23. Pinokjo
priploras la morton de la bela Bluhara Knabino: poste li trovas kolombon, kiu
portas lin al la marbordo, kaj tie li ĵetas sin en la maron, por helpi al
sia paĉjo Ĝepeto
Apenaŭ Pinokjo ne plu sentis la pezon de la malmola,
humiliga ringo ĉirkaŭ la kolo, li ĵetis sin kure tra kampoj kaj
arbaroj, kaj eĉ momenteton ne haltis, ĝis li alvenis al la
ĉefvojo, kiu rekondukos lin al la dometo de la Feino.
Kiam li atingis la ĉefvojon, li turnis sin por
rigardi malsupren al la sube etendiĝanta ebenaĵo, kaj nudokule li
bone distingis la arbaron, kie malfeliĉe li renkontiĝis kun la Vulpo
kaj la Kato: li vidis leviĝi inter aliaj arboj la supron de tiu Granda
Kverko, sur kiu li estis pendole pendumita je la kolo: kaj li rigardis ĉi
tien, li rigardis tien, sed li ne sukcesis ekvidi la dometon de la bela Bluhara
Knabino.
Tiam li ekhavis ian malĝojan antaŭsenton, kaj
ekkuris per ĉiuj fortoj, kiuj restis en liaj gamboj, kaj post kelkaj
minutoj li troviĝis sur la kampo, kie iam la Blanka Dometo troviĝis. Sed ĝi ne plu troviĝis. Staris
anstataŭe malgranda marmora ŝtono, sur kiu oni povis legi per
majuskloj la sekvajn dolorajn vortojn:
|
ĈI
TIE RIPOZAS LA BLUHARA KNABINO KIU MORTIS PRO DOLORO ĈAR FORLASIS ŜIN LA FRATETO PINOKJO. |
Mi lasas vin
imagi, kion sentis la marioneto, kiam li pene elsilabumis tiujn vortojn. Li
falis kun vizaĝo sur la teron, kaj kovris tiun funebran marmoron per mil
kisoj, erupciante en singultan ploron. Li ploris la tutan nokton, la sekvan
matenon, la tutan tagon, ĉiam plu kaj plu li ploris, kvankam el la okuloj
jam forfluis ĉiuj larmoj: liaj krioj kaj lamentoj estis tiel korŝiraj
kaj doloraj, ke la ĉirkaŭaj montetoj respondis al li per eĥo.
Kaj plorante li
ripetadis:
- Ho, Feino
mia, kial vi mortis? Kial ne mortis mi anstataŭ vi, mi, kiu estas tiel
malbona, dum vi estis tiel bonega? Kaj kie estas mia paĉjo? Ho, Feineto mia, diru, kie mi
trovos lin, ĉar mi volas resti ĉiam kun li kaj neniam, neniam forlasi
lin! Ho, Feino mia, diru, ne estas vero, ke
vi mortis!... Se vi vere amas min... se vi amas vian frateton,
reviviĝu..., revenu viva, kiel antaŭe!... Ĉu ne estas malbone al
vi, vidi min sola kaj forlasita de ĉiuj?... Se alvenos la murdistoj, ili
denove pendigos min sur branĉo de arbo... kaj tiam mi mortos por
ĉiam. Kion vi volas, ke mi faru sola en ĉi tiu mondo? Nun, kiam mi
perdis vin kaj mian paĉjon, kiu donos al mi manĝi? Kie mi dormos
nokte? Kiu pretigos al mi la novan jaketon? Ho, estus pli bone, centoble pli bone, se ankaŭ mi mortus! Jes, mi volas
morti!... iĥ! iĥ! iĥ!...
Kaj dum li tiel senesperadis, li volis ŝiri la
harojn: sed li ne povis enigi la fingrojn, ĉar liaj haroj estis faritaj el
ligno.
Intertempe preterflugis supre granda kolombo, kiu haltis
kun disetenditaj flugiloj, kaj el granda alteco malsuprenkriis al li:
- Diru knabeto, kion vi faras tie malsupre?
- Ĉu vi ne vidas? Mi ploras! - diris Pinokjo, kaj levis la kapon al
tiu voĉo, kaj viŝis la okulojn per la maniko de sia jaketo.
- Diru al mi -
aldonis ankoraŭ la Kolombo -, ĉu vi ne konas hazarde marioneton inter
viaj kamaradoj, pupon, kiu nomiĝas Pinokjo?
- Pinokjo?...
Ĉu vi diris Pinokjo? - ripetis la marioneto, kaj salte stariĝis. -
Pinokjo estas mi!
Je ĉi tiu
respondo la Kolombo rapide malleviĝis, kaj metis sin sur la teron. Li
estis pli granda ol meleagro.
- Ĉu vi eble konas ankaŭ Ĝepeton? - li
demandis la marioneton.
- Ĉu mi lin konas?! Li estas mia malfeliĉa
paĉjo! Ĉu li eble parolis pri mi? Ĉu vi kondukos min al li?
Ĉu li ankoraŭ vivas? Respondu al mi, mi petegas vin, ĉu li
vivas?
- Antaŭ
tri tagoj mi lasis lin sur la marbordo.
- Kion li
faris?
- Li ĝuste
faris al si ŝipeton, por traveturi la Oceanon. Tiu kompatinda homo jam pli
ol kvar monatojn veturadas ĉirkaŭ la tero, kaj serĉas vin: kaj
ĉar li ne povis trovi vin, nun li metis al si en la kapon, ke li serĉos
vin en la malproksimaj landoj de la nova mondo.
