20. Post kiam li ellasiĝas el la malliberejo,
Pinokjo ekvojas, por reiri al la domo de la Feino; sed dumvoje li trafas
teruregan serpenton, kaj poste falas en kaptilon
Imagu al vi la ĝojon de Pinokjo, kiam li sentis sin
libera. Sen heziti kaj mediti, li tuj forlasis la urbon, kaj turnis sin al la
vojo, kiu rekondukos lin al la Dometo de la Feino.
Pro la pluveca vetero la vojo fariĝis kompleta
marĉo, kaj oni iris ĝisgenue en la koto. Sed la marioneto ne zorgis pro tio. Lin pelis la
deziro, revidi sian paĉjon kaj sian fratinon bluharan, do li kuris kaj
saltadis, kiel leporhundo, kaj dum la kurado li priŝpruciĝis per koto
ĝis la bereto. Dume li diradis al si:
- Kiom da malfeliĉoj okazis al mi... Kaj mi ilin
meritas! ĉar mi estas obstina kaj kverelema marioneto... volas ĉiam
agi laŭ mia gusto kaj plaĉo, ne aŭskultas tiujn, kiuj volas al
mi bonon, kaj havas miloble pli da saĝo, ol mi!... Sed ekde nun, mi
promesas, mi ŝanĝos mian vivon, kaj fariĝos knabo bonkonduta kaj
obeema... Mi nun spertis, ke se geknaboj malobeas, tio ĉiam al ili
malutilas, kaj neniom ili profitas el tio. Kaj ĉu mia paĉjo min atendos?... Ĉu mi trovos lin en la
domo de la Feino? Pasis tiom da tempo, ekde ke mi ne vidas la malfeliĉan
homon, kaj apenaŭ mi ĝisatendas la momenton, kiam mi povos superŝuti
lin per mil karesoj kaj kisoj! Kaj ĉu la Feino pardonos al mi la
aĉaĵojn, kiujn mi faris kontraŭ ŝi?... Se mi konsideras, ke
mi ricevis de ŝi tiom da atento kaj tiom da amema zorgado..., se pensi, ke
tion, ke mi nun vivas, mi ŝuldas al ŝi!... Sed ĉu ekzistas knabo
pli sendanka kaj pli senkora, ol mi?...
Dum li tiel riproĉadis sin, li haltis abrupte
terurita, kaj faris kelkajn paŝojn returne.
Kion li
ekvidis?...
Li vidis
antaŭ si grandegan serpenton, kiu kuŝis kruce tra la vojo. Ĝi
havis verdan haŭton, fajrerantajn okulojn, pintan voston, kiu fumis kiel
ĉapo de kamentubo.
Ne eblas imagi
la teruron de la marioneto, kiu rekuris duonkilometron, sidiĝis sur
ŝtonamaso, kaj atendis, ke la serpento iam forrampu al siaj farendoj, kaj
lasu libera la vojon.
Li atendis unu
horon, du horojn, tri horojn: sed la serpento daŭre kuŝis tie, kaj
ankaŭ de malproksime vidiĝis la ruĝado de liaj fajrookuloj kaj
la fumkolono, kiu leviĝis el lia vostopinto.
Tiam Pinokjo,
kiu kredis jam havi kuraĝon, alproksimiĝis je kelkpaŝa distanco,
kaj alparolis la serpenton kun dolĉa, persvadema kaj apenaŭ
aŭdebla voĉeto:
- Pardonu min,
sinjoro Serpento, ĉu vi farus al mi la komplezon, flankentiriĝi
tiomete, ke mi povu plupasi?
Dirite
kvazaŭ al muro. Nenia movo.
Tiam li rekomencis kun la sama voĉeto:
- Vi devas scii, sinjoro Serpento, ke mi iras hejmen, kie
atendas min mia paĉjo, kiun jam longtempe mi ne vidas!... Ĉu vi do
konsentas, ke mi daŭrigu mian vojon?
Li atendis signeton de respondo al sia peto, sed ĝi
ne venis: eĉ, la serpento, kiu ĝis tiam ŝajnis vigla kaj
vivoplena, fariĝis senmova, preskaŭ ŝtonrigida.
- Ĉu eble li mortis?... - demandis Pinokjo, kaj
kunfrotis la manojn de la ĝojo: kaj sen plia prokrasto li pretigis sin por
superpasi lin, kaj veni al la alia flanko de la vojo. Sed li ankoraŭ ne
levis tute la gambon, kiam la Serpento, kiel risorto ellasita, abrupte
rektiĝis: kaj la marioneto, dum li retropaŝis terurite, stumblis kaj
falis sur la teron.
Kaj li falis tiel malfeliĉe, ke lia kapo
profundiĝis ĝuste en la koton de la vojo, kaj liaj gamboj ekpendolis
alĉiele.
Kiam la Serpento vidis ĉi tiun marioneton kun
freneze rapide svingataj piedoj kaj kapo malsupre, kaptiĝis de tia
skuridego, ke li ridis, ridis, ridis, kaj pro la streĉo kaŭzita de la
trorido, iu vejno ŝiriĝis en lia brusto, kaj ĉi-foje li vere
mortis.
Tiam Pinokjo
kure reekvojis por alveni al la domo de la Feino antaŭ mallumiĝo. Sed
dumvoje li ne povis kontraŭstari al la turmentoj de la malsato,
devojiĝis sur kampon kun la intenco, pluki kelkajn muskatajn
traŭbojn. Se li nur neniam farus tion!
Apenaŭ li paŝis al vito, krak... li sentis
pinĉiĝi la krurojn per du tranĉaj feroj, kiuj igis lin vidi
ĉiujn stelojn de la firmamento pro la doloro.
La malfeliĉan marioneton
ekkatenis kaptilo, elmetata kutime de kamparanoj por kapti grandajn foinojn,
kiuj estas plago por ĉiuj kokejoj de la ĉirkaŭaĵo.