13. La gastejo "La Ruĝa Krabo"
Ili
marŝis, marŝadis, kaj fine ĉe vesperkrepusko, morte lacaj, ili
venis al la gastejo "La Ruĝa Krabo".
- Ni haltu
ĉi tie tempeton - diris la Vulpo -, por manĝi iom kaj ripozi kelkajn
horetojn. Kaj noktomeze ni ekvojos, por atingi frumorgaŭ la Kampon de Mirakloj.
Enirinte la
gastejon, ili ĉiuj sidiĝis al tablo, sed neniu el ili havis apetiton.
La
malfeliĉa Kato, sentante la stomakon difektita, povis manĝi nenion
alian, nur tridekkvin triglojn en tomata saŭceto kaj kvar porciojn da
tripoj kun Parma fromaĝeto: kaj ĉar la tripoj ne ŝajnis al li
sufiĉe kondimentitaj, trifoje li portigis al si buteron kaj raspitan
fromaĝon.
Ankaŭ la
Vulpo volonte senplumigus ion: sed ĉar la kuracisto preskribis al li severan
dieton, li devis kontentiĝi per unu simpla leporo kun plej malpeza
garnaĵeto el grasigitaj koketoj kaj virkokoj same junaj. Post la
leporaĵo li mendis - por revigligi la apetiton - frikasaĵon el
perdrikoj, kunikloj, ranoj, lacertoj kaj vinberoj paradizaj; plue li volis
nenion alian. Li tiom naŭziĝis de la nutraĵo, li diris, ke li
povis meti nenion en la buŝon.
Kiu plej
malmulte manĝis, estis Pinokjo. Li mendis unu kvaronnukson kaj unu
panangulon, kaj lasis ĉion sur la telero. La malfeliĉan fileton, kiu
kun siaj pensoj restadis daŭre sur la Kampo de Mirakloj, trafis
antaŭa misdigesto pro la oraj moneroj.
Kiam ili finis
la vespermanĝon, la Vulpo diris al la gastejestro:
- Donu al ni du
bonajn ĉambrojn, unu por sinjoro Pinokjo kaj unu por mi kaj mia kamarado. Antaŭ ol
ekvoji, ni bezonas dormeton. Sed ne forgesu veki nin noktomeze, ĉar ni
volas daŭrigi la vojaĝon.
- Jes, sinjoroj - respondis la gastejestro kaj okulumis
al la Vulpo kaj Kato kvazaŭ dirante: "Mi scias, kion vi volas diri,
ni bone komprenas unu la alian."
Enlitiĝinte Pinokjo dormiĝis dum palpebrumeto
kaj komencis sonĝi. Kaj sonĝante ŝajnis al li troviĝi meze
de kampo: kaj ĉi tiu kampo plenis de arbetoj, ŝarĝitaj de
grapoloj, kaj ĉi tiuj plenplenis de oraj zekinoj, kaj kiam la vento
balancis ilin, aŭdiĝis tin, tin tin, kvazaŭ ili volus diri:
"Kiu volas nin, venu preni nin!". Sed ĝuste kiam Pinokjo etendis
la manon, por pluki manplenon da tiuj belaj moneroj kaj enpoŝigi ilin, li
abrupte vekiĝis pro tri potencaj frapoj sur la pordo de sia ĉambro.
Venis la gastejestro, por diri al li, ke la horloĝo
sonoris je noktomezo.
- Ĉu miaj kamaradoj jam pretas? - demandis lin la
marioneto.
- Pli ol
pretas! Ili ekiris antaŭ du horoj.
- Kial ili tiom
rapidis?
- Ĉar la
Kato ricevis mesaĝon, ke la plej granda katido, malsana je
frostoŝvelo sur la piedoj, troviĝas en vivdanĝero.
- Kaj ĉu
ili pagis la vespermanĝon?
- Kiel vi
pensas? Ili estas tro bone edukitaj, por tiel ofendi vian moŝton.
- Domaĝe!
Tia ofendo tre plaĉus al mi! - diris Pinokjo gratante al si la kapon.
Poste li demandis:
- Kaj ĉu tiuj bonaj amikoj diris al vi, kie ili min
atendos?
- Sur la Kampo de Mirakloj, morgaŭ ĉe
sunleviĝo.
Pinokjo pagis unu zekinon por sia vespermanĝo kaj
tiuj de siaj kamaradoj, kaj ekvojis.
Sed oni povas diri, ke li iris palpe, ĉar ekster la
gastejo estis tiel mallume, ke oni ne ĝisvidis de paŝo al
paŝo. En la kamparo ĉirkaŭe ne aŭdiĝis eĉ
susurado de folioj. Nur kelkaj noktaj birdaĉoj - traflugante la vojon de
unu arbedo al la alia - tuŝis per la flugiloj la nazon de Pinokjo, kiu
retrocedis pro timo, kaj kriadis: Kiu estas tie? - kaj la eĥo de la
ĉirkaŭaj montetoj ripetis malproksime: "Kiu estas tie? kiu estas
tie? kiu estas tie?"
Intertempe, dum la marŝado li ekvidis sur arbotrunko
besteton, eligantan palan kaj nefortan lumon, simile al noktolampeto kun
diafana porcelana ujo.
- Kiu vi estas?
- demandis Pinokjo.
- Mi estas la
ombro de la Parolanta Grilo - respondis la besteto kun apenaŭ aŭdebla
voĉeto, kiu ŝajnis veni el la transmondo.
- Kion vi volas
de mi? - demandis la marioneto.
- Mi volas doni
al vi konsilon. Returnu vin, kaj portu la restintajn kvar zekinojn al via
malfeliĉa patro, kiu ploras kaj perdas la esperon pro tio, ke li vin ne
plu vidas.
- Morgaŭ
mia paĉjo fariĝos granda sinjoro, ĉar ĉi kvar zekinoj
pliobliĝos dumil.
- Ne fidu, filo
mia, al tiuj, kiuj promesas riĉigi vin de mateno ĝis vespero. Kutime
ili estas aŭ frenezuloj aŭ trompistoj! Kredu al mi, returnu vin!
- Sed mi volas iri ĝuste antaŭen.
- Estas malfrua
horo.
- Mi volas iri plu.
- La nokto estas malluma...
- Mi volas iri plu.
- La strato
estas danĝera...
- Mi volas iri plu.
- Ne forgesu, ke knaboj, kiuj volas agi laŭ propra
kapo kaj kapricoj, pli aŭ malpli frue pentos.
- Kanto kutima. Bonan nokton, Grilo.
- Bonan nokton,
Pinokjo, ke la ĉielo savu vin de rosego kaj murdistoj!
Apenaŭ li elparolis ĉi tiujn lastajn vortojn, la Parolanta
Grilo subite estingiĝis, kiel priblovita kandelo, kaj la vojo restis pli
malluma, ol antaŭe.