5. Pinokjo
malsatas kaj serĉas ovon, por fari fritaĵon; sed en la plej bela
momento la fritaĵo forflugas tra la fenestro
Intertempe
komencis noktiĝi kaj ekmemorinte, ke li nenion manĝis, Pinokjo sentis
murmuregon en la stomako, kio tre similis al apetito.
Sed apetito
ĉe knaboj progresas rapide; kaj fakte: post kelkaj minutoj la apetito de
Pinokjo fariĝis malsato, kaj la malsato ŝanĝiĝis en lupan
malsategon, tiel veran, ke oni povus tranĉi ĝin per tranĉilo.
La
malfeliĉa Pinokjo subite kuris al la fajrujo, kie pendis poto bolanta, kaj
rapidis malfermi ĝin, por vidi, kio enestas, sed la poto estis… pentrita
sur la muro. Imagu, kiel li sentis sin! Lia nazo, jam ankaŭ sen tio sufiĉe oblonga, fariĝis almenaŭ kvar colojn pli longa.
Tiam li
komencis kuradi tra la ĉambro, serĉante en ĉiuj tirkestoj, en
ĉiuj rezervujoj por trovi iom da pano, eĉ se nur sekan krusteton de
ĝi, oston postlasitan de hundo, iom da ŝima polento, fiŝosteton,
kernon de ĉerizo, mallonge ion ajn por maĉi: sed li trovis nenion,
grandan nenion, plejan nulon.
Kaj dume lia
malsato kreskis kaj ĉiam pli: la malfeliĉa Pinokjo trovis nenian
mildiĝon krom oscedi: kaj li eligis oscedegojn tiel longajn, ke foje-foje
lia buŝo tiriĝegis ĝis la oreloj. Kaj post la oscedoj li sputis:
kaj sentis, ke la stomako elflugas tra la buŝo.
Plorante kaj
senesperiĝante, li tiam diris:
- La Parolanta
Grilo pravis. Mi faris malbone, ke mi ribelis kontraŭ mia
paĉjo, kaj forkuris el la hejmo... Se mia paĉjo estus ĉi tie,
nun mi ne troviĝus rande de morto pro oscedoj! Ho! Kiel aĉa malsano
estas la malsato!
Kaj jen tiam li ekvidis ion rondan kaj blankan inter la
amaso de balaaĵoj, tre similan al kokina ovo. Fari salton kaj
ĵetiĝi sur ĝin estis afero de minuteto. Kaj tio estis vere ovo.
Ne eblas
priskribi la ĝojon de la marioneto: necesas imagi ĝin. Kredante tion
preskaŭ sonĝo, li turnadis la ovon en la manoj, palpadis kaj kisadis
ĝin, kaj inter kisoj li diris:
- Kaj nun kiamaniere mi ĝin pretigu? Ĉu fari el
ĝi fritaĵon?... Ne, pli bone boligi ĝin en kaserolo!... Aŭ
ĉu ĝi ne estus pli bongusta, se mi fritus ĝin en pato? Aŭ
male, mi kuiros ĝin malmola, por eltrinki ĝin. Ne, plej rapide estas
friti ĝin en kaseroleto aŭ pato: mi havas tro grandan deziron
ĝin manĝi!
Dirite kaj farite: li metis paton sur la fajrujon, plenan
de ardaĵoj: enverŝis anstataŭ oleo aŭ butero iom da akvo;
kaj kiam la akvo komencis vaporiĝi, tak!... li rompis la ŝelon de la ovo, kaj jamis
ĝin enverŝi.
Sed
anstataŭ blanko kaj flavo, salte eloviĝis kokido tre vigla kaj
ĝentila, kiu faris ĝentilan klinon dirante:
- Mi tre dankas
al vi, sinjoro Pinokjo, ke vi ŝparis al mi la penon, rompi la ŝelon!
Ĝis revido, estu bona kaj salutu la hejmanojn!
Dirinte tion,
ĝi disetendis la flugilojn, flugis sur la fenestron, ĝuste malfermitan, kaj malaperis tra ĝi el la vido.
La malfeliĉa
knabo Pinokjo restis senmova, kiel roko, kun okuloj fiksitaj, buŝo
malfermita kaj ovoŝeloj en la manoj. Rekonsciiĝinte cetere de la unua
konsterno li ekploris, ŝrikis, piedbatis la plankon pro senesperiĝo,
kaj diris inter larmoj:
- Jen, la
Parolanta Grilo pravis! Se mi ne estus forkurinta el la hejmo, kaj se mia
paĉjo estus ĉi tie, nun mi ne estus mortonta pro malsato! Ho, kiel
aĉa malsano estas la malsato!
Kaj ĉar la stomako daŭre murmuris al li, eĉ pli ol iam,
kaj li ne sciis, kiel mildigi ĝin, li decidis eliri kaj fari ekskurson al
la najbara vilaĝo, ĉar li esperis trovi bonkorulon, kiu regalos lin
per iom da pano.