Kálmán Mikszáth:
Makulo tre
nigra
El la
hungara: Jozefo Horvath
Ne ekzistas ŝafejo, komparebla al
tiu de Brezina.
Ĝi havas kalkitajn murojn,
ruĝan tegmenton; la pordegon garnas plumbonajloj. En ĝia
ĉirkaŭo floras tulipoj. Altaj, centjaraj arboj kovras ĝin
milde, ombro kaŝas ĝin garde: ĝin ne vidu ajna ventkapulo.
Elaltiĝas nur la svelta kamentubo, pipanta indiferente ĉe la fino de
la konstruo, kie la ŝafomastro vivas kun siaj brutoj
sub komuna tegmento.
Disbabilu ja la kirliĝanta fumo de
tiu kamentubo, ke la fama ŝafomastro Tomaso Olej kuiras hejme ĝuste
"eksterkontan viandon", en la kaldrono; tio lin ne tuŝas. Ekde
la maljuna montaro Matra ĝis tute la valo Kopanyica sinjoras li sola. –
Revemaj melodioj flaĝoletaj pludonas la kanton tra montoj kaj valoj:
Ĉe
ŝafoj de Olej
Herbejo tre
molas,
Kolumo
arĝentas,
Tintilo
orsonas.
Kaj kiam la mil brutoj
paŝadas sur la rosobrila herbejo, antaŭe la naŭ grandaj
tintilŝafoj, saltetante la idoj, reveme la junŝafinoj, digne–serioze
la cent silke–lanaj ŝafuko, do se tiel kunestas la tuta grego, kaj
hundo Merkuj vigle kurpelas, por kunteni ilin en rondo, la koro de Tomaso Olej
ŝvelas brustoleve pro fiera plezuro, kiel tiu de reganto, antaŭ kiu
defiladas liaj taĉmentoj.
Vicŝafisto en pimpa feltmantelo
akompanas la ŝafojn ĉi–flanke, dum aliflanke la ŝafomastro mem
paŝadas poste, tenere observante ilin, konatajn unuope, eĉ
laŭkolore.
... La mislerta junŝafo tie, foje
erarvagis en vepron, kaj implikiĝis en neŝireblajn dornovergojn kaj
klematidojn. Merkuj retrovis ĝin, brave liberigis kaj duonmortan retrenis
ĝin al la grego. Saĝa hundo – meritas ne esti homol
Kaj al tiu ŝafuko kun torditaj
kornoj, apud tiu nigra ŝafidino, rompiĝis la maldekstra postkruro
antaŭ du jaroj. Ĝi premfiksiĝis ĉe la ŝafeja pordo.
Olej trudis ĝin inter tri lignopecojn, kaj kuracadis la kompatindan beston
tiel persiste, ke nun ĉiuj kvar kruroj montras perfekte saman formon,
kvazaŭ laŭkomande.
Tiu sendenta, maljuna patrinŝafo,
kiu nun vigle skrapas la sekan herbon, por satiĝi bonapetite per la herbo,
kreskinta sube–kaŝe, hu, kia friponeto ĝi iam estis! Ĝi
naskiĝis en tranĉe frosta nokto, kaj antaŭtempe. Kiam
ĉirkaŭ noktomezo la ŝafomastro enrigardis la ŝafejon,
ĝi jam estis duone frostmortinta. La patrino mem malsanis, kaj ne povis
varmigi ĝin per sia elspiro: mankis nemulte por ĉi ties morto... Olej
prenis la senpovan besteton, portis ĝin en la ĉambron, sed ja
ankaŭ tie malvarmis, do li kuŝigis ĝin prove en la liton de la
eta Annjo, inter varmajn kusenojn. La infano kaj la ŝafido dormis kune, ne
sciante unu pri la alia. Matene, kiam ili vekiĝis, la infano ridetis pro
la reviviĝinta besteto, kaj ĉi tiu vigle skuadis la voston.
Ambaŭ ĝojis, kaj nek la ridetanta infano, nek la vigla ŝafido
jam havis patrinon.
Tiu de Annjo mortis, kiam ĉi tiu
naskiĝis. Dio disponis pri Tomaso Olej tiamaniere, ke li prenis al si lian
edzinon por la infano, ĉar eĉ la bona Di–Sinjoro donas malofte ion
senpage. Tio estis komence tre korprema interŝanĝo por li, sed li
konsoliĝis, ĉar la ŝafomastro de Brezina estas homo, kiu konas
la “morojn”.
La sinjoro volis tiel. Inter liaj tri
sinjoroj plej potencas Dio, lin oni ne incitu, li havas liberan manon, atingas
per ĝi la tutan mondon, batas per ĝi laŭplaĉe; sed eĉ
se doloras la postsigno de la bato, pacienco kuracas ĝin.
Olej estimas kiel sian sinjoron
ankaŭ lian princan moŝton de Talár, al kiu li ŝuldas doni
konton, al kiu apartenas la tuta Brezina kun la ŝafejo, ĉio ene kaj
ekstere kaj ankoraŭ pli: ĉio ĉirkaŭe, ĝis la vido
atingas. La princo de Talár estas potenca, granda homo, por kiu oni sonorigos
en sepdek vilaĝoj, kiam li mortos, kaj al kiu oni demetos la ĉapelon
en naŭ departementoj, ĝis kiam li vivos. Tomaso servas lin fidele; ne
saĝas ja tiu homo, kiu fortranĉas la branĉojn de la arbo, en
kies ombron li retiriĝas. Kaj kio koncernas ceterulojn, neniu alia povas
ordoni al la ŝafomastro de Brezina. Lia moŝto staras sur la propraj
piedoj. Neniun li nocas, ankaŭ lin nocu neniu. Tiu eta feblo, ke de tempo
al tempo venas ŝafo en lian kaldronon, kiu ne apartenas ekde la mondokreo
al lia ŝafaro, ne konsideriĝas peko, tio ja enestas en la naturo de
pornaskitaj paŝtistoj, kion ĉiu saĝa homo scias, escepte la
respektindan departementan administracion, kiu havas nanian senson al
paŝtistaj moroj.
Tial ofte bruliĝas diskutetoj kun
ĉi tria sinjoro lia, kiu ofte emas levi sin moŝto super aliuloj. Nu,
sed afero negrava. Ĉiam troviĝas ja donacebla ŝafo ĉe Olej,
je kies beado mutiĝas la jurisdikcio.
Olej ne apartenas al sentemuloj; de kiu
ja lerni sentemon? Li ne kunvivis kun homoj, nur kun ŝafoj. Kaj ĉi
tiuj paciencaj brutoj ne suferas je ĉi tiu feblo; por ili ĉio
konvenas.
Tamen en nia heroo enestis tiu
instinkto, tiu praforto, kiun Dio inokulis en la plej sovaĝajn,
nekulturitajn korojn eble kun la celo, ke estu en ili io, kio igu ilin
turniĝi foje–foje al Lia vizaĝo.
Kvankam li ne pli amis Annjon, ol sian
ŝatatan ŝafidon, sed se Dio foje forgesis tiun birdeton sur lia kolo,
li ne povis almeti ŝin prede al lupoj sur la herbejon, do li dungis
suĉistinon por ŝi, kaj vartadis ŝin laŭbezone. Nun ŝi
jam kreskis granda knabino, mem preparas la kuminan supon kaj la ŝafperkelton, mem tajlas
kaj kudras subvestojn por Olej kaj la vicŝafisto.
... Ŝi jam posedas tiom da
sciencoj, kiel ŝia patrino. Nu jes, Tomaso bedaŭris sufiĉe la
patrinon, kiam ŝi mortis. Estis bona edzino, Dio ripozigu ŝin en
paco. Ŝi vere meritis la indan sepulton kun la trifoja sonorilado, duhora
versa adiaŭigo. La homoj vivantaj transe, en la vilaĝo, kaj
senĉese kverelantaj inter si, riproĉadis lin, ke la
"sovaĝbesto de arbaroj" ne ploris pri Borinjo, ili ne vidis
ĉe li eĉ larmeron.
