12.
Fajromanĝulo donacas kvin orajn monerojn al Pinokjo, por ke li portu ilin
al sia paĉjo Ĝepeto; sed anstataŭe, Pinokjo lasas sin superruzi
de la Vulpo kaj Kato, kaj foriras kun ili
La sekvan tagon
Fajromanĝulo flankenvokis Pinokjon, kaj demandis lin:
- Kiel
nomiĝas via patro?
- Ĝepeto.
- Kiun metion li praktikas?
- Tiun de malriĉulo.
- Ĉu multe li perlaboras?
- Li perlaboras tiom, kiom sufiĉas, por ke ne restu
al li eĉ groŝo en la poŝo. Imagu, por aĉeti al mi la
alfabetumon, li devis vendi sian ununuran mantelon, kiun li surhavis: mantelon
flikitan kaj riparitan, tute ĉifonan.
- Kompatinda mizerulo! Li preskaŭ igas min kompati
lin. Jen kvin oraj moneroj. Ekvoju tuj, portu
ilin al li, kaj salutu lin en mia nomo.
Pinokjo, oni povas facile imagi, multfoje dankis la
marionetiston, brakumis ĉiujn marionetojn de la trupo unu post alia,
ankaŭ la ĝendarmojn, kaj ekster si pro la ĝojo, li ekvojis al
sia hejmo.
Sed li ankoraŭ ne postlasis duonkilometron, kiam sur
la vojo li renkontiĝis kun Vulpo, lama je unu piedo kaj kun Kato blinda je
ambaŭ okuloj, kiuj tie marŝis helpante unu la alian, kiel bonaj
kamaradoj en malfeliĉo. La Vulpo, kiu estis lama, apogis sin sur la katon:
kaj la Kato, kiu estis blinda, lasis sin gvidi de la Vulpo.
- Bonan tagon,
Pinokjo! - alparolis lin la Vulpo per ĝentila saluto.
- Kiel vi scias
mian nomon? - demandis la marioneto.
- Mi bone konas vian patron.
- Kie vi lin vidis?
- Hieraŭ mi vidis lin antaŭ lia domo.
- Kaj kion li faris?
- Staris en nura ĉemizo, kaj tremis pro frosto.
- Malfeliĉa paĉjo! Sed ekde nun, se Dio volas,
li ne plu tremos!
- Kial?
- Ĉar mi fariĝis granda sinjoro.
- Granda sinjoro, ĉu vi? - miris la Vulpo kaj
komencis ridi per rido akra kaj moka; ankaŭ la Kato ridis, sed por ne
montri, li antaŭkombis la lipharojn per la piedoj.
- Vi ridas sen kialo - kriis Pinokjo ofendite. - Mi vere
bedaŭras, ke mi devas kunfluigi la salivon en via buŝo, sed jen vidu,
se vi komprenas pri la afero: kvin plej belaj oraj moneroj.
Kaj li
elpoŝigis la monerojn, donacitajn de Fajromanĝulo.
Je la simpatia
tintado de la moneroj, la Vulpo, per kontraŭvola movo, alŝovis la
piedon ŝajne paralizitan, kaj la Kato malfermegis ambaŭ okulojn,
similajn al du verdaj lanternoj, sed poste li tuj refermis ilin, tiel ke
Pinokjo rimarkis nenion.
- Kaj nun - demandis
lin la Vulpo - kion vi volas fari kun tiuj moneroj?
- Antaŭ
ĉio - respondis la marioneto - mi volas aĉeti al mia paĉjo belan
novan mantelon el oro kaj arĝento kaj butonoj el brilianto: poste mi volas
aĉeti alfabetumon al mi.
- Al vi?
- Jes ja: mi volas iri en lernejon, kaj diligente lerni.
- Rigardu min - diris la Vulpo - pro la stulta emo al
lernado mi perdis unu gambon.
- Rigardu min - diris la Kato - pro la stulta emo al
lernado mi perdis ambaŭ okulojn.
En ĉi tiu momento ekĉirpis blanka merlo, kiu kaŭris
sur arbusto ĉe la vojrando, kaj diris:
- Pinokjo, ne sekvu konsilojn de malbonaj kamaradoj: alie
vi pentos!
Malfeliĉa Merlo, se nur neniam li dirus tion! La
Kato per granda salto ĵetis sin sur ĝin, kaj ne donante al li eĉ
minuteton por diri "oj", manĝis lin per unu gluto, kune kun
plumoj kaj ĉio cetera.
