14. Pinokjo,
ĉar li ne obeis la bonajn konsilojn de la Parolanta Grilo, trafas
banditojn
- Vere - diris al si la marioneto, daŭrigante sian
vojon -, kiel malfeliĉaj ni estas, kompatindaj knaboj. Ĉiuj
riproĉadas nin, ĉiuj admonadas nin, ĉiuj donadas al ni konsilojn.
Se ni lasus nin, ĉiuj plenkreskuloj patrumus super ni, ĉiuj
instruistumus al ni, senescepte: ankaŭ la parolantaj griloj. Jen kial mi
ne volas obei tiun ĝenan Grilon; kiu scias, kiom da malfeliĉoj min
trafus laŭ li! Mi devus trafi ankaŭ banditojn! Bone, ke mi ne kredas
pri murdistoj, kaj neniam mi kredis. Laŭ mi la murdistojn intence elpensis la paĉjoj, por timigi la
knabojn, kiuj volas eliri nokte. Nu kaj se mi renkontiĝus kun ili ĉi tie
sur la vojo, ĉu ili min timigus? Eĉ en sonĝo ne! Mi irus renkonte
al ili kriante: "Sinjoroj murdistoj, kion vi volas de mi? Amare pentos,
kiu ŝercas kun mi! Foriru
do por viaj aferoj, kaj eĉ vorton ne plu!" Je ĉi tiu serioza
paroladeto, ŝajnas al mi, tiuj malfeliĉaj murdistoj forportus sin
kiel vento. Kaj se ili estus tiel malbone edukitaj, ke ili ne volus forkuri,
tiam forkurus mi, kaj tiel mi metus finon al la afero...
Sed Pinokjo ne
povis fini sian razonadon, ĉar en tiu momento ŝajnis al li aŭdi,
ke eksusuras la folioj post li.
Li turnis sin,
por rigardi, kaj en la mallumo li ekvidis du nigrajn figuraĉojn tute
envolvitajn en karbosakoj, kiuj kuris post li saltante sur la piedpintoj,
kvazaŭ ili estus du fantomoj.
- Jen ili
fakte! - li flustris al si, kaj ne sciante, kien kaŝi siajn kvar zekinojn,
li metis ilin en la buŝon, sub la langon.
Poste li provis
forkuri. Sed antaŭ ol fari la unuan paŝon, li jam sentis siajn
brakojn kaptitaj, kaj aŭdis du terurajn voĉojn ordonantajn:
- Monon aŭ
vivon!
Ne povante
respondi pro la moneroj en la buŝo, Pinokjo faris mil klinojn kaj mienojn,
por komprenigi al tiuj du envolvitoj, de kiuj vidiĝis nur la okuloj tra la
truoj de la sakoj, ke li estas malriĉa marioneto, kaj eĉ groŝo
falsa ne troviĝas en lia poŝo.
- Ek do, ek!
Malpli babilu, kaj pli rapide elmetu la monon! - kriis minace la du banditoj.
Kaj la
marioneto gestis per la kapo kaj la manoj, kvazaŭ li dirus: "Mi ne
havas".
- Elmetu la
monon aŭ vi mortos! - diris la bandito pli altstatura.
- Aŭ vi
mortos! - ripetis la alia.
- Kaj se ni
mortigis vin, ni mortigos ankaŭ vian patron!
- Ne, ne, ne,
mian kompatindan paĉjon ne! - kriis Pinokjo per senespera voĉo: kaj
pro la krio la zekinoj ektintis en lia buŝo.
- Ha, ruzulo!
Do vi kaŝis la monerojn sub la lango? Tuj elsputu ilin!
Sed Pinokjo ne
movis sin!
- Ha, ĉu
vi ŝajnigas surdulon? Nu atendu, amiketo, ni mem zorgos, ke vi elsputu
ilin!
Kaj fakte, unu
el ili prenis la marioneton ĉe la nazopinto, kaj la alia ĉe la
mentono, kaj ili komencis tiri lin unu ĉi-flanken, la alia aliflanken, por
tiel igi lin malfermi la buŝon: sed okazis nenio. La buŝo de la
marioneto ŝajnis kunnajlita kaj kunkudrita.
Tiam la pli
malalta bandito eltiris tranĉilegon, kaj provis ĝin perforte premi
inter la lipojn de Pinokjo, kvazaŭ ĝi estus ĉizilo aŭ
levilo: sed ĉi tiu fulmorapide kaptis lian manon per la dentoj, kaj
demordis, poste elsputis ĝin. Kaj imagu lian miron, kiam li rimarkis, ke
anstataŭ mano li elsputis katpiedon.
Kuraĝigite
de ĉi unua venko, Pinokjo liberigis sin perforte el la ungoj de la
banditoj, transsaltis la arbetojn sur la vojrando, kaj ĵetis sin kure tra
la kampoj. Kaj la banditoj ĉiam sekve al li, kiel du hundoj post leporo:
kaj tiu, kiu perdis unu piedon, kuris per unu gambo, oni ne scias, kiamaniere.
Post trakuro de dekkvin kilometroj, Pinokjo ne plu povis.
Vidante sin perdita, li grimpis sur trunkon de altega pino, kaj sidiĝis
sur branĉo. La murdistoj provis same suprengrimpi, sed kiam ili atingis la
duonon de la trunko, ili reglitis, kaj refalis sur la teron, vundis al si la
manojn kaj la piedojn.
Sed ili ne konsideris sin venkitaj: sed kolektis faskon
da sekaj branĉoj sub la arbo, kaj bruligis ĝin. Pli rapide ol
elparoli, la pino ekbrulis kaj flamis, kiel kandelo agitata de vento.
Vidante, ke la flamoj ĉiam pli altiĝas, kaj ne
volante fini kiel rostita kolombo, Pinokjo puŝis sin per saltego de sur la
arbo, kaj ree li ekkuregis tra kampoj kaj valoj. Kaj la banditoj ek, post li, ĉiam poste, sen
plej eta signo de laciĝo.
Dume komencis
tagiĝi, kaj ili daŭre kuris; kiam Pinokjo trovis subite la vojon
barita de larĝa kaj profundega fosaĵo, plenplena de malpura
akvaĉo simila al kafolakto. Kion fari? "Unu, du, tri!" - kriis
la marioneto, ekpuŝis sin kun granda elano, kaj transsaltis sur la alian
flankon. Kaj ankaŭ la murdistoj postsaltis, sed ne bone prenis la mezuron,
pum!... ili falis en la mezon de la fosaĵo. Pinokjo, kiu aŭdis la
falbruon kaj la akvoŝprucojn, ekkriis ridante kaj plukurante:
- Bonan
baniĝon, sinjoroj murdistoj!
Kaj li jam imagis, ke ili estas bele dronintaj, kiam li returnis sin por
rigardi, kaj rimarkis, ke anstataŭ tio ili ambaŭ kuras post li,
envolvitaj en siaj sakoj kaj gutegantaj kiel du senfundaj korboj.