29. Pinokjo
revenas al la domo de la Feino, kiu promesas al li, ke ekde la sekva tago li ne
plu estos marioneto, kaj fariĝos vera knabo. Granda kafo-lakto-trinkado
por festi ĉi tiun eksterordinaran eventon
Kiam la
fiŝisto ĝuste volis ĵeti Pinokjon en la paton, en la groton
enpaŝis granda hundo, kiun gvidis tien la tre akuta kaj franda odoro de la
fritaĵo.
- Iru for! -
kriis al li la fiŝisto minace, dum li plu tenis la farunitan marioneton en
la mano.
Sed la
malfeliĉa hundo havis apetiton sufiĉan por kvar hundoj, kaj dum li
murmuris kaj svingis la voston, li ŝajnis diri:
- Donu al mi buŝplenon da fritaĵo, kaj mi lasos
vin en paco.
- Iru for, mi
diras! - ripetis la fiŝisto, kaj etendis la gambon, por doni al li
piedfrapon.
Tiam la hundo,
kiu vere havis malsaton, kaj ne alkutimiĝis al tia bonvenigo, turnis sin
graŭle kontraŭ la fiŝisto, kaj montris al li siajn terurajn
dentegojn.
Dume li
ekaŭdis en la groto voĉeton mallaŭtan, tre mallaŭtan, kiu
vokis:
- Savu min,
Alidoro! Se vi ne savos min, mi fritiĝos!
La hundo tuj
rekonis la voĉon de Pinokjo, kaj rimarkis kun plej granda miro, ke la
voĉeto venas el tiu farunita bulaĵo, kiun la fiŝisto tenas en la
mano.
Kion do fari?
Li eksvingegis sin de sur la tero, kaptis la farunaĵon en la buŝon,
kaj tenante ĝin milde inter la dentoj, kure li forlasis la groton, kaj
malaperis, kiel fulmo en mallumo.
La
fiŝisto, kiun kolerigis, ke oni elŝiras el lia mano fiŝon, kiun
li manĝus tiel volonte, provis atingi la hundon; sed li faris nur kelkajn
paŝojn, kaj kaptis lin tusatako, li do devis returniĝi.
Dume Alidoro,
kiu retrovis la vojon kondukantan al la vilaĝo, haltis kaj singarde
demetis sian amikon Pinokjo sur la teron.
- Kiom mi devas
danki al vi! - diris la marioneto.
- Ne necesas danko
- respondis la hundo -, vi savis min, do al bono sekvis redono. Ni scias: en
ĉi tiu mondo necesas helpi unu la alian.
- Sed kiel vi venis en ĉi tiun groton?
- Mi daŭre kuŝis pli morta ol viva sur la
strando, kiam la vento alportis de malproksime odoreton de fritaĵo. Tiu
odoreto eltiklis mian apetiton, kaj mi ekiris serĉe de ĝi. Se mi
alvenus unu minuton pli malfrue!...
- Ne diru tion! - kriis Pinokjo, kiu ankoraŭ tremis
pro la teruro. - Ne diru tion al mi! Se vi estus alveninta unu minuton pli
malfrue, mi nun jam estus bele fritita, manĝita kaj digestita. Brrr!...
Min kaptas tremo je la nura penso!...
Ridetante Alidoro etendis la dekstran piedon al la
marioneto, kiu premis ĝin forte signe de granda amikeco. Poste ili
adiaŭis unu la alian.
La hundo daŭrigis sian vojon hejmen, kaj Pinokjo
restinta sola, ekvidis kabanon ne tro malproksime, kaj demandis maljunuleton,
kiu staris antaŭ la pordo, kaj varmigis sin en la suno:
- Diru al mi, sinjoro, ĉu vi ne scias ian
novaĵon pri knabo vundita sur la kapo, kiu nomiĝas Eŭgeno?...
- Fiŝistoj portis lin en ĉi tiun kabanon, kaj
nun...
- Certe li
mortis!... - interrompis lin Pinokjo kun profunda doloro.
- Ne: nun li estas viva, kaj jam reiris hejmen.
- Ĉu vere,
verege? - kriis la marioneto, kaj eksaltis pro la ĝojo. - Do la vundo ne
estis grava?
- Sed ĝi
povus fariĝi gravega, eĉ mortiga - respondis la maljunuleto -,
ĉar oni ĵetis grandan libron binditan en kartono kontraŭ la
kapon.
- Kaj kiu
ĵetis ĝin?
- Iu lia
lerneja kamarado: certa Pinokjo...
- Kaj kiu estas
ĉi tiu Pinokjo? - demandis la marioneto ŝajnigante sensciulon.
- Oni diras, ke
li estas knabaĉo, vagabondo, vera senbridulo...
- Kalumnioj! Nuraj kalumnioj!
- Ĉu vi konas ĉi tiun Pinokjon?
- Laŭvide!
- respondis la marioneto.
- Kaj kiel vi
opinias pri li? - demandis lin la maljunuleto.