Kiam la Kato manĝis lin kaj viŝis la
buŝon, li refermis la okulojn, kaj denove ŝajnis blindulo, kiel
antaŭe.
- Malfeliĉa Merlo! - diris Pinokjo al la Kato - kial
vi traktis lin tiel malbone?
- Mi volis doni al li lecionon. Tiamaniere li ellernos,
ke alifoje li ne intermiksiĝu en la interparoladon de aliuloj.
Ili faris pli
ol la duonon de la vojo, kiam la Vulpo subite haltis, kaj demandis la
marioneton:
- Ĉu vi
volus duobligi viajn orajn monerojn?
- Pardonon?
- Ĉu vi
volas fari el kvin mizeraj zekinoj cent, mil, dumil?
- Ja certe! Sed kiamaniere?
- La maniero
estas simplega. Anstataŭ returniĝi hejmen, vi devus veni kun ni.
- Kaj kien vi volas konduki min?
- En la landon Azenio.
Pinokjo iom enpensiĝis, poste diris decideme:
- Ne, mi ne volas iri tien. Nun mi estas proksime al mia
hejmo, kie troviĝas mia paĉjo, kiu atendas min. Kiu scias, kiel multe
li suspiradis hieraŭ, ne vidante min reveni. Bedaŭrinde mi estis
malbona filo, kaj la Parolanta Grilo pravis, kiam li diris: "Al neobeemaj
knaboj ne povas esti bone en ĉi tiu mondo". Kaj mi spertis tion sur
la propra haŭto, ĉar al mi okazis multaj malfeliĉoj, kaj
ankaŭ hieraŭ vespere en la domo de Fajromanĝulo mi kuris en
danĝeron... Brrr! Frostotremo trakuras mian dorson, se mi nur pensas pri
tio!
- Do - diris la Vulpo -, ĉu vere vi volas hejmeniri?
- Nu iru, sed vi pentos!
- Sed vi
pentos! - ripetis la Kato.
- Pripensu,
Pinokjo, kial vi depuŝas vian bonŝancon?
- Vian
bonŝancon - ripetis la Kato.
- Viaj kvin
zekinoj fariĝus de hodiaŭ al morgaŭ dumil.
- Dumil! -
ripetis la Kato.
- Sed kiel
eblas, ke ili tiom opiĝas? - demandis Pinokjo, forgesante fermi la
buŝon pro la miro.
- Tuj mi al vi
klarigos - diris la Vulpo. - Oni devas scii, ke en la lando Azenio troviĝas
benita kampo, nomata de ĉiuj Kampo de Mirakloj. Vi fosos malgrandan kavon sur
tiu kampo, kaj enmetos ekzemple unu zekinon. Poste vi kovros la kavon per ioma
tero: priŝprucigos ĝin per du siteloj da fontakvo, surŝutos
pinĉon da salo, kaj vespere vi iros trankvile dormi. Dume, nokte la zekino
ekĝermos kaj ekfloros kaj la sekvan matenon, reirante ĉe sunapero al
la kampo, kion vi trovos? Vi trovos belan arbon, kovre plenan de tiom da oraj
zekinoj, kiom matura spiko havas grajnojn en junio.
- Tiel do - diris Pinokjo ĉiam pli mire -, se mi
semus sur tiu kampo miajn kvin zekinojn, kiom da mi trovus sekvamatene?
- Facilege elkalkuli - respondis la Vulpo -, uzu nur la
fingrojn. Ni supozu, ke ĉiu zekino fruktos al vi grapolon da kvincent
zekinoj: obligu do kvincent per kvin, kaj sekvamatene tintos dumil kvincent
zekinoj en via poŝo.
- Ho, kiel bele! - suspiris Pinokjo, dancante pro
ĝojo. - Se mi rikoltos ĉi tiujn zekinojn, mi prenos al mi dumil, kaj
la restintajn kvincent mi donacos al vi.
- Donacos al ni? - kriis la Vulpo indignite kaj ofendite.
Dio gardu vin de tio!
- Dio gardu vin de tio! - ripetis la Kato.
- Ni laboras -
reparolis la Vulpo - ne por fia intereso: ni laboras nur por riĉigi
aliulojn.
- Aliulojn! -
ripetis la Kato.
- Kiaj homoj
bravaj! - pensis en si Pinokjo: kaj forgesante pli ol tuj pri sia paĉjo,
la nova mantelo, alfabetumo kaj pri ĉiuj bonaj decidoj faritaj, diris al
la Vulpo kaj Kato:
- Do ek, ni iru ! Mi sekvas vin.