34. Post la ĵeto en la maron fiŝoj manĝas
Pinokjon, kaj li refariĝas marioneto. Sed dum li naĝas, por elsavi
sin, la terura Ŝarko lin englutas
Kvindek
minutojn, post kiam li ĵetis la azenon en la akvon, la aĉetinto diris
al si:
- Mia
malfeliĉa lama azeneto nun jam certe perfekte dronis. Ni retiru ĝin
supren, kaj faru tiun belan tamburon el ĝia felo.
Kaj li komencas
tiri la ŝnuron, per kiu li ligis unu gambon de la azeno: kaj li tiras,
tiradas ĝin...: kaj fine li vidas aperi sur la surfaco... ĉu vi divenas,
kion? Anstataŭ mortinta azeneto, li vidas aperi vivantan marioneton, kiu
baraktas kiel angilo.
Ekvidinte tiun
lignan pupon, la malfeliĉulo kredis, ke li sonĝas, kaj restis senmova
kiel peza ŝtono - kun malfermita buŝo kaj elkavigitaj okuloj.
Kiam li revenis
al si el la unua surprizo, li diris plorante kaj balbutante:
- Kaj kie estas la azeneto, kiun mi ĵetis en la
maron?...
- Tiu azeneto
estas mi! - respondis la marioneto ridetante.
- Ĉu vi?
- Mi.
- Ha, fripono! Ĉu vi ŝatus min mistifiki?
- Mistifiki vin? Tute male, kara mastro: mi parolas al vi
serioze.
- Sed kiel povis okazi, ke antaŭ nelonge vi estis
azeno, kaj nun, post iom da restado en la akvo, vi fariĝis ligna pupo?
- Certe pro la
efiko de la marakvo. La maro faras tiaj ŝercojn.
- Atentu,
marioneto, atentu!... Ne kredu, ke vi povas kaŝe amuziĝi pri mi. Estos malbone al vi, se la pacienco min forlasos!
- Nu bone, mastro, ĉu vi volas scii la tutan
historion veran? Malligu mian gambon, kaj mi ĝin rakontos al vi.
Tiu bona aĉetinto fuŝulo, scivolema ekkoni la
veran historion, malligis la nodon de la ŝnuro, kiu tenis Pinokjon
mallibera: kaj tiam Pinokjo, libera kiel birdo, komencis rakonti jene sian
historion:
- Sciu do, ke iam mi estis ligna marioneto, kiel nun; sed
mi jam estis pli-malpli baldaŭ fariĝonta knabo vera, kiel la ceteraj
infanoj, se pro mia malmulta emo al lernado kaj sekvado de malbonaj kamaradoj
mi ne estus forkurinta el mia hejmo... kaj kiam mi vekiĝis iun belan
tagon, mi trovis min ŝanĝita en azenon kun jen tiel longaj oreloj...
kaj kun jen tiel longa vosto!... Kia honto estis!... Kara mastro, honto, kian eĉ vi neniam sentis
dum la tuta vivo! Oni kondukis min al la bazaro de azenoj, kie aĉetis min
la Direktoro de ĉevaldanciga trupo, kiu metis al si en la kapon, ke li
faros el mi elstaran danciston kaj faman ringosaltiston; sed iun vesperon dum
la prezentado mi falis malfeliĉe, kaj lamiĝis je ambaŭ gamboj. La Direktoro ne
sciis, kion fari kun lama azeno, ordonis min revendi, kaj vi min aĉetis.
- Domaĝe! Kaj nun kie mi trovos alian felon?
- Ne senesperiĝu, mastro. Da azenetoj estas tro
multe en ĉi tiu mondo!
- Diru al mi, bubo impertinenta, ĉu via historio
finiĝas ĉi tie?
- Ne - respondis la marioneto - Iom ankoraŭ
dirindas, poste fino. Post kiam vi aĉetis min, vi kondukis min ĉi tien,
por mortigi min, tamen vi lasis konvinki vin de la sento de kompatemo, kaj vi
prefere ligis ŝtonon sur mian kolon, kaj ĵetis min sur la fundon de
la maro. Ĉi tiu delikata sento multe honoras vin, kaj neniam mi forgesos
ĝin. Aliflanke, mia kara mastro, ĉi tiun fojon vi ne kalkulis kun la
Feino...
- Kaj kiu estas ĉi tiu Feino?
