JÁNOS
DOROSMAI:
FABLOJ
KAJ AFORISMOJ
El la
hungara tradukis:
János
Dorosmai jun.
Jozefo Horvath
|
La maljuna Honesto kaj liaj filoj |
Oni forprenis de la maljuna kaj pia Honesto eĉ lian
ununura restintan bovinon. Ĉi lastan mem la Leĝo.
Tiam li turnis sin kun larmoplenaj okuloj
kaj tremantaj lipoj al siaj du plenkreskintaj filoj, la Justo kaj la Juro:
– Filoj, nun mi neniel povas vin plu
vivteni. Iru kun helpo de Dio, serĉu al vi dungon en la mondo –, kaj li
kisis ilin sur la frunto.
Kaj la fratoj prenis la manon unu de la
alia, kaj ekvojis. Ili foriris, por trovi dungon.
– Mi servos nur mastron – diris dumvoje la
pli maljuna frato, la Justo –, kiu estos tiel pia kaj honesta, kiel mia patro.
Se mi trovos tian, fidele mi servos lin ĝismorte.
– Kaj mi servos nur estron – diris la pli
juna frato, la Juro, kiu estos tiel forta, kiel neniu krom li. La cetero min ne
zorgigas! Eĉ, mi forlasos lin en la momento, kiam mi trovos iun pli
fortan!
Ĉe la vojkruciĝo ili brakumis unu
la alian, disiĝis kaj poste neniam plu ili renkontiĝis.
Ili dungiĝis por ĝismorte.
La Justo al la ĉiama malriĉeco.
La Juro al la ĉiama potenco.
Abeloj kaj formikoj
Printempe renkontiĝas la Abelo kun la Formiko.
– Kiel vi povas esti post tiel longa vintro
en tiel bona stato, parenco – alparolas la sin apenaŭ tiranta, nurosta kaj
-haŭta Abelo la videble bone nutratan Formikon. – Certe vi havis bonan
jaron pasintan, vi devis rikolti bone!
– Ne, kamarado – respondis mallonge, sed
decide la ankaŭ vorte ŝparema Formiko. – Ni ne kolektas pli multe, ol
necesas. Nur ni ne tenas parazitojn.
Simioj
Scienculoj de Similando havis kunsidon.
Tagordis mondotuŝa problemo: la origino de la simio.
La kunsidon atendis kun granda
interesiĝo ne nur la sciencularo, sed eĉ la laika mondo, kaj tial
ĝi estis eksterordinare vizitata.
Pri la tikla temo referis Simĉjo, la
juna membro de la Simia Scienca Akademio, kaj kiu tiel longe eksplikadis,
klarigadis, referencante jen siajn proprajn reserĉojn en malnovaj gufejoj,
jen pezajn traktatojn de la lastaj jardekoj, ke fine abrupte li elbuŝigis
la aserton, ke sume-resume la simioj originas… de la homo.
Kiam la Simioj ekaŭdis tion, eĉ la
spiro haltis en ili, kaj ili nur rigardadis, okulumadis unu la alian,
kvazaŭ ili serĉus homajn trajtojn sur siaj vizaĝoj.
La scienculoj hm-hm-adis, balancadis la
kapon, kaj la popolo kvazaŭ mutiĝis pro konsterniĝo.
Sed rekonsciiĝinte el sia momenta
ŝtoniĝo, ili des pli sakris, protestis, kriegis: liberiĝis
ĉiuj diabloj de la infero:
– Ni protestas! Li mensogas! Ni ne originas
de la mizera homo. Vi eble jes (ja eĉ vidiĝas), sed ni ne! Li ofendis
la tutan simian genton. For kun li!…
Sume-resume la kunsido dividiĝis en
partiojn, replikojn sekvis rebatoj, kaj komence nur gorĝoj, poste
ankaŭ pugnoj, fine eĉ bastonoj eklaboris. Kaj lia dokta moŝto
Simĉjo kaj liaj kunscienculoj agis prudente, kiam unu post alia ili
malaperadis, simile al guto en maro, el la ĥaosa voĉokirlo, ĉar
kio tie sekvis, eĉ duone ne nomeblis ŝerco!
Je la arbaroskua bruo de la terura kaj
furioza brukonfuzo alariĝis kompreneble ankaŭ la aliaj loĝantoj
de la arbaro, kaj mirante pri la edifaj scenoj, ili balancis la kapon.
– Kiel do, ili sakras, kverelas, draŝas
kaj mordas unu la alian, kaj aŭdacas aserti, ke ili devenas – ne de la
homo!
La Pufbrustaj Kolomboj
– Mi ne komprenas nur – demandas la juna
Pufbrusta Kolombo la patrinon dum instruiĝo – kial ni devas plenblovi nian
bruston ankaŭ, se ĝi restas malplena, ja en ĝi troviĝas nur
aero, kaj kiom ĝi valoras.
– Tial, mia filo – respondis la maljuna
Pufbrusta Kolombino, akirinta jam gravajn spertojn ĉirkaŭ la domo de
la homoj – ĉar alimaniere la mondo parolas kun tiu, kiu aspektas bonhava,
sata kaj fiera, ol kun tiu, kiu ŝajnas malsata, modesta kaj timema.
Strigoj kaj Ne-strigoj
Ankaŭ la Strigo estis origine taga
birdo, sed iam iu kalumniis lin asertante, ke li kaptas musojn, kaj pro tio oni
komencis paroli pri li, kiel pri rabobesto sangosoifa kaj murdema! Tiu ĉi
fiaserto tiel disvastiĝis, ke oni tere-aere mokis, persekutis kaj poste
ankaŭ ekskomunikis lin. Tiom, ke li
trudiĝis nokte perlabori sian nutraĵon, kaj nun efektive kapti
musojn.
La Strigo montriĝis tiutempe birdo kun
mirinda pacienco, sed foje li tamen eksplodis, kaj rebatis tiel al siaj
persekutantoj:
– Jes ja,… jes ja… la Strigo, kiu kaptas
musojn, estas rabobesto sangosoifa kaj murdema, lin juste persekutas eĉ la
mizera Pasero. Sed pri tiuj, kiuj forrabas kapreolojn kaj ŝafidojn,
silentas la kronikoj, kaj eĉ hareto ne difektiĝas al ili.
Cerbumado de la Azeno
Kiel okazis, kiel ne, faktas, ke iufoje la
Azeno trovis sin antaŭ la ŝafaro, kaj ĉi tiu ekde tiam sekvas
lin ĉien, kvazaŭ atestante tiele, ke ĝi rekonas en ĉio
liajn grandecon kaj saĝon.
En iu el siaj maloftaj minutoj tiaj la Azeno
cerbumis jene:
– Dio mia! Kiel altan ŝtupon mi
atingis! Mi nur almenaŭ scius, ĉu mi estas tiel saĝa kaj
inteligenta, aŭ ĉi tiuj estas tiel terure malsaĝaj?!
Diskuto inter la Alaŭdo kaj la Strigo
La Strigo aŭdis la kantadon de la
Alaŭdo, kaj ĉar li ne tro kontentis pri ĝi, li parolis mistakse
pri ĝi.
Tio venis en la orelon de la Alaŭdo,
kaj li, en sia subita kolero, eksplodis:
– Kiom komprenas pri la afero, tiu azeno…
Kaj tio same venis en la orelon de la
Strigo, kaj ĉi tiu indigniĝis:
– Kiel mi, doktoro de ĉiuj sciencoj,
povus esti azeno? – li diris.
– Vi estas azeno – klarigis mallonge la
Alaŭdo –, ĉar vi enmikisiĝis en aferon, pri kiu vi ne komprenas.
Ĉar la kanto, ellernu do, estas afero, pri kiu vi eĉ havante
doktorecon ne komprenas, kaj mi ankaŭ sen ĝi komprenas!
La ŝafejo
La Aglo trafis en ŝafejon, kaj pro siaj
grandaj flugiloj neniel li povis malimplikiĝi el ties malvastaj muroj.
– Ej! Ej! – meditis la Troglodito sidanta
supre de proksima arbusto. – Oni dum la tuta vivo ĉiam aŭdas nur pri
la kapturna flugo de la Agloj, kaj jen! se necese, ili ne povas traflugi
eĉ super tiel mizera barilaĉo! Ej! Ej!…
– Nu jes, mia filo – ekparolis nun
ankaŭ la malliberiĝinta Reĝo. – Flugi eblas ja nur tie, kie oni
povas libere malfermi la flugilojn, kaj pri tio ankaŭ la Agloj ne estas
esceptoj. Inter la malvastaj bariloj mezuritaj ne por ili estas des pli
senpovaj, ju pli grandegaj estas iliaj flugiloj!
La sekreto
– Mi observadas – diris la Muŝo al la
Araneo el prudente sufiĉa distanco –, ke vi nur trikas vian reton en la
angulo, kaj apenaŭ vi apudsidas tempeton, vi jam havas kaptaĵon. Kaj
kelkaj viktimoj troviĝas eĉ
por la plej mizeraj tagoj… Diru, kiel tio estas! Kion vi faras, ke ili
vin tiel vizitadas? Ĉu vi invitas, ravas ilin?
– Pardonu min, kamarado – respondas la
Araneo kun multa konjektigo –, ke mi ne povas malkaŝi tion al vi, sed tio
estas ĉe ni duobla: familia kaj samtempe komerca sekreto… Certas tamen, ke
ĝenerale pli multaj vivas el la stulteco de aliuloj, ol el sia saĝo,
kaj se oni farus leĝon, ke ĉiu vivu el sia propra homeco, la mondo
baldaŭ pereus!
La saĝa Bubalo
Sur la somerfinajn stoplejojn, senigitajn je
la grenokrucoj, oni elpelis ĉiujn paŝtobrutojn el la farmoj. En tiaj
kazoj kunariĝas bovoj de eĉ kvin-ses farmoj: blankaj, ruĝaj kaj
krome bubaloj. Sed ankaŭ junbovoj!
– Ni bovoj estas sufiĉe multaj –
konstatis la Maljuna Grandkorna antaŭ la proksime remaĉantoj, kiam li
ĉirkaŭportis sian mezurantan rigardon tra la arego, kiu povus egali
eĉ nacian asembleon. – Kiu kredus, ke ekzistas tiom da Bovoj?!
Kaj oni miris eĉ pli, kiam grandega
bovo vidis pli grandan, ol si…
– Hm – ili kaŝe balancis la kapon. –
Jen vidu, jen vidu.
Kaj la Junbovoj sentis sin inter la
moŝtecaj Maljunaj Bovoj, kvazaŭ ili estus iaspecaj praktikantoj en la
societo de nuraj konsilantoj kaj ĉefkonsilantoj.
Kvankam troviĝis inter ili eĉ ne
unu, kiu en pli malgranda loko povus esti, jes ja, eĉ ministro!
Mi ripetas: belega bunta grego formiĝis
el ili. Grandega…
Sed la plej bela inter ĉiuj estis la
bela hungara Blanka Bovo kun siaj potencaj kornoj, dignoplena iro.
Sed li estis ankaŭ respektata!
Ĉefe de la junuloj, kiuj senescepte trovis en li modelon por si.
Iu junbubalo ankaŭ demandis la Maljunan
Bubalon ĉi-koncerne:
– Diru, kara frato, ĉu estas vere, ke
kun la tempo ni, junbubaloj fariĝos ĉiuj bovoj?
– Jes ja, filo – respondis la Maljuna
Bubalo. – Ĉar skribite estas, ke se iu jam promociiĝis al
junbubaleco, tiu devas fariĝi pli-malpli frue ankaŭ bovo…
La naiva Junbubalo primiris la saĝon de
la Skribo, kaj daŭrigis jene:
– Tamen ja ne veras, ĉu, ke kia estas
la junbubalo, tia bovo li devas fariĝi kun la tempo; do ni, nigraj
junbubaloj same povas fariĝi tiel belegaj, grandaj blankaj bovoj, ĉu?
– Ne, kara filo – respondis la Maljuna
Bubalo iom maleme pro tia ofendo de sia nobla raso –, ĉar se tia estas la
ordo de la mondo, ke el blanka junbubalo fariĝu blanka, el ruĝa
ruĝa bovo, tiam konvenas ankaŭ, ke el nigra junbubalo fariĝu nur
kaj sole nigra bovo! Ĉu vi komprenas min, kara filo?
Je tio la Junbubalo tre serioziĝis.
– Cetere, ne afliktiĝu – finis la
Maljuna Bubalo sian direndon per pli mildaj vortoj, vidante la obtuze gapan,
mishumoran vizaĝon de la Junbubalo, – se oni jam bovas, estas tutegale,
ĉu blanke, aŭ nigre!
