36. Finfine
Pinokjo ĉesas esti marioneto, kaj fariĝas knabo
Dum Pinokjo
vigle naĝis, por atingi la bordon, li rimarkis, ke lia paĉjo, kiu
sidis rajde sur liaj ŝultroj, kaj lasis pendi la gambojn duone en la akvo,
tremas.
Li tremis,
ĉu pro malvarmo, ĉu pro timo? Kiu scias? Eble iomete de unu, iomete
de la alia. Pinokjo diris, por kuraĝigi lin:
- Kuraĝon,
paĉjo! Post kelkaj minutoj ni alvenos al la tero, kaj estos savitaj.
- Sed kie estas
tiu benita tero? - demandis la maljunuleto, ĉiam pli maltrankvila, kaj
pintigis la okulojn, kiel tajloroj, kiam ili tredas fadenon en kudrilon. - Jen
mi rigardas en ĉiuj direktoj, kaj vidas nenion alian, ol ĉielon kaj
maron.
La
malfeliĉa Pinokjo ŝajnigis havi bonan humoron, sed fakte male: li
komencis senkuraĝiĝi, liaj fortoj malpliiĝis, lia spiro
fariĝis peza kaj sufoka... sume li ne povis plu, kaj la bordo ankoraŭ
estis malproksime.
Li naĝis,
dum li havis spiron: poste li returnis la kapon al Ĝepeto, kaj diris per
interrompata voĉo:
- Paĉjo, helpu min..., ĉar mi mortos!
Kaj patro kaj filo estis jam dronontaj, kiam ili
ekaŭdis voĉon similan al misagordita gitaro. Ĝi demandis:
- Kiu mortos?
- Mi kaj mia malfeliĉa paĉjo!
- Mi rekonas ĉi tiun voĉon! Estas vi, Pinokjo!
- Ĝuste, kaj vi?
- Mi estas la Tinuso, via kunkaptito en la korpo de la
Ŝarko.
- Kaj kiel vi
saviĝis?
- Mi imitis vian ekzemplon. Estas vi, kiu montris al mi
la vojon, kaj post vi elsaltis ankaŭ mi.
- Mia Tinuseto,
vi alvenis ĝustatempe! Mi petegas vin pro Dio, helpu nin, ĉar alie ni
pereos.
- Volonte kaj tutkore. Alkroĉiĝu ambaŭ al mia vosto, kaj
lasu vin treni. En kvar minutetoj mi kondukos vin al la bordo.
Ĝepeto kaj Pinokjo - kiel vi povas imagi -, tuj
akceptis la inviton, sed anstataŭ alkroĉiĝi al la vosto, ili
juĝis pli oportune lokiĝi rekte sur la dorso de la Tinuso.
- Ĉu ni ne
estas tro pezaj? - demandis lin Pinokjo.
- Pezaj?
Eĉ iomete ne; al mi ŝajnas havi sur la dorso du konkojn - respondis
la Tinuso, kiu havis grandan kaj fortikan staturon, egalan al dujara bovido.
Kiam ili
alvenis al la bordo, Pinokjo elsaltis la unua sur la teron, por singarde
elhelpi sian paĉjon, poste li turnis sin al la Tinuso, kaj kun emocia
voĉo diris al li:
- Amiko mia, vi
savis mian paĉjon! Kaj mi ne havas vortojn, por sufiĉe danki vin! Permesu al mi
almenaŭ, ke mi donu al vi kison signe de eterna rekono.
La Tinuso elmetis la nazon el la akvo, Pinokjo
genuiĝis sur la teron, kaj metis amoplenan kison sur lian buŝon. Je
tiu spontana kaj plej viva tenereco la malfeliĉa Tinuso, kiu ne estis alkutimiĝinta
al io simila, sentis tiel profundan kortuŝiĝon, ke pro la honto, ke
oni vidas lin plori, kiel infanon, li subite remetis la kapon sub la akvon kaj
malaperis.
Dume tagiĝis.
Tiam Pinokjo proponis sian brakon al Ĝepeto, kiu
apenaŭ havis spiron, por rektiĝi sur la piedoj, kaj diris al li:
- Apogu vin sur mia brako, kara paĉjo, kaj ni iru.
Ni marŝetos paŝeto post paŝeto, kiel formikoj, kaj kiam ni
laciĝos, ni ripozos dumvoje.
- Kaj kien ni iru?
- Ni serĉos domon aŭ kabanon, kie bonkore oni
donos al ni peceton da pano, iom da pajlo por kuŝejo.