- Ŝi estas mia panjo, kiu similas al ĉiu el
tiuj bonaj panjoj, kiuj tre amas siajn filojn, kaj neniam perdas ilin el la
vido, kaj helpas ilin amoplene en ĉiuj malfeliĉoj, ankaŭ kiam
ĉi tiuj infanoj pro sia senbrideco kaj malbona konduto meritus esti
forpuŝitaj kaj forlasitaj al si mem. Mi do volis rakonti, ke apenaŭ
la bona Feino vidis min en danĝero tuj droni, sendis ĉirkaŭ min
amasegon da fiŝoj, kiuj kredis min vera azeno mortinta, kaj komencis min
manĝi! Kaj kiel grandajn mordojn ili faris! Mi neniam estus kredinta, ke
la fiŝoj estas pli frandemaj, ol infanoj. Unu formanĝis al mi la
orelojn, alia la muzelon, la tria la kolon kaj la kolhararon... Kelkaj
manĝis la piedfelon kaj la dorsofelon, kaj inter la ceteraj estis
fiŝeto tiel ĝentila, ke ĝi bonvolis manĝi eĉ mian
voston.
- Mi ĵuras - diris la terurita aĉetinto -, ke
ekde nun mi eĉ prove ne gustumos fiŝaĵon. Min ne tro plezurigus,
se distranĉinte triglon aŭ merluĉon, mi trovus en ili
azenvoston!
- Mi same pensas - replikis la marioneto ridante. -
Cetere mi devas rakonti, ke kiam la fiŝoj demanĝis mian tutan azenan
tegaĵon, kiu kovris min de la kapo ĝis la piedoj, ili kompreneble
atingis la ostojn... aŭ por ĝuste esprimi min, la lignon, ĉar,
kiel vi vidas, mi estas farita el plej malmola ligno. Sed post la unuaj mordoj
tiuj frandemaj fiŝoj rimarkis, ke la ligno ne estas delikataĵo por
iliaj dentoj, kaj naŭziĝis de ĉi tiu nedigestebla nutraĵo,
kaj ili disiris jen tien, jen alien, sen diri al mi plej etan dankon... Kaj jen
nun mi rakontas al vi, kiamaniere vi post eltiro de la ŝnuro trovis
vivantan marioneton anstataŭ mortinta azeneto.
- Mi fajfas pri via rakonto - kriis la aĉetinto
furioze. - Mi scias, ke mi elspezis dudek groŝojn por aĉeti vin, kaj
mi volas rehavi miajn monerojn. Ĉu vi scias, kion mi faros? Mi reportos
vin al la bazaro, kaj revendos vin kiel sekigitan lignaĵon por en kamenoj.
- Revendu min
do, mi ĝojas - diris Pinokjo.
Sed apenaŭ
li elparolis tion, li eksvingis sin kaj saltis en la mezon de la akvo. Kaj li
naĝis gaje, foriĝis malproksimen de la bordo, kaj rekriis al la
malfeliĉa aĉetinto:
- Adiaŭ,
mastro; se vi bezonos felon por tamburo, rememoru min!
Fakto estas, ke
dum palpebrumo tiom li foriĝis, ke li preskaŭ ne vidiĝis:
aŭ vidiĝis nur sur la surfaco de la maro nigra punkteto, kiu de tempo
al tempo levis la gambojn el la akvo, kaj faris kapriolojn kaj saltojn, kiel
delfeno en bona humoro.
Dum Pinokjo
naĝis laŭ la hazardo, li ekvidis meze de la maro rokon, kiu
ŝajnis esti el blanka marmoro: kaj supre sur ĝi kaprineton, kiu
blekis al li afable, kaj signis invite al lia direkto.
Sed plej
strange estis en la afero, ke la felo de la kaprineto, anstataŭ blanka
aŭ nigra aŭ makulita el ĉi du koloroj kiel ĉe aliaj
kapretoj, estis blua, multe brila, kaj multe memorigis al li la harojn de la
bela Knabino.
Mi lasas al vi
imagi, ĉu la koro de la malfeliĉa Pinokjo komencis pli forte bati!
Kun duobligitaj fortoj kaj energio li komencis naĝi en la direkto al la blanka
roko, kaj li jam estis sur meza vojo, kiam jen elakviĝas kaj venas
renkonte al li terura kapego de mara monstro, kun malfermegita faŭko
simila al abismo, kun tri dentovicoj, kiuj elvokus timegon ankaŭ, se ili
estus nur pentritaj.
Kaj ĉu vi
scias, kiu estis tiu mara monstro?
Tiu mara
monstro estis ne pli kaj ne malpli, ol la giganta Ŝarko, menciita plurfoje
en ĉi tiu historio, kaj kiun oni konis pro la masakroj kaj nesatigebla
devoremo sub la kromnomo "Atilo de la fiŝoj kaj fiŝistoj".
Imagu la
timegon de la malfeliĉa Pinokjo ĉe la ekvido de la monstro. Li provis
eviti ĝin, ŝanĝi la vojon, li provis rifuĝi, sed tiu enorma
buŝo malfermegita venis ĉiam nur renkonte al li kun la rapideco de
sago.
- Pro Dio,
rapidu, Pinokjo! - kriis beante la bela kaprineto.
Kaj Pinokjo
naĝis senespere per la brakoj, per la brusto, per la kruroj kaj per la
piedoj.