Mesaĝo al la ŝafoj
Dum la longa aŭtuno de seka jaro la
kompatindaj ŝafoj trafis en teruran mizeron. Jam atendeblis, ke ili
ĉiuj ankaŭ malsatmortos. Ne mirinde do, ke ŝiriĝis eĉ
la fadeno de la ŝafa pacienco, kaj ili, jes vere, komencis plendmurmuri.
Informiĝis pri tio ankaŭ la nobla
reĝo de la bestoj, la Leono.
„Nu, li pensis, ili havu ajnan
malfeliĉon, iel mi elhelpos ilin; ankoraŭ neniam okazis, ke oni iel
aŭ tiel ne elturniĝu!” Li mesaĝis al ili, ke ili alsendu siajn
gvidantojn por konsiliĝo, tie ili povos pritrakti siajn malfeliĉojn.
Kaj li atendis.
Kaj kiam la delegitoj de ŝafoj alvenis,
li iris inter ilin, por aŭskulti iliajn plendojn.
Salutinte la kunvenintojn li jam pretis
paroli, kiam surprizite li vidas, ke, nu vidu: la tuta konsiliĝo de la
gvidantoj konsistas el nuraj kaj nuraj azenoj…
(La ŝafaroj sendis ja senescepte siajn
azenojn al la konsiliĝo.)
La Leono komence kredis, ke trompas lin la
okuloj, aŭ ke okazis fatala miskompreno. Tial li demandis ilin:
- Ĉu estus vi la gvidantoj de mia plej
mildanimaj popolo, la Ŝafoj?
Kaj ili respondis:
- Jes, via reĝa moŝto, ni estas la
reprezentantoj de viaj mildanimaj Ŝafoj. Sed kial vi miras pri tio? La
gregoj estas gvidataj en la tuta mondo de azenoj…
- Ĉu tiel? - reekparolis tiam la Leono.
- Ĉi-kaze ni povas fini rapide nian aferon. - Kaj jene li fermis sian
direndon:
- Iru hejmen kaj anoncu: mi mesaĝas al
la Ŝafoj: ili ne plendu, nek lamentu, eĉ ne malkontentu, sed silentu
kaj ĝoju, ke ili entute vivas. Popolo, kiu por la aranĝo de sia sorto
elektas, eĉ en mizera tempo, azenojn, meritas morti pro malsato.
La saĝumanta Hundo Krispo
- Kial estas, ke de jaro al jaro vi
plinombrigas la ŝafaron ĉiam nur per ŝafidoj, kaj vi foje-foje
edukas apud vi prefere hundon, ol vi prenas azenidon en vian societon -
demandas Krispo la Azenon, kiam post la aŭtuna foiro li ekvidis denove kelkajn
novajn ŝafidojn en la grego.
- Nur tial, filo - sonas la nekaŝita
respondo -, ke el ŝafido fariĝos maksimume ŝafo, sur kies kolon
- se li estas eminenta - oni pendigas tintileton, aŭ se li estas tre
pretendema: sonorileton - kaj fino; sed el azenido, filo mia, povas fariĝi
ankaŭ azeno: kaj el tio en unu ŝafaro - ni bone scias - eĉ unu
sufiĉas!
La saĝeco de Azenoj
En ia limdisputo estiĝis proceso inter
la najbaraj Ŝafoj kaj Kaproj. Por ties definitiva aranĝo la
Ŝafoj delegis sian Azenon, kaj la Kaproj sian Bokon.
- Nu - ekridetis en si la Boko
informiĝinte, ke li havos farendon en iel grava afero nur kun Azeno -,
ĉi tiun ni iel supersaĝos.
Sed apenaŭ ili alpaŝis la aferon,
lia opinio ŝanĝiĝis:
- Ha, diablo karesu lin - li diris en si -,
ĉi tiu Azeno fakte ne estas tiel granda azeno, kiel mi kredis, kaj oni
ĝenerale kredas…
Kaj kiam la intertraktadoj tute
finiĝis, li alparolis ĉi tiun kun deca respekto:
- Amiko, min nur mirigas, kiel iu kun tioma
saĝo povas resti entute - azeno?!
- Kvankam la afero estas tre simpla -
respondis la Azeno. - Vidu, kiel azenojn la gregoj ĉie respektas nin kiel
siajn estrojn, kaj neniu envias nian azenecon, dum se ni elpaŝus kiel
saĝuloj, ĉiuj azenoj tuj dezirus esti en nia pozicio!
Aŭdienco de la Urso
En iu ĝentilhoma societo de bestoj oni
konversaciis pri la Homo. Ĉeestis ankaŭ 1a reĝo de la bestoj.
Dum la babilado iu el ili menciis, ke la Homo pli kaj pli degeneras…
Troviĝas tutaj klasoj breditaj de manlekemaj kanajloj inter ili. Kio ja
estas granda danĝero por nacio!
Kiel okazis, kiel ne, iu eĉ
aŭdacis aserti, ke la Homo ellernis ĉi tiun malbelan, malnoblan
kutimon de la Urso.
Tio ĉagrenis la noblan reĝon de la
bestoj. Tial li venigis al si la Urson ad audiendum verbum (por
aŭdigi sian opinion), kaj diris al li:
- Ej! Ej! maljuna grumblulo, estante nobla
besto ĉu vi ne hontas… ĉu ne sufiĉas, ke la Abeloj senĉese
plendas pro via lekema naturo, nun mi devas aŭdi ankaŭ, ke la fian
kutimon de manlekado same vi disvastigis inter la Homoj?!
Je ĉi tiuj vortoj la vizaĝon de la
surprizita Urso inundis sango, apenaŭ li retrovis la vortojn. Nur post
longe li rekonsciiĝis, kaj tiam jene li parolis:
- Nu, via reĝa moŝto, mi ne neas,
ke malgraŭ mia maljunaĝo mi ŝatas kaj - kie mi povas - leketas
mielon, ja ankaŭ la maljuna kapro perlangumas salon; sed ke mi disvastigus
la fian manlekadon inter la Homoj, mi decideme neas! Ĉar se mi lekas la
manojn, mi lekas nur la proprajn, kaj se tiel same la Homoj sekvus mian
ekzemplon en la manlekado, ili havus maksimume pli purajn manojn kaj piedojn.
Sed ĝuste male, la Homo pro intereso lekas anstataŭ siajn malpurajn
manojn tiujn de aliuloj!
- Kaj krome, reĝa moŝto, vi
ĉiuj iom postrestis… la Homoj ja lekas unu al alia jam delonge ne la
manojn…
Verkistoj pretaj
Falis la Muŝo en inkon de l’ Gufo,
Serĉe elvojon el kapto de l’kuvo,
Li rampis sur paperon tie kuŝan,
Kaj lasis poste sian spuron muŝan.
- Nu vidu! - li rimarkis memkontente.
- Mi estas ja verkisto proprasence!
Kiaj linioj plaĉaj, idealaj,
Cise kaj transe certe senegalaj.
Kiam la flugiloj sekiĝis tute,
Kiel verkisto li sin lanĉis fluge.
La falon en inkon li jam forgesis
Sed nomi sin poeto ja ne ĉesis.
Al mi verkistoj junaj memoriĝas,
Kies versoj foje eldoniĝas,
Nomkartojn indajn ili tuj bezonas,
Fajfante pri la mond’ poet’ sin nomas.
La Poplo
La Maljuna Morusujo kun siaj mil
disbranĉoj mire kaj ankaŭ envie observis la subitan ĉielstrebon
de la apude plenkreskanta Juna Poplo.
Foje li turnis sin al sia juna najbaro:
- Diru al mi, filo mia, en kio kaŝigas
la mirinda sekreto de via belstatura grandeco?
Kiel povas esti, ke malgraŭ mia
centjara ekzistado mi kreskis el la sama grundo nur tiom, kaj kune kun mia
ampleksiĝo pliiĝas de jaro al jaro nur mia ombro kaj ties malhelo,
dum vi kun via svelta trunko pasas inter steloj; kaj dum per siaj vizitoj min
indigas maksimume kelkaj klaĉemaj paseroj, sur via supro taglonge
meditadas la Aglo, reĝo de la birdoj?…
Kaj la Poplo respondis:
- Ĉu vi vidas, kiel rektas mia trunko?
Tiam la Morusujo tre ekmiris, ĉar li
tion ankoraŭ neniam rimarkis.
- Nu - daŭrigis la Poplo -, kreskigu
rektan trunkon! Tiam viaj branĉoj ne volviĝos dise-mise, sed
altrunkiĝos kaj progresos supren kune kun vi: tiam ankaŭ vi havos
malpli da ombro, alvenos pli proksime al la steloj, kaj tiam ankaŭ vin
forlasos la paseroj, kaj vizitos la agloj!
La asocio
Kiel vi ne unuiĝas en asocio, baptano?
- demandis la Gvidŝafo la hundon Krispo, trotantan laŭ la grego -, ja
ankaŭ vi estas societemaj estaĵoj, kaj krome vi estas ankaŭ tiel
inteligenta gento…
- Eksciu do - respondis Krispo kun milda
humuro -, iam ankaŭ ni vivis unuiĝintaj en hundaroj, sed poste ni
ĉesis.
- Kaj pro kio, se mi rajtas demandi?
- Ni konsciiĝis, ke mordi nin
ankaŭ sen asocia bazo ni povas, kaj eĉ membrokotizon oni ne bezonas
pagi por tio.
La Cikonio kaj la Alaŭdo
- Kiel vi povas flugi tiel sagorekte en la
ĉielon, Alaŭdo, dum mi, kvankam mi havas pli grandajn kaj fortajn
flugilojn, povas leviĝi tien nur malrapide kaj post longa girado? -
demandis la Cikonio la Alaŭdon.
- Nur tiel, amiko - respondis la Alaŭdo
kun milda ironio -, ke kiam mi disetendas la flugilojn por leviĝi en la
Alton, mi rigardas per ambaŭ okuloj al la ĉielo, kaj ne palpebrumas
per unu okulo al teraj serpentoj kaj teraj ranoj, kiel vi!
Vort’ al tiu ne krudas, kiun ĝi ne
aludas
La gregestra Azeno jam delonge deziris
renkontiĝon kun la dokta Gufo, kiu antaŭ nelonge aŭdacis rakonti
fablojn kritikantajn iujn gvidantojn, por elverŝi al li sian
kontraŭopinion.
Finfine iun fojon ili hazarde
renkontiĝis.
- Nuntempe vi forte atakas nin, gregestrojn
- eksplodis amare la Azeno. - Ĉu vi ne timas, ke foje la riproĉoj
trosufiĉos, kaj ni zorgeme piedkaresos vin?
La maljuna Gufo levadis la ŝultrojn.
- Estus ankoraŭ pardoneble -
daŭrigis la Azeno la lecionon -, se vi dirus nin diktatoroj, orgojluloj,
egoistoj aŭ potencmaniuloj.., sed idiotoj? Tio estas ja tro, ĉu vi ne
pensas, maljunulo?
- Vidu - ekparolis nun la maljuna Gufo -, la
afero statas tiel, ke vort’ al tiu ne krudas, kiun ĝi ne aludas. Kaj -
kiel mi vidas - mi ankaŭ ne eraris, ĉar ĝis nun neniu ion
obĵetis al mi, sole vi…
Birdotimigiloj
- Huŝ vi, huŝ! - krias la
Birdotimigilo al la Junaj Birdoj penetrantaj en la vitejon - huŝ vi,
huŝ!
Ankaŭ la brakojn li svingetis
kontraŭ ili… eĉ lia spirado aŭdiĝis!
Kaj la Junaj Birdoj ĉiufoje disflugis
timigitaj.
Fine ili rakontis la severecon de la
"nova kampogardisto" al la Maljunaj Birdoj.
- Jam frumatene li staras tie, kaj eĉ
malfruan vesperon li tie huŝ-huŝas-forpuŝas nin… eble ankaŭ
nokte li nin embuskas - ili asertadis.
- Ĉu vi atente rigardis lin al vi,
infanoj, ĉu vere Homo estas tiu rigorulo, kiu senĉese vin fortimigas,
aŭ nur ia vestita maskito, tiel nomata Birdotimigilo?
- Ne birdotimigilo, neniel! - ili respondis
ĥore -, sed nura-vera Homo…
- Li ja havas brakojn - diras iu.
- Li ja havas gambojn - asertas alia.
-
Ankaŭ ĉapelon li portas - konfirmas la tria.
- Ne sufiĉas! - intermetas iu Maljuna
Birdo. - Rigardu, ĉu li havas kapon! Ĉar nur tiu estas homo, kiu
havas ne nur brakojn, gambojn kaj - ĉapelon, sed ankaŭ kapon!
