|
S |
injoroj, se la diabloj en la infero foje ekhavus la
ideon, konstrui urbon, ĝi estus sendube tia, kia Selmecbánya.
Pardonu
min la tiea meritplena magistrato pro ĉi tiu mallaŭdo; ĝi celas
esti nek ofendo, nek moko, precipe rilate al la loĝantoj tie, kiuj ja
neniel kulpas pri tio, ke iliaj prapatroj konstruadis sur tiel fola loko.
Afabla leganto, kiu ankoraŭ ne veturis en tiu kurba lando, imagu al vi trimil
montopintojn, samtiom da valoj, dekkelkajn rokojn, dense trakonstruitajn per
domoj de ĉiaj formoj, kies antaŭo estas ofte trietaĝa, dum la
malantaŭo modeste ĉeflankiĝas al monto.
Se vi iras tra ĉi tiu urbo, pavimita de la
naturo, via koro ĝiselflue pleniĝas de humanismaj sentoj, kaj
kortuŝite vi eksuspiras: "Ĉu eĉ ĉi tie loĝas
homoj!"
La regiono estas teda, malbela, la vetero malagrabla.
La frosta Szitnya,
"amatino de nuboj", perforte tiras al siaj sekiĝintaj mamoj
siajn amatojn, kien ajn ili klopodas. Kaj se ĝi ne ĉehavas nubojn,
ĝi montras sin ofendita, kaj blovas kiel eterna fraŭlino. Do se ne
pluvas, vento siblas tra la zigzagaj stratoj kaj intervojetoj.
Deprima urbo estas tiu ĉi! La aero estas venena
pro minejaj haladzoj, pro ĝia akvo kreskas kropo sur la kolo de
palvizaĝaj knabinoj kaj malspritaj viroj. Ĉe la triajara rekrutado
taŭgis nur kvar el sescent armematuraj junuloj, por esti "homo de la imperiestro. (Mi preskaŭ hontas skribi pri tio.)
Foje
mi vidis en la "inspektoreja" strato grandaĝan virinon grimpi
supren anhelante kaj turmentate pro laciĝo, kun gapige granda korbo
surdorse (ja en Selmecbánya oni aŭ suprengrimpas, au malsupreniras;
tertium non datur.
La korbo fumis, kiel kamentubo. Mi kredis, ke ia
aĵo ŝia bruliĝis ene, do mi postkriis la malfeliĉan
slovakinon:
- Avino, brulas via korbo!
Ridetante ŝi turnis al mi sian stangrizan
vizaĝon, kaj diris kun patrina fiero:
- Ej , ne ja. Mia Nacko pipas en ĝi.
Kaj fakte: diablido adoleskanta sidis kaŭre
korbofunde, kiu jam pipfumadis, kaj kiun la patrino ankoraŭ devis porti
surdorse.
Nenie en la mondo estas la Dia prizorgo tiel
partiema, kiel en Selmecbánya. Por la surmonte loĝanta Stevo Csemez la
suno leviĝas unu horon pli frue, kaj subiras unu horon pli malfrue, ol por
lia senpera najbaro, la subloĝanta Stevo Kutlik, kaj plue: la geografia
situo nenie montras tiel originalajn trafikajn cirkonstancojn, kiel ĉi
tie.
La filino de gesinjoroj Csemez, Kristina ekzemple
elstariĝas posttagmeze en la verde farbitan dompordon, kaj kiam
per siaj nigraj okuloj revemaj ŝi ekvidas fraŭlinon Bohuŝka
Mirkowszki sur la najbara montokresto promeni en la ĝardeno, ŝi
salutas ĉi tiun afable, per klino de sia mirinda kapeto, kaj per
freŝa, sonora voco transdemandas:
- Ĉu vi tagmanĝis, Bohuŝka?
Bohuŝka turnas sin je la afabla, agrabla kaj
konata voĉo, kaj saltante kuras renkonte al la malgranda Kristina ĝis
la rando de la montokresto, kie komenciĝas profundo faŭkanta; ili
estas apenaŭ dudek paŝojn unu de la alia: povas babili laŭplace:
- Jam eĉ forgesite. Kie vi estos hodiaŭ?
- Hejme - respondas Kristina.
- Ĉiam nur hejme! Estus pli bone, se vi
transvenus al mi posttagmeze.
- Mi mem volus, Bohuŝka, ĉar mi havos
netolereblajn gastojn... homojn malbelajn...
- Nu, nu, nur
haltu! Kiuj estas tiuj tre malbelaj homoj? Ĉu vere malbelaj?
La bela Kristina ekridis. Aŭdinte ŝian
sonoran ridon, ĉesis kanti la najtingaloj en la "nigra makiso".
Ili atentis al la pli bela voĉo.
- Vere malbelaj? Tiaj ja, Bohuŝka. La maljuna mingrafo estos ĉe ni kaj profesoro Csutkás.
- Hu, Kristina, do vi vere devas transfuĝi al
ni.
- Mi ankaŭ farus, se vi ne estus tiel
malproksime.
Kaj fakte, de la domo Csemez ĝis gesinjoroj
Mirkowszki kuŝis vojo pli ol unu kaj duonhora, ja oni devis descendi
ĝis la Luterana preĝejo, ĉirkaŭiri la urbon direkte al
Szél-mino kaj sur ŝtona ŝtuparo apud la katolika domo de Dio
suprengrimpi ĝis Klopacska, de kie
jam kondukas tolerebla vojo ĝis la domo Mirkowszki.
- Malgraŭ ke malproksime, Kristinjo, ĉu
ĝene por vi?
- Ne, ne, Bohuŝka... se antaŭe mi vin
vizitadis, kaj vespero min trafis, mi povis tranokti ĉe vi, - sed nun...
nun, vi scias, vi ja scias... neelble...
La animitan, belegan vizaĝon de Kristina inundis
ruĝo. Okulkatena feinkoloro, eĉ ĉielarko povus proenvii.
- Prave, prave... Tiu knabo sentaŭga! Eĉ
pensi pri li... - rediris Bohuŝka humorperde, - mi eĉ forgesis, ke
li estas en la mondo.
Kristinjo senvorte rigardis malsupren en la
valfaŭkon, sur kies fundo kaj flankoj, kiel ekdancintaj terbuloj fabelaj,
ekvivis la tegmentoj, nigrigitaj de la tempo, kaj komencis moviĝi,
ŝanceliĝi, kvazaŭ volante ekvoji ien al la Baka-minejo.
- Venu do vi, karaj! Venu vi, Bohuŝka...-
proponis Kristina, kaj ektiris la blankan tulan tukon sur la kapo tiel
profunden sur la okulojn, ke nenio vidiĝis el la bela vizaĝeto krom
la pinto de la mentoneto - peceto da ĉielo.
Sinjoro
instruisto Csutkás kaj sinjoro Demetrio Luppán estos prezentitaj al la afabla
leganto
La geedzeco estas certe unu el la plej belaj aferoj
ĉi-monde. Dio min gardu, ke mi ĝin fordisputu de la sekva generacio;
ĉar se ni jam trinkis el la cirbotelo, trinku ankaŭ la ceteraj,
laŭ la logiko de la cigano en la anekdoto. Do se mi ĝin ne malaprobas ĉe la postrestontoj,
mi havas nenian kaŭzon - retrorigarde en la tempon - kritiki inter niaj
antaŭuloj ankaŭ kavaliron Demetrio Luppán aŭ sinjoron
instruiston Csutkás, pro ke ili sopiris en tiun varman banakvon,
enpaŝinte en kiun oni baldaŭ emus eksteren.
Pli granda malfeliĉo estas, ke la inklino tiris
ilin al la sama bankuvo, ilin, kiuj estas laŭeble plej grandaj amikoj ekde
tiom da jaroj.
Ja, karaj gesinjoroj, tio ne estas miriga ĉe
homoj, kiuj senĉese kunestas, inter kiuj reciprokaj estimo kaj konsento
regas, kies naturo, inklinoj kaj pensmaniero kunfluas en certan samformecon,
kaj kiuj tiel longe kunlaŭdadas, kunobservadas la Kristinjon de sia tria
similulo, anima-korpa amiko, kemiprofesoro Stefano Csemez, ĝis ili
enamiĝas al ŝi ĝis la oreloj.
Almenaŭ
mi konsideras tre natura, ke tio devis okazi tiel kaj ne alimaniere. Samtempe
ekbrilis en ilia koro la "somero de maljunuloj" kaj la sama floro
enradikiĝis en la sekaj grundoj. Se io min mirigas, estas nur, ke sinjoro
Stefano Csemez mem ne enamiĝis al iu, ja ili estis unu animo en tri
korpoj, kaj ekde la mondokreo neniam estiĝis inter ili ajna pridisputinda
demando aŭ diferenco de opinioj, se ne koncerne la ĝuon de
flartabako.
Ĉi-kampe la tri sinjoroj estis memstaraj
potenculoj. Kavaliro Luppán ja asertadis, ke la flartabako devas esti
enspirata, samkiel hufmagneto aŭ frotita sigelvakso altiras nadlon aŭ
papereron - do de malproksime; por nenia rezono oni proksimigu la tabakon al la
nazotruoj, devalutante tiel la ĉielan plezuron, kiu laŭ ĉi
metodo atingas frenezigan gradon. Sed sinjoro instruisto Csutkás ne povas tion
akcepti, li kolektis sian sciencon same ne sur sterkamaso, por ke per ia
surfaca kaj nenatura... nenatura kaj individuaĉa... individuaĉa kaj
malbona kutimo li lasu fali tiun kardinalan principon, laŭ kiu nazotruoj
estas kreitaj rekte por esti enŝtopataj per tabako. Kaj zorge
enŝtopataj. La nocio de truo ja mem sugestas la nocion de ia manko. Se ne
alian, almenaŭ tiun de korpa kontinueco. Manko estas forigenda! Kaj per
kio ĝi forigendus, se ne per tabako?
Sed la afero farendas kun certa modereco kaj
bongusto. La ujo devas esti dece submetata dum la satigado de la nazo, pinĉate
inter la montro- kaj dikfingroj, por ke la konscio pri la perdo de falanta
tabako ne ĝenu la plezuron. Koncerne ĉi punkton, t.e. la subtenadon
de la ujo, viro povas elmontri pli da gracio, ol sufiĉas, por loge
forturni la kapon de ĉiuj virinoj.
