1. Kiel okazis, ke majstro Ĉerizo, lignaĵisto
trovis lignopecon, kiu ploris kaj ridis, kiel infano
|
E |
stis
iam...!
-
Reĝo! - certe tuj diros miaj malgrandaj legantoj.
-
Ne, geknaboj, vi eraras. Estis iam lignopeco.
Ĝi
ne estis io luksa, sed simpla peco el stako, tia, kian vintre oni metas en la
fornon aŭ kamenon, por bruligi fajron kaj varmigi la ĉambron.
Mi
ne scias, kiel okazis, sed fakto estas, ke iun tagon ĉi tiu lignopeco
venis en la laborejon de maljuna lignaĵisto, kies nomo estis majstro
Antono, kvankam ĉiuj nomis lin nur Ĉerizo pro makulo sur la
nazopinto, ĉiam brila kaj ruĝa, simile al matura ĉerizo!
Kiam
majstro Ĉerizo ekvidis la lignopecon, li tre ekĝojis, kontente
kunfrotis la manojn, kaj murmuris duonlaŭte:
-
Ĉi tiu ligno venis ĝustatempe: mi uzos ĝin, por fari el ĝi
piedon por tablo.
Dirite,
farite: senplie li prenis akran adzon, por senŝeligi ĝin, sed kiam li
ĝuste pretis fari la unuan frapon, lia brako restis en la aero, ĉar
li ekaŭdis voĉeton tre mallaŭtetan, kiu diris peteme:
- Ne batu min tiel forte!
Vi povas imagi, kia miro frapis tiun bonan
maljunulon majstro Ĉerizo.
Gape li ĉirkaŭokulis en la ejo
por vidi, de kie povis veni la voĉeto, sed neniun li vidis! Li rigardis
sub la tablon - neniu, rigardis en la ŝrankon cetere ĉiam
ŝlosatan - same neniu, malfermis eĉ la pordon de la laborejo, por
elrigardi al la strato - ankaŭ neniu! Aŭ eble?...
- Mi jam komprenas - li diris ridetante,
kaj gratis sian perukon -, estas klare: mi ĝin nur imagis. Ni reiru al la laboro.
Kaj
li reprenis la adzon, donis fortegan frapon sur la lignopecon.
-
Oj, vi kaŭzas al mi doloron! - kriis plendeme la sama voĉeto.
-
Ĉi-foje majstro Ĉerizo konsterniĝis, liaj okuloj elkaviĝis
pro teruro, lia buŝo malfermiĝis, la lango elpendiĝis ĝis
la mentono, simile al fontana monstrokapo. Kiam li reakiris la parolpovon,
tremante kaj balbutante pro timo li demandis:
-
Sed de kie venis la voĉeto, kiu diris "oj"?... Ĉi tie ja
eĉ animo ununura ne troviĝas. Se ne hazarde ĉi tiu lignopeco
ellernis plori kaj plendi, kiel infano? Tion mi ne povas
kredi. Ĉi tiu peco ja estas ligno ordinara por kameno, kiel ĉiuj
ceteraj, kiujn se oni ĵetitas sur fajron, ili boligas poton da fazeola
supo... Aŭ eble? Iu kaŝis sin ene? Se kaŝis sin, des pli malbone
al li. Mi regalos lin per „batkuko“!
Parolante tiel, li kaptis ambaŭmane
tiun malfeliĉan lignopecon, kaj komencis frapi ĝin senkompate
kontraŭ la muron de la ejo. Poste li ekstaris atende por aŭdi,
ĉu la voĉeto ree plendos. Li atendis du minutojn - nenio, kvin
minutojn - ree nenio, dek minutojn - same nenio!
- Mi jam komprenas - li tiam diris, kaj
klopodis ridi kaj rearanĝi la perukon - estas klare, ke mi nur imagis la
voĉeton, kiu diris "oj"! Ni reiru labori!
Kaj ĉar granda timo lin ekregis, li
provis kanteti, por sin kuraĝigi.
Intertempe li flankenmetis la adzon, prenis
rabotilon, por prilabori kaj glatigi la pecon. Sed dum li ŝovis-tiris la
instrumenton tra ĝi, refoje li ekaŭdis la voĉeton, kiu petis lin
ridante:
- Ĉesu! Vi ja min tiklas!
Ĉi-foje la kompatinda majstro
Ĉerizo falis sur la plankon, kiel fulmofrapito. Kiam li remalfermis la
okulojn, li trovis sin sidanta sur la planko.
Lia vizaĝo
ŝajnis aliiĝinta, kaj eĉ la nazopinto, kutime ruĝa,
fariĝis nun verde blua pro la granda timo.