24. Pinokjo
venas al la insulo de la Laboremaj Abeloj, kaj retrovas la Feinon
Pinokjo, kiun
entuziasmigis la espero, alveni ĝustatempe, por helpi al sia
malfeliĉa paĉjo, naĝis dum la tuta nokto.
Kiel terura estis tiu nokto! Torente pluvis, hajlis, timige tondris kaj tiom
fulmis, ke tio ŝajnis sunhela tago.
Ĉe
mateniĝo li ekvidis longan terlangon proksime antaŭ si. Tio estis
insulo meze de la maro.
Li streĉis
ĉiujn siajn fortojn, por atingi la bordon, sed vane. La ondoj rekuradis
kaj kunpuŝiĝis, ĵetadis lin inter si, kvazaŭ li estus
branĉeto aŭ pajlero. Fine, por lia bonŝanco venis tiel potenca
kaj impeta ondo, ke ĝi ĵetis lin facile sur la sablon de la strando.
La bato estis
tiel forta, ke krakis ĉiuj liaj ripoj kaj artikoj: sed li konsolis sin
dirante:
- Ankaŭ
ĉi-foje propradire mi bonŝance saviĝis!
Intertempe la
ĉielo iom post iom sereniĝis; la suno elaperis en sia tuta brilo, kaj
la maro fariĝis kvietega kaj glata kiel oleo.
Tiam la
marioneto sternis siajn vestojn en la suno, por sekigi ilin, kaj rigardadis
tien-reen, ĉu li povus rimarki sur tiu senfina akvoplato ian malgrandan
barketon kun hometo en ĝi. Sed post kiam li sufiĉe rigardadis, li
vidis antaŭ si nenion alian, ol ĉielon, maron kaj kelkajn velojn de
ŝipoj, sed tiel malproksime, ke ili ŝajnis muŝoj.
- Se mi
almenaŭ scius, kiel ĉi tiu insulo nomiĝas - suspiris Pinokjo. -
Se mi scius, ĉu ĝin loĝas honestuloj, mi volas diri homoj, kiuj
ne kutimas pendigi geknabojn sur arbobranĉoj; sed kiun mi povas demandi? Kiun, se mi vidas
neniun?...
Ĉi tiu penso, esti sola, solega meze de tiu granda
lando neloĝata tiel malĝojigis lin, ke li jam preskaŭ ekploris,
kiam neatendite li ekvidis naĝi bordoproksime grandan fiŝon, kiu iris
trankvile laŭ siaj farendoj, kun kapo ŝovita el la akvo.
Ne sciante, per
kiu nomo alparoli lin, la marioneto laŭte alkriis, por rimarkigi sin:
- He vi,
sinjoro fiŝo, ĉu vi permesas al mi diri vorton?
- Eĉ du -
respondis la fiŝo, kiu estis tiel ĝentila delfeno, da kiaj
troviĝas tre malmulte en la maroj de la mondo.
- Ĉu vi
bonvolus diri al mi, ĉu troviĝas loko sur ĉi tiu insulo, kie oni
povus manĝi sen la danĝero, esti manĝata?
- Mi certas pri
tio - respondis la Delfeno. - Eĉ, proksime vi trovos unu tian.
- Sur kiu vojo
oni atingas ĝin?
- Elektu tiun vojeton maldekstre, kaj iru ĉiam post
la nazo. Vi ne misiros.
- Diru al mi ankaŭ ion alian. Vi promenas tage-nokte
tra la maro, ĉu vi ne renkontiĝis eventuale kun ŝipeto kun mia
paĉjo en ĝi?
- Kiu estas via
paĉjo?
- Li estas la
plej bona paĉjo en la mondo, kiel mi estas la plej malbona filo, kiu povas
nur ekzisti.
- Pro la
ĉi-nokta tempesto - respondis la Delfeno - la ŝipeto certe
subakviĝis.
- Kaj mia
paĉjo?
