26. Pinokjo
iras kun siaj kunlernantoj al la marbordo, por vidi la teruran Ŝarkon
La sekvan tagon
Pinokjo iris al la elementa lernejo.
Imagu tiujn
knabojn bubojn, kiam ili vidis enpaŝi marioneton en la lernejon! Eksonis
ridego, kiu ne volis ĉesi. Iu faris al li ian ŝercon, dua alian
ŝercon: ĉi tiu forprenis lian bereton el la mano, tiu tiris lian
jaketon de malantaŭe; kelkaj provis pentri grandajn lipharojn al li sub la
nazo per inko, kaj eĉ, estis knabo, kiu aŭdacis ligi ŝnurojn sur
la piedoj kaj manoj, por dancigi lin.
Dum certa tempo
Pinokjo montris sin indiferenta kaj elturniĝis; sed fine li sentis perdi
la paciencon, kaj turnis sin kontraŭ tiuj, kiuj plej lin ĉikanis, kaj
misuzis por siaj ludaĉoj, kaj diris al ili kun malplaĉema mieno:
- Atentu, knaboj: mi venis ĉi tien ne por estis via
klaŭno. Mi respektas aliulojn, kaj mi volas esti same respektata.
- Brave, koboldo! Vi parolis kvazaŭ el libro! -
kriis tiuj buboj, kaj ĵetadis sin de ridegoj: kaj unu el ili, la plej
impertinenta etendis la manon kun la intenco kapti la marioneton ĉe la
nazopinto.
Sed mankis
tempo por tio, ĉar Pinokjo etendis la gambon sub la tablo, kaj piedbatis
al li la tibion.
- Oj! kiel
malmolaj piedoj! - hurlis la knabo frotante la bluaĵojn, kiujn la
marioneto faris al li.
- Kaj kiaj
kubutoj!... pli malmolaj, ol la piedoj! - diris iu alia, kiu pro siaj krudaj
ŝercoj ricevis kubutbaton en la stomakon.
Fakto estas, ke
post tiuj pied- kaj kubutbatoj Pinokjo tuj akiris la respekton kaj simpation de
ĉiuj knaboj de la lernejo: kaj ĉiuj faris al li multajn komplezojn,
kaj ĉiuj tutkore amis lin.
Kaj ankaŭ
la instruisto laŭdis lin, ĉar li ĉiam atentis, estis diligenta,
saĝa, enpaŝis unua en la lernejon kaj stariĝis lasta post la
fino de la instruado.
La sola manko,
kiun li havis, estis, ke li amikiĝis kun tro multaj kamaradoj, inter kiuj
estis buboj vaste konataj pro sia negranda emo al lernado kaj malemo esti
eminentaj.
La instruisto
avertis lin ĉiutage, kaj ankaŭ la bona Feino ne preterlasis diri kaj
ripeti al li ofte:
- Atentu, Pinokjo!
Tiuj viaj kamaradoj pli aŭ malpli frue prenos al vi la emon al lernado,
kaj eble venigos al vi grandan malfeliĉon.
- Estas nenia
danĝero! - respondis la marioneto levante la ŝultrojn, kaj tuŝis
la frunton per la fingro, kvazaŭ por diri: "Mi havas sufiĉan
saĝon ĉi-ene!"
Okazis foje,
iun certan tagon, dum li iris al la lernejo, ke li renkontis grupon de la
kutimaj kamaradoj, kiuj iris al li kaj diris:
- Ĉu vi
scias la grandan novaĵon?
- Ne.
- Ĉi tien, en la proksiman maron alvenis ŝarko
granda, kiel monto.
- Ĉu vere?... Ĉu tio estas la sama ŝarko,
kiun oni vidis, kiam dronis mia malfeliĉa patro?
- Ni iras al la bordo, por vidi ĝin. Ĉu
ankaŭ vi venos kun ni?
- Mi ne: mi volas iri en la lernejon.
- Kial gravas
al vi la lernejo? En la lernejon ni iros morgaŭ. Unu lecionon pli aŭ malpli, oni restas la sama
azeno.
- Kaj kion diros la instruisto?
- La instruisto diru, kion li volas. Lin oni pagas
ĝuste por tio, ke li grumblu la tutan tagon.
- Kaj mia
panjo?...
- La panjoj
neniam ion scias - respondis tiuj friponetoj.
- Ĉu vi
scias, kion mi faros? - diris Pinokjo. Mi volas vidi la Ŝarkon pro certaj
kaŭzoj personaj... sed mi iros vidi lin post la lernejo.
-
Malfeliĉa naivuleto! - replikis iu el la bando. - Ĉu vi kredas, ke
fiŝo tiel granda emas restadi tie laŭ via plaĉo kaj
kapricaĉo? Apenaŭ li tediĝas, prenas la direkton al alia loko,
kaj tiam kiu vidis lin, vidis, kaj kiu ne, tiu ne.
- Kiom da tempo
oni iras ĝis la strando? - demandis la marioneto.
- En unu horo ni aliros kaj revenos.
- Do ek! Kiu
pli rapidos, pli bravos! - kriis Pinokjo.
Ricevinte la
signalon por ekmarŝo, tiu bando de buboj - kun libroj kaj kajeroj subbrake
- ĵetis sin kuri tra la kampoj; kaj Pinokjo kuris ĉiam antaŭ la
bando: ŝajnis, ke anstataŭ piedoj li havas flugilojn.
De tempo al tempo li turnis sin, mokis siajn kamaradojn postrestintajn
kelkan distancon, kaj kiam li vidis, ke ili spiregas, ŝvitegas, estas
polvokovritaj kaj elpendegas iliaj langoj, li ridis pri ili el la tuta
gorĝo. La malfeliĉulo ne sciis en tiu momento, al kiaj teruraĵoj
kaj misfortunoj li kuras renkonte.