27. Granda
batalo inter Pinokjo kaj liaj kamaradoj, unu el kiuj vundiĝas, pro kio
Pinokjon arestas la ĝendarmoj
Kiam Pinokjo
atingis la bordon, li ĵetis rigardegojn al la maro, sed li vidis nenian
ŝarkon. La maro estis tute glata, kiel granda spegulo.
- Kie do estas
la ŝarko? - li demandis, turninte sin al siaj kamaradoj.
- Li certe
foriris, por matenmanĝi - respondis unu el ili ridante.
- Aŭ li
ĵetis sin sur liton por dormeti - aldonis iu alia, ridante pli laŭte,
ol iam.
El tiuj
konfuzaj respondoj kaj aĉaj ridoj Pinokjo komprenis, ke liaj kamaradoj
aĉe superruzis lin, kiam ili kredigis al li ion, kio ne estis vero; tio
lin malagrable tuŝis, kaj li diris al ili per kolera voĉo:
- Kian sencon
havis, diri al mi la rakonteton pri la ŝarko?
- Sencon certe
tio havis!... - respondis ĥore tiuj aĉaj buboj.
- Kaj tio
estas?...
- Ni volis, ke vi preterumu la lernejon, kaj venu kun ni.
Ĉu vi ne hontas, montri vin ĉiam tiel diligenta kaj tiel akurata en
la instruhoroj? Ĉu vi ne hontas tiel multe lerni?
- Kaj kial gravas al vi, se mi lernas?
- Al ni tio tre gravas, ĉar pro vi ni faras malbonan
impreson al la instruisto...
- Kial?
- Ĉar la diligentaj lernantoj per siaj kapabloj
ĉiam hontigas nin, kiuj ne emas lerni. Kaj ni ne volas honti! Ankaŭ ni havas memamon!...
- Kion do mi devus fari, por vin kontentigi?
- Ankaŭ vi devus tediĝi de la lernejo, de la
lecionoj kaj de la instruistoj, niaj tri grandaj malamikoj.
- Kaj se mi volus daŭrigi la lernadon?
- Ni neniam alparolos vin, kaj ĉe la unua okazo vi pagos
por tio!...
- Vi vere preskaŭ ridigas min - diris la marioneto
kun kapbalanco.
- Ej, Pinokjo! - kriis tiam la plej granda el la
knabaĉoj, kaj klinis sin al la vizaĝo de Pinokjo.
- Ne ludu al ni la bravan koketon! Ne ludu al ni la
fanfaronulon! Ĉar se vi
ne timas nin, ni same ne timas vin! Memoru, ke vi estas sola kaj ni sep.
- Sep, kiel la
mortaj pekoj - diris Pinokjo kun granda rido.
- Ĉu vi
aŭdis? Li insultis nin ĉiujn! Li nomis nin sep mortaj pekoj!
- Pinokjo! Petu
pardonon pro la ofendo... se ne, ve al vi!
- Mis, mis! -
diris la marioneto, montrante azenkapon per la fingroj, por moki ilin.
- Pinokjo, tio
havos malbonan finon!
- Mis, mis!
- Ni karesos al
vi la dorson per bastono!
- Mis, mis!
- Vi hejmeniros
kun rompita nazo!
- Mis, mis !
- Nun mi
regalos vin per miso! - kriis la plej arda inter la bubaĉoj. - Prenu dume
ĉi tiun donaceton, ĝi servu al via sano.
Kaj dirinte
tion, li pugnofrapis la kapon de Pinokjo.
Sed okazis,
kiel oni kutimas diri: al bato sekvas rebato; Pinokjo, kiel atendeblis,
respondis same per la pugno, kaj de momento al momento la batalo fariĝis
ĝenerala.
Pinokjo, kvankam li estis sola, defendis sin heroe. Per
siaj piedoj el plej malmola ligno li laboris tiel fervore, ke li povis deteni
siajn malamikojn en konsiderinda distanco. Kien liaj piedoj povis atingi kaj
tuŝi, tie ĉiufoje ili lasis bluaĵon por rememoro.
