita ĉirkaŭ
peltmantelo, ĉi tiu peniranta sub paftubego perdinta radojn kaj
streĉilon, tiu kun alispeca kaj eklektika provizo, sed ĉiuj unuanime
kaj unuforme kun tonditaj lipharoj kiel konigilo por la kazo, se ili
batalmiksiĝis kun kurucoj kunmetitaj el similaj elementoj, sed portantaj
longajn harojn kaj ĝisorele ŝmirglatigitajn lipharojn. La pliparto
piedis en ŝnurŝuoj, nur al oficiroj estis donita deca piedvesto kun
alnajlitaj spronoj, kiuj pro nehavo de ĉevaloj servis por nenio krom
falĉi la krurojn al siaj posedantoj en kazo de forkuro.
Tian armeon komandis Traicigfricig;
sed devus trompiĝi, kiu kredas, ke li similis al sia ĉifona subularo.
La ĉevalo sub li estis plej bela angla rajdbesto; li portis
maŝkirason, teksitan el arĝentstelaj ĉenoj sur orfadene
ŝnurumita, griotkolora silka jaketo, sur lia frunto tronis krestohava
kupra helmo; unu manon kaŝitan en stalskvama ganto li ripozigis sur la
tenilo de larĝa, rekta glavo.
Kvankam el lia larĝa, inerta
vizaĝo kaj malnoblaj trajtoj legiĝis, ke al ĉi pompo lin
kondukis nek la nasko, nek meritoj; ja kiom da fibuloj, vestopecoj sur li
pompis, tiom da diversaj monogramoj vidiĝis sur ili; tamen sidante surĉevale
li kontribuis al si sufiĉan dignon, por desupre paroli al tiuj, kiuj
marŝis piede.
Lia subulo en la estrado Borembukk
estis granda, trabe gracia buĉisto kun senhara, osteca muzelo; sian
ĉefon malsimile li ŝajnis koncentri nekutiman zorgon esti
laŭeble plej malpura. Lia feljako brilis pro graso, la vangoj sendube
povus fanfaroni, ke ili renkontis nenian akvon krom pluvo.
Lia tuta arsenalo konsistis el
unusola buĉhakilego, per kiu li scipovis unusvinge mortbati bovon.
Antaŭ tiel meritplenaj viroj
aperis la dumembra delegacio kun profunda riverenco kaj demetitaj ĉapeloj.
Por plia honorigo sinjoro Gerzson prononcis tre belan diskurson en la latina
antaŭ la du militestroj.
Trajcigfricig rigardis al
Borembukk, kaj ĉi tiu re al li: neniu de ambaŭ sciis latine eĉ
vorteton, tamen ili ŝajnigis ĉion kompreni.
– Mi komprenas bone, kion via moŝto rakontis – diris la
estro, rimarkinte, ke sinjoro Gerzson ne plu parolos kaj frapis al li degne la
ŝultron. – Kio nomiĝas via moŝto?
– Gerzson Tordai Szabó mi estas,
profesoro rektoro de la honorplena kolegio kaj la sinjoro en mia akompano estas
lia nobela moŝto Johano Tóth, burĝestro de la nobla urbo.
– Kaj kie forrestas la gildestro de botistoj?
– Li ne konsideris laŭcele
miksiĝi inter nin.
– Nu, mi diras, ĉar ankaŭ tiu devas ĉeesti, la
armeo ja bezonas trimil parojn da botoj, kio en tri tagoj devas troviĝi
antaŭ mi, alie mi ĵuras je mia praula glavo (li ĝin stelis ie),
ke ĉiun botiston mi forblovos de sur la tersurfacol
Pli aŭdacan ĵurpromeson,
mi kredas, ĝis nun neniu faris.
