35. En la korpo
de la Ŝarko Pinokjo retrovas... nu, kiun li retrovas? Legu tiun ĉi
ĉapitron, kaj vi ekscios
Apenaŭ
Pinokjo diris adiaŭ al sia bona amiko Tinuso, li ekvojis balanciĝante
meze de tiu mallumo, kaj direktis sin palpe, paŝo post paŝo tra la korpo
de la Ŝarko al tiu eta lumo, kiu briletis fore-malproksime.
Kaj dum la
marŝado li sentis, ke liaj piedoj glitadas en flako de graseca kaj malpura
akvo, kaj tiu akvo eligis tiel akran odoron de fritita fiŝo, ke al li
ŝajnis, ke li estas en fiŝrestoracio.
Kaj ju pli li antaŭeniĝis, des pli la helo
fariĝis brila, distingebla. Fine post longa marŝado li atingis ĝin, kaj atinginte
ĝin, kion li trovis? Vi povas diveni inter mil ebloj: li trovis tableton
primetitan kun bruligita kandelo en verda vitrobotelo kaj ĉe la tableto
maljunuleton tute blankan, kvazaŭ li estus el neĝo aŭ batita
kremo. Li maĉis kelkajn vivantajn fiŝetojn, sed tiom vivajn, ke dum
li manĝis ilin, ili eĉ elglitis el lia buŝo.
Je tiu
vidaĵo la malfeliĉa Pinokjo ekhavis tiel grandan kaj neatenditan
ĝojon, ke ne multo mankis, ke li falu en deliron. Li volis ridi, volis
plori, volis diri amasegon da aferoj; sed anstataŭ tio li langumis konfuze
kaj balbutis stumpajn kaj nerekoneblajn vortojn. Finfine li sukcesis eligi
krion el la gorĝo, kaj disetendis la brakojn, ĵetis sin
ĉirkaŭ la kolon de la maljunuleto, kaj kriis feliĉe:
- Ho,
paĉjeto mia! Finfine mi trovis vin! Nun mi neniam plu forlasos
vin, neniam, neniam!
- Do miaj okuloj diras al mi la veron! - ekparolis la
maljunuleto, viŝante al si la okulojn. - Do estas vi mem, mia kara
Pinokjo?
- Jes ja, jes ja, estas mi! Ho, paĉjeto mia, kiel bona vi estas!... kaj se pensi, ke
mi, male... Ho, ĉu vi scias, kiom da malfeliĉoj pluvis sur mian
kapon, kaj kiom da aferoj misiris al mi! Imagu, tiun tagon, kiam vi,
malfeliĉa paĉjeto aĉetis al mi alfabetumon preze de via mantelo,
por ke mi povu iri al la lernejo, kaj mi misiris por vidi la marionetojn, kaj
la marionetisto volis min ĵeti sur la fajron, por ke lia ŝafaĵo
rostiĝu ruĝeca, kaj la sama marionetisto donis al mi poste kvin orajn
monerojn, ke mi portu ilin al vi, sed mi trafis la Vulpon kaj la Katon, kiuj
kondukis min al la gastejo "Ruĝa Kankro", kie ili manĝegis
kiel maldikegaj lupoj, kaj kiam mi ekvojis sola en la nokto, mi trafis
murdistojn, kiuj ĵetis sin kure post mi, kaj mi for, kaj ili ĉiam
poste, kaj mi for, kaj ili ree poste, kaj fine ili pendigis min sur
branĉon de la Granda Kverko, de kie la bela Bluhara Knabino ordonis
forpreni min en kaleŝo, kaj la kuracistoj, kiam ili ekzamenis min, tuj diris:
"Se li ne mortis, tio estas signo de tio, ke li ankoraŭ vivas",
kaj tiam elglitis mensogo el mia buŝo, kaj mia nazo komencis kreski, kaj
mi ne povis eliri tra la pordo de la ĉambro, post kio mi foriris kun la
Vulpo kaj Kato por subterigi la kvar orajn monerojn, ĉar unu mi elspezis
