30. Anstataŭ fariĝi knabo, Pinokjo sekrete ekvojas kun sia amiko Meĉo al Senfario

 

Memkompreneble, Pinokjo tuj petis permeson de la Feino iri tra la urbo, por inviti siajn kamaradojn. La Feino lin admonis:

- Bone, iru inviti viajn kamaradojn por morgaŭ, sed ne forgesu reveni antaŭ ol noktiĝos. Ĉu vi komprenis?

- Post unu horo mi revenos, mi promesas - replikis la marioneto.

- Atentu, Pinokjo! Knaboj facile promesas, sed plej ofte malfacile plenumas.

- Sed mi ne estas, kiel la ceteraj: se mi promesas ion, mi ankaŭ plenumas tion.

- Ni vidos. Se vi tamen malobeus, des pli malbone al vi.

- Kial?

- Ĉar knaboj, kiuj ne sekvas la konsilojn de tiuj, kiuj scias pli multe, ol ili, trafas ĉiam en ian malfeliĉon.

- Mi ja spertis tion! - diris Pinokjo. - Sed nun mi ne refalos en tiun kulpon.

- Ni vidos, ĉu vi diras veron.

Sen aldoni ion pli, la marioneto salutis sian bonan Feinon, kiu estis por li kiel amema patrino, kaj kantante, dancante, li eliris tra la dompordo.

Post apenaŭ pli ol horo, ĉiujn liajn amikojn kaj kunlernantojn li invitis. Kelkaj tuj akceptis la inviton kun bona koro, kelkaj komence lasis sin peti, sed kiam ili eksciis, ke la panoj por la kafolakto estas ŝmiritaj ankaŭ aliflanke, ili fine diris senescepte: "Ankaŭ ni iros, por gratuli vin."

Nun oni devas scii, ke inter siaj amikoj kaj kunlernantoj Pinokjo havis unu tre ŝatatan kaj plej karan, kiun oni nomis Romeo, sed ĉiuj vokis lin nur kromnome Meĉo pro lia figuro seka, senkarna kaj fosteca, simila al nova meĉo de noktolampo.

Meĉo estis la plej maldiligenta kaj bubaĉa knabo en la tuta lernejo, sed Pinokjo tre ŝatis lin. Kaj vere, li rekte iris al lia hejmo, por inviti lin al la vespermanĝo, sed li ne trovis lin. Li reiris la duan fojon: kaj Meĉo ne estis, li revenis la trian fojon: kaj vane li faris la vojon.

Kie nun trovi lin? Li serĉis tie, serĉis aliloke, fine li ekvidis lin kaŝiĝi en la pordejo de kamparana domo:

- Kion vi faras tie? - demandis lin Pinokjo alpaŝante.

- Mi atendas la noktomezon, por ekvojaĝi...

- Kien vi iros?

- Malproksimen, tre malproksimen!

- Kaj mi serĉis vin trifoje en via hejmo!...

- Kaj kion vi volas de mi?

- Ĉu vi ne scias pri la granda evento? Ĉu vi ne scias la feliĉon, kiu min trafis?

- Kiu?

- Morgaŭ mi ĉesos esti marioneto, kaj fariĝos knabo, kiel vi kaj kiel ĉiuj aliaj.

- Mi deziras al vi ĉion bonan.

- Morgaŭ do mi atendos vin hejme por vespermanĝo.

- Sed se mi diras, ke ĉi-vespere mi ekvojos.

- Je kioma horo?

- Noktomeze.

- Kaj kien vi iros?

- Mi iros loĝi en alia lando..., kiu estas la plej bela lando en ĉi tiu mondo: vera fabellando!...

- Kaj kiel ĝi nomiĝas?

- Senfario ĝi nomiĝas. Kial ne venos ankaŭ vi?

- Ĉu mi? Ne, mi ne. Vere!

- Vi malpravas, Pinokjo! Kredu min; se vi ne venos, vi pentos tion. Kie vi trovus pli sanigan landon por ni, knaboj? Tie ne ekzistas lernejoj, malestas instruistoj, forestas libroj. En tiu benata lando oni neniam lernas. Ĵaŭde ne estas instruado; kaj ĉiu semajno konsistas el ses ĵaŭdoj kaj unu dimanĉo. Imagu, la aŭtunaj ferioj komenciĝas la unuan de januaro, kaj finiĝas kun la lasta tago de decembro. Jen lando, kiu vere plaĉas al mi! Jen kiaj devus esti ĉiuj landoj civilizitaj!...

- Kaj kiel oni pasigas la tagojn en Senfario?

- Ili pasas inter ludoj kaj amuzoj de mateno ĝis vespero. Kaj vespere oni enlitiĝas, kaj la sekvan matenon ĉio rekomenciĝas. Kiel vi opinias pri tio?