Sinjoro Gerzson klinis la kapon,
kaj nun la urbestro ekparolis hungare:
– Ni sciigos la honestan gildestron pri via volo, digna moŝto,
kaj li entreprenos ĉion eblan. Kaj ni petas vin en la nomo de la tuta
urbo, dignu resti eksterurbe kun viaj taĉmentoj, ĉar – kvankam ni
tenas vin en nia plej bona opinio – la malsaĝa plebo tiel timas
armularon, ke preninte la famon pri ties proksimiĝo, ĉiuj diskuris en
arbarojn, parte fermis sin en la preĝejo: do se vi envenus, vi trovus
nenion krom malplenaj domoj, kaj al ni vi malebligus konformiĝi al viaj
deziroj sekve de tio, ke neniu restus, ĉe kiuj ilin ekzekvi.
Traicigfricig flustris ion en la
orelon de Borembukk, kaj mallerte kaŝante sian ruzan rideton, li
reparolis:
– Honestaj servistoj! Sekve ke timante kaj
pro tio, ke estante malsaĝaj ankaŭ ni ne dezirindus, ke viajn domojn
lasante ne plenaj, en ili neniun trovinte, do irinte diru vi al la popolo, ke
ne forportu nin, sed ili hejmenvenu kaj poste precipe kvankam, ni tendojn
starigu, por ke ni vidu ke laŭ tio ĉiu hejme estas, estu bruligataj
kandeloj ĉe ĉiu domo kaj cetere se io aŭ tio iel aŭ aliel
okazus, tiam vi ekvidos ion kaj tion nu do.
Sciiginte la delegacion per tiel
ornamriĉa parolado pri sia ultimato, lia komandanta moŝto lasis la
delegacion reiri en la urbon. Li kaj la taĉmentoj demetis sin sur la kampo
proksimume mil paŝojn de la muroj, farante ĉiu al si tendon el
tritikaj garboj. Kaj reveninte la delegacio diskonigis al la loĝantaro, ke
ĉiu rehejmiĝu en sian domon, kaj por la nokto metu kandelon en siajn
fenestrojn, kaj kio eltrudeblas el la propra mizero, nepre kunportu, por
kontentigi la labancajn sinjorojn.
Okazis kiel decidite: la gildanoj unu
post alia iris hejmen, la virinoj kaj maljunuloj, fuĝintaj en arbarojn,
estis revokitaj kaj ĝis malfrua nokto la tuta urbo ne ĉesis bakadi
kaj fritadi por la meritplenaj sinjoroj. Nur Klarinjo petegis en la nomo de la
puceloj, ŝlositaj en la preĝejo por la graco resti por tiu nokto sub
la ŝirmo de la domo de l' Sinjoro. Kaj la peto, subtenata ankaŭ de la
ceteraj virgulinoj, estis fine aŭskultita ankaŭ de la nobla
magistrato kaj profesoraro.
Sekvis bela, lunluma nokto, la
pejzaĝo ĉirkaŭe silenta; la magistratanoj trankvile dormis en
siaj baldakenaj litoj meditante, kiel saĝe ili forigis la danĝeron de
super la urbo. Tricent kvindek virgulinoj ripozis sub la sankta ombro de Dio en
la preĝejo, kiam al Klarinjo ekŝajnis, kvazaŭ iu ŝin
vekadas kaj instigas ne plu dormi kaj supreniri en la turon.
En tia duonsonĝo ŝi
ascendis sur la ŝtupoj ĝis la loko, kie pendis la kvindekdu-kvintala
sonorilego de la sankta eklezio; kaj kiam ŝi elrigardis tra la alta
turaperturo, ŝajnis al ŝi vidi malhelan makulegon malrapide rampantan
al la urbo. Post nelonge distingiĝis granda homgrupo, el kies maso
reflekte elbriladis fero de falĉiloj kaj pikstangoj en la lunlumo.
Eklumis en ŝi la kompreno: la
labancoj atendis nur, ke disiĝinte la burĝoj kuŝiĝu por
nokta ripozo en siaj domoj, por ke ili povu ĉi tiujn embuske surprizi...
Klarinjo ne volis perdi eĉ momenteton: ŝi ne malsupreniris en la
preĝejon por veki la kamaradinojn, sed trafulmita de sava ideo, ŝi
kroĉiĝis sur la ŝnurego de la kvindekdu-kvintala sonorilego,
por ke ektirite ĝi alarmu la tutan urbon.
