32. Azenoreloj
kreskas al Pinokjo, kaj poste li fariĝas vera azeneto, kaj komencas iai
- Kaj kio estis
tiu surprizo?
- Tuj mi rakontos al vi, miaj karaj, malgrandaj legantoj.
La surprizo estis, ke kiam Pinokjo vekiĝis, li komencis laŭ sia kutimo
grati la kapon, kaj jen li rimarkas...
Ĉu vi divenos, kio okazis?
Je sia plej granda miro li rimarkis, ke liaj oreloj
plilongiĝis unu manlarĝon.
Vi scias, ke la marioneto havis ekde naskiĝo tre-tre
malgrandajn orelojn: tiel malgrandajn, ke per nudaj okuloj ili eĉ ne
vidiĝis! Imagu do, kiel li ekmiris, kiam li povis elpalpi la orelojn, kiuj
dum la nokto tiom longiĝis, ke ili ŝajnis du veraj brosoj.
Tuj li iris serĉi spegulon, por rigardi sin; sed li
ne trovis, do li plenigis lavujon per akvo, kaj en la akvospegulo li ekvidis
tion, kion neniam li estus volinta vidi: li ja vidis sian kapon ornamita per
majesta paro da azenoreloj.
Mi lasas vin imagi la doloron, honton kaj
senesperiĝon de la kompatinda Pinokjo.
Li komencis plori, krii, frapi la kapon kontraŭ la
muron; sed ju pli li senesperiĝis, des pli liaj oreloj kreskis, kreskadis,
kaj fariĝis harplenaj ĉe la pintoj.
Pro la bruo, akraj krioj envenis la ĉambron bela
marmoteto, kiu loĝis en la supra etaĝo, kaj vidante la marioneton en
tia freneza stato, demandis lin zorgoplene:
- Kio okazis al vi, kara kundomano?
- Mi malsanas, Marmoteto mia, tre malsanas..., suferas je
malsano, kiu min timigas. Ĉu vi komprenas pri la pulso?
- Iomete.
- Palpu do,
ĉu mi havas febron!
La Marmoteto
levis la dekstran antaŭan piedon, palpis la pulson de Pinokjo, kaj diris
al li kun suspiro:
- Amiko, kontraŭ mia plaĉo mi devas diri al vi
malbonan novaĵon!...
- Ke?
- Vi havas
grandan, aĉan febron!...
- Kian do?
- Azenan.
- Mi ne
komprenas, kian febron? - respondis la marioneto, kiu bedaŭrinde komprenis
la aferon.
- Tiam mi
klarigos al vi - aldonis la Marmoteto. - Sciu do, ke post du aŭ tri horoj
vi plu estos nek marioneto, nek knabo...
- Kaj kio mi fariĝos?
- Post du aŭ tri horoj vi fariĝos vera kaj plej
nura azeno, tia, kiaj tiras veturilojn, kaj portas brasikojn kaj salatojn al la
bazaro.
- Ho, mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa! - veis
Pinokjo kaj tiris-ŝiris per la manoj ambaŭ siajn orelojn, kvazaŭ
ili estus aliulaj oreloj.
- Kara mia - aldonis la Marmoteto, por konsoli lin -, kion
vi volas nun fari? Tia
estas la sorto. Estas skribite en la saĝaj libroj, ke ĉiuj tiuj
malemaj buboj, kiuj tediĝas de libroj, lernejo kaj instruistoj, pasigas
siajn tagojn per ludoj kaj amuzoj, pli aŭ malpli frue finas per tio, ke
ili ŝanĝiĝas en malgrandajn azenojn.
- Sed ĉu
vere estas tiel? - demandis plorsingulte la marioneto.
-
Bedaŭrinde estas tiel! Kaj nun la ploro ne utilas. Pli frue vi devus
pensi!
- Sed ne mia
kulpo: la kulpo, kredu, Marmoteto, estas tute de Meĉo!...
- Kaj kiu estas
ĉi tiu Meĉo?
- Iu el miaj
lernejaj kamaradoj. Mi volis returniĝi hejmen: mi volis esti obeema, mi
volis daŭrigi la lernadon kaj fari al mi honoron..., sed Meĉo diris
al mi: "Kial vi volas tedi vin per lernado? Kial vi volas iri al la
lernejo? Venu prefere kun mi en Senfarion: tie ni ne plu lernos, tie ni
amuziĝos de mateno ĝis vespero, kaj ni ĉiam estos gajaj".
- Kaj kial vi sekvis la konsilon de tiu falsa amiko? de
tiu malbona kamarado?
- Kial?...
Ĉar, Marmoteto mia, mi estas marioneto sen prudento... kaj sen koro. Ho,
se mi havus iometon da koro, mi neniam estus forlasinta tiun bonan Feinon, kiu
min amis kiel bona panjo, kaj kiu faris tiel multon por mi!... Kaj nun mi ne plu
estus marioneto... sed mi estus bonkonduta knabeto, kiel multaj aliaj! Ho, sed
se mi trafos Meĉon, ve al li! Li ricevos indan pluvon da maldankoj de
mi!...
Kaj li ekiris por eldomiĝi. Sed sur la sojlo li
ekmemoris, ke li havas azenorelojn, kaj hontante montri ilin al la publiko, jen
kion li elpensis? Prenis grandan kotonan ĉapon, metis ĝin sur la kapon,
kaj malsuprentiris ĝin ĝis la nazopinto.