- Al mi li
ŝajnas plej bona filo, plena de lernemo, obeema, kiu amas sian paĉjon
kaj sian familion...
Dum la
marioneto elbuŝigis kun falsa mieno ĉi tiujn mensogojn, li tuŝis
sian nazon, kaj rimarkis, ke la nazo plilongiĝis je manlarĝo. Tiam terurite li
komencis krii:
- Ne kredu, sinjoro, tion bonan, kion mi diris al vi:
ĉar mi bonege konas Pinokjon, kaj mi same povas certigi vin, ke li estas
vere knabaĉo malobeema, maldiligentulo, kiu anstataŭ iri en la
lernejon, iras kun siaj kamaradoj fari petolaĵojn!
Apenaŭ li
elparolis ĉi tiujn vortojn, lia nazo mallongiĝis, kaj rehavis sian
naturan longon, pli fruan.
- Kaj kial vi
tiom paliĝis? - demandis lin subite la maljunuleto.
- Mi diras
sincere al vi, ke mi frotiĝis al muro freŝe kalkita - respondis la
marioneto, ĉar li hontis konfesi, ke oni farunis lin kiel fiŝon, por
poste friti lin en pato.
- Kaj kion vi
faris kun via jaketo, pantaloneto, bereto?
- Mi trafis ŝtelistojn, kaj ili min senvestigis.
Diru, bona maljunulo, ĉu vi ne povus doni al mi hazarde tiom da vestoj,
por ke mi povu hejmeniri.
- Knabeto mia, koncerne vestojn mi havas nur malgrandan
saketon, en kiu mi tenas lupinajn grajnojn. Se vi volas, prenu ĝin, jen
ĝi al vi.
Kaj Pinokjo ne lasis diri tion al si dufoje; li tuj prenis
la malplenan saketon por lupinaj grajnoj, li eltondis malgrandan truon en
ĝia fundo kaj du pliajn sur ambaŭ flankoj, kaj surmetis ĝin kiel
ĉemizon. Kaj post kiam li tiel leĝere vestis sin, li ekvojis al la
vilaĝo.
Sed dumvoje li neniel sentis trankvilon: por diri la
veron, li faris unu paŝon antaŭen, unu reen, kaj parolante al si, li
diris interalie:
- Kiel mi aperos antaŭ mia bona Feineto? Kion
ŝi diros, kiam ŝi ekvidos min?... Ĉu ŝi pardonos al mi
ĉi tiun duan bubaĵon? Mi vetas, ke ŝi ne pardonos al mi! Ho! Ŝi certe ne pardonos... Kaj mi meritas
tion: ĉar mi estas bubo, kiu ĉiam promesas rebonigi sin, kaj mi
neniam tenas mian vorton!...
Kiam li venis al la vilaĝo, jam estis malluma nokto,
kaj ĉar estis veteraĉo kaj pluvis torente, li iris rekte-direkte al
la domo de la Feino kun la firma intenco, ke li frapos sur la pordo, kaj
montros sin al ŝi.
Sed kiam li jam estis surloke, li sentis degeli la
kuraĝon, kaj anstataŭ frapi, li kuris for kelkan distancon.
Ankaŭ duafoje li proksimiĝis al la pordo, kaj finis nenion: li
alproksimiĝis la trian fojon, kaj nenio: la kvaran fojon, kun tremanta
mano, li prenis la feran pordofrapilon, kaj faris apenaŭ aŭdeblan
frapeton.
Li atendis, atendadis, fine post duonhoro
malfermiĝis fenestro en la plej supra etaĝo (la domo estis
kvaretaĝa), kaj Pinokjo vidis aperi grandan limakinon kun lampeto sur la
kapo, kiu demandis:
- Kiu estas en tia horo?
- Ĉu la
Feino estas hejme? - demandis la marioneto.
- La Feino
dormas, kaj ne volas, ke oni ŝin veku! Sed kiu vi estas?
- Estas mi!
- Kiu mi?
- Pinokjo.
- Kiu Pinokjo?
- La marioneto,
tiu, kiu loĝas en la domo de la Feino.
- Aha! mi
komprenas - diris la Limakino. - Atendu tie, tuj mi malsupreniros kaj malfermos
al vi.
- Urĝu
vin, pro Dio, ĉar mi mortos pro malvarmo.
- Knabo mia, mi
estas limakino, kaj limakinoj neniam havas ion urĝan.
Dume pasis
horo, pasis du, kaj la pordo ne malfermiĝis: pro kio Pinokjo, kiu tremis
de malvarmo kaj timo, kaj de la abunda pluvo, kuraĝigis sin, kaj frapis
duafoje, nun pli forte.
Je ĉi tiu
dua frapo malfermiĝis fenestro de la pli malsupra etaĝo, kaj aperis
la sama Limakino.
- Bona
Limakineto - kriis Pinokjo el la strato - jam pasis du horoj, ke mi atendas!
Kaj du horoj en ĉi tiu aĉa vespero pli longas, ol du jaroj. Urĝu
vin, pro Dio!