La opinion de sia meritplena kolego konfesas
ankaŭ sinjoro Csemez, sed kun la esenca diferenco, ke la subtenado de la
ujo estas nura sensencaĵo; flartabakanto, staranta sur alta ŝtupo de
perfekteco certe ne submetas sin al tia koncepto; vera fakulo - dum la superflua
tabako faladas - eligas la langon, kaj subkaptas la perdiĝontajn erojn.
Ĉi tiu estas la sola ĝusta sistemo laŭ sinjoro Csemez, kiun
defendi li konsideras sia devo ĉiufoje, kiam necesas.
Krom ĉi detale konturitan diferencon de opinioj
nur profundiĝema esploranto kapablas trovi iomete diferencajn ecojn inter
ili, ankaŭ kies figuroj, vizaĝoj preskaŭ samformiĝis kun la
tempopaso; eĉ la haroj, ekde kiam kavaliro Luppán portas perukon.
Malgraŭ tio ni ne konsideras afero superflua, lasi fali kelkajn vortojn
por la pli funda konigo de ĉi meritplenaj viroj, prezentante pli detale
almenaŭ sinjorojn Csutkás kaj Luppán. Sinjoro profesoro Csemez estas
intera fenomeno kaj proporcia miksaĵo de tiuj du; ĉiuj inteligentaj
homoj, eĉ palpe, plej klare
orientiĝas pri li.
La identiga priskribo de sinjoro Csutkás, ekstraktita
laŭvorte el lia pasporto de la pasinta jaro, estas jena:
Religio: Luterana
Naskiĝis en: Podzencsok, departemento Trencsén
Aĝo: kvardekok-jara.
Vizaĝo: oblonga
Nazo: normala
Okuloj: bluaj
Haroj: blondaj, grizetiĝantaj
Speciala konilo: nazo ruĝa.
Ankaŭ per la priskribo de la persono de kavaliro
Luppán ni tuj pretos menciante, ke en lia pasporto, post la plenigo de la
koncernaj rubrikoj, vidiĝas diferenceto nur en du punktoj, vizaĝo:
"ovala", speciala konilo: "nazo malhele blua".
Kontraŭe, kiom pli vastan kampon malfermas por
kontemplado la spirita mondo de ĉi tiuj viroj!
Sinjoro instruisto Csutkás estas fanatika pedagogo,
vera Pestalozzi, kiu elirante el plej modernaj principoj fundamentas siajn
sukcesojn instruadajn per la amo de siaj disĉiploj, trovas en ĝi sian
rekompencon kaj ĝistede fanfaronadas per ĝi. Li parolas malmulte, en
silenta enprofundiĝo sidadas ĉiuvespere inter siaj du amikoj, nur
malofte levas la okulojn, faras laŭ sia konata metodo unu tiron el la
tabakujo, kaj silente murmuras: "Ili kroĉiĝas al mi..."
Poste li fermas la okulojn, ŝajnas aŭskulti
la amikojn, foje-tempe hm-hm-adas kaj kapjesadas, certigas ilin perkape,
dormetiĝadas, vekiĝadas, kiel kokino sidanta sur balancilo.
- Jes, jes... ili kroĉigas... - li vekiĝas
alarmite kun ĉi tiuj vortoj, ĉirkaŭrigardante senkomprene.
Liaj amikoj, kiuj jam scias, ke sub tio li komprenas
la amon de siaj instruatoj, ekde multaj jaroj tiomgrade alkutimiĝis al
ĉi ade-reaj ekvokoj, ke ili konsideras tion nur kiel pensanstataŭigajn
"hm" kaj "hja", kaj trovas tion tute natura. Sinjoro
instruisto Csutkás estas homo vaste respektata, kaj kvankam en lia pasinteco ne
troviĝas tiom da brilaj kaj malĝojaj memorindaĵoj, pri kiuj
kavaliro Luppán povas fieri, tamen mi devas mencii, ke jes ja, okazis al li
mirinda evento, kiu lin levas en la senperan proksimecon de la
literaturhistorio.
Li estis la profesoro pri poetiko de Petġfi!
Aŭdu, gesinjoroj, tiu de Petġfi! Ĉu iu
edukus pli valoran homon, ol lin por la nacio? - Li, sinjoro instruisto
Csutkás, donis al li la rudimentojn. Nu, kiu povus diri, ke la rudimentoj ne
estis bonaj? Neniu. Parolas la faktoj, ĉiam la faktoj... vere nur la
faktoj.
Kvankam malicaj langoj flustradas, ke onidire pri li
skribis Aleksandro Petrovics (sinjoro
Csutkás kutimas lin mencii per ĉi tiu nomo): "tamen min kvalifikis
pluraj miaj profesoroj-azenoj per nekontentiga, mi falis ankaŭ en
poetiko, sed ĉar parolas la faktoj, ĉiam kaj ĉie, la faktoj
diras, ke tio ne estas vera, la aŭtentika notregistro ja troviĝas
ĝis-ĉi-tage en la arkivo de la lernejo, kaj el ĝi
evidentiĝas, ke Petġfi ricevis de li bonan noton. - Ĉar li ja tuj
rekonas, en kiu kio kaŝiĝas!
Pri ĉi tiu Petġfi rakontiĝas en Selmec
romantika legendo, pri kiu ĉiu scias ion, sed tute neniu ĝin konas,
nur sinjoro instruisto Csutkás.
Generacio sekvas generacion en la granda, flave
farbita liceo, sed ili eĉ ereton ne forprenas el la legendo pri Petġfi.
Fidele antaŭuloj ĝin transdonas almemore de posteuloj, kaj la
rememoro zorge vigilas super ĝi, kaj konservas ĝin, kiel homo gardas
siajn okulojn. Ĝi tie ĉiam-eterne vivos tiel manke-nekomplete, kiel
mi trovis ĝin kvaronan jarcenton post la restado tie de la poeto.
Se sinjoro Csutkás volus paroli!... Li scias! Li
devas tion scii, ĉar al li ja la legendo rilatas.
Sinjoro
Csutkás ne estas homo fermanta sian buŝon pri tiaj aferoj, kaj temas ne
pri ke, li ne volus rakonti: li volonte kontentigas la plaĉon de siaj
amikoj kaj konatoj, sinjoro Csutkás estas komplete "bona homo", kiu
povas nei nenion al ili; kaj ili sufiĉe lin petadas, demandadas, sed por
kia celo, se li havas la econ, ke krom la "praelection"
kaj teorio de flartabakado pri nenio alia li
kapablas paroli longe. La monotoneco kaj specifeco de lia tridekjara instruista
kariero faris por li afero neebla, prezenti ion ajn krom parkeritaĵo.
Nur vino povas malligi al li la langon, kio ja ne
povus esti obstaklo rakonti la legendon, ĉar sinjoro Csutkás tre ofte
trinkas vinon, kaj ekde pluraj jaroj en tiaj kazoj ĉiam pridiskutiĝas
ĉi aventura kaj malklara parto de la meritplena vivo en la rakonto, ke la
pufhara Petrovics loĝis tie, sur la monto super la liceo ĉe la
maljuna fisk-oficeja hajduko Mazur, kies filo antaŭ nelonge revenis el la
legio, kie li ricevis pordistinge sur vizitkarto gluitan pecon da
bandaĝo, ŝiritan el la tuko, per kiu oni pansis la sangantan kruron
de la vundita Garibaldi. Kio? Ĉu ekzistas pli alta honorigo? Aŭ ie
ekzistas pli granda heroo, ol Garibaldi en la historio kaj de la Malnova, kaj
de la Nova Mondoj? Ne ekzistas, kiu dirus, ke ekzistas? Neniu asertus. Kaj
sinjoro Csutkás ankaŭ ne konsilas tion, ĉar tia homo ekhavus
malfacilaĵojn kun li, kun liaj argumentoj. Ĉar argumentoj estas akra
armilo, neesprimeble akra armilo... Kiu ne kredas, al tiu li pruvos tion.
Ni vidu ekzemple la kazon de carino Katarina...
Kurte kaj koncize, en tiaj okazoj sinjoro Csutkás
malproksimiĝas tiagrade de la baza penso servinta por eliro, ke revenonte
li jam dormemiĝas, lia kapo sindone velkas super la tablon, kaj li
balbutetas duone cisdorme, duone jam transe: "Ili kroĉiĝas al
mi...", kaj li transglitas en dormon.
Sed kavaliro Luppán estas homo, ho alispeca! Nura
babilo, la korpiĝinta malfermiteco, liajn rememorojn li ne tenas sub
seruro. Li rakontas eĉ aferojn, kiuj neniam okazis kun li, pri kiuj sole
li imagas, ke li travivis, trasuferis ilin.
Ĉi tiuj
estas malgajigaj rememoroj, dolore tremigantaj lian koron dum la rakontado,
eltordantaj larmojn el liaj okuloj. Tamen li refabeladas ilin, ĉar agrabla
estas al li ĉi pia malĝojo.
Lia vizaĝo animiĝas; lia voĉo
fariĝas milda, supla, kiam kun plej sinceraj signoj de la emocio li
revokas elmemore la morton de la bedaŭrata edzino: kiel la karmemora
kuŝis tra pluraj tagoj en la lito, luktante kun la neniiĝo; kun kia
zorgego li gardosidadis tage-nokte ĉe la agonianta patrino, kiu -
albrakante al si lastafoje siajn etulojn alkore - diris al ili kun velka
rideto: "Ne ploru, mi revenos por vi, mi vin kunportos".
...Kaj ŝi post nelonge kunportis ambaŭ.
La malgranda Laĉjo mortis duonjaron poste je
pulminflamo. Dio mia, Dio mia, kiel saĝa, kiel afabla infano li estis !
Sinjoro Luppán daŭrigus tiel pri mil kaj unu
aferoj, rilataj al la eta Laĉjo kaj la postmortinta filino Estera, se
sufoka plorsingultado ne superregus liajn vortojn...
... Kvankam en ĉiuj ĉi aferoj eĉ
vorteto da vero ne kaŝiĝas. La pasintecon de kavaliro Luppán, ekde
lia infanaĝo ĝis la hodiaŭa dato, konas ĉiu homo en Selmec,
kaj certe tre bone scias, ke li neniam havis edzinon, sekve ankaŭ
infanojn.
