21. Pinokjon kaptas kamparano, kaj devigas lin servi kiel
gardohundo ĉe kokejo
Pinokjo, vi
povas imagi, komencis plori, bleki, petegi. Sed vanis ploro kaj krio, ĉar
ĉirkaŭe vidiĝis nek domoj, nek pasis animo viva sur la vojo.
Dume
fariĝis nokto.
Eble pro la
doloroj kaŭzitaj de la tranĉa kaptilo, seganta liajn tibiojn, eble
pro la timo resti sola kaj en mallumo meze de tiuj kampoj, la marioneto estis
jam proksime al sveno, kiam li ekvidis luciolon flugi super la kapo. Li vokis al li
petante:
- Ho, Lucioleto, ĉu vi farus al mi la komplezon,
liberigi min el ĉi tiu turmentilo?
- Malfeliĉa knabo! - respondis la Luciolo, kaj
haltis kun kompato, por rigardi lin. - Kiel vi implikiĝis kun la gamboj
inter tiujn akrajn ferojn?
- Mi venis sur la kampon, por pluki du traŭbojn de
ĉi tiu muskata vito kaj...
- Sed: ĉu
la vito estas via?
- Ne...
- Kiu do
instruis al vi forpreni aliulan propraĵon?
- Mi
malsatis...
- Malsato, filo
mia, ne estas sufiĉa kaŭzo, por alproprigi aĵojn, kiuj ne
apartenas al ni...
- Vere, prave!
- kriis Pinokjo plorante - alian fojon mi ne faros tion.
En ĉi tiu
momento la interparolon interrompis brueto de proksimiĝantaj paŝoj.
Estis la posedanto de la kampo, kiu alŝteliĝis sur piedfingroj, por
vidi, ĉu iu el la foinoj, kiuj manĝadis noktotempe liajn kokinojn,
eble falis en la kaptilon.
Kaj lia miro
estis plej granda, kiam li eltiris la lanternon el sub la mantelo, kaj
rimarkis, ke anstataŭ foino, la kaptilo prenis knabon.
- Ha,
friponeto! - kriis la kamparano kun kolero -, do estas vi, kiu ŝteladas
miajn kokinojn.
- Ne mi, ne mi! - kriis Pinokjo plorsingulte. - Mi venis
sur la kampon nur, por preni du traŭbetojn!
- Kiu ŝtelas traŭbon, kapablas ŝteli
ankaŭ kokinojn. Ne
zorgu, mi donos al vi tian lecionon, ke vi memoros ĝin por tempeto.
Kaj li
malfermis la kaptilon, prenis la marioneton ĉe la nuko, kaj hejmenportis
lin pendolantan kiel novnaskita ŝafido.
Alveninte al la
korto de la domo, li ĵetis Pinokjon sur la teron, metis unu piedon sur
lian kolon, kaj diris al li:
- Hodiaŭ estas malfrue, kaj mi volas iri en liton.
La konton ni kvitigos morgaŭ. Kaj ĉar mortis mia hundo, kiu gardis nokte la domon, vi tuj
transprenos ĝian oficon. Vi gardohundos por mi.
Farite, kiel dirite: la mastro metis dikan ringon kun
latunaj pikiloj sur lian kolon, kaj mallarĝigis ĝin tiom, ke li ne
povu tratiri la kapon kaj elturniĝi. Al la kolumo li kroĉis longan
ĉenon el fero, kaj fiksis ĝin ĉe la muro.
- Se ĉi-nokte pluvus - diris la kamparano - vi povos
retiriĝi en la lignan hundejon, kie vi ĉiam trovas pajlon, kiu servis
lite dum kvar jaroj al mia malfeliĉa hundo. Kaj se eventuale venus ŝtelistoj, ne forgesu
pintigi la orelojn kaj boji.
Post ĉi
tiu admono, la kamparano eniris la domon, fermis la pordon per ĉeno: kaj
la malfeliĉa Pinokjo restis kaŭre sur la korto pli morta ol viva pro
la malvarmo, malsato kaj timo. De tempo al tempo per la manoj li freneze skuis
la kolumon, premantan al li la kolon, kaj diris plorante:
- Bone tiel!... Bedaŭrinde, bone tiel! Mi volis
senfaradi, vagabondi... mi volis obei al malbonaj kamaradoj, kaj pro tio la
sorto min persekutas. Se mi estus bona knabo, kiel multaj aliaj, se mi havus
emon lerni kaj labori, se mi restus hejme kun mia malfeliĉa paĉjo, en
ĉi tiu horo mi ne troviĝus ĉi tie, meze de kamparo, por
gardohundi antaŭ la domo de kamparano. Ho, se mi nur povus iam
renaskiĝi!... Sed nun
jam malfrue, kaj necesas toleri!
Eldirinte ĉi tiujn plendojn, venantajn rekte el lia koro, li eniris
la hundejon kaj endormiĝis.