Malfortaj estis la brakoj de la
knabino, sed la danĝero fortigis ilin: liginte sin per siaj blankaj
manetoj al la aspra ŝnuro, ŝi eksvingis la pezan sonorilegon, kiun
ordinare du viroj apenaŭ povis ekmovi kaj antaŭ ol la grupo atingis
la eksterajn murojn, la alarmilo ekgongis potence super la urbo. En la sekva
minuto ĉiuj homoj saltis surpieden, kaj kvazaŭ direktataj de
nevidebla mano, la maljunuloj kaj virinoj rekuris en la arbaron, la viroj sur
la preĝejajn bastionojn, tiamaniere ke kiam la labancoj alvenis en la
urbo, trovis ĉiujn domojn jam vakaj.
Kolerego atakis Trajcigfricig pro
la superruzo. Li ordonis bruligi senmalfrue la urbon en dekdu lokoj.
Sed apenaŭ liaj subuloj levis
la manojn por ĉi damninda ago, tia pluvego ektorentis, ke ĝi estingis
ĉie la brulon: la labancestro supermezure blasfemis egale Dion kaj diablon
pro ĉi misfortuno.
Ĉe la matena krepuskiĝo
la respektinda rektoro kaj la magistratestro denove eliris antaŭ lin. La
militestro eĉ ekvorti ne cedis ilin. Li altondris ilin kun la riproxco, ke
ili estas ruzaj, mensogemaj hundoj, kiuj trompas honestajn virojn kaj forte
ĵuris, ke li dispafigos en rubon la tutan urbon, preĝejon kaj
kolegion, buĉos glave la loĝantojn kaj disdonos la virgulinojn al
siaj soldatoj, se oni ne eldonos al li la personon, kiu ektiris la
sonorilegon.
– Tiu persono estas ĝuste mia filino, digna moŝto – respondis
deprimite sinjoro Gerzson –, sed se koste de ŝia vivo mi povos
elaĉeti la liberiĝon de nia urbo, certe mi ŝin transdonos al
vi, petegante vin nur por la sola graco, ke dehakigu al mi la kapon antaŭ
ol miaj okuloj vidos ŝian missorton.
– Tion vi ricevos! – konsolis lin Trajcigfricig kaj samtempe kun
ĉi kuraĝigo li ordonis, ke la taĉmentoj de ĉiuj flankoj
enmarŝu la urbon. Li mem – sidante kun brustoblova fiero sur sia
ĉevalo – ĵetis la bridon al la urbestro kaj tiamaniere li kondukigis
sin tra la stratoj, dum Borembukk sidiĝis sur la kolon de la profesoro kaj
kun komika teruro portigis sin ĝis la ĉefplaco, atencante per siaj
spronoj la flankojn de la brava blankaharulo.
La studantoj povis ĉion
ĉi observi el la kolegio, ĉar la procesio haltis ĝuste
antaŭe; sed la pordegoj estis ŝlositaj, la ŝlosilojn sinjoro
Gerzson mem enpoŝigis.
Poste ili devis vidi ankaŭ,
kiel oni eldonas la duonsvenan virgulinon, filinon de la rektoro, Klarinjon
tra la preĝeja pordego kaj kiel Trajcigfricig levas ŝin al si sur la
selon.
Sed tio jam vere supermezuris
ĉion, kion kun koro de studanto oni povas elteni.
– Mi mortigos la tutan mondon – stertoris Zetelaky ekster si –
mortigos sola ĉiujn – kaj kun kaporompa impeto kurjetiĝis malsupren
sur la ŝtupoj; post li Aarono kaj laŭvice la ceteraj ĝis la
lasta; antaŭ paso de minuto estis elturnita la ŝlosita pordego kaj antaŭ
tiu de alia – simile al incitita abelosvarmo la studantaro
elverŝiĝis sur la labancaron, okupintan la antaŭpreĝejan
placon.
Ili havis ne pli ol salikbastonojn
en la manoj, sed dum la densa pluvego malutiligis la labancajn muskedojn, la
ribelinta kolero faris pezaj la fustojn en iliaj manoj. Dum minuto la labanca
armeo estis premita al la muro kaj la botistoj, falintaj en aŭdacon pro la
unua hurlo, komencis pluvigi ŝtonojn sur ties kapojn.