- Ĉu la aliaj estas nur
Birdotimigiloj?…
Saĝeco de saĝecoj
La Ĉevalo aŭdis multon pri la
Azeno. Sed neniel li povis decidi, ĉu li vere saĝas, kiel li
aŭdas de siaj kunbestoj, aŭ tre malsaĝas, kia lin la homoj
asertas. Li tre scivolis, kie do kuŝas la vero.
Iun fojon ili fine renkontiĝis je lia
granda ĝojo kaj babiladis.
La konversacio ŝajne finiĝis kun
favora rezulto, ĉar ferminte ĝin la Ĉevalo parolis jene al la
Azeno:
- Kamarado, vi estas certe tiel saĝa,
kia vin diras niaj kunbestoj, kaj ne malsaĝa, kia vin la homoj asertas!
- Vere kaj prave - respondis al tio modeste
la Azeno -, ke la bestoj opinias min saĝa kaj la homoj malsaĝa. Sed
kion fari? "Similis simili gaudet" (Similulo ĝojas pri
similulo), kaj tiu, kiu hodiaŭ volas vivi, devas ja esti jen saĝa,
jen malsaĝa depende de tio, kun kiu li havas aferon!
La kolhararo
Sidante sur sia trono la Leono sunumis sin.
Lia maljuna ĉambristo Simĉjo kombis liajn kolharojn.
- Prudente-atente - diris la Maljuna
Reĝo al sia tre aĝa servisto -, eĉ hareto ne perdiĝu!
- Mi miras pri via moŝto -, ekparolis
nun ankaŭ Simĉjo -, estante jam aĝa, vi komencas fariĝi
vanta, simile al la homoj… Antaŭ kvardek-kvindek jaroj vi neniom zorgis
pro viaj kolharoj!
- Nu jes, filo - suspiris responde la
Maljuna Leono -, kiam ni estas junaj, sufiĉas de tempo al tempo disbriligi
niajn dentojn, aŭ bleki laŭte antaŭ nia dompordo: por ke
ĉiuj sciu, ke ni ekzistas; eĉ ke oni tremu, timu nin; sed sendentaj
kaj raŭkaj ni povas atendi iomon da respekto de la popolo nur surbaze de
nia laŭeble plej granda kolhararo.
Saĝaj
- Vere mi ne scias, kion ni respektas tiel
multe ĉe ĉi tiu Maljunega Azeno nia - eksplodis la Maljuna
Ŝafino dum iu konversacio al la Maljuna Virŝafo. - Mi ja ne nur
unusolan saĝan vorton, sed entute nenian vorton mi aŭdis de ĉi
tiu ulo dum mia tuta vivo!
- Nu, ĝuste tio! - respondis la Maljuna
Virŝafo. - Tiu ja, kiu povis silenti en la societo de tiom da
malsaĝaj ŝafoj dum tiel multaj jaroj: devas esti saĝa!
La saĝa kverko
- Kial vi ŝanceliĝas, Reĝa
Kverko en la vento samkiel ajnaj arboj ordinaraj, ja ankaŭ la proverbo
deklaras, ke kverko ne nur pro venteto ne ekŝanceliĝas, sed eĉ
tempeston li kontraŭstaras? - demandas la Nubo preterpasanta super la
arbaro la potencan Kverkon balanciĝantan tien-reen en la vento.
- Tial, amiko - respondas la Kverko -,
ĉar se mi ne fleksiĝus, eble mi devus rompiĝi. Kaj saĝa
arbo, eĉ se kverko, prefere fleksiĝas kaj cedas, ĝis eblas, ol
rompiĝas ĉe la talio!
Kazino
Post siaj ĉiutagaj giradoj en la alto
la Aglo kutimas ripozi sur la pinto de soleca poplo de la ebenaĵo.
De tempo al tempo suprenflugas tien
ankaŭ la Pasero, kio estas ne tro malfacila al li, lia nesto ja
troviĝas sur iu pli malalta branĉo de la sama poplo.
Iun fojon ili renkontiĝas.
- Kamarado, ĉar mi vidas, ke ankaŭ
vi ĉi tie kutimas ripozi postlabore, kaj de ĉi tie vi plezuriĝas
je la beleco de nia regiono, simile al mi, kaj ankaŭ vi havas du
flugilojn, simile al mi, do ankaŭ vi estas birdo; kaj ĉar do inter ni
estas tiom da similecoj, eĉ egalecoj, mi opinias: ni estu amikoj… - diris
la impertinente babilema Pasero al la Aglo.
- Nu tiom veras - respondas la Aglo -, ke
ankaŭ mi venas ĉi tien por ripozi, kaj mi same havas du flugilojn,
kaj ankaŭ mi estas birdo, do ni havas multajn samajn trajtojn, tiom ke pro
tio ni povus fariĝi ne nur amikoj, sed eĉ parencoj. Tamen
troviĝas ankaŭ certaj diferencoj…
- Ekzemple? - demandas arogante la Pasero.
- Ekzemple, kiam mi venas ĉi tien, mi
malsuprenflugas; kaj vi, kiel mi vidis, vi suprenflugis ĉi tien!…
Nesto
Riproĉis la Pasero la Alaŭdon, ke
tiu tuttage nur flugadas, kantadas, kaj ne konstruas neston al siaj gefiloj.
- Rigardu la mian - li diras -, kiel mola,
kiel varma, kiel arteca ĝi estas.
- Kiom ĝi valoras? - demandas la
Alaŭdo. - En tiu mola, varma, arteca nesto vi elovigas nur paserojn, kaj
al mi ankaŭ en ĉi tiu mizeras elkoviĝas ĉiam alaŭdoj!
Kukurboj
En ĝardeno kreskis du kukurboj proksime
unu al la alia.
Unu, apenaŭ ekvidinte la mondon, tuj
komencis rampi, kroĉiĝante per siaj longaj tigoj sur la barilo, la
alia restis surloke kaŭrante.
Tiel do ankaŭ floroj de la rampanta
eksidis senescepte sur la supro de la barilo; en konsiderinda alto, kie pli
malfrue porkoj, kaproj ne povis facile antingi ties fruktojn.
Alie statis la malfeliĉaj
kaŭrantoj sur la tero!…
- Kiel bone al vi tie en la sekura,
konsiderinda alto! - suspiris la kaŭrantaj kukurboj restintaj sur la tero
al la rampintaj sur la supron kaj flankojn de la barilo.
- Hja, amiko - respondis tiuj -, nun jam ne
suspiradu, estas malfrue! Kie oni volas esti en sia matura aĝo, tien oni
devas strebi jam en sia floraĝo!
La Koltordulo
- Kion celas, kamarado - demandas la Kukolo
la Koltordulon, ke vi senĉese tordas la kolon tien-reen… vi ja pli multe
retro- ol antaŭrigardas?
- Nu jes! - respondas la Koltordulo -,
ĉu nuntempe oni devas timi, ke iu malamiko venas al ni vid-al-vide? Kion
do mi serĉu antaŭe? Sed ĉu ne konsilindas zorge okulsekvi la de
ĉiuj flankoj flate alpuŝiĝantajn "amikojn"?!
La Pasero
La Pasero, persekutata kaj jam kaptota de la
Falko, rifuĝis subite inter la dornajn branĉetojn de la proksima
nesto de la Aglo, kaj ĉar tiutage li jam ne kuraĝis eliri, tie li
ankaŭ tranoktis.
Kaj ĉar dum li zorge rigardis al si la
ĉirkaŭaĵon, kaj ĝi ekplaĉis al li, turnis sin kun peto
al la Aglo:
- Via Reĝa Moŝto, se vi havus
nenian obĵeton, mi ekloĝus ĉi tie en la vasta malsupro de via
potenca nesto. Mi sentus min en sekureco.
La Aglo, havanta ĝuste alian farendon,
kapjesis; kaj la Pasero sekvatage ekloĝis en la vasta malsupro de la
potenca nesto de la Aglo kune kun havo de l’ avo kaj pepo de l’ nepo.
- Plaĉas al mi, jes ja, la Pasero -
diradis poste en si la Aglo -, ke li kuraĝis tiel sentime, malkaŝe
turni sin al mi - kaj li ekridetis.
Sed post nelonge tie loĝis jam la
baptano, bofrato, eĉ la kuzo de la Pasero kune kun la respektivaj avoj kaj
havoj, kaj la Aglo tre multe miris, kiam la Pasero denove turnis sin al li
dirante:
- Via Reĝa Moŝto, la afero jam
statas tiel, ke estus bone, se iu el ni forloĝiĝus, pro ke mi ne plu
havas lokon sufiĉan por mia granda familio. Ĉu vi ne povus serĉi
al vi alian lokon en la arbaro?
La Falkido
Iom post iom pliaĝiĝante la
Falkido foje malsatiĝis je kolomboj, kaj laŭ la patra maniero li
falatakadis la kolombojn ariĝantajn sur la proksima plugtero.
Kiel fulmo li flugĵetiĝis inter
ilin!
Observantaj okuloj povus preni por certe, ke
la elektita viktimo ne saviĝos el liaj murdaj ungoj.
Tamen ne tiel okazis! La fulmelana junulo
revenis ja ĉiufoje kun malplenaj manoj.
Aŭdinte pri la malsukceso de sia filo
la Maljuna Falko observis, kiam tiu ĵetas sin ĝuste sur grupon de
kolomboj, el kio li nature ankaŭ ĉi-foje revenis kun malplenaj manoj.
- Kiun vi volis propre preni el la grupo? -
demandis tiam la patro. - Ĉar komence mi vidis tiel, ke vi - tre
ĝuste - celis la dekstran grizan, kaj poste ŝajnis, kvazaŭ vi
direktiĝus al la meza blanka.
- Ne patro - respondis sincere la Ido -, mi
volis nek la blankan, nek la grizan, mi volis ĉiujn!
- Nu jes, nu jes. Tiaj estas vi, junuloj! -
ekparolis la Maljunulo en duone komprenema, duone riproĉa tono. -
Ĉion vi volas, kaj ĉion samtempe, tuj. Kvankam la sekreto de la
sukceso de la vivo estas ĝuste tio, ke oni volu samtempe ĉiam nur unu
aferon. Sed tiun kun ĉiuj siaj fortoj!
Antaŭbalotaj ventoj
- Mi spertas tiel, ke ĉi-jare denove
estos elektoj… - diras la Sturno al siaj kunuloj dum flugado super vilaĝoj
kaj farmoj.
- Pro kio vi pensas tion, kamarado -
demandas tiuj.
- Mi pensas nur pro tio - daŭrigas la
Sturno -, ĉar ankaŭ la Agloj de fojo al fojo elvenadas el la arbaro,
kaj sidiĝinte sur la poploj ĉe vilaĝfinoj kaj farmorandoj ili
konversacias kun la Paseroj.
La Prezidanto
Hejmenirante el la ĝenerala kunveno de
la Grego, kie resumante la jarajn atingojn la Maljuna Virŝafo
ĝisĉiele laŭdis la Azenon kiel asocian prezidanton, kaj atribuis
la atingitajn rezultojn inter laŭtaj aproboj kaj aplaŭdoj sole al
ties elstaraj saĝo kaj antaŭvidemo, la Juna Virŝafo parolis tiel
al la Maljuna:
- Kara onklo, se jam unu prezidanto kapablas
tiom utili al la asocio, mi ne komprenas, kial ni ne elektas tuj plurajn?
- Tial, filo - replikas la Maljuna
Virŝafo ĵetinte unue subitan rigardon ĉirkaŭ sin -,
ĉar tiam eble ni havus pli da azenoj, ne da atingoj!…
Instaladoj
Foje elektis reĝon ankaŭ la
kvarpieduloj: la Urson. Kiam oni instalis lin, la prezidanto de la
ĉefpartio superŝutis lin per laŭdoj: li epitetis lin saĝa,
kapabla…
La Fringo observanta super ili trovis tion
stranga, tial la sekvan fojon li alparolis la Lupon ŝtelirantan sub lia
arbo.
- Mi ne komprenas - li diras -, kial oni
devas ĉe vi laŭdegi ĝisĉiele ĉiun grandan sinjoron jam
ĉe la enoficigo, kiam tiu ankoraŭ nenion povis fari por la komunumo.
Tia kutimo malestas ĉe ni, birdoj.
- Vidu, filo - respondas la Lupo -, tio
estas ĉe ni praa nacia kutimo. Ni ankaŭ devas konservi ĝin. De
kio oni povus scii, en kiu kio kaŝiĝas? Eble iu el ili finfine tamen
faros ion saĝan, kaj tiam kiel multe ni ĝojos, ke ni - trafis!… Kaj
krome ni povas ŝuldi dankon ankaŭ al tiu, kiu nenion faris, ja kiu
scias, de kiom da malsaĝaĵoj li savis sian nacion per tio, ke li
faris nenion?!
