33. Pinokjo
fariĝas vera azeno kaj forkondukiĝas por vendado, lin aĉetas
Direktoro de klaŭna trupo, por instrui lin danci kaj salti tra ringoj; sed
li lamiĝas iun vesperon, kaj iu alia aĉetas lin, por fari tamburon el
lia felo
Ĉar la
Hometo vidis, ke la pordo ne malfermiĝas, li enrompis ĝin per
piedfrapego, kaj enpaŝinte la ĉambron, li diris al Pinokjo kaj
Meĉo kun sia kutima rideto:
- Bravaj knaboj! Bone vi blekis, mi tuj rekonis vin
laŭ la voĉo. Kaj jen pro tio mi venis.
Je tia parolo
la du azenetoj embarasiĝis, lasis pendi la kapon kaj orelojn, kaj entiris
la voston inter la gambojn.
Unue la Hometo
karesis, glatumis, palpetis ilin, poste elprenis pajlofaskon kaj zorge striglis
ilin. Kaj kiam per la fervora striglado li faris ilin tiel brilaj, kiel du
speguloj, li surmetis al ili kapobridon, kaj kondukis ilin al la bazaro kun la
espero, ke li vendos ilin, kaj enpoŝigos konsiderindan gajnon per ili.
Kaj fakte, aĉetontoj ne longe lasis sin atendi.
Meĉo estis vendita al kamparano, kies tirbesto mortis
unu tagon pli frue, kaj Pinokjon aĉetis Direktoro de klaŭna kaj
ŝnurdancista trupo kun la celo dresi lin, por saltigi kaj dancigi lin kune
kun la aliaj bestoj de la trupo.
Ĉu nun vi jam komprenas, karaj miaj malgrandaj
legantoj, kiun metion la Hometo praktikis? Ĉi tiu malgranda monstraĉo
kun miele dolĉa mieno vagadis de tempo al tempo tra la mondo per sia
veturilo: dumvoje li kolektis per promesoj kaj kaĵoloj ĉiujn malemajn
knabojn, kiuj tediĝis de libroj kaj lernejo: kaj sidigis ilin sur sian
veturilon, portis ilin al Senfario, por ke ili pasigu sian tempon per ludoj,
distriĝoj kaj amuzoj. Kiam tiuj malfeliĉaj knaboj iluziitaj - pro
furioza amuziĝemo kaj nelernemo - azeniĝis, li gaje kaj kontentege
prenis kaj kondukis ilin, por vendi ilin en bazaroj kaj foiroj. Kaj tiel, dum
kelkaj jaroj li gajnis amason da mono, kaj iĝis milionulo.
Mi ne scias, kio okazis kun Meĉo: mi nur scias, ke
Pinokjo trafis ekde la unuaj tagoj plej malfacilan kaj penigan vivon.
Pinokjon atendis ekde la unuaj tagoj dura kaj ŝvitiga
vivo.
Kiam la mastro kondukis lin en la stalon, li plenigis la
manĝujon per pajlo: sed post kiam Pinokjo gustumis buŝplenon da
ĝi, li elsputis ĝin.
Tiam la mastro
inter multaj grumbloj plenigis la manĝujon per fojno: sed ankaŭ la
fojno ne plaĉis al li.
- Ha! ĉu
eĉ la fojno ne plaĉas al vi? - kriis kolere la mastro. Ne zorgu, bela
azeneto, se vi havas kapricojn en la kapo, mi volonte elpelos ilin al vi!...
Kaj prepare de
rebonigo li donis al li vipobaton inter la gambojn.
Pro la doloro
Pinokjo komencis plori kaj bleki kaj diris iae:
- I-a! I-a! Mi ne povas
digesti la pajlon!...
- Tiam
manĝu la fojnon! - replikis la mastro, kiu bonege komprenis la azenan
parolmanieron.
- I-a, i-a, la
fojno kaŭzas al mi doloron!...
- Ĉu vi
pretendus, ke azenon, kiel vin, mi nutru per frititaj kokinbrustoj kaj
kapongalantino? - aldonis la mastro ĉiam pli furioze, kaj donis ankaŭ
duan vipobaton.
Je tiu dua
vipobato Pinokjo - pro prudento - tuj ĉesis, kaj diris nenion plu.