Olej ne kapablas orientiĝi pri la
vilaĝaj moroj. Li ne ploris, li ja ne ernis. De kie li scius, ke la deco
postulas tion. La neparolemaj arboj de Brezina ne instruis lin mensogi.
Borinjo mortis, estas for, neniam
ŝi revenos. La koro premiĝis al li. Senvorte, kun malkovrita kapo li
akompanis ŝin ĝis la eterna dormejo, post la sepulto pagis la pastron
kaj la kantoron, kun amara sento premis la vastan ĉapelon sur la kapon,
kaj ekiris al la ruĝtegmenta ŝafejo.
Pri kio li meditis dumvoje?
Iris sur la malnova, konata, milfoje
tretata pado, tamen li ne rekonis ĝin. Li k:redis vagi en fremda loko. Kie
forestas ĉirkaŭaĵo de la domo de Brezina? Ĉio staras, kiel
antaŭe, la montoj vid–alvide, la silka herbejo kun la rojo sube, la rada
puto en la korto kaj la granda kripo malantŭ la ŝafejo. Ĉio,
ĉio samlokas, tamen nenio tiel, kiel antaŭe... Io mankas, vakas, la
ĉirkaŭaĵo de la domo tute malplenas.
La feina Brezina estas
elŝanĝita – por iu multe pli malgaja!
Ĉu li sciis, pro kio?
Kaj eĉ nun, post dekses jaroj, kiam
vento plezure portas la revemajn kantojn de Annjo el la valo en liajn orelojn,
kiam li kuŝadas sur la deklivo de la monteto sur sia labortga peltmantelo
apud la ŝafaro, skuiĝanta pro la insektoj, foje–foje travibras
flustranta, mistera voĉo tra la miriadoj de aeratomoj:
“Tomaso!…”
Ĝi venas el inter la arboj, kaj
forŝvebas inter ili. Arbustoj ektremas pro ĝi, ĝi traondas
herbojn, kaj profundega silento descendas post ĝi al Brezina.
La koro de la ŝafomastro batas pli
forte, li eklevas la kapon. Ĉu denove aŭdiĝos la vorto “Tomaso”
per tiu konta, iama voĉo, kiun eble antaŭ dekses jaroj forkaptis la
eĥo de sur tiuj belaj, ruĝaj lipoj, kiujn la vermoj sube, en la nigra
tero muelis en cindrokoloran polvon.
Kaj dum dekses jaroj la
eĥo de Brezina ĉiam pludonis tiun voĉon; arbaro a.l arbaro, rojo
al rojo transŝuŝis ĝin, kiel nun, kiam ĝi same revenas el
sia granda rondiro en la orelojn de Olej, en la mezon de lia koro...
Aŭ ne tiel estas?
Ĉu la ombro de la
mortinta edzino pasas inter la arboj, ĉu alparolis lin en sia dolĉa,
milda voĉo? Aŭ okazas, ke tiu vaĉo gravuriĝis iam en lian
koron, kaj ĝi nun disvolvas siajn flugilojn?
La ŝafomastro
saltleviĝas, kaptas al la kapo per la manoj. La flava, granda kombilo,
fiksanta liajn ĝisgenuajn harojn, glitas teren, la harondoj ektorentas sur
la muskolstreĉaj ŝultroj. Tufo de ili enfiksiĝas sub la kupran
bukon de la ornamita burso. Olej ne rimarkas tion. Streĉe li atentas,
gvate li esploras la ĉirkaúajon.
Ha jes, kiu jam ekde
kvardek jaroj konversacias kun arbaroj, rokoj, nuboj, povas ekhavi
ĉiaspecajn pensojnl
Eble li nur sonĝis,
ke Borinjo mortis... La voĉo ja estis ŝia! Nekonfuzeble ŝia. La
ŝafomastra levas siajn pugnojn. Kiu aüdacis imiti ĉi tiun voĉon?
Kaj kun ombriĝanta
rigardo li ĉirkaügvidas la okulojn, kies bluo turniĝas en blankon.
Li vidas neniun, li aüdas
neniun.
La ŝafoj kviete
paŝtadas sin, la tintilporta gvidoŝafo algapas lin fikse, kun
indiferenta mieno, la vicŝafisto plezure dormas sur la herbo; la folioj
sur la arboj ne moviĝas, eĉ la birdoj restas silentaj.
Kiu do alparolis Olej?
Kiu scias?
Eble mem la silento, kiun
vibrigas nur abelzumo en misteran, revigan harmonion.
Se iu povus diri, pri kio
la abeloj zumas en la valo de Brezina!
Ĉu ili scias ion pri
tio, ke mortintoj delonge polviĝantaj, elŝvebas el la transmondo?
La ŝafomastro
reapogas sin sur la kubuton kaj enpensiĝas. Strangaj pensoj kirlĝas
en li! Kiu pruntas siajn pensojn de arboj, rokoj, falantaj rojoj kaj drivantaj
nuboj, neniam malhavas da iIi.
Tiu granda, profundega
mistero, ŝvebanta super la majesta frunto de la Naturo, tuŝas kaj
alparolas eĉ ĉi tiun sovaĝan animon, kaj ĉi tiu respondadas
al Ĝi.
Ne kredu, ke Olej ne
pensadas.
Li pensadas, tamen ne
havas pensojn, ĉar ili disfluas, kiel fandita plumbo.
Ili estas kirliĝanta
kaoso, ne ricevanta formon; granda nokto, kies nigro estas lumo. Kaj ĉi
tiu lumo estas la Prapoezio.
Olej pensadas pri ĉio, sed kun
neniu li interŝanĝas siajn pensojn. Li pensas por amuziĝo. Kaj
tio neniam ŝajnas malbona distriĝo. Nur, li malgajas kelkfoje.
Maloftas tago, kiam la edzino ne
rememoriĝas al li, kiam li ne primemoras la efemerecon, la horon, kiam
ankaŭ li elturniĝos el la vivo, iĝos muta, senmova mortinto,
vokiĝos laŭ la ordo de la Naturo en la tombon, kaj neniam plu revidos
Brezina, nek la ruĝtegmentan ŝafejon, nek la naŭ
tintilŝafojn, nek la cent silke–lanajn ŝafukojn, ne havantajn al si
egalajn en ĉi tiu vasta mondo. Kaj la suno ankaŭ deposte brilos, kiel
nun, kaj la arbaro susoros mistere, kiel hodiaŭ, la herbo kreskos
printempe, la glacio de la rojo degelos kaj reglaciiĝos, nova
ŝafgeneracio ĉirkaŭsaltados vigle la konatajn arbustojn – nur li
neniam plu estos ĉi tie.
Kaj se ĉe ĉi tiuj tristaj
pensoj eksonas la kantoj de Annjo el la valo, subite travarmigas lian animon la
konscio, ke lia vivo iel tamen pludaŭros.
– Domaĝe, ke ŝi
naskiĝis ne knabo – li suspiras, kaj jetas sovaĝe la bastonon en la
ŝafaron, je kio ili distimiĝas en ŝiritajn arojn.
Sentu ankaŭ ili la koleron de la
ŝafomastro, kiu tiamaniere komunikas al ili siajn trankvilrabajn pensojn.
Kaj dume alia, nova kanto leviĝas
per la flugiloj de la vento de malsupre, el la direkto de la ŝafejo – en
slovaka popola stilo, dolore, kun revema malgajo...
Jam venas Garibaldi en la najbaran
vilaĝon,
Jen rajdas kun li Klapka,
aliĝas Gracza, Záhony;
Georĉjo de Biró–oj jam selas sian
ĉevalon.
Kiel envenis la politiko en la valon de
Brezina, kie pasas nur birdoj. Kiu alportis la vundoŝiran memoron de
pasintaj bataloj kaj esperoj? Alportis ĝin la aero. Enŝtelis ĝin
en la vesto de la poezio. Tiel ĝi estas gasto, volonte akceptata.