Sed eĉ se oni scias la malon, oni lin ne
kontraŭdiras, ĉar li tion sankte kredas, kredas sen esti proe mense
perturbita. Ne, ne, al la mingrafo (en Selmec ankaŭ la filo heredas la
rangon de la patro) tute ne mankis klapo en la kapo.
Li estas saĝa, brava kaj honesta homo, kun
ĉiuj karakteraj trajtoj de fraŭleco, sed en ĉi unu afero tre
unika, tre dis-kutima.
Pluraj homoj rekondukas la aferon al tio, ke kavaliro
Luppán iam estis enamiĝinta al juna, bela knabino, kiun ŝiaj gepatroj
ne volis edzinigi al li. La knabino malgajiĝis proe tiom, ke ŝi
glutis venenon, kaj mortis inter teruraj suferoj. Al la trosentema humoro de
sinjoro Luppán (vere trosentema deklaras lin la Selmec'anoj) forte efikis
ĉi tiu evento, kaj li falis en altan febron, el kiu apenaŭ li povis
restariĝi.
Dum ĉi tiu malsano, daŭranta du monatojn,
okazis kredeble lia ofte rememorata familia vivo, ĉi-dume naskiĝis,
kreskis kaj mortis lia trezoreto: la malgranda Laĉjo kaj la blonda,
anĝelvizaĝa Esterinjo...
Eble iomas vero pri tio, sed ni havas finfine nenion
komunan kun tio, kaj laŭpromese prezentinte ambaŭ bravajn sinjorojn,
ni povas kun trankvila konscienco transiri al la dua ĉapitro de nia
rakonto, kiu - ĵure mi promesas - ne estos tiel teda, kiel la unua.
Kiel menciite de la ĉarma Kristinjo en la
enkonduko, kavaliro Luppán kaj sinjoro Csutkás estis gastoj de sinjoro Csemez
ĉi-posttagmeze por iom da fantoludo. Ĉi nobla amuzo okazis kutime
alterne, foje ĉe unu, foje ĉe la alia. Hodiaŭ venis la vico de
la "orfaristo". Tiel oni nomis epitete sinjoron Csemez pro lia eco,
ke li senĉese rompis al si la kapon pri orfarado, kaj esprimis ĉiun
nocion per oro. Maja pluvo egalvaloris por li kvintalon da oro; se li
laŭdis iun inter siaj instruatoj, li diris, ke ties cerbo kaj diligento
valoras oron, kaj se li bondeziris al iu, ankaŭ tion li esprimis en oro:
"ĉiuj haroj viaj fariĝu oro!" ktp. Tio estis lia malforta
flanko, sed vidante liajn multajn bonajn ecojn, oni povis pasi preter tio kun
bona konscienco.
Do ili fantoludis, nome en la ĝardena
laŭbo. La vitoj, entruditaj en la Selmec'an grundon, pruviĝis
lauŝajne maldika korpo sur la latoripoj, kaj la suno nemalhelpate
trabrilis sur la tri kalviĝantajn vertojn, eltordante terurajn
ŝviterojn el la bravaj sinjoraj personoj. Feliĉe, la bela Kristinjo -
laŭ supera komisio - regaladis ilin per refreŝiga biero, kiu tenis
ilin daŭre viglaj kaj atentaj en la velkiga varmo. Kristinjo mem sidis
apud la patro, rigardante liajn kartojn, kio povis esti tre utila, ĉar li
jam plurfoje elvokis: "Oraj kartoj venas al mi!"
Kontraŭe, kavaliro Luppán kaj sinjoro instruisto
Csutkás estas hodiaŭ veraj "dupoj", eĉ la "bela
tercio" ne funkcias por ili, ĉiupase ili stumbladas-faladas, kaj
ridetante kaj kun tia pacienco ili akceptas la batojn de la sorto, falantajn al
ili sur la nukon, ke sinjoro Csemez konsideras afero ĝusta, doni konkretan
formon al sia miro:
- Horribile dictu...
Hodiaŭ vi estas tre distrataj! Hodiaŭ vi estas, estimataj sinjoroj,
vera orminejo. Mi jam gajnas la kvinan forinton. Noch a' Glas,
Kristin!
Sekve de ĉi "ora" deziro la kara
infano stariĝis, kaj verŝis bieron el unu de la kruĉoj,
entombigitaj en la glacia sino de sitelo, starigita sub rozarbeto, unue al la
patro, poste al la ceteraj, kiuj kun dankoplenaj okuloj ĝin akceptis el la
blankaj manetoj.
Sed ĉi tiuj dankoplenaj rigardoj havis tre
suspektindan aspekton. Iom kompetenta psikologo povus malkovri en ili diversajn
kombinaĵojn: amsopiron, deziron, esperon kaj kontentecon. Ja ili havis
kaŭzon kontenti pri la elektito de sia koro. Ŝi estas tiel belega,
kvazaŭ ŝi estus ne de patrino, sed naskita de la libera, kaprica
fantazio de poetoj, kiu traflugas super la universo, elektas kolorojn de feaj
floroj por la vizaĝo kaj lipoj, pruntas la formon de la frunto ĉe la
ĉielvolbo, la sveltecon de la staturo ĉe susurantaj kanoj, la brilon
de la okuloj ĉe diamanto, ties formon ĉe migdalo, la koloron ĉe
la malhela nokto; kaj kion ĝi pruntas ĉe la rozo, rubeno, roso,
sunradio, ĝi esprimas kun peka trokuraĝo per ses literoj: ideala.
Tia idealo estis Kristina.
Kaj kiam foje lia kolego Csutkás rimarkigis al li
inter kvar okuloj: "Nu, vi atingis, al kio vi sopiris: vi serĉadis
ĉiam oron, kaj jen, havata estas la granda peco da vera oro: Kristinjo",
sinjoron Csemez ekregis kuraĝaj pensoj kaj mirindaj ideoj
enloĝiĝis en lian cerbon.
"Jes ja, oro... pura oro estas ĉi tiu
knabino! He-he-he! La homoj estas malsaĝaj, kaj opinias oro la koton. La
koton, la homon. Kaj denique, se la tuta
mondo eraras, la tuta mondo tamen pravas; se la tuta mondo rigardas Kristinjon
oro, ŝi estas certe el oro de la ungopintoj ĝis tute la
kalkanoj."
Kaj krome memoriĝis al li tiuj diversaj
kavaliraj romanoj, pri kiuj sinjoro Luppán (kiu kaptas por tiaj) ofte parolas.
Riĉaj princoj kaj reĝidoj descendas el siaj kasteloj al malriĉaj
paŝtistaj filinoj; la knabino havas neĝe blankajn manetojn, la
reĝido brilan kronon, li genuiĝas antaŭ ŝi, suspirante:
"Knabineto, ni interŝangu: via mano estu la mia kaj mia krono la
via."
Tio ja estas sufiĉe granda folaĵo, sed
povas okazi, ĉar se ne povus, la historio pri tio ne estus presita.
Poste iun fojon sinjoro Csutkás diris ankaŭ:
- Vi, Stevo
(la nomo Stefano plinobliĝis je "Stevo" en Selmec)! Ĉi tiu
oreto via estas ĉiam pli granda. Post pli-malpli transkreskos en
fianĉinon. Oni ŝin forportos de vi! Sinjoro Csemez frapite
streĉis la okulojn al sia meritplena kolego.
- Forportos? He-he-he! Sed mi ŝin ne donos!
Je ĉi tiu originala deklaro sinjoro Csutkás
balancis la kapon, poste eltiris sian buntan nazotukon el la poŝo, skuante
ĝin kaŭze de singardemo, por ke se hazarde papriko estus
surŝutita de buboj lernejaj (ofta kazo, se li forgese lasas ĝin sur
la katedra tablo) -, li ĝin elskuu, kiom eblas; kaj post kiam li spertis,
ke ĝi estas libera ĉi unu fojon de ĉiaj fremdaj kaj nekonvenaj
elementoj, dufoje li traviŝis per ĝi siajn ŝvitantajn vizaĝon
kaj frunton.
- Ho, tute ne, tute ne! Ili kroĉiĝas al
mi... Pri kio temas? Jes ja, ili kroĉiĝas... Kio koncernas vian
antaŭan aserton, amiko Stevo Csemez, ĝi ne estas, laŭ mia
modesta opinio, sur la nivelo de ĉi epoko. Mi kredas, ke ĝi ne
estas... mi estas konvinkita, amiko Stevo Csemez, ke vi elparolis
nepripensitajn vortojn.., ĉar la virino estas destinita... - Nu, por kio?
Sinjoro Csutkás ruĝiĝis ĝis la oreloj.
Subite li ligis nodon sur la elpoŝiĝita tuko, kaj komencis ĝin
mordadi.
- Mi kredas..., mi opinias, - analizante pli funde mi
eĉ kuraĝas aserti - ke mi proksimas la ĝustan difinon, se mi
rilatigas la esencon de la virina destino en strikta kaj sistemeca, sistemeca
kaj ekskluda maniero al la ideo de edziniĝo. Ĉar la kerno de
ĉiuj aferoj estas la amo... ho, kiel ili kroĉiĝas al mi...
La maljuna orfaristo restis ĉe sia starpunkto.
- Mi donos Kristinjon al neniu. Mi ŝin vartis ne
por ke iu fripono ŝin akaparu, trovante ŝin preta, kiel rubuson surkampe,
kaj deŝiru kaj hamm... formanĝu.
- Sed la altiriĝo, la amo?
- Min ŝi amu!
- Tio ne sufiĉas.
- Nu, ŝi amu ankaŭ vin...
Csutkás subite rnallevis siajn grandajn
palpebroharojn kaj ridetis.
- Aŭ se ankaŭ tio ne sufiĉas, ŝi
amu ankaŭ kavaliron Luppán. Csutkás subite malfermis siajn okulojn kaj ne
ridetis.
- Estas malfacile ordoni al la koro. La koro havas
rajtojn, Stevo. Vi ne konas la koron. La koro estas delikata aĵo, Stevo!
Ĝi facile rompiĝas!
Sinjoro Csemez oscedis kaj diris kategorie, ke rompita
vitro faras pli da bruo, ol rompita koro... Domaĝe malŝpari la tempon
per tiaj senutilaj babiloj; iom kartludi valorus pli; li donos Kristinjon al
neniu, se ne por tiel granda orpeco, kiom ŝi pezas. He-he-he! Por tiel
granda orpeco, kiom Kristinjo pezas.
