6. Pinokjo
dormiĝas kun piedoj sur braĝujo, kaj la sekvan matenon vekiĝas
kun piedoj tute forbrulintaj
Furiozis ĝuste vintra noktaĉo. Tondris
tamburege, kaj fulmis kvazaŭ incendio glutus la ĉielon, kaj malvarma,
ŝira ventaĉo fajfis furioze, kaj levis senfinan polvonubon, sibligis
kaj grincigis ĉiujn arbojn de la kamparo.
Pinokjo timegis fulmotondron... se malsato ne superis
lian timon: kaj ĉi tiu estis sufiĉa kaŭzo al li, por malfermi la
pordon kaj ekvoji; per kelkcent saltoj, kun lango pendanta kaj spiregante kiel
ĉashundo li atingis la finon de la vilaĝo.
Sed li trovis
ĉion malluma kaj senhoma. La butikoj estis ŝlositaj, la fenestroj
fermitaj: eĉ hundo ne vidiĝis sur la stratoj. Nenia signo de vivo.
Pinokjo,
kaptita de malespero kaj malsato, pendigis sin tutforte sur la ŝnuro de
pordsonorilo kaj tintigis, esperigante sin:
- Iu certe
elmetos la kapon.
Vere aperis
maljunuleto kun noktoĉapo sur la kapo, kaj tre kolere malsuprenkriis al
li:
- Kion vi volas en tia horo?
- Ĉu vi bonvolus doni al mi pecon da pano?
- Atendu tie, mi tuj revenos - respondis la maljunulo,
kiu kredis, ke li havas aferon kun iu el knabaĉoj, kiuj amuzas sin nokte
per tintigado ĉe fremdaj pordoj, por molesti honestajn civitanojn.
Post duonminuto la fenestro remalfermiĝis, kaj li
aŭdis la voĉon de la maljunulo:
- Substarigu vin, kaj etendu la ĉapelon!
Pinokjo, kiu ankoraŭ ne havis ĉapelon,
paŝis pli proksimen, kaj subite sentis sin inundiĝi per sitelego da
rubakvo, kiu malsekigis lin de la kapo ĝis la plandoj, kvazaŭ li
estus florpoto de sekega geranio.
Li hejmeniris, banita ĝishaŭte kaj duonmorta
pro laco kaj malsato: kaj ĉar li malhavis forton eĉ por sin rektigi,
li sidiĝis, metis la malsekajn kaj kotŝmiritajn piedojn sur
braĝujon plenan de ardaĵo.
Kaj li dormiĝis kaj dum la dormado liaj piedoj, kiuj
estis el ligno, ekbrulis, kaj iom post iom karbiĝis, cindriĝis.
Kaj Pinokjo daŭre nur dormis, eĉ ronkis,
kvazaŭ liaj piedoj estus tiuj de iu alia. Fine, post tagiĝo li vekiĝis, ĉar iu
frapis ĉe la pordo.
- Kiu estas? - li demandis oscedante kaj frotante la
okulojn.
- Estas mi - respondis voĉo.
La voĉo estis tiu de
Ĝepeto.