Hodiaŭ ĝin kantas Annjo. Aŭskultas ĝin la birdoj de
arbaroj. Morgaŭ jam ankaŭ la turdo ĝin postfajfos.
En Olej vekiĝas malnovaj memoroj,
la bruo de la granda "milito", kiam Gracza, Záhony atake elkuris el
Brezina. Ili estis bravaj defendantoj de la patrujo... aŭ, pli ĝuste:
ankaŭ nun..., ĉar kvankam pruvite, ke ili falis per kaŝmurdaj
manoj en Vadkert, dum ili fuĝis, la brava slovaka popolo reatendas ilin en
firma kredo.
Olej ne partoprenis la militon; ne eblis
al li, sed li asertas, ke tio estis belaj tempoj; ĉar jam estas bone ankaŭ,
se du junaj bravuloj kunmezuras la fortojn, kiom pli se du landoj...
... Se li ne estus havinta submane
ĉi tiun brutaron, kies tintilo estas tiel dolĉe voka, restiga, kiel
tiu de la feino en la fabelol...
Horojn li kontemplas pri tio, dum la krepusko
descendadas. Alvenis la tempo de ripozo por la ŝafaro. Ĝi
kunpremiĝas en densan kirlon signe, ke ĝi satiĝis kaj jam volas
nur remaĉi.
Ekde mateno nur nun kuraĝas
alparoli la vicŝafisto la ŝafomastron:
– Mastra moŝto, ĉu
vi ne aŭdas, oni sonorigas vesperon en Talár?
– Mi aŭdas. Ne babilu
tiel multe! Prefere elserĉu mian plumbofinan bastonon; poste ni ekiros. Mi
jetis ĝin inter la bestojn.
Li denove esploras siajn ŝafojn,
ĉu ĉiuj satmanĝis, neniu mankas?
Se eventuale mankus eĉ nur unu, liaj
spertaj okuloj, kutimiĝintaj al mil, tuj rimarkus la malpliiĝon je
unu inter naŭcent naŭdek naŭ.
Nenio malorda. Trankvile li svingas la
peltmantelon ĉirkaŭ la kolon, kaj malrapide ekiras malsupren, en la
valon.
La tintiloj de la naŭ
antaŭŝafoj kunsonoras en belan harmonion, ekfajfas ankaŭ la
sakfluto de la vicŝafisto. Annjo povas aŭdi defore, ke la brutaro
revenadas, kaj povas meti super fajron la bongustan ŝafperkelton, la
ĉefpladon de ŝafistoj, por ke ĝi bolu ĝuste, kiam ili alvenos.
La vicŝafisto surdorsigas la
sakfluton, kiam ili atingas en domproksimon, per esploraj okuloj rigardas al la
hejmo, ĉu li vidus en la korto la konturon de tiu svelta, brila staturo,
kiu image senĉese ŝvebas antaŭ li, eĉ se li fermas la
okulojn. Kiom li donus, se li povus ŝteli iom el la neŝtelebla.
Annjo jam atendas ilin ekstere, kio
plaĉas al Maĉjo. Kvankam, kiu scias, kial ŝi staras ekstere,
eble por distro, eble nur por vidi la ŝafaron.
Belega kreito de Dio ŝi estas;
plezurigas la okulojn, kiel ŝi tie staras: la svelta korpo estas duone
forturninta, la okuloj esploras reveme la malproksimon, la laŭnature molaj
manetoj estas mallevitaj, por ke la konata maljuna ŝafo, dorminta
ŝafidaĝe apud ŝi, povu alkuri kaj atingi ilin. Ĉu ĝi
lekas ilin pro dankemo, amo aŭ kutimiĝo? Ĉu ĝi memoras, ke
ili kundormis iam antaŭ longe, aŭ scias, kiel bongustaj estas la
dommastrinaj menetoj, fosintaj en salkuvoj? Kiu povus koni ĝisfunde la
ŝafan filozofion?
– Bonan vesperon, Annjo –
milde alparolas Maĉjo la knabinon. – Kiel vi pasigis la tagon?
– Hodiaŭ pli bone, ol
hieraŭ – ŝi respondis ridetante. – Kaj viaj
moŝtoj, kiel meritis la tagon?
– Nenio grava pri ni,
hirundeto – respondis la ŝafomastro, demetinte la peltajn botojn –, gravas
nur, ĉu vi pretas kun la vespermanĝo.
– La ŝafperkelto jam
vaporas, patro.
La vizaĝo de la ŝafomastro
sereniĝas pro la vorto ŝafperkelto. Porfesta plado ĝi estas por
li.
– Iru, filo Maĉjo, kurlu
ĝin super la fajro, ĉar mi superstiĉemas en tiaj aferoj kaj
kredas: ŝafperkelto povas bongusti nur, se ankaŭ ŝafista mano
trakirlas ĝin.
– Mi ne tute scias, mastra
moŝto, kie la fajrujo estas, krome mi ne komprenas pri kuirado.
– Ne rezonu, filo de diablo,
se mi diras… Ĉu ne ĉe la fajrujo vi fandis plumbon kun Annjo en la
nokto de Sankta Andreo, kiam via fizinomio muldiĝis kiel fianĉo por
mia filino?
– Ne tute… – diras Maĉjo
ruĝiĝinte – …tio estis nur plumba figuro kun sakfluto sur la dorso…
– Estis ne sakfluto –
obĵetis Annjo –, sed...
– Sed? – stertoris
Maĉjo.
– Fusilo, se via moŝto
volas scii.
Estis kvazaŭ ponardo en la koron de
Maĉjo!
Kial Annjo diras fusilo tion, kion
ĝis nun ŝi vidis sakfluto? Trista konjekto komencis kunpremi lian
koron!...
Mekanike li rapidis fermi la pordon de
la ŝafejo post la enfluanta ŝafaro.
La pensoj de Olej tuj returniĝis al
la vespermanĝo, aŭ ankoraŭ ne disiĝis de ĝi.
– Ĉu estos perkelto? Nu,
brave, Annjo! Oni kredus, gasto venos en la domon.
– Jes ja, venos. Baldaŭ
alvenos.
– Kiu, mil diabloj?
– Tre stranga homo –
respondis Annjo.
– Ĉu mi konas lin?
– Ne, ne. Speco de sinjoro,
eble ĉasisto... Neniam mi vidis lin.
– Devas esti ne ĉasisto,
filino, sed kubutotrivulo en iu departementa oficejo. Ke oni neniam povas
resti kviete!
– Ne departementa sinjoro li
estas, tro junas por esti. Lia vizaĝo blankas, kiel lintolo, eble eĉ
vento ankoraŭ ne tuŝis ĝin.
– Ĉu li havas fusilon? –
demandis la ŝafomastro.
– Jes, havis, kaj kian!
Maĉjo nun jam tute malsuprentiris
la ĉapelon sur la okulojn, kaj apogis sin al la alta poplo, ĉar li
ekhavis tiel amaran penson, kiel la profundega infero; ve, tuj li kapturniĝos.
– Kuraĝa homo – murmuris
Tomaso Olej –, ke li aŭdacis veni ĉasadi en la arbaroj de la princo.
Se li ne estus promesinta sin gasto, mi forprenus de li la fusilon.
– Li venis ĉirkaŭ
frumanĝo – plubabilis Annjo. – Viaj moŝtoj povas imagi, kiel mi
ektimis lin unue. Li petis lakton. Mi portis al li, por kio li donacis al mi
ai tiun plaĉan moneron.
– Kial vi akceptis ĝin?
– indignis Olej.
– Mi diris, ke ne por mono ni
donas lakton, da ĝi ja estas, dank' al Dio, sufiĉe, sed li forgesis
ĝin malgraŭe sur la tablorando.
– Ni redonos ĝin – diris
Olej. – Dio gardu! Kion pensus la mondo pri la ŝafomastro de Brezina, se
li donus lakton por mono al pasantoj.