Sinjoro Csemez ruzete kuntiris unu okulon, kaj dum
ĉiuj liaj trajtoj tordiĝis en unusolan grimacon, esprimantan ruzecon,
li eligis ankaŭ la langon, ekklakante per ĝi en speciala maniero.
- Kia ideo! -
suspiris Csutkás, okulumante honteme al la sigelringo sur sia fingro, el kiu
ankoraŭ multe mankis, por ke ĝi egalpezu Kristinjon.
Tiom kaj ne pli interparoliĝis pli frue koncerne
Kristinjon inter sinjoroj Csutkás kaj Csemez. Deposte jam duonjaro forpasis,
sinjoro Csutkás ne plu memoras tion, eble ankaŭ Csemez ne.
Kaj Kristinjo estis hodiaŭ tiel bela,
ĉirkaŭfervorante ilin graciplene, la biero estis tiel bona, la
flartabako tiel eskvizita, ke sinjoro Csutkás sentis sin kvazaŭ levita en
la ĉielon, kaj paginte kun rideto la kontribucion post perdita partio,
kolektis la kartojn, intermiksis kaj levumigis ilin de kavaliro Luppán, kaj per
subita movo glitigis ilin en la internan poŝon de sia jako.
Lian aŭdacon sekvis silento de konsterniĝo.
Kio nun okazos? Ĉiuj vizaĝoj turniĝis demande al li.
Sinjoro Csutkás elprenis sian flartabakujon, metinte
ĝin antaŭ si sur la tablon, ripozigis sur ĝi la montro- kaj dikfingrojn
de sia dekstra mano, por ke pli solena efiku, kion li estis dironta.
- Sinjoroj kaj fraŭlino! Vi diros, ke ili
kroĉiĝas al mi. Jes ja, ili kroĉiĝas, sed...
Li trinkis guteton el sia glaso kaj daŭrigis
flustre:
- Sed tio ne sufiĉas. Kiu diras, ke
sufiĉas? Vi ne diras, kavaliro. Ankaŭ Csemez ne diras, ankaŭ mi
ne diras. - Nu, se ne sufiĉas, oni devas klopodi, ke sufiĉu! Mi do
diras, ke mi bezonas koron... Mi serĉas koron, sinjoroj kaj fraŭlino!
Kavaliro Luppán ekbalancis la kapon kun suspiro.
- Ankaŭ mi... honorvorte mi diras, ankaŭ
mi. Ni iras sur la sama vojo, diable sur la sama vojo... De kiam mia forpasinta
edzino...
- Nu kio, jam dividu la kartojn! - interrompis ilin
la orfaristo.
Sinjoro Csutkás leviĝis, kaj etendis ambaŭ
manojn kun aktoreca patoso al Kristinjo kaj ŝia patro.
- Tiu koro estas ĉi tie, Stevo - li elvokis
emociite -, ĉi tie mi ĝin trovis, ĝi estas Kristinjo; ŝi
kroĉiĝos al mi, ŝi estos la mia, se vi ŝin donos al mi.
Estos mia edzino. Kaj vi ne povas ne doni ŝin al mi, ĉar mi ŝin
amas, ĉar..., ĉar... ŝin mi feliĉigos; ŝi
kroĉiĝos al mi.
Samtempe kun tio li forte ekpremis la manon de la
knabino kaj de sinjoro Csemez, fermis la okulojn, kaj atendis en mallumo la
respondon de sinjoro Csemez, kiu embarasite rigardis ĉirkaŭ si, dum
la knabino staris pala kaj tremanta, vane klopodante elŝiri sian manon el
tiu dika de Csutkás.
- Kiel vi starpunktas al tio, Luppán? - demandis
leĝere sinjoro Csemez, turnante sin al la kavaliro.
- Mi diras, ke vi farus pli bone donante la manon de
Kristina al mi. Ho, kiel ŝi similas al mia forpasinta edzino. Mi kisus
eĉ la lokon...
Emociite li viŝadis la okulojn per sia
poŝtuko, sur kiu pompis la blazono de Luppán'oj, du kruce metitaj marteloj
kun la subskribo: "Glück auf!"
Je tiuj ĉi vortoj sinjoro Csutkás subite ellasis
la manon de Kristina kaj Csemez, kaj ĵetis teruran rigardon al la
kavaliro, stumblinta en sia oracio.
- Sinjoro! Vi rigardis en miajn kartojn... Aŭ
jes, jes, vi volas disdoni miajn kartojn al vi mem... tio estas... vi venas por
ataki min, vi jetiĝas kontraŭ min. Nu, bone. Sed notu al vi...
ŝi kroĉiĝas... ŝi kroĉiĝas al mi, sinjoro!
Ĉu vere, Kristina? Sinjoro Csutkás ĉirkaurigardis, sed el Kristina jam
eĉ ombro ne vidiĝis. Kiel timigita kapreolo ŝi kuris el la
ĝardeno al la domo. Ŝia vizaĝo ne plu estas pala, sed enflamiĝinta,
ŝia koro laŭte batas, la brusto rapide leviĝadas. Dio mia, Dio
mia, kiel granda malfeliĉo ŝin trafis! Dio mia, Dio mia, kio nun
fariĝos?...
Kaj dum ŝi blinde kuras, mem ne sciante, kial,
kien, neatendite iu baras al ŝi la vojon.
- Ha-ho! ha-ho!
- Ho, jen kiuj, Bohuŝka kaj...
Bohuŝka
kaj ŝia frato, Nikolao Mirkowszki. Tiu malbela knabo Nikolao, kun kiu
ŝi kutimis ĉiutage babili tra la abismo, pro kiu ŝi nun ne povas
viziti Bohuŝkan, post kiam li hejmenvenis el Budapeŝto, ja li estas
granda knabo kaj...
Kristina denove paliĝas, ektremas, inerte
mallevas la manojn, ŝiaj kruroj malfortiĝas, kaj ŝi staras
antaŭ siaj gastoj, kiel marmora statuo disfalonta.
- Kio, ĉu vi min eĉ ne kisas? Malvarme vi
rigardas - plendas Bohuŝka. - Ĉu vi koleras, ke mi akompanigas min de
Nikolao? Kristina skuas la kapon silente, malgaje.
- Estas tute mia kulpo - ŝi daŭrigas. -
Batu min pro tio, kara. Li ne estus kuraĝa veni; lin kuraĝigis mi.
Sed kiel pala, ekscitita vi estas? Ĉu okazis io?
Kristina inerte jesis per sia bela kapo. Kaj poste
per subita turno ŝi saltis apud Nikolaon, kaj metis la malgrandajn
manetojn en liajn manojn.
- Ĉu vere, Nikolao, vi min amas, tre min amas?
Bohuŝka lasis fali la ventumilon pro ĉi
tiuj neatenditaj vortoj, kaj mire rigardis al sia amikino, kiu tenere premis
sin al Nikolao.
La junulo flame ruĝiĝis. Ĝis nun ja
eĉ unusola vorto, unusola aludo ne falis ĉi-rilate.
Ili babilis kune kelkfoje, jen ĉio! Kaj jen
nun!...
- Ĉu mi vin amas, Kristina? Tre, mi vivas sole
por vi! Ho, Bohuŝka, diru, diru vi, kiel mi ŝin amas! Mi sola ne
kapablas rakonti. Dio mia, kia feliĉo! Kiu estus kredinta? Ekde la unua
minuto, kiam mi vin ekvidis.
Nikolao tremis, kiel poplo.
- Ĉu mi
estus kuraĝinta prirevi? - li daŭriĝis kun interrompoj. - Ho,
Kristina, do vi... ĉu ankaŭ vi deziras mian amon?
- Jes -
ŝi flustris kvazaŭ lace, kun fermitaj okuloj.
- Ĉu demandas vi, petas min vi?
- Jes - ŝi ripetis plende, kaŝante sian
belegan vizaĝon inter la manoj. - Vi estas pli bona, ol la ceteraj, vi
estas pli bela, ol la ceteraj, vi pli konvenas al mi, ol la ceteraj. Amu min
do, jes amu min kaj mi...
- Kaj vi, Kristina?
- Mi? - kaj
ŝi ellasis lin, kvazaŭ vekiĝinte el sonĝo, kaj ŝia
vizaĝo fariĝis strange nenion diranta. - Mi? Kiu parolas pri mi? -
ŝi diris preskaŭ modeste. - Ĉu vi ne sentas, kiel varmege estas?
- Ni iru en la
laŭbon - proponis Bohuŝka embarasite, kiun ankoraŭ tenis ravita
la frapanta romantikeco de la priskribita sceno. Ŝi mallevis honteme la
okulojn, kvazaŭ estus farinta ŝi ian grandan kulpon.
- Ne, ne! -
kriis Kristina ribele - tien ne!
- Kien do? - demandis Bohuŝka milde.
- Kien ajn! El en la mondon - diris amare Kristina,
kaj larmo ruliĝis tra ŝia bela vizaĝo.
Nikolao rigardis sufere tiun ruliĝantan
larmoguton, kaj pensis pri tio, se li nur povus ĝin forkisi de tiu
ĉarme-rava feinvizaĝo.
Nikolao Mirkowszki estas unu el tiuj homoj, pri kiuj
virinoj opinias: ili estas interesaj. Li havis grandajn, parolantajn okulojn
bluajn, abundan hararon blondan, sveltan staturon kaj lertajn manierojn. Nur
antaŭ duonjaro li hejmenvenis, por kompletigi siajn jurajn studojn
hejmurbe en la minista akademio, kaj se la bonŝanco lin favoros, li
ekvojos en la vivon kun la espero, fariĝi iam minafera konsilisto. Li
povos tion atingi; li havas sufiĉan talenton por tio; krome li povas
ankaŭ adaptiĝi al la vivo. Kiel dirite, li estas nur ekde duonjaro
en Selmec kaj jam arbitranto ne nur en junularaj renkontejoj, en la "Ora
Meĉujo" kaj ĉe la "Vigla Martelo", sed ankaŭ en
virinaj salonoj, ĉar li ne ĉiam tiel mallertas, kiel nun, kiam li
staras muta, rigidiĝinta, enradikiĝinta en la tero antaŭ
Kristina, kaptante kontraŭvole per la manoj al la folioj de robiniujo
super la kapo, kiujn li kvazaŭ volus demandi, dum li ilin fingrofrotas
distrite: "Ĉu ŝi min amas?... Ne amas..."