Ili ankoraŭ ne faris cent paŝojn, kiam ili
ekvidis du malbelajn figuraĉojn sidi sur la vojrando, kiuj ŝajne intencis
peti almozon.
Tio estis la
Kato kaj la Vulpo: sed ili eĉ ne similetis al siaj iamaj memoj. Imagu, la
Kato, kiu tiom klopodis ŝajni blinda, fine vere blindiĝis, kaj la
Vulpo maljuniĝis, skabiiĝis, kaj eĉ la voston li perdis. Jes,
tiel estis. Tiu malica ŝtelisto, kiam li falis en la plej profundan
mizeron, deviĝis iun tagon vendi eĉ sian belegan voston al iu
migranta komercisto, kiu aĉetis ĝin, por fari el ĝi
muŝpelilon.
- Ho Pinokjo -
kriis la Vulpo kun plorema voĉo -, kompatu pro Dio ĉi du
malfeliĉajn malsanulojn.
- Malsanulojn!
- ripetis la Kato.
- Adiaŭ, maskuloj!
- respondis la marioneto. - Vi trompis min unufoje, kaj nun vi ne superruzos
min ree.
- Kredu,
Pinokjo, ke hodiaŭ ni estas vere malriĉaj kaj malfeliĉaj!
- Vere! -
ripetis la Kato.
- Se vi estas
malriĉaj, vi meritas tion. Rememoru la proverbon, kiu diras: "El
ŝtelita mono ne venas bono". Adiaŭ, maskuloj!
- Havu kompaton al ni!...
- Al ni!...
- Adiaŭ, maskuloj!
Rememoru la proverbon, kiu diras: "Neleĝe akirita ne estas
profita".
- Ne forlasu
nin!...
- ...nin! -
ripetis la Kato.
- Adiaŭ, maskuloj!
Rememoru la proverbon, kiu diras: "Kiu ŝtelas la mantelon de sia
proksimulo, kutime mortas sen ĉemizo."
Dirinte tion
Pinokjo kaj Ĝepeto daŭrigis trankvile sian vojon: fine, post aliaj
cent paŝoj ili ekvidis ĉe turno de vojeto, meze de kampo belan
pajlokabanon kun tegola kaj brika tegmento.
- En ĉi
tiu kabano iu certe loĝas - diris Pinokjo. - Ni iru kaj frapu!
Ili fakte aliris, kaj frapis sur la pordo.
- Kiu vi? -
demandis voĉeto el-ene.
- Ni estas
malfeliĉaj paĉjo kaj filo, sen pano kaj tegmento - respondis la
marioneto.
- Turnu la
ŝlosilon, kaj la pordo malfermiĝos - diris la sama voĉeto.
Pinokjo turnis
la ŝlosilon, kaj la pordo malfermiĝis. Ili enpaŝis, kaj rigardis
dekstren, rigardis maldekstren, sed vidis neniun.
- Kie do estas
la mastro de la domo - demandis mire Pinokjo.
- Jen
ĉi-supre!
Paĉjo kaj
filo turnis sin al la plafono, kaj ekvidis supre, sur herbeto la Parolantan
Grilon.
- Ho, mia kara
Grileto - diris Pinokjo salutante ĝentile.
- Nun vi nomas min "mia kara Grileto", ĉu
ne? Sed ĉu vi memoras, ke vi ĵetis kontraŭ min lignan martelon,
por elpeli min el la domo?
- Vi pravas, Grileto! ĵetu kontraŭ min
ankaŭ vi lignan martelon, sed kompatu mian malfeliĉan paĉjon...
- Mi kompatos kaj la patron, kaj la filon. Mi volis nur
rememorigi vin pri via fikonduto, por instrui vin, ke en ĉi tiu mondo - kiam
ni povas - ni kondutu kun ĉiuj ĝentile, se ni volas, ke oni
rekompencu nin per la sama ĝentileco en la tagoj de neceso.
- Vi pravas, Grileto, vi perfekte pravas, kaj mi tenos en
la kapo la lecionon, kiun vi donis. Sed diru, kiel vi aĉetis ĉi tiun
belan kabanon?
- Ĉi tiun kabanon donacis al mi hieraŭ
plaĉaspekta kaprino, kiu havis belegan blukoloran lanon.
- Kaj kien iris la kaprino? - demandis Pinokjo kun plej
vigla scivolo.
- Mi ne scias.