- Verŝajne
ĉi-hore glutis lin la terura ŝarko, kiu venis antaŭ kelkaj tagoj
al niaj akvoj, por amase buĉi kaj ekstermi.
- Ĉu estas
tre granda tiu ŝarko? - demandis Pinokjo, kiu jam komencis tremi pro la
timo.
- Jes ja,
granda!... - respondis la Delfeno. - Por ke vi havu ideon pri tio, mi diras al
vi, ke li estas pli granda, ol kvinetaĝa domego, kaj havas tiel larĝan
kaj profundan buŝegon, ke tra ĝi oportune enirus tuta vagonaro kune
kun la lokomotivo.
- Sankta
Di-patrino! - kriis terurite la marioneto. Li vestis sin haste-rapide, kaj
turnis sin al la Delfeno dirante: - Ĝis revido, sinjoro Fiŝo: pardonu
al mi la ĝenon kaj koran dankon por via komplezo.
Dirinte tion,
li rapide paŝis sur la vojeton, kaj komencis marŝi tiel vigle, ke tio
ŝajnis kurado. Kaj je la plej malgrandaj bruoj, kiujn li aŭdis, li
tuj returnis sin por vidi, ĉu ne sekvas lin tiu terura ŝarko, granda
kiel kvinetaĝa domo, kaj kiu havas tutan vagonaron en la buŝo.
Post duonhoro
da marŝo li venis al vilaĝeto, nomata Vilaĝo de la Laboremaj
Abeloj. La stratoj svarmis de pasantoj, kiuj kuris tien-reen laŭ siaj
aferoj: ĉiuj laboris, ĉiuj havis farendon. Ne troviĝis eĉ
unu nenifarulo aŭ vagabondo, nek per lampo oni trovus tian.
- Mi komprenas
- diris tuj tiu sentaŭga Pinokjo - ĉi tiu vilaĝo ne estas farita
por mi! Mi naskiĝis ne por labori!
Dume malsato turmentis lin, ĉar pasis dudekkvar
horoj, dum li manĝis nenion, nek pladeton da viciaj grajnoj.
Kion fari?
Al li restis nur du ebloj ĉesigi la malsaton:
aŭ peti iom da laboro, aŭ almoze peti moneron aŭ pecon da pano.
Almozpeti li hontis: ĉar lia paĉjo ĉiam
predikis al li, ke almozon rajtas peti nur maljunuloj kaj malsanuloj. La veraj
malriĉuloj en ĉi tiu mondo, kiuj meritas helpon kaj kompaton, estas
tiuj, kiuj pro aĝo aŭ malsano ne povas akiri panon per laboro de siaj
propraj manoj. Ĉiuj aliaj devas labori: kaj se ili ne laboras kaj suferas
pro malsato, des pli malbone al ili.
Dume preterpasis homo, ŝviteganta kaj spireganta,
kiu sola tiris penege du ĉarojn, plenajn de karbo.
Pinokjo juĝis lin bona homo laŭ la vizaĝo,
kaj paŝis al li kun mallevitaj okuloj pro la honto, kaj petis
duonlaŭte:
- Ĉu vi bonvolus doni al mi unu groŝon,
ĉar mi sentas, ke mi mortos pro malsato?
- Ne nur unu, sed kvar mi donos al vi - respondis la
karbisto -, se vi helpos al mi tiri ĉi tiujn du karboĉarojn ĝis
mia domo.
- Mi miras! - respondis la marioneto preskaŭ
ofendite. - Mi ne servas laŭ via kutimo, kiel azeno: mi neniam tiris
ĉaron!
- Bone al vi! - respondis la karbisto. - Do, fileto mia,
se vi vere sentas morti pro malsato, manĝu du grasajn pecojn da via fiero
kaj atentu ne havi misdigeston.
Post kelkaj minutoj preterpasis masonisto, kiu portis sur
la ŝultroj korbon plenan de kalko.