Kiam la knaboj, koleraj ke ili ne povas mezuri la fortojn
korpo al korpo kun la marioneto, ekpensis utiligi aliajn armilojn: ili malligis
siajn lernejajn librofaskojn, kaj komencis pluvigi kontraŭ Pinokjon
alfabetumojn, legolibrojn, ekzercokajerojn, gramatikojn kaj aliajn lernejajn
librojn: sed la marioneto, kiu havis rapidajn kaj viglajn okulojn,
ĝustatempe flankenigis la kapon, tiel ke la libroj preterflugis super lia
kapo, kaj falis ĉiuj en la maron.
Imagu la fiŝojn! La fiŝoj kredis, ke la libroj
estas io por manĝi, kaj ili naĝis amase sur la akvosurfacon; sed post
kiam ili enbuŝigis kelkajn paĝojn kaj kovrilpaĝojn, ili tuj
elsputis ilin, mistiris la buŝon, kvazaŭ ili volus diri: "Ne
estas aĵo por ni: ni alkutimiĝis multe pli bone nutri nin!"
Intertempe la batalo fariĝis ĉiam pli arda,
kiam jen granda krabo elmetis la kapon el la akvo, iom post iom elrampis sur la
strandon, kaj ekkriis kun voĉo de trombono raŭka:
- Ĉesu
friponetoj, ĉar vi estas tio! Ĉi tiuj pugnobataloj inter knaboj
malofte finiĝas bone. Io malfeliĉa ĉiam okazas.
Malfeliĉa
Krabo! Kvazaŭ li predikus al muro. Eĉ tiu bubo Pinokjo, kiu turnis
sin malantaŭen kun malbonvola rigardo, diris al li malĝentile:
- Ĉesu, teda Krabo! Vi farus pli bone, se vi
suĉus du likenajn pastelojn, por kuraci vian gorĝon de tiu
malvarmumo. Iru prefere al
lito, kaj provu ŝviti!
Intertempe la
knaboj, kiuj forĵetis ĉiujn siajn librojn, rimarkis apude la
librofaskon de la marioneto, kaj prenis ĝin al si pli vigle, ol oni povas
diri.
Inter ĉi
tiuj libroj troviĝis volumo bindita en kartono kun pergamenaj dorso kaj
anguloj. Ĝi estis Lernolibro de Aritmetiko. Vi povas imagi, kiel peza ĝi
estis.
Unu el tiuj bubaĉoj kaptis tiun volumon, kaj
pricelis la kapon de Pinokjo, forĵetis ĝin per ĉiuj fortoj de
sia brako. Sed anstataŭ la marioneton, li trafis la kapon de unu el siaj
kamaradoj, kiu fariĝis pala, kiel lavita tolo, kaj diris nenion, krom
ĉi tiuj vortoj:
- Ho panjo,
helpu... ĉar mi mortos!
Poste li
falsterniĝis sur la sablon de la strando.
Vidante tiun
mortinteton la timiĝintaj knaboj donis sin al kurado, kaj post kelkaj
minutoj ili ne plu videblis.
Sed Pinokjo
restis tie, kvankam pro doloro kaj teruriĝo ankaŭ li estis pli morta,
ol viva, sed malgraŭ tio li kuris, por trempi sian nazotukon en la
marakvon, kaj pansi la tempiojn de sia
malfeliĉa lerneja kamarado. Kaj intertempe li ploris torente kaj
senespere, kaj vokadis lin per lia nomo dirante:
- Eŭgeno!
Kompatinda Eŭgeno mia! Malfermu la okulojn, kaj rigardu min! Kial vi ne
respondas? Estis ne mi, ĉu vi scias, kiu faris al vi ĉi
tiun malbonon! Kredu al mi, estis ne mi!... Malfermu la okulojn, Eŭgeno!
Se vi tenos la okulojn fermitaj, vi mortigos ankaŭ min... Ho, Dio mia! kiel
mi reiros hejmen?... Kiel mi povus aperi antaŭ mia bona panjo? Kio nun
estos kun mi? Kien mi forkuru?... Kie mi povos kaŝi min?... Ho! kiom pli
bone, milfoje pli bone estus iri al la lernejo!... Kial mi obeis al miaj
kamaradoj, kiuj estas por mi damniĝo?... La instruisto ja admonis min!... kaj panjo ripetis same: "Gardu vin de la
malbonaj kamaradoj!" Sed mi estas obstina... malcedema... mi lasas
ĉiujn paroli, kaj poste mi ĉiam agas laŭ mia plaĉo! Kaj
sekve mi devas pentopagi... De kiam mi ekzistas en ĉi tiu mondo, eĉ
kvaronhoron mi ne faris ion bonan. Dio mia! Kio estos el mi, kio estos el mi, kio
estos el mi?...
