18. Pinokjo retrovas la Vulpon kaj la Katon, kaj iras kun
ili semi la kvar monerojn sur la Kampo de Mirakloj
Kiel vi povas
imagi, la Feino lasis la marioneton plori kaj ojoji bonan duonhoron pro tio, ke
lia nazo ne pasis tra la pordo; kaj ŝi faris tion, por doni al li severan
lecionon, kaj por ke li reboniĝu de la malbona kutimo mensogi, plej
malbona kutimo, kiun geknaboj povas nur havi. Sed kiam ŝi vidis lin en
tiel mizera stato, kun okuloj traploritaj pro la senesperiĝo, ŝi
ekkompatis lin, kunfrapis la manojn, kaj je tiu signo tra la fenestro enflugis
arego da grandaj birdoj nomataj Pegoj, kiuj sidiĝis sur la nazego de
Pinokjo, kaj komencis ĝin bekofrapi tiel lerte-sperte, ke post kelkaj
minutoj la nazo malgrandiĝis je sia natura longo.
- Kiel bona vi
estas, mia Feino - diris la marioneto, viŝante la larmojn -, kiom mi vin
amas.
- Ankaŭ mi
vin amas - respondis la Feino -, kaj se vi volas resti kun mi, vi povos
iĝi mia frateto, kaj mi via bona fratino...
- Mi volonte restus... sed mia kompatinda paĉjo?
- Mi pensis pri ĉio. Mi jam sciigis vian
paĉjon: antaŭ noktiĝo li estos ĉi tie.
- Ĉu vere? - kriis Pinokjo, kaj eksaltis pro la
ĝojo. - Tiam, se vi havas nenion kontraŭe, mia Feineto, mi volus iri
renkonte al li! Apenaŭ mi povas ĝisatendi la momenton, kiam mi povos
kisi tiun malfeliĉan maljunulon, kiu tiom suferis pro mi.
- Do iru, sed
atentu, ne perdiĝu! Iru tra la arbaro, kaj mi certegas, ke vi lin
trafos.
Pinokjo ekvojis: kaj apenaŭ li eniris la arbaron, li
ekkuris, kiel kaprido. Sed kiam li atingis certan lokon, preskaŭ vidalvide
al la Granda Kverko, li subite haltis, ĉar ŝajnis al li aŭdi
iujn inter la arboj. Kaj fakte li vidis, ke sur la vojo aperas, eltrovu, kiuj?
... la Vulpo kaj la Kato, kun kiuj li vespermanĝis en la gastejo "La
Ruĝa Krabo".
- Jen nia kara amiko Pinokjo! - ekkriis la Vulpo, kaj
brakumis kaj kisis lin. - Kiamaniere vi venis ĉi tien?
- Kiamaniere vi venis ĉi tien? - ripetis la Kato.
- Longa historio - respondis la marioneto -, en konvena
okazo mi rakontos ĝin al vi. Sed eksciu, ke la pasintan nokton, kiam vi
lasis min sola en la gastejo, mi trafis murdistojn survoje...
- Murdistojn? Ho, malfeliĉa amiko. Kaj kion ili
volis?
- Ili volis
forrabi miajn orajn monerojn.
- Friponoj! -
indignis la Vulpo.
- Friponegoj -
resonis la Kato.
- Sed mi komencis
kuri - daŭrigis la marioneto - kaj ili ĉiam post mi, fine ili atingis
kaj pendigis min sur branĉo de tiu kverko...
Kaj Pinokjo
montris la Grandan Kverkon, kiu staris apenaŭ du paŝojn for de ili.
- Ĉu oni
povas aŭdi ion pli malbonan? - rimarkigis la Vulpo. En kia mondo ni devas
vivi? Kie ni, ĝentilhomoj trovas sekuran lokon?
Dum ili tiel
interparolis, Pinokjo rimarkis, ke al la Kato mankas la tuta antaŭpiedo
kune kun la ungoj: do li demandis:
- Kion vi faris
per via piedo?
La Kato volis
respondi, sed embarasiĝis. Tial subite ekparolis la Vulpo:
- Mia amiko
estas tro modesta, kaj pro tio li ne respondas. Anstataŭ li respondos mi.
Sciu do, ke antaŭ unu horo sur la vojo ni renkontiĝis kun maljuna
lupo, kiu preskaŭ svenis de malsato, kaj petis iom da almozo. Ĉar ni
ne povis doni al li eĉ fiŝosteton, kion faris mia amiko, kiu vere
havas bonegan koron?... Li deŝiris per la dentoj unu piedon de siaj
antaŭgamboj, kaj ĵetis ĝin al tiu malfeliĉa besto, por ke
li povu ĉesigi la fastadon.
Kaj dirinte
tion la Vulpo forviŝis siajn larmojn.