Leonoj
La transloĝiĝanta cirko kun sia
nova Leono devis halti pro dogano ĉe la ponto.
Ĝuste kontraŭ la Ŝtona Leono.
La du Leonoj por momento fikse observis unu
la alian.
- Bonvenon, frato! - ekparolis unua la
Elŝtona. - Mi ne sciis, ke en nia majesta, reĝa gento troviĝas
ankaŭ tiel belaspektaj, viglaj knaboj. Vi venis omaĝi al ni
antaŭ nian altan tronon, ĉu ne? Bone, filo, ni vin ne forgesos.
Ĉe la nova ponto ni vin enpostenigos. Nur paciencon!
- Malfeliĉa! - komencis sian respondon
kun neniiga ironio la Eldezerta. - Honto kaj malhonoro estas, ke la reĝajn
nomon kaj nimbon ankaŭ tiel malinda fiĝermo povas uzurpi, kaj per sia
imitita leonmantelo tiel priombri la brilon de nia famo! Mi imagas, kian
koncepton oni povas havi pri la - Leono!
La Saĝa Sturno
La Aglo aŭdis pri la famo de la
Saĝa Sturno.
Kaj kvankam li egale kredis kaj ne kredis la
onidirojn pri li, tamen li jam volis lin aŭdi kaj vidi.
La saĝeco de la Sturno konsistis
propradire nur el tio, ke vivante inter siaj birdokunuloj li observis ties
propraĵojn kaj kutimojn.
Kompreneble li konis ankaŭ iliajn
difektojn, kiujn li ofte ankaŭ pririproĉis al ili. Ja nur al tiuj,
kiujn li opiniis indaj je tio.
Li konis ankaŭ la lingvojn de
ĉiuj.
Fine la Reĝo ordonis al aŭdienco
la Saĝan Sturnon. La akcepton partoprenis ankaŭ la Reĝa kortego
kaj ties anoj.
- Nu, filo - turnis sin al li Lia Reĝa
Moŝto kun afabla rideto -, pruvu vian saĝecon, pri kiu oni parolas
arbarvaste; lasu aŭdi, kion vi scias!
La Saĝa Sturno prezentis laŭvice
siajn birdokunulojn, kaj per la artisma troigo de iliaj virtoj kaj precipe
difektoj perfekte li imitis ilin.
Al la Reĝo de la birdoj kaj ties
majesta familio sendube plaĉis la Saĝa Sturno. Des pli timzorgis la
Kortegaj Birdoj!
- Ho Dio! - tremis en ili la konscienco -
eble ĉi tiu stulta flugilulo ankaŭ nin temigos…
Sed la Sturno estis saĝa, kaj limigis
sian prezentadon nur al la malgrandaj Kampaj Birdoj, kaj pri la Kortegaj Birdoj
li ne diris eĉ duonvorton.
- Mi dankas vin, filo, pro via klopodo -
turnis sin la Aglo afable al la Saĝa Sturno, kiam la aŭdienco
finiĝis -, vi estas vere amuza junulo, kaj scias tre multe…
Kaj la Saĝa Sturno, direktanta sian
rigardon kun fajna ironio tra la vico de la videble malpeziĝinta Kortega
Birdaro, dece riverencis, kaj komentis nur:
- Kaj kiom pli, se mia lango estus
malligita!…
Inkognite
- Mi jam estas maljuna besto, vivis multajn
jarojn, tramigris multajn regionojn, sed mi ne trovis ĝis nun azengregon -
diras la Maljuna Virŝafo al la Azeno, dum ili paŝadas en intima
konversacio antaŭ la ŝafaro. - Ĉu vi do ne havas genton, nacion?
Ĉu vi konsistas mondvaste el nuraj regantoj super gregoj?
- Jes ja, ankaŭ ni havas genton; kaj
kiel multnombran! - respondas la Azeno. Sed nia gento lerte kaŝas sin
antaŭ la mondo, kaj vivas inkognite inter la Homoj!
Lupohundo
- Mi grasigis ĝin kiel junbovon,
ĝi fortas kiel virbovo, kaj kiam hieraŭ en la arbaro junlupo venis al
ni renkonte, li forkuris kiel leporo. Kvankam ĝi estas ankaŭ lupo, ne
nur hundo!
Tiel plendis al sia amiko sinjoro, kiu havis
grandegan, dresitan lupohundon.
- Sed ĉu vi ne ligis kaj kelkfoje
ankaŭ batis vian hundon? - demandis la bona amiko.
- Nu jes, mi batis kaj ankaŭ ligis
ĝin, alie kiel mi povus ĝin dresi?
- Ha tiel? Nu, do ne miru, amiko, ke ĝi
lasis vin sola en la danĝero. Tiun, de kiu vi atendas, ke li kiel lupo
staru apude en bezono, ne traktu kiel hundon!
La Blankaj Lipharoj
- Kiel estas, frateto - voĉis iun
matenon desupre la Hararo al la Liphararo -, vi maljuniĝis kune kun mi,
kaj estas same blanka, kiel mi, kvankam vi almenaŭ dudek jarojn pli junas,
ol mi?
- La vero estas, frato - respondis tiu
silente -, ke la maljuneco dependas ne nur de la tempo, forfluganta super ni,
sed ankaŭ de la grandeco de tiu agado, kiun ĉiu el ni disvolvas tra
sia vivo. Ŝajnas, ke mia mastro pli multe agadis, ol la via…
La Saĝa Erinaco
Komence, kiam la bestoj elektis por si
porĉiamajn armilojn, kaj kelkaj prenis akrajn dentegojn, aliaj potencajn
muskolojn kaj pluraj longajn, fortikajn gambojn por forkuro ktp, alparolis la
Nigre-griza Lupo la malgrandan Erinacon kolektantan etajn pinglojn:
- Vi estas tiel malgranda, kaj vi tamen
prenas ne akrajn dentojn, fortikajn ungojn aŭ venenajn pikilojn, sed nur
ĉi tiujn mizerajn pinglojn? Kiun vi povus ĉaskapti per ili?
- Mi neniun. Sed ankaŭ min neniu! -
respondis la saĝa malgranda Erinaco, kiu per sia eta menso jam tiam klare
vidis, ke malgranduloj devas prepari sin ne por atako, sed por defendo, kaj pli
utilas la certa sukceso de ŝirmo, ol la eventuala de atako!
La heĝo
- Kial vi ĉirkaŭbaras vin tiom per
ĉi tiu densa, dornoplena heĝo? - demandas la ĵus alvenintaj
birdoj la printempan Arbaron. - Ĉu eble kontraŭ ni? Ni ja ne
damaĝas vin, eĉ se ni loĝas ĉi tie. Kaj cetere ni povas
ankaŭ traflugi ĝin.
- Neniel kontraŭ vi, karaj amikoj, ne
ja; sed ĉiuj ja havas apud amikoj ankaŭ malamikojn - respondas la
Arbaro.
- Sed tra la heĝo povas
traŝoviĝi eĉ insektoj kaj musoj, sciuroj, leporoj, eĉ
lupoj…
- Nek pro ili.
- Do kontraŭ kiuj?
- Nu, se mi ĉiamaniere devos diri:
kontraŭ la Homo!
- Ĉu kontraŭ la Homo? Li ja ne
damaĝos la senŝirman Arbaron! La Homo, la krono de la kreo!
- Eble jes - respondas malgaje la Arbaro -,
ion tian jam ankaŭ mi aŭdis, sed ĝis nun nure - de li!
Fortuno kaj la Radoj
Kiam la unua veturilo pretiĝis, la du
Pli Grandaj Radoj troviĝis antaŭe, el kio sekvis amaso da
misaĵoj. Estis ja pli facile ŝtelmeti manon malantaŭe sen esti
rimarkata; krome la ŝarĝo foje-denove retroglitadis; eĉ kelkfoje
perdofalis.
Nun kion faru la Veturilo?
Li cerbumis, cerbumadis, fine li turnis sin
por konsilo al la Fortuno.
Kaj tiu, aŭskultinte lian plendon
senvorte deprenis la kvar radojn de la veturilo, simple metis la Malgrandajn
antaŭen kaj la Grandajn malantaŭen.
Al la Grandaj neniel plaĉis ĉi tiu
nova situacio, sed ili ne kuraĝis oponi al la Fortuno.
Iu tamen ne povis reteni sin demandi ĉe
taŭga okazo:
- Tiel do ni grandaj neniam povos
antaŭiri en la veturilo?
- Jes ja – respondis la Fortuno kun silenta
rideto -, sed tiam la veturilo necese iros malantaŭen…
La "helpo"
La Maljuna Kampogardisto - por iom kompensi
sian ĉiam pli malkreskantan viglecon - aplikis Birdotimigilon sur la kampo
pli malproksima de sia kabano.
Ĉi tiu Birdotimigilo rimarkis, ke se la
vento ekpelas la pendĉifonojn de siaj brakoj, manoj, la birdoj terurite
disflugas.
Ekde tiam - ĉu necese, ĉu ne - li
senĉese timigadis ilin.
Tio ankoraŭ estus ne malbone, finfine
ja la Birdotimigilo estas birdotimigilo, por esti timata de la birdoj.
Sed en sia imagata potenco li tiom
tromemfidis, ke fine li pensis sin vera homo, kaj volis rekoni neniun super si;
tiel foje, kiam mem la Maljuna Kampogardisto, kiu lin fabrikis kaj metis en
lian altan oficon, preterpasis, atakis ankaŭ lin. Eĉ bastonon li
levis kontraŭ lin…
- Nu-nu! - murmuris en si la bona Maljunulo
-, ĉu tiel ni statas? Mi instruos vin konduti! - Kaj li demetis siajn
pelton, sakon, prenis hakilon, kaj disbatis, poste ĵetis sur fajron la
sendankan fatrason.
La enviantoj de la Koko
- Li tute ne vekas la Sunon, sed nur
akompane kokerikas - gakas sub arbo ĉe sunsubiro la Orgojla Viransero, por
kiu estas makulo en la okulo, ke la gravan, samkiel honoran taskon de la
sunvekado oni konfidis ne al li, sed al la koko.
- Sur la kokostango li sidiĝas same
nur, por ekvidi de tie pli frue ol ni la leviĝantan Sunon, kaj por povi
ĝustatempe kokeriki - ĉeblekis la Viranaso.
- La Koko jam sidis sur la supro de la
morusujo, sed ankoraŭ ne dormis, tiel li povis bone aŭdi ĉiujn
vortojn, al kiuj li jene reagis:
- La tasko veki kaj saluti la Sunon estas
nia Di-donita ofico, kaj lasi nin influi en tio al neniu ni povas permesi.
Cetere vidiĝas, ke vi estas kaj enviaj, kaj malsaĝaj, ĉar nur la
okuloj de enviulo kuŝas ĉiam sur aliulo, kaj ĉiu suspektas pri
tio, kion mense li ne atingas!
La Limbarilo
La grandega grego, kun kiu
paŝtiĝis hazarde ankaŭ la bela rajdĉevalo de la mastro,
venis al la Barilo, trans kiu estis ne nur pli abunda herbejo, sed ankaŭ
bonakva puto.
Post kiam sub la Barilo senpene trapasis la tuta grego, kaj la
obstaklon transsaltis ankaŭ la ĉevalo, kaj klininte sian belan
blankharan kapon eĉ la maljuna ĉefpaŝtisto trapasis, kaj la
junpaŝtistoj same transsaltis ĝin unu post alia, jene parolis al la
Barilo la Azeno sole malhelpita en sia plupaso:
- Mi vidas, ke vi ne mezuras per egala
mezurilo.
- Ne mia mezurilo ŝanĝiĝas,
filo, sed vi ne estas samformaj - klarigas la Barilo. - Vi ja vidas, estas
malgranduloj, kiujn nia limigo ankoraŭ ne koncernas; troviĝas, kiujn
la Kreo benis per tiela grando, ke ni pro tio ne rajtas ilin limigi. Kaj la
ceteraj atingas la celon aŭ humile, kapokline, aŭ klopodante kun
nelacigebla diligento kaj insisto ili pli-malpli frue trapasas ĉiujn
obstaklojn.
- Tiel do - diris rezigneme la maldiligenta
Longorelulo - mi vidas, ke la Barilo staras sole nur por mi: la Azeno.
Kaj paciĝinte kun sia sorto li
plumaĉis la herbon malgrasan…
La lambastono
- Ĉu vi ne amas viajn idojn, baptano,
ke en la nomo de Dio vi lasas ilin al ilia propra sorto? Eĉ mizeran bastoneton
vi ne donas apud ilin, por ke dum tempesto ili alkroĉiĝu, aŭ
lacaj pro la monotona starado ili de fojo al fojo apogu sin sur ĝi!
