25. Pinokjo
promesas al la Feino, esti bona kaj lerni, ĉar tedas lin esti marioneto,
kaj volas fariĝi brava knabo
Komence la bona virino asertis, ke ŝi ne estas la
Bluhara Feineto: sed poste ŝi vidis, ke ŝi estas malkovrita, kaj ne
volis tro longigi la komedion, kaj fine ŝi igis sin rekoni, kaj diris al
Pinokjo:
- Ruza marioneto! Kiel vi rimarkis, ke tio estas mi?
- Je la granda amo, kiun vi montris al mi.
- Ĉu vi memoras? Vi forlasis min kiel knabinon, kaj
retrovis kiel virinon, tiom, ke mi povus esti via patrino.
- Mi tre ŝatus tion, ĉar tiel anstataŭ
fratineto mi nomos vin panjo. Jam de longa tempo mi volas havi panjon, kiel
ĉiuj ceteraj infanoj!... Sed kiel okazis, ke vi kreskis tiel rapide?
- Estas sekreto.
- Instruu al mi: iomete ankaŭ mi volus kreski.
Ĉu vi ne vidas, mi restis tiel alta, kiel hundo sidanta.
- Sed vi ne
povas kreski - replikis la Feino.
- Kial?
- Ĉar
marionetoj neniam kreskas. Ili naskiĝas marionetoj, vivas kiel marionetoj,
kaj mortas kiel marionetoj.
- Ba, min tedas
esti ĉiam marioneto! - kriis Pinokjo malkontente. - Estas tempo, ke
ankaŭ mi fariĝu tia homo, kiel la aliaj.
- Vi
fariĝus, se vi meritus tion...
- Ĉu vere? Kaj kion mi faru, por meriti tion?
- Afero plej
simpla: alkutimiĝu, ke vi estas bona knabo.
- Ĉu eble mi ne estas tio?
- Ne ja! La bonaj knaboj estas obeemaj, kaj vi...
- Mi neniam obeas.
- La bonaj knaboj ŝatas lerni kaj labori, kaj vi...
- Kaj mi nenifaradas kaj vagaĉas dum la tuta jaro.
- La bonaj knaboj diras ĉiam la veron...
- Kaj mi ĉiam mensogas.
- La bonaj knaboj volonte vizitas lernejon...
- Kaj al mi la lernejo kaŭzas doloron. Sed ekde nun
mi volas ŝanĝi mian vivon.
- Ĉu vi
promesas tion?
- Mi promesas. Ankaŭ mi volus fariĝi bona
knabo, kaj volas esti la konsolo de mia paĉjo... Kie nun estas mia
paĉjo?
- Mi ne scias.
- Ĉu mi havos la feliĉon, iam revidi kaj
brakumi lin?
- Mi kredas, ke jes: eĉ mi estas certa pri tio.
Je ĉi tiu respondo estis tiel granda la ĝojo de
Pinokjo, ke li prenis la manojn de la Feino, kaj komencis ilin kisi kun tia
fervoro, ke li ŝajnis esti ekster si. Poste li levis la vizaĝon, rigardis ŝin ameme, kaj demandis:
- Diru al mi,
panjo, do estas vero, ke vi ne mortis?
- Ŝajnas,
ke ne - respondis la Feino ridetante.
- Se vi scius,
kiom da doloroj kaj gorĝopremoj mi sentis, kiam mi legis: "Ĉi
tie kuŝas..."
- Mi scias: kaj pro tio mi pardonis al vi. La sincereco
de via doloro pruvis al mi, ke vi havas bonan koron: kaj de bonkoraj knaboj,
eĉ se iom bubaj kaj miskondutaj, ĉiam oni povas ion esperi, aŭ
oni povas ĉiam esperi, ke ili returniĝos sur la bonan vojon. Jen pro
kio mi venis ĝis ĉi tie, por serĉi vin. Mi estos via patrino.
- Ho, kiel bele! - ekkriis Pinokjo saltante pro
ĝojo.
- Vi obeos al mi, kaj ĉiam faros, kion mi diras.
- Volonte, volontege!
- Ekde morgaŭ - aldonis la Feino - vi komencos
viziti la lernejon. - Pinokjo tuj fariĝis malpli gaja.
- Poste vi elektos laŭ via plaĉo profesion,
metion...
Pinokjo
iĝis serioza.
- Kion vi
murmuras tra la dentoj? - demandis la Feino iom ofendite.
- Mi diris... -
jelpis la marioneto apenaŭ aŭdeble -, ke viziti lernejon, ŝajnas
al mi iom malfrue...
- Ne,
sinjorido. Tenu en la kapo, ke por lerni kaj instruiĝi neniam malfruas.
- Sed mi volas
lerni nek profesion, nek metion.
- Kial?
- Ĉar la
laboro al mi ŝajnas pena.
- Filo mia -
diris la Feino - tiuj, kiuj tiel parolas, preskaŭ ĉiam finas aŭ
en malliberejo aŭ en malsanulejo. La homo laŭ via opinio
naskiĝas riĉa aŭ malriĉa, li devas fari ion en ĉi tiu
mondo, okupi sin, labori. Malbone al tiuj, kiuj transdonas sin al nenifarado!
La nenifarado estas la plej malbela malsano, kaj necesas tuj kuraci ĝin,
ekde infanaĝo: se ne, en plenkreskula aĝo ĝin oni ne povas
kuraci.
Ĉi tiuj
vortoj tuŝis la animon de Pinokjo, kiu vigle levis la kapon kaj diris al
la Feino:
- Mi lernos, mi
laboros, mi faros ĉion, kion vi ordonos al mi, ĉar finfine la
marioneta vivo ektedis min, kaj mi volas fariĝi vera knabo je ajna prezo. Vi promesis al mi
tion, ĉu ne?
- Mi promesis al vi, nun
ĉio dependas de vi.