– La du armeestroj, premitaj al muro, ne prenis la aferon por
ŝerco: vidante, ke iliaj homoj pli ol necese ŝanceliĝas sub la
batoj de la studantoj, turnis dorson al la batalejo kaj ekklopodis for ekster
la urbon. Trajcigfricig ĉirkaŭbrakis la kaptitan knabinon, okule
preskaŭ devorante ŝiajn predigitajn ĉarmojn. Kaj Borembukk
siaflanke ekkaptis sinjoron Gerzson ĉe la kolumo kaj tiel liverante lin
kun si cedis siajn enormajn krurojn al kurego.
Pli mallonge ol vorto
elparoliĝas, estis disbatita la labancaro al la kvar ĉieldirektoj;
kun apenaŭ tridek homoj kuris la du kapitanoj direkte al Felvinc, iliajn
spurojn strikte sekvis grupoj de studantoj, kun manikoj refalditaj, krudaj
salikstangoj enpugne, en longaj, nigraj togoj, pendigitaj ĉezone; per
siaj bastonegoj ili saltadis, kiel anglaj rajdĉevaloj.
Ĉiam pli konsumiĝis,
ĉiam malpliiĝis la persekutantaj kaj persekutataj grupoj, ĉiuj
trovis siajn partnerojn dum la kurado kaj popare postrestadis por
interbatiĝi. Fine restis du kontraŭ du aliaj: antaŭe
Trajcigfricig kaj ĉe liaj kalkanoj Borembukk: unu de la antaŭaj galopis
sur ĉevalo, la alia fidis siajn longajn krurojn; la ĉevalo
laciĝis sub la duobla ŝarĝo, kaj kiam ili atingis la menciitan
rivereton, ili vidis nur, ke ĝin ne eblas vadi, ĉar la impeto de la
pluvotorento kunŝiris la ponton kaj la akvo transbordiĝis.
– Nu labanco! – ekkriiis Aarono atinginte unu el la du
antaŭaj – jen venis fino al la mondo!
Vidante Borembukk, ke ĉi tie
oni fakte devas halti, ellasis la kolumon de sinjoro Gerzson kaj kaptinte per
ambaŭ manoj la buĉhakilegon tiel forte li batis al Aarono, ke se li
ne forsaltas, li estus dishakita ĉe la talio; sed la studanto replikis per
bastonego kaj tiel bonŝancis bati sur la ungojn de la labanco, ke tiu tuj
lasis fali la buĉilegon el la manoj. Responde la labanco kun besta rabio
kaj kun nuraj manoj alsaltis la junulon, kaj kvankam ĉi tiu celtrafis
ankaŭ ĉi-foje lian verton per la fusto tiel, ke ĝi kurbiĝis
proe kaj la labanca kapo ŝveliĝis kiel pufpaneto: tamen kvazaŭ
la afero koncernus ne lin, li kaptis la stangon de Aarono, volante ĝin eltordi;
sed siaparte Aarono bone enfiksis ĝin per ambaŭ manoj. Tiel ili
puŝtiradis sin reciproke tien-reen kelkan tempon, ĝis ambaŭ
laciĝis. Tiam ili komencis pafi fulmojn el la okuloj unu kontraŭ la
alia.
– Nu studanto – ekparolis
dentogrince la labanco – nun vi trovis vian homon: ĉu vi scias, kiu vin
kaptis? Mia nomo estas Borembukk!
– Sed la mia pli zigzagas – respondis Aarono – mia nomo estas
Ka-rass-ssi-ay!
– Ka-rass-ssi-ay! -ekkriis la labanco terurite – tiam ve al vi kaj
ankaŭ al mi: kaj momenton poste ektiregis sian malamikon, kaŭze de
kio ambaŭ tiel bonŝance falis de la alta bordo en la ŝvelintan
rivereton, ke super ili ŝaŭme fermiĝis la akvo.
