SÜTÕ, ANDRÁS:
PALMODIMANĈO DE
ĈEVALKOMERCISTO
* * *
Dramo en tri aktoj
Surbaze de
kroniko de Heinrich von Kleist
El la hungara: Jozefo Horvath
Rolantoj:
Mikaelo Kolhaas
Elinjo
Nagelschmidt
Herse
Maria
Barono Venceslao de Tronka
Barono Günther
Francisko Müller
Kallheim
Hinz
Kunz
Zauner
Eibenmeyer
Intendanto
Doganisto
Kastelkomandanto
Fratino
Antonia
Marteno Luther
Henriko
Mann
Kastelsoldulo
Tribunalaj
servistoj, servutuloj, burĝoj
Okazas en la
unua duono de la 16a jarcento.
*
* *
Ĉu estis ĉu ne la fato
Nigre flugrajdis la fato
En Kolhaasenbrück
Sur komerciston
Mikael' Kolhaas
frapis fato.
Fulmhaste venas la fato
Stalone sturmas la fato
Ho ĉar sen invit'
Kaj sen anonco
Nigrefluge rajdas la fato.
Sed tire pasas la fato
Venis rajde iras paŝe
Ho tire pasas
En polvo rampas
Maleme nin lasas la fato
Sed alvenos ja konsolo
Al senĉese
esperanto
Mikael’ Kolhaas
Ĉi
glavanĝelo
Terprofunden tretos
la faton.
La tago de l'
justec' ekhelos
Se iu spite pledos
Fajre kaj glave
Kiel Mikael’
Kolhaas batalis la
arkanĝel’
* * *
UNUA AKTO
Loĝejo de Mikaelo Kolhaas en Kolhaasenbrück. Pordo,
fenestro malfermitaj, kvazaŭ post koŝmara nokto oni komencus tagon
pli bonan (aŭ post severa vintro printempiĝus, aŭ mortinto
eldoma estus jam sepultita) aŭ - pro ia kaŭzo - oni jam povus fidi al
la ekstera mondo. Sonoj de luterana diservo, ankaŭ Maria de tempo al tempo
transprenas la melodion: devote kaj mallaŭte ŝi kantas, preĝas.
Post kelka tempo estiĝas bruo sur la ĉefplaco de la urbeto (bojado,
krioj): "Kaptu lin! Ŝnurligi! Bastonu lin! Elstampfu al li la
intestojn! Sinjoro Günther, mi ne vidas lin!" (Supozeble la voĉo de
sinjoro Günther:) "Grego de gapuloj! Stultaj durcerbaj kampuloj!" Kun
tio la kriantoj brue pretersturmas. Maria konversacias tiomnure kun Dio, ke
ŝi eĉ ne aŭdas la voĉojn. Klopodas kunkanti la
elpreĝejan melodion. En la pordo al la urboplaco aperas Nagelschmidt
anhelanta, kursufokata. Momenton li hezitas, ĉu enpaŝi (Maria staras
aŭ sidas dorse al li), post novaj paŝobruoj Nagelschmidt
enŝteliĝas kun rapidaj katopaŝoj, kaŝas sin malantaŭ
la kurteno de la lavniĉo. La elpreĝeja kanto plifortiĝas,
ankaŭ Maria kantas pli laŭte. En la pordoframo haltas kastelsoldulo
kun skurĝo enmane, poste li enpaŝas; kun ŝuldenda respekto li
atendas, ĝis Maria finas la kantadon.
KASTELSOLDULO Kie troviĝas Nagelschmidt?
MARIA Nagelschmidt?
KASTELSOLDULO Ĉi tien li devis enkuri.
MARIA Mi ne vidis lin. Sed pro kio li devus enkuri
ĉi tien?
KASTELSOLDULO Pro ke li ne plu estas servisto, sed
koramiko de la domsinjoro, via pieviva mastro.
MARIA La soldula moŝto eraras...
KASTELSOLDULO La soldula moŝto povas erari, sed ne
lia mastro, barono Günther. La barona moŝto deklaris, ke ĉi tiu
ĉevalŝtelisto...
MARIA Ĉevalkomercisto...
KASTELSOLDULO ...ĉevalŝtelisto. Ĉi tiu
ĉevalŝtelisto estas fidelulo de Tomaso Münzer. Kiam okazis la
ribelo, li ŝtelis du
tirĉevalojn de la barono. La servutuloj de la barono atestas...
MARIA La servutuloj de barono Günther estas
pendumitaj.
KASTELSOLDULO Jes, sub la pendumilo ili atestis: la
tirĉevalojn ŝtelis Nagelschmidt por Münzer.
MARIA Münzer estas senkapigita.
KASTELSOLDULO Mi vidis tion. Mi mem ĉeestis, kiam oni
senkapigis lin en Mülhausen. Mi staris flanke de barono Günther,
ĵusproksime mi vidis, kiel la kapo de ĉi tiu Antikristo falis en la
polvon kaj forruliĝis, kaj Münzer kaptadis post ĝi, kvazaŭ li
volus ĵeti sian propran kranion inter nin. (Ridas.)
MARIA Dio mia, kial vi rakontas tion al mi?
KASTELSOLDULO Mi rakontas, ĉar barono Günther
asertas, ke Nagelschmidt partianis al la Antikristo, li ŝtelis niajn
tirĉevalojn kaj nun li koramikas kun honesta ĉevalkomercisto.
MARIA Mia mastro, sinjoro Kolhaas ne amikas kun
ĉevalŝtelistoj. Antaŭ Dio kaj homo mi atestas, ke li ne
simpatiis kun la ribelantaj servutuloj, nek kun Tomaso Münzer. Sinjoro Kolhaas
adeptas al la leĝa ordo kaj admonadis al nenio alia ol al toleremo. Pli
milda kaj pacema ol li, estis nur nia Sinjor' Kristo, ankaŭ via mastro
bone scias tion, li estas ja lia delonga kliento, same kiel la barona moŝto
Venceslao de Tronka. Sinjoro Mikaelo Kolhaas obeas nur al la vortoj de lia
pastra moŝto, doktoro Marteno Luther, kaj ĉiufoje li prenis ties
partion, se tiu Münzer atakis kaj nomis lin baptano Kaŝmalica, Graskapulo,
eĉ Azenviando.
KASTELSOLDULO Kaj Nagelschmidt?
MARIA Mi petas vin, lasu min en paco! Baldaŭ
hejmenvenos sinjoro Kolhaas kaj li, ja tiel kolombanima, eĉ regalos vin
per glaso da vino - rekompence por via impertinento. Se iu ĵetas sur vin
ŝtonon, reĵetu sur tiun panon - jen tia estas mia mastro. Se vi volas
koni lin, legu la Biblion! Kaj se vi volus koni la Biblion: ĵetu unusolan
rigardon al la vivo de Mikaelo Kolhaas! Li estas la enkorpigita Dekalogo kaj
ties observo en unu persono.
KASTELSOLDULO Se tiel, mi do iras. Por esti vartistino, vi
trosaĝiĝis...
MARIA Nur tiom, ke mi ne toleras viajn stultajn
kalumniojn en la domo de sinjoro Kolhaas.
KASTELSOLDULO Pokaleton da vino...
MARIA Donu al vi via mastro, kun kiu vi
plezuriĝas pri dehakitaj kapoj. Kaj se vi nun ne forportos vin, mi
malbenos vin.
KASTELSOLDULO (time) Ĉu eble vi estas
sorĉistino?
MARIA Ĉiela Patro reganta en la alto...
KASTELSOLDULO (ŝtopante la buŝon al Maria)
Silentu! Aŭ mi silentigos vin... Mi petegas vin...
MARIA (liberiginte sin el la
ĉirkaŭpremo de la soldulo) Mi petas nur: mildeco kaj toleremo
plagu vin...
KASTELSOLDULO Sed ne pli... sed ne pli... (Li
forkuras.)
(Trosufiĉis
la konfido: oni devas fermi la pordon kaj fenestrojn. Poste Maria rapidas
malantaŭen, en la kuirejon. Nagelschmidt aperas el post la kurteno,
sidiĝas al la tablo. Maria portas vinon, metas ĝin antaŭ lin.
Nagelschmidt volas verŝi al si.)
MARIA La glaso apartenas al sinjoro Kolhaas.
Propre ankaŭ la vinon mi portis por li. (Surtabligas plusan glason.
Nagelschmidt verŝas al si, trinkas. (Maria rigardas lin.) Do tamen vi
troviĝas ĉi tie.
NAGELSCHMIDT Hmhm. (Trinkas.)
MARIA Kio okazos, se iufoje la pordo ne estos
malŝlosita? (reage al lia ekrigardo al la fenestro) Nek la
fenestro? (post lia denova serĉrigardo) Nek la kamentruo. Nek la
serurtruo.
NAGELSCHMIDT Via koro restos aperta.
MARIA Ĉu mia koro? Pli konsilindus klarigi
vian disputan aferon kun sinjoro Günther.
NAGELSCHMIDT Ĉu mi ne faradas tion senĉese?
Ĉiufoje, kiam li ekvidas min, li ekblekas: kaptu la
ĉevalŝteliston! Je tio mi ekfrapas
la stomakon al la kastelkomandanto kaj vi...
MARIA ...kaj mi nur asertas: tuta Kolhasenbrück
jam scias, kien vi kutimas rifuĝi. Vi eĉ ne zorgas, ke la botopintoj
ne elvidiĝu el sub la kurteno. Nek vi atentas, ke per via konduto vi
damaĝas la reputacion de sinjoro Kolhaas. Ofte oni vidas vin kune. Ie
hazarde oni konfuzos vin...
NAGELSCHMIDT Ĉu nin? La kulpon kun la virto? La
leĝobservulon kun la leĝtretulo? Defore haladzas el mi la
eksservutula pasio, kriis ankaŭ lastfoje sinjoro Günther. Kvankam eĉ
mia patro ĉevalkomercis.
MARIA Bedaŭrinde, li diras la veron. Sinjoro
Kolhaas havas apud vi palmodimanĉan odoron...
NAGELSCHMIDT Vi uzas la vortojn de ŝia moŝto
Elinjo. Ŝi karakterizas la naturon de Mikaelo kiel palmodimanĉan.
Ankaŭ al tiu pedikulo vi eĥis vort-post-vorte sinjorinon Elinjo.
MARIA Mi ne hontas esti la eĥo de sinjorino
Elinjo. Ŝi ja estas tiu de nia Sinjor' Kristo...
NAGELSCHMIDT Kaj mi?
MARIA Ĉu vi?
NAGELSCHMIDT Kiam mi asertas: la regantoj ne estas la
mastroj de la glavo, do de la publika potenco, sed ties servistoj. Sekve ili ne
rajtus fari ajnon, kio ĝuste plaĉas al ili. Kies eĥo mi estas,
Maria, asertante tion?
MARIA Asertante tion vi estas la eĥo de via
kapo propra, falonta en la polvon.
Grinco de viaj vertebroj en la nodo de la ekzekutista ŝnuro, fileto.
NAGELSCHMIDT Kaj se mi diras tion ne en mia nomo, sed
laŭ Dia ordono... (Dume enpaŝas Kolhaas, kun lulĉevalo
subbrake. Kun rideto li aŭskultas la predikantan Nagelschmidt.) ...se
tiel mi parolas: la potenco de la glavo apartenas al la tuta komunumo, ne al
unusola homo, Danielo sep, Apokalipso ses; kaj se iu verdikto ne estas justa,
la kristana komunumo devas ĝin rifuzi, Nombroj kvar, verso deksep... kaj
se oni senfeligas kaj senplumigas ĉion, kio vivas, Miĥao tri...
KOLHAAS ...kaj se oni senfeligas kaj senplumigas,
petu kaj estos donite al vi, serĉu, kaj vi trovos, frapu, kaj estos
malfermite al vi, Mateo sep..., kara amiko Nagelschmidt.
NAGELSCHMIDT Bonvenon, Mikaelo! (Ili interbrakumas.)
KOLHAAS Vi jam denove brulincitas. Ĉu vi volas
instigi Marian al ribelo?
MARIA Nu, estus miraklo...
KOLHAAS Ĉu vi ĉiuj troviĝas en bona
sano?
MARIA Dank' al Dio, ni bone fartas, sinjoro.
Sinjorino Elinjo kun la infano en la preĝejo, la servistoj ĉe la
ĉevalaro... kaj ĉio en ordo. Kaj...
KOLHAAS Via filo Herse...
MARIA Jes, sinjoro, mia unusola filo...
KOLHAAS ...jam devas alveni. Mi direktis lin al
Tronka kun du nigraj ĉevaloj. Hieraŭ ili ekvojis el Lejpcigo, kaj mi
venis tra Dresdeno.
NAGELSCHMIDT Ĉu vi ne vendis la nigrajn?
KOLHAAS Sub tridek orguldenoj mi ne povas vendi
ilin. Kiaj estas tiuj du ĉevaloj, amiko?
NAGELSCHMIDT Eĉ kvardek ili valoras...
KOLHAAS Ne ĉevaloj ili estas, sed ebonaj
statuoj pakitaj en vato. En Lejpcigo mi aĉetis mirindajn sonoriletojn por
sur iliaj koloj.
MARIA Mi kuraĝus veti, sinjoro, ke laŭ
la peto de mia filo vi aĉetis ilin.
KOLHAAS Senpete - laŭ lia delonga deziro.
Knabino ne sopiras al sia amato, kiom via filo al belsonaj sonoriletoj.
MARIA Kiam ni ankoraŭ estis papistoj,
infanaĝe mia anĝeleto multe messervis. Li kutimas diri: veturi sur
ĉevalo kun sonorileto egalas kvazaŭ diservon.
NAGELSCHMIDT Kaj li messervas kun ĉevaloj. Gratias
agamus Domino Deo nostro... (Ridas.)
MARIA Blasfemulo (al Kolhaas) Via
moŝto faru ion por la savo de ĉi tiu homo. Sub niaj okuloj li
marŝas en la inferon aŭ almenaŭ sub pendumilon.
KOLHAAS Kion li denove misfaris?
MARIA Ĉu vi ne aŭdas, kiel malpie li
parolas pri sanktaj aferoj? Liajn agojn mi ne kapablas prijuĝi, por diri
nur ekzemplon, denove li frapis la kapon al
la kastelkomandanto, sed liajn vortojn mi orele atestadas, vi mem
aŭdis ilin, enpaŝante. Li incitas per ili la regantan potencon -
kontraŭ si mem kaj ankaŭ kontraŭ ni, li ja estas amiko de la
domo. Ne estu tiel tolerema al li, mi petegas vin! Toleremo estas kulpo...
Ankaŭ la tolerema boneco estas kulpo... (For.)
NAGELSCHMIDT Kulpo!
KOLHAAS Leĝere vi prenas la aferon.
Aŭskultu min, Karolo: la ribelo forpasis, Dio ripozigu la mortintojn. Benu
la sorton, pro ke parolante pri vi, ni ne devas diri: Dio ripozigu lin. Danku
la vivon al lia pastra moŝto doktoro Luther; ke vi obeis al li, al mi kaj
ne al Tomaso Münzer.
NAGELSCHMIDT Mi obeis al la diablo.
KOLHAAS Se tiel vi nomas la prudenton, la pacan
solvon de aferoj...
NAGELSCHMIDT ...ties bagateligon.
KOLHAAS Intertraktadon anstataŭ bruligado,
forton de amo anstataŭ hombuĉado, laŭleĝan validigon de la
vero anstataŭ leĝotreto, ĉio ĉi kune estu do diablo. Vin
savis ĉi tiu diablo.
NAGELSCHMIDT Ĉu doktoro Luther instruis ĉiam
ĉi tion? Haku, strangolu, piku kaj batu ilin, aperte kaj kaŝe, kie
ajn vi trovas ilin..., ĉar ne ekzistas pli damaĝa kaj diabla, ol la
ribelanta homo. Oni devas mortbati ĉiujn kiel rabiajn hundojn; se vi ne
mortbatos lin, li disbatos vian kapon kaj la tutan landon. Ĉi tie ne
paroleblas pri pacienco, nek pri indulgo; ni travivas la epokon de glavo kaj
kolero, ne tiun de pardono. Kiu verŝas sian sangon por la superuloj,
konsideriĝos vera martiro antaŭ Dio... kaj kiu mortas flanke de
kampuloj, eterne brulos en la fulga infero. Kiu diris tion? Ĉu ne doktoro
Luther diris tion?
KOLHAAS Mi scias. Tiam vi deturnis vin for de li. La
senesperiĝo igis lin tiel paroli.
NAGELSCHMIDT Bela prozorgo. Batu, haku, piku, strangolu
ilin laŭ la ordono de la amo, Epistolo dektri al la Romanoj, furaĝon,
ŝarĝon kaj vergon al la azeno, por la kampulo konvenas avenpajlo.
Kiel rabian hundon strangolu ilin, sen selekti, se troviĝus senkulpa inter
ili, Dio ja savus lin, kiel faris al Loto kaj Jeremio. Mi do estas Loto kaj
Jeremio. Min li savis. Ĉar krom ŝteli du ĉevalojn de sinjoro
Günther por la ribelantoj, mi faris nenion. Mi nur konsideradis, hezitadis.
KOLHAAS Ĉu vi insistas pri via fiksa ideo, ke
vi malsaĝe preterlasis la pendumilon? La radumadon? La ardan feron inter
viaj ripoj?