- Hm!... - komentis Pinokjo, kaj plaĉe balancis la kapon, kvazaŭ li dirus: "Tio estas vivo, kiun ankaŭ mi volonte farus!

- Do, ĉu vi volas ekvoji kun ni? Jes aŭ ne? Decidu!

- Ne, ne kaj ne! Mi jam promesis al mia bona Feino, ke mi fariĝos bonkonduta knabo, kaj mi volas teni mian promeson. Eĉ, ĉar mi vidas, ke la suno subiras, mi tuj forlasos vin, kaj kuros hejmen. Do adiaŭ kaj bonan vojaĝon.

- Kien vi kuras tiel freneze?

- Hejmen. Mia bona Feino volas, ke mi returniĝu antaŭ nokto.

- Atendu du minutojn.

- Mi tro malfruos.

- Nur du minutetojn.

- Kaj se la Feino krios riproĉe al mi?

- Lasu ŝin krii. Kiam ŝi satkrios, ŝi trankviliĝos - diris tiu bubo Meĉo.

- Kaj kiel vi faros? Ĉu vi iros sola aŭ en kompanio?

- Sola? Ni estos pli ol cent geknaboj!

- Ĉu piede vi vojaĝos?

- Noktomeze preteriros veturilo, kiu prenos kaj veturigos nin ĝis la limo de tiu feliĉega lando.

- Kiom mi pagus por tio, se jam estus noktomezo!...

- Kial?

- Por vidi, kiel vi kune ekvojos.

- Restu ankoraŭ iom pli, kaj vi vidos.

- Ne, ne: mi volas reiri hejmen.

- Atendu ankoraŭ du minutojn.

- Mi eĉ tro longe restis. La Feino zorgos pro mi.

- Malfeliĉa Feino! Ĉu ŝi eble timas, ke la pipistreloj vin manĝos?

- Sed ĉu vi vere certas - aldonis Pinokjo -, ke en tiu lando ne estas lernejoj?...

- Nek ombro da ili.

- Nek instruistoj?...

- Nek unu.

- Kaj nenia devo lerni?

- Nenia, tute nula!

- Kiel bela lando! - suspiris Pinokjo, kaj sentis kunflui la salivon en la buŝo. - Kiel bela lando! Mi neniam estis tie, sed mi povas imagi ĝin!...

- Kial ne venos ankaŭ vi?

- Senutile tenti min! Mi jam promesis al mia bona Feino, ke mi fariĝos prudenta knabo, kaj mi ne volas rompi mian promeson.

- Do adiaŭ, kaj salutu ĉiujn gimnazianojn! Kaj ankaŭ la liceanojn, se vi renkontos ilin surtrate.

- Adiaŭ, Meĉo: havu feliĉan vojon, amuzu vin kaj kelkfoje rememoru ankaŭ la amikojn!

Dirinte tion la marioneto faris du paŝojn por foriri, sed poste li haltis, turnis sin al la amiko kaj demandis:

- Sed ĉu vi certegas, ke en tiu lando ĉiuj semajnoj konsistas el ses ĵaŭdoj kaj unu dimanĉo?

- Mi plej certas.

- Sed ĉu vi scias certe, ke la ferioj komenciĝas kun la unua de januaro kaj finiĝas kun la lasta tago de decembro?

- Plej certe!

- Kiel bela lando! - ripetis Pinokjo plena de admiro.

Poste li decideme aldonis haste-rapide:

- Do, adiaŭ vere: kaj feliĉan vojon.

- Adiaŭ.

- Kiam vi ekiros?

- Post du horoj!

- Domaĝe! Se ĝis la ekveturo mankus nur unu horo, mi eble-preskaŭ povus atendi.

- Kaj la Feino?...

- Mi jam malfruas!... kaj returniĝi hejmen unu horon pli aŭ malpli frue egalas.

- Malfeliĉa Pinokjo! Kaj se la Feino krios al vi?

- Ne gravas! Mi lasos ŝin krii. Kiam ŝi ĝissate krios, ŝi trankviliĝos.

Dume fariĝis nokto, nigra nokto, kiam subite ili vidis moviĝi en la malproksimo lumeton... kaj aŭdis sonadon de tintiloj kaj sonoradon de trumpeto tiel mallaŭtan kaj sufokitan, ke ĝi ŝajnis zumado de kulo!

- Jen ĝi! - ekkriis Meĉo kaj stariĝis.

- Kio, kio? - demandis flustre Pinokjo.

- La veturilo, kiu prenos nin. Do, ĉu vi volas veni? Jes aŭ ne?

- Sed ĉu fakte estas vero - demandis la marioneto -, ke en tiu lando la geknaboj devas neniam lerni?

- Neniam, neniam!

- Kiel bela lando!... Ho belega lando!...

E  G  F