en la gastejo, kaj la Papago komencis ridi pri mi, kaj kiam mi returniĝis
por la dumil moneroj, mi trovis neniom, kaj kiam la Juĝisto eksciis, ke
oni priŝtelis min, li tuj metigis min en malliberejon, por rekompenci la
ŝtelistojn, kaj kiam mi foriris de tie, mi vidis belan grapolon de
vinberoj sur kampo, kie min prenis kaptilo, kaj la kamparano tute prave metis
hundokolumon sur min, por ke mi gardu la kokejon, sed poste li rekonis mian
senkulpecon, kaj lasis min foriri, kaj la Serpento kun la fumanta vosto
komencis ridi, kaj ŝiriĝis vejno en lia brusto, kaj tiel mi
returniĝis al la domo de la bela Knabino, kiu jam mortis, kaj kiam la
Kolombo vidis, ke mi ploras, li diris al
mi: "Mi vidis vian paĉjon, kiu konstruas al si ŝipeton, por
serĉi vin", kaj mi diris al li: "Ho, se ankaŭ mi havus
flugilojn! Kaj li diris al mi: "Ĉu vi volas veni al via
paĉjo?" - kaj mi respondis al li: "Jes ja! Sed kiu min
alportos?" - kaj li diris al mi: "Mi portos vin tien", kaj mi
diris al li: "Kiel?", kaj li respondis: "Grimpu sur mian
gropon", kaj tiel ni flugis dum la tuta nokto, kaj la sekvan matenon la
fiŝistoj, kiuj rigardis ĉiuj al la maro, diris al mi: "Estas
malfeliĉa homo en ŝipeto, kiu baldaŭ dronos", kaj mi tuj
rekonis vin de malproksime, ĉar la koro diris tion al mi, kaj mi
manosignis al vi, ke vi returniĝu al la bordo...
- Ankaŭ mi rekonis vin - diris Ĝepeto -, kaj
volonte mi reirus al la bordo, sed kiel fari? La maro estis granda, kaj ondego
renversis la ŝipeton. Tiam terura Ŝarko, kiu estis ĝuste
proksime, apenaŭ ekvidis min en la akvo, tuj kuris al mi, eligis la
langon, prenis min iom post iom, kaj glutis min kiel kuketon.
- Kaj kiel longe vi estas fermita ĉi tie? - demandis
Pinokjo.
- Ekde tiu tago jam proksimume du jarojn, kiuj
ŝajnis al mi du jarcentoj, Pinokjo mia!
- Kaj kiel vi
povis resti viva? Kaj kie vi trovis kandelon? Kaj alumetojn, por bruligi
ĝin, kiu donis ilin al vi?
- Nu, mi rakontos ĉion laŭvice. Vi devas scii,
ke la tempesto, kiu renversis mian ŝipeton, alfundigis ankaŭ komercan
ŝipon. Ĉiuj maristoj saviĝis, sed la ŝipo sinkis funden. La
sama Ŝarko, kiu en tiu tago havis eksterordinaran apetiton, post mi
englutis ankaŭ la ŝipon...
- Kiel? Ĉu
ĝi englutis ĝin unutire? - demandis Pinokjo mire.
- Jes ja,
unutire: kaj elsputis nur la ĉefmaston, ĉar ĝi
interdentiĝis al ĝi, kiel fiŝosteto. Por mia bonŝanco tiu
ŝipo estis plena de konservaĵoj en stanskatoloj, biskotoj aŭ
rebakitaj panoj, vinboteloj, sekvinberoj, fromaĝo, kafo, sukero, stearinaj
kandeloj, skatoloj de vaksaj alumetoj. Kun ĉi tiu Dia donaco mi povis
travivi du jarojn, sed nun mi venis al la fino, en la provizejo restis nenio
alia krom ĉi tiu kandelo, kiu nun lumas, ĝi estas la lasta, kiu
restis al mi....
- Kaj poste?...
- Kaj poste, kara mia, ni ambaŭ restos en mallumo.
- Tiam ek,
paĉjo - diris Pinokjo -, ni ne havas tempon por perdi. Ni devas pensi pri
tuja elsaviĝo.
-
Elsaviĝo... kiamaniere?
