4.
Aventuro de Pinokjo kun la Parolanta Grilo; el ĝi ni ekscios, kiel tedas
malbonajn knabojn, se iu pli saĝa ilin admonas
Nun mi rakontos
al vi, geknaboj, ke dum oni kondukis la kompatindan, senkulpan Ĝepeton al
la malliberejo, tiu knabaĉo Pinokjo, post kiam li liberiĝis el la
ungoj de la ĝendarmo, pelis siajn piedojn tra la kampoj, por kiel eble
plej baldaŭ reesti hejme; kaj en la granda fervoro de kurado li trasaltis
super fojnorakoj plej altaj, heĝoj el dornaj arbustoj kaj fosaĵoj
plenaj de akvo, super kiaj kapablus trasalti nur kapridoj aŭ leporetoj,
kiuj estas tre persekutataj de ĉasistoj.
Veninte
antaŭ la domon, li trovis la pordon duonfermita. Li enpuŝis ĝin,
eniris kaj riglinte la pordon, li falsidiĝis sur la plankon, kaj eligis
suspiregon de kontento.
Sed tiu
kontento nelonge daŭris, ĉar li ekaŭdis iun en la ĉambro,
kiu diradis:
-
Ĉirp-ĉirp-ĉirp!
- Kiu estas,
kiu min vokas? - demandis Pinokjo ekplena de timo.
- Estas mi!
Pinokjo turnis
sin, kaj vidis antaŭ si grandan grilon, kiu malrapide grimpis sur la muro.
- Diru al mi, grilo, kiu vi do estas?
- Mi estas la Parolanta Grilo, kaj loĝas jam de pli
ol cent jaroj en ĉi tiu ĉambro.
- Sed nun la ĉambro estas la mia - replikis la
marioneto -, kaj se vi volas fari al mi veran komplezon, foriru tuj, kaj
eĉ ne returnu vin.
- Mi de ĉi tie ne foriros - respondis la Grilo -, se
antaŭe mi ne diros al vi iun grandan veron.
- Diru do kaj forportu vin!
- Ve al tiuj geknaboj, kiuj ribelas kontraŭ siaj
gepatroj kaj kaprice forlasas la gepatran domon! Neniam estos bone al ili en
ĉi tiu mondo; kaj pli aŭ malpli frue ili devas amare penti.
- Kantu, Grilĉjo, laŭplaĉe, eĉ se
aĉe: sed mi scias, ke frumorgaŭ mi volas foriri de ĉi tie,
ĉar se mi restos, okazos kun mi, kiel kun la ceteraj geknaboj: oni sendos
min en lernejon, kaj ĉu pro emo aŭ tremo mi trudiĝos lerni. Kaj
por lernado, konfidence al vi mi malkaŝos, mi ĝuste ne havas emon,
kaj min pli amuzas kuri post papilioj, grimpi sur arbojn kaj elpreni birdidojn
el nestoj.
- Kompatinda malsaĝuleto! Ĉu vi scias, ke se vi
faros tiel, plenkreskinte vi fariĝos belega azeno, pri kiu ĉiuj
ŝercos kaj ridos?
- Silentu,
Grilaĉo fivola! - kriis Pinokjo.
Sed la grilo,
kiu estis pacienca kaj saĝa, anstataŭ ofendiĝi pro ĉi tiu
impertinenteco, daŭrigis kun la sama trankvila voĉo:
- Se vi ne
bonvolas viziti lernejon, kial vi ne lernas almenaŭ metion, por perservi
honeste la ĉiutagan panon?
- Ĉu vi
volas, ke mi diru? - replikis Pinokjo, kiu komencis perdi la paciencon. - Inter
ĉiuj metioj de la tuta mondo ekzistas nur unusola, kiu vere estas laŭ
mia plaĉo.
- Kaj estus
tiu?...
- Tiu de
manĝado, trinkado, dormado, amuzoj kaj vagabonda vivo de mateno ĝis
vespero.
- Se oni sekvas
vian konsilon - diris la Parolanta Grilo kun sia kutima trankvilo - ĉiuj,
kiuj faras ĉi tiun metion, finas sian vivon preskaŭ ĉiam en
malsanulejo aŭ malliberejo.
- Atentu,
Grilaĉo fivola!... Se vi incitos min, ve al vi!
-
Malfeliĉa Pinokjo! Propradire mi vin kompatas!
- Kial vi min kompatas?
- Ĉar vi
estas marioneto, kaj kio estas pli malbona, vi havas lignan kapon.
Je ĉi
lastaj vortoj Pinokjo salte leviĝis, ege furioza, kaptis lignomartelon de
sur la benko kaj ĵetis ĝin kontraŭ la Parolantan Grilon.
Eble li ne pensis, ke tiu trafiĝos: sed malbonŝance li trafis lin ĝuste sur
la kapo, tiel ke al la malfeliĉa Grilo apenaŭ restis spiro por eligi
kelkajn ĉirpetojn, kaj li restis morte knedita sur la muro.