Ĉu vi ne vidas - se ne alie, per mia ekzemplo -, kiel ni, bonaj gepatroj
devas trakti niajn gefilojn? - Tiel riproĉis iu maljuna Vito la maljunan
Robinion starantan sur la rando de vitejo. - Ĉu vi ne vidas, kiom ili
bezonas, kiom ili pretendas ĉi tiun helpeton?
- Jes ja. Mi vidas, ke ili ĝin
pretendas; kaj ankaŭ mi amas miajn gefilojn - milde respondis post tempeto
la maljuna Robinio. - Tamen ne dolĉe-dorlote, sed - saĝe. Kaj tion,
ke mi ne donu apogfoston por ili, mi ellernis ĝuste el via ekzemplo. En
via junaĝo oni provizis vin per
tia fosto, kaj ĝis nun vi vivas apogata sur tiu lambastono.
La kanto
- Kia afero estas, Alaŭdo - atakas la
kanteman Alaŭdon liaj samspecanoj: la Perdriko, la Koturno kaj la Fazano
-, ke kvankam vi naskiĝis inter ni, ĉi tie inter niaj terbuloj, kaj
ĉi tie vi vivas kun ni, kiam vi ekhavas emon kanti, vi forflugas el inter
ni, supren en la alton, kvazaŭ vi ne estus el inter ni?
- Ne koleru min pro tio, samsanganoj, ne la
fiero levas min el inter vi en la alton; mi ja ĝis nun ĉiam
returniĝis al vi, sed la kanto bezonas flugon, disiĝon de la tero,
puran aeron, altecon, klaran vidon, liberecon, kaj kiel la animo povus trovi
ilin sur la kampo inter terbuloj?!
La Kokono
- Kiu vin konas - riproĉas la Araneo la
Kokonon pro ties modesteco -, kaj kiom vi valoras kun via fadeno, kiun vi nur
ĉirkaŭ vin solan ŝpinas, kvazaŭ por pli bone forfermi vin
de la mondo? Rigardu, kiel brilas mia reto sternita al la Suno, ĝi
laŭvorte ebriigas la preterflugantojn; amase ili falas en ĝin. Kaj
min ĉiuj konas, eĉ oni min timas…
- Jes ja, vi pravas, la mondo ne meritas, ke
oni modeste ŝpinu por ĝi silkon, kaj multe pli gajne estus sterni
nian laboron al la nuna sunbrilo; sed la Kokono havas alian destinon:
ŝpini silkon, krome sekrete, nur por si, por ke dum lia vivo neniu sciu
pri li, kaj nur post lia morto oni lin trovu. Sed tiam oni disvolvos, sternos
al la sunbrilo la silkon de lia vivo, kaj ekde tiam ĝi brilos ne nur
kelkajn tagojn, kiel via reto, sed tra jaroj, jarcentoj: por ĉiam!
En la alto
- Kion vi serĉas senĉese
ĉi-supre inter la nuboj - prirespondecigas la Aglo gire aperanta el inter
altaj rokoj la animite kantantan Alaŭdon. - Forportu vin! Kiu havas sian
neston surtere, restu ankaŭ surtere. Ĉi-supre estas la regno de la
agloj!
Tamen la Alaŭdo ne lasis sin fortimigi.
- Vi ne pravas! - li rebatis. - La
ĉielregno apartenas ne al la agloj, sed al la birdoj, al ni ĉiuj: do
ankaŭ al mi. Kaj demandiĝas ne, kiu kie naskiĝis, ĉu en
rokokastelo aŭ sur nura tero, sed: kiun kien kapablas levi la propraj
flugiloj.
Limakoj
Infano, ŝatanta kolekti malplenajn
konkojn helikajn, trafis dum serĉado sendoman limakon.
- Ej, ej - li pensis -, ĉi tiun
malfeliĉan rampulon mi neniel lasos sendoma! - Kaj li komencis surprovi
konkaĵojn, kiu plej taŭgus. Eĉ cent li surprovis. Troviĝis
pluraj ŝajne konvenaj. Sed kiom ajn la konkaĵoj alĝustiĝis,
la Limako elrampis el sub ĉiuj, kaj fine sen konko, sendoma li
daŭrigis sian vojon.
La penigan surprovadon observis la Pasero de
sur la supro de arbo, kaj kvankam nenion li diris, li pensis en si:
„Nu, klopodo vana, filo mia! Ŝajne vi
ankoraŭ ne scias, ke kiun Dio unufoje kreis Limako Sendoma, sur ties
dorson oni vane metas eĉ tri domojn, el li neniam fariĝos Domhava
Limako!”
Ĉevalo kaj Ĉevalido
- Bona ĉevalo fariĝos el mi,
ĉu - henis fiere la kreskanta Ĉevalido, rapide trakurinte vastan
rondon ĉirkaŭ sia patrino.
- Certe ja, bona vi estos, filo mia, ĉar
viaj tendenoj estas fortikaj kaj fleksemaj. Sed ne pensu, ke ankaŭ apud la
timono tiel facile kaj tiom laŭplaĉe vi povos kuri; kaj precipe, ke
vi havos ankaŭ emon henadi.
La Diskretaj Abeloj
Iufoje la Papilio tiel alparolas la Abelojn:
- Kiel povas esti, ke oni starigas vin kiel
ekzemplon de diligento kaj honesto antaŭ la mondon, dum vi tra via tuta
vivo faras nenion alian, ol ŝtelas, ŝtelas kaj ŝtelas… Vi
ŝtelas la mielon de la malfeliĉaj, senpovaj kaj senkulpaj floroj. Kaj
kvankam ankaŭ la Sovaĝaj Abeloj, Vespoj kaj Burdoj faras la samon,
ili estas rabistoj, sentaŭguloj, persekutatoj…
- Io prava kaŝiĝas en la afero -
respondas la Abeloj -, sed vere ni neniel kulpas pri tio: kial estas tiel
stultaj la Vespoj, Sovaĝaj Abeloj kaj Burdoj, ke ili ŝtelas nur por
si mem?!
Turfalkoj, Gufoj
Unu fojon post alia denuncadis la Gufo la
Turfalkon ĉe la Aglo.
- Eĉ ĉe vesperiĝo li
daŭre muskaptas - li plendis -, kvankam post sunsubiro tio estas
ekskluzive Gufa privilegio.
Sed ne malfruis kun similaj plendoj
ankaŭ la Turfalko asertante, ke la Gufo post sunleviĝo, matene plue
muskaptas, kvankam tio estas jam ekskluzive privilegio Turfalka.
Tedite de la multaj plendoj la Reĝo de
la Birdoj ordonis antaŭ sin la enprocesajn flankojn. Ili ankaŭ aperis
kiel dece kaj necese. Li profunde rigardis en iliajn okulojn, kaj eksplodis
kolere antaŭ ili:
- Ĉu vi ne hontas, bravaj sinjoroj?
Menciante privilegiojn kaj mordatakante unu la alian pro tia bagatelo vi venas
al mi plende? Kaj kio pri tiu malfeliĉa muso, kiun embuskas, persekutas
kaj ekstermas de mateno ĝis vespero la Turfalko kaj de vespero ĝis
mateno la Gufo, kaj eĉ plendi li povas al neniu?… Ĉar al kiu povus
turni sin la kompatindaj musoj kun siaj plendoj? Ĉu eble al la Turfalkoj
aŭ al la Gufoj?!…
La demando de la Kokido
- Pro kio ni ne vidas la Alaŭdon kaj la
Najtingalon, kiam ili kantas, kaj kial blekas la Pavo, se lin ja ĉiuj
vidas? - demandis la Kokido sian patrinon.
- Tial filo, - respondis la Kovulino -,
ĉar tiuj plendas. kaj al plendo konvenas hontemo, kaj ĉi tiu fanfaronas,
kaj fanfaronado nevolonte montras sin sen ioma senhonteco…
La klasikulo Kukolo
Skribinte sian unusolan verkon kaj
kolportante ĝin tra la tuta mondo, la Kukolo anoncis sin kiel poeto
ĉe la Turdo.
- Mi fundamentis mian famon tutarbare; oni
konas min mondvaste. Mi kredas, sinjoro ĉefsekretario, ke rajte mi povas
peti mian registron en la listo de klasikuloj - li diris.
La ruza Turdo travidis la vualon, kaj tial
ne sen ioma ironio li diris:
- Ĝuste, tre ĝuste, sinjoro, nur
bonvolu prezenti kelkajn el viaj verkoj al nia juĝkomisiono. Vi ja
komprenas, ke la liston de klasikuloj ni redaktas ne laŭ memverkita famo,
sed memkreita verkaro…
Kaj la klasikulo Kukolo ne plu anoncis sin.
Hundo, Kato
La Bojulo kaptis leporon. Hejmenportinte
sian pezan ŝarĝon, li abunde festenis.
Aliras la Kato lekante la buŝrandon kaj
diras:
- Aŭdu, baptano, vi havas grandan
leporon! Vi povus doni al mi peceton. El ĝia femuro ĝi
eltranĉiĝus!
Suprenĵetinte rigardon tiu murmure
respondis:
- Ankaŭ vi havis hieraŭ muson.
Ĉu vi donis al mi pecon el ĝia femuro?
Krucvojoj
- Mi havas farendon ĉi tie, do
ĉi-direkte mi ankaŭ pluiros, kaj se vi baras al mi la vojon, mi
tratretos vin - diras Unu de la renkontiĝantaj vojoj al la Alia.
- Kaj mi havas farendon tie, kaj mi ne emas
devojiĝi! Kiom pli gravas via farendo, ol la mia? Kaj se vi ne
devojiĝos, ankaŭ mi tratretos vin - reagis same la Alia Vojo.
Kaj okazis tiel. La renkontiĝantaj
Vojoj, se ili havas kontraŭajn interesojn, senkompate tratretas unu la
alian!
La Homo kaj la Serpento
Iun kruele malvarman tagon frumajan trafis
la Homo rigidiĝintan Serpenton. Preskaŭ li surtretis lin.
- Mi petegas vin - suplikis la Serpento -,
alprenu kaj travarmigu min, malfeliĉan senpovan, aŭ metu min
almenaŭ de sur la ombra vojo sur la sunan fosaĵrandon, por ke mi
reviviĝu, kaj plej baldaŭ rerapidu al la miaj, ili ja certe senespere
min serĉas.
- Kion? Ĉu eble ankaŭ al mi okazu,
kiel al la simplamensulo, kiun la tiel travarmigita serpento poste murdmordis
pro danko?!
- Sed mi ja ne estas serpento, nur lacerto -
blagis malespere la reptilio en la prema situacio -, kaj ĉu vi jam vidis
lacerton, kiu mordis homon, precipe bonfarinton?
La Homo faris tiel, kvazaŭ li kredus la
pian mensogon; kaj en si mem li pensis, ke li sendanĝerigos kaj
hejmenportos la rampulon: la infanoj ja ankoraŭ ne vidis serpenton, ili
certe ĝojos. Kaj tiel li parolis:
- Nu bone, ne diru, ke mi ne plenumas vian
deziron, mi vin levos. - Kaj tiam li batis lin tiel longe per sia bastono,
ĝis tiu etendiĝis. Poste li prenis, kaŝis lin sub la ĉemizon,
kaj kiel post tasko bone plenumita li ekvojis hejmen.
Nur hejme, kiam li metis la manon sub la
ĉemizon por elpreni la serpenton, li vidis kun konsterno, ke tiu mordis
lin sur la brusto…
La terurita Homo ekkriis:
- Ha, fia mensogulo, vi tamen estas serpento.
Kaj tia estas la danko por mia bonfaro?
- Ke mi estas serpento, ja veras - konfesas
nun la reptilio -, sed vi ne rajtas plendi pri mia danko, ĝi ja estis
ĝuste tia, kia via "bonfaro"!
Ŝajno kaj realo
Observante la belajn ŝanceliĝojn,
alkliniĝojn de la arboj en la arbaro, eksuspiras la Najtingalo sub
arbusto:
- En kiel belega akordo vivas la arboj! Kiel
delikate, kiel ame ili riverencas unu al la alia…
- Jes ja! - ekparolas la Arbusto, sperta
ankaŭ pri subteraj aferoj -, sed se vi vidus, kiel murdan batalon ili
samtempe kondukas unu kontraŭ la alia per siaj radikoj sub la tero!
Krucaraneoj
Iel-tiel la Abelo trafis en la reton de la
Araneo.
Post kiam li faris ĉiujn provojn por
rifuĝi, sed tute vane, senespere kaj ĉefe konsciante sian senkulpecon
li trudiĝis petegi:
- Al neniu el via gento, nek al muŝo mi
iam faris malbonon! - li diris.