- Kaj kiam
ŝi revenos?
- Neniam
ŝi revenos. Hieraŭ ŝi ekiris tute afliktita kaj beante,
kvazaŭ ŝi volus diri: "Malfeliĉa Pinokjo... nun neniam plu
mi lin revidos... la Ŝarko nun jam komplete glutis lin!..."
- Ĉu
ŝi parolis tiel?... Do estis ŝi!... estis ŝi!... estis mia kara
Feineto!... - ekkriis Pinokjo, kaj ekploris singulte kun torento da larmoj.
- Kiam li
sufiĉe ploris, li sekigis la okulojn, kaj preparis bonan pajloliton,
kuŝigis sur ĝi la maljunan Ĝepeton. Poste li demandis la
Parolantan Grilon:
- Diru al mi, Grileto: kie mi povus trovi glason da lakto
por mia kompatinda paĉjo?
- Tri kampojn for de ĉi tie loĝas la
ĝardenisto Ĝanĝo, kiu havas bovinojn. Iru al li, kaj vi trovos
la lakton bezonatan.
Pinokjo kure
iris al la domo de la ĝardenisto Ĝanĝo, sed tiu diris al li:
- Kiom da lakto vi bezonas?
- Mi volas plenan glason.
- Glaso da lakto kostas unu groŝon. Unue donu al mi la monon!
- Mi ne havas
eĉ groŝeron - respondis Pinokjo tute senespere kaj dolore.
- Malbone, mia
marioneto - respondis la ĝardenisto. - Se vi ne havas eĉ
groŝeron, mi ne havas eĉ guteton da lakto.
- Ne gravas! -
diris Pinokjo, kaj turnis sin por foriri.
- Atendu iom - vokis al li poste Ĝanĝo. - Ni
povas fari interkonsenton. Ĉu
vi ne volus turni la norion?
- Kio estas
norio?
- Ĝi estas
ligna aparato, kiu servas por suprentiri akvon el la cisterno, kaj akvumi la
legomojn?
- Mi provos...
- Do suprentiru cent sitelojn da akvo, kaj rekompence mi
donos al vi glason da lakto.
- En ordo.
Ĝanĝo kondukis la marioneton en la
ĝardenon, kaj instruis al li turni la norion. Pinokjo tuj metis sin al
laboro; sed antaŭ ol suprentiri la cent sitelojn da akvo el la cisterno,
li naĝis en ŝvito de la kapo ĝis la piedoj. Tian penan laboron neniam li toleris.
- Ĝis nun
la noriumado estis la tasko de mia azeneto - diris la ĝardenisto -, sed
hodiaŭ tiu malfeliĉa besto venis al la fino de sia vivo.
- Ĉu vi
alkondukus min, por vidi lin? - diris Pinokjo.
- Volonte.
Kiam Pinokjo
enpaŝis en la stalon, li vidis kuŝi sur pajlo belan azeneton
turmentitan de malsato kaj tro multa laboro. Kiam li observis ĝin
fikse-zorge, li diris en si embarasite:
- Sed mi ja konas ĉi tiun azeneton! Ne estas nova
vizaĝo por mi!
Li klinis sin al ĝi, kaj demandis en azena lingvo:
- Kiu vi estas?
Je ĉi tiu demando la azeneto malfermis la okulojn
formortantajn, kaj respondis balbutante en la sama lingvo:
- Mi estas Me-me-ĉo...
Poste ĝi refermis la okulojn kaj suspiris.
- Ho, malfeliĉa Meĉo! - diris Pinokjo
mallaŭte: kaj prenis manplenon da pajlo, kaj forviŝis larmon, kiu
fluis sur lia vizaĝo.
- Vin tiom tuŝas la sorto de azeno, kiu neniom
kostis al vi - diris la ĝardenisto, kion faru mi, kiu aĉetis ĝin
por kontanta mono?
- Mi diros al vi la kialon: li estis mia amiko!...
- Via amiko?
- Lerneja kamarado!...
- Kiel?! - kriis Ĝanĝo, kaj eksplodis en ridon.
- Kiel?! Ĉu azenoj estis viaj kunlernantoj!... Mi imagas tiujn belajn
studojn, kiujn vi faris!...
La marioneto,
kiu sentis sin humiligita de tiuj vortoj, ne respondis: sed li prenis la glason
da lakto, kaj returniĝis al la kabano.