Neniel li povas kompreni, ke se Kristina lin amas,
kial ŝi ploris, kial ŝi elprenis tiel rapide siajn manojn, dum li
demandis pri la reciprokado de sia amo, kaj kial ŝi fariĝis meditema
kaj malgaja...
Dia malhelo estas en la virinaj koroj, sankta
mistero, plena de poezio, ĉarme rava ombro de la timata realo.
Ho, la unua konfeso estas granda vorto poezia.
La herboj suspiras reveme al la bela knabino:
"Paŝu ĉi tien, surtretu min: mi fariĝos pli freŝa, pli
verda..."
La sunradio vokas malsupren al la junulo:
"Ankaŭ vi havas mondon, pli grandan ol la mia: pli grandan kaj
ankaŭ pli belan..." La proksimiĝanta krepusko postlasas
urĝan mesaĝon al la nokto: "Ne venu, restu for... ĉi tie
okazis io, kion vidante, eĉ vi ne povus resti malhela"...
Kaj kiuj elparolis ĉi tiujn grandajn vortojn, aŭskultatajn
kun frapita raviteco de la universo, la enamiĝinta junulo kaj la
kuraĝa knabino, ankoraŭ plustaras mutaj, mallertaj, kaj atendas
timeme, kun batantaj koroj , kiam la firmamento falos sur ilin.
- Ho , Dio mia, kion mi faris, kion mi faris. . . kion
mi faris! - elflustras Kristina, kaj sentas, kvazaŭ la mondo komencus
kunpremiĝi en grandan, rondan knedaĵon kaj turniĝi
ĉirkaŭ ŝi kun sovaĝa rapideco, ĉiam pli proksime.
Senforte ŝi mallevas la kapon kaj manojn, kiel mortanta birdo siajn
flugilojn, ŝanceliĝe ŝi iras al Bohuŝka, kaj apogas sin al
ŝi alŝultre.
Kaj Nikolao ne havas eĉ unu vorton responde,
konsole: obtuza apatio lin ekregas, kaj subpremas la naskiĝontan penson
en ties ĝermo. Ĉi neatendita evento donis tiel fortan puŝon al
lia koro, ke simile al trosvingata pendolo, ĝi kapricas inter ekstremoj.
Kaj la ekstremoj buntas per specifaj bildoj, en mil renoviĝadantaj
variantoj, laŭ tio, ke li kredas esprimiĝi penton, heziton,
indiferenton, senesperiĝon, malĝojon aŭ amon en la okuloj,
voĉo, gestoj de Kristina.
Fine Bohuŝka reakiras unua sian spiritan
ĉeeston, kaj diras kun la kutima vigleco:
- Nu infanoj, tiom suliĉas el tio ĉi: ni
iru vere ien.
La promenado efikos al vi bone, karulno. Nikolao,
donu vian brakon !
Al Nikolao
ankoraŭ restis tiom da saĝo, ke li donis la brakon ne al
Bohuŝka, sed al Kristina.
Tiu ĉi ektremis kaj ekskuis sin, kiel se fremda
mano tuŝas dormanton.
- Dio mia, Dio mia! Mi vin ne komprenas... -
ekparolis Nikolao per subpremita voĉo, kaj metis la manon, kiun la knabino
hezitis akcepti, sur sian varmegan frunton.
- Ĉu vi... min? Ĉu mi diris ion?
Kaj mirante ŝi rigardis al Nikolao per siaj
grandaj, parolantaj okuloj.
- Ne frenezigu min! Ne malfermu antaŭ mi la
ĉielon, nur por ke mi blindiĝu pro ĝia lumo, kaj por ke poste
ĝin fermu antaŭ mi. Kiel eblas, ke vi estas tiel ege kruela?!
- Nu kio?! - petolis Bohuŝka - estis nur
ŝerceto, nenio alia.
- Ĉu ŝerco? - eksplodis Nikolao amare, kaj
kovriĝis lia vizaĝo per ruĝo . - Diri "mi vin amas",
poste diri "mi vin ne amas" - ĉu tio estas ŝerco? Tio
estas nur vortoj, kaj vortoj estas nur malplena aero! Sed aero povas enhavi
venenon, karaj fraŭlinoj! Aŭ vere, vere... ja mortgi koron,
ankaŭ estas ŝerco.
Kiam Bohuŝka rigardis al la taŭzita
vizaĝo de sia frato, ŝiaj ruĝaj lipetoj, kreitaj por kiso, tuj
kurbiĝis je ploro. Kun natura timiĝo kaj ĉarma naiveco ŝi
falis ĉirkaŭ la kolon de Kristina.
- Vidu, vidu - ŝi diris viŝante al si la
larmojn -, nun restis vere nenio, ol...
La hezitema rigardo de Kristina alprenis demandan
karakteron.
- OI ke vi amu ĉi tiun folan knabon Nikolao.
Vidu, kiel li malĝojas. . .
Kun kata flatemo ŝi karesetis la mentoneton de
Kristina, ambaŭmane levis al si ŝian pendantan kapon, kaj per afabla,
persvada voĉo diris:
- Nu, jam amu lin! - Poste senpacience ŝi
aldonis: - Unufrape lin ekamu... nu, ekamu! Li faros ion kontraŭ si. Li
ĉiam estis obstina, neklinebla...
Kristna levis spiteme la kapon.
- Ne eblas - ŝi diris malrapide -, mi ne povas
fari, mi amas iun alian... Mi kredas... mi pensas.
- Vi amas iun alian! - kriis Nikolao, kaj liaj okuloj
larĝiĝis je grandeco de pugnoj. - Estas neeble! Pripensu pli bone,
diru, ke vi nur ŝercas!
La suno malheliĝis, antaŭvento de
proksimiĝanta tempesto tremigis la foliojn de la robiniujo, la varmego
kreskis ĝis netolerebla. La junulo faris kelkajn paŝojn por foriri,
sed post iom li falsidiĝis senforte ĉe arbotrunko, kaj kovris sian
palan vizaĝon.
- Vi kaŭzis grandan doloron al mia koro - li
diris milde, kaj antaŭgarde turnis sian riproĉan rigardon, vualitan
de larmoj, for de Kristina: ĝi ne doloru al tiu, kiun li tiel forte amas.
Ĝi tamen doloris al Kristina. Ŝi paŝis
ŝanceliĝe al Nikolao, kaj mallevis ambaŭ manetojn sur lian
kapon.
- Nikolao, kio vin trafis? Ĉu vi min koleras,
ĉar mi estis sincera al vi? Dio mia! Ne forlasu min, restu bonkora,
akceptu min kiel..., ho Dio, kiel elparoli?... kiel edzinon.
Nikolao tuj saltleviĝis, la larmoj sekiĝis
el liaj okuloj, lia vizaĝo fariĝis fiera.
- Estu trankvila. Ankaŭ mi ne plu sopiras al vi
- li diris obtuze, per mezurita voĉo -, sed mi vin ankaŭ ne forlasos.
La amo estas senmorta! La amo ne perdiĝas, kiel surtretita vermo, nur
alprenas ian formon. Amu, kiun vi volas, sed estu mia edzino.
Poste li rektigis sin en sia tuta alto, liaj okuloj
ĵetis fajrerojn. Mirfrapite Kristina retroiris paŝon for de li, kaj
diris afable, sed malgaje:
- Jes, Nikolao; mi volas fariĝi via edzino, por
ke vi min konsolu per via sindona amo, por ke vi helpu al mi toleri la vivon,
por ke...
Torenta larmopluvo trakovris la belan vizaĝon.
Ho, Nikolao ne povis plu rigardi tion senage. La
demono de kolerego lin ekposedis, disgalopis tra liaj vejnoj, kaj ekfajreris el
liaj okuloj. Senkonscie kaj kun certa krudeco li ekprenis la brakon de la
knabino, lia minaca, malmilda voĉo tremis.
- Ne, ne Kristina! Neniam, ne... Neniam ion ajn... Ni
mortos! Kaj vi, kaj mi. Mi ne permesas, eĉ se la firmamento krevos, falos,
mi ne cedos... Mi ne cedos eĉ hareton vian, efemeran ombreton de via
unusola hareto, ĵetitan sur la muron... Vi mortos! - li kriis, kaj lia
voĉo laŭtiĝis je tondro -, se vi ne diros la nomon de tiu homo,
kiun vi amas!
Kristina provis rideti, mordis en la lipojn per siaj
blankaj dentetoj, por subpremi la larmojn.
- Kiun mi amas? Neniun, Nikolao! Neniun, neniun...
La eĥo de la monto Szitnya rediris dufoje:
"Neniun..."
Nikolao ne lasis ŝin, sed dum per unu mano li
ŝin forpuŝis impete, per la alia li premis ŝian brakon tiel
forte, ke la malfeliĉulino eksiblis pro la akuta doloro. Li estis ne plu
homo, sed ĵaluza, sovaĝa besto. Monstro, kiu ne pensas, sed
kuntreniĝas de pasioj.
- Ne vere, Kristina! Vi min trompas! Mi devas scii...
mi volas!
- Do bone; mi vin ne amas, sed ankaŭ alian ne,
almenaŭ ne tian, kian rni povus nomi; mi revas pri viro, tiel bela, kiel
Don Alvira en la romano "Nigra Virino" kaj tiel brava kaj facilanima,
kiel Athos en la "Tri musketeroj", tiel amanta, tiel senkompara, kiel
Gaston en la "Tri oraj haroj", tiel multescia, kiel Ivan Berend en la
"Nigraj diamantoj".
- Tiam vi estas ja vera malsaĝulineto! - ekridis
Bohuŝka bonhumore. - Vi aŭskultu nur al la vortoj de tiuj nubirantaj
poetoj!
- Ho Dio, mi
mem ne scias vere, kia li devus esti... Mi sentas nur, ke ne tute tia, kiel
Nikolao... Ve, mia kapo preskaŭ krevas! Estus Nikolao iomete, nur tre
iomete alia, mi lin vere amus..., sed nun...nun...
Nikolao nun pli preme tenis ŝian brakon.
- ...Nun mi volas fariĝi via edzino nur,
ĉar vi estas bela..., tute plaĉa knabo, kaj onklo Csutkás kaj Luppán
petis min edzine de mia patro en la laŭbo.
Kun timema rigardo ŝi turnis sin al la
ĝardeno.
