17. Pinokjo
manĝas la bombonojn, sed ne volas preni laksigilon; sed kiam li vidas la
enterigistojn, kiuj venas forporti lin, li tamen ĝin glutas. Poste li mensogas,
kaj pune pro tio lia nazo komencas kreski
Apenaŭ la tri kuracistoj forlasis la ĉambron,
la Feino sidiĝis apud Pinokjo, tuŝis lian frunton, kaj rimarkis, ke
lin turmentas nedireble alta febro.
Tiam ŝi solvis blankan pulvoron en duonglaso da
akvo, donis ĝin al la marioneto, kaj diris al li ameme:
- Trinku ĝin, kaj post kelkaj tagoj vi
resaniĝos.
Pinokjo
rigardis la glason, iom fortiris la lipojn kaj demandis:
- Ĉu
dolĉa aŭ amara?
- Amara, sed
ĝi utilos al vi.
- Se amara, mi ĝin ne volas!
- Aŭskultu min: trinku ĝin!
- Amaraĵoj al mi ne plaĉas.
- Trinku ĝin, se vi ĝin trinkos, mi donos al vi
pecon da bombonoj, por redolĉigi al vi la buŝon.
- Kie estas la bombono?
- Jen ĉi tie - diris la Feino, kaj elprenis unu el
ora bombonujo.
- Unue mi volas la bombonon, poste mi trinkos tiun amaran
sukaĉon...
La Feino donis
al li la bombonon. Pinokjo diskrakigis kaj glutis ĝin dum minuteto, kaj
diris lekante la lipojn:
- Kiel bele estus, se ankaŭ la bombonoj estus
medikamento!... Mi kuracus min ĉiutage.
- Nun plenumu vian promeson, kaj eltrinku ĉi kelkajn
gutojn da akvo, ili resanigos vin.
Pinokjo prenis
maleme la glason, enŝovis la nazon, poste metis ĝin al la buŝo,
kaj denove enŝovis la nazopinton, kaj fine li diris:
- Estas tro
amara, tro amara! Mi ne povas ĝin trinki.
- Kial vi diras
tion, kiam vi ĝin eĉ ne gustumis?
- Mi povas ĝin imagi! Mi sentis ĝin je la
odoro. Unue mi volas alian bombonon... poste mi ĝin trinkos!...
Tiam la Feino -
kun granda pacienco de bona patrino - metis al li alian bombonon en la
buŝon; poste ŝi denove etendis al li la glason.
- Tiel mi ne
povas ĝin trinki! - diris la marioneto, farante mil grimacojn.
- Kial?
- Min
ĝenas la kuseno ĉe la piedoj.
La Feino forprenis la kusenon.
- Vane, ankaŭ tiel mi ne povas ĝin trinki...
- Kio vin ankoraŭ ĝenas?
- Min ĝenas la pordo de la ĉambro, estas duone
malfermita.
La Feino aliris, kaj fermis tute la pordon.
- Por diri la veron - ekkriis Pinokjo erupciante en
ploron -, mi ne volas trinki ĉi tiun amaran sukaĉon: ne, ne, ne!...
- Knabeto mia,
vi pentos tion...
- Al mi ne gravas...
- Via malsano
estas grava...
- Al mi ne gravas...
- La febro vin prenos en kelkaj horoj en la transmondon.
- Al mi ne gravas.
- Ĉu vi ne
timas morti?
- Tute ne!...
Prefere mi mortos, ol trinkos ĉi tiun medikamentaĉon.
En tiu ĉi
momento la pordo de la ĉambro malfermiĝis, kaj enpaŝis kvar
peĉe nigraj kunikloj, kiuj portis malgrandan ĉerkon sur la
ŝultroj.
- Kion vi volas de mi? - ekkriis Pinokjo terurite, kaj
eksidis en la lito.
- Ni venis por
preni vin - respondis la plej granda kuniklo.
- Ĉu preni min? Sed mi ja ankoraŭ ne mortis!...
- Ankoraŭ ne: sed restis al vi nur kelkaj minutoj da
vivo, ĉar vi rifuzis trinki la medikamenton, kiu resanigus vin el la
febro!...
- Ho Feino mia, Feineto - komencis vekrii la marioneto -,
tuj donu al mi tiun glason... Foriru, mi petas vin, ĉar mi ne volas morti,
ne... mi ne volas morti...
Kaj li kaptis
la glason per ambaŭ manoj, kaj malplenigis ĝin per unu tiro.
- Ne gravas! -
diris la kunikloj. Ĉi-foje ni faris la vojon por ne pli, ol nulo.
Kaj ili relevis
la malgrandan ĉerkon sur la ŝultrojn, kaj grumblante kaj murmurante
tra la dentoj ili forlasis la ĉambron.
Faktas, ke
kelkajn minutojn poste Pinokjo saltis sana kaj vigla el la lito; ĉar
necesas scii, ke lignopupoj havas la bonŝancon malofte malsaniĝi kaj
rapidege resaniĝi.