Kaj ekde tiu
tago dum kvin monatoj li ellitiĝis ĉiumatene antaŭ
sunleviĝo, por turni la norion kaj perlabori tiamaniere po unu glason da
lakto, kiu tiel bone efikis al la malforta sanstato de lia paĉjo. Eĉ,
li ne kontentis per tio: ĉar kun la tempo li ellernis plekti korbojn kaj
panujojn el junko, kaj per la ricevita mono kun multa saĝo li kovris la
ĉiutagajn elspezojn. Interalie li faris elegantan ĉareton, por
promenveturigi sian paĉjon en belaj tagoj, kaj por ebligi al li spiri
freŝan aeron.
Kaj dum
vesperoj sen laboro li ekzercis sin en la legado kaj skribado. En la proksima
vilaĝo li aĉetis por kelkaj groŝoj grandan libron, al kiu mankis
la kovrilpaĝo plus la enhavtabelo, kaj li legadis el ĝi. Kio
koncernas la skribadon, li uzis pintigitan osteton kiel plumon; kaj ĉar li
havis nek inkon, nek ujon por ĝi, li trempis ĝin en kruĉeton
plenan de rubus- kaj ĉerizosuko.
Fakto estas, ke
per sia bonvola klopodo labori kaj plibonigi la vivon li sukcesis ne nur
vivteni en bonega stato sian patron cetere malsaneman, sed li povis ankaŭ
flankenmeti kvardek groŝojn, por aĉeti al si novan veston.
Iun matenon li
diris al sia patro:
Mi iros al la proksima foiro, por aĉeti al mi jakon,
bereton kaj paron da ŝuoj. Kiam mi returniĝos hejmen - li aldonis
ridante - mi estos vestita tiel bone, ke vi konfuzos min kun iu granda sinjoro.
Li eliris el la domo, kaj ekkuris vigle kaj ĝoje,
kiam subite li aŭdis, ke iu vokas lin per lia nomo. Kaj turninte sin, li vidis belan limakinon, kiu
proksimiĝis el sub heĝo.
- Ĉu vi ne rekonas min? - diris la Limakino.
- Al mi ŝajnas: jes, kaj ankaŭ: ne...
- Ĉu vi ne
memoras tiun Limakinon, kiu servis ĉe la Bluhara Feino, kiel
ĉambristino? Ĉu vi ne memoras la tagon, kiam mi eliris por lumigi al
vi, kaj ke vi implikiĝis en la dompordo?
- Mi memoras
ĉion - kriis Pinokjo. - Sed tuj respondu al mi: kie vi lasis mian bonan
Feinon? Kion ŝi faras? Ĉu ŝi pardonis min? Ĉu ŝi ne forgesis
min? Ĉu ŝi ankoraŭ amas min? Ĉu ŝi estas malproksime
de ĉi tie? Ĉu vi povus trovi ŝin?
Al ĉi tiuj
demandoj, kiujn la marioneto faris haste-rapide, sen preni aeron, la Limakino respondis
kun la kutima flegmo:
- Mia Pinokjo! La malfeliĉa Feino kuŝas en lito
en malsanulejo!
- En malsanulejo?...
- Bedaŭrinde! Pro amaso da malfeliĉoj ŝi
grave malsaniĝis, kaj havas neniom, por aĉeti al si pecon da pano.
- Ĉu vere? Ve, kiel grandan doloron vi kaŭzis
al mi! Ho, kompatinda Feineto, kompatinda Feineto! Se mi havus milionon, mi
kurus por porti ĝin al ŝi. Sed mi havas nur kvardek groŝojn, jen
ili: mi ĝuste iris aĉeti al mi novan veston. Prenu ilin, Limakino, portu ilin rapide al mia bona
Feineto.
- Kaj via nova
vesto?
- Neniom gravas nun nova vesto. Mi vendus ankaŭ
ĉi tiujn ĉifonojn, kiujn mi surhavas, por povi helpi al ŝi! Iru,
Limakineto, klopodu: kaj post du tagoj revenu, mi esperas, ke mi povos doni al
vi kelkajn pliajn groŝojn. Ĝis nun mi laboris, por vivteni mian
paĉjon: ekde hodiaŭ mi laboros kvin horojn pli, por vivteni
ankaŭ mian bonan panjon. Adiaŭ, Limakino, kaj post du tagoj mi
atendos vin.
La Limakino - kontraŭ sia kutimo - komencis kuri,
kiel lacertoj en plejvarmego de aŭgusto.
Kiam Pinokjo
hejmeniris, lia paĉjo demandis lin:
- Kaj la nova
vesto?