NAGELSCHMIDT Mia samsanga frato, mia onklo kuŝas en
la tero. Se ĝustatempe mi estus alkondukinta la ĉevalojn, ili
ankoraŭ povus forkuri.
KOLHAAS Ili estus povintaj resti ankaŭ en paco.
La ribelo estas subpremita. La ribelantoj do ne pravis.
NAGELSCHMIDT La vero apartenas ĉiam al la venkintoj,
kompreneble.
KOLHAAS Kia vero estas, kiu venigas siajn portantojn
sub pendumilon? Senrespondeca!
Almenaŭ fruenaskita. Kia racio, kia saĝo estas, kiu konsideras la
fruenaskitan veron vivtaŭga. Kiel vi opinius pri la Naturo, se ĝi
malsaĝigus kolombon ovumi en februaro, bovinon idumi en kraka frosto?
Ĉu vi ne dirus, ke la Naturo perdis la saĝon?
NAGELSCHMIDT La revolucio ne estas popola moro por
konformiĝi al datoj.
KOLHAAS Ĝi konformiĝu al sia propra forto.
Doktoro Luther povus naljpendigi siajn naŭdekkvin punktojn ankaŭ pli
frue en Vitenbergo. Per indulgencoj oni ja same komercis antaŭ 1517. Wesel
mokis la papon simio, vestita en purpuro jam cent jarojn pli frue, el liaj
sakroj tamen ne fontis reformacio. Devis okazi la granda kermeso kaj la
porkaĵoj de Tetzel en Saksio. Devis alveni la ŝanco! La eblo. Kaj
tiam li ne fiaskis, ĉar li ekparolis ĝustatempe. Kiu gardas sian
buŝon, tiu gardas sian animon; kiu tro malfermas sian buŝon, tiu
pereas. Memoru la sentencon de Salomono.
NAGELSCHMIDT Espero prokrastata dolorigas la koron. Same
de tie.
KOLHAAS Tamen kiel Münzer povis imagi al si, ke la
mondo renverseblas ĉiun duan tagon? Ĉu li ne estus devinta prefere
zorgi, por plisolidigi unue la venkon de Luther? Luther neniam malestimis la kamparanojn; por kiuj li ja tradukis
la Biblion nacilingven, se ne por la kamparanoj? Eĉ kiam li turnis sin
kontraŭ ili, li defendis iliajn interesojn, nian reformitan kredon. Se
tiam Luther - male al Münzer - ne gajnus al si la apogon de la feŭdularo,
ĉi tiu deviĝus apogi sin sur la armefortoj de la papo kaj nia nacia
afero estus definitive perdita. Tiukaze vi nun sidus en la prizono de la
papistoj.
NAGELSCHMIDT Estas liberaj, kiuj sidas en malliberejo.
Ĉar ili faris, kion ili devis fari. Ni estas sklavoj, Mikaelo: sklavoj de
la malbona konscienco. Dum la ekzekutistoj konfesigis mian fraton per ardaj
tenajloj, li memorigadis pri mi siajn ekzekutistojn, ke ili baldaŭ ekkonos
mian venĝon. Kvankam mi povas fari nenion. Mi havas nek monon, nek
armitojn; tre bone, se foj-foje mi povas frapfermi la buŝon al kelkaj
sinjoraj spurhundoj, kastelkomandantoj...
KOLHAAS Vi devas kvietiĝi, Karolo. Elinjo!
(Elinjo
venas kun Henriko ĉirkaŭ okjara.)
ELINJO Mikaelo!
HENRIKO Patro!
KOLHAAS Karaj miaj! Jen, kiom vi kreskis, Henriko!
HENRIKO Kion vi portis al mi el la foiro?
KOLHAAS Tuj... Se vi fermos la okulojn.
ELINJO Ankaŭ en la preĝejo li
senĉese demandadis: kion patro portis el la foiro? Nu, fermu la okulojn!
KOLHAAS Enportas la lignan ĉevaleton, lasitan
en la antaŭĉambro, sidigas Henrikon sur ĝin.) Nu, galopo!
ELINJO Hip-hop, ne foras Berlino...
HENRIKO Haku, strangolu, piku...
ELINJO (ŝtopante mane la buŝon al
Henriko) Tion ne... Ni ne hakas.
KOLHAAS Ni ne glavas.
ELINJO Estas la fabelo de onklo Nagelschmidt. Li
nur ne havas ĉevalon por tio...
NAGELSCHMIDT
Ne. Sed mi havos. (Ekiras.)
ELINJO Restu ankoraŭ, Karolo! Tagmanĝu
kun ni!
NAGELSCHMIDT El tio ree rezultos disputo. De Maria mi jam
ricevis mian porcion. (Ridas.)
ELINJO Pro la dimanĉo mi ne permesas disputon.
Vi ambaŭ silentos.
KOLHAAS Mi promesas...
NAGELSCHMIDT Ankaŭ mi.
KOLHAAS Jen kion mi portis al vi, Elinjo.
(Pendigas
ujeton kun arĝenta ĉeno ĉirkaŭ la kolon de Elinjo.)
ELINJO Amuleto! Arĝenta amuleto! Mi dankas.
Kiel ĝi malfermiĝas? En ĝi loĝas fortuno. Mi ne povas
malfermi ĝin.
KOLHAAS Atendu, mi montros... Sed divenu, kio
enestas!
ELINJO Ĉu ne fortuno!
KOLHAAS Ankaŭ. Sed por la okuloj...
ELINJO Por la okuloj... kio enestas?
KOLHAAS Armeo. Mia armeo.
NAGELSCHMIDT Ĉu armita?
KOLHAAS Anĝela. (Malfermas, rigardas
ĝin.) Mia unupersona anĝela armeo.
NAGELSCHMIDT Nu, per ĝi ne multe ni akiros.
KOLHAAS Nur per ĝi ni multe akiros. (mediteme) Post Dio sole per ĝi.
(Turnas la ujeton al Elinjo.)
(Elinjo
rigardas ĝin senvorte, dume aŭdiĝas voĉo de Maria el la
kuirejo.)
MARIA Nagelschmidt, rajdsoldulo!
(Nagelschmidt
elpaŝas kolerimpulse, post li la infano scivole.)
ELINJO (post longa silento) Kiu pentris min
tiel bela?
KOLHAAS Majstro el Dresdeno. Ĉu ĝi
plaĉas?
ELINJO Bela, pli bela ol mi.
KOLHAAS Nur pala reprodukto de la vera.
ELINJO Kiel li faris ĝin? Neniam li vidis min.
KOLHAAS Ĉu ne sufiĉas, se vidas vin mi?
ELINJO Al mi certe. Al la majstro malmulte.
KOLHAAS Mi diktis al li viajn trajtojn. Diktis sub
plumon... pli ĝuste sub penikon.
ELINJO Ne ruzumu! Blonda, dudeksesjara.
Ĝeneralaĵoj.
KOLHAAS Ho, ne tion mi diris, Mi diris: Elinjo...
ŝiaj okuloj estas kolomboj, malantaŭ ŝia vualo...
ELINJO Mi eĉ ne portas vualon...
KOLHAAS Ŝiaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe
la akvofluoj...
ELINJO Tuta nesto da kolomboj.
KOLHAAS Ankaŭ aliformaj, mi diris. Ŝiaj
okuloj estas kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la multpopola
pordego. Ŝiaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, deirantaj sur la deklivo
de la monto Gilead. Ŝiaj dentoj estas aro da ŝafinoj, kiuj elvenas al
la lavejo; ĉiuj estas en paroj, kaj ne mankas eĉ unu el ili. Kaj la
kapo, la formo de ŝia kapo estas simila al Karmel, ŝia vizaĝo
aspektas kiel la matenruĝo, estas bela kiel la luno, hela kiel la suno,
ĝi nur ne afliktiĝu: tiam ja estas terura kiel batalantaj
taĉmentoj... (Ili ridas.)
ELINJO (kun ludata koketemo) Kaj plu?
Ŝia kolo, ŝiaj ŝultroj, ŝia staturo?
KOLHAAS Poste mi tiel parolis: Kiel belaj estas
ŝiaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj
femuroj estas kiel ĉenringoj...
ELINJO Ĉu tiuj de la majstro aŭ de
Ŝulamit?
KOLHAAS Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj,
ĝemeloj de gazelino... kaj via staturo similas la palmotrunkon...
ELINJO Vi multe transsaltis kaj ion vi ellasis...
KOLHAAS Kaj via palato kiel vino bongusta, kiu
englitiĝas ĉarmege kaj glate, kiu paroligas la lipojn de la
dormantoj...
ELINJO Pro la ellasoj reĝo Salomono nun
prirespondigus vin...
KOLHAAS Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno kaj
via elparolado estas bela kiel peco de granato...
ELINJO Vi denove saltis... Via umbiliko...
KOLHAAS Via umbiliko estas kiel ronda pokalo... via
ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj...
ELINJO Atentu, la daŭrigo konvenas prefere al
vi: via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon... Jen kion mi
diros, se iufoje mi mendos bildon pri vi. Mia amato estas blanka kaj ruĝa,
distinginda inter dekmiloj.
KOLHAAS Lia kapo...
ELINJO ...estas kiel elektita, multekosta, pura
oro, liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo... liaj vangoj estas kiel
bedoj de aromaĵoj kreskigantaj bonodorajn plantojn... Kaj kiel plu?
KOLHAAS Nin ambaŭ trafas: Konservu min kiel
sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; ĉar la amo estas forta
kiel la morto, la ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol, ĝiaj
brulaĵoj estas Brulaĵoj de fajro, la flamo de la Eternulo...
ELINJO Forkuru, ho mia amato kaj similiĝu al
gazelo aŭ al cervo sur la montoj de aromaĵoj... forkuru, mia Mikaelo
kaj rigardu, kio okazis al Nagelschmidt.
(Ili
longe ridas. Kolhaas liberigas sin el ŝia brakumo kaj estas elironta. En
ĉi tiu momento komenciĝas ekstere senindulga frapbruado, laŭta
intervoĉado. Oni frapas sur pordo kaj fenestro. Unue Maria enkuras
terurite kun la infano, poste Nagelschmidt kun ia fusilo.)
MARIA Ho Dio! La tribunalaj servistoj.
HENRIKO Paĉjo, la tribunalaj servistoj. Batu,
haku ilin...
KOLHAAS Ni ne batas, ni ne hakas. Maria, elkonduku
la infanon!
MARIA Venu, anĝeleto! Venu, nu preĝu!
ELINJO Malfermu! Oni enrompos la pordon.
NAGELSCHMIDT Enrompos mi ilian porkomuzelon...
KOLHAAS Kion ili povas celi? (Malfermas la
pordon.)
NAGELSCHMIDT (Kaptas ĉebruste la doganiston,
malantaŭ kiu staras du armitaj solduloj.) Kiel vi aŭdacas... En
domon de honestulo, kiel vi aŭdacas tiel enrompi, vi latrono!
DOGANISTO Barono Venceslao de Tronka... Formetu la
manon de sur mi...
KOLHAAS Nagelschmidt!
ELINJO Karolo!
DOGANISTO Mi estas komisiito de barono Venceslao de
Tronka. Formetu la manon!
NAGELSCHMIDT Kune kun via vangosako, vi
hamstrovizaĝa!
DOGANISTO La soldato pafos...
KOLHAAS Nagelschmidt!
ELINJO Karolo, kvietiĝu!
KOLHAAS La komisiita moŝto bonvolu enveni.
DOGANISTO Ĉu vi aŭdas, kio estas respekta
tono?
NAGELSCHMIDT Kaj la frapego sur la pordo?
DOGANISTO Ĉu mi estus hamstrovizaĝa?
NAGELSCHMIDT Plej certe.
DOGANISTO Sed vi aspektas tia Münzer-vizaĝa, kio
ne tre modas...
Münzer-muzelo...
Dózsa-muzelo...
NAGELSCHMIDT Lasu la mortintojn, vi vermo!
DOGANISTO
...tia kostumo ne rekomendindas.
NAGELSCHMIDT Dankon por la takso. De soriko...
KOLHAAS Nagelschmidt!...
NAGELSCHMIDT Mi finis. Bela afero flanke de putoro.
DOGANISTO Ĉu mi havas la honoron renkonti
sinjoron Kolhaas?
KOLHAAS Mi staras je via dispono.
DOGANISTO Kiel mi diris al ĉi tiu... (Montras
fingre al Nagelschmidt.) mi estas la nova doganisto de lia barona
moŝto Venceslao de Tronka. Pardonu
pro la malpacienco!
KOLHAAS Certe vi havis kaŭzon por ĝi.
DOGANISTO Mia komisio urĝas.
KOLHAAS Kaj kio ĝi estus?
DOGANISTO La pasletero.
KOLHAAS Kia pasletero?
NAGELSCHMIDT Kiu jukas ĝuste en mia manoplato.
DOGANISTO Sinjoro Kolhaas, mi petas vin. Se lin
senĉese jukas la mano, mi ne povas paroli.
NAGELSCHMIDT Ne nur la mano: ankaŭ la piedo jukas.
DOGANISTO Jen vidu...
KOLHAAS La sinjoro doganisto havas komision, ni lasu
lin plenumi ĝin! Do, kia pasletero?
DOGANISTO Rilata al ĉevaloj... Certa servisto
Herse de via moŝto troviĝas tie.
KOLHAAS Kie tie?
DOGANISTO En la kastelo de Tronka. Retenita. Li estis
veninta kun du nigraj ĉevaloj el Lejpcigo. Ĉevaloj kun sonoriletoj.
KOLHAAS Ĝuste.
DOGANISTO Li ne havas pasleteron.
KOLHAAS Kiu ĝin postulas?
DOGANISTO Lia barona moŝto Venceslao. Antaŭ
nelonge li ricevis ĉi tiun privilegion.
(Dume
Elinjo elserĉas paperojn el kesteto, transdonas ilin al Kolhaas.)
KOLHAAS Pri tio jam temis ankaŭ pasintmonate.
La notariejo de Dresdeno deklaris: laŭ niaj leĝoj la kastelmastro de
Tronkenburg rajtas postuli pasleteron de neniu persono honeste komercanta.
DOGANISTO Tio vere ĝustas.
KOLHAAS Do?
DOGANISTO Laŭ mia eksterofica konvinkiĝo mi
mem diras: li ne rajtas postuli ion tian. Ankaŭ mia patro estas
ĉevalkomercisto.
NAGELSCHMIDT Ankaŭ lia patro. Ke lian patrinon...
DOGANISTO Bedaŭrinde mi enoficas. Ankaŭ mia
opinio laŭoficas. Se mankas pasletero: ambaŭ nigraj ĉevaloj
restos transbariere, konfiskitaj.
ELINJO Kontraŭjure. Vi ne rajtas fari tion.
KOLHAAS Trankviliĝu, kara! La sinjoro doganisto
ne kulpas prie...
DOGANISTO Bedaŭrinde.
NAGELSCHMIDT Bedaŭrinde. Li eĉ bedaŭras
vin. Pro nura bedaŭro li enrompas la pordon. El ofica konvinkiĝo. Ke
la Dio de la larmanta ekzekutisto! Dio mia, kiam vi pendumos la larmantajn
ekzekutistojn?! Honestajn ekzekutistojn sendu al ni, Sinjoro...
KOLHAAS Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via
Dio!
NAGELSCHMIDT Tiam benu min, Sinjoro, per la trankvilo de
Kolhaas!
DOGANISTO Ĉu vi bonvolas vidi, kiel ventkapa li
estas? Mi petas la pasleteron, via moŝto, aŭ la elaĉeton,
kontante kvindek groŝojn. Alie la ĉevaloj restos retenitaj. Tiuj
belegaj ĉevaloj.
KOLHAAS Sed tion mi ja ne lasos...
NAGELSCHMIDT Finfine!
ELINJO Jen la mono. Lasu iri tiun malfeliĉan
serviston! Ekde semajno li jam survojas.
DOGANISTO Estas tubero en la afero, sinjorino:
ankaŭ la servisto estas ja tiel Münzer-pasia. Pugne li ĵetis sin sur
la armitan gardiston.
ELINJO Ĉu oni ne traktis lin krude?
KOLHAAS Rapidu, sinjoro, kun via mono! Liberigu la
malfeliĉan Herse! Ĉi tiujn dudek groŝojn transdonu al li, li jam
certe konsumis la vojprovizon. Li konduku la ĉevalojn unue ĉi tien.
Mi volas vidi ilin.
DOGANISTO Mi diros, sinjoro. Dio restu kun ĉi tiu
domo!
NAGELSCHMIDT Nu jes. Li ja kuniras viaspecajn.
DOGANISTO Ĉu vi bonvolas vidi? Li rekomencas.
KOLHAAS Dio vin benu!
NAGELSCHMIDT Kio? Mia botopinto! La pugaĉon de la
mizerulo! Kie lia ofica konvinko sidas.
DOGANISTO (lerte elsaltinte tra la pordo antaŭ
la piedfrapo) Ĝis repiedbato! (For.)
NAGELSCHMIDT Talpogrilo! Vidu, kure li reakiras sian
kuraĝon.
ELINJO Kvietiĝu, Karolo! Hodiaŭ nenio
fareblas pere de kuraĝo. (Eniras la kuirejon.)
KOLHAAS (post longa silento) Prave. Nenio
fareblas pere de kuraĝo...