Kiam la Feino
vidis lin kuradi kaj petoli vigle kaj gaje, simile al juna kokido tra la
ĉambro, ŝi lin demandis:
- Do estis
utila al vi mia medikamento?
- Ĉu utila? Ĝi revokis min en la vivon!...
- Do kial vi
lasis vin tiom peti?
- Ni, infanoj
ĉiuj estas tiaj! Ni pli timas la medikamenton, ol la malsanon.
- Hontu! La
geknaboj devus scii, ke ĝustatempe enprenita medikamento povas savi vin de
grava malsano, eble eĉ de la morto...
- Nu, alian
fojon mi ne lasos min tiom peti! Mi rememoros tiujn nigrajn kuniklojn kun la
ĉerko sur la ŝultroj... kaj tiam tuj mi prenos la glason, kaj ek,
glug!...
- Kaj nun venu al mi, kaj rakontu, kiel okazis, ke vi
falis en la manojn de la banditoj.
- Okazis tiel, ke la marionetisto Fajromanĝulo donis
al mi kelkajn orajn monerojn kaj diris: "Prenu, portu ilin al via
paĉjo!" Kaj mi anstataŭ tio trafis sur la vojo la Vulpon kaj
Katon, du bravajn personojn, kiuj diris al mi: "Ĉu vi volas, ke
ĉi tiuj moneroj fariĝu mil kaj dumil? Venu kun ni, ni kondukos vin al
la Kampo de Mirakloj." Kaj mi diris: "Ni iru!", kaj ili
proponis: "Ni haltu ĉi tie, en la gastejo "La Ruĝa
Krabo" kaj post noktomezo ni ekvojos." Kaj kiam mi vekiĝis, ili
ne plu troviĝis tie, ĉar intertempe ili jam ekvojis. Do ankaŭ mi
ekvojis nokte en kompleta mallumo, ŝajne neebla, kaj dumvoje mi trafis du
banditojn, ambaŭ en karbosakoj, kiuj diris al mi: "Elmetu la
monerojn"; kaj mi diris: "Mi ne havas"; ĉar la kvar orajn
monerojn mi kaŝis en la buŝo, kaj unu el la murdistoj provis meti la
manon en mian buŝon, kaj mi per ekmordo formanĝis lian manon, kaj
elsputis ĝin, sed anstataŭ mano mi elsputis katpiedon. Kaj la
murdistoj ĵetis sin post mi, kaj mi kuris, kuregis, ĝis ili atingis
min, ligis min ĉe la kolo sur branĉo en ĉi tiu arbaro, kaj diris
al mi: "Morgaŭ ni revenos, ĝis tiam vi mortos kaj malfermos la
buŝon, kaj tiel ni forprenos viajn ormonerojn, kiujn vi kaŝis sub la
lango".
- Kaj nun kien vi metis la kvar monerojn?
- Mi perdis ilin! - respondis Pinokjo; sed li mensogis,
li ja havis ilin en la poŝo.
Apenaŭ li elbuŝigis tiun mensogon, lia nazo,
jam sen tio ne mallonga, plilongiĝis je du fingroj.
- Kaj kie vi ilin perdis?
- En la arbaro ĉi-proksime.
Je ĉi dua
mensogo la nazo ekkreskis plu.
- Se vi perdis ilin en la proksima arbaro - diris la
Feino -, ni serĉos kaj retrovos ilin: ĉar ĉio, kio perdiĝas
en la proksima arbaro, ĉiam retroviĝas.
- Ho! nun ke mi bone ekmemoras - replikis la marioneto
embarasite -, mi ne perdis la kvar monerojn, sed pro neatento hazarde mi glutis
ilin, dum mi trinkis vian medikamenton.
Je ĉi tria mensogo lia nazo komencis longiĝi
kun tiel freneza rapido, ke la kompatinda Pinokjo povis turni sin al neniu
flanko. Se li turnis sin ĉi-flanken, li batis la nazon kontraŭ la
liton aŭ la fenestrovitrojn, se li turnis sin aliflanken, li batis
ĝin kontraŭ la murojn aŭ la pordon de la ĉambro, kaj se li
iom levis la kapon, li riskis puŝi ĝin en la okulojn de la Feino.
Kaj la Feino
rigardis lin kaj ridis.
- Kial vi
ridas? - demandis ŝin la marioneto, tute konfuzita kaj zorgega pro sia
nazo, kiu bone videble kreskadis.
- Mi ridas pro la mensogo, kiun vi elteksis.
- De kie vi ja scias, ke mi mensogis?
- Mensogoj tuj rekoniĝas, mia knabeto, ĉar da
ili estas du specoj: kiuj havas mallongajn krurojn, kaj kiuj havas longan
nazon.
Pinokjo ne sciis, kie kaŝi sin pro la honto, kaj li provis forkuri
el la ĉambro; sed li ne sukcesis. Lia nazo tiomgrade kreskis, ke ĝi
ne trapasis la pordon.