15. La banditoj
persekutas Pinokjon kaj atinginte, pendigas lin sur branĉon de la Granda
Kverko
La marioneto,
tute sen espero, jam pretis ĵeti sin sur la teron, por transdoni sin al
siaj persekutantoj, kiam tra la arbara verdo, en la foro li ekvidis blanki
dometon, neĝe brilan.
- Se mi havus
sufiĉan spiron por atingi tiun domon, eble mi estus savita - li diris al
si.
Kaj sen heziti
pli, li rekomencis kuri tra la arbaro kun gamboj larĝe etenditaj. Kaj la
banditoj daŭre post li.
Kaj post
preskaŭ duhora, senespera kurado, finfine li alvenis spirmanke al la pordo
de la dometo, kaj frapis.
Nenia respondo.
Li ree frapis,
pli forte, ĉar li aŭdis proksimiĝi paŝobruojn kaj la penan
spiregon de siaj persekutantoj. Denove silento.
Vidante, ke la
frapado neniom utilas, en sia senesperiĝo li komencis piedbatadi,
puŝadi la pordon. Tiam aperis en la fenestro bela knabino kun blua hararo
kaj vizaĝo blanka kiel eburo, fermitaj okuloj kaj manoj krucigitaj sur la
brusto, kaj apenaŭ movante la lipojn ŝi diris per voĉeto, kiu
ŝajne venis el trans la mondo:
- En ĉi
tiu domo neniu loĝas. Ĉiuj mortis.
- Malfermu al
mi almenaŭ vi! - kriis Pinokjo plorante kaj petante.
- Ankaŭ mi mortis.
- Mortis? Do kion vi faras tie en la fenestro?
- Mi atendas la ĉerkon, en kiu oni min forportos.
Apenaŭ
ŝi diris tion, la knabino malaperis, kaj la fenestro senbrue
fermiĝis.
- Ho, bela Knabino Bluhara - kriis Pinokjo -, malfermu al
mi, mi petegas vin! Kompatu malfeliĉan knabon, kiun persekutas bandi...
Li ne povis fini la vorton, jam sentis sin kaptita
ĉe la kolo, kaj aŭdis la konatajn voĉaĉojn, murmurantajn
minace:
- Nun vi ne forkuros de ni!
La marioneton, kiu vidis ekfulmi la morton antaŭ
siaj okuloj, kaptis tiel fortaj tremoj, ke pro la tremado aŭdiĝis la
kunigiloj de liaj lignogamboj kaj la kvar zekinoj, kiujn li tenis sub la lango.
- Do? -
demandis lin la murdistoj - ĉu vi bonvolas malfermi la buŝon aŭ
ne? Ha, vi ne respondas?... Ne zorgu: ĉi-foje malfermos ĝin ni
anstataŭ vi!...
Kaj ili eltiris longajn, longegajn tranĉilojn,
akrajn kiel razilo, kaj pum..., puŝis ilin en la mezon de lia ventro.
Sed feliĉe, la marioneto estis farita el plej
malmola ligno, pro kio la klingoj dissaltis en mil pecojn, kaj la murdistoj
restis tie kun nuraj teniloj en la manoj. Ili mire gapis unu al la alia.
- Mi komprenas - diris tiam unu -, ni devas lin pendigi!
Ni lin pendigu!
- Ni lin pendigu! - ripetis la alia.
Dirite, farite: ili kunligis liajn manojn sur la dorso,
kaj ŝovinte ŝnurmaŝon ĉirkaŭ lian kolon, pendigis lin
sur branĉon de dika kverko, nomata la Granda Kverko.
Post tio ili sidiĝis sur la herbo, kaj atendis, ke
la marioneto faru la lastan piedfrapon; sed post tri horoj la marioneto
ankoraŭ tenis la okulojn malfermitaj, la buŝon fermita, kaj
piedbaraktis pli ol iam.
Fine ili
tediĝis de tioma atendado, kaj turniĝinte al Pinokjo diris rikane:
- Adiaŭ
ĝis morgaŭ. Kiam matene ni returniĝos, espereble vi faros al ni
la komplezon, morti bele kaj malfermegi vian buŝon.
Kaj ili
malaperis.
Dume
leviĝis impeta vento el trans la montoj, kiu furioze blovis kaj
muĝis, frapegis la malfeliĉan pendigiton jen de unu, jen de la alia
flanko, kaj pendoligis lin tiel freneze, kvazaŭ sonorilon svingatan por
festa okazo. Tiu balanciĝo kaŭzis al li akutajn dolorojn, kaj la
maŝo, kiu ĉiam pli streĉiĝis ĉirkaŭ lia kolo,
prenis de li la spiron.
Iom post iom
liaj okuloj nebuliĝis; kaj kvankam li sentis proksimiĝi la morton, li
tamen esperis, ke hazarde preterpasos kompatemulo, kaj donos al li helpon. Sed
post kiam li atendis, atendadis longe kaj vidis, ke neniu preterpasas, neniu
viva, li ekmeroris sian kompatindan patron... kaj balbutis kiel mortanto:
- Ho,
paĉjo mia! se vi estus ĉi tie!...
Kaj li malhavis spiron, por diri alion. Li fermis la okulojn, malfermis
la buŝon, etendis la gambojn, kaj post skuiĝo li restis rigide
senmova.