NAGELSCHMIDT Kuŝas en la naturo de la kuraĝo,
ke ĝi ĉiam trovas frapindan doganistan vangon. Kien ajn oni turnas
sin: nuraj frapjukaj, malamuzaj muzeloj alrikanas. Kaj ĉiuj, sen escepto
kantas pri leĝoj.
KOLHAAS Tiuj kantas pri leĝoj: ni validigas
ilin. En viaj sangonebulaj rigardoj ĝuste niaj rajtoj turniĝas
kontraŭ ni.
NAGELSCHMIDT Ĉu niaj rajtoj?
KOLHAAS Niaj rajtoj! Ĉu la Dresdena
ĉefnotario suĉis siajn vortojn el la fingro? La princo elektisto, vi
bone scias: estas partiano de la leĝa ordo. Vi ne scias, ĉar...
NAGELSCHMIDT ...Ĉar per unu mano li donas leĝon
kaj per la alia piedo li distretas ĝin. Piedfrapas ĝin en ĉiu
tago, en ĉiu horo kaj en ĉiu minuto. Tiu fama leĝdona mano
egalas al: servista mano. Servas al imperiestraj interesoj kaj frapantaj
piedoj. Latronoj de Tronka.
KOLHAAS Venceslao de Tronka eĉ image ne egalas
registaron, nek imperian asembleon. La princo elektisto volas
rekvietiĝon...
NAGELSCHMIDT Rekvietiĝon!
KOLHAAS Finiĝu tiuj multaj arbarbruloj.
Ankaŭ Münzer devus tiutempe konsciiĝi pri tio. Li elbatalis por si
kvindekmil pendumilojn. La animo de via propra frato sidas en la ĉielo.
Kiun li elaĉetis per tio?
NAGELSCHMIDT Sin mem.
KOLHAAS
Kristo elaĉetis nin ĉiujn.
NAGELSCHMIDT Ne egalmezure.
KOLHAAS Vi kriadis "egaleco". Oni egaligis
vian domon kun la tersurfaco. Nun vi volus kompreneble: ĉiuj kunhavu vian
ofendon. Vi estas egoisto, Karolo, la homoj jam senspiriĝis en la religiaj
disputoj, ribeloj kaj sepultado de mortintoj. Ili volas vivi: labori, eduki
infanojn, viziti foirojn; post tiom da tumultoj repreni spiron, anstataŭ
armilojn, forĝi dompordojn... fenestrokradojn. Trasidi almenaŭ unu
Kristnaskon pace. Vidu, apenaŭ ni reformis nian kredon, jam novaj
reformatoroj leviĝas, libertinoj kaj rebaptistoj, kia paco do kreskos el
tio?
NAGELSCHMIDT Ne supozu, ke mi venis por enkonduki pacon
sur la teron; mi venis por enkonduki ne pacon, sed glavon...
KOLHAAS Jes. Diris Kristo. Sed Nagelschmidt ne
konfuzu sin kun la filo de Dio. Remetu vian glavon; ĉar ĉiuj, kiuj
glavon prenas, per glavo pereos. Ankaŭ tion diris Li. Ĉu mi povas
peti ion de vi? Domaĝu, se eblas, la bonan famon de mia domo! Vi frapas la
flankon al tribunala servisto; nature, vi fuĝas al mi. Ne miskomprenu min:
venu kiel en propran hejmon. Sed ĉiu tribunala servisto frapita
surbuŝe rakontas al sia estro: la amiko de Mikaelo Kolhaas faris tion. Vin
oni persekutas kaj al mi kaj miaj ĉevaloj venĝos sin. Lastan fojon iu
bruligis la orelojn de la stelfrunta beja ĉevalo. Vi ĉikanis baronon
Günther, kaj ĉi tiu amikas kun Venceslao.
NAGELSCHMIDT Sekve pro mi vi pagis ankaŭ la
pasmonon...
KOLHAAS Mi ne povas scii...
NAGELSCHMIDT Tiukaze mi repagos la punon. Jen kvindek
groŝoj.
KOLHAAS Mi ne volis ofendi vin.
NAGELSCHMIDT Mi ne volis damaĝi vin.
KOLHAAS Karolo, mi petas vin per Dio: ne mistordu la
sencon de miaj vortoj. Mi levis la voĉon en intereso de ni ambaŭ, por
la trankvilo de Elinjo kaj mia filo. Kial vi vundas min per tio, ke mi
viasupoze domaĝas kvindek mizerajn groŝojn?
NAGELSCHMIDT Vi timas perdi vian kvindekgroŝan
trankvilon.
KOLHAAS Ĉu por tiom vi taksas miajn principojn?
NAGELSCHMIDT Por tiom taksis tiuj el Tronka...
KOLHAAS (eksplode) Sufiĉas! Nun jam
sufiĉu, Karolo! Se ne aliloke: en nia interrilato ĉesigu la
leĝorompon! Ĉesigu la leĝotreton!
NAGELSCHMIDT (ride) Ĉu mi?! Nagelschmidt, la
leĝorompulo, la leĝotretulo!
KOLHAAS Estas mia laŭleĝa rajto, ke vi ne
ofendu min en mia honoro! De Dio ricevita rajto mia estas ŝirmi eĉ
kontraŭ al vi la trankvilon de mia familio. Ĉu vi konsideras min solulo? Ĉu vi pensas: mortintoj
vivas ĉi tie kun mi? Fantomoj?
NAGELSCHMIDT Dio! Vi revenigis lian voĉon!
KOLHAAS Vi povas havi cent vivojn, riski ĉiujn
cent en ĉiuj minutoj; sed konsciigu al vi, Elinjo kaj tiu senkulpa infano
havas nur unusolan vivon; antaŭ Dio mi ŝuldas respondecon por ili.
Aŭ la Di-Sinjoro konfidis ilin al vi?
NAGELSCHMIDT Ĉefanĝela alvoko!
KOLHAAS Se tio estas por vi kvindekgroŝa
honoro...
NAGELSCHMIDT Mi diris: trankvilo.
KOLHAAS Indiferente! Se kvindekgroŝa: estu do
tia. Kaj kiomas la via? La sorton de kiom da animoj vi portadas? Katenojn
surmetitajn de kiom da kreitoj perdutaj sen vi? Ĉiutage vi povos riski vian haŭton; vi estas libera -
en la senrespondeco. En la kurado kontraŭmuren!
NAGELSCHMIDT Kaj ankoraŭ en kio?
KOLHAAS En lasi vin buĉi! Lasi vin suprentiri
sur pendumilo! Lasi vin radumi! Sed nur vin mem! Ne ludu je la vivo de aliuloj!
Tiu bandito nomis vin Münzer-vizaĝa. Münzer-pasia vi estas, jen la tubero
en la afero. Per nura pasio nenio akireblas.
NAGELSCHMIDT Nek per preĝo!
KOLHAAS Ne per preĝo. Nek per via
venĝsoifo. Haku, piku, tranĉu! Tiel vi gurdas al aliuloj, ja eĉ al
mia filo! Al sensciulo! Haku, piku! Ja tiel via Münzer: ni lasu kuri la popolon
al sia certo - sia perdo: al paradizo de senrespondecaj promesoj. Ĉar
ĝi malestimas, ĉu ne, la kvindekgroŝan trankvilon. Ĉar
ĝi preferas, ĉu ne, esti palisumata kaj ke la superforto sternu
ĝiajn intestojn sur bariloj! La
superforto, Nagelschmidt! La subtaksita
kontraŭulo kaj la stulteco. Ne tuŝu vian malamikon, dum vi ne certas,
ke vi povas senkapigi lin! De-kiama estas ĉi tiu averto? Al kiuj ĝi
parolas, se ne al stultuloj, aventuristoj, falintaj en militaj sciencoj kaj
aritmetiko: doganistoj de la facilkredemo.
NAGELSCHMIDT Tiel mi amas vin! Pli laŭte per tiu
voĉo!
KOLHAAS Ne moku! Dekmiloj da orfoj kaj vidvinoj
priploras la falintan facilkredemon. Notu al vi, Nagelschmidt: kiu incitas
ribelon kaj ne venkigas ĝin: estas masakrulo.
NAGELSCHMIDT (ĉi-foje ankaŭ li ekster si)
Vi mensogas! (Elinjo enpaŝas.)
KOLHAAS Ĉu mi mensogas? Al tio ĉi mi povas respondi nur per glavo...
for de ĉi tie! For el mia domo!
ELINJO Mikaelo! Kio okazas? Karolo, per amo de
Dio...
NAGELSCHMIDT Promenas lia menso.
ELINJO Ĉu neniam finiĝos ĉi tiu
disputo! Kion vi atendas de la barono de Tronka, se tiel aĉe vi mordas unu
la alian? Mikaelo, kara, reprudentiĝu! Tiel sangoŝaŭma neniam mi
vidis vin. Glason da akvo... Sedativon... (For.)
NAGELSCHMIDT Pardonu min, Mikaelo.
KOLHAAS Vi bone scias, Karolo, Münzer mi kritikas,
sed ne akuzas. Kvankam ploras mia koro. Vi ja mem povis vidi vojaĝante al
Lejpcigo kaj eĉ pli preter Frankenhausen la larmokulajn postrestintojn de
murditaj kamparanoj. Onidire, sur la batalkampo eĉ nun amase vagadas
virinoj, infanoj...
(Elinjo
envenas kun glaso da akvo, metas ĝin senvorte antaŭ Kolhaas.)
KOLHAAS ...plorante kolektas bagatelajn
memoraĵojn de la falintoj... Bone vi scias, ja ankaŭ via frato
ĉeestis. Ĉu vi ankoraŭ memoras la raporton de Melanchton? Kaj la
malfeliĉuloj nur restis starantaj kaj kantadis. Ni petas vin, ho Sankta
Spirito! Kvazaŭ freneziĝintaj, ili nek defendis sin, nek forkuris. La
princaj taĉmentoj forhakis sesmil el okmil. Münzer certigadis al ili: ne
timu, Li ŝirmkaptos ja ĉiujn kuglojn, Dio ja tiel promesis. Kvankam
Dio promesis al neniu ion tian.
NAGELSCHMIDT (Nur geste indikas, ke Melanchton diris
ne la veron, poste) Kaj kio farendas ĉi-kaze?
KOLHAAS Restas la vojo de la leĝo, la Sankteco
de la Leĝo. Ni tenu nin al la proklamitaj leĝoj: ankaŭ tio
sufiĉas kiel delikto.
(Bojado
defore, poste sonorileta sono: laŭritme de tirpaŝoj sonas du
sonoriletoj. Kolhaas kaj Elinjo rapidas alfenestre. Ŝultrofale Nagelschmidt
restas sidanta.)
ELINJO Herse! Li alvenis...
KOLHAAS Kun miaj ebonaj selĉevaloj pakitaj en
vato. Ni rigardos la ĉevalojn, Karolo, ĉu?
ELINJO Maria! Jen via filo, Maria!
(Herse
enpaŝas, duone mortbatita, kun la sonoriletoj de la ĉevaloj enmane.)
ELINJO Sankta ĉielo! Maria!
MARIA (enkuras eksplode) Herse! Kio al vi,
filo mia? Ĉu vi mutiĝis? Mutiĝis aŭ ebriiĝis?
NAGELSCHMIDT Ambaŭ...
ELINJO Plena de koto! Plena de sangobluoj.
KOLHAAS La ĉevaloj, kie ili restas? Kie vi
lasis la ĉevalojn?
MARIA Kvazaŭ el inter porkoj
leviĝinta... parolu, kio okazis al vi? Ĉu mi demetu al vi la jakon...
Sidiĝu, malfeliĉa. Li ŝanceliĝas... Bonvolu ne koleri lin,
via moŝto. Vi bonvolas lin koni... Li ne kutimas fari ion tian... Herse...
Filo Herse!
KOLHAAS Kie restas la ĉevaloj? Mi konfidis al
vi la ĉevalojn. Kial vi deprenis la sonoriletojn?
ELINJO Trinku iom da teo, mia filo!
MARIA Peston, ne teon. Kial vi ne respondas al lia
moŝto? Kie oni drinkigis vin, Dia plago? Via moŝto bonvolu ne koleri
lin. Vi bonvolas scii, meminiciate li neniam drinkas. (Frotas la kapon al
Herse.) Lia kapo plenas de lezoj, sinjorina moŝto. De kie tiom da
lezoj sur via kapo, he, filo? De drinkaĵo ne eblas. Diru, ĉu vi falis
el la selo?
KOLHAAS Elrigardu, Karolo, ĉu la ĉevaloj
ne staras en la korto?
NAGELSCHMIDT Se ili ne glitis tra lia gorĝo, ili
troviĝas ie. (For.)
ELINJO Ni kuŝigu lin! Humidan kompreson sur
lin, Maria.
MARIA Nu venu, fileto. Tian honton sur nia
senkulpa kapo...
KOLHAAS Kie vi lasis la ĉevalojn, Herse?
MARIA Morgaŭ li diros, via moŝto. Li fariĝis tre vortŝpara. Ĉu
vi ne mutiĝis? La ĉevalojn! Kio okazis? Respondu al lia moŝto!
HERSE Mi ...trabatita.
MARIA Trabatita. Vi ne mutiĝis. Vi nur lasas
pendi la kapon. (Frapetas al li la vangojn, poste ekkolere vangofrapas lin.)
Rekonsciiĝu! Sankta Maria en la ĉielo! Via moŝto... Sinjorina
moŝto... Bonvolu alrigardi! Sango fluas el lia buŝo... El liaj
pulmoj... Filo amata!
KOLHAAS Mi vokas la kuraciston. Elinjo...
prizorgu... li kuŝu senmova...
MARIA Filo Herse... Filo amata...
KURTENO
DUA AKTO
UNUA
BILDO
Scenejo:
sama kiel en la unua akto. Elinjo vojpreparas sin. Henriko sur sia
lulĉevalo. Somera tago. Pordo malfermita.
HENRIKO Haku! Haku!
ELINJO Ni ne hakas.
HENRIKO Strangolu!
ELINJO Ni ne strangolas.
HENRIKO Strangolu! Piku!
ELINJO Kiomfoje ripeti al vi, Henriko? Jam
ĉesu strangolumi! Elseliĝu, iru preni intermanĝon.
HENRIKO Panjo! Vi kien?
ELINJO Mi foriros, sed baldaŭ mi revenos.
HENRIKO Baldaŭ? De kie?
ELINJO De ĉi-nefore. Mi hejmenkondukos la
ĉevalojn de via patro.
HENRIKO Ĉu patro ne povas rekonduki ilin?
ELINJO Li havas aliajn farendojn.
HENRIKO Al mi kion vi portos?
ELINJO Kion vi petis. Sonorileton por sur la kolo
de via ĉevalo. Iru, fileto, manĝi!
HENRIKO Kunportu min, panjo...
ELINJO Kien kunporti vin? Kien vi ŝatus?
HENRIKO Nenien, nenien! Vi nur kunportu min!
ELINJO Ho, neeble. Rajdistoj tie tre galopas. Jen
kiel nun ĉi tie.
(Defore
krioj, huffrapado, poste Nagelschmidt ensaltas tra la pordo kaj de tie rekte
malantaŭ la lavniĉon.)
HENRIKO Karolo...
ELINJO Ĉit!
KASTELSOLDULO (En.) Pardonon, sinjorina
moŝto...
ELINJO Nenia pardono. Kiel vi aŭdacas tiel
rompenveni?
KASTELSOLDULO Ĉevalŝtelisto...
ELINJO Nenia ĉevalŝtelisto! En domo de
nobelo ne serĉu ĉevalŝteliston!
HENRIKO Haku... (Elinjo ŝtopas al li la
buŝon.)
ELINJO Ne ĝenu la interparolon!
KASTELSOLDULO Haku... Do ankaŭ la infano...
ELINJO La servistoj ekstere hakas rapon. De ili li
lernis.
KASTELSOLDULO Hm.
ELINJO Sed se vi volas havi ankaŭ vian kapon
miksita furaĝe inter rapoj, trankvile ĝisatendu mian edzon.
KASTELSOLDULO Mian saluton al lia moŝto. (Rapide
for.)
NAGELSCHMIDT (Ridante aperas.) Bone vi timigis
lin, Elinjo. Se li scius, ke Mikaelo reĵetus sur lin nur panon. Ne koleru.
Mi promesas: mi ne plu faras leĝon por mi. Ĉi tiu estis mia lasta
indigno.
ELINJO Kion vi refoje fifaris?
NAGELSCHMIDT Certaj moŝtaj personoj, ĉu ne,
deŝiradis la ĉemizon, pantalonon de Herse. Tramordadis liajn gantojn,
duone konsumis liajn orelojn. Kaj mi venenis ilin.
ELINJO Nu ne...
NAGELSCHMIDT Ok
kadavroj... ok kaj duono, pro ke unu fortrenis sin.
ELINJO Jesuo!
NAGELSCHMIDT Aŭskultu ja, kia silento ekregis
ĉirkaŭ la kastelo! Nek bojado, nek hojlado. La hundaro
transdormiĝis en pli noblan eston. Kiel kvietas, ĉu ne, la atmosfero?
(Hundo hojlas.)
ELINJO Anstataŭ hundo Dio donas hundon.
NAGELSCHMIDT Ĉi tiu estas la duonmorta. Restis nur
kvindekprocenta hundo. Min ĝi malbenadas. Rajte de la lasta hojlo.
