28. Pinokjo
trafas danĝeron, esti fritita en pato, kiel fiŝo
Dum tiu
senespera kurado estis momento terura, en kiu Pinokjo kredis, ke li estas
perdita. Ĉar necesas scii, ke Alidoro (tio estis la nomo de la buldogo)
dum la freneza kurado preskaŭ atingis lin. Sufiĉas diri, ke la
marioneto sentis post si, en manlarĝa distanco la pezan spiregon de tiu
bestaĉo, kaj sentis eĉ la varman elspiraĵon.
Feliĉe la strando estis nun proksima, kaj la maro
vidiĝis kelkajn paŝojn de tie.
Apenaŭ li estis ĉe la marbordo, la marioneto
faris belan salton, kian povus produkti nur ranoj, kaj falis en la mezon de la
akvo. Alidoro, male, volis halti; tamen la elano plupuŝis lin, do
ankaŭ li ĵetiĝis en la akvon. Kaj tiu malfeliĉulo ne
kapablis naĝi, pro kio li komencis barakti per la piedoj, por resti sur la
surfaco: sed ju pli li baraktis, des pli li profundiĝis kun la kapo en la
akvon.
Kiam la malfeliĉa hundo ree elakvigis la kapon, li
havis timplenajn kaj ruliĝantajn okulojn, kaj bojis kaj kriis:
- Mi dronos, mi dronos!
- Krevu! - respondis al li Pinokjo de malproksime,
ĉar li nun sentis sin sekura kontraŭ ĉiuj danĝeroj.
- Helpu min,
Pinokjo!... Savu min el la morto!
Je tiuj
korŝiraj krioj la marioneto, kiu cetere havis bonegan koron, moviĝis
al kompato, turnis sin al la hundo kaj demandis:
- Sed se mi helpos vin savi vin, ĉu vi promesos, ke
vi ne ĝenos min kaj ne kuros post mi?
- Mi promesas! Mi promesas! Movu vin, pro Dio, ĉar
se vi malfruos ankoraŭ duonminuton, mi certe mortos.
Pinokjo iomete hezitis, tamen li rememoris, ke lia
paĉjo ofte diris al li, ke fari bonan agon neniam malutilas, kaj li
komencis naĝi, por atingi Alidoron, li kaptis lin ambaŭmane ĉe
la vosto, kaj eltiris lin sendifekta kaj sekura sur la sekan sablon de la
marbordo.
La
malfeliĉa hundo ne povis stariĝi sur la piedoj. Malgraŭvole li
trinkis tiom da salakvo, ke li pufiĝis kiel pilkego. Aliflanke la
marioneto ne volis tro fidi al li, kaj opiniis konsilinda, resalti en la maron;
kaj foriĝinte de la bordo, li rekriis al la savita amiko:
- Adiaŭ,
Alidoro, iru feliĉe, kaj mi salutas la hejmanojn.
- Adiaŭ,
Pinokjo - respondis la hundo -, mi tre dankas, ke vi liberigis min el la certa
morto. Vi faris al mi grandan servon: kaj en ĉi tiu mondo kiu regalas per
bona koro, dankiĝas per favoro, por bono atendu bonon. Se venos okazo por
tio, ni priparolos la aferon.
Pinokjo
plunaĝis, kaj tenis sin daŭre proksime al la bordo: finfine
ŝajnis al li, ke li atingis sekuran lokon. Li ĵetis rigardon al la
bordo, kaj ekvidis groton en la rokoj, el kiu tiriĝis longega fumostrio.
- En ĉi tiu groto - li diris al si - devas esti
fajro. Des pli bone! Mi sekigos kaj varmigos min kaj poste?... poste venu, kio
devas veni.
Post kiam li tiel decidis, li proksimiĝis al la
rokobordo; sed kiam li volis ĝuste elgrimpi, li sentis ion subakve, kio
tiriĝis, tiriĝadis eksteren, kaj levis lin kun si el la akvo. Li
provis forkuri, sed jam estis malfrue, ĉar je sia plej granda miro li
troviĝis kaptita en grandega reto, meze de svarmantaj fiŝoj de
ĉiuj specoj kaj grandoj, kiuj batadis per la vostoj, kaj baraktis kiel
animoj senesperaj.
Samtempe li vidis elveni el la groto fiŝiston, tiel
malbelan, tielege malbelan, ke li ŝajnis al li mara monstro. Anstataŭ
haroj li havis densegan vepron el verdaj herboj sur la kapo; verda estis
ankaŭ lia longega barbo, kiu fluis ĝis la tero. Li ŝajnis verda lacertego staranta sur la
postaj piedoj.
Kiam la
fiŝisto eltiris la reton el la maro, li kriis tre kontente:
- Benita
providenco! Ankaŭ hodiaŭ mi povas manĝi fiŝojn ĝis trosatiĝo.
- Bonŝance
mi ne estas fiŝo! - diris Pinokjo al si, iom kuraĝigite.
La reton plenan
de fiŝoj la fiŝisto portis en la malluman kaj trafumumitan groton, en
kies mezo bolis oleo en granda pato, kiu eligis odoron sufokan de fumanta
kandelo.