- Sinjoro, ĉu vi bonvolus doni moneron al
malfeliĉa knabo, kiu morte malsatas?
- Volonte; venu kun mi, porti kalkon - respondis la
masonisto -, kaj anstataŭ unu mi donos al vi kvin monerojn.
- Sed la kalko
estas peza - replikis Pinokjo -, kaj mi ne volas pene ŝviti.
- Se vi ne
volas pene ŝviti, tiam amuzu vin per la malsato, knabeto, kaj ĉion
bonan!
Dum duonhoro
pasis pluaj dudek homoj, kaj Pinokjo petis ĉiujn pri almozo, sed ili
senescepte respondis al li:
- Ĉu vi ne
hontas? Anstataŭ stari kiel gapulo surstrate, iru prefere serĉi al vi
iom da laboro, kaj ellernu perlabori vian panon!
Finfine preterpasis bonema virino, kiu portis du
kruĉojn da akvo.
- Ĉu vi permesas al mi, bona sinjorino, ke mi trinku
gluton da akvo el via kruĉo? - demandis Pinokjo, kiu preskaŭ brulis
pro soifo.
- Trinku, trinku, knabeto! - diris la virino, kaj demetis
la du kruĉojn sur la teron.
Kiam Pinokjo trinkis, kiel spongo, murmuris
duonlaŭte, viŝante al si la buŝon:
- La soifon mi kvietigis! Se mi nur povus tiel kvietigi
la malsaton!...
Kiam la bona virino aŭdis ĉi tiujn vortojn,
ŝi tuj rimarkis:
- Se vi helpos al mi hejmenporti unu el ĉi du
kruĉoj, mi donos al vi belan pecon da pano.
Pinokjo
rigardis la kruĉon, kaj diris nek jes, nek ne.
- Kaj al la
pano mi kromdonos al vi florbrasikon, preparitan en oleo kaj vinagro - aldonis
la bonanima virino.
Pinokjo
ĵetis alian rigardon al la kruĉo, kaj respondis nek jes, nek ne.
- Kaj post la
florbrasiko mi donos al vi fajnan konfitaĵon plenan de rosolio.
Al la tento de
ĉi lasta frandaĵo Pinokjo ne povis kontraŭstari, kaj decideme li
diris:
- En ordo! Mi hejmenportos al vi la kruĉon.
La kruĉo estis tre peza, kaj ĉar liaj manoj ne
estis sufiĉe fortaj, li metis ĝin sur la kapon.
Alveninte
hejmen, la bona virino sidigis Pinokjon al tableto garnita por manĝo, kaj
metis panon, preparitan florbrasikon kaj konfitaĵon antaŭ lin.
Pinokjo ne
manĝis, sed glutegis. Lia stomako ŝajnis loĝejo, forlasita kaj
neloĝata ekde kvin monatoj.
Post kiam li
kvietigis la furiozajn mordojn de la malsato, Pinokjo levis la kapon, por danki
sian bonfarinton; sed li ankoraŭ ne finis observi ŝian vizaĝon,
kiam li ellasis longan ho-o-o-o pro la miro, kaj restis ravita kun vaste
malfermitaj okuloj, forko pendanta en la aero kaj buŝo plena de pano kaj
florbrasiko.
- Kial vi tiom
miras? - demandis ridetante la bona sinjorino.
- Estas tiel...
- respondis Pinokjo balbutante -, estas tiel..., ke vi similas..., vi memorigas,
jes, jes, jes, la sama voĉo... ankaŭ vi havas bluajn harojn..., kiel
ŝi!... Ho, Feino mia!... Ho, Feineto mia!... Diru al mi, diru, ke estas vi,
vere vi!... Ne lasu min plu plori! Se vi scius!... Tiom mi ploris, tiom mi
turmentiĝis!...
Dirante tion, Pinokjo eklarmis
torente, ĵetis sin sur la genuojn, kaj ĉirkaŭbrakis la genuojn
de tiu mistera virino.