Dume li rimarkas, ke sur la dorso de la
Araneo estas kruco, sekve tiel li daŭrigas:
- Mi vidas, vi estas kristano, vi ja aperte
portas la sanktan signon de la Savinto de la tero. Estante mem insekto, kiel vi
povas esti tiel kruela kun via insektofrato?
- Hja, amiko, ĉio ĉi estas tre
bela - respondas la Araneo -, sed ĉi tie temas pri stomako, al kiu la
Kruco, kiu cetere troviĝas sur mia dorso, havas nenian rilaton!
Kaj kun tio li jam komencis suĉi la
sangon de la senŝirma Abelo falinta en liajn ungojn.
- Hontu - diris kun amara ironio la mortanta
Abelo -, vi devoras vian propran specon, kaj vi ne malfieras porti tage-nokte
la signon de la Savanta Kruco?
Pavoj
La malgranda kokido, kiun antaŭ nelonge
elkovis la patrino sur la draŝejo, rigardis kun admiro la Pavon,
antaŭe neniam viditan.
La Pavo fiere defiladis en la parko, kaj
memfide disetendadis sian imponan plumvoston en la radioj de la brilanta suno.
- Belega! Pompa! Rava!… - entuziasmis kun
admiro la malgranda Kokido, kaj suprenrigardis al li kiel al sanktulo. - Kiel
nobla, sublima animo povas loĝi en tiel eleganta, belega persono! - ravite
li diradis.
La Maljuna Kovulino unue silente
aŭskultis ĉi tiun ekzaltiĝon, sed poste ŝi rimarkis:
- Nu Kokideto mia, admiru, prigapu bone
ĉi tiun belan Pavon. Mi ne difektos vian iluzion, sed neniam juĝu
unuavide pri tiaj eminentuloj. Atendu, ĝis vi iam havos aferon kaj povos
pli intime konatiĝi kun ili.
Baldaŭ ekkrepuskis.
La mastrino kun korbo en la mano komencis
voki la kortobirdojn: pi-pi-pi!
- Nun atentu - vokis la Maljuna Kovulino al
la Kokido, dum ankaŭ ili klopodis proksimiĝi al la mastrino.
Kiu estis la unua, kiu eĉ ne kuris, sed
flugis al la manĝigejo, kaj tie flankenpuŝante, distretante kokidojn,
kokinojn, ĉiujn kaj celis nenion alian, ol plenigi laŭeble plejpleje
sian grandegan kropon, kaj kiu eĉ pretis pro unusola grajno tritika elbeki
la okulojn de ĉiuj Kokinoj kaj Kokidoj?!
La bela kaj elegenta Pavo!
La dudeka jarcento
- Nekredeble! - diras kun brua moko iun
antaŭtagmezon preterpufpufanta Aŭto al la malfermitaj fenestroj -,
oni ne povas trakuri unusolan straton, sen ke oni ne ŝutus de ie polvon en
la okulojn. Ĉu tio estas la dudeka jarcento?!
- Ho ne, sinjoro, tute ne! - respondas
ĥore la Fenestroj. - Sed tio, ke ekzistas kelkaj, kiuj levas pulvonubaron,
pro kiu la tuta urbo tage-nokte sufokiĝadas, kaj kiam iu iom da ĝi
reŝutas al ili, plej brue protestas ĝuste ili, jen tio estas la
dudeka jarcento!
La Porkaro
- Kia afero estas, Estimata Asembleo - diras
indignite la gvidanto de la Junporkoj inter la laŭtaj aproboj de siaj
kamaradoj en la porka parlamentejo -, ke dum la ŝafisto akompanas sian
popolon jam de jarcentoj kun flaĝoleto, kaj nur simbole de sia potenco li
portas hokbastonon, niaj paŝtistoj ankoraŭ blekas per tiuj
maldelikataj hornaĉoj, eĉ portas vipojn, kaj ili ne nur senĉese
klakigas per ili, sed ofte ankaŭ alfrapas?
- Vi pravas - respondas la gvidanto de la
Maljunporkoj de sur la tribuno -, sed pripensu ankaŭ, ke la Ŝafojn,
se ili nur volas ion, oni ne bezonas arigi per hornoblekoj, nek kunteni per
vipoj, kiel la porkojn, ĉar ili en ĉiuj aferoj staras kiel unu apud
sia gvidanto, eĉ se tiu estas hazarde Azeno!
Ĉar: alia afero estas la Grego, kaj
alia la Porkaro!
La Kometo
- Reĝa Moŝto! Kometo vagas
ĉi-proksime - anoncas iun vesperon senspire la Steloj al la Suno. - Ni
estu atentaj, kaj preparu nin kontraŭ li, ĉar alie li penetros
ankaŭ en niajn cirklojn, kaj detruos ne nur nian publikan ordon bazitan
sur la reciprokaj altiriĝoj, sed, kiu scias, li eble ne indulgos
ankaŭ la ekziston de kelkaj el ni, kaj eĉ al Vi li povus malutili per
sia terura lumo! Onidire li kaŭzis ankaŭ aliloke grandajn
damaĝojn…
- Finfine stelo, kiu havas propran lumon! -
ekkriis sinforgese la Suno al la alveninto.
Kaj la Steletoj disiĝis honte palaj…
Signoj de la grandeco
Ĉiuj konis, estimis kaj ŝatis la
brilmensan kaj potencfortan Maljunan Elefanton. Li ricevis jam multajn belajn
distingojn pro sia bona laboro por la afero de la bestoj. Sed siajn medalojn li
neniam surbrustigis.
Tial foje la Vulpo diris al li kun milda
riproĉo:
- Kiel vi ne elmetas, onklo, viajn multajn
valorajn ordenojn, por ke ĉiuj vidu vian eminentecon, elstarecon tuj, kiam
oni vin ekvidas. La Erinaco havas unusolan distingon pro sia heroa batalo kun
la Hundo, kaj li ĉiam ĝin portas.
- Tial, filo - respondis la Elefanto -,
ĉar ĝustas ne nur la diro "kio estas permesata al Jovo, ne estas
permesata al bovo", sed kelkfoje ankaŭ: "kio estas permesata al
bovo, ne estas permesata al Jovo"!
Raŭpo kaj Papilio
- Mi ne komprenas la nunan printempon -
plendas dumfluge Papilio al sia kunulo en raŭpabunda printempo. - Mi
mortos pro malsano, soifo, kaj ekde sunleviĝo mi ne trovas eĉ unu
florantan arbon ĉi-regione; eĉ, la plimulto ankaŭ foliojn ne
havas. Kia do estas tia printempo?
- Al mi same okazas - diras responde la
alia, dum ili sidiĝas sur nuda branĉo de maljuna arbo.
- Hja, amiko - alparolas nun ankaŭ la
maljuna arbo -, kiu raŭpaĝe senindulge demaĉas ĉiujn
foliojn, burĝonojn de sur arbo, kiel tiu volas ankaŭ florojn
papiliaĝe?
"Gvidantoj"
En la Azeno, kiu cetere ekde eko
marŝadis meze de la ŝafaro, kaj validis propre nur por pli granda
ŝafo, ekestis la ambicio fariĝi gvidanto.
- Fine-resume - li diris - mi estas la plej
granda kaj maljuna en la ŝafaro, decas, ke la gvidanto estu same mi.
Kaj la alian matenon, pendiginte la tintilon
de la gvidŝafo sur sian kolon, stariĝis tuj fronte al la ŝafaro,
kaj sonorigante - kiel li vidis de la gvida virŝafo - ekmarŝis
antaŭ la grego. Kompreneble direkte al la Karduejo.
Sed ja el la grego neniu sekvis lin,
ĉiuj nur marŝis en la kutima direkto ĉiutaga, kiel ĝis
tiam.
La Azeno rerigardis kaj vidis, ke neniu
estas post li. Li devus honti pro tio, sed por tio li estis troe azeno; tial li
nur eksplodis amare:
- Nu, kial vi ne sekvas min, vian gvidanton?
Ĉu vi ne vidas, ke mi antaŭiras? Kaj ĉu vi ankaŭ ne
aŭdas la gvidan tintilon sur mi? Ĉu vi ne scias, ke la sankta devo,
ordonita de Dio, de ĉiuj popoloj estas sekvi sian gvidanton?
La neatendita saĝeco de la Azeno
surprizis la Ŝafojn, kaj honte ruĝiĝinte ili jam pretis decidi,
sekvi lin ekdee.
Sed la gvidŝafo ekparolis, kaj diris
jenon:
- Nu, fakte-vere, kara samgregano, ni vidas,
ke vi antaŭiras; ankaŭ la tintilon ni aŭdas, kaj ni same
konfesas, ke la sankta devo, ordonita vere de Dio, de ĉiuj honestaj
popoloj estas sekvi sian gvidanton. Sed ni ne forgesu: por esti gvidantoj ne
sufiĉas nur antaŭstariĝi kaj pendigi tintilon sur la kolon, por
poste tuj sekvi niajn plej proprajn egoistajn interesojn, sed ĝuste male:
ni devas servi la interesojn de la gvidataj popoloj, ofte eĉ kontraŭ
niaj propraj interesoj de gvidantoj!
Kaj la tintilo estas simple nur distingo por
la posta agnosko de tiaj bonaj servoj!
La Turdo kaj liaj filoj
La Maljuna Turdo instruis kanti siajn filojn
rande de la nesto, por ke kiam ili eliros el sub liaj flugiloj, ili bravu
sialoke en la mondo.
Tiuj bele bekblovis la antaŭkantitajn
melodiojn.
Nur unu estis inter ili - kvankam la plej
granda! -, kun kiu li neniel progresis. Al ĉi tiu li povis fluti kion ajn,
tiu ne postblovis. Ĉi tiu eĉ ekparoli provis nur, kiam kukolo venis
al li proksime kaj ekkriis. Ankaŭ tiam nur: "ku ku".
- Bone do, ankaŭ tiel! - suspiris tiam
la Maljuna Turdo kun kristana rezigno. - Ne ĉiuj el ni devas nepre fariĝi
turdoj, iuj povas ankaŭ kukoliĝi.
Tamen unu afero certas, tiu birdo, kiu volas
fariĝi turdo, eĉ junaĝe ne povas havi voĉon kukolan!
Eĉ al reĝoj ne facile!
- Bone estas al vi, Reĝa Moŝto -
diras la Herboj, Arboj, Floroj al la brilanta Suno. - Viaj estas la lando,
potenco kaj gloro; de vi dependas la sortoj de ni ĉiuj, al vi obeas
ĉiuj.
- Ja estas vero, ke mi havas potencon
grandan kaj bienojn sennombrajn, tamen ne forgesu, kiel malfacile estas ofte
vidi klare kaj decidi pri grandaj demandoj al tiu, al kiu, samkiel al mi, ĉiuj montras nur siajn brilajn
flankojn, kaj la ombrajn neniam!
Tintiluloj
- Kio finfine veras pri tio, patrino, ke la
Azeno estas la gvidanto de la ŝafaro? - demandas la Ĉevalido sian
patrinon, kiam la grego en sia kutima polvonubo preterpasis la starantan
veturilon. - Sendube ja, la Azeno aspektas la plej granda en la societo, sed mi
vidas ankaŭ, ke la tintilo pendas sur la kolo de la gvida virŝafo,
kaj ĉi tiu antaŭiras, kaj ne la Azeno.
- Lernu, filo - respondas la patrino -, ke la
vera gvidanto nek okulfrape antaŭiras, nek pendigas tintilon sur la kolon;
tio estas propra nur al tiuj, kiuj ŝatus esti gvidantoj, aŭ
almenaŭ ŝajni gvidantoj…
Hakiloj
La Arbaro, rekoninte, kiel facilanima li
estis doni tenilon al la Hakilo, kiu ekde tiam pere de ĝi ekstermis
amasegon da liaj arboj, apenaŭ atendis, ke lia amara sorto iel
finiĝu.
Iufoje ial-tial rompiĝis la tenilo de
la Hakilo, kaj la terura malamiko, perdinta sian potencon sterniĝis
senpova sur la tero.
- Ve, ve - li ĝemis - kio mi fariĝis!
Kiel utila mi estis; kiom da herbaĉoj, misŝosoj, sekaj branĉoj
mi forhakis, kaj nun jen, tiel mi devas perei!
Ke li damaĝis ankaŭ vivajn arbojn,
prie li profunde silentis.
Tiel do fine ekkompatis lin la Arbaro, kaj
sekve de liaj belaj promesoj kaj votoj li denove donis al li tenilon.
Kaj ĉi tiu, rekonsciiĝinte,
stariĝis, kaj kvazaŭ nenio estus okazinta, plej unue li hakis al si
tenilojn!