Kaj vere, sur la vojeto, borderita de riboj, la tri
sinjoroj paŝadis al ili.
Kavaliro Luppán atingis unua la gejunulojn. Lia
vizaĝo brilis de ĉiela-miela afableco.
- Jen, jen - li alvokis joviale -, vi certe ploris,
Kristina! Kiu vin plorigis? Aha! Csutkás. Nun mi jam memoras...
Csutkás. Damnita maljuna fripono... Sed ĉit, jen
li venas... Li povus aŭdi...
Sinjoro Luppán retrorigardis esplore.
- Jes, jes, damnita maljuna fripono, kiu krome estas
ankaŭ ridinda. Jes, jes, mi kuraĝas aserti antaŭ la tuta
mondo...
Kun heroa gesto li returnis sin por
ĉirkaŭrigardi, ĉu Csutkás ankoraŭ malproksimas, poste li
daŭrigis mallaŭte:
- Seci ĉar li estas tre galoplena homo... mi ne
volus, ke tio venu en liajn orelojn, la troa galo malutilas al lia sano. Vere,
fraŭlino, vi faris bone, ke vi forkuris. Mi prijesas, Kristina mia! Per
nenio vi estus povinta min distingi kontraŭ la "maljunulo". Tio
estis konfeso, Kristina. Delikata, sed komprenebla; mi ĝin komprenis !
- Ho, ho, onklo Luppán - interrompis lin Kristina kun
ruzeta rideto.
Virinoj kapablas en la sama minuto plori, malami,
koleri, ami, revi kaj rideti. Samtempe ili estas naivaj simplulinoj kaj
rafinitaj diplomatoj.
La alparolo "onklo" frapis kavaliron
Luppán.
- Ej vi, ej vi, raneto, knabineto! Vidu, vidu, kiel
ŝi min priŝercas. Hm, Kristina... mi kredas, vi ne tro insistas pri
la alparolo "onklo" kaj pretas ĝin ŝanĝi je pli
ĝusta. Pli ĝusta, mi diris, Kristina, sed mi povus diri ankaŭ:
pli dolĉa!...
Nikolao metadis sin maltrankvile de unu piedo sur la
alian, kaj se la petega rigardo de Bohuŝka lin ne mildigus, Dio povus
diri, kiel tranĉe li ofendus la minrafon.
- Onklo Luppán ŝercas - diris Kristina, kaj
levis sian katunan antaŭtuketon kun gracia petolemo tiel, ke ĝi kovru
tute ŝian vizaĝon antaŭ sinjoro Luppán, kaj ankaŭ tiun
afektitan mienon, kiu igis Bohuŝkan, vidantan ĝin deflanke, eksplodi
en petolan ridon.
- Jam denove! - diris Luppán plendavoĉe. -
Ĉu mi aspektas, kiel ŝercanto? Ne tiel, Kristina! La vortoj de
serioza viro, kiel mi, valoras kvazaŭ ili estus presitaj. Poste vidu, mi
estas tute por tio, ke oni min amu. Ĉiuj miaj fibroj estas por tio. Mi
povas rnin konsideri provita, sperta individuo, ne ia adoleskulo, ĉe kiu
ankoraŭ verdas en la kapo, kiu bolkape ekvojas en la Saharon de la vivo .
- Sinjoro
Luppán spiris profunde ĉe tiu ĉi pompa esprimo, li volis vidi la
efikon, kiun li elvokis per ĝi sur la vizaĝo de Kristina, por kiu
celo li kontraŭvole kaptis post ŝia antaŭtuko, por ĝin
flankentiri kun aminda petolo.
- Ne, ne, ne!
- ŝrikis Kristina, kurante kelkajn paŝojn for al Nikolao.
La maljuna amanto postkuris ŝin, kaj ameme
prenis la kurantan anĝelon, stumblintan je trogo surkorta, ĉe la
talio. Ho, kiel bategis ŝia koro!...
- Kie do mi ĉesis!... Jes ja, jes ja... - li
balbutis kun fajrerantaj okuloj.
- En la dezerto Saharo - lin atentigis Bohuŝka.
- Jes do. Mi diris, ke mi jam estas sperta homo,
ĝuis la plezurojn de la geedzeca vivo, mi enestis en ĉi sankta ligo,
mi jam entombigis unu edzinon. Ho mi jam entombigis unu, kaj kapablas
ankaŭ alian...
La emociiĝo, kiel kutime en tiaj kazoj,
malhelpis lin por momento en la parolado, kaj kvazaŭ lacigita de la
plezuro, li ellasis la gracian talion de Kristina, pro kies tuŝo mirinda,
ekscita varmego inundis liajn vejnojn, kaj pulsante galopis tra liaj
senfortiĝintaj membroj.
- Etombigi, jes ja, entombigi... Aŭ pli precize,
ne ja!... Kion mi diras? Mi volis uzi la vorton: feliĉigi. Aŭdu,
Kristina, feliĉigi! Vi estas inda fariĝi mia edzino.
En ĉi tiu momento, kiam sinjoro Luppán jam tute
regis la situacion, neatendite alpaŝis sinjoro Csutás, kaj metis sian
dikan, vilan manon, havantan nun plumban pezon, sur lian ŝultron.
- Homo! - li diris, surpezante ankaŭ la alian
manon. - Ne estu triviala! Ĉu vi ne vidas, ke ŝi fremdas al vi, kiel
sanskrita litero al mi. Fakte, la knabina koro estas litero, ĉu ne,
Csemez? Litero muta, tamen parolanta. Mi konas ĉi tiun literon, Luppán,
kaj scipovas ĝin legi. Ŝi kroĉiĝas al mi...
- Amikoj! - interrompis ilin sinjoro Csemez,
alprenante seriozan mienon, dum li umadis sur la ora ĉeno de sia horloĝo
per unu mano -, la afero, kiun vi tuŝas, estas delikata privataĵo; la
objekto, kiu mallongigis la hodiaŭan fantoludon, estas familia afero, kaj
dum unuparte ĝi ne meritas tiom da vortoj, kiom tiel eminentaj kaj bravaj
viroj malŝparas por ĝi, aliparte konsideru ankaŭ, ke ĉeestas
junaj gastoj de mia filino, la eta Bohuŝka kaj Nikolao, por kiuj estas
ankoraŭ tro frue kunaŭskulti tiajn tiel nomatajn
"scenojn"...
Sinjoro Csutkás kapbalancis jese, sed Nikolao
antaŭenpaŝis, kaj levinte fiere sian belan kapon, diris per decida,
sonora voĉo:
- Permesu al mi, kara sinjoro, sed mi havas
nenion kontraŭ tiu ĉi sceno; eĉ, rni mem volas en ĝi roli;
ankaŭ mi amas Kristinan, ankaŭ mi petas vin por ŝia mano...
Sekvis silento
solena.
Sinjoro Csutkás viŝis al si per tuko la
ĉiam pli ŝvitantan frunton, kaj apenaŭ aŭdeble grumblis:
"Junuleto trokuraĝa."
- Kavaliro Luppán mordis al si en la lipon, kaj levis
la manojn alĉiele, kvazaaŭ plendante al la forpasintino en la alto :
"Vidu, kara, vidu Esterinjo, Laĉjo mia, denove kia misaĵo!"
Nur sinjoro Csemez konservis sian flegmon, kaj
alrigardinte sian kunulon kun ruĝiĝinta vizaĝo de la kapo
ĝis la piedoj, antaŭparole snufis unufoje el la tabakujo, kaj lasis
fermiĝi ĝian kovrilon kun tiel aplomba klako, ke antaŭvideblis
tiu eksterordinara evento, per kiu la sino de la sekva minuto estis
gravediĝanta.
Kaj tiu ĉi ekterordinara evento estis la deklaro
de sinjoro Csutkás.
- He-he-he! La situacio komplikiĝas. Vera Gordia
nodo!... Ankaŭ ĝis nun la situacio estis delikata, je unu
fadenlarĝo pli aŭ malpl, ne gravas... Nu, juna sinjoro, bone, tre
bone, he-he-he! Ankaŭ vi paŝis en la arenon! Kial ne? Mi konas vian
patron. Brava honestulo kaj mia bona amiko... Nu, atendu iom, baldaŭ mi
distranĉos ĉi tiun Gordian nodon per io. He-he-he!
- Patro ! - diris Kristina, preninte la manon de sia
patro - mi devas al vi konfesi, ke...
- Ĉit! Vi devas konfesi nenion. Mi faris elaboratum en mia kapo responde al la deklaroj
de miaj karaj amikoj, kaj ĉi elaboratum neniom tuŝiĝas pro
ĉi tria deklaro, samkiel ne povus tuŝiĝi sekve de viaj vortoj.
Ĝi estas firma, kiel Ciono. La vera amo estas kiel oro de tri karatoj, sed
ankaŭ la vorto de vera viro estas, kiel oro de tri karatoj. Kaj Stefano
Csernez estas vera viro.
Sinjoro Csutkás kaj kavaliro Luppán konsideris
ĝusta pro ĉi forte efikaj vortoj paŝi antaŭ la "veran
viron", kaj varme premi al li la manon.
- Dankon - li diris -, sed ĉi tie estas
diable varme. Kie estas la biero, Kristina? Portu la kruĉojn post ni en la
ĉambron. Jes, sinjoroj, ni iru en la ĉambron, ĉar, ĉar...
Li haltis, ne scipovis trovi la logikan fadenon, por
fini la frazon.
- Ĉar - ja ankaŭ la kruĉoj estos tie.
Ankaŭ vi rapidu, Kristina. Ankaŭ vi aŭdos: Stefano Csemez ne
sekretumas, kion li diras, tio estas dirita. Se li elpensas ion apartan, li
porhavas rajton, se li diras sensencaĵon, ankaŭ por tio; ĉiu mem
estas sinjoro de siaj pensoj.
Post ĉi scienca ekspliko li disrigardis kun
memplaĉa vizaĝo, kaj instigis aparte ĉiun ĉeestanton eniri
la farbitan antaŭkameron, de kie oni povis paŝi rekte en lian
kabineton.
