2. Majstro
Ĉerizo donacas la lignopecon al sia amiko Ĝepeto, kiu volas skulpti
el ĝi miraklan pupon, kapablan danci, skermi kaj mortosalti
Ĉe tio iu
frapis ĉe la pordo.
- Bonvolu
enveni! - diris la lignaĵisto, kiu ne havis forton por levi sin.
Tiam
enpaŝis en la laborejon vigla maljunuleto, nomata Ĝepeto; sed la
geknaboj de la ĉirkaŭaĵo, volante lin furiozigi, moknomis lin
Polento pro lia flava peruko, kiu tre multe similis al maizkaĉo pro sia
koloro.
Ĝepeto
kutime facile incitiĝis. Ve al tiu, kiu aŭdacis nomi lin Polento: li
tuj ŝanĝiĝis en bestion, kaj ne estis rimedo lin reteni.
- Bonan tagon,
majstro Antono - salutis lin Ĝepeto. Kion vi faras tie surplanke?
- Mi instruas kalkuli la formikojn.
- Multan
sukceson!
- Kio portis
vin al mi, kamarado Ĝepeto?
- La gamboj.
Sciu, majstro Antono, ke mi venis al vi, por peti komplezeton.
- Jen mi, por
via servo - respondis la lignaĵisto, kaj stariĝis sur la genuojn.
- Ĉi-matene venis subita ideo en mian kapon.
- Ni ĝin aŭdu!
- Mi pensis skulpti al mi belan pupon el ligno,
neordinaran, kiu kapablas danci, skermi kaj mortosalti. Kun ĉi tiu pupo mi
volas migri tra montoj kaj valoj, por perlabori al mi iom da pano kaj glaseton
da vino. Kiel vi opinias
pri tio?
- Brave,
Polento! - ekkriis la voĉeto, pri kiu oni ne scias, de kie ĝi venas.
Apenaŭ kamarado Ĝepeto aŭdis nomi sin Polento, paprike li
ruĝiĝis pro la kolero, kaj turninte sin al la lignaĵisto,
demandis furioze:
- Kial vi min ofendas?
- Kiu vin ofendas?
- Vi diris al mi Polento!
- Estis ne mi.
- Ĉu vi volas diri, ke estis eble mi!? Mi asertas,
ke tio estis vi.
- Ne!
- Jes!
- Ne!
- Jes!
Kaj ĉiam pli arde, ili transiris de vortoj al agoj,
kaj kaptinte unu la alian je la haroj, ili skrapis, mordis kaj knedis unu la
alian. Kiam la interbatiĝo finiĝis, majstro Antono trovis la flavan
perukon de Ĝepeto en siaj manoj, kaj Ĝepeto rimarkis, ke li havas la
grizecan perukon de majstro Antono en la buŝo.
- Redonu mian perukon - diris majstro Antono.
- Kaj vi la mian, kaj ni restarigu la pacon.
Kiam ĉiu reprenis sian propran perukon, la du
maljunuletoj premis la manojn unu al la alia, kaj ĵuris resti bonaj amikoj
por la tuta vivo.
- Do kamarado Ĝepeto - diris la lignaĵisto
signe de la restarigita paco -, kian komplezon vi deziras de mi?
- Mi volus malgrandan lignopecon, por fari al mi pupon,
ĉu vi donos al mi unu?
Majstro Antono, kontenta en si, iris tuj preni de la
tablo la lignopecon, kiu kaŭzis al li tiom da timoj. Sed ĝuste kiam li
volis transdoni ĝin al la amiko, la peco ekskuis sin, perforte elglitis el
liaj manoj, kaj komencis sovaĝe frapi la malgrasajn krurojn de tiu
malfeliĉa Ĝepeto.
- Oj! Ĉu vi havas la belan kutimon, majstro Antono,
tiel transdoni donacojn? Vi min preskaŭ lamigis!
- Mi ĵuras, ke estis ne mi!
- Ĉu do
mi?
- La kulpo
estas tute de ĉi tiu ligno...
- Mi scias, ke
ĝi estas de ligno: sed estis vi, kiu frapis al mi la krurojn.
- Mi vin ne batis!
- Mensogulo!
- Ĝepeto, ne ofendu min, alie mi nomos vin
Polento!...
- Azeno!
- Polento!
- Mulego!
- Polento!
- Simiaĉo!
- Polento!
Aŭdante
jam la trian fojon, ke oni nomas lin Polento, Ĝepeto sentis nebuliĝi
la okulojn, kaj ĵetis sin sur la lignaĵiston.
Post la
finiĝo de la batalo troviĝis du pliaj skrapoj pli sur la nazo de
majstro Antono kaj du malpliaj butonoj sur la jako de lia kontraŭulo.
Aranĝinte tiamaniere la kontojn, ili reciproke premis la manojn, kaj
ĵuris resti bonaj amikoj por la tuta vivo.
Dume Ĝepeto prenis al si la neordinaran lignopecon, dankis majstron
Antono, kaj lamante returniĝis al sia hejmo.