Dume la mastro
fermis la stalon, kaj Pinokjo restis sola: kaj ĉar jam pasis multaj horoj
de tiam, kiam li manĝis, li oscedegis pro la granda malsato.
Kaj oscedante
li malfermis la buŝon fornolarĝe.
Fine, ĉar
li trovis nenion alian en la manĝujo, li komencis rezigne mordeti iom da
pajlo: kaj post kiam li zorge maĉis ĝin, li fermis la okulojn kaj
glutis ĝin.
- Ĉi tiu
fojno ne malbone gustas - li diris poste al si -, sed kiom pli bone estus
daŭrigi la lernadon! Sed ne gravas!
La postan
matenon, kiam li vekiĝis, li tuj komencis serĉi iom da fojno en la
manĝujo; sed neniom li trovis, ĉar ĉion li manĝis nokte.
Tiam li prenis
buŝplenon da pajlo: sed dum li mordadis ĝin, li devis rimarki, ke la
gusto de la pajlo eĉ memorige ne similas al rizoto, nek al makaronio.
- Ne gravas! - li ripetis, dum li maĉadis.
Almenaŭ mia malfeliĉo servos kiel leciono por ĉiuj knaboj
malobeemaj, malinklinaj lerni. Ne
gravas!... Ne gravas!...
- Ne gravas?
Via bleko ne gravas! - kriis la mastro, kiu en ĉi tiu momento enpaŝis
en la stalon. - Ĉu vi eble kredas, mia bela azeneto, ke mi aĉetis vin
sole, por vin manĝigi kaj trinkigi? Mi aĉetis vin, por ke vi
laboretu, kaj mi gajnu multan monon. Ek do nu, vigle! Venu kun mi en la Cirkon, tie mi instruos vin salti tra
ringoj, rompi paperbarilon per la kapo, kaj danci valson kaj polkon starante
sur la malantaŭaj piedoj.
La kompatinda
Pinokjo - ĉu eme aŭ treme - devis ellerni ĉiujn ĉi belegajn
aferojn. Sed por ellerni ilin, necesis tri monatoj da lecionoj kaj multaj
vipobatoj feloŝiraj.
Fine alvenis la
tago, en kiu lia mastro povis anonci la vere eksterordinaran spektaklon. La
multkoloraj afiŝoj sur ĉiuj anguloj de la stratoj tekstis jene:
"Granda
festprezentado. Ĉi-vespere videblos la kutimaj saltoj kaj surprizaj
ekzercoj de ĉiuj artistoj kaj de ĉiuj ĉevaloj el ambaŭ
seksoj de la Trupo, kaj krome por la unua fojo prezentiĝos la fama azeneto
Pinokjo, nomata la stelo de la dancado. La teatrejo estos taghele
lumigita."
Tiun vesperon, vi povas imagi, jam unu horon antaŭ
la komenco de la spektaklo la spektejo estis plenplena.
Ne
troviĝis libera unu foteleto, unusola bona loko, ununura loĝio -
eĉ se oni pagus per oro.
La benkoj de la
Cirko svarmis de knaboj kaj knabinoj, infanoj de ĉiuj aĝoj, kiuj
febre deziregis vidi, kiel dancas la fama azeneto Pinokjo.
Kiam la unua
parto de la prezentado finiĝis, la Direktoro de la trupo en nigra jako,
blanka pantalono kaj ĝisgenuaj ledobotoj prezentis sin al la multnombrega
publiko, faris profundan klinon, kaj diris kun alta soleneco la sekvan konfuzan
paroladon:
"Estimata
publiko, kavaliroj kaj damoj!
Mi, humila
subskribinto - trapasante ĉi tiun elstaran metroon ...hm... -polon - volis
pro-friti la honoron, kaj ne malpli la plezuron, prezenti al ĉi tiu
inteligenta kaj rimarkinda spektantaro faman azeneton, kiu jam havis la honoron
danci antaŭ Iliaj Reĝaj kaj Imperiestraj Moŝtoj de ĉiuj
ĉefaj kaj grafaj kortumoj de Eŭropo.
Kaj dankante
ilin helpu al ni per via animiga ĉeesto kaj paciencu al ni!"
