31. Post kvin
monatoj de senfarado, je sia konsterno, Pinokjo sentas kreski al li belan paron
da azenoreloj, kaj li fariĝas vera azeneto kun vosto kaj ĉio cetera
Fine la
veturilo alvenis: ĝi alvenis sen la plej eta bruo, ĉar la radoj estis
vinditaj en stupoj kaj ĉifonoj.
Ĝin tiris
dekdu paroj da azenetoj, ĉiuj de la sama grando, sed kun diversaj feloj.
Kelkaj estis
grizaj, aliaj blankaj, ĉi tiuj arĝente grizecaj, tiuj striitaj kun
grandaj flavaj kaj bluaj linioj.
Sed plej strange estis, ke tiuj dek du paroj
aŭ dudek kvar azenetoj, anstataŭ esti hufumitaj, kiel ĉiuj
ordinaraj tirbestoj aŭ azenoj, havis homajn botojn el blanka bovinledo sur
la piedoj.
Kaj la
kondukisto de la veturilo?
Imagu al vi
homon pli larĝan, ol longan, molan kaj grasecan kiel bulo el butero, kun
rozeca vizaĝeto, buŝo ĉiam ridetanta kaj voĉo tre miela,
karesa, kiel tiu de kato, kiu flatas al sia dommastrino.
Apenaŭ la
knaboj ekvidis lin, tuj ĉiuj enamiĝis al li, kaj vete saltadis sur
lian veturilon, por ke li konduku ilin en tiun veran fabellandon, kiun indikas
la geografiaj kartoj per la alloga nomo Senfario.
Vere, la
veturilo jam kreve plenis de infanoj inter ok kaj dek du jaroj, kiuj sidis
dense, kiel fiŝoj en ladskatolo. Ili malbone fartis, kunpremiĝis, kaj
apenaŭ povis spiri: sed neniu diris "oj!", neniu plendis. La
espero, ke post kelkaj horoj ili alvenos en lando, kie estas nek libroj, nek
lernejoj, nek instruistoj, faris ilin tiel kontentaj kaj toleremaj, ke ili
sentis nek ĝenojn, nek penojn, nek malsaton, nek soifon, eĉ dormemon
ne.
Apenaŭ la
veturilo haltis, la hometo turnis sin al Meĉo, kaj demandis lin kun mil
kaĵoloj kaj kliniĝoj:
- Diru al mi, bela knabo, ĉu ankaŭ vi volas
veni en tiun feliĉan landon?
- Jes ja, mi volas.
- Sed mi atentigas vin, karuleto, ke en la veturilo ne
plu estas loko. Kiel vi vidas, ĝi plene plenas!
- Ne gravas! - replikis Meĉo. - Se mankas loko ene,
mi sidiĝos sur la stangojn de la veturilo.
Kaj li suprensaltis, kaj lokiĝis rajde sur la
stangoj.
- Kaj vi, trezoreto
mia? - demandis la hometo, kaj turnis sin kompleze al Pinokjo - kion vi
intencas fari? Ĉu vi venos kun ni aŭ restos?
- Mi restos - respondis Pinokjo. - Mi volas hejmeniri: mi
volas lerni, volas honorigi mian lernejon, kiel bonkondutaj knaboj faras.
- Ĉion bonan al vi!
- Pinokjo! - diris tiam Meĉo. - Aŭskultu min:
venu kun ni, kaj ni estos gajaj!
- Ne, ne, ne!
- Venu kun ni, kaj ni estos gajaj - kriis kvar aliaj
voĉoj el-ene de la veturilo.
- Venu kun ni, kaj ni estos gajaj - blekis ĉiuj cent
voĉoj kune el la veturilo.
- Se mi iros kun vi, kion diros mia bona Feino?
- Pripensu, ke ni iras en landon, kie ni rajtas brui de
mateno ĝis vespero.
Pinokjo ne
respondis, nur suspiris; poste ree suspiris, poste triafoje li suspiris, fine
li diris:
- Faru al mi iom da loko: ankaŭ mi volas kunveturi!
- La lokoj estas ĉiuj okupitaj - respondis la
hometo. - Sed por montri al vi, kiel kara vi estas, mi cedos al vi mian lokon
sur la benko.
- Kaj vi?
- Mi iros piede.