- Knabo mia -
respondis tiu besto kun plena paco kaj flegmo el la fenestro - knabo mia, mi
estas limakino, kaj limakinoj neniam havas ion urĝan.
Kaj la fenestro
refermiĝis.
Baldaŭ
poste batiĝis noktomezo: poste la unua, poste la dua noktomeza, kaj la
pordo ankoraŭ estis fermita.
Tiam Pinokjo
perdis la paciencon, kaj kolerege kaptis la frapilon, por svingi grandan baton
sur la pordon, por igi retondri la tutan domon: sed la frapilo, kiu estis el
fero, subite ŝanĝiĝis en angilon vivan, kiu elglitis el liaj
manoj, kaj malaperis en flako meze de la strato.
- Ha tiel! -
kriis Pinokjo, kiun daŭre blindigis la kolero. - Se la frapilo malaperis,
mi frapos do per la piedoj.
Kaj iom li
retiriĝis, kaj svingis sonoran piedbaton sur la pordon de la domo. La bato
estis tiel forta, ke lia piedo enpuŝiĝis meze en la lignon: kaj kiam
la marioneto provis ĝin eltiri, lia peno estis tute senutila: ĉar la
piedo fiksiĝis ene, kiel enbatita najlo.
Imagu al vi la
malfeliĉan Pinokjon! Kiel pasigi la tutan nokton restintan kun unu piedo
sur la tero kaj la alia en la aero.
Matene, ĉe
sunleviĝo la pordo fine malfermiĝis. Tiu brava besto limakino bezonis
nur naŭ horojn, por malsuprenveni de la kvara etaĝo ĝis la
enirejo. Oni devas rimarki, ke ŝi tutkorpe ŝvitegis!
- Kion vi faras
kun tiu piedo en la pordo? - ridante ŝi demandis la marioneton.
- Okazis
malfeliĉo. Rigardu, bona Limakineto, ĉu vi povas liberigi min el
ĉi tiu mizero.
- Knabo mia,
ĉi tie oni bezonas lignaĵiston, kaj mi neniam laboris kiel
lignaĵisto.
- Petu la Feinon en mia nomo!...
- La Feino dormas, kaj ne volas, ke oni ŝin veku.
- Sed ĉu vi volas, ke mi estu alnajlita la tutan
tagon al ĉi tiu pordo?
- Amuzu vin, kalkulu la formikojn, kiuj preterpasas sur
la strato.
- Almenaŭ portu ion por manĝi, ĉar mi
sentas mian finon.
- Tuj! - diris
la Limakino.
Kaj fakte, post
tri kaj duono da horoj Pinokjo vidis ŝin reveni kun arĝenta pleto sur
la kapo. Sur la pleto estis pano, rostita kokino kaj kvar maturaj abrikotoj.
- Jen la
matenmanĝo, kiun sendas al vi la Feino - diris la Limakino.
Ĉe la vido
de tia Di-donaco la marioneto sentis sin konsoliĝi. Sed kiel granda estis
lia trompiĝo, kiam komencante manĝi li devis rimarki, ke la pano estas
el gipso, la kokinaĵo el kartono kaj la kvar abrikotoj el alabastro,
farbitaj kvazaŭ naturaj!
Li volis plori,
volis cedi al senesperiĝo, volis forĵeti la pleton kaj kio surestis:
sed anstataŭ tio, ĉu pro la granda doloro, ĉu pro la granda
malpleno en la stomako, li falis svene.
Kiam li
rekonsciiĝis, li troviĝis kuŝe sur kanapo, kaj la Feino staris
apud li.
- Ankaŭ
ĉi tiun fojon mi pardonas al vi - diris al li la Feino. - Sed ve al vi, se
refoje vi miskondutos!...
Pinokjo
promesis ĵure, ke li lernos kaj kondutos ĉiam bone. Kaj li tenis sian
vorton dum la tuta jaro. Fakte, en la ekzamenoj antaŭferiaj li havis la
honoron esti la plej eminenta en la lernejo; kaj lian konduton ĝeneralan
oni juĝis tiel laŭdinda kaj kontentiga, ke la Feino, tre ĝoja,
diris al li:
- Morgaŭ
via deziro finfine plenumiĝos!
- Tio estas?
- Morgaŭ
vi ĉesos esti ligna marioneto, kaj vi fariĝos vera knabo.
Kiu ne vidis la
ĝojon de Pinokjo je tiu sciigo tiel sopirata, tiu neniam povas imagi
ĝin. Ĉiuj liaj amikoj kaj kunlernantoj estis invititaj por la sekva
tago al granda festeno en la domon de la Feino, por kune soleni la grandan
eventon. Kaj la Feino igis prepari ducent tasojn da kafolakto kaj kvarcent
ambaŭflanke ŝmiritajn buterpanojn. Tiu tago promesis esti tre bela
kaj gaja, sed...
Malfeliĉe, en la vivo de marionetoj ĉiam troviĝas iu
"sed", kiu fuŝas ĉion.