16. La bela
Bluhara Knabino ordonas depreni la marioneton, metas lin en liton, kaj vokas
tri kuracistojn por ekscii, ĉu li vivas aŭ mortis
Dum la
kompatinda Pinokjo, kiun la banditoj pendigis sur branĉon de la Granda
Kverko, jam ŝajnis pli morta ol viva, la bela Bluhara Knabino denove
aperis en la fenestro, kaj tuŝite de la vidaĵo de tiu
malfeliĉulo, kiu pendigita ĉe la kolo balanciĝis laŭ la
kapricoj de la nordaj ventoj, klakigis trifoje per la manoj kaj frapetis
trifoje.
Je tiu signalo
aŭdiĝis laŭta susuro de flugiloj impete proksimiĝantaj, kaj
granda falko malsupreniĝis sur la fenestrobreton.
- Kion vi
ordonas, mia ĉarma Feino? - demandis la Falko, kaj mallevis la bekon por
honorsaluti ŝin (ĉar necesas scii, ke la Bluhara Knabino estis
propradire neniu alia, ol tre bona feino, kiu loĝis ekde mil jaroj apud
tiu arbaro).
- Ĉu vi vidas tiun marioneton, kiu pende
balanciĝas sur branĉo de la Granda Kverko?
- Jes, mi vidas.
- Alflugu do rapide, per via fortika beko ŝiru la
pendigan nodon, kaj delikate kuŝigu lin sur la herbon ĉe la Kverko.
La Falko forflugis, kaj post du minutoj revenis
anoncante:
- Mi faris
ĉion laŭ via ordono.
- Kaj kia vi
trovis lin, ĉu viva
aŭ morta?
- Ĉe la
unua alrigardo li ŝajnis morta, sed li ne mortis komplete, ĉar
apenaŭ mi malligis la nodon, kiu ĉirkaŭpremis lian gorĝon,
li ellasis suspiron kaj balbutis duonlaŭte: "Nun mi pli bone
fartas!"
Tiam la Feino
klakigis per la manoj, faris du frapetojn, je kio aperis pompa Barba Hundo, kiu
marŝis sur la postaj piedoj, kvazaŭ li estus homo. Li havis sur la
kapo trikornan ĉapelon kun ora galonaĵo, blankan perukon kun krispoj
falantaj tute ĝis la kolo, ĉokoladkoloran jakon kun briliantaj
butonoj kaj du grandaj poŝoj por la ostoj, kiujn la mastrino donis al li
por matenmanĝo, mallongan, kremkoloran velurpantalonon, silkajn
ŝtrumpojn, leĝerajn ŝuetojn, kaj malantaŭe ion similan al
ombrelo el blua sateno, por ke li povu enmeti la voston, se ekpluvas.
La Barba Hundo
estis vestita kiel koĉero en parada livreo.
- Ek brave,
Medoro - diris la Feino al la Barba Hundo -, ekipu la plej belan kaleŝon
en mia stalo, kaj ekveturu al la arbaro. Kiam vi atingos la Grandan Kverkon, vi
trovos malfeliĉan marioneton, kiu kuŝas duone morta sur la herbo. Levu lin delikate,
metu singarde sur la kusenojn de la kaleŝo kaj alportu al mi. Ĉu vi
komprenis min?
La Barba Hundo balancis tri- aŭ kvarfoje la bluan
ombrelaĵon ĉe la postaĵo, por montri, ke li komprenis ĉion,
kaj ekvojis kvazaŭ elpafita.
Post tempeto vidiĝis elruliĝi bela, helblua
kaleŝo, remburita per kanariaj plumoj kaj ene tegita per kirlita kremo kaj
ceteraj fajnaĵoj. Ĝin tiris cent paroj da blankaj musetoj; la Barba hundo sidis sur la
kondukista benko, kaj krakigis la vipon dekstren kaj malen, kiel veturigisto,
kiu timas malfrui.
Ne pasis pli ol kvaronhoro, kiam la kaleŝo revenis.
La Feino, kiu staris atende sur la sojlo de la domo, prenis la kompatindan
marioneton al la brusto, portis lin en ĉambreton kun perlamotaj muroj, kaj
ordonis tuj voki la plej famajn kuracistojn de la ĉirkaŭaĵo.
La kuracistoj
baldaŭ alvenis, unu post alia: unue la Korvo, poste la Noktuo kaj fine la
Parolanta Grilo.
- Mi volus
ekscii de viaj moŝtoj - turnis sin la Feino al la tri kuracistoj, kiuj
ariĝis ĉirkaŭ la lito de Pinokjo -, mi volus ekscii, ĉu tiu
ĉi kompatinda marioneto estas viva aŭ morta!...
Post ĉi
tiu invito la Korvo paŝis antaŭen kiel unua, palpis la pulson de
Pinokjo, poste la nazon, la etfingrojn de la piedoj, kaj kiam li ĉion
sufiĉe trapalpis, solene li prononcis la sekvajn vortojn:
- Laŭ mia
opinio la marioneto estas jam morta: sed se pro misfortuno li ne estus
mortinta, tiam vidiĝus signo de tio, ke li ankoraŭ vivas!
- Mi
bedaŭras - diris la Noktuo -, ke mi devas kontraŭdiri al sinjoro
Korvo, mia elstara amiko kaj kolego: por mi male, la marioneto ankoraŭ
estas viva, sed se pro misfortuno li ne vivus, ekzistus signo de tio, ke li
vere mortis!
- Ĉu vi
diras nenion? - demandis la Feino la Parolantan Grilon.
- Mi opinias,
ke prudenta kuracisto, se li ne scias, kion diri, plej bone faras, se li restas
silenta. Cetere ĉi tiu marioneto ne estas al mi figuro nova, mi konas lin
ekde certa tempo!...
Pinokjo, kiu
ĝis tiam kuŝis senmova, kiel vera peco de ligno, ekhavis iascpecan
tremon konvulsian, kiu igis skuiĝi la tutan liton.
- Ĉi tiu
marioneto estas superfripono de friponoj...
Je tio Pinokjo
malfermis la okulojn, sed tuj ankaŭ refermis ilin.
- Estas
bubaĉo, senfarulo, vagabondo...
Pinokjo
kaŝis la vizaĝon sub la kovrilo.
- Ĉi tiu
marioneto estas malobeema filo, kiu krevigas la koron de sia kompatinda
patro!...
En tiu ĉi
momento ekaŭdiĝis sufokataj ploro kaj singultoj en la ĉambro.
Imagu la miron, kiam oni levetis la kovrilon, kaj konstatis, ke tiu, kiu ploris
kaj singultis, estas Pinokjo.
- Kiam mortinto
ploras, tio estas signo de tio, ke li komencas resaniĝi - solene anoncis
la Korvo.
- Bedaŭrante mi kontraŭdiras al mia elstara amiko kaj kolego -
aldonis la Noktuo -, ĉar laŭ mi, se mortinto ploras, tio estas signo
de tio, ke al li ne plaĉas morti.