Ĉi tiu estis ĉambro, inspiranta tuj
scienculon. Ne nur pro tio, ke pasintjare oni balais en ĝi lastafoje, ke
surplanke, surseĝe, surŝranke dise-mise kuŝaĉis dikaj, ŝimaj
foliantoj, diversaj retortoj, kaldronoj, provotuboj kaj aparatoj, sed
ankaŭ pro tio, ke sur la muroj kovrege pendis portretoj de doktaj viroj en
talaro kaj kun nuda kolo, kaj tiuj de mondfamaj alkemiistoj. Kvankam la scienco
de ĉiuj kune ne valoris ŝtopeton da bona piptabako; kaj se Csemez
volis plezuriĝi per trajtoj de vera "orfaristo", kun bona fido
li povus pendigi la portreton de juda uzuristo, certa Luka Zeelig, kiu
pruntadis je la salajrobileto de la sinjoroj instruistoj por
"moderaj" procentoj.
Durn la biero estis servata, deprimiteco regis en la
malserena ĉambro, sed la biero subpremis la deprimon, kaj sinjoro Csemez,
malbarinte lokon al ĉiuj kun la atentigo: nenio tuŝendas, kaj post
kelka gorĝoraspa tusetado komencis jene sian elaboratum:
- Mi estas tre honorita.... Mi diras, vere. Kaj ke
ankaŭ Kristina estas honorita, mi diras, samvere... Honorvorte. Sed la
afeo statas tiel, ke mi havas principojn; mi ne donas la filinon, mi ŝin
bezonas. Vi diras, ŝi estas bela, floranta kaj kara, kaj pro tio vi
ŝin volas, sed ankaŭ mi ĝuste proe ŝin volas. Ankaŭ mi
bezonas ĝuste la belan, la karan. Floru ŝi por mi! Ĉar ni
konsideru la malon, se ŝi estus nek bela, nek kara, nek floranta, vi
ŝin ne volus, sed mi ankaŭ tiam devus ŝin voli. El tio sekvas,
ke tio min malavantaĝus, do mi meritas havi ankaŭ avantaĝon. La
maljuna Csernez estas homo kun obstina kapo, kaj ne ekzistas povo por eltiri el
lia kapo tion, kion li plantis en ĝi; mi donos mian filinon nur al tia
homo...
Li prenis longan spiron, fermis la okulojn, kaj
reĵetis la kapon.
- Nur al tia homo, nur al tia...
Li faris mallongan paŭzon, kaj pugniginte
ambaŭ manojn, li etendis la brakojn.
- ...kiu portos al mi tiel grandan orpecon, kiel
Kristina.
Morta silento, nur Bohuŝka subridas.
- Mi opinias, tiel grandan, veran orpecon. Se ĝi
estos eĉ nur lodeton malpli, estos kiel neniom. Mi ĵuras, kiel
neniom...
Kavaliro Luppán vigle intermetis:
- Revo! Tio estas revo, Stefano!
Sinjoro Csemez rigardis la interparolinton kun
indigno, kaj respondis kun digna, malrapida tono:
- Nun parolas la patro, sinjoroj, ne la bona amiko!
La serioza, matura patro. Donu la ŝuldatan respekton! La ideo estas
romantika, sed ne malsaĝa. Kion mi diris, tio estas dirita. Ni ne parolu
plu pri ĉi tiu temo. Transdonu tiun kruĉon, filino Kristina!
Sinjoro Luppán prenis sian ĉapelon ĉe tiuj
ĉi vortoj, kaj rediris el la pordo:
- Adiaŭ, Stevo! Neniam mi estus kredinta!
Ĉi tiu maniero egalas la primokadon de malriĉuloj. Bone, Stevo! Mi
diras, bone, Stevo! Jes, mi diras...
Batferminte post si la pordon, kaj farante
kuraĝajn frapojn per la malfermita pluvombrelo tra la aero, li foriris
grumblante. Nikolao sidis enpensiĝinte por momento apud sia fratino, kiu -
post la vortoj de Csemez, lasantaj nenian pluan esperon -premis kuraĝige
la manon de la frato; sed eble ne necesis kuraĝigo: ĉi momenta
malsereniĝo, vidiĝanta sur lia frunto, estis eble nur la efemera
ombro de akuŝata, kuraĝa ideo.
Montrante trankvilon, li stariĝis kaj paŝis
antaŭ Csemez.
- Mi vin aŭskultis - li diris -, kaj vin kaptos
per via propra vorto: mi portos al vi tiun grandan pecon de oro.
- Ha, ha! - elvokis sinjoro Csemez mirigite. - Vi
ĝin portos?
- Ne hodiaŭ, nek morgaŭ, mi mem ne scias,
kiam: sed mi ĝin alportos, aŭ - mi mortos.
En la okuloj de Kristina ekbrulis mirinda fajro, kiu
- simile al brulanta kandelo - ŝajnis emani longajn, mallarĝajn
flamojn al la junulo, kiu sub la influo de la brulaj radioj mallevis sian
animitan vizaĝon.
- Ho, Nikolao - flustris la knabino feliĉe -,
tio estas bela, romantika vorto de vi. Amu min tiel forte! Nun mi sentas,
kvazaŭ ankaŭ mi vin amus, ankaŭ mi tiel forte vin amus.
Sinjoro Csutkás disrigardis senkomprene al la
ĉirkaŭstarantoj, poste malgaje mallevis la kapon, kaj unu post alia
malfermadis la trokreskintajn ungolancojn de siaj pugnigitaj manoj, kvazaŭ
li nombrus aŭ klarigus ion helpe de tiuj al sia animo. Kelkaj stertorecaj
suspiroj leviĝis de tempo al tempo el lia brusto, fine li fermis la
okulojn, liaj longaj, taŭzitaj brovoj tiriĝis super ilin, kaj li
ekirigis sian larĝan manon al la ventro, por trapalpi la nuksograndajn
arĝentajn butonojn sur la veŝto, kvazaŭ li divenadus per ili:
"ĉu pastro... soldato ... senfeligisto..." Poste laŭte li
singultis du-trifoje, kaj balbute ellasis tra la dentoj:
- Nu, ne gravas... ne gravas! Ili kroĉ...
kroĉigas al mi.
Estos klarigita la mirinda forto de la vorto
"tempus" al la leganto
La arbaristaj kaj ministaj lernantoj estas tre
originalaj knaboj. Ili trovas grandan plezuron en provado de fortoj kun la
mondo, socio, instruistoj kaj aktualaj ideoj, kiujn bagatelojn ili kunprenas
sub la kolektiva nocio: "indiferentaĵo", kaj neglektas.
La akademia junularo estas aparta ŝtateto,
laŭmodele de germanaj studentaj societoj; ĝi estas multrilate la
karikaturo de la nuna socio, sed en certa aspekto havas apartajn trajtojn. La
societa spirito forĝiĝas ĉi-kaze en veran fratecan ĉenon,
kvankam ne sen miskreskaĵoj. Se studento estas arestita pro misfaro, la
ceteraj pretas oferi sian vivon por lin liberigi: amase ili sieĝadas la
juĝejon, ĝis ĝi cedas antaŭ la tempeste esprimiĝanta
komuna volo - malfavore al la justeco; la justeco ja ne havas gorĝon por
kriado, nek pugnojn por minacoj, nek grundon, domon aŭ ajnan
nemoveblaĵon, sekve nek influon en Selmecbánya. Se drinkejestro aŭ
kafejestro ne kreditas al studento, tio estas tuj kaŭzo por milito, kaj al
tiu malfeliĉulo ne restos kviete inter la antikvaj muroj de la
or-fruktanta urbo; li povas tuj ferrni sian negocejon, ĵeti ĝian
ŝlosilon en la plejprofundon de puto, ĉar pri kio staĝantoj
juĝas "for", tio estas mortinta por ĉiam. La kapo de ĉi
originala societo estas tiu, kiu trinkas la plej multe da biero dum unu sido,
kaj tiu ricevas la titolon de "bierreĝo".
La bierreĝo estas granda sinjoro, kun
preskaŭ senlima potenco, kiun reguligas nure la ŝtatkonsilio,
konsistanta el la du plej grandaj vintrinkantoj. La impostopagantaj servutuloj,
la "semitoj" estas la unuajaruloj, kiuj subkomandiĝas kiel
servistoj al pli maljunaj studentoj, kaj submetiĝas kun blinda obeo,
ĉiu al sia "veterano", por kio ili patronatas de ĉi lasta,
kaj ricevas sian parton el la graco, ke la kvarajaruloj, ĝuantaj vastan
reputacion, degne permesas gastigi sin el ties monata stipendio; ja por ĉi
tiuj jam ĉio permesatas en ĉi kulpa mondo: bati, frapi, frakasi,
trapaŝi ĉion kaj ĉiun senpune; civila leĝo ilin ne retenas,
homa forto ilin ne malhelpas, Dian leĝon ili ne atentas - respektas nur
unusolan vorton inter ĉiaj teraj potencoj.
Ĉi unusola vorto estas: tempus.
Se minista staĝanto skribus tempus sur
centforinta monbileto, kaj ĝin forĵetus surstrate, eble dum pluraj
tagoj neniu ĝin levus, ĉar tiu ĉi vorto signifas: "Ĝin
ne tuŝu!" Kaj ve al tiu mortemulo, kiu ĝin tamen tuŝas. Se
veterano diras pri semito: "tempus al mia semito", ĉi tiu
fariĝas ekde tuj vere sankta kaj netuŝebla persono; se sur
subŝtofo de mantelo estas inke skribita tempus, eĉ
ŝtelisto ne kuraĝas ĝin forpreni, aŭ se ĝin tamen
forprenas, la sekvan tagon tremante ĝin kaŝportas returnen. Sur kio tempus
ne vidiĝas, estas "res nullius":
se iu ĝin ŝtelas, havas bonŝancon, neniu rajtas ĝin
serĉi.
Sed ĉi tiu estas tre ampleksa kaj ankaŭ ne
amuza afero, krome ne apartenus al nia rakonto, se mi ne devus klarigi, kial la
vorto tempus estis ĉizita sur la geedza ringo, kiun Nikolao
Mirkowszki tiris sekvatage sur la fingron de Kristina.
Li venis posttagmeze, kaj trovis ŝin sola. Li
estis pli pala, ol kutime, la postsignoj de la nokto, tramaldormita pro la
okazintaĵoj hieraŭ, vidiĝis sur lia bela vizaĝo, alivorte:
lin faris pli interesa.
- Mi venis por adiaŭi, Kristina.