Ĉe tio li prenis la moneron en la
manojn, kaj mirigite ekkriis:
– Ne estu mia nomo Olej, se
ĝi ne estas ora krono! Ĉu vi scias, pri kio mi pensas? – li aldonis
flustre – tiu devas esti aŭ Gracza, aŭ Záhony. Ĉe ili mi vidis
tian monon... Mil diabloj, Maĉjo, hodiaŭ estos granda festeno. Ne
perdu la bonhumoron, diablido, buĉu prefere ankoraŭ unu ŝafon.
Poste kuru senhezite por vino! Mi ja diras al vi, aŭ Garcza, aŭ
Záhony. Venis al la ŝafomastro de Brezina.
Annjo balancis ridetante la kapon. Kaj
Olej kaptiĝis de entuziasmo.
– Kaj li venis
ĝustaloken, li estos hejme. Mi gardos lin, kvazaŭ li sidus en la sino
de sia propra patrino. El la manoj de Tomaso Olej ne elprenos lin eĉ mil
ĝendarmoj. Kio? Ĉu li havas ankaŭ fusilon? Mi diris malmulte!
Eĉ kvinmil ne elprenos. Sed nun jam ĉit, infanoj, eĉ muroj
havas orelojn.
Annjo ankoraŭ ĉiam nekredeme
balancis la kapon.
– Patro, ĉu vane mi
diras al via moŝto: estis juna homo, kiu kunbabilis ĉiajn
malsaĝaĵojn...
– Kiel vi povus tion
prijuĝi, nazmukulino?!
– Li nomis min kampa floro,
idolo de sia koro.
– Ĝuste tiel kokumas
Záhony ĉiam, se li vidas jupulinon. – Sed Záhony devas esti homo pli
maljuna, patro.
– Ĉu tio pezas en la
afero? Záhony estas granda iluziisto, laŭplaĉe ŝanĝas sian
haŭton. Hodiaŭ okdek–jara maljunulo kun longa, griza barbo, kalva
verto, morgaŭ jam junuleto kun lanugeto subnaze. Ĝuste je tio mi
rekonas lin.
– Sed li ja diris, ke li ne
konas vin.
– Nu jes, kial li dirus
alion? "Diro estas spiro, aero; por kredanto sankta vero."
Por Annjo tamen malfacilis kredi, ke tiu
svelta junulo egalus la maljunan Záhony.
– Krome li diris ankaŭ,
ke mi estas feino, kaj per forto li volis min kisi.
Maĉjo kontraŭvole levis la
pugnon.
– Ĉu vere? – li
stertoris obtuze.
– Sidiĝis apud mi sur la
sojlon de la antaŭkamero, kaj petege insistis tre dolĉe, ke mi
permesu al li nur unufoje, unu solan fojeton brakumi mian talion, ĉar li
freneziĝos, se mi ne cedos.
– Vi cedis, ĉu ne? –
eksiblis Maĉjo.
– Se tiel vere li asertis, ke
alie li freneziĝos?!
– Tute same, kiel Záhony! –
ekkriis kun plaĉo la maljunulo.
– Kaj kiam li volis kisi min,
mi svingis tiel mian manon, malpuran pro la sarkado, sur lian vangon, ke la
spuro certe restis sur lia delikata vizaĝo.
– Ho, ho! – ridis la
ŝafomastro. – Ĉu li ne koleriĝis?
– Li montris al mi la alian
vangon, ke mi frapu ankaŭ tiun. Li diris, ke tio agrablis al li, kaj neniam
li lavos sin, por ne forviŝi la frapon. Afable li adiaŭis, petante
min fari bonan vespermanĝon, ĉar se li satvagos, returne li
preterpasos. Sed jen, li jam venas!
Olej kaj Maĉjo turnis la okulojn en
la montritan direkton. Svelta ĉasisto paŝadis malsupren sur la
deklivo de la monteto, en griza kamizolo kun verdaj roversoj, en ĝisgenuaj
botoj, kun sinjoreca ĉasista ekipaĵo.
– Bonan vesperon,
ŝafisto! – li diris paŝinte en la korton, sen eĉ tuŝeti
salute la ĉapelrandon. – Nu, ĉu pretas la vespermanĝo, kolombeto?
– Estu bonvena – respondis
Olej humorperde, parte pro tio, ĉar la gasto estis ne Záhony, parte
ĉar incitis lin, ke lia titolo estis tiel bagateligita. Se la atenco
kontraŭ la formalaĵoj estus okazinta ne ĉe li, tio havus sekvon
certe nekutiman, li ja titoliĝas ŝafomastro, do li staras super la
ŝafista ordeno; krome ĉapelo sur la kapo de viro sidas, ankaŭ
por esti levata salute, kiam oni pasas tra la sojlo de honestulo. Tamen oni
devas ĉion ĉi gluti, se temas pri gasto.
– La vespermanĝo pretas,
ni atendis nur vin – diris Annjo, kaj enkuris la ĉambron.
La ŝafomastro paŝis al la
gasto, kaj etendis al li sian krudan, vastan manon.
– Ni eniru.
La ĉambro estis plaĉa kaj
pura: tri vestokestoj kun surpentritaj tulipoj en ĝiaj anguloj, kelkaj
benkoj, unu seĝo kaj tablo, kovrita per belaspekta tuko konsistigis
ĝian meblaron. La muroj estis ornemitaj per la ĉiela patrono de
paŝtistoj: portreto de Sankta Vendelo kaj per la teraj patronoj: vinkruĉoj
kaj brandboteloj, pendigitaj en bela aranĝo. Sed la pleja ornamo staris
sur la tablo: vaporanta plado, el kiu bongusta perkelto ridetis al ili.
– Bonvolu regali vin,
kvazaŭ vi estus hejme – invitis la ŝafomastro la gaston, enmanigante
al li la plej profundan lignokuleron. – Ĝi sufiĉos por ni tri.
– Ni estas kvar por ĝi.
– La knabino ne
kalkuliĝas, sinjorido, se io restos por ŝi, bone, se ne, same bone.
La ĉasisto avide metis sin al la
manĝo, kaj senĉese laŭdadis ĝin.
– Tian mi ankoraŭ ne
manĝis.
– Mi kredas certe. Tia
perkelto, kiel ĉe la ŝafomastro de Brezina ne kuiriĝas eĉ
ĉe la princo de Talár. La gasto ridetis.
– Se nur mi povus manĝi
ĝin ĉiutage!
Je tio decis diri:
– Bone, do ĉi–samon ni
manĝos ankaŭ morgaŭ.
– Mi dankas cin por la
invito, mi venos.
La ŝafomastro mordis al si la
lipon. Tio jam estas tro! Ciparolas al li tia junuleto, kiu estis ankoraŭ
suĉinfano, kiam la notario jam alparolis lin per honesta "vi".
Ho, se li ne estus gasto!
– Vi ne nur venos, sed
eĉ ne foriros hodiaŭ. Vi troviĝas ĉi tie en bona loko.
Annjo pormetos al vi liton en la kamero. Kien vi nun irus, baldaŭ fulge
malhelos.
– Mi ordonis venigi la
kaleŝon al la ŝafejo.
– Ĉu ls sinjorido estas
el la regiono, se mi ne ofendas vin per la demando.
– De oi– proksime.
– La koĉero
orientiĝos malcerte.
– Ne ja. Estis por li dirite:
al la ŝafejo de Olej. Oni nomas cin Olej, ĉu ne?
– Mia nomo estas Tomaso Olej
– diris fiere la mastro, elstumblinta el sia pacienco –, kaj mia tuta nomo
estas Tomaso Olej, ŝafomastro de Brezina, kaj mi povus aldoni: ĝia
sinjoro.
La gasto ridis.
– Se ci sinjoras en Brezina,
oldulo, kio do restas al mi? Ofendita, la ŝafomastro streĉis
trapikajn okulojn al la ridanto, kaj kontraŭvole elglitis el li la
supereca demando:
– Kiel do ni diru viajn
honestajn nomon kaj titolon? Ĉar per ili ni, pekemaj mortemuloj kutimas perrespekti
unu la alian.
