22. Pinokjo
malkovras la ŝtelistojn, kaj rekompence por sia fideleco, fariĝas
libera
Pasis jam pli
ol du horoj, dum li dolĉe dormis, kiam ĉirkaŭ noktomezo vekis
lin flustrado kaj ŝŝ-ado, ts-ts-ado de strangaj voĉetoj, kiuj,
ŝajnis al li, venis el la korto. Li elŝovis la nazopinton tra la
aperturo de la hundejo, kaj vidis konsiliĝi kvar bestetojn kun malhela
felo, similajn al katoj. Tamen estis ne katoj, sed foinoj, karnomanĝaj
bestetoj, tre frandemaj je ovoj kaj junkokoj. Unu el ĉi tiuj foinoj
apartiĝis de siaj kamaradoj, iris al la aperturo de la hundejo kaj
enflustris:
- Bonan
vesperon, Melampo.
- Mi
nomiĝas ne Melampo - respondis la marioneto.
- Do kiu vi
estas?
- Mi estas Pinokjo.
- Kaj kion vi faras ĉi tie?
- Mi gardohundas.
- Kaj kie estas Melampo? Kie estas la maljuna hundo, kiu loĝis en
ĉi tiu dometo?
- Li mortis
ĉi-matene.
- Li mortis? Malfeliĉa
besto! Li estis tiel bona!... Sed se mi juĝas ĝuste laŭ via
vizaĝo, ankaŭ vi ŝajnas esti afabla hundo.
- Mi petas
pardonon, sed mi ne estas hundo!...
- Do kio vi
estas?
- Mi estas marioneto.
- Kaj ĉu vi servas kiel gardohundo?
- Bedaŭrinde: pro puno!...
- Se tiel, mi proponas al vi la saman pakton, kiun al la
forpasinta Melampo: kaj vi estos kontenta.
- Kaj ĉi tiu pakto estus?...
- Kiel pli frue, unufoje en la semajno ni venos viziti
ĉi tiun kokejon kaj forportos po ok kokinojn. El ĉi ok ni manĝos
sep kaj unu ni donos al vi, kun la kondiĉo, kompreneble, ke vi
ŝajnigos dormi, kaj neniam vi ekhavos emon boji, kaj veki la kamparanon.
- Ĉu
Melampo faris tiel same? - demandis Pinokjo.
- Jes, tiel kaj ni ĉiam bone konkordis. Dormu do
trankvile, kaj estu certa, ke antaŭ ol foriri, ni lasos al vi ĉe la
dometo bele senplumigitan kokinon por la morgaŭa mantenmanĝo. Ĉu
ni bone komprenis unu la alian?
- Mi povus diri: eĉ tro! - respondis Pinokjo, kaj
balancis la kapon iel minace, kvazaŭ li volus diri: "Baldaŭ ni
reparolos pri tio!"
Kiam la kvar foinoj kredis esti sekuraj en sia faro, ili
iris senhezite al la kokejo tre proksima al la hundejo; kaj unge-dente ili
malfermis la lignan pordeton, kiu baris la eniron, kaj englitis unu post alia.
Sed ili ankoraŭ ne finis enpaŝi, kiam ili aŭdis fermiĝi kun
bruego la pordon.
Estis Pinokjo, kiu ĝin fermis, kaj kiu ne
kontentiĝis per fermi ĝin, sed por pli granda sekureco li metis
antaŭ ĝin ŝtonon kiel apogilon.
Kaj poste li komencis boji, kaj bojis kiel vera hundo:
vaŭ-vaŭ-vaŭ-vaŭ.
Je tiu bojado la kamparano elsaltis el la lito, prenis
pafilon, kaj elmetinte la kapon tra la fenestro demandis:
- Kio nova?
- Alvenis la
ŝtelistoj! - respondis Pinokjo.
- Kie ili estas?
- En la kokejo.
- Tuj mi eliros.
Kaj fakte, post palpebrumo la kamparano estis ekstere: li
kuris rekte en la kokejon, kaptis kaj ensakigis la kvar foinojn, kaj diris al
ili tre kontente:
- Fine tamen vi falis en miajn manojn! Mi povus vin puni,
sed mi ne estas tiel kruela! Mi kontentiĝos per tio, ke morgaŭ mi
portos vin al la gastejestro de la proksima vilaĝo, kiu senfeligos kaj
fritos vin kiel bongustajn leporojn. Tio estas honoro, kiun vi ne meritas, sed la grandanimaj homoj, kiel mi,
ne atentas tiajn bagatelojn!...
Poste li iris al Pinokjo, karesis lin kaj demandis
interalie:
- Kiel vi sukcesis malkovri la komploton de ĉi kvar
ŝtelistetoj? Ĉefe, ke
mia Melampo, mia fidela Melampo neniam rimarkis ion!...
Tiam la marioneto
povus rakonti tion, kion li sciis: do li povus rakonti la hontindan pakton
inter la hundo kaj la foinoj, sed li ekmemoris, ke la hundo estas mortinta, kaj
li subite pensis en si:
- Por kio
utilas akuzi mortintojn? La mortintoj estas mortintaj, kaj la plej bona afero,
kiun oni povas fari, estas: lasi ilin en paco!...
- Ĉu vi
dormis aŭ maldormis, kiam la foinoj venis al la korto? - demandis plu la
kamparano.
- Mi dormis -
konfesis Pinokjo -, sed la foinoj vekis min per siaj babilaĉoj, kaj unu
eĉ venis al mi al la hundejo por diri: "Se vi promesas ne boji, kaj
ne veki la mastron, ni donacos al vi belan kokineton senplumigitan!" Ĉu vi
komprenas? Ili aŭdacis fari al mi tian proponon! Ĉar oni devas scii,
ke mi estas marioneto, kiu eble havas ĉiujn mankojn de ĉi tiu mondo:
sed mi ne manĝas ĉe la sama tablo kun tiel malhonestaj homoj, kaj mi
ne mantelas iliajn fiagojn!
- Brava knabo! - laŭdis lin la kamparano, frapante
al li la ŝultron. - Ĉi tiuj trajtoj de via karaktero donos al vi
multan honoron. Kaj por pruvi al vi mian grandan kontenton, ekde nun vi estas
libera, vi povas reiri al via hejmo!
Kaj li deprenis la hundokolumon.