9. Pinokjo vendas la alfabetumon, por viziti pupteatron
Apenaŭ ĉesis neĝi, Pinokjo ekiris kun sia
nova, bela alfabetumo sub la brako sur la vojo al la lernejo. Dumvoje li
turnadis mil fantaziaĵojn en la kapo, konstruis aerkastelojn, unu pli
belan ol la alia:
Kaj konversaciante kun si, li diris:
- Hodiaŭ mi rapide ellernos legi en la lernejo,
morgaŭ skribi kaj postmorgaŭ mi alproprigos la kalkuladon. Post tio mi gajnos multan monon per mia scio, kaj
por la mono unuafoje ricevita mi aĉetos al mia paĉjo belan mantelon
el bona ŝtofo. Sed kion mi diras, ĉu el bona ŝtofo? Tute oran
kaj arĝentan mi farigos al li, kun briliantaj butonoj. Ja tiu kompatindulo
vere meritas tion, ĉar por aĉeti al mi libron kaj instruigi min, li
restis en nura ĉemizo... en tia frosto! Nur paĉjoj kapablas je tiaj
oferoj!...
Dum tiel kortuŝite li parolis en si, ŝajnis al
li aŭdi de malproksime flaĝoletan muzikon kaj tamburfrapojn:
pi-pi-pi, pi-pi-pi, bum-bum-bum.
Li haltis, streĉe ekaŭskultis. La sonoj venis el fundo de longega krucostrato, kiu
kondukis al malgranda vilaĝeto sur la marbordo.
- Kio estas ĉi tiu muziko? Bedaŭrinde, mi devas
iri en la lernejon, se ne...
Kaj tiam li embarasiĝis. Tamen necesis iel decidi:
aŭ en la lernejon, aŭ aŭskulti la flaĝoletojn.
- Hodiaŭ mi iros aŭskulti la flaĝoletojn
kaj morgaŭ en la lernejon: por iri en lernejon ja ĉiam tempas - diris
fine tiu bubo, kaj levis la ŝultrojn.
Dirite, farite: li turnis sin en la krucostraton kaj ek,
kure li impetis. Ju pli li kuris, des pli distinge li aŭdis la
flaĝoletajn fajfojn kaj tamburajn tondrojn: pi-pi-pi, pi-pi-pi, bum-bum,
bum-bum.
Kaj jen, subite li trovis sin meze de placo plena de
homoj, kiuj tumultis ĉirkaŭ granda barako kun bunte farbita tegmento.
- Kio estas tiu
barakego? - demandis Pinokjo, turnante sin al knabeto el la vilaĝeto.
- Legu la
afiŝon, kaj vi ekscios.
- Mi volonte ĝin legus, sed ĝuste hodiaŭ
mi ne scias legi.
- Brave, bovo!
Do legos ĝin mi por vi. Do eksciu, ke sur tiu afiŝo estas skribita
per fajreruĝaj literoj: Granda Pupteatro...
- Ĉu la prezentado
jam delonge komenciĝis?
- Nun ĝi
komenciĝas.
- Kaj kiom kostas bileto?
- Kvar groŝojn.
Pinokjo, kiun kaptis scivolemo, perdis ĉiujn
konsiderojn, kaj demandis sen honto al la knabeto, kun kiu li parolis:
- Ĉu vi pruntedonus al mi kvar groŝojn ĝis
morgaŭ?
- Volonte mi donus - respondis moke la alia -, sed
ĝuste hodiaŭ mi ne povas prunti.
- Por kvar groŝoj mi vendos al vi mian jakon -
proponis al li tiam la marioneto.
- Kion mi faru per jaketo el bunta papero? Se pluvos,
neniel mi povos depreni ĝin.
- Ĉu vi volas aĉeti miajn ŝuojn?
- Ili taŭgas nur por bruligi fajron.
- Kiom vi donos por mia bereto?
- Bela varo, vere! Bereto el panmolaĵo! Musoj
formanĝos ĝin de sur mia kapo!
Pinokjon pinĉis-puŝis senpacienco. Li pretis fari la lastan oferton: sed li ne
kuraĝis, hezitis, ŝanceliĝis, suferis. Fine li elbuŝigis:
- Ĉu vi donus al mi kvar groŝojn por ĉi
tiu nova alfabetumo?
- Mi estas knabo, kaj aĉetas nenion de knaboj -
diris lia malgranda interparolanto, kiu estis multe pli saĝa, ol li.
- Por kvar groŝoj mi aĉetos la alfabetumon -
proponis brokantisto de vestoj, kiu kunaŭdis la konversacion.
Kaj la libro vendiĝis pli frue ol direble. Eĉ pensi terure:
tiu kompatinda homo Ĝepeto restis hejme, tremante pro frosto en nura
ĉemizo, nur ĉar li aĉetis alfabetumon al sia filo!