Ankaŭ
Pinokjo kortuŝiĝis, paŝis al la kato, kaj flustris en lian
orelon:
- Se ĉiuj
katoj similus al vi, la musoj estus feliĉaj!...
- Kaj vi, kion
nun vi faras ĉi tie? - demandis la Vulpo la marioneton.
- Mi atendas
mian paĉjon, kiu baldaŭ devas alveni.
- Kaj viaj oraj
moneroj?
- Mi havas ilin ĉi tie, en la poŝo krom unu,
kiun mi elspezis en la gastejo "La Ruĝa Krabo".
- Se mi pripensas, ke ĉi tiuj kvar moneroj
morgaŭ iĝus mil aŭ dumil?! Kial vi ne sekvas mian konsilon? Kial
vi ne semas ilin sur la Kampo de Mirakloj?
- Hodiaŭ neeble: alifoje mi iros tien.
- Alifoje estos malfrue - diris la Vulpo.
- Kial?
- Ĉar tiun kampon aĉetis granda sinjoro, kaj
ekde morgaŭ permesos al neniu tie semi sian monon.
- Kiom foras la Kampo de Mirakloj de ĉi tie?
- Apenaŭ du kilometrojn. Ĉu vi volas veni kun
ni? Post duonhoreto vi alvenos: rapide semos la monerojn, post kelkaj minutoj
kolektos dumil da ili kaj ĉi-vespere vi reestos ĉi tie kun plenaj
poŝoj. Ĉu vi volas veni kun ni?
Pinokjo hezitis iomete per la respondo, ĉar
rememoriĝis al li la bona Feino, la maljuna Ĝepeto kaj la admonoj de
la Parolanta Grilo; sed poste li tamen faris, kiel ĉiuj geknaboj sen
prudento kaj koro; li kapjesis kaj diris al la Vulpo kaj Kato:
- Nu, ni iru: mi vin akompanos.
Kaj ili ekvojis.
Post duontaga marŝado ili atingis urbon, kiu
nomiĝis Stultulkapta. Kiam ili eniris en la urbon, Pinokjo vidis stratojn
plenajn de hundoj kun maldensa hararo, kiuj oscedis pro malsato, tonditajn
ŝafojn, kiuj tremis pro malvarmo, kokinojn sen krestoj kaj bekoloboj, kiuj
almoze petis maizgrajnojn, grandajn papiliojn, kiuj ne povis flugi, ĉar
ili vendis siajn belegajn flugilojn multkolorajn, senvostajn pavojn, kiuj
hontis tiel vidiĝi, fazanojn, kiuj silente lamadis, kaj priploris siajn
por ĉiam perditajn brilantajn plumojn orajn kaj arĝentajn.
Meze de ĉi tiu amaso de almozuloj kaj hontemaj
malfeliĉuloj pasadis de tempo al tempo sinjoraj kaleŝoj, en kiuj
sidis certaj vulpoj, pigoj ŝtelistoj aŭ iaj rabobirdoj.
- Kaj kie estas la Kampo de Mirakloj? - scivolis Pinokjo.
- Je apenaŭ du paŝoj.
Kaj vere, kiam ili trairis la urbon, kaj venis ekster la
murojn, ili haltis sur nuda kampo, kiu cetere similis al la aliaj kampoj.
- Jen, ni alvenis - diris la Vulpo al la marioneto. - Nun
klinu vin al la tero, fosu kaveton per la manoj en la tero, kaj enmetu la orajn
monerojn. Pinokjo obeis. Fosis kaveton, enmetis la restintajn kvar orajn
monerojn, poste kovris la kavon per iom da tero.
- Kaj nun - diris la Vulpo -, iru al la proksima kanalo,
prenu sitelon da akvo kaj akvumu la lokon, kie vi semis.
Pinokjo iris al la kanalo, kaj ĉar li ne trovis tie
sitelon, deprenis unu pantoflon, plenigis ĝin per akvo, priŝprucigis
la teron super la kavo. Poste li demandis:
- Ĉu io ankoraŭ farendas?
- Nenio plu - respondis la Vulpo. - Nun ni povas foriri.
Vi revenu post ĉirkaŭ dudek minutoj, kaj vi trovos ĉi tie
arbeton elkreskintan kun branĉoj plenaj de moneroj.
La malfeliĉa marioneto, ekster si pro la ĝojo,
multfoje dankis la Vulpon kaj la Katon, kaj promesis al ili belegan donacon.
- Ni ne volas donacon - respondis tiuj du malbonuloj. -
Por ni sufiĉas, ke ni instruis vin riĉiĝi sen peno, kaj ni estas
kontentaj kaj feliĉaj.
Dirinte tion, ili salutis Pinokjon, deziris al li abundan rikolton, kaj
foriris laŭ siaj farendoj.