– Mi estas princo Paŭlo
Taláry.
Elfalis la forko el la mano de Olej,
frapite li saltleviĝis, kaj ekpalis tuta de timo. Tio estis por li
grandaj vortoj. Sidas vid–al–vide al li la juna princo, ol kiu eĉ la
reĝo nur je hareto pli grandas; kiu estus supozinta...
– Ho, Ekscelenco..., ho,
princa moŝto – li balbutis timeme – , kiu antaŭscius tion?!
– Nenio malbona, oldulo –
diris la princo bonhumore –, kvankam Brezina ne apartenas al ci, ci havas
trezoron pli karan, la belan Annjon.
En Maĉjo, sidanta apude ĉe la
tablo, ĉiuj sangeroj glaciiĝis; li ne povus movi sin, nek elparoli
unusolan vorton, eĉ se minacata per senkapigo.
– Knabino ne multe valoras,
Ekscelenco, plie nur kostas.
En ĉi tiu momento enpaŝis
Annjo, kaj metis vinon sur la tablon. Kun senĝena petolemo ŝi
plenigis glason al la junulo, dirante al li:
– Kaj uzu la vinon singarde:
ĝi povas facile konfuzi al vi la kapon.
– Ci jam sufiĉe konfuzis
ĝin.
– Se ĝi ne estis jam pli
frue konfuza – respondis la knabino kun naiva rigardo, pro kiu la koro de la
heroo de silke–molaj salonoj komencis varme batadi.
– Ho, vi malfeliĉa! –
riproĉis ŝin la patro. – Kiel vi aŭdacas?! Ho, ho!...
– Nu, nu – ekrespondis Annjo
senhezite. – Li ja estas farita ne el sukero, nek
estas vicĵupano. Ni jam konas unu la alian ekde posttagmeze. Se li
koleriĝos, ankaŭ paciĝos laŭ ties ordo.
La princo neniam sentis similan
plezuron, kiel nun, kiam tiel malŝataj vortoj perlis de tiuj ruĝe
pufaj lipoj. Ĉi tiu rava elokvento gravuriĝis en lian koron. Li
aŭskultus ĝin tra mil jaroj.
– Ĉit, knabino! Eksciu,
kun kiu vi parolas. Li estas Lia Ekscelenco, la juna princo, nia sinjoro.
Annjo sonore ekridis. Ŝia
freŝa rideto estis, kiel feina tintileto.
– Oj-oj! Ĉu vi farus el
mi azenon? Mi kretenus, se mi kredemus! La juna princo ne venadas al Brezina,
eble nek al Talár. Li loĝas en urbo Vieno en pure ora palaco, cent
ĉasistoj pafadas por li vespermanĝon, kaj ne li mem vagadas por
leporoj en Brezina. Kaj ĉu li bezonus la perkelton de Olej'oj, li vespermanĝas
laktokremon kun pano, bakita el rosmarenaj grajnoj. Krome ĉu la princo
aspektas, kiel ordinaruloj? Ĉu mi ne scius tion? Li ne estus princo, se
tiel li aspektus.
– Pardonu, Ekscelenco ĉi
tiun pekeman infanon.
La ekscelenco tiom pardonis, ke li komencis
vetridi kun Annjo, kiu – kredante, ke ŝin oni ĉi tie priridas –
ŝanĝis subite sian vizaĝon ofendiĝeme riproĉa (kiel
bone konvenis al ŝi!), kaj elturniĝinte tra la pordo, ŝi
grumbletis ion similan al: ŝi postulas klarigon, oni ne misŝercu kun
ŝi.
Sed kiam ŝi estis ekstere, tamen
plantiĝis duboj en ŝia kapo. Eble, tamen la princo... Eble li revenis
el Vieno. Ankaŭ Annjo aŭdis de la kampogardisto Steĉjo Lapaj, ke
post la morto de lia pli frua sinjoro, la maljuna princo, la sennombraj bienoj
herediĝis al la princido. Ŝajnas ja ne maleblel Dio mia, kiel
domaĝe, ke li estas princo: li ja povus esti ankaŭ bonhava kamparana
fraŭlo.
Tute humorperde ŝi suprenkuris sur
la ŝtupetaro en la subtegmenton de la ŝafejo, por rigardi de supre
al la krepuskanta pejzaĝo.
Ŝia koro kunpremiĝis. Vere, la
princo! Sur la kastelo de Talár, kies brila lattegmento ĝisvidiĝis,
flirtas flago. Ŝi aŭdis de Lapaj, ke la flago anoncas al la regiono
la hejmeston de la princo.
.:. Dio mizerikorda! Ŝi vangofrapis
lian ekscelencon. Ŝi spitis, primokis, priridis lin. Ve, Sinjor’ Kreinto,
eble oni eĉ senkapigos ŝin!
Kun angorplena koro Annjo paŝadis
sur la ŝtupetaro malsupren, cerbumante, kie kaŝi sin pro la honto –
kaj ni eldiru, ankaŭ pro timo al la princo –, kiam pompa kaleŝo
haltis antaŭ la domo, kaj dum ŝi stumbladis ĝis la lasta
ŝtupeto, princo Paŭlo aperis en la korto. Ho ve, se nur li ne ekvidus
ŝinl
Sed jes, li ekvidas ŝin, kaj
ĉu realo, aŭ miraĝo, li mem saltas al la ŝtupetaro, por
mallevi kaj demeti ŝin, kiel flokon sur la teron, el kio Annjo nek sentas,
nek scias ion, ĉar ĉiun ŝian senson katenas stuporiga,
sorĉa duonsonĝo, turmenta kaj tamen agrabla duondormo.
– Ĉu nun vi jam kredas,
ke mi estas la princo?
Kaj ĉe tio la belstatura junulo
saltas ridante en la kaleŝon, manosvingas adiaŭe al la maljuna Olej,
kaj al Annjo flustras per mola, flata voĉo:
– Sed neniam mi estu princo
por vi, Annjo. Kaj vi estos por mi princino, ĉiam... Ĉiam...
La kaleŝo brue forruilĝas, sed
la adiaŭaj vortoj restas. Mirindaj vortoj! Teksitaj el flagranta fajro,
ellasanta longajn flamosagojn rekte en la koron, kiuj bruligas kaj batigas
ĝin violente, kvazaŭ ili celus ĝian pereon. La koro estas nun
sonorilo, batanta alarmon: senĉese resonigas la mirindajn vortojn, kaj
poste ĉio ripetas ilin de unu vespero ĝis la alia... Nokte la mallumo
krias, matene arbofolioj susuras ilin; la silentemaj montopintoj eksonas, la
vaporo, ascendanta el la tero suspiras ilin al la herboj, eĉ la bolanta
perkelto zumas pri ili super la kraketanta fajrujo: "kaj vi estos por mi princino,
ĉiam... ĉiam..."
Kaj Annjo aŭskultas tiel volonte,
kion ĉio rediradas.
Tra la tuta tago ŝi estas distrita,
silentema. La, kantoj de Brezina ripozas. Nek Olej, nek Maĉjo aŭdas
hodiaŭ la kantojn de Annjo; ankaŭ la sakfluto da Maĉjo mutas.
Pli vera poezio regas ĉi tie hodiaŭ! For arbuston, arbaro venas
anstataŭ ĝi!...
La knabino pensas, kial la princo
kreiĝis por ĉi tiu mondo, se li tiel belas, ke la turtino ne povas
diri al sia parulo, mi estas pli bela birdo, mi havas pli brilan plumaron, mi
ne povas ami vin! Ja tiel bela, ke kompare ĉiuj turtoj estas samkoloraj. .
Kaj la vicŝafisto pensaa pri tio,
kial la sakfluto iĝis subite fusilo sur la ŝultroj de la
fianĉo, elsorĉita en la nokto de Sankta Andreo el la
plumbofandaĵo...