- Nu, ni vidu,
kiajn fiŝojn mi kaptis! - diris la verda fiŝisto, kaj enmetis sian
manegon senproporcie grandan, similan al hejtista ŝovelilo, kaj eltiris
manplenon da trigloj.
- Bonaj estas
ĉi tiuj trigloj! - li diris, kaj observis kaj flaris ilin kun plezuro. Kaj
flarinte, li ĵetis ilin en kuvon sen akvo.
Poste li
ripetis la saman agon; kaj post ke li iom post iom elprenis ĉiujn
fiŝojn, li sentis kunflui la salivon en la buŝo, kaj ĝojoplene
li diris:
- Bonaj estas
ĉi tiuj merluĉoj!...
- Fajnaj estas
ĉi tiuj mugiloj!...
- Belegaj estas
ĉi tiuj soleoj!...
- Bongustegaj
estas ĉi tiuj mararaneoj!...
- Eminentaj estas ĉi tiuj engraŭloj kun
kapo!...
Kiel vi povas imagi, la merluĉoj, mugiloj, soleoj,
mararaneoj kaj la engraŭloj iris ĉiuj mikse en la kuvon, por
aliĝi al la trigloj.
La lasta, kiu restis en la reto, estis Pinokjo.
Apenaŭ la fiŝisto elprenis lin, pro miro li
streĉis siajn verdajn okulegojn kaj ekkriis preskaŭ time:
- Kia speco de
fiŝo estas tiu ĉi? El la fiŝoj kreitaj en ĉi tiun mondon mi
ne memoras, ke mi iam manĝis tian!
Kaj li atente
reobservis lin de ĉiuj flankoj kaj konstatis:
- Mi jam komprenas: tio estas mara rano.
Tiam Pinokjo, kiun indignis, ke oni konfuzas lin kun
rano, ekparolis kun ofendita voĉo:
- Kia rano! Ĉu mi rano!? Atentu, kiel vi traktas
min! Mi estas vera marioneto!
- Marioneto? -
replikis la fiŝisto. - Mi diris la veron, la fiŝo marioneto estas por
mi nova fiŝo! Des pli bone! mi manĝos vin pli volonte.
- Ĉu manĝi min? ĉu vi bonvolus kompreni,
ke mi ne estas fiŝo? Aŭ ĉu vi ne aŭdas, ke mi parolas kaj
pensas, kiel vi?
- Pura vero - aldonis la fiŝisto -, kaj ĉar mi
vidas, ke vi estas fiŝo, kiu havas la bonŝancon paroli kaj pensi,
kiel mi, mi volas doni al vi decan trakton.
- Kaj tiu ĉi trakto estas?...
- Signe de amikeco kaj aparta estimo mi lasas al vi la
elekton, kiel vi volas esti fritita. Ĉu vi deziras fritiĝi en pato,
aŭ vi preferas friton en kaserolo kun tomata saŭco.
- Por diri la veron - respondis Pinokjo -, se mi devas
elekti, mi preferas, ke vi lasu min libera, por ke mi povu hejmeniri.
- Vi ŝercas! Ĉu al vi ŝajnas, ke mi volas preterpasi
la okazon gustumi tiel maloftan fiŝon? Ne ĉiutage venas marioneta
fiŝo al ĉi tiuj akvoj. Lasu min fari: mi fritos vin en pato kune kun
la aliaj fiŝoj, kaj vi estos kontenta. Fritiĝo en societo estas
ĉiam ĝojo.
Je tiu konsolo la malfeliĉa Pinokjo komencis plori,
krii, petegi, kaj inter larmoj li diris: - Kiom pli bone estus iri en la
lernejon!... Mi volis sekvi miajn kamaradojn, kaj nun mi devas pagi pro tio!...
Iĥ!... Iĥ!... Iĥ!...
Kaj ĉar li baraktis, kiel angilo, kaj faris
nekredeblajn fortostreĉojn, por elturniĝi el la ungoj de la verda
fiŝisto, ĉi tiu prenis junkotigon, ligis lin ĉe la manoj kaj
piedoj, kiel salamon, kaj ĵetis lin sur la fundon de la kuvo al la aliaj
fiŝoj.
Poste li elprenis lignan pletegon kun faruno, kaj
komencis faruni ĉiujn fiŝojn, kaj la pretajn li ĵetis unu post
alia en la paton, por ilin friti.
La unuaj, kiuj ekdancis en la bolanta oleo, estis la
malfeliĉaj merluĉoj, poste sekvis la mugiloj, poste la soleoj, poste
la engraŭloj, kaj fine sekvis la vico de Pinokjo. Kiun, kiam li vidis sin
esti tiel proksime al la morto (kaj kiel aĉa morto!), kaptis tia tremo kaj
tioma timego, ke li plu havis nek voĉon, nek spiron por peti.
La
malfeliĉa fileto petegis per la okuloj! Sed la verda fiŝisto tute ne
atentis lin, rulis lin kvin- aŭ sesfoje en la faruno, kaj tiel bone li
farunis lin de la kapo ĝis la piedoj, ke li ŝajnis gipsofiguro
Poste li prenis lin ĉe la
kapo, kaj...