Mimetismo
La Grilo sunumanta sin antaŭ sia domo
ekvidas la Akridon vorantan proksime sur herbo,kaj alparolas lin:
- Kia afero estas, baptano, ke pro la verda
ĉirkaŭaĵo, en kiu vi vivas, vi portas same verdan mantelon? Kie
do restas la karaktero, individueco, fiereco? Por fari ion tian Grilo neniam
maldigniĝus, ja tutcerte ne!
- Nu, kaj mi diras al vi, baptano, ke la azeno
estas vi, pro ke por tiel ekstempaj principoj vi oferas viajn gravajn
interesojn. Ĉar ankaŭ ni ne tiel pensadis iam, sed preze de amaraj
spertoj ni ellernis: ne estas saĝe iel ajn disaspekti de nia
ĉirkaŭaĵo, ĉar tion niaj malamikoj tuj rimarkos, kaj tiam
ve al ni! Se oni miksiĝas inter lupojn, plej bone estas tuj kunululi;
eĉ, se eblas, ankaŭ ilian vestaĵon surmeti, ĉar alie ili
devoros nin, kiel ajn karakteraj, elstaraj kaj fieraj ni estas!…
La Grilon kaptis terura kolero, kaj tuj
volis elfuriozi sian opinion al la Akrido, sed li ne plu havis tempon:
preterumanta turdo rimarkis lin, alsaltis kaj bekokaptis lin.
Kaj la Akrido en sia verda mantelo
senĝene plufestenis en la rosoplena herbejo, kaj post nelonge ankaŭ
ekkantis. Eble pri la karaktera kaj fiera Grilo insistinta pri siaj tradicioj…
Palacoj
Kiam estis enmetitaj ankaŭ liaj okuloj
- la fenestroj -, la Nova Palaco mire rigardis ĉirkaŭ si, rimarkante,
ke ĉe la fundamento nuras rubamasoj kaj fosaĵoj. Eĉ la kapon li
balancis prie. - Ej, ej!…
Ekvidas tion la najbara Maljuna Palaco, kaj
transvokas al li:
- Ne balancu la kapon, juna frato, iam, se
ankaŭ el vi fariĝos Palaco, kaj vi staros vice en la Palacaro, neniu
plu rigardos vian fundamenton - kutimo ja nur ĉe etaj kabanoj -, sed
ĉiuj admiros kaj laŭdos viajn altajn turojn!
Alteco
Iufoje la ĉirkaŭstarantaj domoj
komencis taksadi, kiom altas la Granda Turo, kies kruco leviĝis inter la
nubojn.
- Eble eĉ cent metrojn! - diras iu pure
blanka Dometo, levante siajn fenestrookulojn admire al la Turo -, la krucon ja
apenaŭ mi vidas sur li…
- Nu ne, tiom certe ne - rapidas kun sia
opinio ankaŭ proksima Pluretaĝa Domo -, sed eble nur sepdek-okdek…
- Kiel vi imagas - interrompas ilin orgojle
Kastelo, kiu mem estas turhava -, kvindek maksimume, ne cent! Apenaŭ pli
alta, ol mia turo! Eble nur kelkajn futojn.
- Ĉu vi aŭdas, kiel oni subtaksas
nin, Turojn?! - transvokas tiam iu alia potenca Turo el la vico de la
kontraŭsituanta domaro al la Granda Turo. - Ĉu vi aŭdas?
- Ne gravas - ekparolas nun la Granda Turo
mem -, oni ne malpliiĝas, se la samtempuloj ne scias, kiom oni altas.
Kiu estas Najtingalo, kiu Pasero
La Junan Poplon, kiu konis la birdojn nur el
onidiroj, interesis precipe du birdoj, kiujn li aŭdis menciadi ofte en
formo de komparoj.
Li ankaŭ petis la proksime starantajn,
maljunajn arbojn, montri al li siatempe: kiu estas la Najtingalo, kiu la
Pasero.
- Nu - respondas la arboj de la arbaro -
nun… tiel juna apenaŭ vi kapablos distingi ilin unu de la alia, ĉar
ambaŭ ili monotone grizas kaj tre similas unu al la alia. Sed se vi
plenkreskos, kaj fariĝos konsiderinda personeco en la kamparo, vi certe
ilin rekonos.
- Kiamaniere? - demandas scivole la Juna
Poplo.
- Tiel - ili respondas denove -, ke estos
iu, kiu kontentiĝos per tio, ke lia kanto de tempo al tempo suprensonu al
vi; tiu estos la Najtingalo; kaj estos iu, kiu tuj metos ankaŭ neston,
post kiam unufoje vi toleris, ke li flugu sur vian branĉon; tiu estos la
Pasero!
Formiko en la turo
- Ĉu formiko en la turo? Kiel vi venas
ĉi tien, ereta besteto tera, kie nur birdoj pasas, se ili pasas? -
demandas mire la Gufo la malgrandan Formikon, aperintan en la turo.
- Nur tiel - respondas feliĉe la
malgranda Formiko -, ke ekde kiam mi trapaŝis la sojlon de la
preĝejo, mi ĉiam rigardis nur supren, kaj dume senĉese-senhalte
mi klopodadis. Ĝis mi venis ĉi tien.
- Nu, mi ne estus tion kredinta - miris
denove la Gufo. - Ĉiuokaze afero brava… Ŝajnas, ke ekzistas kelkaj,
kies flugiloj estas la diligento!
Ni, Montoj
- Saluton, kamarado! - alkrias
plengorĝe la Talpa Teramaso al la Montego tuj post sia naskiĝo -,
saluton, kamarado!…
Tiu kompreneble eĉ ne rimarkas lin.
- Dio benu vin, najbaro - li resalutas lin
en pli modesta tono, kiam la suno grimpas sur la zeniton.
Sed respondon ankaŭ ĉi-foje li ne
ricevis.
- Mi havas la honoron!… Via humila servisto!
- li ree entuziasmas ĉirkaŭ vesperkrepusko.
Sed eĥo ankaŭ ĉi-foje ne
venis.
- Oni ne miru - li tiam diras, turnante sin
al la Montego, sed tiel, ke ĉiuj lin aŭdu -, oni ne miru, ke la mondo
senĉese malboniĝas, ruiniĝas, se eĉ ni, Montoj, ne
solidaras, kiuj ja devus servi kiel ekzemploj por la pli malgrandaj!
La Kolombo kaj la Kajto
Estis senvente. La Kolomboj ludeme giradis
super la domo.
La Kajto senpove, envie rigardis ilin. Fine
ekestis vento, kaj ankaŭ li povis leviĝi.
Tiam li alparolis la Kolombojn:
- Rigardu min, kiel alten mi leviĝis!
Kie vi estas rilate min, kun viaj
malaltaj, ĉirkaŭdomaj flugadetoj?
Kaj la Kolomboj respondis:
- Ni ne deziras pli alten, ol ni propraforte
kapablas.
Nun, per orgojla elano la Kajto glisis pli
alten.
Sed en ĉi tiu momento lia ŝnuro
ŝiriĝis, kaj li balanciĝe defalis en la profundon de la
neniiĝo.
Samkiel kelkaj faritaj granduloj!
Konkurado
- Alokulu min, kian vicon mi falĉas! -
turnis sin fiere la brila Falĉilo al sia malgranda parenco, la
Tranĉilo.
- Vi falĉus pli modestan vicon,
kamarado - grumblas la Tranĉilo -, se mi ne estus tranĉinta tiel
grandan panpecon; ĉar via vico dependas ja de mia panpeco, kunfrato!
- Tamen se pasintjare mi ne estus
falĉinta bravan vicon, mi ne scias, el kio vi disdonadus tiel
laŭplaĉe tiujn panpecojn - rebatis la Falĉilo.
Unue vico, poste pano.
La nova tirĉevalo
- Mi neniel komprenas la aferon - turnis sin
la el kaleŝĉevalo ĵus fariĝinta Nova Tirĉevalo al sia
kunulo, la Maljuna Tirĉevalo -, hieraŭ, kiam la plenŝarĝitan
veturilon ni apenaŭ povis treni, nia mastro tiradis la kondukilojn,
eĉ vipis nin, nomis nin vivaj kadavroj… Kaj hodiaŭ, kiam Johano ne
volis pli ŝarĝi nin, ĉar, kiel li diris, estos tro, la mastro
riproĉis al li: ŝarĝu, filo, ŝarĝu, ĉi tiuj estas
ĉevalidoj, kiajn tutmonde vi ne trovos!… Tamen la nutraĵo estis
hieraŭ glumaĵo, kaj ankaŭ hodiaŭ la sama.
- Nu jes, ĉe tirĉevaloj tio
kutimas, kamarado. Ĉi tie ŝanĝiĝas nur la instigo, la
furaĝo neniam!
Tagoj, Nuboj
- Se la Suno estas la plej klara lumfonto,
kiel ni lernis en la lernejo, kial li devas kaŝiri inter nuboj, kiel
pelata besto en arbaro? - demandas la Junaj Sunfloroj sian patrinon, kiam
kelkaj Nubetoj portempe kovras la Sunon antaŭ ili.
- Li ne kaŝiras, filoj; eĉ
kontraŭe: klopodas la Nubetoj priombri lin, kiam ili nur povas. Ankaŭ
la verajn grandulojn terajn klopodas priombri iliaj nanaj samtempuloj. Sed ne
tro gravas: ni, Sunfloroj devas kredi, eĉ scii, ke li troviĝas tie,
ke lia kaŝvagado estas nura ŝajno, kaj ankaŭ lia priombrado
povas daŭri pleje nur por tempeto, kaj poste lia lumo, kiel tiu de la
subkloŝigita vero, des pli brile, blindige ekglimos!
La vera poeto
- Sinjoro prezidanto - diras la
ĉefsekretario Turdo al la Najtingalo -, ĉu vi ne pensus, ke ni devus
iamaniere kunskribi la liston de la poetoj kaj verkistoj? La Pasero kaj la
Pigo, vi mem aŭdis, senĉese kverelas, kiu el ambaŭ estas vera
poeto.
- Superflue, tute superflue - respondas la
Najtingalo per decida voĉo. - Mi kredas, ke pri la demando, kiu estas vera
poeto, kiu ne, disputos ĉiam nur la unukanta Pigo kaj la pepanta Pasero!
La pli granda
La regiono estis plagita de tertremo, sekve
de kiu la surfaco ĉi tie enprofundiĝis, tie leviĝis.
La Prunelujo veninta tiamaniere sur monton,
fiere alparolas la centjaran Kverkon, restistan surloke:
- Nu, kiu pli grandas? Nun sternaĉu sur
min vian ombron, se vi povas! Mi preterrigardas super vi, kiel fluganta aglo
super ebenaĵo!
Kaj la Kverko respondis dignoplene:
- Facilas esti alta al tiu arbo, kiu kreskis
sur monto. Sed vian grandecon oni mezuras ne tiel, kiel vi pensas, filo mia.
Kiu volas esti granda, tiu devas grandi de la piedoj ĝis la verto, kaj ne
sufiĉas nur alte teni la kapon!…
Propekaj kaproj
- Io tia povas okazi nur al ni,
senŝirmaj malfeliĉuloj - plendas la Plejdo al sia kunulo. - Sen ke ni
kontraŭ ajnulo eĉ plej iomete kulpus, oni sin abrupte ĵetas sur
nin, kaj komencas nin bati, draŝi!… Ni eĉ ne scias, pro kio?
- Malestas vero sur la tero! - suspiras post
nelonge iu Alia.
- Jes, certe, la Homoj ja estas tiaj! -
ekparolas ankaŭ la Tria. - Ankaŭ kiam ili koleras la polvon, la
Plejdon ili batas!
Destino de Granduloj
- Rigardu, kiom da birdoj svarmas tie
malsupre, sur la ebenaĵo! - ĝojkrias la Aglido en la nestoniĉo
de la rokomuro, ekvidinte aregon de paseroj kolektiĝintaj sur la stoplejo.
- Se mi lernos flugi, ankaŭ mi povos flugi al ili, ĉu ne?… Kiel bele
ili serpentumas, tiriĝas!…
- Ne, filo, vi neniam alflugos! Ni, agloj ne
estas paseroj! Tion neniam vi devas forgesi. La Aglo estas la reĝo de la
birdoj, kaj la reĝoj havas la destinon, esti ĉiam solaj. Ĝuste
tio estas, kion la frugilegoj kaj paseroj ne kapablus, kaj kio faras la Aglon
reĝo!
Kapoj
- Bonan tagon, frateto - salutas iu potenca
Bulo de la brasikkampo Bulbon de la proksima bedo.
- Nu-nu! - respondas la malgranda Dikuleto.
