8. Ĝepeto
refaras la piedojn al Pinokjo, kaj vendas sian mantelon, por aĉeti al li
alfabetumon
Apenaŭ li
satiĝis, la marioneto komencis plendi kaj plori, ĉar li volis havi
paron da novaj piedoj.
Sed por puni
lin pro la bubaĵo farita, Ĝepeto lasis lin plori kaj senesperadi dum
duontago: poste li diris al li:
- Kial mi devus
refari al vi la piedojn? Ĉu por vidi, kiel vi denove forkuros el la domo?
- Mi promesas -
diris Pinokjo inter plorsingultoj -, ke ekde nun mi reboniĝos...
- Ĉiuj
infanoj ripetas la saman fabelon, kiam ili volas ion atingi - replikis
Ĝepeto.
- Sed mi ne
estas, kiel la ceteraj infanoj! Mi estas pli bona, ol ĉiuj, kaj ĉiam
diras nur la veron. Mi promesas al vi, paĉjo, ke mi ellernos metion, kaj
estos via konsolo kaj apogo dum via maljuneco.
Kvankam Ĝepeto montris sin nefleksebla,
pleniĝis liaj okuloj de larmoj, kaj lia granda koro de kompato, kiam li
vidis la malfeliĉan Pinokjon en tiel mizera stato, li respondis nenion:
sed prenis instrumentojn plus du rektajn lignopecetojn, kaj metis sin al laboro
kun fervoro plej granda.
Post horeto la
piedoj komplete pretis, du piedoj sveltaj, belformaj, plenaj de vivo,
kvazaŭ modelitaj de genia artisto.
Tiam
Ĝepeto diris al la marioneto:
- Fermu la okulojn kaj dormu!
Kaj Pinokjo fermis la okulojn, kaj ŝajnigis, ke li
dormas. Dum li kvazaŭdormis, Ĝepeto alfiksis ambaŭ piedojn al iliaj
lokoj per gluo, solvita en peco de ovoŝelo. Li algluis ilin tiel perfekte,
ke nenia signo de kunigo vidiĝis.
Apenaŭ la marioneto rimarkis, ke li ree havas
piedojn, li eksaltis de sur la tablo, kie li kuŝis etendita, kaj faris mil
saltojn kaj kapriolojn, kvazaŭ freneziĝinta pro la granda ĝojo.
- Rekompence por tio, kion vi faris al mi - diris Pinokjo
al sia paĉjo -, mi volas tuj viziti la lernejon.
- Brava knabo!
- Sed por viziti lernejon, mi bezonas iom da vestaĵoj.
Ĝepeto, kiu estis malriĉa kaj ne formetis
eĉ groŝon en la poŝon, faris al li vesteton el bunta papero,
paron da ŝuoj el arboŝelo kaj bereton el panmolaĵo.
Pinokjo tuj kuris rigardi sin en la akvo de sitelo, kaj
fariĝis tiel kontenta, ke pavumante li anoncis:
- Mi aspektas kvazaŭ sinjoro!
- Vere - atentigis Ĝepeto -, tamen tenu en la menso:
valoras ne la vesto, sed la enesto.
- Tio igas min memori - aldonis la marioneto -, ke io
ankoraŭ mankas al mi, por iri en lernejon, io plej grava kaj necesa.
- Kaj tio
estas?
- Alfabetumo.
- Vi pravas,
sed kiel havigi ĝin?
- Tre facile:
iri al butiko kaj aĉeti ĝin.
- Kaj la
monon?...
- Mi ne havas.
- Mi ankaŭ ne - aldonis la bona maljunulo malfeliĉe.
Kaj Pinokjo, kvankam li estis laŭnature gaja infano,
same senesperiĝis: ĉar mizero, se ĝi venas, ĝin komprenas
ĉiuj: ankaŭ infanoj.
- Atendu momenton! - ekkriis Ĝepeto subite, kaj
saltis sur la piedojn; li surmetis la malnovan mantelon plenan de flikaĵoj
kaj riparoj, kaj forrapidis el la domo. Post tempeto li revenis kun alfabetumo
en la mano, sed la mantelo mankis sur li. La kompatinda homo restis en nura
ĉemizo, dum ekstere neĝis.
- Kaj la mantelo, paĉjo?
- Mi ĝin vendis.
- Kial vi ĝin vendis?
- Ĉar estis varme al mi.
Pinokjo flugrapide komprenis
ĉi tiun respondon, kaj ne povis bremsi la impeton de sia bona koro, saltis
sur la kolon de Ĝepeto, kaj kovris lian vizaĝon per miloj da kisoj.