Kaj Pinokjo ploris, blekis sen ĉeso, batis al si la
kapon per la pugnoj, kaj vokadis per la nomo la malfeliĉan Eŭgenon;
kiam neatendite li ekaŭdis bruon de proksimiĝantaj paŝoj.
Li returnis sin: estis du ĝendarmoj.
- Kion vi faras tie sterne sur la tero? - ili demandis
Pinokjon.
- Mi helpas al ĉi mia lerneja kamarado.
- Ĉu li misfartas?
- Ŝajnas, ke jes!...
- Ĉu misfartas! - diris unu el la ĝendarmoj,
kiu kliniĝis kaj observis Eŭgenon de proksime. - Ĉi tiu knabo
vundiĝis ĉe la tempio: kiu lin vundis?
- Ne mi -
balbutis la marioneto, kiu apenaŭ povis spiri.
- Se ne vi, do
kiu lin vundis?
- Ne mi -
ripetis Pinokjo.
- Kaj per kio
li vundiĝis?
- Per ĉi
tiu libro.
Kaj la
marioneto levis de sur la tero la Lernolibron de Aritmetiko, binditan en
kartono kaj pergameno, por montri ĝin al la ĝendarmoj.
- Kies estas
ĉi tiu libro?
- Mia.
- Tiom
sufiĉas: nenio plu necesas. Stariĝu tuj, kaj venu kun ni.
- Sed mi...
- Ek, kun ni!
- Sed mi estas senkulpa...
- Ek, kun ni!
Antaŭ ol ekiri, la ĝendarmoj vokis kelkajn
fiŝistojn, kiuj ĝuste tiam pasis preter la bordo, kaj diris al ili:
- Ni konfidas al vi ĉi tiun knabon, kiu
vundiĝis sur la kapo. Portu
lin al via hejmo, kaj helpu al li. Morgaŭ ni revenos por rigardi lin.
Poste ili
turnis sin al Pinokjo, prenis lin inter sin, kaj ordonis al li soldatece:
- Antaŭen!
Marŝu rapide! Se ne, ve al vi!
Sen lasi tion ripeti,
la marioneto ekiris obeeme sur la vojeto kondukanta al la vilaĝo. Sed tiu
malfeliĉa bubo mem ne sciis, en kiu mondo li estas. Al li ŝajnis sonĝi,
kaj kiel malbelan sonĝon! Li estis ekster si. Liaj okuloj vidis ĉion
duoble: la gamboj tremis, la lango gluiĝis al la palato, kaj li ne povis
elbuŝigi eĉ vorteton. Tamen meze de tia mutiĝo kaj
sensentiĝo akrega dorno pikis lian koron: la penso, ke li devos preterpasi
sub la fenestroj de la domo de sia bona Feino, kun ĝendarma akompano. Li preferus morti.
Ili alvenis kaj
volis ĝuste eniri la vilaĝon, kiam forta ekvento deŝiris la
bereton de la kapo de Pinokjo, kaj portis ĝin dek paŝojn for.
- Ĉu vi
bonvolas permesi - petis la marioneto la ĝendarmojn -, ke mi iru por mia
bereto?
- Iru do, sed
pelu vin!
La marioneto
iris, prenis la bereton..., sed anstataŭ remeti sur la kapon, li
interdentigis ĝin, kaj ĵetiĝis kuri en la direkto al la
marbordo. Li flugis, kiel elpafita kuglo.
La ĝendarmoj juĝis
tiel, ke estus malfacile atingi lin, incitis do post lin grandan buldogon, kiu
gajnis la unuan premion en ĉiuj hundovetkuroj. Pinokjo kuris, kaj la hundo
kuris pli: kaj pro tio la tuta vilaĝo iris scivoleme al la fenestroj, kaj
ariĝis meze de la strato, por vidi la finon de ĉi tiu arda konkurso. Sed vane ili rigardis: ĉar la buldogo kaj
Pinokjo levis laŭlonge de la strato tian polvegon, ke eĉ post kelkaj minutoj nenio estis videbla.