ELINJO Kaj miaflanke la lasta averto, Karolo...
NAGELSCHMIDT Mi ĵuras, ekde hodiaŭ nur la leĝo...
Kion Lia Sankteco La Leĝo diras.
HENRIKO Kiu leĝo? Kie la leĝo loĝas?
NAGELSCHMIDT Ĉu Lia Sankteco La Leĝo? Ĉu
onklo Leĝo? Mi klarigos.
ELINJO (Prenas la infanon en la sinon kaj
elirante) Ni ne edukas banditon el la infano.
NAGELSCHMIDT Banditon. Por eviti kulpojn li ja bezonas
scii: onklo Leĝo egalas al la imperiestro, la princo elektisto, Venceslao
de Tronka kaj la kancelario. Onklo Leĝo reguligas la konduton, la laboron,
la amon, en Ĝenevo - kiel ni aŭdis - la jupolongon kaj la virtojn
fermigante en turon la malĉastajn virinojn; onklo Leĝo zorgas, ke ni
observu la fastotagojn, liveru vinon, tritikon, kokinojn, porkojn kaj iufoje
niajn filinojn al la bienulo; kiajn skulptitajn bildojn ni rajtas teni en nia
domo, kion ni sonĝu, kion ni legu,
pri kio kiamaniere ni opiniu... Unuvorte, onklo Leĝo tranĉas al ni la
padon, sur kiu ni pasu. Sur ĝi li bastonpelas nin al la paradizo.
ELINJO (aŭskultinta el la pordoframo)
Ĉiu vorto via estas regulrompo. Se kun vi mi iros al Berlino, la princa
korpogardo arestos vin.
NAGELSCHMIDT Mi restos muta.
ELINJO Via hundvenena pasio estas ĉizita al vi
sur la vizaĝo.
NAGELSCHMIDT Proksime al nia reganto mi alprenos mian
plej mildan fizinomion. Mi kondutos laŭeble plej fie: pie kaj humile.
Serioze mi preparas min por la vojo, Elinjo. Anstataŭ skermado mi ekzercis
min ankaŭ hodiaŭ en la fideleco al la imperiestro.
ELINJO Kvazaŭ ornamitan pordegon, propramane
vi skulptas vian pendumilon. Kaj la kaleŝo ankoraŭ ne veturpretas.
NAGELSCHMIDT (ekiras vigle eksteren, zumkantante)
Ĉar ne decas, nek necesas por montano simpla fost'...
(Kolhaas
venas kun Francisko Müller.)
KOLHAAS Elinjo! Nia savanto, sinjoro Francisko
Müller, la plej dokta jurdoktoro de Brandenburgo...
ELINJO Francisko!
MÜLLER Nu vidu! Elinjo ne ĉikanas, ĉar
iam mi petis por ŝia mano. Mikaelo senĉese sinjormüllerumas min.
ELINJO Certe tone de respekto.
KOLHAAS Kial ne respekti lin! La plej altan
konsilanton de la princa kancelario, frekventantan eĉ la Berlinan
kortegon... Nian peticion formulos do li, Francisko.
MÜLLER Francisko formulos ĝin kaj sinjoro
Müller kondukos Elinjon antaŭ la reganton.
ELINJO Eterne mi dankos vin, Francisko. Loku vin
oportune kaj rakontu iom... Dio mia... kiom da jaroj ni ne vidis unu la alian?
MÜLLER Pasis precize ok jaroj, ekde ke vi, kvankam
afable kaj per molaj vortoj, tamen rifuzis min, ĉar - kiel dirite -
ĉi tiu fripono estas reĝo Salomono...
ELINJO Li estis por mi la Alta Kanto...
MÜLLER ...la Alta Kanto Kaj sinjoro Müller, ej,
sinjoro Müller: la obsedito de juraj sciencoj, de malvarmaj paragrafoj.
Finfine, kiel vi ambaŭ scias, mi kunligis min kun la jurisprudenco. Sen
virino, infano mia vivo dezertas, sed... kiel diri... libere mi juĝas nun
pri tio, de kio mi iam estis obsedito. Lasu veni al mi la infanojn, la
venĝon, la ĵaluzon, la amon, lasu veni al mi la junulojn, la
aĝulojn kaj la vidvinojn; la amon kaj la ŝtelitajn azenojn, la
venĝon, la funebron, la marodistojn kaj envultistinojn, la falsajn
profetojn, la persekutatojn kaj persekutantojn, la trompantojn kaj trompitojn,
la sinjoron kaj lian serviston, edzon kaj amatinon, la nepagitan imposton kaj
la neglektatan preĝon, la erarintan pastron kaj la vagantan hundon,
ĉion, kio vivas, kio spiras, do pekas. Ĉar ne ekzistas pli falema
estaĵo ol la homo. Juĝata laŭ nia nuna jurisdikcio: se li
ekparolas, li kulpas per ĉiu sia centa... centtria vorto kontraŭ iu
leĝo. Kaj ĉu vi havas ideon pri tio, kion la homoj kunbabilas de
mateno ĝis vespero? Kion kungestas surdmutuloj?
ELINJO Kaj kiu observas tion? Ke per ĉiu
centa... centtria...?
MÜLLER Kiuj oficas tiucele. Ja.
ELINJO Terure.
MÜLLER Kiel senkulpigi la homon, se liaj kulpoj ne
estas registritaj? La socio samas kiel... anserhepato en fritpleto! Ne
atentata, ĝi misbrulas.
ELINJO Lasu veni al mi... Antaŭ tribunalon. La
samon diras Nagelschmidt.
MÜLLER Kiu Nagelschmidt?
ELINJO Ho, nenio. Nur io venis al mi en la kapon.
Vi ja havas enorman potencon en la mano!
MÜLLER Ja ne! Ankaŭ super mi staras iu kaj
ĉi tiu diras: lasu veni al mi sinjoron Müller. Kaj iom de pli supre: lasu
humilrampi al mi sinjoron Kallheim, kiu mem estas nur plilongigo de la plej
supera mano. En kiun li, ni esperas, Elinjo povos meti la plendon de la brava
ĉevalkomercisto. Nia amiko Mikaelo malsereniĝis.
ELINJO Kio malbona, kara?
KOLHAAS Mi nur enpensiĝis. Kunkalkulis miajn
kulpojn.
ELINJO Ĉu viajn kulpojn... Diru, Francisko:
kian sorton havos Mikaelo, se viaj registristoj metos sub akuzon la tutan
homaron, la tutan anserhepaton?
MÜLLER Absolvo, memkompreneble. Kun li ni
rekomencos la Edenajn tagojn. Kaj mi, kiel Lucifero envios lin plu pro la
beleco de Eva. (Ili ridas.)
ELINJO Por la komplimento mi portos ion por trinki.
Kaj ensendos Herse por la peticio. (For.)
MÜLLER El plendo ĝermas la vero. El la ovetoj
de plendoj elkoviĝas la paseroj de la rekompenco. Do la afero
komenciĝis tiel, ke barono Venceslao de Tronka retenis vian serviston kun
la du nigraj ĉevaloj. (Skribas.)
KOLHAAS Kaj de tiam li vomas sangon.
MÜLLER Tion nur fine. La drama knalo
konserviĝu por tiam. Ankaŭ la mizero, kiel en greka dramo, devas esti
redaktata. Alimaniere ĝi restas senefika. Do oni postulis senrajte
pasleteron de via servisto... (Herse envenas.) ...kvankam la Dresdena
ĉefnotariejo... jes... Kio poste okazis?
KOLHAAS Rakontu, Herse, kio poste okazis?
HERSE Ĉu post la draŝado?
MÜLLER Ankaŭ la draŝado restas por la
fino.
HERSE Tuj ĉe la komenco mi ricevis ĝin.
MÜLLER Kiel la afero komenciĝis?
HERSE La kastelkomandanto demandas: de kie mi
venas? Mi diras: mi iras hejmen.
MÜLLER Pro tia respondo ankaŭ mi igus vin draŝi.
Diru precize: kial oni ĵetis la ĉevalojn en karceron, post kiam via
mastro, sinjoro Kolhaas pagis la kvindek groŝojn al la doganisto?
HERSE Ĉu la ĉevalojn? En karceron? En
stalon.
MÜLLER En karceron. La princo elektisto estas
ŝateganto de ĉevaloj. Do ni devas igi lin ekdomaĝi la
ĉevalojn. Ĉu oni batis la ĉevalojn?
HERSE Min oni batis!
MÜLLER Tio estas alia afero. Ĉu oni mistraktis
la ĉevalojn?
HERSE Kontraŭe. Algalopis sinjorido Venceslao
kaj lia amiko Günther. Kiom mi postulas por ili? Kvardek orguldenojn. Tro
multas, ĉu ne? Mi montru la pasleteron. Mi ne havas ion tian. La doganisto
forgalopis por la kvindek groŝoj. Tiam sinjorido Venceslao diras, ke mi
ligu la ĉevalojn en la stalon. La stalo estis plena; mi do konduku ilin en
la porkejon. Sed tien neniel mi povas konduki ilin. La porkejo ja svarmas de
puloj. Ke mi tenu la buŝon. Mi tenos ĝin, sed la ĉevalojn ni ne
mizerigos. Ili alte tenas la kapon, frakasiĝos en la porkejo. Kaj mi alte
tenas la nazon, jen tiel parolas la kastelkomandanto, kaj donas kelkajn
glavofrapojn sur mia dorso. Tio eksufiĉis al mi, kaj ek en la selon, rekte
al la ĉefpordego. La kastelkomandanto ekfajfis, oni fermis la pordegon, du
gardistoj depuŝis, piedtraktis min, unu tretis al mi sur la ventron,
aperis hundoj, ili tiris-ŝiris, tramordadis min, jen rigardu min, kaj por
ne morti tie, en la korto, oni ĵetis min trans la barilon. Mi svenis. Kaj
jen nun mi estas ĉi tie. (Krie.) Bonvolu alrigardi!
MÜLLER Dankon. Vi povas foriri.
HERSE Mi forgesis diri, ke mi ankaŭ
strangolis du hundojn.
MÜLLER Tion ni ne emfazu.
KOLHAAS La princo elektisto ŝategas ankaŭ
la hundojn.
HERSE Do preferindus, via moŝto, transbaptigi
nin al hundoj. (For.)
MÜLLER Kaj ĝuste li miras, se oni draŝas
lin.
KOLHAAS Kaj ĉu vi ne miras?
MÜLLER Jam
la miro mem egalas ian mildan specon de eksceso. Do la ĉevaloj restis tie.
KOLHAAS Skribe mi pruvis la malpravecon de la
postulo de l' kastelmastro. Ĉi tiun parton de la proceso mi gajnis. Prezo
de ses miaj ĉevaloj elspeziĝis por tio. La barona moŝto
Venceslao igis min voki, por transpreni la du nigrajn ĉevalojn. El la
porkejo.
MÜLLER (Rapide skribas.) El la porkejo...
KOLHAAS Dum ses monatoj miaj du belegaj ĉevaloj
laŭvorte nuliĝis. Mi ne povis transpreni tiujn du kotŝmiritajn
ĉevalaĉojn kuntenatajn de nuraj ostoj kaj haŭto. Mia postulo en
la dua parto de la proceso estis: estu redonita al mi, kio estis forprenita. En
la Dresdena prokurejo oni dormigis mian apelacion en la tirkesto.
MÜLLER Ne dormigis. Oni false prijuĝis
ĝin. La ofico, kara amiko, estas unueca, solidara familio. Ne konsilindas
kalumnii eĉ unu membron de la familio. Do...
KOLHAAS Oni dormigis ĝin!
MÜLLER ...sekve de falsa klasifikado...
KOLHAAS Du parencoj de barono Venceslao intermikis
sin en mian aferon. Sinjoro Hinz, la trinkverŝisto de la reganto kaj
sinjoro Kunz, kortega ĉambristo. (Ĉi tion Müller ne skribas.
Ankaŭ poste: nur kion li konsideras ĝusta.) Tiel okazis, ke la
supera instanco resendis mian plendon por prijuĝo al tiu, kontraŭ kiu
mi prezentis ĝin: al la kastelmastro de Tronka. Ĉi tiu formo de la
leĝotreto nun jam ĝeneralas. Sekve de tio plendantoj, anstataŭ
esti laŭleĝe defendataj, venas en la manojn de la plenditoj: viktimoj
al la pugnoj de la atencintoj. Ĉu estas vere, ke vi murdis ĉi tiun homon?
Kalumnio, insinuo - krias la murdinto kaj oni frapas la buŝon al la
kadavro.
MÜLLER Vi tro forvagis...
KOLHAAS Kion asertas sinjoro Venceslao? Oni ne
trabatis la serviston, sed dum la fuĝo li frakasiĝis. Miaj
ĉevaloj estis bone tenataj, sed estante harfenda, mi lasis ilin al la
furaĝado far la kastelmastro, tiel do mi ne postulaĉu. Kaj vidante
tiom da mensogoj mi petis provincestran protekton en Brandenburgo, kanceliero
Kallheim, la bofrato de la Tronkaano mesaĝis al mi: anstataŭ senutila
procesado bazita sur falsaj akuzoj mi tuj transprenu miajn ĉevalojn, alie
li igos min malliberigi pro ribeligo. Min, pri kies leĝrespekto kaj
honesto, se necesas, atestos doktoro Luther? Mikaelon Kolhaas en karceron? Nun
mi jam trudiĝas, eĉ se ĝi daŭros ĝis vivofino,
reiniciati la proceson. Mi daŭrigus ĝin eĉ, se temus ne pri du
altvaloraj rajdĉevaloj, sed pri fava kataĉo.
MÜLLER Tio restu inter ni.
KOLHAAS Kio restu?
MÜLLER La kato. Ĉi tiu troigita pretendo de
jurosento ĉe vi, simila al ora pesilo. Alivorte: la katideca naiveco.
KOLHAAS Jurosento... ĉu naiveco?
MÜLLER Se vi pensas tiel, ke la vero estas tajlata
laŭ ĉies korpa mezuro: tiam nepre. La vero de la leĝo estas
ĝenerala, kaj bedaŭrinde: averaĝa. Kiel soldataj botetoj.
Ĝia celo estas ne la vero de unuopulo, kiun cetere ĝi neniam povas
malkovri, do ne la protektado de individuaj kaloj, sed la ŝirmado de la
tuta korpo, de la Ordo, de la socia paco. (Skribas.) Petegante por
pardono pro mia falema naturo, inklina al malordemo, koncipita en peko...
KOLHAAS Mi ne inklinas al malordemo!
MÜLLER Tion malpravigas ja via levita voĉo.
KOLHAAS Mi petas ne pardonon! Mi postulas mian veron
kaj punon de tiuj...
MÜLLER Haltu, haltu! Ni komencis per humila peto,
vi daŭrigas per postulo kaj kulminigas per puno vian petskribon. Via
ofendo bagatelas; negrava skrapeto sur la pura vizaĝo de la vero, de la
vero de la imperiestro - tiel ni formulos. Via postulo kompare al tio estas
troigo, elvokanta do suspekton. En la loko de la imperiestra prokuroro mi
demandus: kio fakte nutras la emociiĝon de Mikaelo Kolhaas, kia
nekontento, se la motivo: kvindek groŝoj, portempa reteno de liaj du
ĉevaloj estas finfine bagatela? Ĉu ĉi tiu pasieco de la
jurosento ne kovras sekretan ribelon kontraŭ la ekzistanta reĝimo?
KOLHAAS Ĉu akuza parolo? Ĉu vi
laŭtlegas la akuzan akton de la defendo?
MÜLLER Ne mi diras tion. Mi pensas per la kapo de
la prokuroro.
KOLHAAS Se tiel facile vi interŝanĝas vian
kapon kun tiu de la prokuroro, jam nun ni rezignis pri mia defendo. Ni ne
daŭrigu. Per via menso lerta pri kontraŭaj konceptoj vi turnos
finfine la ofendon kontraŭ mi.
MÜLLER Povus turni iu, se tiel li dezirus
interpreti ĝin.
KOLHAAS Ĉu la skribita vorto ne plu havas
sencon?
MÜLLER Nur sencinterpreton, kara amiko. La senco de
niaj vortoj sidas en ties kapoj, kiuj ilin legas.
KOLHAAS Egalas do, kion ni skribas.
MÜLLER Se el nia petskribo klariĝos, ke via
vero estas la vero de la reganto, via ofendo fariĝos lia ofendo; se
konvinke ni malkovros, ke la misago de sinjoro Venceslao ĵetas ombron sur
lian majeston, ni havos gajnitan aferon.
KOLHAAS Ĉu ni anoncu do al lia majesto, ke du
liaj ĉevaloj estas ŝtelitaj, li estas punita per kvindek groŝoj,
ke lia majesto estas draŝita, kaj sciiĝinte pri tio, mi, Mikaelo
Kolhaas protestas...
MÜLLER Ne moku, tiel eĉ paŝeton ni ne
progresos.
KOLHAAS Nek per tio, ke mi dronos en flaton mian
fidon al la reganto. Povas esti, ke vi pli bone scias, kiuj estas falsaj vojoj
kaj kiuj kondukas al la vero; mi povas nur diri: malgraŭ Hinz, Kunz,
Kallheim mi kredas je la leĝo, je la boneco kaj senpartieco de la reganto.