Al la trista demando estas ĉiu
signo trista respondo. Vespere, kiam li hejmenvens kun la ŝafomastro,
estas refoja novaĵo, ke la princo preterpasis.
Kaj poste ankaŭ la sekvan tagon,
trian tagon pluĉasadas tie la juna moŝto, kaj eniras al Annjo por
glaso da lakto. Li devas tre ŝati ĉasaĵojn kaj lakton.
La trian tagon la maljuna Olej jam
kuntiris la brovojn je ĉi tiu novaĵo, kaj diris al sia
vicŝafisto: .
– Morgaŭ vi sola iros
post la ŝafaro. La moŝto multe ĉasadas ĉi tie. Mi volas
paroli kun li.
Annjo ektremis, kaj oni ne povis
aŭdi de ŝi eĉ unu vorton dum la vespero.
La sekvan tagon Olej restis hejme. Dum
dudek jaroj tio eble eĉ dufoje ne okazis. La mil ŝafoj povis mediti
kun bona kaŭzo, kie ilia tera prizorganto forrestas, kune kun la plumbita
bastono kaj la kutimaj komandvortoj: "he vi, he" kaj "brĉ
for". Hodiaŭ la salo ne bone gustos al ili, nek la herbo iĝos
pli dolĉal Almenaŭ Olej kredas tion, kiu same enuas sen sia brutaro.
Annjon li sendis fruposttagmeze kun mesaĝo al Steĉjo Lapaj, de kie
ŝi povos reveni nur en malfrua vespero. Li plenŝtopis la senglazuran
argilan pipon per tiu malfeliĉiga planto, por kiu reĝoj kaj popoloj
iras glave unu kontraŭ alia, kaj kiun la ŝafisto plimultigas, kiel la
printempan lanon: li tenas ĝin en malseka loko, kie ĝi ensorbas
humidon, kaj donas el si duoblon sian. Olej bruligis la pipon, kusiĝis
dorsen sur la flore brodita herbo de la korto, kaj observadis la ŝafejon,
ĝian belan, ruĝan tegmenton, la blankajn, ornamitajn murojn, la
elstarantajn, dikmuskolajn trabojn... Longe li observis ilin, neniam li
satiĝis per ilia vido. ...Sinjoro Mondokreinto, kiel aperte lerta
konstruisto estis, kiu levis ĝin!
Gapadante tiel, li rimarkas
moviĝantan ombron sur la muro, kaj rerigardinte, li ekvidas princon
Paŭlo. Ĝuste lin Olej atendas.
Tiu direktas sin rekte al la pordo de la
antaŭkamero, sed post kiam li skuas la fermolaĉon, kaj la seruro ne
malrigliĝas, humorperde li turnas sin al la fenestro, kaj frapas sur
ĝi.
– Malfermu la pordon, Annjo!
Ĉu vi eble dormiĝis, bela feino, eta ŝafido mia...
La princo vane frapas, la ŝafideto
ne enlasas lin, anstataŭe respondas la kruda voĉo de Olej:
– La pordo estas
ŝlosita, Ekscelenco. Estas mi hejme, se via princa moŝto deziras
ordoni.
– Hml Ĉu estas vi, olda
Olej? Nu, kie estas Annjo?
Olej skuis sian broditan burson sur la talio,
ŝovis siajn grandajn brunajn manojn tra la frunto.
– La knabino ne estas dungito
de la bieno – li diris –, mi kaj unu via ŝafisto staras, por servi vian
ekscelencon: pri la knabino disponas nur mi.
Paŭlo Taláry streĉis mirantajn
okulojn al Olej.
– Kion vi volas diri per tio?
La ŝafomastro paŝis tute
proksimen al la grandsinjoro, kaj ekskuis la pugnojn en la aero. La vastmanika
ĉemizo malfermiĝis ĉe la kolo, kaj lasis vidiĝi liajn
potencajn muskolojn, la vejnoj elstreĉiĝis sur lia veterhardita
frunto, lia malmola, raspa voĉo fariĝis tondra, tempesta:
– Mi volas diri, ke se vi
ĉasados plu ĉirkaŭ la ŝafejo, anstataŭ birdo vi
renkontos eble urson, kvankam vi ŝargas vian fusilon nur per ŝroto.
Kaj ĉe ĉ tiuj vortoj karakterize
li frapis al si la bruston per la pugnoj, kvazaŭ dirante: "tiu urso
estos mi".
La potenca sinjoro, prisonorigota en
sepdek vilaĝoj postmorte, kaj salutata ĉapeldemete en naŭ
departementoj dumvive, ruĝiĝis, kiel kampa papavo; kaj starante tiel,
li ne sciis, kion fari, kiel respondi, kiam la ŝafomastro de Brezina fiksis
al li siajn grandajn, kolersangajn okulojn. Sub la efiko de ĉ tiu rigardo,
liaj kruroj komencis tremi. La fusilo, kiun li demetis de la ŝultro, eble
por direkti ĝin kontraŭ Olej, tremis same.
– Ĉu vi forgesis, kun
kiu vi parolas? – li balbutis.
– Mi scias, kun kiu mi
parolas: kun miaj sinjoro. Sed ankaŭ via Ekscelenco ne forgesu, kun kiu vi
parolas.
– Nu, kun kiu?
Olej levis la kapon defie, kiel heroo:
– Kun la patro de tiu knabino.
Taláry kapjesis leĝere. Li ekhavis
bonan ideon.
– Do bone, ŝafomastro,
mi parolos kun vi, kiel decas kun patro. Mi bezonas vian filinon por ĉiu
prezo.
– Kaj mi donos ŝin por
neniu prezo!
– Aŭskultu min,
ŝafomastro! Kiel vi opinius, pri ke ĉ tiu ŝafejo apartenus al vi
kune kun ĉiuj ĝiaj brutoj; mi donacus ĝin al vi.
Oni ne povus diri ion pli plaĉan,
orelkaresan al la ŝafomastro.
La okulsorĉaj fabelaĵoj de
"Mil kaj unu noktoj" estas nura vantaĵo kompare kun ĉ tiu
blindige brila realaĵo! La ŝafejo kun ruĝa tegmento, la naŭ
tintilŝafoj, la cent silke–lanaj ŝafukoj kaj la ceteraj – ĉiuj
apartenus al li, sole al li. Kiel malmulte restus kompare kun tio al la cetera
mondo!
Li staris ŝancelate, kiel pesilo,
en kies teleron oni ĵetas pezaĵon, kiu balancas ĝin dum pluraj
minutoj, eĉ se poste ne povas ĝin tute subpremi.
La princo kun ĝuo rigardis ĉi
tiun esperigan balanciĝon.
– Tiel vi fariĝus vere
la sinjoro de Brezina.
La ŝafomastro fikse rigardis
antaŭ sin. Brilaj bildoj el la futuro pasis preter liaj spiritaj okuloj.
Li havos oritan bukon sur la burso; silkan ĉemizon, kiam li eliros kun la
ŝafaro; botelon kun mielbrando portos post li servisto, dungita nur por
diri al li "je via sano", ĉiufoje se li glutos el la botelo;
ĉiuj homoj preterpasantaj salutos lin ĉapeldemete kaj envios: vidu,
jen venas la ŝafomastro de Brezina, kiu havas tiom da riĉaxjoj,
trezoroj, kiom ne malmultus eĉ en la monkestoj de la prusa reĝo.
Olej ekskuis sin.
Sed oni ekscios ankaŭ, kiu donis al
li la amason da riĉaĵoj, kaj oni ekscios ankaŭ, kial. Kiom
valoras la vanta honorado eĉ pleja, se granda nigra ombro akompanas
ĝin? Granda nigra ombro, tiu de la memakuzo.
– Nu, Olej, decidu!
– Ne, ne, Ekscelenco, lasu
min bonvole. Lasu min, lasu min! Mi estis honesta servisto de via patro, ne
ŝutu honton sur mian grizan kapon!