- Mi ne sukcesis trovi tian, kia konvenus al mi. Ne
gravas!... Mi aĉetos alian fojon.
Tiun vesperon, anstataŭ ĝis la deka, Pinokjo
maldormis ĝis la noktomeza horbato, kaj anstataŭ ok, li plektis
dekses junkokorbojn.
Poste li iris en liton kaj dormiĝis. Kaj dormante
ŝajnis al li vidi en sonĝo la Feinon, kiu estis tre bela kaj ridetis.
Ŝi donis al li kison, kaj tiel
parolis al li:
- Brave,
Pinokjo! Danke pro via bona koro, mi pardonas al vi ĉiujn bubaĵojn,
kiujn vi faris ĝis nun. La infanoj, kiuj ameme helpas al siaj gepatroj en
ilia mizero kaj malsano, meritas ĉiam grandan laŭdon kaj varman amon,
eĉ se oni ne povas montri ilin kiel modelojn de obeemo kaj bona konduto. Estu saĝa en
la estonteco, kaj vi estos feliĉa.
En ĉi tiu momento la sonĝo finiĝis, kaj
Pinokjo vekiĝis kun larĝe malfermitaj okuloj.
Imagu, kiel granda estis lia miro, kiam post vekiĝo
li rimarkis, ke li ne plu estas marioneto ligna, sed fariĝis vera knabo,
kiel ĉiuj aliaj. Li ĉirkaŭrigardis, kaj anstatatŭ la
kutimaj muroj de la pajlokabano, li vidis bele meblitan ĉambreton kun
preskaŭ eleganta simpleco. Li elsaltis el la lito, kaj trovis pretaj belan
novan veston, novan bereton kaj paron da ledobotetoj.
Apenaŭ li vestis sin, per natura gesto li
enpoŝigis la manojn, kaj eltiris de tie etan monujon el eburo, sur kiu
estis ĉizitaj la sekvaj vortoj: "La Bluhara Feino redonas la kvardek
groŝojn al sia kara Pinokjo, kaj multe dankas lin por lia bona koro."
Kaj kiam li malfermis la monujon, anstataŭ kvardek kupraj groŝoj li
trovis en ĝi kvardek brilantajn zekinojn el oro.
Poste li iris rigardi sin en spegulo, kaj al li
ŝajnis esti iu alia. Li ne plu vidis la kutiman figuron de la ligna
marioneto, sed vidis la spritan kaj inteligentan vizaĝon de knabo kun
kaŝtankoloraj haroj, ĉielbluaj okuloj kaj gaja-ĝoja vizaĝo.
Meze de ĉi tiuj mirakloj, kiuj okazis unu post la
alia, Pinokjo ne sciis, ĉu li vere maldormas, aŭ ankoraŭ
sonĝas kun malfermitaj okuloj.
- Kaj mia paĉjo, kie li estas? - li ekkriis subite,
kaj enpaŝis la apudan ĉambron, kaj li trovis la maljunan Ĝepeton
sana, vigla kaj bonhumora, kiel iam, kaj kiu jam ree praktikis sian profesion
de lignaĵisto, kaj desegnis ĝuste belegan kornicon plenan de folioj,
floroj kaj kapetoj de diversaj bestoj.
- Malkaŝu al mi misteron, paĉjo : kiel
klarigeblas ĉi tiu subita ŝanĝiĝo? - demandis lin Pinokjo,
kaj saltis sur lian kolon, kaj kovris lin per mil kisoj.
- Ĉi tiu
subita ŝanĝiĝo en nia domo estas tute via merito - diris
Ĝepeto.
- Kial la mia?
- Ĉar kiam
malbonaj knaboj reboniĝas, ili kapablas alpreni novan kaj ridetantan
aspekton ankaŭ ene de sia familio.
- Kaj kie
kaŝiĝas la malnova Pinokjo?
- Jen tie -
respondis Ĝepeto: kaj montris al li grandan marioneton, kiu estis apogita
al seĝo kun flankenklinita kapo, pendantaj brakoj kaj kruce metitaj, meze
fleksitaj gamboj, tiel ke ŝajnis miraklo, ke ĝi staras rekte.
Pinokjo turnis
sin, por rigardi ĝin, kaj observante ĝin tempeton, li diris al si kun
granda kontento:
- Kiel ridinda
mi estis marionete!... kaj kiel mi ĝojas nun, ke mi fariĝis vera
knabo!
© © © ©