19. Pinokjo estas prirabita je siaj moneroj, kaj por puno
li ricevas kvar monatojn da malliberejo
Reveninte en la urbon, la marioneto komencis nombri la
minutojn: unu, du, tri; kaj kiam ŝajnis al li, ke jam tempo estas, li tuj
ekmarŝis sur la vojo al la Kampo de Mirakloj.
Dum li marŝis per hastaj paŝoj, lia koro forte
batis, kaj tik-takis kiel murhorloĝo, kiam li kuris. Kaj dume li pensis en
si:
- Se
anstataŭ mil, troviĝus dumil moneroj sur la branĉoj?... Kaj se
anstataŭ dumil pendus kvinmil?... Kaj se anstataŭ kvinmil mi trovus
centmil? Ho, kiel granda sinjoro mi fariĝus! Mi volus havi belan palacon,
mil lignoĉevalojn kaj mil stalojn, por povi amuziĝi, kelon plenan de
rosolio kaj alkermeso, librobretojn plenajn de konfitaĵoj, tortoj, kukoj,
migdalaĵoj kaj kremaj vaflaĵoj.
Inter tiaj revoj, li venis proksimen al la kampo kaj
haltis, por rigardi, ĉu li jam povas vidi kreskantan arbon kun
branĉoj pezaj de moneroj: sed li vidis nenion. Li do pluiris cent paŝojn: ree nenio;
paŝis sur la kampon... tute ĝisiris la kavon, kie li enterigis la
zekinojn: denove nenio. Tiam li enpensiĝis, kaj forgesante la regulojn de
la deco kaj bona konduto, li eltiris la manon el la poŝo, kaj longe gratis
la kapon.
En tiu momento
li ekaŭdis ŝiran ridegon en la oreloj, kaj suprenturninte la
rigardon, li vidis sur arbo grandan papagon, kiu elŝiradis tiujn
malmultajn plumojn, kiuj al li ankoraŭ restis.
- Kial vi ridas - demandis lin Pinokjo kun kolera
voĉo.
- Mi ridas, ĉar dum mi senplumigas min, mi
tikliĝas sub la flugiloj.
La marioneto ne
respondis. Li iris al la kanalo, plenigis per akvo sian pantoflon, denove
komencis akvumi la teron super la oraj moneroj.
Kaj tiam alia
rido, pli impertinenta ol la unua aŭdiĝis en la silenta soleco de la
kampo.
- Ĉu
finfine oni povas ekscii, Papago malbone edukita - kriis Pinokjo
koleriĝinte -, pri kio vi bonvolas ridi?
- Mi ridas pri
tiuj sencerbuloj, kiuj kredas ĉiajn stultaĵojn, kaj kiuj lasas sin
superruzi de tiuj, kiuj estas pli ruzaj, ol ili.
- Ĉu eble vi parolas pri mi?
- Jes, mi parolas pri vi, kompatinda Pinokjo, pri vi, kiu
pretas stulte kredi, ke oni povas semi kaj rikolti monon sur kampo, kiel
fazeolojn kaj kukurbojn. Iam ankaŭ mi simile kredis, kaj nun mi
manĝas ties agacajn fruktojn. Nun, jam tro malfrue, mi devis konvinkiĝi,
ke por kunmeti honeste iom da mono, oni bezonas aŭ gajni ĝin per
laboro propramana, aŭ per eltrovemo de sia kapo.
- Mi ne komprenas vin - diris la marioneto, kiu jam
komencis tremi pro aĉa konjekto.
- Aŭskultu min! Mi klarigos la aferon pli detale -
daŭrigis la Papago. - Sciu do, ke dum vi forestis en la urbo, la Vulpo kaj
la Kato revenis al tiu ĉi kampo, elprenis la monon el sub la tero kaj
malaperis, kiel guto en la maro. Kiu atingos ilin, estas pli ol brava!
Pinokjo restis
kun malfermita buŝo, kaj ĉar li ne volis kredi la vortojn de la
Papago, komencis fosi fingre-unge la teron, kiun li akvumis. Li fosis, fosadis,
faris kavon tiel profundan, ke eniĝus pajlostako: sed la moneroj ne
retroviĝis.
Tiam, kaptita
de senesperiĝo, kure li returniĝis al la urbo, kaj iris rekte al la
juĝejo, por denunci al la juĝisto la du trompistojn, kiuj tiel
aĉe priŝtelis lin.
La juĝisto
estis simio el la raso de Goriloj: simio maljuna, kiun oni respektis pro liaj
granda aĝo, blanka barbo kaj precipe pro liaj oraj senlensaj okulvitroj,
kiujn li devis ĉiam surhavi pro okula sangabundo, turmentanta lin de
pluraj jaroj.
Antaŭ la
tribunalo Pinokjo rakontis per ĉiuj detaloj la malindan trompon, kies
viktimo li fariĝis; li diris la nomon, antaŭnomon kaj rekonilojn de
la trompistoj, kaj fine petis fari justecon.
La juĝisto
aŭskultis lin kun granda bonvolemo: vigle kunsentis dum la rakontado,
emociiĝis, kortuŝiĝis, kaj kiam la marioneto havis nenion pli
por diri, li etendis la manon, kaj tintigis sonorilon.
Je la tintado ekaperis du buldogoj, ĝendarme
vestitaj.
La juĝisto
montris al Pinokjo, kaj ordonis al ili:
- Ĉi tiu
kompatinda mizerulo estas priŝtelita je siaj kvar moneroj, do tuj prenu
kaj metu lin en malliberejon.
Kiam
ekaŭdis la marioneto ĉi tiun neatenditan verdikton, li restis kiel
ŝtonigita kaj volis protesti, sed la ĝendarmoj - por eviti senutilan
tempoperdon - ŝtopis al li la buŝon, kaj forkondukis lin en malluman
ĉelon.
Li devis
restadi tie kvar monatojn, kvar longegajn monatojn, kaj li ankaŭ plue
restus tie, se feliĉa okazo ne intervenus. Ĉar necesas scii, ke post
elbatalo de granda venko super siaj malamikoj, la juna Imperiestro, reganta en
la urbo Stultulkapta, ordonis aranĝi grandiozajn publikajn
solenaĵojn, festlumigadon, artfajradon, ĉeval- kaj biciklokonkursojn,
kaj por pli granda ĝojo li volis, ke oni malfermu la malliberejojn, ellasu
ĉiujn malbonfarintojn.
- Se la aliaj
eliros el la malliberejo, ankaŭ mi volas eliri - diris Pinokjo al la
gardisto.
- Vi ne -
respondis la gardisto -, ĉar vi ne estas grava fripono.
- Mi petas pardonon
- replikis Pinokjo - ankaŭ mi estas malbonfarinto.
- En ĉi tiu kazo vi havas por tio mil kaŭzojn - diris la
gardisto; kaj li levis respektoplene sian ĉapelon, kaj kun saluto
malfermis la pordojn de la malliberejo, kaj ellasis Pinokjon.