(Müller skribas.) Se mi estas kolerimpulsa, klarigu tion per ĉi tiu
mia kredo. Mi bezonas vin, ĉar mi ne volas propramane preskribi leĝon
al mi mem. Sufiĉas al mi la plorinda ekzemplo de la Münzer-anoj. Mi volas
vidi feliĉaj mian filon, mian edzinon, kaj mia tuta aspiro estas
plezuriĝi pri miaj ĉevalidoj anstataŭ procesadi. Mi sentas min
bone inter miaj fruktarboj kaj sur foirplacoj, kaj kune kun nia Sinjor' Kristo
mi diras al la ofenditoj: petu, kaj estos donite al vi, serĉu kaj vi
trovos, frapu kaj estos malfermite al vi.
MÜLLER Pli bele ankaŭ mi ne povus formuli. Jen
ĉi tie kuŝas via vero, Mikaelo, en la vortoj de Jesuo. (Elinjo
venas kun vinbotelo, glasoj.) Elinjo, bela virino! Via edzo superis min en
elokvento. Se min trafos missorto, lin mi petos por la plenda parolo.
ELINJO Li timigas siajn kontraŭulojn per sia
mildo.
KOLHAAS (verŝas) Ni dankas al Francisko
por la preĝsimila peticio.
ELINJO Kaj ke li venigos min antaŭ la
vizaĝon de la reganto.
MÜLLER Ni renkontos nin ĉe la ĉefpordego
de Berlino en la interkonsentita tempo. Nun mi devas for. Al Mikaelo mi dankas
por la devizo de mia tuta jura agado: frapu kaj estos malfermite al vi... En
paco kaj ĝojo ni revidu unu la alian! Frapu! (For.)
KOLHAAS Dio benu vin!
ELINJO Dio benu vian moŝton! (Pli malfrue.)
Kiam mi devos aperi?
KOLHAAS Sabate je la naŭa matene.
ELINJO Ĉu vere antaŭvizaĝe de la
reganto?
KOLHAAS Eble eĉ la imperiestro ĉeestos.
Aŭdu, en kiel altan sferon leviĝis nia afero! (Legas.) Al
Karolo, pro Dia graco elektita Romia imperiestro, ĉiama pliiganto de la
imperio, reĝo de Germanio, Hispanio, de ambaŭ Sicilioj, Jerusalemo,
Hungario, Dalmatio, Kroatio kaj ceteraj, arkiduko de Aŭstrio, princo de
Burgundio, grafo de Habsburgo, Flandrio kaj Tirolo... Timige, ĉu?
ELINJO Dio mia... Trabarakti inter pikdratoj de
tiom da titoloj, tiom da oficoj...
KOLHAAS Mi kuniros vin.
ELINJO Superflue. Sinjoro Müller ja diris: oni
rigardas vin per nebonvolaj okuloj en la kastelo. Malgaja, senhelpa virina
persono... tiel diris Francisko... gajnos la koron eĉ de tirano. Gardu
Henrikon!
KOLHAAS Gardu vin!
ELINJO Ne prozorgu! Io ajn okazu: faru nenion!
KOLHAAS Mi atendos vin. Nagelschmidt ĵure
promesis bremsi sian impulsemon. Tamen mi zorgas pro vi.
ELINJO Ankaŭ mia ŝirmanĝelo, ĉi
tiu amuleto ĉie kunestos min. (Legas la tekston ĉizitan sur la
dorso de la ujeto.) Mi leviĝos kaj irados tra la urbo; sur la stratoj
kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas... La infano jam dormas...
Kisu lin anstataŭ mi! Mi jam parolas poete, kiel reĝo Salomono. (Ili
ridas.) Kial vi skribis, ke mi leviĝos, kaj irados tra la urbo?
KOLHAAS Ĉu vi memoras, tiutempe mi ĉiam
survojis. Al Dresdeno, Lejpcigo, Brandenburgo.
ELINJO Sed ĉiufoje vi revenis. Kiam mi nur
ekforiris de ili, mi renkontis tiun, kiun mia animo amas. Ĉi tie ni sidis
kun Henriko, atendis vin ĉiun vesperon. Kiel du statuoj ni nur rigardis la
vojon. La patrinstatuo eĉ kantis. Mi muzikigis la sesan verson de la tria
ĉapitro. Henriko ridis pri mi. Vi okulserĉas la fumkolonon, li diris,
kaj mi mian patron. (Zumkantas.) Kiu estas li, kiu venas el la dezerto,
kiel kolono de fumo? Ĉu bela?
KOLHAAS Doktoro Luther povus preni ĝin inter
siajn preĝejajn kantojn.
ELINJO Pri via malfeliĉa Elinjo, kompreneble,
ne pensis la kantema reĝo. Kiu estas ŝi, kiu iras el la dezerto, kiel
kolono de fumo?
KOLHAAS Kvar blankaj ĉevaloj miaj flugigos
ŝin tien kaj reen. La bastono de Nagelschmidt estos la kolono de fumo.
ELINJO Kie mi trovos mian vojaĝtukon? Ĉar
ankaŭ ĝi estas donace portita de mia sinjoro. Mi ĝin
serĉis, sed mi ĝin ne trovis, mi volis ĝin, sed ĝi ne
respondis al mi!
KOLHAAS Al mi ĝi respondis, ĉar jen
ĉi tie ĝi troviĝas. (Sterninte la tukon sur la ŝultrojn
de Elinjo.) Ne malvarmumu dumvoje!
ELINJO Ĉar la vintro jam forpasis, la pluvo
pasis kaj malaperis. Ankaŭ Elinjo malaperis. Kaj kiam vi estos dironta en
vi: mi ŝin serĉis, sed mi ŝin ne trovis, mi vokis ŝin, sed
ŝi ne respondis! - mi jam estos ĉi tie kun la pravigo far la reganto.
NAGELSCHMIDT (Enpaŝas.) Aŭ kun lia kapo.
(je la malaproba gesto de Kolhaas) Mi ŝercis.
KOLHAAS Elinjo kaj via vivo.
NAGELSCHMIDT Dio min tiel ŝirmu!
KOLHAAS Kiel vi respondos, se per ŝtono oni
demandos vin?
NAGELSCHMIDT Per pano, sinjoro. Kaj kuko.
KOLHAAS Ĝuste. Kion vi jungos, se oni konfiskos
ĉiujn kvar ĉevalojn viajn?
NAGELSCHMIDT Mian langon, sinjoro. Mian muzelaĉon.
Al ĉiuj mi rekomendos la samon.
(Ĉiuj
tri eliras. La sonoriletoj de la ĉevaloj aŭdiĝas, dum la scenejo
mallumiĝas.)
DUA BILDO
Scenejo:
la sama, unu semajnon poste. Dimanĉas. Mallaŭta, fora orgenado.
Kolhaas sidas ĉefenestre kun Henriko en la sino.
KOLHAAS Ĉu vi vidas ion?
HENRIKO Ne.
KOLHAAS Mi ja same ne.
HENRIKO Kantu ankaŭ vi la hejmenvokan kanton!
KOLHAAS Mi ne scias ĝin.
HENRIKO (zumkante) Kiu estas ŝi, kiu
venas el la dezerto, kiel kolono de fumo? Ĉu Berlino malproksimas?
KOLHAAS Tre malproksimas. Sed semajno jam forpasis.
Via patrino devas alveni.
HENRIKO Kion ŝi portos al mi?
KOLHAAS Punon. Nu, vi ne devas ektimi. Por ni
ambaŭ ĝi estos tia... pundonaco. Por ni ĝojo kaj por la barona
sinjorido de Tronka... frapo sur la nazo.
HENRIKO Ĉu frapo?
KOLHAAS Sur la nazo. Via patrino portas la decidon
de la reganto, en kiu estas ordonite: niaj du nigraj ĉevaloj regrasigitaj,
estu senprokraste restituitaj.
HENRIKO
Ĉu li povas senprokraste regrasigi ilin?
KOLHAAS (mirfrapite) Ne senprokraste. Nur
laŭvice.
HENRIKO Do kial vi diris "senprokraste"?
KOLHAAS Mi forgesis, ke ĉio okazas nur
laŭvice.
HENRIKO Ĉu ĉio?
KOLHAAS Vidu, mi refoje eraris. Ne ĉio.
Ĉar la malfeliĉo - venas are. Miaj ĉevaloj estis forprenitaj,
Herse trabatita kaj neniu volas restarigi la justecon. Estas bona nur, kio
venas laŭvice.
HENRIKO Forte kaj laŭvice?
KOLHAAS Iom post iom.
HENRIKO Patro, kiuj venigas la malfeliĉon?
KOLHAAS Intriguloj.
HENRIKO Kaj la intrigulojn? kiu ilin venigas?
KOLHAAS Ĉi tiujn? La malfeliĉo. Ĉu
insekto flugis en vian orelon?
HENRIKO Mi nur skue reĝustigas mian menson.
KOLHAAS Ĉu ĝi ne sidis ĝustaloke?
HENRIKO Ne... por tio, kion vi diris.
KOLHAAS Se vi kreskos granda, mi klarigos al vi. Por
tiam ĉio silentiĝos ĉirkaŭ ni. Plenkreskos ankaŭ la
ĉevalidoj, libere ni iros-venos al grandaj foiroj. Tribunalaj servistoj ne
frapos sur pordoj, ili verŝajne retiriĝos kultivi teron. Se ni iros
vizite al Berlino, kun plendo ni ne turnos nin al la imperiestro, sed ni nur
promenos riverborde, plezurboatos sur lagoj, manĝos fritaĵojn,
rigardos iluziistojn. Ho... kio videblas tie!
HENRIKO Hm. Estus bone tuj plenkreski.
KOLHAAS Estus bone. Sed tiam mi tuj maljuniĝus.
Kaj ankaŭ via patrino. Tion vi ne dezirus, ĉu?
HENRIKO Neniel estas bone.
MARIA (ekscitita enkuras) Via moŝto!
Nagelschmidt... Sola kaj surĉevale... Tra la kampoj... eĉ ne sur la
ĉefvojo...
KOLHAAS Fileto, eliru bele kun Maria... Iru vi
ambaŭ...
MARIA Dio mia, Jesu-Kristo! Kio do okazis?
HENRIKO Patro! Ne forsendu min! Ne forsendu...
KOLHAAS Vi povos tuj reveni, Henriko.
HENRIKO Ĉu tuj? Ne laŭvice?
KOLHAAS Tuj, fileto. Iru do! (Maria, Henriko
for.)
NAGELSCHMIDT (en) Ni devas veturi al Schwerin, Mikaelo,
urĝe!
KOLHAAS Al Schwerin? Kial?
NAGELSCHMIDT Al Elinjo. Sinjoro Müller transportis
ŝin tien.
KOLHAAS Transportis?
NAGELSCHMIDT Ni kuŝigis ŝin inter kusenojn,
kuracisto akompanis ŝin el Berlino, al la gepatroj. Kvankam li donis
severan ordonon ne halti kun ŝi ĝishejme, sed ĉe Potsdam ŝi
dormiĝis. La kuracisto diris: se Schwerin pli proksimas, ni devas tuj
transporti ŝin tien.
KOLHAAS Kio okazis?
NAGELSCHMIDT Iu korpogardisto de la reganto batis
ŝin per lancofusto en la bruston.
KOLHAAS Kial?
NAGELSCHMIDT Ŝi tro proksimiris al la princo
elektisto.
KOLHAAS Kie staris sinjoro Müller?
NAGELSCHMIDT Kelkajn paŝojn for. Antaŭtage li
interkonsentis kun la estro de la korpogardo, ke la soldatoj preterlasos
Elinjon, por ke ŝi povu persone transdoni la peticion al la reganto. Sed
tiom opis la petantoj, ke antaŭ la Brandenburga pordego la korpogardistoj
ektimis kaj komencis lance repuŝadi la amason. Elinjo, la kompatinda,
proksimiĝis sensuspekte, svingante sian Lejpcigan tukon
laŭinterkonsente en unu mano kaj kun la peticio en la alia al la reganto,
kiu ne povis rimarki ŝin, pro ke li devis resaluti al la laŭtaj
jubiloj. Laŭ sinjoro Müller la estro de la korpogardo estis
anstataŭigita per aliulo, kiu nenion sciis pri la interkonsento. Ĉi
tiu havas la kutimon nenion permesi al la popolo ĉe festaj amasiĝoj,
nur entusiasman jubiladon aŭ kantadon, ankaŭ tion nur kun
vizaĝoj turnitaj kontraŭflanken, por ke iu, eble fivirino ne malutilu
okulsorĉe al lia majesto. Pro la bato Elinjo svenis, ni povas danki al
sinjoro Müller, ke la amaso ne morttretis ŝin. La peticion elprenis
bonvola kavaliro el ŝia mano. Li eble transigis ĝin al la reganto.
KOLHAAS Kaj kie vi dume restis?
NAGELSCHMIDT Laŭ la instrukcio de Elinjo sur la
korto de la gastejo, veturprete.
KOLHAAS Kion diris la kuracisto?
NAGELSCHMIDT Longedaŭran resaniĝon.
KOLHAAS Ĉu monaton? Unu jaron?
NAGELSCHMIDT Tiom li diris. Kiam ni kuŝigis ŝin
en la ĉaron, ŝi rekonsciiĝis. Sidiĝis inter la kusenoj, vin
vokis, poste postulis de mi pri Henriko, kial mi ne sidigas lin apud ŝin.
Tra nazo-buŝo ekfluis al ŝi la sango, sed tio daŭris ne longe.
La kuracisto diris, ke ĉi tiu movo bonfaris al ŝi, alie ŝi estus
sufokita de la koagulita sango.
KOLHAAS (post longa silento) En la tago de
ŝia resaniĝo mi metos la mortan verdikton de tiu korpogardisto sur
ŝian tablon.
NAGELSCHMIDT Kun kies subskribo?
KOLHAAS Tiu de la reganto. De la imperiestro. Mi
eklaborigos ĉiujn advokatojn de Eŭropo.
NAGELSCHMIDT Granda havaĵo necesas por tio.
KOLHAAS Haviĝos. Estos ankaŭ havaĵo.
Transsendu la sinjoron intendanton Mann. Petu lin en mia nomo bonvole transveni
en afero grava ankaŭ por li. Post duonhoro ni ekveturos al Schwerin. Post
kvaronhoro.
NAGELSCHMIDT (renkontas sursojle sinjoron Mann)
Sinjoro Mann!
MANN Mi venis nur, kara najbaro, ĉar mi
vidis sinjoron Nagelschmidt hejmenrajdi kaprompe kaj sola. Ĉu ne okazis
denove io malfeliĉa... Mi petas vin, rakontu ajnon. Nur malfeliĉon
ne. La kolero de la Di-Sinjoro, ni esperas, forpasos de ĉi tie aliloken.
KOLHAAS La kolero de la Di-Sinjoro ekloĝis en
mia domo. Bonvolu sidiĝi, sinjoro Mann. Dum kelkaj minutoj mi volus fari
interkonsenton kun vi. (Li puŝas plumon kaj inkujon antaŭ lin.)
Skribu, kalkulu: kiom valoras por vi mia farmo ĉe la bordo de Havel?
MANN Mi ne scias... tiel eke... kun tia subito...
KOLHAAS Kiom vi promesis pasintjare?
MANN Pasintjare? Kiom mi memoras: kvindek. Sed mi
petas vin, sinjoro najbaro..., kio okazis?
KOLHAAS Mi ja rakontos. Mian domon en Dresdeno, por
kiom vi aĉetos?
MANN Mi ne scias. Eĉ konjekton mi ne havas.
Vi komplete perpleksis min.
KOLHAAS Ĉu ĝi valoras cent por vi?
MANN Mi eĉ ne scias, kie ĝi situas, en
kiu punkto de la urbo. Kaj kiel granda, en kia stato...
KOLHAAS Suburbo, ses ĉambroj, grundo,
fruktoĝardeno. Se multe por vi, skribu sepdek. Skribu, mi petas vin! Plu!
El miaj kvardek paroj da ĉevaloj - ĉu vi volas aĉeti dudek? Paro
valoras tridek orguldenojn, kiom tio sumas?
MANN Mi ne povas tiel kalkuli! Ne konsideru min
uzurpatoro! Kaj se mi estus tio, vin eĉ per ĝroŝeto mi ne
malriĉigus...
KOLHAAS Mi scias. Skribu: dudek paroj da
ĉevaloj - kvarcent. La lasta oferto: mia domo. Mia hejmo. Ĉi tiu
domo. Ne miru, sinjoro Mann! Kiom vi donos por ĉi tiu domo?
MANN Por amo al Dio, sinjoro najbaro... Ne
ekkoleru min... vi estas ekster via menso... pala, kaj viaj manoj tremas...
Maria! Maria, glason da akvo al sinjoro Kolhaas! Kien vi intencas
transloĝiĝi? Ĉu vi ne volas forvagi en la mondon?! Almenaŭ
vi dirus, kio okazis! Ĉu bankrotis iu via grandformata entrepreno? Diru al
mi, mi elhelpos vin per prunto.
(Maria
envenas kun glaso da akvo, metas ĝin senvorte sur la tablon, kaj kiel
veninta, larmante ŝi eliras.)
KOLHAAS Prunton mi ne povas preni. Ne certas,
ĉu mi povos redoni ĝin. Mi komencos novan proceson.
