10. La
marionetoj rekonas sian fraton Pinokjo, kaj aranĝas por li grandiozan
feston, sed ĝuste kiam estas plej amuze, aperas la teatrestro
Fajromanĝulo, kaj Pinokjo riskas havi aĉan finon
Kiam Pinokjo
paŝis en la pupteatron, okazis io, kio sekvigis preskaŭ revolucion.
Necesas scii,
ke oni jam levis la kurtenon, kaj la komedio komenciĝis.
Sur la scenejo
vidiĝis Arlekeno kaj Pulĉinelo, kiuj ĝuste kverelis unu kun la
alia, kaj la situacio, kiel kutime, minacis per tio, ke ili regalos unu la
alian per pluvego da vango- kaj bastonfrapoj.
La publiko tre
atentis kaj skuiĝis de ridegoj aŭskultante la akran disputadon de la
du marionetoj, kiuj gestadis kaj traktis unu la alian per insultoj tiel
versimile, kvazaŭ ili estus du raciaj estaĵoj, similaj al ni.
Kaj tiam neatendite,
pro ia aŭ alia kaŭzo, Arlekeno ĉesis reciti, kaj turnis sin al
la publiko, montris al iu en la fundo de la spektejo, kaj ekkriis kun drameca
voĉo:
- Je ĉiuj dioj! Ĉu mi sonĝas aŭ
maldormas? Ĉu tie malsupre mi vidas Pinokjon?...
- Prave-vere,
estas Pinokjo! - krias Pulĉinelo.
- Estas li mem!
- ŝrikas sinjorino Rozaŭra, kaj eligas la kapon en la fondo de la
scenejo.
- Pinokjo,
estas Pinokjo! - ĥoras per laŭta eĥo ĉiuj marionetoj, kaj
elsaltadas unu post alia el post la kulisoj. - Tio estas Pinokjo! Nia frato
Pinokjo! Vivu Pinokjo!...
- Pinokjo, venu
supren al mi - vokas Arlekeno -, venu por ĵeti vin inter la brakojn de
viaj lignofratoj!
Je tiu ĉi
afabla invito Pinokjo faras eksalton en la fundo de la partero, impetas al la
foteloj, kaj per alia saltego li jam svingiĝas sur la kapon de la
direktisto de la orkestro, kaj de tie sur la scenejon.
Ne imageblas
tiuj brakumoj, kolĉirkaŭpremoj, amikaj pinĉoj kaj kapofrapoj de
vera kaj sincera frateco, kiujn Pinokjo ricevis meze de tia tumulto de la
aktoroj kaj aktorinoj de ĉi tiu drama trupo.
La spektaklo
estis emociiga, sendube: sed la publiko, kiu vidis, ke la komedio ne pluiras,
perdis la paciencon kaj komencis kriadi:
- Ni volas la komedion, ni volas la komedion!
Vane oni uzis la buŝojn: ĉar la marionetoj,
anstataŭ daŭrigi la prezentadon, duobligis la vokojn kaj jubilojn,
kaj levinte Pinokjon sur la ŝultron, portis lin triumfire en la lumon de
la antaŭscenejo.
En tiu momento eliris la marionetisto, homo tiel malbela,
ke eĉ rigardeto al li elvokis teruron. Li havis peĉe nigran barbon,
tiel longan, ke ĝi torentis de la mentono ĝis la tero: sufiĉas
diri, ke kiam li marŝis, daŭre-ade li tretis ĝin per la piedoj.
Lia buŝo larĝis, kiel aperturo de forno, liaj okuloj ŝajnis
lanternoj kun ruĝaj vitroj kaj flamanta fajro ene, kaj per la mano li
klakigis vipon, kunplektitan el serpentoj kaj vulpovostoj.
Ĉe lia apero haltis en ĉiuj la spiro. Oni povis
aŭdi muŝoflugon. Tiuj malfeliĉaj marionetoj, inaj kaj viraj,
tremis kiel folioj de arboj.
- Kial vi venis
perturbi mian teatron? - priblekis la marionetisto Pinokjon per voĉo
simila al tiu de grave malvarmuminta giganto.
- Kredu min, estimata sinjoro, ne mia kulpo.
- Nun sufiĉas! Hodiaŭ vespere ni aranĝos
la konton.
Kaj fakte, kiam la komedio finiĝis, la marionetisto
iris en la kuirejon, kie por vespermanĝo li preparis al si belan
ŝafon trapikitan per rostostango, kiun li malrapide turnadis super la
fajro. Kaj ĉar mankis ligno por trarosti kaj ruĝecigi ĝin, li
alvokis Arlekenon kaj Pulĉinelon, kaj ordonis al ili:
- Portu al mi la marioneton, kiun vi vidos pendi sur
najlo. Ŝajnas al mi, ĝi estas farita el tre seka ligno, kaj mi
certas, ke se mi ĵetos ĝin sur fajron, ĝi donos belegajn flamojn
por la rostado.
Arlekeno kaj Pulĉinelo komence hezitis, sed terurite
de oblikva alrigardaĉo de sia mastro, ili obeis: post tempeto ili
returniĝis en la kuirejon, portante surbrake la malfeliĉan Pinokjon,
kiu elglitinte el iliaj brakoj, kiel fiŝo el akvo, ŝrikis senespere:
- Paĉjo mia, savu min! Mi ne volas morti, mi ne volas morti!...