– Haltu, ne trorapidu! Ne
ĉiam vi trovas min en donacema humoro. Inter mil homoj troviĝus nur
unu, kiu rifuzus tian proponon! Mi amas Annjon, kunprenos ŝin en Vienon,
ŝi havos tian sorton, kiel grafa fraŭlino. Ankaŭ ŝi amas min,
kaj venos volonte. Kial do heziti, olda Olej? Donu vian manon!
Dikaj ŝviteroj perlis de sur la
vizaĝo de la maljunulo; li diris per mallaŭta, tremanta voĉo:
– Neniam!... Neniam!
– Vi estas malsaĝulo,
sencerbulo. Komprenu, kion mi deziras. Tion, ke fermetu la okulojn, ne grincigu
la dentojn, kaj ne plenkriaĉu la mondon. Por tio mi donos al vi la
ŝafejon kaj la brutojn. Nenia malpuraĵo ŝmiriĝos sur ilin.
Ekzemple se mi forrabos Annjon, kompreneble sen via scio, vi ne respondecos
pri tio. Tio estos nur la rado de la Sorto, al kies spokoj al vi ne eblis
kroĉiĝi.
Olej forturnis la kapon.
– Kial vi do diris tion – li
stertoris obtuze –, prefere vi estus aginta sen diri...
– Bone, do mi agos sen diri –
respondis la princo, returninte sin subite –, Dio benu vin!
Kaj per rapidemaj paŝoj li
foriĝis fajfetante.
Olej ŝanceliĝis al la muro. La
forto forlasis lin. Li volis krii ion post la foriranton, sed la lipoj nur mute
moviĝis, voĉo ne elvenis; liaj sovaĝe turniĝantaj okuloj
fiksiĝis kun nepriskribebla rigardo post la princo; teruro, naŭzo
respeguliĝis en ili.
Alpremiĝante kaj apogiĝante al
la muro, li ŝanceliris en la ĉambron. Lia kapo turniĝis,
turmentaj pensoj kirliĝis en ĝi, kiuj – simile al rokoj,
ruliĝantaj de monta kruto – iom post iom peziĝis sur lian koron,
kunpremegante ĝin.
– Ve, la koliko! – li kriis
stertore.
La montosuproj rediris: "Ve, la
koliko". Kaj Olej sciis bone, ke tio ne veras! Oni mensogadas al si.
Einirinte la ĉambron, li
enlitiĝis, kredigis al si, suferi je koliko. Komence li ĝemis, kiel
malsana sovaĝbesto, kaj kaŝinte poste sian fantomeciĝintan
vizaĝon sub la kusenojn, li elpensis plifaciligon, por mildigi siajn
turmentojn: li komencis kanti.
Eble la ideoj pruntitaj de la kanto,
forpelos liajn nigrajn pensojn?
Longe li turmentiĝis en tia stato,
streĉe atentante dume, ĝis li ekaŭdis la elastajn paŝojn de
Annjo ekstere.
– Ŝi alvenis, vidos min!
– ekkriis la maljunulo, kaj saltleviĝis, kiel frenezulo. Kontraŭ la
lito pendis spegulo, montranta lian taŭzitan vizaĝon: li ekstaris
antaŭ ĝi, rigardante sian memon per vitriĝantaj okuloj, poste
subite ekmuĝis, levis la pugnojn, alsvingiĝis kaj frapis sur ĝin
per tiel terura forto, ke ĝia vitro disruliĝis, rompita en mil pecojn.
El liaj manoj fluis sango, la okuloj elturniĝis
supren; kaj li kuŝis sen konscio sur la planko, kiam Annjo envenis kun la
remesaĝo de Lapaj.
Ŝi ne povia imagi al si, kio okazis
al li; rapide ŝi rekonsciigis lin per akvo, kaj rekuŝigis en la
liton. La tutan nokton li deliris, luktante kun fantastikaj monstroj, serpentoj,
drakoj, kiuj mordis en lian koron, volis elŝiri lian hepaton. Ĉe la
matenkrepusko li pliboniĝis, elpelis la ŝafaron kun Maĉjo, sed
ne vekis Annjon, kiel kutime, pro la matenmanĝo: ili foriris tiel, kun
malplena stomako.
Estis bela somera mateno. El la serena
rideto de la naturo iom donaciĝis al ĉiuj objektoj. La rosa herbo
proponis sin abunde al la ŝafoj, kaj obeiĝante, ili gaje muelis
ĝin, la birdoj samgaje ĉirpadis..., unuvorte estis tiel agrabla
mateno, kian poetoj prikantas, sed kiu ĉiam postrestas la realan: estas ja
sole la naturo, kiun fantazio ne kapablas beligi, grandigi, ja nur pale redoni.
Estis ĉio gaja, nur Olej grumblema
kaj Maĉjo mishumora. Olej ne trovis sin dum la tuta tago. Kuŝi estis
al li malbone, direkti la ŝafojn, plekti korbon tede, iri–veni lacige,
pensi, ho pensi estis turmente!
Kaj tamen maleblis fuĝi de la
pensoj; ili atakadis, postkuris lin ĉie, antaŭgalopis en ĉu lia
okupo.
Pensoj estas impertinentaj, ne lasas
diri al si: "for de ĉi tie!"
Kio estos al Annjo? Li volis fordoni
sian infanon, li Tomaso Olej, la ŝafomastro de Brezina. Por trezoro,
riĉo li marĉandis je la propra sango. Neniam, neniam!
Kaj la voĉo, vaganta ekde deksep
jaroj inter la arboj, jam la trian fojon alparolis lin riproĉe: Tomaso! Tomasol
Terure! Interfrapitaj, la tintiloj de la
naŭ gvidoŝafoj, elformas la rimon: "prenis trezoron, donis
honoron".
– He, viculo, deprenu tiujn
tintilojn!
Maĉjo obeas, sed ne povas imagi,
kio trafis la cerbon de sia mastro.
– He, viculo, aŭdu, lasu
la tintilojn: mi alipensis. Prenu vian peltmantelon! Kioma horo povas nun esti?
– La suno estas trans sia
vojduono.
– Vi iros en Talár.
– Mi komprenas, mastra
moŝto.
– Vi iros tie en la princan
kastelon, kaj diros, ke la ŝafomastro de Brezina sendas vin, kaj ke vi
volas paroli kun la princo. Maĉjo streĉe atentis, retenante la
spiron.
– Vi estos enkondukita.
Stariĝos antaŭ la princon, kaj diros al li laŭvorte:
"Ekscelenco, la ŝafomastro de Brezina transdonas per mi, ke el tiu
certa afero neniam povos io iĝi; rezignu pri ĝi, ekscelenca
moŝto". Ĉu vi komprenis min? Nu ek, rapidu!
Maĉjo preferus pli funde
trakompreni, kio estas tiu certa afero, sed la fiera naturo de la
ŝafomastro toleris nenian intervenon, nek demandojn. Instinkte li
elsentis, ke la mesaĝo ne plaĉos al la princo, do li rapidis kun
ĝi.
Estis tempo ĉirkaŭ lunĉo,
kiam li revenis el Talár. Li venis spiromanke, lace, tamen faĵfante. De
kiu diablo li prenis ĉi tiun bonan humoron?
– Kion sciigas la princo? –
demandis la ŝafomastro premvoĉe.
– Ion, preskaŭ nenion,
mastra moŝto, eĉ pli malmulte, ol tion.
– Ĉu, eble, vi ne
parolis kun li? – li pridemandis angore la knabon.
– Ne ja – respondis tiu
ĉi kun trankvila konscienco.
– Ĉu mi ne ordonis? – li
ekblekis kolere.
– Se vi ordonis, se ne...
hodiaŭ ĉirkaŭ tagmezo la princo forveturis Vienon, tien mi ne
povis postkuri lin – novaĵumis la vicŝafisto petolete en la certa
scio, porti bonan novaĵon.