- Ni fuĝos
tra la buŝo de la Ŝarko, kaj ĵetos nin en la maron, por
elnaĝi.
- Vi parolas
facile, sed mi, kara Pinokjo, ne kapablas naĝi.
- Ĉu
gravas... Vi sidiĝos rajde sur miajn ŝultrojn, kaj mi, kiu estas bona
naĝanto, portos vin alborde.
- Iluzioj, filo
mia! - replikis Ĝepeto, kaj skuis la kapon malgaje ridetante. - Ĉu al
vi ŝajnas eble, ke marioneto, apenaŭ unu metron alta, kiel vi, povas
havi tiom da forto, ke li portu min naĝe sur la ŝultroj al la bordo?
- Provu, kaj vi vidos! Malgraŭ ĉio, se estas
skribite en la ĉielo, ke ni devas morti, ni havos almenaŭ la grandan
konsolon, ke ni mortos brakumante unu la alian.
Kaj sen diri ion pli, Pinokjo prenis la kandelon,
antaŭeniris por lumigi, kaj diris al sia paĉjo:
- Venu post mi, kaj ne timu.
Kaj tiel ili marŝis sufiĉe longe, kaj trapasis
la tutan korpon kaj stomakon de la Ŝarko. Sed kiam ili alvenis al la loko,
kie komenciĝas la granda gorĝo de la monstro, ili pensis, ke pli bone
estas halti, kaj iom ĉirkaŭrigardi, kaj kapti la plej taŭgan
momenton por la fuĝo.
Oni devas scii, ke la Ŝarko, kiu estis tre maljuna,
kaj suferis je astmo kaj tro forta korbatado, povis dormi nur kun malfermita
buŝo. Pinokjo do supreniris ĝis ĝia gorĝo, kaj elrigardis,
kaj tiel povis vidi tra tiu malfermita buŝego pecon de la steloplena
ĉielo kaj la belegan lunlumon.
- Jen taŭga momento por fuĝi - li flustris
turnante sin al sia paĉjo. - La Ŝarko dormas, kiel urso vintre, la
maro kvietas, kaj oni povas vidi, kiel tage. Venu do post mi, paĉjo, kaj post nelonge ni
estos savitaj.
Dirite kaj
farite: ili ekiris tra la gorĝo de la mara monstro, kaj kiam ili alvenis
al tiu grandega buŝo, ili komencis marŝi piedfingre sur la lango, kiu
estis tiel longa, ke ĝi similis al ĝardena vojo. Kaj ili jam pretiĝis
ĵeti sin en la maron, kiam en la plej bela momento la Ŝarko
ekternegis, kaj pro la terno tiel forte ekskuiĝis, ke Pinokjo kaj
Ĝepeto reflugis en la fundon de stomako de la monstro.
Pro la granda
falpuŝiĝo la kandelo estingiĝis, kaj patro kaj filo restis en
mallumo.
- Kaj nun?... -
demandis Pinokjo, kiu fariĝis serioza.
- Nun, filo
mia, ni estas certe perditaj.
- Kial
perditaj? Donu al mi la manon, paĉjo, kaj atentu, ne falu!
- Kien vi min kondukas?
- Ni devas
reprovi la fuĝon. Venu kun mi, kaj ne timu!
Dirinte tion,
Pinokjo prenis la manon de sia paĉjo, kaj marŝante kune sur
piedfingroj, ili trairis la gorĝon de la monstro. Poste ili pasis
laŭlonge de la tuta lango, kaj trapaŝis la tri dentovicojn.
Antaŭ ol elsalti, la marioneto diris al sia paĉjo:
- Grimpu rajde sur miajn ŝultrojn, kaj brakumu min
forte! Pri la cetero zorgos mi mem.
Apenaŭ Ĝepeto lokis
sin oportune sur la ŝultroj de la filo, Pinokjo, tre certa pri sia afero,
ĵetis sin en la akvon, kaj komencis naĝi. La maro estis glata, kiel
oleo, la luno helis en sia tuta brilo, kaj la Ŝarko daŭre dormis tiel
profunde, ke eĉ kanonpafo ne povus ĝin veki.