- Kiel
malproksime estas la marbordo de ĉi tie? - demandis Pinokjo kun zorgoplena
maltrankvilo.
- Pli ol mil
kilometrojn.
- Mil
kilometrojn? Ho, Kolombo mia, kiel bone estus havi viajn flugilojn!...
- Se vi volas veni, mi vin alportos.
- Kiel?
- Rajde sur mia
dorso. Ĉu vi tre pezas?
- Pezas? Mi tute ne!... Mi estas malpeza, kiel folio.
Kaj tiam sen heziti, Pinokjo saltis sur la dorson de la
Kolombo, metis unu gambon unu-, la alian aliflanken kaj kriis kontentege:
"Galopu, galopu, ĉevaleto, ĉar urĝas min alveni
rapide!..."
La Kolombo levis sin, kaj en kelkaj minutoj li flugis
tiel alten, ke preskaŭ li tuŝis la nubojn. Kiam li leviĝis al
tia alteco, la marioneto scivole turnis sin por rigardi malsupren: kaj lin
kaptis tia teruro kaj tia kapturniĝo, ke por eviti la danĝeron fali
el tia alto, per la brakoj preme-streĉe li ĉirkaŭprenis la kolon
de sia plumhava rajdbesto.
Ili flugis la tutan tagon. Ĉe vesperiĝo, la
Kolombo diris:
- Mi havas grandan soifon!
- Kaj mi grandan malsaton! - aldonis Pinokjo.
- Ni haltu por kelkaj minutoj ĉe tiu kolombejo;
poste ni daŭrigos la vojaĝon, por esti morgaŭ matene ĉe
sunleviĝo sur la marbordo.
Ili eniris malplenan kolombejon, kie estis nur pelveto
plena de akvo kaj korbo kun viciaj grajnoj. La marioneto dum sia tuta vivo ne
ŝatis viciaĵojn: laŭ li ili naŭzas, renversas al li la
stomakon: sed tiun vesperon li manĝis da ili ĝis stomakokrevo, kaj
kiam li jam preskaŭ finis, li turnis sin al la Kolombo kaj diris:
- Neniam mi antaŭe pensus, ke la viciaj grajnoj
estas tiel bonaj!
- Necesas konvinkiĝi, knabo mia - replikis la
Kolombo -, ĉar kiam la malsato vere postulas, kaj nenio alia troviĝas
por manĝi, ankaŭ la vicioj fariĝas bongustegaj! La malsato ne havas kapricojn, nek frandemon!
Ili faris
rapide ankoraŭ malgrandan intermanĝon kaj ripozon dum la vojaĝo,
kaj ek pluen! La sekvan matenon ili alvenis al la marbordo.
La Kolombo
surterigis Pinokjon, kaj ĉar li tute ne volis, ke Pinokjo ĝenu lin per
dankemo, tuj li releviĝis kaj malaperis.
La bordo estis
plena de homoj, kiuj kriadis kaj gestadis rigardante al la maro.
- Kio okazis? -
demandis Pinokjo al maljunulino.
- Okazis tio,
ke malfeliĉa patro, kiu perdis la filon, volis enŝipiĝi, por
retrovi lin sur la alia flanko de la maro; sed la maro hodiaŭ estas tre
malica, kaj minacas gluti la ŝipeton...
- Kie estas la
ŝipeto?
- Jen tie, kien
montras mia fingro - respondis la maljunulino, montrante ŝipeton, kiu
aspektis nuksoŝelo kun eta hometo en ĝi.
Pinokjo
streĉis la okulojn al tiu punkto, zorge observis ĝin, kaj eligis
akran veon kriante:
- Li estas mia
paĉjo! Li estas mia paĉjo!
Dume la
ŝipeto, ĵetata de furiozaj ondoj, jen malaperis inter la ondegoj, jen
reaperis ŝvebante super ili. Kaj Pinokjo stariĝis sur rokopinto, kaj
daŭre vokadis sian paĉjon per lia nomo, kaj donis al li multajn
signojn per la manoj kaj sia nazotuketo, eĉ per la bereto, kiun li havis
sur la kapo.
Kaj tiel
ŝajnis, ke Ĝepeto - kvankam li estis tre malproksime de la marbordo -
rekonis sian filon, ĉar ankaŭ li levis sian bereton, kaj salutis lin,
kaj pere de gestoj li komprenigis al li, ke volonte li returniĝus, sed la
maro estis tiel granda, ke ĝi malhelpis al li remi kaj proksimiĝi al
la tero.
Kaj tiam
abrupte terura ondego leviĝis, kaj la ŝipeto malaperis. Oni atendis,
ke ĝi releviĝu, sed ĝi ne plu vidiĝis.
-
Malfeliĉa homo! - diris tiam la fiŝistoj, kaj murmurante preĝon
duonlaŭte, ekiris por returniĝi al siaj hejmoj.
Kaj tiam ili ekaŭdis senesperan krion, kaj turninte
sin ili ekvidis knabeton, kiu ĵetis sin de rokopinto en la maron kriante:
- Mi volas savi
mian paĉjon!
Pinokjo estis
tute el ligno, do li flosis facile, kaj naĝis, kiel fiŝo. Jen li
vidiĝis malaperi subakve pro la impetaj skufluoj, jen reaperi elsube kun
unu gambo aŭ brako, en grandega distanco de la tero. Fine li perdiĝis
el la vido, kaj oni lin ne plu vidis.
- Malfeliĉa knabo! - diris tiam la fiŝistoj, kiuj ariĝis
sur la bordo, kaj murmurante preĝon duonlaŭte, ili disiris al siaj
domoj.