MANN Kontraŭ kiu vi procesos, kaj kial?
KOLHAAS Kontraŭ kiu? Kontraŭ Venceslao de
Tronka, la Berlina Korpogardo, la Dresdena Tribunalo, sinjoro Hinz kaj sinjoro
Kunz, Saksio, Brandenburgo kaj kontraŭ la tuta imperio. Kaj kial? Por ajne
magra rekompenco, sinjoro Mann, por guteto da fido, kiun mi povas anticipi al
Saksio; por fajrero da kredo, kiu retenas min fariĝi bandito.
MANN Mi ne povas tion mense kapti.
KOLHAAS Por kvarcent mi aĉetis la domon, vendas
ĝin por tricent, la kontrakton formulu poste, ĉi tiun malplenan
folion mi subskribos al vi.
MANN Bonvolu ne fari ion similan, iuj ajn povas
vin trompi. Kun subskribita malplena papero ne kuru en la manon de homoj. Dio
mem ne farus ion tian, kvankam Li vidas ĝis la fundo de nia koro, Li
submetis eĉ sian fidelan filon Abrahamo al provo - petante pruve la sangon
de Isaako.
KOLHAAS Tiu, en kies mano ni estas, povas permesi al
si malfidemon: ankaŭ la lukson, ke ni rajtas ne kredi je Li. Lia potenco
dependas nur de Lia potenco, ne de nia alkroĉiĝo. Mi havas nenian
povon; mi bezonas ne dubi pri via honesteco. Kiom grandas tiu sumo?
MANN Cent orguldenoj antaŭpage, en la
Dresdena banko. Kontrakton ni ne faros, nur se vi repaciĝos, sinjoro
Kolhaas.
KOLHAAS Mi dankas vin. Por la mebloj mi sendos
ĉaregon el Schwerin. La malgrandan abion mi kunportos el la ĝardeno.
Elinjo plantis ĝin, kiam nia filo naskiĝis.
MARIA (terurite) Via moŝto... la
doganisto de Tronka kun du armitaj servistoj...
KOLHAAS Mi ne vidu lin ĉi tie, alie mi
mortpafos lin! (Li malpendigas fusilon de la muro.) Mi mortpafos la
kanajlon! (Li demetas la armilon.)
(Frapo
sur la pordo alstrata. Kolhaas relevas la armilon. Sinjoro Mann timigite kaptas
lian brakon.)
MANN Sinjoro najbaro, kara amiko...
Remildiĝu! Mi ne rekonas vin. Vian kristanan paciencon.
KOLHAAS Ĉu ankoraŭ ekzistas kristaneco?
Ĉu ankoraŭ eblas pacienco?
MANN Kie malaperis la malnova, milda Kolhaas?
KOLHAAS Kie li malaperis? Ĉu min vi demandas? (reage
al la denova frapado) Enen, putoroj! Ankaŭ mi jam liberas en la agado.
MANN Vi ne liberas. Vi havas familion! Vi havas
honoron.
KOLHAAS Mi havis. Se mi havis. Per kuglo mi
ankoraŭ povas reakiri ĝin. (Müller enpaŝas.) Sinjoro
Müller! Francisko! Kion sciigas al mi Elinjo? Kion diras la kuracisto? Ĉu
tuj ni povos hejmenveturigi ŝin? Ne ĉare sur skuaj vojoj. Per
kaleŝo! Bele, mildveture... Sur bona vojo... Per kovrita kaleŝo ne
estas riske, ĉu?
MÜLLER Elinjo sciigas...
KOLHAAS Jam diru!
MÜLLER Pardonu tiujn, kiuj kulpis kontraŭ vi.
KOLHAAS Ĉu nur tiom? Ĉu nur ĉi tiun
katenon ŝi sendas?
MÜLLER Ĉi tiuj estis ŝiaj lastaj vortoj.
KOLHAAS Ĉu ŝiaj lastaj vortoj?
MÜLLER Kaj ŝia lasta deziro, sciigi tion al
vi.
KOLHAAS (Transprenas la pendujon kun
kolĉeno.) Di-Sinjoro, kiam?
MÜLLER Ŝi mortis je la kvara matene. La
internan sangadon la kuracisto jam ne scipovis ĉesigi.
KOLHAAS Ne scipovis... Ne povis ja vidi... Aŭ
eble li tute ne estis kuracisto. Sed kunkulpulo de la korpogardistoj. Sed por
kio mi parolas?... (al la enpaŝanta Nagelschmidt) Karolo... mi
mortigis mian edzinon... Mi ne devus lasi ŝin iri. Ŝi mortis viktime
de mia malkuraĝo. Mildanima virino... kun preĝsimila peticio. Mi
ĵetis ŝin al la fiuloj kiel peticion.
MÜLLER Vi ja scias, ŝi insistis...
KOLHAAS Ĉar ŝi domaĝis min. Kaj
ŝi kredigis al si, ke ili rigardos ŝian malfortecon pli favorkore.
Ilia koro ekkompatos la oferindan ŝafon. La sangon de Isaako petis la
Di-Sinjoro nur prove. Tiun de Elinjo Li akceptis. Li forgesis la anĝelon,
kiu ĝustatempe retenus mian manon.
NAGELSCHMIDT Aliulan kulpon ne prenu sur vin, Mikaelo!
KOLHAAS Li ne havis por mi savanĝelon. Eble Li
pravis. La Di-Sinjoro, se ekzistas en Li kompato, same ne povas toleri, ke
anstataŭ armitaj viroj ni serĉu la veron per armeo de peticiantaj
virinoj, pri kies ŝajno ni finfine kontentiĝus.
(Maria
venas kun Herse. Maria premas la pendujon en la mano de Kolhaas al sia
vizaĝo kaj kisas ĝin. Ŝi eksplodas en laŭtan ploron.)
KOLHAAS Ni elfalis, Maria, el la graco de Dio. Sed
eĉ el Lia intenco. (Ie el la ĝardeno aŭdiĝas la kanto de
Henriko: "Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto...) Kiu estas
ŝi, kiu venas el la dezerto kiel kolono de fumo? Kiu? (De ekstere aŭdiĝas orgenado
indikanta la finon de la diservo. Nagelschmidt abrupte paŝas al la
fenestro, volas preni la fusilon de sur la tablo, Kolhaas ne permesas al li.)
MARIA (time) Tribunalaj servistoj!
VOĈO (de ekstere) Nagelschmidt!
KOLHAAS (prenas la armilon en la manojn,
malfermas la fenestron.) Mi mem respondos. (Pafas. Tribunala servisto
ekkrias, Kolhaas turnas sin al Nagelschmidt.) Kiom da ĉevaloj mi havas
hejme?
NAGELSCHMIDT Sep.
KOLHAAS Sep homoj, sep fusiloj, sep ĉevaloj. El
la tombo ni ekmarŝos al Tronka.
KURTENO
TRIA AKTO
UNUA BILDO
Scenejo:
kastelo de Tronka, kies pluraj apertaj ĉambregoj vidiĝas de
antaŭe. Meze granda manĝoĉambro, dekstre la ofica ejo de la
kastelkomandanto, maldekstre familia kapeleto. Kiam la kurteno leviĝas:
fratino Antonia preĝas, en la granda manĝoĉambro sinjoroj
festenas. Ĉeestas: barono Venceslao, barono Günther, Hinz, Kunz, Kallheim,
prokuroro Zauner, prokuroro Eibenmeyer. En la dekstra ĉambreto la
kastelkomandanto kartludas kun la doganisto.
GÜNTHER Amikoj! Baronaj moŝtoj, sinjoroj prokuroroj,
mi petas silenton.
VENCESLASO (tablokape) Ni aŭdu Günther!
PLURAJ Ni aŭdu, ni aŭdu!
GÜNTHER Amikoj, mi devas malkaŝi la sekreton de
nia hodiaŭa kaj ĉiuj niaj ĉasadoj, la propran motivon de la
fervorado de barono Venceslao...
PLURAJ Ni ja scias. Ni konas ĝin. Publika
sekreto. Ne cervo, nek leporo.
GÜNTHER Ne cervo, nek leporo. Sed amazono. Ĉu vi vidis ŝin?
PLURAJ Kiu ne vidis? Kiu ne admiris ŝin? Kiun
ŝi ne delektis?
GÜNTHER Jes ja, ni vidis ŝin. Sed kiu atentis
al nia gastiganto? Ĉu li alfajrumis almenaŭ unufoje
preterfuĝantan sovaĝbeston?
HINZ Pafon ja ni ne aŭdis.
GÜNTHER Ĉar li sonigis nur sian koron. Ili
sidiĝis sur pitoreska herbejo, kaj... kion ili kantis?
KUNZ Disiĝi jam ne povas mi de ŝi... (Ridado)
GÜNTHER Kaj kial? Ĉar: (li kantas)
Mi ekkonis
ŝin, horo ho tre rava...
ĈIUJ
ekardis
korp', animo en amoro,
ŝin nur
vidas mi ekde temp' tiama,
koron mian
katenis ŝia bono,
disiĝi
jam ne povas mi de ŝi...
KUNZ Disiĝi jam ne povas mi de ŝi...
VENCESLAO Sinjoro Kunz scias nome nur ĉi unu
verson. (Ili ridas.)
KUNZ La postsekvon de la interkonatiĝo. La
aferon plej gravan.
GÜNTHER Sed kiom pli bela estus, amikoj, ĉi tiu
renkonteto, se ni ĉiuj havus iometon da ĉi-specaj postsekvoj. Kie
estas, Venceslao, la knabinoj de la pasinta fojo?
HINZ (entuziasme) La knabinoj!
VENCESLAO (kantas) Kie la knabinoj?
ĈIUJ
Kie la
knabinoj,
la silke
jupitoj,
kun knabinoj
tage, nokte
La kiso
dolĉas.
KUNZ La kiso dolĉas!
VENCESLAO Sinjoro Kunz blovas jam denove la esencon!
KUNZ Li blovas kaj atendas ĝin.
(Ili
ridas, intertintigas la pokalojn, trinkas.)
KASTELKOMANDANTO (frapĵetas la kartojn, ekstaras,
prenas sian mantelon) La diablo forprenis nian partion. Mi povas ekiri, por
kolekti jupulinojn.
DOGANISTO Ĉi-foje ili eble forgesas...
KASTELKOMANDANTO Kvazaŭ vi ne konus ilin. Kiam ili
ekgurdas "la silke jupitoj", mi jam povas rompi la kapon, kiujn mi
prenu el la kampoj. Sed ĝis ĉi tio nenio malfacilas. Oni alfajfas,
ili venas. Ĝis la ĉaro. Sed ĉe la surĉarigo ili jam ŝrikas kiel porkidoj, iuj rezistas,
sen vipo eĉ ne moviĝas kaj krivokas la patron. Tiam venas la patro,
frato, bofrato, ili grincas la dentojn, oni devas ilin enkarcerigi, kaj la
laboro prosuferas. Multan monon kostas al ni ĉi tiu kanto.
VENCESLAO Komandanto!
KASTELKOMANDANTO (en) Jes s'joro!
VENCESLAO Kie la knabinoj, la silke jupitoj...
KASTELKOMANTANTO Kiom ordonas via moŝto?
VENCESLAO Ni nombru... Günther, Hinz, Kunz, Kallheim,
Eibenmeyer...
KASTELKOMANTANTO Bonvolu tiel kalkuli, ke ankaŭ sur la
kampoj restu kelkaj.
VENCESLAO Tiel ni kalkulos.
KASTELKOMANTANTO Ni restos sen aveno. Estu permesite al mi
rimarki, ke ĉi tiu kanto prenos ĉiun nian avenon.
VENCESLAO Jam denove vi prozorgas?
KASTELKOMANTANTO Ĉu tri sufiĉas?
VENCESLAO Ĉaron da ili!
KASTELKOMANTANTO Ĉu urĝe aŭ post lavado?
VENCESLAO Tiel, kiel ili statas. Kun tero kaj cetero. (For.)
KASTELKOMANTANTO (en la ĉambreto al la doganisto)
Restu ĉi tie por la kazo, se io ankoraŭ enkapiĝus al ili. (Ekiras
malsupren sur la longa ŝtuparo. La doganisto malfermas la fenestron, poste
pretigas sin por dormi.)
GÜNTHER Sed ankaŭ ĝis tiam: ĉu
gustumeto da jupulinoj ne troviĝas en via tuta rezidejo?
KUNZ Kie la knabinoj? La kiso dolĉas.
VENCESLAO Se ne ni honoros fratinon Antonia per
fingringo da vino...
(Fratino
Antonia, kiun la festenado ankaŭ pli frue ĝenis, komencas
subaŭskulti ĉe la pordo.)
HINZ Kun la fratino tage, nokte dolĉas la
kiso. (Ili ridas.)
KUNZ (kantas)
Frateto
marŝetis ame
kun fratino
man-en-mane
Majo estis,
aj, aj, oj, oj!
VENCESLAO (atentige) Fianĉino de Jesuo.
GÜNTHER Jesuo foras. Ni pli proksimas. (Rido.)
VENCESLAO Fratino Antonia!
ANTONIA (en, ektime) Mi preĝis
ĝuste...
VENCESLAO Nur gluteton... Buŝpleneton... Belega
fianĉino de Jesuo. (karesas ŝin, post kio la aliaj ĵetas sin
sur ŝin. Ili deŝiras ŝian vestaĵon, kisadas ŝian
kolon, ŝultrojn, malferminte perforte ŝian buŝon trinkigas
ŝin, kaptadas ŝin el brako en brakon. Voĉoj: "Fianĉino
de Jesuo! Rosfreŝa korpo! Sentuŝiteco! Senkulpeco! Frateto
marŝetis ame! Kun fratino man-en-mane!")
ANTONIA Lasu min! Helpo! Jesuo mia, helpo!
VENCESLAO Kie estas Jesuo? Li tre distas!
ANTONIA Helpo! Jesuo mia, helpo! Doktoro Luther!
Doktoro Luther! Helpo! Sovaĝbestoj! Vi ĉiuj venos al la infero. (Voĉoj:
"Dolĉa povas esti la infero kun fratino Antonia! Ni ĉiuj falegos
en la inferon! Kun ŝi kaj per ŝi!")
VENCESLAO (vidante, ke la fratino prenas
tranĉilon) La tranĉilon! Forprenu de ŝi la tranĉilon!
ANTONIA Dio pardonu vin! (Puŝas la
tranĉilon en la koron.)
VENCESLAO (post kiam en konsterna silento oni
kovras la mortinton) Mi ja forgesis doktoron Luther. Morgaŭ li devus
inici nin ĉiujn en la reformitan religion.
KALLHEIM Oni ekscios la aferon supre en la kortego.
EIBENMEYER Vi ofertos kelkajn el viaj papistaj parencoj
al la reformacio.
ZAUNER Tra deĵorantaj oreloj tuj ekaŭdos
tion ankaŭ la princo elektisto.
EIBENMEYER Se tiel,
jam nun oni povas pligrandigi la oferton da parencoj. Ni enterigos
ŝin en la ĝardeno.
GÜNTHER Sinjoro prokuroro Zauner, ni esperas, vi ne
apartenas al la deĵorantaj oreloj.
ZAUNER Mi esperas: nek sinjoro prokuroro
Eibenmeyer.
EIBENMEYER Kies oreloj deĵoras inter ni, sole Dio
kapablus diri. Eble ĝuste tiu, kiu diras tion pri aliulo. Aŭ
ĝuste tiu, al kiu li diras tion. Aŭ ambaŭ. Aŭ nek unu, nek
alia, sed iu forestanta tria. Eble via plej bona aŭ tia konsiderata amiko,
drinkkamarado. Aŭ nek li, nur lia orelo, kiu fremdiĝinte de sia
mastro, memstariĝinte, sen ties konscia konsento laboras, tio estas
subaŭskultas. Mi diras ekzemplon. Nia amiko prokuroro Francisko Müller, kiu
ne ĉeestas, ĉu ne, kiel priavancis nin ĉiujn, kaj
promociiĝis ĵusnune imperiestra prokuroro? Ankoraŭ ne scieblas,
ĉu ne sur niaj dorsoj li tranĉis al si ŝtuparon por la
leviĝo? (Lanco enflugas, kaj frapiĝas en trabon. Venceslao prenas
paperrulaĵon de ĝi.)
VENCESLAO Deĵorantaj Oreloj, atenton! Sennecese,
teruradi unu la alian. Jen legeblas timigo por ni ĉiuj. (Legas.) Al
barono de Tronka kaj liaj kompanoj. Aŭdu min, vi degenerinto disde Dio,
predisto misnaskita el mikso de hunda fikemo kaj azena seksardo! Mi alvokas
vin, restituu al mi en dudekkvar horoj du miajn konfiskitajn ĉevalojn,
kvindek groŝojn ŝtelitajn el mia poŝo, la alproprigitajn
mantelon, ĉapelon kaj vojaĝsakon de mia servisto Herse Hutten kaj
ankaŭ la entenatajn propraĵojn, nome: unu, tio estas unu pecon da
argila pipo, dekdu groŝojn, fajroŝtonon, tindron kaj pippurigilon, en
kontraŭa kazo mi bruligos vian kastelon, ebenigos ĝin kun viaj teroj,
kaj vin kune kun via amiko Günther, inde distranĉitajn manĝigos per
viaj korpaj-animaj proksimuloj, la porkoj.
