7. Ĝepeto revenas hejmen kaj la kompatinda donas
sian kunportitan matenmanĝeton al la marioneto
La malfeliĉa Pinokjo, kies okulojn la sonĝo
ankoraŭ vualis, ne rimarkis la piedojn, kiuj senreste forbrulis; kaj tial
apenaŭ li ekaŭdis la voĉon de sia paĉjo, li eksaltis de sur
la tabureto, por fortiri la riglilon; sed anstataŭ tio, post du aŭ
tri stumbloj li falsterniĝis sur la planko.
Kaj falante sur la plankon li faris bruon, kvazaŭ
sako da kuleroj pluvus de sur la kvina etaĝo.
- Malfermu! -
kriis Ĝepeto dume el la strato.
- Paĉjo,
mi ne povas - respondis la marioneto plorante kaj ruliĝante sur la planko.
- Kial vi ne
povas?
- Ĉar oni
formanĝis miajn piedojn.
- Kiu ilin
formanĝis?
- La kato -
diris Pinokjo, ekvidinte la katon, kiu amuzis sin, pelante lignerojn antaŭ
si.
- Malfermu, mi
diras - ripetis Ĝepeto - ĉar se ne, mi amare memorigos al vi tiun
katon.
- Mi ne povas stariĝi, kredu min! Oj, mi
malfeliĉa, oj mi malfeliĉa! Mi devos iri surgenue dum mia tuta
vivo!...
Kredante, ke ĉi tiuj lamentoj estas nur plia
bubaĵo de la marioneto, Ĝepeto pensis fini kun ĝi rapide, kaj li
grimpis sur la muron kaj paŝis en la domon tra la fenestro.
Komence li volis fari, kion li decidis, sed kiam li vidis
sian Pinokjon kuŝi sur la planko kaj vere sen piedoj, li sentis
mildiĝi sian koron, kaj li prenis lin en la sinon, kisis, karesis kaj dorlotis
lin kaj kun larmegoj fluantaj sur la vangoj,li
diris al li inter plorsingultoj:
- Pinokjo mia!
Kiel okazis, ke viaj piedoj forbrulis?
- Mi ne scias,
paĉjo, sed kredu, ke tio estis infera nokto kaj mi memoros ĝin, dum
mi vivos. Tondris, fulmis, kaj mi estis tre malsata, kaj tiam la Parolanta
Grilo diris al mi: "Bone tiel, vi estis malbona, vi meritas tion",
kaj mi respondis al li: "Atentu, Grilo!...", kaj li diris al mi:
"Vi estas marioneto, vi havas lignokapon", kaj mi ĵetis lignan
martelon kontraŭ lin, kaj li mortis, sed tio estis lia kulpo, ĉar mi
ne volis mortigi lin, kion pruvas, ke mi metis kaserolon sur la fajron, sed la
kokido elflugis kaj diris: "Ĝis revido..., transdonu miajn salutojn
al la hejmanoj", kaj la malsato ĉiam pliiĝis, pro kio tiu
maljunulo en noktoĉapo elmetis la kapon tra la fenestro kaj diris:
"Substarigu vin kaj almetu la ĉapelon", kaj mi ricevis tiun
sitelegon da akvo sur la kapon, peto de pano ja ne estas honto, ĉu ne? Mi
tuj returniĝis hejmen, kaj ĉar mi daŭre havis grandan malsaton,
mi metis la piedojn sur la braĝujon, por sekigi ilin, kaj vi revenis, kaj
mi trovis ilin forbrulintaj, kaj dume mi daŭre havas malsategon, kaj
malhavas piedojn! Iĥ!...iĥ!... iĥ!... iĥ!...
Kaj la
malfeliĉa Pinokjo komencis plori kaj bleki tiel forte, ke oni aŭdis
lin el kvinkilometra distanco.
Ĝepeto,
kiu komprenis el tiu konfuza rakonto nur unu aferon, ke la marioneto sentas
grandan malsaton, elprenis tri pirojn el la poŝo kaj transdonante ilin, li
diris al Pinokjo:
- Ĉi tri
pirojn mi ricevis por matenmanĝo: sed mi donos ilin volonte al vi.
Manĝu ilin, ili servu je via sano!
- Se vi volas, ke mi manĝu, bonvolu ilin
senŝeligi.
- Ĉu senŝeligi? - miris Ĝepeto. - Neniam
mi kredus, filo mia, ke vi estas tiel elektema kaj delikatbuŝa. En ĉi
tiu mondo oni devas alkutimi manĝi ĉion, kaj ankaŭ knabetoj,
ĉar oni ne povas scii, kio restos al ni. Ĉio povas okazi!...
- Certe vi
pravas - replikis Pinokjo -, sed mi neniam manĝas frukton, kiu ne estas
senŝeligita. Mi malŝatas ŝelojn.
Kaj tiam tiu
bona homo Ĝepeto elpoŝigis tranĉileton, kaj kun senfina pacienco
senŝeligis la tri pirojn; la ŝelojn li kolektis sur la tablorando.
Kiam Pinokjo
per du glugoj manĝis la unuan piron, li volis forĵeti la stumpon, sed
Ĝepeto retenis lian brakon, dirante:
- Ne
forĵetu ĝin: ĉio en ĉi tiu mondo povas utili por io.
- Sed stumpon
mi ja ne manĝos! - ekkriis la marioneto, kaj returnis sin kiel vipuro.
- Kiu tutcerte
scias? Ĉio povas okazi!... - ripetis Ĝepeto sen ekscitiĝi.
Fakto estas, ke
la tri stumpoj - anstataŭ forĵetiĝi tra la fenestro -
alviciĝis unu post alia al la ŝeloj sur la tablorando.
Kiam Pinokjo
formanĝis, pli precize glutegis la tri pirojn, oscedis longege kaj diris
ploreme:
- Mi ankoraŭ malsatas!
- Sed, fileto
mia, mi havas nenion, por doni al vi.
- Ĉu vere nenion? Absolute nenion?
- Se ne paroli pri ĉi tiuj stumpoj kaj ŝeloj.
- Nu, kion fari - konsentis Pinokjo -, se ne
troviĝas io alia, unu ŝelon mi povas manĝi.
Kaj li komencis maĉaĉi ĝin. Unue li iom
fortiris la buŝon, sed dum spireto li malaperigis ĉiujn ŝelojn,
poste ankaŭ la stumpojn, kaj kiam li manĝis ĉion, kontente li
palpis sian ventron kaj diris ĝoje-gaje:
- Jen, fine mi sentas min bone!
- Ĉu vi nun vidas -
rimarkigis Ĝepeto -, ke mi pravis, kiam mi diris, ke oni ne estu tro
elektema, nek tro delikatbuŝa. Kara mia, oni ne scias, kio restas al ni en ĉi tiu mondo. Ja ĉio povas
okazi!...