Poste li eliris, kaj komencis serĉi Meĉon en
ĉiuj anguloj. Serĉis
lin sur stratoj, sur placoj, en teatroj, en ĉiuj ejoj kaj lokoj: sed li ne
trovis lin.
Tiam li
hejmeniris, por serĉi lin tie, kaj veninte al la pordo, li frapis sur
ĝi:
- Kiu estas? -
demandis ene Meĉo.
- Estas mi! -
respondis la marioneto.
- Atendu iom, mi tuj malfermos.
Post duonhoro la pordo malfermiĝis, kaj imagu la
miron de Pinokjo, kiam li eniris en ĉambron, kaj ekvidis sian amikon
Meĉo, kiu havis grandan kotonan ĉapon sur la kapo, malsuprentiritan
ĝis sub la nazo.
Kiam Pinokjo ekvidis tiun ĉapon, li sentis
kvazaŭ konsoliĝon, kaj tuj pensis en si:
- Ĉu la amiko suferas je la sama malsano? Ĉu
ankaŭ li havas azenfebron?...
Kaj ŝajnigante, ke li nenion rimarkis, demandis lin
kun rideto:
- Kiel vi fartas, mia kara Meĉo?
- Bonege: kiel kuko en butero!
- Ĉu vi diras tion serioze?
- Kial mi devus al vi mensogi?
- Pardonu amiko, sed tiam kial vi surhavas tiun kotonan
ĉapon, kiu kovras ambaŭ viajn orelojn?
- La kuracisto preskribis ĝin al mi, ĉar
doloras al mi ĉi tiu genuo. Kaj vi, kara marioneto, kial vi surhavas tiun
kotonan ĉapon, kiun vi tiris ĝis sub la nazo?
- La kuracisto preskribis ĝin al mi, ĉar mi
skrapvundis unu piedon.
- Ho, malfeliĉa
Pinokjo!...
- Ho,
malfeliĉa Meĉo!...
Post ĉi
tiuj vortoj sekvis longa silento, dum kiu la du amikoj faris nenion alian, ol
rigardis ironie unu la alian.
Fine la
marioneto diris per mielflua kaj flatema voĉo al sia kamarado:
- Kontentigu,
mia kara Meĉo, mian scivolon: ĉu vi iam suferis je orelmalsano?
- Neniam!... Kaj vi?
- Neniam!
Cetere ekde ĉi tiu mateno unu mia orelo min suferigas.
- Ankaŭ mi havas la saman malbonon.
- Ĉu ankaŭ vi?... Kaj kiu orelo al vi doloras?
- Ambaŭ.
Kaj al vi?
- Ambaŭ.
Ĉu pro la sama malsano?
- Mi timas, ke jes.
- Ĉu vi bonvolus fari al mi komplezon, Meĉo?
- Volonte! Tutkore.
- Ĉu vi montros al mi viajn orelojn!
- Kial ne? Sed unue mi volus vidi la viajn, kara Pinokjo.
- Ne: la unua
devas esti vi.
- Ne, karulo! Unue vi, poste mi!
- Bone - diris tiam la marioneto - ni faru interkonsenton
kiel bonaj amikoj.
- Ni aŭdu la interkonsenton!
- Ni levu la ĉapojn samtempe, ĉu vi akceptas?
- Mi akceptas.
- Do atentu!
Kaj Pinokjo
komencis nombri laŭte:
- Unu, du, tri! Ĉe la vorto "tri"
ambaŭ knaboj deprenis la ĉapon de la kapo, kaj suprenĵetis
ĝin.
Kaj tiam okazis sceno, kiu ŝajnus nekredebla, se
ĝi ne estus vera. Okazis nome, ke Pinokjo kaj Meĉo vidis, ke la sama
malfeliĉo plagas ilin, kaj anstataŭ honti kaj bedaŭri, ili
komencis movi siajn enorme kreskintajn orelojn, kaj post multaj nedecaĵoj,
ili eksplodis en sonoran ridegon.
Kaj ili ridis, ridadis tiom, ke preskaŭ ili
renversiĝis, sed meze de la pleja rido, Meĉo abrupte ĉesis, kaj
ŝanceliĝante kaj ŝanĝante koloron diris al sia amiko:
- Helpu, helpu
min, Pinokjo!
- Kio okazis al vi?
- Ho! Mi ne povas plu stari rekta sur la piedoj.
- Ankaŭ mi ne povas! - kriis Pinokjo plorante kaj
ŝanceliĝante.
Kaj dum ili diris tion, ambaŭ ili fleksiĝis
kvarpiede sur la teron, kaj marŝante mane-piede ili komencis rondiradi,
kuradi tra la ĉambro. Kaj dum ili kuradis, iliaj brakoj fariĝis
gamboj, iliaj vizaĝoj longiĝis je muzeloj, iliaj dorsoj kovriĝis
per helgriza felo, nigre makulita.
Sed ĉu vi
scias, kiu estis la plej malbela momento por tiuj malfeliĉuloj? La plej
malbela kaj plej humiliga momento estis, kiam ili sentis kreski voston el-sube.
Ilin frapis honto kaj doloro, ili volis plori kaj lamenti pri sia sorto.
Se nur ili ne
estus tion farintaj! Anstataŭ ĝemoj kaj lamentoj ili eligis azenajn
blekojn, kaj en ĥoro ili voĉis sonore: i-a, i-a, i-a!
En tiu momento
oni frapis sur la pordo, kaj voĉo de ekstere vokis:
- Malfermu! Mi estas la Hometo, kiu kondukis vin en ĉi tiun landon.
Tuj malfermu, aŭ ve al vi!