La ŝafomastro diris nenion, nur la
okuloj elstreĉiĝis al li, kaj la vizaĝo plipaliĝis.
Li svingis la feltmantelon ĉirkaŭkolen,
kaj ĵetis sin kun amoka kuro
malsupren.
Lia suspekto pruviĝis.
Antaŭ la domo vidiĝis
freŝaj radosulkoj. Ene li trovis la ĉambron malplena.
Sur la tablo kuŝis la labortaga
vesto de Annjo: la blanke makulita kapotuko, la olebrila veŝto, la verda raŝojupo kaj la galonita, foruzita flava
lanojako. Sur la lanojako kuŝis malfaldita skribaĵo kun la blazona
sigelo de la princo de Talár: leono kun glavo interdente. La donacletero pri la
ŝafejo kaj la grego.
Kvazaŭ ponardo estus puŝita en
la koron de la ŝafomastro, kiam li ĉion ĉi ekvidis. Ĉion li
divenis, ĉion li komprenis. La memakuzo estas inĝenia vojmontrilo% La
princo agis, kiel li sugestis: mem li agis – kaj fulmorapide.
La maljunulo ŝovis la manon tra la
frunto, ĉirkaŭrigardis hezite, kaj komencis voki senespere:
– Annjo! Annjol
Kvankam li sciis, ke respondo venos de
nenie. Kie Annjo jam forasl Trajno flugigas ŝin al urbo Vienol
Vokadinte ĝis–ne–plu, li abrupte
silentiĝis: la tristo kaj senesperiĝo malaperis de lia pala vizaĝo,
ĝi iĝis sombra, spita. Li eliris antaŭ la pordon, sidiĝis
sur la sojlon, kaj plenŝtopinte sian pipon, nubigis la fumon tiel flegme,
kvazaŭ li meditus maksimume nur pri tio, aŭ morgaŭ pluvos,
aŭ ne.
Foje li subite ekstaris, kaj
suprenminacis per la fingro al la ĉielo.
– Aŭdu, Diol Mi
ankoraŭ montros ion al vi hodiaŭ!
Post tio li residiĝis, kaj fumis
seninterrompe, kvazaŭ li havus nenion alian por fari.
Li leviĝis nur, kiam sub la gvido
de Maĉjo la brutoj enfluis la korton.
– Bone, ke vi venas, filo mia
– li parolis al la vicŝafisto tiel afable, kiel neniam antaŭe. – Ene
sur la tablo kuŝas urĝa skribaĵo, kiun vi devas tuj porti al la
sinjoro administristo en Talár; li sendu ĝin post la ekscelencan
moŝton, sed li ne sigelu ĝin, atendu ĝis morgaŭ. Morgaŭ
li havos ankoraŭ ion por alskribi.
– Tuj mi eniros por ĝi,
mastra moŝto.
– Ne penu, mi mem elportos
ĝin.
– Sed permesu al mi
almanaŭ peti iom da kuiritaĵo de Annjo.
– Ne zorgu pri tio. Jen mono,
manĝu, trinku dumvoje.
Maĉjo balancis la kapon. Kio okazis
ene, ke la maljunulo ne enlasas lin? Certe pro Annjo. Eble li dormas? Eble
ploras? Tiel bone varmigus Maĉjon, vidi ŝin almenaŭ por
minuteto..., kiel ŝi aspektas. Li vidas ŝin ĉiutage, ŝi
ĉiam ŝvebas antaŭ li, tamen li forgesas ŝian aspekton. Ho,
kiel strangas la amo! Nu egale, ŝi nur konsumiĝu hodiaŭ pro la
forveturo de la princo, morgaŭ, postmorgaŭ ŝia amo
returniĝos al li. Denove aperos sakfluto sur la ŝultro de la muldita
plumbofiguro... Maĉjo ekiris en bona humoro kun la dokumento, postlasita
de la princo. Olej rigardis post li kun krucitaj brakoj, ĝis tiu
malaperis, nur poste li turnis sin en la ŝafejon.
Vice li preteriris siajn ŝatatajn
ŝafojn, tie kaj ĉi tie haltis antaŭ kelkaj, murmuris al ili
nekompreneblajn duonvortojn; fine ankaŭ ĉi tiuj duonvortoj
perdiĝis en la erupcianta, skuanta ploro.
La ŝafomastro de Brezina ploris,
kiel infano.
Profunde li tiris la ĉapelon sur la
okulojn, por vidi nenion el sub ĝi, tiel li eliris tra la ŝafeja
pordo. Elveninte, dufoje li turnis la ŝlosilon en la seruro, kiel
ĉiam por nokto, sed kion antaŭe neniam li faris, paŝis rekte al
la puto apud la trogo, kaj ĵetis la ŝlosilon kun laŭta suspiro
en la puton.
Kaj nun li metis sin vere al laboro,
kvankam jam krepuskiĝis. Sur la korto troviĝis stako da sekaj kanoj;
li disportis ilin kun streĉa hasto, starigante ilin ĉirkaŭ la
ŝafejo, kompakte, dike.
Kaj preparinte ĉion, li surmetis
sian ornamitan feltmantelon, kaj bruligis la kanon en almenaŭ ses punktoj:
kaj suprenirinte sur la ŝtupetaro, ĵetis grandan brulantan garbon en
la subtegmenton, plenan de furaĝo.
La vento avide kaptis al la gaje
flagrantaj flamoj, kaj kreskigis ilin gigantaj dum minutoj.
Kaj la ŝafomastro de Brezina
ekkuris tra montoj kaj valoj, sen celo kaj direkto, sen eĉ foje rerigardi...
Ja kial? Li bone scias, kio okazas. Kie li kuras, la arbaro heliĝas, kiel
plejtage. Kaj pli fore, kie la fajrolumo ne povas penetri tra la arbardenso,
descendas iaj miraklaj, vermoformaj bestetoj el la alto sur lian
vizaĝon,kaj pinĉas, jukas... Unu li kaptas dumkure, prenas en la
manon por ekzameni... Estis ne vermo, sed nigra fulgo, ĝisportita de la
vento el la brulanta ŝafejo de Brezina...
Kaj la ŝafomastro de Brezina kuras
kaj kuras. Scias nur la mizerikorda Dio, kie li haltos...
Hejmenveninte kun la matena krepusko,
Maĉjo trovis nenie la ŝafejon de Brezina, nur grandan fumantan
makulon ĝialoke.
Garbe falintaj traboj,
kuŝiĝintaj muroj, nigriĝintaj ostoj... Ĉu tiu osto
apartenis iam al homo aŭ besto?
La granda, konsterna enigmo, frapinta la
vicŝafiston, kunpremis al li la koron.
Li vokadis pernome Annjon kaj la
ŝafomastron.
Respondis neniu.
"Dio mia, kie ili povas
esti?"...
La krepitantaj fajreroj, de fojo al fojo
ekbrilantaj sub la cindro, ne donis respondon.
Kaj ekde tiam la valo de Brezina
kuŝas en silento, ĝia grasa herbo tretiĝas nek de homo, nek de
bruto; jaroj venas, iras, la sovaĝa pirarbo kreskigas kaj faligas siajn
fruktojn, la herbo elkreskas kaj denove sekiĝas, nur unu nigra makulo
neniam reverdiĝas. Kiu scias, kial? Ankaŭ la priplora kanto diras nur
tiom alude:
Fulgas sur
Brezina, makulo tre nigra,
Loko
iama de ŝafejo enigma.
ŝafomastro: ŝafomastro: estro de ŝafistoj kun granda memstareco,
ŝuldanta doni konton nur al la proprietulo de la ŝafaro
ŝafuko: kastrita ŝafo; vd. PAG P. 372 R. II
ŝafperkelto: vianda stufaĵo kun papriko en grasa suko
Klapka, Gracza, Záhony: herooj de la liberbataloj en 1848–49
vicĵupano: elektita estro
de la nobela departemento
raŝo: kruda
linŝtofo, specialaĵo de urbo Raŝa (Kroatio)