Dume ankaŭ Jozefo atingis la
rabinton de Klarinjo. Vidante, ke ne plu eblas fuĝo, la rajdanto
descendis de la ĉevalo, eltiris la glavon kaj turnis sin kontraŭ
Jozefo, kiu kun muta kolero proksimiĝis al li.
– Ĉu vi reiros suĉi al via naskinto, bastardo! – li alkriis
la nudmentonan junulon – aŭ mi fortranĉu al vi la manojn kaj piedojn?
Zetelaky ne respondis, nur salivumis
al si la manplatojn kaj preninte la bastonon ĉe la mezo, kuraĝe
paŝis antaŭ la fervestitan estron kun timiga vizaĝo.
– Ej nu! ĉu vi vin ne portos for? –ekhurlis ĉi tiu
ekster si kaj per la glavo terure albatis lin. Sed en la manoj de Jozefo
ekturniĝis la batilo kaj per unu ekstremo ĝia li defrapis la glavon
tiel, ke ĝi sonore ektintis kaj per la alia li surbatis la kaskon tiel, ke
ĝi tondre ekgongis!
Stuporiĝis la cerbo de
Trajcigfricig pro ĉi tiu bato, li nur gapis dise kvazaŭ
serĉante, de kie oni lin batis. Kvankam ne estis kaŭzo por serĉi
tion, ĉar Jozefo ekpremis firme la bastonon kaj lokis ĝin tiamaniere
sur la talion de sia kontraŭulo, ke tiu disstreĉiĝis surtere
lasante fali la glavon el sia mano; kun elkavigitaj okuloj li klopodis tiri sin
al la ĉevalo, pro kio Zetelaky – terurita de la penso, ke tiu preparas sin
mortigi lian svenintan amatinon, ligitan sur la ĉevalo, saltis al li
metante ambaŭ piedojn sur lin kaj per definitiva batego li forsendis lin
trans ĉi tiun mondon.
Nur tiam li disrigardis serĉe
de siaj kompanoj. Ili postlasiĝis dise, nur ia toga alo, pende restinta
sur arbusto, atestis, ke iu subestas. Senhezite li alkuris kaj preninte la
togon li eltiris la subakvigitan Karassiay. Eĉ tiam li tenis sin
kroĉe kun Borembukk, kvankam la studanto ankoraŭ antaŭ, sed
Borembukk jam trans tiu certa submonda rivero.
Tiam kun la helpo de sinjoro
Gerzson kaj ŝutante akvon sur ŝin, ili revokis Klarinjon el la sveno
kaj falinte sur genuojn, ĉiuj kvar dankis la Sinjoron por sia
liberiĝo.
Kaj la du salikbastonojn, per kiuj
la malamikoj estis debatitaj, ili plantis ĉe la rivereta fluejo por
memorigi pri la okazintaĵoj; kaj sinjoro Gerzson donis sian benon al ili
kaj ankaŭ al la amo de Jozefo, kiu siaparte ne plu bezonis observi
Klarinjon tralense, kiam li deziris ŝin vidi.
Tio ĉi okazis antaŭ jam
cent kaj kvindek jaroj, kaj ambaŭ salikoj plue verdas sur la bordoj de la
akvo. Iam la kolegio konstruigis apud ili komfortan amuzdomon, kien la
studantoj eliradas en belaj somertagoj, rakontante unu al alia la historion pri
la du salikoj kaj kantante la psalmon "Forta burgo estas nia Dio!”
[i] kurucoj: hungaraj sendependistoj kontraux la auxstro-imperia Habsburg-dinastio fine de la 17a kaj komence de la 18a jc.; labancoj: Habsburg-partianoj kontraux kurucoj – samempoke.
[ii] Duko Ferenc Rákóczi, gvidanto de la sendependista movado kaj bataloj.
[iii] Historiografo el Transsilvanio (nun en
Rumanio) (1667-1756).
[iv] Regiono en Transilvanio (nun en Rumanio).
[v] Alparolo latina al superaklasanoj de kolegioj.
[vi] miaj karaj (latine)
[vii] sobriga trinkajxo (latine, citajxo el Ovido)
[viii] Estimataj sinjoroj! (latine)