Dato en Schwerin, anno domini, kaj tiel plu, subskribo: Mikaelo Kolhaas,
arkanĝelo.
(Konsterna
silento. De ie paŝobruo.)
KUNZ (kun timo) Venas la knabinoj.
(Günther
estas kaptita de konvulsia ridego. Iom post iom ĉiuj komencas ridegi. Dume
Nagelschmidt, poste Herse ensaltas tra la fenestro de la malgranda ĉambro.
Ili kaptas la dormantan doganiston.)
HERSE Ĉu ni tradraŝu lin?
NAGELSCHMIDT (signalas, ke ili elĵetos lin tra la
fenestro) Ĉi tiu sonĝos,
ke li flugas. Se dumfluge al li kreskos flugiloj, li saviĝos.
(Ili elĵetas
lin. Post kelka tempo hurlado.)
HERSE Ne kreskis.
(Paŝobruo.
La sinjoroj ridegas. Sur la ŝtuparo aperas du pliaj armitaj
ĉevalistoj.)
VENCESLAO Kaj ankaŭ la pippurigilon! (Ili
ridas.)
GÜNTHER Ankaŭ la tindron!
HINZ La fajroŝtonon! (Ili sufokiĝas pro
ridego.)
(En la
malantaŭa pordo aperas Kolhaas. Al la sinjoroj suspendiĝas la spiro.
Sole Venceslao ankoraŭ ridegas, ĉar li ne vidas Kolhaas. El la
malgranda ĉambro enpaŝas Nagelschmidt, Herse kaj la ceteraj du
ĉevalistoj. Pliaj tri ĉevalistoj post Kolhaas.)
KOLHAAS (antaŭeniĝas.
Venceslao eltiras la glavon, Kolhaas elbatas ĝin per unu movo el lia
mano.) Vian vivon mi ne bezonas, sinjoro. Mi pli insistas pri la
pippurigilo. Kaj post grasigo: pri miaj ĉevaloj.
VENCESLAO La ĉevalojn forportis la senfeligisto.
KOLHAAS Ĉu la ĉevalojn forportis la
senfeligisto? Mi bedaŭras, barona moŝto. Vi postiros ilin sur la
ĉevalo de la Osta Falĉisto.
NAGELSCHMIDT Por la ĝojo de la senfeligistoj ni
devos fari el vi hundonutraĵon. Mi nur ne scias, laŭ kiu recepto
prepari ĝin: ĉu kun kaĉo aŭ miksitan kun brano.
KOLHAAS Pardonu al li, se li iom neelekteme parolas.
VENCESLAO Ankaŭ via alvoko ne tro diferencas.
KOLHAAS Helpis li en la konceptado. Bedaŭrinde
ankaŭ la sciigon pri via morto mi publikigos pere de li. Je elektema stilo
do ne kalkulu, barona moŝto.
VENCESLAO (senespere)
Komandanto!
KOLHAAS Ankaŭ je la gardistoj ne kalkulu. Ili
jam dormas - aliloke en la transmondo. La komandanto same.
VENCESLAO Ne forgesu, Sinjoro Ĉevalkomercisto, ke
ĉiuj bienuloj de la ĉirkaŭaĵo kontraktis pri reciproka
helpo. Ni havas armitajn taĉmentojn...
KOLHAAS Havis.
HINZ En Lützen mi havas kvindekkapan trupon...
KOLHAAS Kiu disfalis.
NAGELSCHMIDT Kune kun via kastelo, sinjoro.
KUNZ Kaj Pleissenburg?
KOLHAAS Ĝispolve bruligita.
KALLHEIM Mia intendanto en Vitenbergo iel
sciiĝos pri la afero.
KOLHAAS Vitenbergo estas indulgita. La sola escepto:
via kastelo, prokurora moŝto Kallheim.
EIBENMEYER Kaj Lejpcigo?
KOLHAAS En Lejpcigo montriĝis la domo de
prokurora moŝto Eibenmeyer superflua.
EIBENMEYER Kaj mia familio? La domanoj?
KOLHAAS Kiel tio kutime okazas. Kiu kian
bonŝancon havis. Sinjoro Zauner trankviliĝu, Dresdenon ni ne
tuŝis. Ĉu iu ankoraŭ intencas interesiĝi pri sia bonfarto?
GÜNTHER Kun ordinaraj servutuloj ribelantaj, banditoj
kaj infanmurdistoj ni ne konversacias. En Jassen mi havas arsenalon,
soldularon.
KOLHAAS Je mia servo. Mi pli bone pagas, sinjoro. Mi
monigis ĉion mian. Samkiel sinjorido Venceslao senigis min je ĉio. Je
mia paca intenco kaj patrino de miaj infanoj.
GÜNTHER Mia patro sciiĝos prie.
NAGELSCHMIDT Nur jam en la ĉielo. Se fakte li tien
venis.
GÜNTHER Ankaŭ lin vi murdis! Hundoj!
(Günther
ĵetas sin sur Kolhaas, kiun de malantaŭe ankaŭ Venceslao
ekatakas. Komenciĝas ĝenerala interpuŝiĝo. La sinjoroj diskuras,
la ĉevalistoj post ili. Nagelschmidt mortpikas Günther, poste ĵetas
sin sur Zauner.)
KOLHAAS Zauner ne tuŝu!
ZAUNER Dankon, sinjoro Kolhaas. Mi rekompencos vin.
(For.)
KOLHAAS (kaptinte Venceslaon ĉebruste)
Ŝnuron, Karolo!
NAGELSCHMIDT Feron al li, ne ŝnuron! (Elkurante.)
Herse. Ŝnureton al la Tronkaano!
VENCESLAO Ni dividos ĝin. Unu fino
ĉirkaŭos vian kolon.
KOLHAAS Tia honoro ne propriĝos al vi. Hundon
ni pendumos nur kun bojulo. Sed unue mi igos ligi vin sur ĉaro, kaj
veturigos vin inter la homoj; preter la prokuroraj moŝtoj; preter la
tribunalaj konstruaĵoj; preter la justodonaj potenculoj; unue mi montros
vin al la leĝo - nome de la leĝo... (Ellasas Venceslaon; (ĉi
tiu regresas al la enirejo de la kapelo. Li malfermus ĝin, sed la pordo
estas ŝlosita.)
VENCESLAO Kiu punfrapos vin.
KOLHAAS Vi eraras, fiĝermo de rato! Mi jam staras eksterleĝe. Ekster
ĉio, kion iam mi konsideris deviga, diodevena. Eĉ la propran morton
mi transpasis. Mi loĝas, kie mia edzino: en Nenio, en tombejo.
VENCESLAO Ribelintojn, preĝejrabistojn kaj
husanojn oni trenadis eĉ elsubtere sur brulŝtiparon. Ne fidu al via
unusola feliĉa horo, Kolhaas. Vi ne havas armeon tiel grandan, kiel la
duko de Meissen, de la princo elektisto.
KOLHAAS Ili ne havas tiel grandajn funebron kaj
perdon, kiel mi. Per kiuj ili terenluktis kaj armis min. Ankaŭ perdo estas
armilo, se vi ne scius tion... Sed de kie vi scius. Neniam oni prenis ion de
vi. Eĉ kion vi kunŝteladis: per aliulaj manoj vi akaparis. Per tiuj
de tribunalaj servistoj miajn ĉevalojn... Per mensogo mian
laŭleĝan rajton, nome de nia komuna Dio mian paciencon...
VENCESLAO Anstataŭ du mi donos dekdu
ĉevalojn...
KOLHAAS Ĉu vi proponas marĉandon? Dum la
intertraktado perdiĝis ĉio mia. Dum la observado de la leĝoj.
Dum la laŭdado de la superularo. Dum la humilaj peticiadoj kaj esperadoj.
Nun mi mem prenas la leĝon en la manon, la leĝon, kiu devus gardi
min. Miajn rajtojn. (Elĵetas brulantan torĉon tra la fenestro.)
VENCESLAO Rajtojn de bruligisto?
KOLHAAS (elĵetas plian torĉon) Mian
hejmon. Edzinon. (Post la tria torĉo.) Mian pacan intencon.
VENCESLAO Kiu jen, estis mensogo.
KOLHAAS Ĉar mi konstruis sur akvo. Sur mensogoj
de instancoj. Sur mia facilkredemo! (Fumo saltleviĝas el la kastela
korto.) Bela incensa fumo, ĉu ne? Fumo de miaj peticioj. De la
atendatoj. De la petskribo, kiun oni elbatis per lanco el la mano de mia
Elinjo. Elinjo! Kiu pardonos al mi, ke mi ĵetis ŝin inter la lancojn
de korpogardistoj?! Kaj kion ja mi komencus kun la pardono? Kion mi komencos, Tronkaano? Genuen,
fripono! Mi aŭdu vian lastan preĝon!
VENCESLAO Indulgon, Kolhaas! Ankaŭ vi estas en la
mano de Dio.
KOLHAAS Estis. Nun jam mi estas lia mano.
(La
virinoj, rifuĝintaj en la kapelon, kantas.)
Indulgu min
Dio
pro kulpemo
mia,
kompatu al
koro
ĉi
melankolia...
NAGELSCHMIDT (enkuras kun ŝnuro en la mano)
Brulas la fojnejoj.
KOLHAAS Ili brulu!
NAGELSCHMIDT Ĉu mi ligu lin?
KOLHAAS Nenecese. Mi kondamnis lin al morto.
VENCESLAO Indulgu min! Jesuo ĉi-apudas! Jesuo sur
la kruco. En via proksimo...
NAGELSCHMIDT Fia hipokritulo!
KOLHAAS Lia kruco validas mola kuseno rilate al la
mia, sur kiun vi surnajlis min, murdisto de Elinjo!
NAGELSCHMIDT Unue ni devus iom rosti lin.
KOLHAAS Mi nur suferas, vidante lin viva. Li
mortaĉu laŭeble plej rapide!
NAGELSCHMIDT For la ŝakristojn de ĉi tie!
(Ĉi-momente
enpaŝas Marteno Luther.)
LUTHER Mikaelo Kolhaas! Kolhaas! Kion vi arogas al
vi? Kiel vi aŭdacas enrompi armile ĉi tien? Blindigita homo, malfermu la okulojn: antaŭ kiu vi staras?
KOLHAAS Antaŭ persono plej kara al mia koro,
kiun iam ajn mi konis. Doktoro Luther.
LUTHER Rigardu al la vundoj de la Nazaretano, ne al
mi, vi fatale misvojinta malfeliĉulo! Kiel vi povis ŝajnigi vin esti
la misiito de la ĉiela kolero. En la furiozo de la freneza pasio kiu donis
la glavon de la vero en vian manon, ke vi mem juĝu super kristanoj
laŭ propra kapo kaj mapo en la ebrio de
venĝemo? Kiel vi sola povas serĉi vian veron, se ankaŭ vi
mem estas ĝisoste infektita per maljusto?
KOLHAAS Kun tristo, via pastra moŝto.
LUTHER Por la homa tristo estas promesita konsolo;
por maljusto damno.
KOLHAAS Kun mi okazis maljusto.
LUTHER Kun vi? Per vi, prefere. Al pacemaj
komunumoj vi rompĵetis vin tage kaj nokte simile al la lupoj de la
dezertoj. Senkulpulojn konfiditajn al la protekto de Dio vi falĉis glave
sub la preteksto de proceso iniciatita por senutila bagatelo. Kien vi
apartenas, Mikaelo Kolhaas? Ĉu ne
sub la provincestron kaj la princon elektiston? Kiu retiris vian rajton ricevi
laŭleĝan rekompencon pere de la superularo?
KOLHAAS Mi provis, via pastra moŝto...
LUTHER Hezite kaj senpacience, kun anticipa
malfido, intermiksante oficiston kun provincestro, identigante tribunalajn
servistojn misgvidantajn vian aferon kun la ekzistanta hierarĥio. Ĉu
jam enkapiĝis al vi, kiel longan
kalvarion vi ekiris pro via miopeco ĉi-tere kaj ankaŭ trans via
morto? Via proceso havos tiamaniere neniam finon. Kiel vi povos akuzi la teran
superularon en la ĉielo, se tiu ĉi ĝis hodiaŭ nenion sciis
pri via bagatela plendo? Sinjoro, ĉi tiun homon kun la sangogutantaj manoj
neniam mi vidis, des malpli mi mistraktis lin.
Tion povos diri la superularo antaŭ la trono de Dio. Kaj ĝi
pravos. Anstataŭ proprajuĝado kial vi ne pli humilis kaj diligentis en
la serĉado? Kaj kion komunan havas via afero, viaj ĉevaloj,
vojaĝsako de via servisto kun la servutula armeo sekvanta viajn spurojn,
ree ribelanta post tiom da sangoverŝado? Ĉu vi informiĝis pri
tio, ke en la ĉirkaŭaĵo de Pleissenburg kaj Lützen oni
disfamigas la reviviĝon de Münzer, ke estas ĝuste vi, kiu anoncis
publike la revolton. Ho karaj sinjoroj,
kun kia plezuro la Sinjoro batos inter vi, maljunaj argilaĵoj per sia
ferbastono! Ĉi tiujn vortojn diris Münzer, nun jen, oni atribuas ilin al
vi.
KOLHAAS Ĉi tiujn vortojn mi ne elparolis,
sinjoro.
LUTHER Viaj agoj antaŭis ilin. Viajn
bataladojn, bruligadojn, manifestojn najlitajn sur la muro de kasteloj. Vian
tutan senesperan entreprenon. Plej bona de miaj plej bonaj adeptoj, Kolhaas!
Kiel vi povis tiom forpuŝi vin de Dio?
KOLHAAS Mi helpis mian esperon, via pastra
moŝto, per mia senespero.
LUTHER Kia esprimo! Per senespero! Via senespero
meritas ŝtiparfajron. Ĉu nun vi uzas ĉi tiun paganan vorton,
kiam nia liberigita religio definitive solidiĝas?
KOLHAAS Ĉio solidiĝas. Nur mia vivo
kolapsis.
LUTHER Ĉar vi estas egoisto, blindigita en via
malfeliĉo kaj malamiko de nia reformita kredo. Se vi ne scius, Romo
preparas sin al nova atako, ne via ĉevalo kaj sako: la afero de ni
ĉiuj staras sur la karto, ni bezonas konkordon, kaj ne diskordon.
KOLHAAS Tiel devus esti.
NAGELSCHMIDT Via pastra moŝto! La imperiestron vi
mem nomis tirano kaj la saksan princon porko? Ke unu doganon post la alia, unu
imposton post alia postulante ili agas, ke tio eĉ de rabistoj kaj friponoj
trous - vi mem diris tion, via pastra moŝto, antaŭ la granda
popolleviĝo?
LUTHER Ĉio havas sian tempon. Kiu ne scias, ke
en la historio ĉiu horo havas alian ordonon, kaj io ĉiam pli gravas,
ol estis antaŭe, tiu ne aŭdacu interrompi miajn vortojn. Nia komuna
afero estas la reformacio, nia komuna malamiko estas Romo. En Parizo kaj
Venecio oni tiras niajn samkredanojn al brulŝtiparo! La papistoj ne
diferencas laŭ bienuloj kaj servutuloj. Nian tutan nacion minacas la
infero de la kontraŭreformacio, kaj vi je la nivelo de la pensado de
kvarpieduloj murdadas ĉi-lande tiujn, kiuj revenis al la pura evangelio?
KOLHAAS Ankaŭ mia edzino, fidelĵurinta
kunulino revenis, sinjoro. Ĉu vi scias, kio okazis kun ŝi?
LUTHER Mi scias. La punadon de la deliktuloj mi mem
petis de la reganta princo. La morton de Elinjo ankaŭ mi priploris, Mikaelo
Kolhaas, sed per niaj larmoj ni ne rajtas inundi la Aferon, por kiu ni oferis
nian vivon kaj saviĝon. Promesu, frato mia en la kredo, filo Mikaelo, ke
vi demetos la glavon, kiu estas la armilo de rabado kaj sangosoifo. Vi demetos
ĝin nun, kaj la koleron demetos ankaŭ barono Venceslao. Per la lasta
deziro de via edzino la Sinjoro alparolas vin: pardonu al viaj
ŝuldantoj...
(Je la
mansigno de Luther Venceslao paŝas apud Kolhaas.)
KOLHAAS Mi ne povas fari, via pastra moŝto.
Eĉ preze de mia saviĝo.
(En la
kvar anguloj de la kastelo eksonas hornoj.)
LUTHER La komuna armeo de la duko de Meissen kaj la
reganta princo. Ne mi venigis ĝin kontraŭ vi. Kvankam mi devus tion
fari. Ĉu vi ne donos al mi la manon, Kolhaas?