Oni akceptis
ĉi tiun paroladon kun multaj ridoj kaj aplaŭdoj: sed la aplaŭdoj
duobliĝis kaj fariĝis iaspeca uragano, kiam la azeneto Pinokjo aperis
meze de la Cirko. Li estis feste ornamita. Sur la kapo li havis novan
bridon el brila ledo kun latunaj bukoj kaj najloj; ĉe la oreloj du
blankajn kameliojn, la kolhararo estis kombita en multajn buklojn, kiuj estis
ligitaj per rozkoloraj silkaj bantoj; granda or- kaj arĝentkolora bendo
ĉirkaŭis lian talion, la vosto estis traplektita per sangoruĝaj
kaj lazuraj rubandoj el veluro. Unuvorte, li estis amindega azeneto!
Por prezenti lin al la publiko, la Direktoro aldonis
ĉi tiujn vortojn:
"Miaj
estimataj aŭskultantoj! Mi venis, ne por diri al vi mensogojn pri la
grandaj malfacilaĵoj, kiujn mi devis sup-eri por kunpreni kaj jugi ĉi
tiun mambeston, dum ĝi libere paŝtĝis de monto al monto sur la
ebenaĵoj de la varmega klimato. Observu, mi vin petas, kia sovaĝeco
elradias el ĝiaj okuloj, sekve de kio sukcesis vanaj ĉiuj metodoj de
dresado, kies celo estis, ke li vivu dece, kiel la ceteraj civilizitaj
kvarpieduloj, tiel do mi devis turni min plurfoje al la afabla lingvo de la
vipo. Sed mia ĝentileco - anstataŭ amigi min -, plej malfavore efikis
al mia animo. Sed mi sekvis la sistemon de Galles, kaj trovis en
ĝia kranio malgrandan kartil-aĵon ostan, kiun mem la Mediĉa
Fakultato de Parizo rekonis kiel regeneran bulbon de haroj kaj stabila dancado.
Kaj pro tio mi volis ĝin instrui pri dancado, kaj ne malpli pri la rilataj
traringa saltado kaj trarompado de paperbariloj. Admiru ĝin, kaj vi mem
juĝu! Sed antaŭ ol ade-aŭi vin, permesu al mi, gesinjoroj,
inviti vin al la taga spektaklo por morgaŭ vespere: sed sub-pozante, ke la
pluveca vetero eble minacus akvon, la spektaklo anstataŭ morgaŭ
vespere prokrastiĝos al morgaŭ, la dekunua horo antaŭtagmeza de
la posttagmezo."
Kaj tiam la Direktoro faris alian profundegan klinon: kaj
turnante sin al Pinokjo li diris:
- Kuraĝon, Pinokjo! Ek, komencu viajn ekzercojn,
salutu ĉi tiun respektindan publikon, kavalirojn, damojn kaj infanojn!
Pinokjo obeeme fleksis la antaŭgambojn ĝis la
tero, kaj genuis tie, ĝis la Direktoro frapis per la vipo kaj ordonis:
- Marŝo!
Tiam la azeneto leviĝis sur ĉiujn kvar piedojn,
kaj komencis rondiri marŝe-marŝe en la areno.
Post kelka tempo la Direktoro vokis:
- Troto! - kaj Pinokjo obeante al la ordono,
ŝanĝis la marŝon al troto.
- Galopo! - kaj
Pinokjo transiris al galopo.
- Kurego! - kaj
Pinokjo ĵetiĝis kuri kun plej granda rapideco. Sed dum li freneze
kuregis, la Direktoro levis la brakon, kaj ekpafis per la pistolo.
Je tiu pafo la
azeneto - kvazaŭ vundita - falsterniĝis en la Cirko, kaj ŝajnis,
ke li vere baldaŭ mortos.
Kiam li
releviĝis de sur la tero meze de eksplodo de aplaŭdoj, krioj kaj
manoklakoj atingantaj la stelojn, li devis kompreneble levi la kapon kaj
suprenrigardi, kaj dum li tion faris, li ekvidis en loĝio belan
sinjorinon, kiu havis sur la kolo grandan oran kolĉenon, de kiu pendis
medaliono. Sur la medaliono estis la pentrita portreto de marioneto.