- Rapidu,
Pinokjo, ĉar la monstro proksimiĝas!
Kaj Pinokjo
kolektis ĉiujn fortojn siajn, duoble prenis la aeron pro la klopodo.
- Atentu,
Pinokjo!... la monstro atingos vin!... Jen ĝi!... Jen
ĝi!... Rapidu pro Dio, aŭ vi perdiĝos!...
Kaj Pinokjo naĝis pli klopode, ol iam, kaj plu, kaj
plu, kaj plu, kvazaŭ flugus kuglo de pafilo. Kaj li jam estis tute ĉe
la roko, kaj la kaprineto elklinis sin tute super la maron, jam etendis al li
siajn antaŭpiedetojn, por elhelpi lin el la akvo!...
Sed jam estis
malfrue! La monstro atingis lin: per unu spirego ĝi trinkis kaj
enbuŝigis la malfeliĉan marioneton kvazaŭ kokinan ovon, kaj
glutis lin kun tia elano kaj avido, ke Pinokjo dum la falego en la internon de
la Ŝarko puŝiĝis tiel maloportune, ke dum kvaronhoro li perdis
la konscion.
Kiam li revenis
al si de tiu sensoperdo, li neniel povis kompreni, en kiu mondo li troviĝas.
Ĉirkaŭ li ĉiuflanke regis kompleta mallumo: sed tiel nigra kaj
profunda, ke al li ŝajnis, ke li metis la kapon en ujon plenan de inko. Li
atente aŭskultis, sed aŭdis nenian bruon: nur de tempo al tempo li
sentis kelkajn grandajn ventopuŝojn. Komence li neniel divenis, de kie
venas tiu vento: sed poste li komprenis, ke ĝi venas de la pulmoj de la
monstro. Ĉar necesas scii, ke la Ŝarko multe suferis pro astmo, kaj
kiam ĝi spiris, ŝajnis, kvazaŭ blovus norda vento.
Komence Pinokjo
klopodis kuraĝigi sin, sed kiam li certiĝis kaj recertiĝis, ke
li troviĝas fermita en la korpo de la mara monstro, li ekploris, kriis kaj
ploreme diris:
- Helpu! Helpu! Oj mi malfeliĉa! Ĉu neniu
troviĝas, kiu min savos?
- De kiu vi postulas, ke oni savu vin, malfeliĉulo?
- diris en tiu mallumo raŭka voĉaĉo simila al
misagordiĝinta gitaro.
- Kiu parolas?
- demandis Pinokjo, kaj sentis sin rigidiĝi pro la teruro.
- Estas mi, malfeliĉa tinuso, kiun la Ŝarko
glutis kune kun vi. Kaj vi, kiu fiŝo vi estas?
- Mi havas nenion komunan kun fiŝoj. Mi estas
marioneto.
- Kaj se vi ne estas fiŝo, kial vi igis vin gluti de
la monstro?
- Estas ne mi, kiu igis sin gluti, sed mi estas glutita
de ĝi! Kaj nun, kion fari en ĉi tiu mallumo?
- Havi paciencon kaj atendi, ke la Ŝarko digestu
nin!...
- Sed mi ne volas digestiĝi! - blekis Pinokjo, kaj
rekomencis plori.
- Ankaŭ mi ne volas digestiĝi -, aldonis la
Tinuso - sed mi estas sufiĉe saĝumema, kaj mi konsolas min per la
penso, ke se oni naskiĝas tinuso, estas multe pli digne morti sub akvo ol
sub oleo!...
-
Malsaĝaĵo! - kriis Pinokjo.
- La mia estas
unu el la opinioj - replikis la Tinuso - kaj oni respektas la opiniojn, kiel la
tinusaj politikistoj diras.
- Diru ion ajn, mi volas for de ĉi tie... mi volas
forkuri...
- Forkuru, se vi sukcesas!...
- Ĉu tre granda estas ĉi tiu Ŝarko, kiu
nin glutis? - demandis la marioneto.
- Imagu: ĝia korpo pli longas, ol unu kilometro, ne
kalkulante la voston.
Dum ili tiel interparoladis en la mallumo, ŝajnis al
Pinokjo vidi fore-fore ian helon.
- Kio povas esti tiu fora-malproksima lumeto? - demandis
Pinokjo.
- Certe malfeliĉa samsortano, kiu atendas simile al
ni la momenton digestiĝi ..
- Mi volas lin vidi. Ĉu ne povus esti, ke li estas
ia maljuna fiŝo, kapabla montri al mi la vojon de la rifuĝo?
- Tutkore mi deziras al vi tion, kara marioneto.
- Adiaŭ,
Tinuso.
- Adiaŭ,
marioneto: kaj multan feliĉon!
- Kie ni nin
revidos?
- Kiu scias?... Pli bone eĉ ne pensi pri tio!