Kristina demetis el siaj manoj la akvumilon, el kiu
ŝi aspergis la florojn, kaj mirante direktis siajn grandajn, nigrajn
okulojn al Nikolao.
- Kien vi iros? - ŝi demandis malrapide.
- En Kalifornion, San-Franciskon, aŭ mi ne
scias, kien... En lokon, kie oni fosas oron.
- Ne ŝercu!
- Jam hieraŭ mi decidiĝis. Ne plu demandu;
mi iros, Kristina, ĉar mi vin amas neesprimeble, kaj restis nur demandi,
kiom...
- Kiom da funtoj mi pezas, ĉu ne! - diris
Kristina ridetante, sed ŝia rideto estis trudita, senkolora.
- Jes, tion mi devas scii antaŭ ĉio,
Kristina - respondis Nikolao serioze.
- Mi pezas okdek unu... Mi sidis pasintan semajnon
sur la pesilo ĉe la lama buĉisto.
- Multe, tre multe! - li ekspiris kaj aliris ŝin
malrapide, prenis ŝian maneton, kaj aldonis al siaj antaŭaj vortoj: -
Sed ne gravas... Unu, du funtojn pli-malpli...
Post tio li elprenis el la veŝtopoŝo
arĝentan ringon, sur kiu li mem gravuris nokte la vorton tempus,
kaj tiris ĝin sur la fingron de la knabino.
- Jen al vi, Kristina, ĉi tiu ringo! Oran mi ne
povas doni, mi ne povas malŝpari oron, sed ankaŭ tia bone taŭgas
por la celo: Ekde ĉi tiu momento vi estas mia fianĉino. Ĉu ne
vere?
La knabino balancis mute konsenton per sia bela kapo.
- Sed ĉu vi min atendos? Se dum pluraj jaroj mi
ne revenus, vi ne aŭdus famon pri mi, mi ne povus skribi leteron, ĉu
malgraŭe vi min atendos? Ĉar se ne, tiam... tiam, eĉ se mia
koro krevos, forĵetu tiun ringon.
Anstataŭ forĵeti, Kristina levis ĝin
al la lipoj kaj kisis.
- Mi vin dankas... - li flustris. - Dankon. Nun mi
jam estas forta, nun mi jam atingos la celon. La memoro pri ĉi tiu momento
min akompanos, kunestos kaj helpos. Aŭ la vera amo jam ĉesis fari
miraklojn! Mi sentas, ke ne. Adiaŭ, kara... kara Kristina!
- Ne, ne, Nikolao... Eble vi ne devas for tiel
rapide! Haltu! Mi parolos kun mia patro, li devas for de tiu stranga ideo. Ne
eblas, ke vi foriros, ne eblas.
Nikolao skuis la kapon.
- Mi konas vian patron, Kristina, li estas la plej
obstina homo en la mondo. Dio kun vi, ankoraŭfoje! Konservu vian amon al
mi, pri vi mi zorgis, tiu ringeto vin konservos por mi...
La knabino prenis pretervole la brakon de Nikolao,
kaj ne ellasis ĝin longe, ĝis ŝi konsciiĝis, ke tio eble ne
decas, kaj ruĝiĝinte ŝi ekflustris:
- Ho, faru, kion vi opinias ĝusta; mi vin amos
ĉiam, kaj atendos eterne... Dio atestu por mi...
En la okuloj de Nikolao kolektiĝis larmoj,
subite li forturnis la vizaĝon, kaj per kuraĝa, lerta ekmovo li
klinis sin malsupren al Kristina, kisis ŝiajn koralruĝajn lipojn, kaj
elimpetis kiel amoko tra la pordo.
Statue ŝtoniĝinta, senmova, per fiksitaj
okuloj ŝi lin postrigardis, ekpremis la manojn alkore, kaj sentis, ke la
voĉo formortas, la vivofortoj rapide konsumiĝas al ŝi, simile al
postsigno de surspiraĵo sur klingo.
- Li foriris... - ŝi pensis plie, ol diris, kaj
ŝia koro tordiĝis - ... foriris, foriris! - ŝi kriis poste jam
laŭte. Skutata de ploro, ŝi falsidiĝis sur seĝon. Li ja
estas, kiel herooj en la romanoj.
Ekde tiu tago neniu vidis Nikolaon Mirkowszki en
Selmec. Li foriris sen postsignoj, forlasante la gepatrojn, la fratinon. Dum
tuta jaro famo ne venis pri tio, kien li malaperis, iris, en kiun-parton de
ĉi vasta mondo lin pelis la pasio, ĉu li vivas aŭ jam mortis.
Finfine venis letero al Kristina, kun poŝta
stampaĵo el San-Francisko; ĝia enhavo estis precize la sekva:
'Kara Kristina mia! Mi vivas. Mi havas deksep funtojn
da oro, ankoraŭ mankas nur sesdekkvar. La scio, ke fine vi estos la mia,
min vivigas kaj feliĉigas. Vian respondon direktu al San-Francisko,
Hotelo de Orserĉistoj. Tien mi iros por ĝi. Nikolao."
Kristina tuj respondis:
"Kara Nikolao! Mi vin plu atendas! Mia patro
estas neklinebla, li tamen iom progresigis la aferon. De kiam vi foriris, mi
manĝas nur tiom, ke mi ne mortu pro malsato. Dio mia, kiel bone fasti por
vi! Hodiaŭ mi pesigis min, kaj imagu, mi maldikiĝis dekkvar funtojn
dum unu jaro. Se estos tiel ankaŭ plu, al vi ne malfacilos kunfosi la
bezonatan pezon dum jaro.
Ho, Dio helpu, ke vi ĝin kunfosu!
Kristina."
Pasis proksimume dek jaroj, sed respondo ne venis al
la letero de Kristina. Dume la maljuna Csemez mortis, kaj la bela Kristina
fariĝis floranta fraŭlino, kiu jam hontetas, resti sub knabina
kapornamo. Sed ja ĉiuj scias, kial ŝi ne edziniĝas! En fora
lando, trans maroj fosas ŝia fianĉo oron el sablo, kaj ĉe
ĉiu halto li suspiras. Ankaŭ la popolkanto tiel eternigis:
Li fosas la oron,
Hej, por kio li fosas!...
De la vizaĝo de Tinjo Csemez
Post ĉiu sablero
Unu rozo forflosas.
Nura famo pri li estis rakonto de vagabondo,
reveninta el trans la oceano, laŭ kiu li renkontis Nikolaon Mirkowszki en
Brazilo, antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj, tiam li jam havis duonkvintalon
da oro.
Dio mia, se oni povus mesaĝi al li, ke jam nenio
necesas, venu nur li, flugu rapide!
Sinjoro Csutkás kaj kavaliro Luppán estas
ĉiutagaj gastoj ĉe Kristina; ili alkutimiĝis al la domo tiel, ke
ankaŭ post la morto de la maljunulo ili tie kunvenadas por konversacii,
snufi tabakon. Pri edziĝo, amo jam neniu el ili pensas, estus ankaŭ
vane, ja estas tie la ringo sur la fingro de Kristina: "Tempus je
mia fianĉino!"
Pri kiu estas dirita tempus, tiun neniu
kuraĝas peti por edzino dum ŝia vivo.
Kristina atendis de tago al tago, jen kun
perdiĝanta, jen kun reviviĝanta espero.
La necerteco havas ian doloran, tamen dolĉan
poezion.
Se la dompordo ekknaras, aŭ io ekbruas ekstere:
estas eble Nikolao, nun li metas la manon sur la klinkon; se la hundeto
ekmurmuras, ankaŭ tio povas antaŭsigni la alvenon de Nikolao; se la
tondilo falas el ŝia mano, kaj boriĝas pinte en la plankon, kara
gasto atendeblas ĉe la domo: hodiaŭ alvenos Nikolao. Se kun sinjoro
Csutkás, kiu nun fariĝis ankoraŭ pli vortŝpara, hazarde ili
elparolas samtempe la saman vorton, renkontos sin geamantoj, Dio mia, eble vere
li aperos...
En tiaj okazoj sinjoro Csutkás faras snufon laŭ
sia sistemo kaj diras:
- Ne ekskludite! Se mi ne estus tiel maljuna,
Kristina... mi porirus, Kristina... jes, porirus kaj kaptinte je la orelo, mi
lin rekondukus al vi. Ĉu vi aŭdas, Luppán, mi estas tia homo, kiu lin
porirus, ĉu vi aŭdas, lin porirus! Povas esti, ke mi faros tion,
Luppán. Mi faros tion.
Li klinas la kapon, kaj viŝadas larmojn el siaj
malfortiĝintaj okuloj.
- Sed ne, ne!
Mi ne povas iri, Kristina, mi ne povas ilin lasi... la knabojn... la
disĉiplojn, ĉar ili kroĉiĝas... jes, jes,
kroĉiĝas al mi.
Selmecbánya aŭ mallonge Selmec: urbo
en Karpatoj, nun: Banska tiavnica en Slovakio.
Szitnya: la plej alta monto ĉe
Selmecbánya.
homo de la imperiestro: soldato de la
komuna armeo de Aŭstrio-Hungario.
tertium non datur: tria eblo ne ekzistas
(latine).
mingrafo: heredata titolo de distrikta
ĉefinspektoro de fiskaj minejoj.
Klopacska: turo kun pendanta ligna tabulo,
per kies frapado (klakigo)
oni konigis skipoŝanĝon por la ministoj en
Selmecbánya.
anekdoto: Trovinte botelon kun nigra
enhavo, la cigano gustumis ĝin. Je la demando de siaj kamaradoj: kio
enestas, li senvorte pludonis ĝin. La dua faris la samon al la tria
kamarado, por ke ankaŭ tiu ne restu ekstere de la gustumado de la ciro.
Petrovics: origina familia nomo de la plej
fama hungara poeto Petġfi.
praelection: prelego (latine).
Horribile dictu: Eĉ diri terure (latine).
Noch a Glas, Kristin!:
Ankoraŭ unu glason (da biero), Kristina! (germane)
Ecce! mulier formosa:
Jen! plaĉa virino (latine).
denique: finfine (latine)
Glück auf!:
Bonŝancon, ek! (germane). Minista bondeziro.
elaboratum:
propono, plano (latine)
tempus: origine
tempo, poste prokrasto, domaĝo, ŝirmateco.
res nullius: jura esprimo, havaĵo sen
posedanto. Nenies aĵo (latine).