- Ne, vere, tion mi ne permesas. Prefere mi sidiĝos
sur la gropo de iu el ĉi tiuj azenetoj! - kriis Pinokjo.
Dirite, farite, li paŝis al la dekstra azeneto de la
unua paro, kaj volis sursidiĝi: sed la besteto turnis sin neatendite, kaj
donis fortan muzelbaton en lian stomakon, kaj renversis lin gamboĉielen.
Imagu la impertinentan kaj plenbuŝan ridegon de
ĉiuj tiuj knaboj, kiuj ĉeestis la scenon!
Sed la hometo
ne ridis. Li alproksimiĝis, plena de amemo al la ribelanta azeneto, kaj
ŝajnigante, ke li donos al li kison, per ekmordo li deŝiris lian
dekstran duonorelon.
Dume Pinokjo
furioze leviĝis de la tero, kaj salte eksvingis sin sur la gropon de tiu
malfeliĉa besto.
Kaj la salto
estis tiel bela, ke la knaboj - kiuj ĉesis ridi - komencis krii:
"Vivu, Pinokjo!" kaj laŭte aplaŭdis, ŝajne sen fino.
Kaj tiam la azeneto
abrupte levis ambaŭ siajn postajn piedojn, kaj per elana puŝo
deĵetis la malfeliĉan marioneton vojmezen, sur ŝtoneramason.
La ridegoj ree
erupciis, sed la hometo, anstataŭ ridi, sentis sin kaptiĝi de tioma
amemo al la maltrankvila azeneto, ke per kiso li formordis la tutan mezon de la
alia orelo. Poste li diris al la marioneto:
- Residiĝu
kaj ne timu. Al tiu azeneto mankis klapo en la kapo, sed mi diris du
vortojn al li en la orelojn, kaj mi kredas, ke mi igis lin milda kaj prudenta.
Pinokjo sursidiĝis, kaj la veturilo ekiris; sed dum
la azenetoj trotis kaj la veturilo kuris sur la ŝtoneroj de la landvojo,
ŝajnis al li aŭdi subpremitan voĉon, apenaŭ kompreneblan,
kiu diris:
- Kompatinda malsaĝulo! Vi volis agi laŭ via
plaĉo, sed vi pentos!
Preskaŭ ektime Pinokjo rigardis tien kaj ĉi
tien, por eltrovi, de kie venas ĉi tiuj vortoj; sed neniun li vidis; la
azenetoj trotis, la veturilo kuris, la knaboj sur ĝi dormis. Meĉo
ronkis, kiel dormomuso, kaj la hometo sur la benko kantetis tra la dentoj:
- Nokte ĉiuj dormas,
Nur mi neniam
dormas...
Post traveturo
de alia meza kilometro Pinokjo aŭdis la saman mallaŭtan voĉeton,
kiu diris al li:
- Tenu en la menso, stultuleto! La knaboj, kiuj
ĉesas lerni kaj turnas la dorson al la libroj, lernejo kaj instruistoj, por
doni sin tute al ludoj kaj amuzoj, ne povas trafi alion, ol malfeliĉan
finon!... Mi scias tion
el propra sperto!... kaj mi povas rakonti tion al vi! Venos tago, kiam
ankaŭ vi ploros, kiel nun mi ploras... sed tiam estos malfrue!...
Je ĉi tiuj subpreme flustritaj vortoj la marioneto
pli ol iam ektimis, desaltis de la gropo de la tirbesto, kaj prenis la azeneton
ĉe la muzelo.
Kaj imagu, kiel li miris, kiam li rimarkis, ke la azeneto
ploras... kaj ploris ĝuste tiel, kiel knabo!
- Ej, sinjoro
hometo - vokis tiam Pinokjo la mastron de la veturilo - ĉu vi scias, kio
nova estas? Ĉi tiu azeneto ploras.
- Lasu lin
plori: li ridos, kiam li havos bonan humoron.
- Sed ĉu
vi instruis lin ankaŭ paroli?
- Ne: li mem
ellernis murmuri kelkajn vortojn, ĉar li estis tri jarojn en kompanio de
dresitaj hundoj.
-
Malfeliĉa besto!...
- Ek plu! -
diris la hometo - ni ne perdu la tempon per tio, ke ni rigardas, kiel azeno
ploras. Residiĝu kaj ni iru: la nokto estas malvarmeta, kaj la vojo longa.