- Tiu portreto
estas la mia!... tiu sinjorino estas la Feino! - diris en si Pinokjo, kiam li
tuj rekonis ŝin: kaj lin ekregis granda ĝojo, kaj li provis krii:
- Ho, Feineto
mia! Ho, Feineto mia!
Sed
anstataŭ ĉi tiuj vortoj elŝiriĝis el lia gorĝo azena
bleko tiel sonora kaj longega, ke ĝi ridigis ĉiujn spektantojn, kaj
ĉefe ĉiujn infanojn, kiuj ĉeestis en la Cirko.
Tiam la
Direktoro, por instrui lin kaj komprenigi al li, ke ne estas bona maniero iai
en la vizaĝon de la publiko, per la tenilo de la vipo donis al li frapeton
sur la nazon.
La
malfeliĉa azeneto eligis je manlarĝo la langon, kaj lekis
almenaŭ kvin minutojn la nazon en la kredo, ke tiel li povas forviŝi
la doloron, kiun li sentis.
Sed kia estis
lia senesperiĝo, kiam li ree turnis sin supren, kaj vidis, ke la
loĝio estas malplena, kaj la Feino malaperis!...
Li ekhavis la
senton, ke li tuj mortos: liaj okuloj pleniĝis de larmoj, kaj li komencis
torente plori. Sed neniu rimarkis tion, kaj malplej la Direktoro, kiu klakigis
la vipon kaj kriis:
- Kuraĝe,
Pinokjo! Nun montru al ĉi tiuj gesinjoroj, kiel gracie vi saltas tra la
ringoj!
Pinokjo provis
du-tri fojojn: sed ĉiufoje, kiam li alvenis antaŭ la ringon,
anstataŭ salti tra ĝi, li oportuneme preterpasis sub ĝi. Fine li
puŝis sin antaŭen, kaj trasaltis: sed malfeliĉe, liaj postaj
gamboj implikiĝis en la ringo, kaj li falis kiel malplena sako sur la
teron en la alia flanko.
Kiam li rektiĝis, li estis lamigita, kaj nur pene li
povis reiri al la stalo.
- Eksteren, Pinokjon! Ni volas la azeneton! Eksteren la
azeneton! - kriis la infanoj de la partero, kiuj ekkompatis lin, kaj
tuŝiĝis ĝiskore pro la malfeliĉa okazaĵo.
Sed la azeneto ne plu aperis en tiu vespero.
La sekvan matenon la veterinaro aŭ bestkuracisto,
post kiam li ekzamenis lin, deklaris, ke li restos lama por la tuta vivo.
Tiam la Direktoro ordonis al la staloknabo:
- Kion vi volas, ke mi faru kun lama azeno? Panmanĝulo sen utilo. Konduku al la placo, kaj
vendu ĝin.
Kiam ili
alvenis al la placo, tuj troviĝis aĉetonto, kiu demandis la
staloknabon:
- Kiom vi petas
por ĉi tiu lama azeneto?
- Dudek lirojn.
- Mi donos al vi dudek groŝojn. Ne kredu, ke mi
aĉetas ĝin por laboro: mi volas ĝin nur pro la felo. Mi vidas,
ke ĝi estas tre malmola, kaj mi volas fari el ĝi tamburon por la
vilaĝa orkestro.
Mi lasas vin imagi, infanoj, kian plezuron sentis la
malfeliĉa Pinokjo, kiam li aŭdis, ke lia destino estas fariĝi
tamburo!
Fakto estas, ke apenaŭ la aĉetanto elpagis la
dudek monerojn, li kondukis la azeneton sur rokon ĉe la marbordo, fiksis
ŝtonon al ĝia kolo, ligis unu el ĝiaj piedoj per ŝnuro,
kiun li tenis fikse en la mano, kaj abrupte depuŝis la malfeliĉan
beston en la akvon.
Pinokjo - kun tiu rokopeco sur
la kolo, tuj sinkis sur la fundon; kaj la aĉetinto kun la streĉe
tenita ŝnuro en la mano, sidiĝis sur roko, kaj atendis, ke dume la
azeneto dronu, kaj li povu ĝin senfeligi.