KOLHAAS Antaŭ multaj jaroj oni asignis
antaŭ la imperian asembleon en Worms homon, flamaniman viron, kiu per sia
kuraĝo renversis la mondon. Oni venigis lin antaŭ rigorajn kaj
malamikemajn juĝistojn, por ke li retiru siajn instruojn antaŭ la
imperiestro. De unusola gesto lia dependis lia vivo aŭ morto
surŝtipara, li tamen diris: Mi ne povas kaj volas ion ajn retiri, ĉar
nek konsilindas, nek salutindas ion ajn fari kontraŭ nia konscienco. Mi
malhavas la intencon kompari min kun viro, antaŭ kiu nun mi staras, kiun
dekomence mi akceptis en mian koron, kun Marteno Luther. Mi ne havas instruojn;
mi povis doni nenion grandan, valoran al la homoj, kies retiron iu ajn postulus
de mi. Sed kiom nesignifa estas mia persono: tiom terura kaj neriparebla estas
mia perdo. Vi certe pravas: ĉio ĉi grandas kiel polvero en via
potenca vero. Sed kiu kulpas pri tio, ke kiel polveron ni ricevis ankaŭ
nian vivon, la unusolan? Kiu disponis tiel, ke sen la vero de la polvero
ankaŭ la universalaj juro kaj vero sensenciĝas, kiujn ni devus ne serĉi,
postkuri, kiel infano ĉielarkon, sed ili devus troviĝi ĉie, kie
ili estas anoncitaj. La anoncita kaj ne realigita vero, la Dresdena kaj
Brandenburga konstitucioj, sinjoro, pli naŭzigas, ol la aperta mensogo,
ĉar ili efikas kiel lognutraĵo; la hundo grincigas la dentojn aŭ
forkuras, se mi ĵetas feran forkon al ĝi, sed lekante la manon
ĝi mortas pro peco da venenita pano. La kredemo kaj la peticianta espero
metis finon al la vivo de Elinjo. Eble la infano, kiu atendas min en Schwerin,
post la patrino nun perdos ankaŭ la patron. Mi povas heredigi al li
nenion, nur la orfecon, kiu edukos lin el genuanta espero al rektiĝinta
senespero. Tiu viro, la iama doktoro Marteno Luther same rektiĝis en la
imperiestra asembleo en Worms, kaj diris: jen ĉi tie mi staras, alie agi
mi ne povas. Dio min tiel helpu, amen.
LUTHER (pli milde) La iama Marteno Luther
ankaŭ hodiaŭ pretas morti por la vero de la Filo de l' Homo. Sed la
ordono de la vivo estas ne la morto, sed ties evito: ne la suicida senespero,
sed la saĝa agado. Prudentulo antaŭvidas malbonon kaj
kaŝiĝas; sed naivuloj antaŭenpaŝas kaj difektiĝas.
Ĉar kiu troviĝas inter la vivuloj, tiu havas esperon; ĉar
eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. Sufiĉa puno
estas por ni la konscio pri la morto. Por ties plenumiĝo necesas vira
kuraĝo, ĉar mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas
rekompenco.
KOLHAAS Tio jam delonge plenumiĝis pri mi.
LUTHER Tiu rekondukos vin en la vivon, pri kies
bonvolemo vi armile dubis. Legu, barona moŝto! (Transdonas
paperrulaĵon al Venceslao.)
VENCESLAO Ni, princo elektisto de Saksio,
konsiderante, ke Marteno Luther antaŭ ni pledis por li, persone ekzamenis
la plendon de la ĉevalkomercisto Mikaelo Kolhaas, kiun ni trovis perfekte
prava. Sekve: ni ordonas la redebaton de lia proceso kaj la punon de ĉiuj,
kiuj malobeis la leĝojn de la paca komercado kaj nia ĝenerala Ordo.
Por la senĝena juĝagado ni garantias liberan vojon al Mikaelo Kolhaas
al Dresdeno, kaj ni amnestias lian tutan taĉmenton. Ni kondiĉigas, ke
nomita ĉevalkomercisto en tri tagoj post la ricevo de jena dispono demetos
kaj demetigos la armilon, plue ĉiun lian militan predon li liveros kiel
princan proprietaĵon al la tribunalo de Lützen. Dato, kiel supre... Kaj la
ofendo farita al mi? Kio okazos kun ĝi, via pastra moŝto?
LUTHER Petu, kaj estos donite al vi... Frapu, kaj
estos malfermite al vi. Kolhaas, demetu la armilon! (Kolhaas frapĵetas
sian glavon en la trabon.)
NAGELSCHMIDT (kriante) Mikaelo! Vi trompis min! Vi
perfidis min!
LUTHER Petu, kaj estos donite al vi... Frapu, kaj
estos malfermite al vi! (For.)
(La sceno
mallumiĝas, la tumulto iom post iom silentiĝas.)
DUA BILDO
Foirplaco
de Dresdeno. Jubilanta amaso, tribunala tablo. Fone podio, kovrita de blanka
tuko. Eniras Kolhaas, Nagelschmidt, Herse kaj kun ili kelkaj ĉevalistoj.
Voĉoj: "Vivu Kolhaas! Justecon al Kolhaas! Punon al la Tronkaano!
Fajren kun li!" Kolhaas kaj liaj kompanoj sidiĝas sur benko
antaŭ la podio. Venceslao venas dum la bas-kriado de la amaso,
Nagelschmidt volas transdoni al li sian lokon sur la benko, sed li ne akceptas
ĝin. Li restas staranta. La membroj de la tribunalo marŝas sur la
podion: Zauner, Eibenmeyer, Müller, flanke sidas: Kallheim, Hinz, Kunz.
EIBENMEYER Kuncivitanoj! Mi petas silenton, ordon! La
princo elektisto ordonis la proklamadon de la verdikto ĉi tie, sur la
foirplaco de Dresdeno ne por bruado, sed por ekzemplodono. Niaj armitaj
gardistoj arestos surloke la rompintojn de la ordo. Lia barona moŝto
Venceslao de Tronka! Ĉu ĉeestas?
VENCESLAO Ĉeestas.
EIBENMEYER Kolhaas, Mikaelo, ĉevalkomercisto. (Kolhaas
stariĝas.) Jes. Bonvolu resti staranta. Ni devas aŭskulti la
verdikton de la princo elektisto kaj la imperiestro. Prokurora moŝto
Zauner...
ZAUNER Mikaelo Kolhaas, jen venis la tago, kiu
ĵetos plenan lumon sur vian veron. Post ke mi garantiis al vi liberan
foriron el Tronka, detalon post detalo mi ekzamenis vian celon, kiu puŝis
vin tien. Ni konstatis, ke vin kondukis nek rabista intenco, nek servutula
pasio de la renverso de nia paca sociordo, sed ekskluzive la reakiro de viaj pokaj
proprietaĵoj, eroj de via vero. La superularon destinitan de Dio, sian
regnestron honoras tiu, kiu restas fidela al ties proklamitaj veroj. Je la pano
estas senigita tiu, kiu lasas perdi ties erojn. Ĝuste pro tio ni ordonis
en ĉi tiu tago: viaj du nigraj ĉevaloj estu restituitaj en stato,
kiel vi juste deziris - kun tintiloj. Simile estu redonitaj viaj senjuste
enkasigitaj kvindek groŝoj kaj la manteloj, ĉapelo, vojaĝsako de
via servisto nomata Herse kun la personaj objektoj trovitaj en ĝi, nome:
argila pipo, tindro, fajroŝtono, dekdu groŝoj kaj unu pippurigilo kun
osta tenilo. Dato en Brandenburgo. Princo elektisto Frederiko... Kiu, signe de
sia favoro, dezirus komuniki sian decidon persone. La regnestro petas vian
pardonon, Mikaelo Kolhaas, sed hodiaŭ li devas gastigi la imperiestron.
Ankaŭ la imperiestro petas vian pardonon, ke pro sia speciala okupiteco li
estas devigita komuniki sian decidon al via peticio transdonita de via edzino,
Elizabeta Kolhaas tra la imperiestra prokuroro Francisko Müller. Sinjoro Müller...
MÜLLER Karolo la Kvina, pro dia graco nia Romia
Imperiestro, ĉiama pliiganto de la imperio, reĝo de Germanio,
Hispanio, ambaŭ Sicilioj, Jerusalemo, Hungario, Dalmatio, Kroatio kaj tiel
plu, arkiduko de Aŭstrio, grafo de Habsburgo, Flandrio kaj Tirolo signas
propramane la suban kompletigan decidon en la procesafero, klarigita per la
justa mano de la Brandenburga princo elektisto: vergo kaj skoldoj rezultigas
saĝecon; sed infano liberlasita malhonoras sian patrinon. Samtiel makulis
la senpartiecon de la Brandenburga kancelario sinjoroj Hinz, Kunz kaj Kallheim:
en la hodiaŭa tago ĉiujn tri ni eksigas el siaj oficoj. (La amaso
ekjubilas.) Kaj ĉar ĉiu lezo de la leĝo ofendas la Personon
de la Plej Supera Leĝdonanto, estu kondamnita barono Venceslao de Tronka
al dujara prizona puno.
(Silento
de konsterniĝo. En ĉi tiu momento eksonas kornoj, poste
aŭdiĝas kanonpafo. El la nevideblaj anguloj de la placo miksiĝas
en la bruon la sonorado de la sonoriletoj de la ĉevaloj de Kolhaas.
Tribunala servisto transdonas al Kolhaas la mantelon, ĉapelon,
vojaĝsakon de Herse. La amaso rapide disiĝas. Krioj: "Jen la
imperiestro! Ni renkontu la imperiestron! Vivu la imperiestro!" En severa
teniĝo restas nur kelkaj armitaj tribunalaj servistoj en la proksimeco de
Kolhaas. Kolhaas malrapide konsciiĝas sub la pezo de la neatendita venko.
Li gapas post la amaso tumultanta en la direkto al la kanonpafo.)
KOLHAAS Homoj bonaj! Ĉu nun vi lasas min sola?
Ĉu neniu plu scivolas pri la orgojla Tronkaano? Homoj! Vivu la
imperiestro! Li alportis mian palmodimanĉon... Vivu la imperiestro! (Al
Nagelschmidt, kvazaŭ finreplike al ĉiuj iliaj disputoj.) Vivu la
imperiestro! (Nagelschmidt senmovas.) Eĉ se malfrue... Li alportis
mian palmodimanĉon. Ĉu vi aŭdas, Karolo? Venceslao de Tronka
estu juĝita al dujara prizona puno. (Ebrie li gustumas la vorton.)
Juĝita... Juĝita... Elinjo sendas ombron da konsolo el sia tombo:
Juĝita! (Triumfe.) Ripetu, Müller, kara amiko, kiel blinda muelejo
turnu via lango la vorton: juĝita.
MÜLLER (emociigite kaj ŝvitoplene) Juĝita.
KOLHAAS Ho, se ankaŭ Elinjo aŭdus tion,
Karolo! (Li brakumas Nagelschmidt.)
NAGELSCHMIDT Ŝi aŭdas certe.
KOLHAAS Ŝi alportus al mi..., al ni ĉi
tiun mesaĝon. Kiel povas tiom distiĝi homo kaj kvitiĝo unu de la
alia? Mi dankas vin, Karolo, ke vi stariĝis apud mi... Almenaŭ
ĉi solan torĉan vorton - juĝita! - ni povis reakiri azile.
NAGELSCHMIDT Malmulta.
MÜLLER Ne finiĝis, Mikaelo, la teksto de la
imperiestro. Ĉar kiom ajn mallongas la tera vivo de la homo, kaj kiom ajn
longas kaj turmentas la vojo de la vero: neniu rajtas ĝin serĉi
arbitre, sur flankopadoj.
KOLHAAS Kiel ĉi tiu Tronkaa porko!
MÜLLER Ĉar la vero forturnas sin de tiu, kiu
per maljusta maniero proksimiĝas al ĝi; ĉar rajton oni povas
akiri nur per rajto, saviĝon de la animo nur per humileco. Vi rericevis
ĉion, Mikaelo Kolhaas, ĉion, je kio vi estis prirajtigita, sed ne
forgesu, dum oni postkuras la veron: oni ankaŭ ŝuldiĝas.
KOLHAAS Mi ĉipvendis ĉion mian.
MÜLLER Nun jamas via vico senŝuldigi vin.
NAGELSCHMIDT Ĉu lia? Eble tiu de la Tronkaa
Antikristo! Ĉiuj perditaj proprietaĵoj de Kolhaas estu restituitaj!
MÜLLER (laŭgrade severiĝinte,
elŝirinte sin el la ĝena ligiteco de la amika rilato) Nun jamas
via vico senŝuldigi vin.
(Kolhaas
rigardas Müller ĉiam pli frapite.)
NAGELSCHMIDT Ni ne senŝuldigas nin! Ni postulas.
EIBENMEYER Vera instruo estas la instruo de la
imperiestro.
MÜLLER (legas) Vi bruligis kastelojn,
estingis homajn vivojn, por la juro vi tretis sur la vojon de la jurrompo...
NAGELSCHMIDT Kion alian li povus fari? Kiel ni alproksimu
la krucumitan veron, se latronoj de Pilato gardas ĝin - kontraŭ ni!
Kiel oni povus liberigi la juron el sia sigelita tombo sen disbati la armeon de
la fariseoj? Prokurora moŝto! Ĉu nia pleja vero, al kiu ni konstruis
preĝejojn, venis eble pace kaj kun
humilaj peticioj al Kajafas aŭ la judasoj? Ĉu ne per tertremo kaj
rokofendo liberigis kaj levis al si Dio sian solenaskitan filon? Ĉu
unusolan vojon destinis al ni la imperiestro? Por unusola irebla vojo - iun
neireblan?
EIBENMEYER Nagelschmidt konfuzas sin kaj siajn
bruligistajn kompanojn kun la Leĝo kaj...
NAGELSCHMIDT Tie ja la homo komenciĝas! Kiam li
konfuzas sin kun ĉio, je kio li estas senigita.
EBENMEYER Gardo!
(Du
soldatoj silentigas Nagelschmidt.)
MÜLLER Mikaelo Kolhaas, loĝanta en
Kolhaasenbrück, naskita la dekduan de junio 1502 en Schwerin, estas kondamnita
en ĉi tiu tago al morto per ŝnuro. Dato kiel supre, propramana
subskribo de la imperiestro.
NAGELSCHMIDT Dio mia! Oni trompis vin! Oni trompis vin!
Latronoj, vi trompis lin, priinsidis lin, faligis lin en kaptilon, kial ni
obeis vin? Oj, mi stulta, ol kiu nur Mikaelo Kolhaas pli stultis!... Mi povus
scii... ĉiuj iliaj vortoj haladzas je hiena fetoro, kaj per ĉiuj siaj
ruzaj cedoj ili nur kamuflas siajn finajn celojn. Sinjoro Müller! Vi pruntis
vian langon al la malnobla verdikto - elŝiru al vi la langon. Vi pruntis
al ĝi vian voĉon - tratranĉu al vi la gorĝon!
MÜLLER La voĉo estis mia - la decido tiu de la
imperiestro, Mikaelo. Pardonu min.
KOLHAAS Ĉu via lasta deziro? (Konvulsia
ridego.) Lasta deziro de la proklamantoj de verdiktoj: ni pardonu ilin. (Lian
denovan ridegon interrompas la triumfa-moka ridego de Venceslao. La sinjoroj
akompanas la Tronkaanon eksteren. Kolhaas, postrigardante lin.) Ni
ankoraŭ renkontiĝos! (Al Müller.) Sed kun vi neniam. Fari
konton same ni ne plu ne bezonas...
MÜLLER Bone vi scias... Mi faris ĉion. El la
malfeliĉa trudo de la cirkonstancoj rezultas, ke...
KOLHAAS Estu la potenco facila al vi! Ripozu
trankvile!
(Müller
eliras. Sur la scenejo restas nur la koncernitoj de la pendumado. Armita
gardisto, ekzekutisto, konfidito por la kontrolo de la ekzekuto ktp. Dum la
pendumilo estas surloke starigata, Nagelschmidt rigardas Mikaelon senespere,
kun malpleniĝinta rigardo.)
KOLHAAS Vi plenkreskigos Henrikon, ĉu ne? (Li
pendigas la amuleton ĉirkaŭ la kolon de Karolo.) La disputo de ni
ambaŭ finiĝis. La ekzekutisto punkton metas post ĝi. La
malgrandan piceon transplantu el la angulo de nia ĝardeno al Schwerin. Mi
plantis ĝin laŭ la deziro de Elinjo, ĉe la naskiĝo de nia
infano. Atentu, ne lezu ĝiajn radikojn. Akvumadu ĝin, por ke ĝi
refortiĝu. Kiel mildas nun via vizaĝo, Karolo. Neniam mi vidis vin
tiel milda. Kvazaŭ vi uzus la viŝtukon de Jesuo. Sur kiu konserviĝis
liaj trajtoj. Ni estus bezonintaj lian paciencon - unu al la alia en la komuna
danĝero. (Nagelschmidt viŝas al si la larmojn.) Henriko ne
vidu viajn larmojn. Ĉu vi opinias, ke firmiĝos tiu malgranda piceo en
Schwerin? La sonoriletojn religu sur la
kolojn de la du nigraj ĉevaloj. Kiun vojon vi iros?
NAGELSCHMIDT Kiu kondukas al Tomaso Münzer.
KOLHAAS Tiu konvenas. Plej mallongas. Kondukas
hejmen.
(La
ekzekutisto haltas antaŭ Kolhaas. Tamburado, poste silento. De fore
aŭdiĝas la sonoriletoj de la du nigraj ĉevaloj. Eksonas
sonoriloj honore al la imperiestro. La scenejo laŭgrade mallumiĝas.)
NAGELSCHMIDT (lia voĉo)
Ĉu estis ĉu ne la fato
Nigre flugrajdis la fato
En Kolhaasenbrück
Sur komerciston
Mikael' Kolhaas frapis la fato.
KURTENO