Pinokjo obeis
sen repliki. La veturilo ree ekiris: kaj matene, ĉe sunleviĝo ili
feliĉe alvenis al Senfario.
Ĉi tiu lando similis al neniu alia en la mondo.
Ĝia loĝantaro konsistis nur el geknaboj. La plej aĝaj
apenaŭ havis dek kvar jarojn, la plej junaj apenaŭ ok. Kaj sur la stratoj regis gajo, bruo, petolado, tute
ĝis freneziĝo! Bandoj de buboj ĉie: iuj ludis per nuksoj, aliaj
per disketoj, triaj per pilkoj, iu iris bicikle, alia sur lignoĉevalo:
ĉi tiuj blindoludis, tiuj persekutoludis, aliaj en klaŭnaj vestoj
glutis bruligitan stupon, iuj recitis, aliaj kantis, iuj mortosaltis, iuj
amuziĝis per marŝado sur la manoj kun gamboj alĉiele, aliaj
celĵetis ringojn, iuj promenis en generala vesto kun paperkasko kaj skadro
el kartono, aliaj ridis, iuj kriis, aliaj vokis, iuj kunfrapis la manojn, aliaj
fajfis, kaj fine estis iuj, kiuj imitis kokinojn, eligante ovojn: sume estis
tia konfuzo, babilbruo kaj diabla tumulto, ke oni devis ŝtopi la orelojn
per vato, por ne surdiĝi. Sur ĉiuj placoj vidiĝis teatraj tendoj
plenplenaj de geknaboj de mateno ĝis vespero, kaj sur ĉiuj muroj de
la domoj oni povis legi tiel belajn aferojn en karba skribo, kiel: Vivu la
musoj! (anstataŭ amuzoj), ni ne plu volas ternejojn (anstataŭ
lernejojn), for la ridmetikon (anstataŭ aritmetikon) kaj aliajn similajn
spritaĵojn.
Pinokjo,
Meĉo kaj la aliaj knaboj, kiuj vojaĝis kun la Hometo, apenaŭ
metis la piedojn en la urbon, troviĝis meze de granda tumulto, kaj post
kelkaj minutoj, kiel facile imageblas, ili fariĝis ĉies amikoj. Kiu
povis esti pli feliĉa, pli kontenta, ol ili?
Meze de
senĉesaj ŝercoj kaj variaj amuzoj, la horoj, tagoj kaj semajnoj pasis
fulmrapide.
- Ho, kiel bela
vivo - diris Pinokjo ĉiufoje, se li hazarde renkontis Meĉon.
- Vidu, ĉu
mi ne pravis? - respondis Meĉo per demando. - Se pensi, ke vi ne volis veni!
Kaj ke vi metis al vi en la kapon, reiri en la domon de via Feino, kaj perdi la
tempon per lernado! Tion, ke hodiaŭ vi estas liberigita de la tedaj libroj
kaj lernejo, vi ŝuldas al mi, al miaj konsiloj, al miaj urĝoj,
ĉu vi konsentas? Nur veraj amikoj kapablas je tiaj grandaj bonfaroj.
- Vere, Meĉo! Ke hodiaŭ mi estas vere kontenta
knabo, estas via merito. Kaj ĉu vi scias, kion diris la instruisto, kiam
li parolis pri vi? Li ĉiam admonadis min: "Ne kamaradu kun tiu bubo
Meĉo, ĉar Meĉo estas malbona kunulo, kaj nur malbonon li povas
konsili al vi..."
- Kompatinda instruisto! - respondis la alia, kaj
balancis la kapon. - Mi scias bedaŭrinde, ke li malŝatis min, kaj
amuzis sin ĉiam per tio, ke li kalumniis min, sed mi estas bonkora, mi lin
pardonas.
- Granda animo!
- diris Pinokjo, kaj ĉirkaŭbrakis ameme sian amikon, kaj kisis lin
sur la frunto.
Intertempe jam pasis kvin monatoj, ke daŭris ĉi tiu restado en
la fabellando de ludoj kaj amuzoj tuttagaj, sen vidi eĉ unu libron, nek
unu lernejon, kiam iun matenon Pinokjo vekiĝis kaj trafis - kiel oni
kutimas diri - aĉan surprizon, kiu metis lin en malbonan humoron.