11.
Fajromanĝulo ternas kaj indulgas Pinokjon, kiu siavice savas sian amikon
Arlekeno de la morto
La marionetisto
Fajromanĝulo (ĉar tiel oni nomis lin) aspektis terure, mi ne
kuraĝus aserti malon, ĉefe pro lia nigra barbaĉo, kiu, kiel
antaŭtuko, plene kovris lian bruston; tamen vere kaj fakte li ne estis
malbonulo. Kion pruvas ankaŭ, ke kiam li vidis alporti tiun
malfeliĉan Pinokjon, kiu baraktis en ĉiuj direktoj kaj kriadis
"Mi ne volas morti, mi ne volas morti!", li subite komencis
kortuŝiĝi kaj mildiĝi, kaj post tempeto da rezistado, li ne
povis plu, kaj ellasis sonoran ternegon.
Je tiu terno la
vizaĝo de Arlekeno, ĝis tiam afliktita kaj malĝoja, kiel
plorsaliko, ekserenis de ĝojo, kaj klinante sin al Pinokjo, li flustris al
li:
- Bona
novaĵo, frateto. La marionetisto ternis, kio estas signo, ke lin kaptis
kompato, vi do estas savita.
Necesas ja
scii, ke dum ĉiuj homoj, sentante kompaton al iu: aŭ ploras aŭ
almenaŭ ŝajnigas viŝi la larmojn, Fajromanĝulo agis male:
ĉiufoje, kiam li profunde emociiĝis, li ekhavis la strangan emon
terni. Tio estis la kutima maniero, montri la sentemon de lia koro.
Terninte, la
marionetisto daŭrigis montri sin severa, kriis al Pinokjo:
- Ĉesu
plori!... Viaj lamentoj tiklas min ĉi tie, en la fundo de mia stomako...,
mi sentas tian tiklon, ke mi preskaŭ... Et-ĉi! Et-ĉi! - kaj
li ellasis du pliajn ternojn.
- Restu sana! -
diris Pinokjo.
- Dankon!
Ĉu via paĉjo kaj via panjo ankoraŭ vivas? - demandis lin
Fajromanĝulo.
- Paĉjo jes, panjon mi neniam konis.
- Kiu scias, kiom malplaĉus al via maljuna patro, se
mi ĵetigus vin sur tiujn ardantajn karbojn! Malfeliĉa maljunulo! Mi
kompatas lin!... Eĥ-ĉi, eĥ-ĉi, eĥ-ĉi - kaj li
faris tri aliajn ternojn.
- Restu sana! - bondeziris Pinokjo.
- Dankon!
Cetere oni devas kompati ankaŭ min, ĉar kiel vi vidas, mi ne plu
havas lignon, por trarosti ĉi tiun ŝafaĵon, kaj vi, mi devas
diri al vi la veron, povus fari al mi grandan servon! Sed nun mi kompatemas: kion
fari? Anstataŭ
vin, mi ĵetos iun alian pupon el larupo sub la rostostangon... He,
ĝendarmoj!
Je ĉi tiu
komando ekaperis du lignaj ĝendarmoj, altegaj kaj tre sekaj, kun trikorna
ĉapelo sur la kapo kaj eltirita glavo en la mano.
Pene spirante,
la marionetisto ordonis al ili:
- Kaptu al mi
Arlekenon, zorge ligu kaj ĵetu lin sur la fajron. Mi volas, ke mia
ŝafaĵo bone trarostiĝu.
Imagu la
malfeliĉan Arlekenon! Lin kaptis tia teruro, ke la gamboj fleksiĝis
al li, kaj li falis kun vizaĝo sur la teron.
Vidante ĉi
tiun korŝiran scenon, Pinokjo ĵetis sin antaŭ la piedojn de la
marionetisto, torente ekploris, banis per larmoj ĉiujn harojn de la
longega barbo de la marionetisto, kaj komencis petegi lin kun humila voĉo:
- Indulgon,
sinjoro Fajromanĝulo!
- Ĉi tie
ne estas sinjoroj!... - krude replikis la marionetisto.
- Indulgon,
sinjoro Kavaliro!...
- Ĉi tie
ne estas kavaliroj!
- Indulgon,
sinjoro Komandanto!...
- Ĉi tie
ne estas komandantoj!
- Indulgon,
Ekscelenco!...
Aŭdante
nomi sin ekscelenco, la marionetisto rondigis la buŝon je rideto, kaj
fariĝinte subite pli bonkora kaj milda, ol iam, li diris al Pinokjo:
- Kion do vi
volas de mi?
- Mi petas
pardonon por la malfeliĉa Arlekeno!
- Ĉi tie
temas ne pri pardono. Se mi vin ŝparis, lin mi devas ĵeti sur fajron,
ĉar mi volas, ke mia ŝafo bone trarostiĝu.
- En ĉi
tiu kazo - kriis Pinokjo fiere, kaj rektigis sin, forĵetis sian bereton el
panmolaĵo -, en ĉi tiu kazo mi konas mian devon. Ek, sinjoroj
ĝendarmoj! Ligu kaj ĵetu min inter tiujn flamojn. Ne estas
juste, ke la malfeliĉa Arlekeno, mia vera amiko mortu anstataŭ mi!
Ĉi tiuj vortoj, elparolitaj kun alta voĉo kaj
heroa akcento movis al ploro ĉiujn marionetojn, kiuj ĉeestis la
scenon. Eĉ la ĝendarmoj, kvankam faritaj el ligno, ploris kiel du
ĵusnaskitaj ŝafidoj.
Fajromanĝulo restis komence malmola kaj
neŝancelebla, kiel roko, sed post tempeto iom post iom ankaŭ li
emociiĝis kaj ekternis. Kaj terninte kvar- aŭ kvinfoje,
kortuŝite li disetendis la brakojn, kaj diris al Pinokjo:
- Vi estas
knabo tre brava! Venu al mi, donu kison.
Pinokjo tuj
alkuris, kaj grimpante sciure tra la barbo de la marionetisto, metis belegan
kison sur lian nazopinton.
- Ĉu mi estas indulgita? - demandis la kompatinda
Arlekeno kun voĉeto apenaŭ aŭdebla.
- Vi estas indulgita! - respondis Fajromanĝulo:
poste aldonis suspirante kaj balancante la kapon: - En ordo! Ĉi tiun
vesperon mi rezignas, kaj manĝos duonkrudan ŝafon, sed alian fojon ve
al tiu, kiu kolerigos min!...
Sciiĝinte pri la indulgo,
ĉiuj marionetoj elkuris sur la scenejon, bruligis lampojn kaj lampionojn,
kiel en festa vespero, kaj komencis saltadi, dancadi. Venis matenkrepusko, ili
ankoraŭ ne ĉesis.