- Volonte mi rekonas mian malgrandecon kaj staturan similecon, sed parencecon
kun la mizeraj Brasikkapoj mi ne povas akcepti!
- Ne diru! - ekfuriozas la Bulgiganto
sulkigante la frunton pro la kolero -, se vi pli valoras, kial ne el vi oni konservas
centojn por vintro?
- Kial? Ĉar kie oni bezonas el via
granda Brasikkapo cent, tie el mia Bulbokapo sufiĉas eĉ unu!
Vilaĝaj Paseroj
La Vilaĝaj Paseroj sendis delegacion en
ia proceso al la reĝo de la birdoj, la Aglo.
Kiam la kortega sekretario malfermis al ili
la pordon, iliaj buŝoj falis apertaj pro la miro, en tiel grandan
ĉambregon ili paŝis.
En la ĉambrego estis ankoraŭ nur
atendantoj, inter aliaj la Pavo.
Kiam la Paseroj ekvidis la fieran,
brilpluman Pavon ĵus proksimiĝantan al ili, ĉiuj riverencis
ĝistere, kaj apenaŭ atendis, ke - kiel hejme ili aŭdis - li
distingu almenaŭ unu el ili per alparolo.
Ili nome estis tute certaj, ke ĉi tiu
brilpluma, fiera birdo kun kronita kapo estas la Aglo.
Kaj kiam la senvorte plupromenanta kaj la
Paserojn eĉ ne rimarkanta Pavo preterpasis ilin, ekparolis la Fringo al la
Paseroj ankoraŭ nur iom kuraĝetaj suprenrigardi desurtere:
- Kial vi samtempe adorfalis, kiam la Pavo
vin preterpasis?
Kaj la Paseroj, leviĝantaj unu post
alia ekmiris…
- Ĉu tiu do estis ne la Aglo, sed la
Pavo?
- Ho, vi malsaĝaj Vilaĝaj Paseroj
- daŭrigis nun la Fringo, ĉu vi do povas imagi tiel seriozan oficon,
kiel ankaŭ la reĝa, en tiel sinpufa, memkontenta, malplenkapa figuro,
kiel la Pavo? Ĉu vi do ne scias, ke ju pli vere iu grandas kaj ju pli
certe li havus kaŭzon, por meti sin super la amasojn, des pli simpla,
senpera kaj afabla li estas?!
La sekreto de la regado
Oficestro fariĝis la Azeno. Kaj kiel
tia, li promociis ĉiam nur la Simion, neniam la Vulpon.
- Sed lin kial ne? - demandis liaj filoj. Ja
ĉiujn ideojn, kiujn vi realigas, kaj al kiuj vi povas danki vian
popularecon, vi ricevis de li, ni scias, ni vidas tion.
- Nu-nu, filoj! Tiujn, kiuj donas al ni
ideojn, neniam ni devas plirangigi, sed nure kaj sole tiujn, kiuj transpreninte
de ni ĉi tiujn ideojn, realigas ilin laŭ niaj instrukcioj kun plej
rigora akurateco. Jen ĝuste la sekreto de la regado. Ĉar se ni
plirangigus la Vulpojn, ĉu vi pensas, ke ankoraŭ necesus Azenoj?!
Atendo de la diplomo
- Ho, se nur ni jam povus fariĝi Bovoj,
por ke ĉi tiuj stultaj ligoŝnuroj depreniĝu de niaj piedoj! -
suspiris la piedŝnuritaj Junbovoj sur la stoplejo, dum ili vidis
preterpasi bovotiratan veturilon. - Dio mia, kia feliĉo estos marŝi
iam libere, sen piedŝnuroj!
- Ho, kompatindaj infanoj, suspiris nun unu
el la Bovoj. Se vi scius, ke dum la Vivo deprenas la junaĝan
piedŝnuron per unu mano, per la alia li samtempe pendigas jugon sur nian
kolon!
La Sunfloro kaj la Prunelujo
- Kien vi tiom kreskas, herbeto! - alparolis
envie la Prunelujo la najbaran Junan Sunfloron ankaŭ lin superkreskantan.
Ĉu ne volas ŝajni arbo
ankaŭ vi?!
- Dio gardu min! Eĉ image ne! -
respondis la Sunfloro. - Male! Prefere mi estas herbe giganto, ol arbe nano!
Sinpufaj granduloj
La supron de la malnovaĉa turo
prikreskis herbaĉoj.
Kiam ĉi tiuj trudherboj
malsuprenrigardis el la turo al la granda maro de la surtere sterniĝantaj
ĝardenaj kaj kampaj floroj, fiere ili vantis:
- Fakte kaj sendube, tre-tre alte super la
pli malaltaj popolklasoj ni estas la elito, aristokrataro de la floraro…
Ke de la vento ili estis portitaj tiel
alten, ili eĉ ne ekmemoretis!…
Menso kaj potenco
- Diru via moŝto - alparolas la Bovon
oficantan ĝuste kiel ministro la ordinara civitano Muso -, kiel povas
esti, ke kvankam oniscie "kie menso, tie ekscelenco", tamen vi regas
super ni, malgrandaj, sed evidente pli saĝaj, ol vi?!
- Hja, filo - respondas la korpulenta Bovo
je la plej granda miro de la malgranda Muso - menso kaj ekscelenco povas
troviĝi ĉe malgrandulo, sed la potenco konvenas ja nur al grandulo
kaj - fortulo!
Idealistoj
- Kien frato? - demandas la Nubon
leviĝantan el la valo la Rivereto rapidanta suben de la monto.
- Al la steloj! Mi ne plu toleras tiun
multan malpuron kaj malbonodoron, kiun la homoj faras sur la tero. Tie, en la
klara lazuro baniĝos mia animo. Kaj vi, kien vi rapidas tie sube?
- Al la homoj… por lavi ilin!
Ĉebordaj Arboj
Alveninte al la ebeno, la Rivereto
torentinta libere el inter la montoj ne nur pasis pli malrapide pro la Arbustoj
starantaj al li survoje, sed li deviĝis perdi tempon ankaŭ por serpentumado.
Krome la baldaŭ arbiĝontaj Arbustoj ĵetis ombron sur lian brilan
surfacon!
La malgrandaj Fiŝoj, kiuj sentis
malvarmon en la akvo subombre malvarmiĝinta, eksplodis riproĉe
kontraŭ la senkoraj Ĉebordaj Arboj:
- Sendankaj! Ne sufiĉas, ke vi baras la
Riveron naskitan por libereco, sur kies sino vi vivas kaj plenkreskas, sed
eĉ ĵetas ombron sur lian brilan surfacon? Hontu! Mi ne mirus, se vi
estus Homoj!
Zizeloj
La Zizelo vaginta tro foren de sia nesto
trudiĝis serĉi rifuĝon ĉe la najbara Zizelo pro Hundoj
neatendite aperintaj.
- Ankoraŭ ni atendu - ekparolis
Iomĉjo -, ĝis la najbaro elpuŝos la neinvititan gaston, kaj tiam
ni povos kapti lian kolumon.
- Nu, tion vi vane atendus, filo - diras
Krispo. - La kutimo lasi sian kunfraton en la kaĉo aŭ elmeti lin al
pli granda danĝero troviĝas nur ĉe la Homoj; en danĝero la
bestoj kondutas homece unu kun la alia.
Arboj
- Patrino! Al mi ŝajnas, kvazaŭ la
arboj ĉe la rivereto estus pli altaj, ol tiuj starantaj montoflanke -
diras la Juna Paruo fluganta de arbo sur arbon.
- Prave, filo, la arboj kreskantaj
riveretborde, en la profundo estas ĝenerale pli altaj, ol tiuj starantaj
montoflanke; estas tiel, kaj ankaŭ devas esti tiel. Tiu, kiu naskiĝas
pli sube, devas kreski pli alta, ol liaj pli supre naskitaj kamaradoj, se li
volas ricevi sunlumon, kaj stari almenaŭ kun la kapo tie, kie ili!
Montoj
Al la Juna Maro ĉiam plaĉis la
ondoj de la Maljuna Tero, precipe la montoj. Kaŝe li eĉ enviis pro
ili la Teron.
Fine naskiĝis la unua tempesto, kaj
ankaŭ li povis ĵeti ondojn, eĉ montoaltajn. Kaj re kaj re, en
mil variantoj.
- Jen - li tiam alparolis fiere la Teron -,
mi devas nur voli, kaj mi improvizas pli bravajn montojn, ol la viaj estas,
najbaro. Mi devas nur voli!…
- Nu, kaj ĉu ankaŭ staras tiuj
montoj, kiujn vi nur tiel improvizas, juna amiko - demandis responde la Maljuna
Tero - tra miloj da jaroj, kiel la miaj? Ja, filo, monto estas nur tiu, kiu
krom esti granda, estas ankaŭ stabila!
La Lintelo kaj la Sojlo
- Rigardu, kiel majesta kaj eleganta mi
estas; antaŭ mi eĉ la reĝo kapklinas, kaj vin eĉ
bovopelisto povas laŭplaĉe treti. Ni interŝanĝu - diris kun
persvadema dolĉo la Lintelo.
- Ne mi! - rebatis la Sojlo.
- Ĉu vi ne vidas - daŭrigis la
Lintelo -, ke dum vi batalante kun la mondo ĉifoniĝas, en kia pompo,
komforto kaj ĝenerala respekto mi rigardadas desupre la mondon?
Malsaĝulo, ĉu vi ne vidas?
- Jes ja, mi vidas! Mi bone vidas, en kiel
eleganta alto vi brilas, kaj ke antaŭ vi eĉ reĝoj kapklinas… Sed
post la bela, brila farbo, kiu vin faras tiel eleganta, mi aŭdas de fojo
al fojo ankaŭ la ĉirpadon de lignovermoj!…
Vortoj kaj agoj
Siatempe, kiam la gregoj serĉis
gvidanton, kandidatigis sin ankaŭ la Ĉevalo kaj la Bovo.
Sed ĉe la ekzameno ili falis!
Ĉar dum ili ambaŭ cerbumis pri
komand- kaj ordonvortoj, per kiuj ili estros, komandos, kaj regos la gregojn
tien kaj ĉi tien, la Azeno, kiu sciis, ke pli valoras unusola ekzempliga
paŝo: ago, ol abundo da vortoj kaj paroloj, simple nur stariĝis
antaŭ la gregon, kaj elektinte direkton ekvojis. Kaj la ŝafoj ne nur
tiam, sed ankaŭ post tio senvorte, obeeme sekvas lin… Ĉar
vivkapablajn popolojn oni devas ne estri, komandi kaj regi, sed stariĝinte
fronte de ili simple gvidi!
Okuloj de epokoj
- Ŝanĝiĝas la tempoj! -
suprenvokas la eta Kabano kaŭranta ĉe la montopiedo al la Palaco
leviĝanta sur la supro de la kastelmonto.
- En kio, maljunulo? - demandas la Palaco.
Mi ja staras ĉi-loke ekde jarmilo, samkiel vi tie. Kie do la
ŝanĝiĝo?
- Pri tio vi pravas - respondas la Kabano -
sed iam mi estis tiel eta kaj modesta, por ke via grandeco pli okulfrapu apud
mi, kaj nun ŝajnas mia malgrandeco pli okulfrapi apud via grandeco.
Florlingve
Iun matenon forte bruis Roza, la dikventra,
sed laktabunda bovino meze de la stalo, ĉirkaŭ la ĉefloko.
Pro tio la envia Bunta, kiu havis nur malmultan
lakton, subesprimis jene sian malaprobon el la stalofino:
- Kiel grandajn kornojn vi havas, fratino
Roza!
- Ne gravas! - rebatis Roza moke. Kiu bovino
havas mamon, povas havi ankaŭ kornojn, fratino Bunta!…
La nova leono
Iun belan printempan tagon oni senplie
tondis Ŝpicon, la ĉambrohundon "leono".
Kiam tiel senigita de la plimulto de sia
hararo li rigardis en la ĝisteran spegulon de la dormoĉambro de sia
mastro, lia infanaĝa bildolibro venis al li en la menson, kaj fiere li
ekkriis:
- Jen, ankaŭ mi estas leono. Kaj krome
kia!
„Jes ja! Se rano povis esti fiŝo en sia
infanaĝo, kial li ne povus esti iam hundo”, li pensis.
Fiere li promenis preter la spegulo. Eĉ
ne unufoje.
Ŝpico iradis-venadis ekde tiam
apenaŭ tuŝante la teron. Kaj la ĝisnuna promenado sub rimeno ne
plu kontentigis lin. Se li povis, li elkuris kaj klopodis vagadi.
- Al leono konvenas libereco, spaco! - li
diradis en si.
Iun fojon iel-tiel li forvagis eĉ el la
kastelparko. Tio tre plaĉis al li. Ĉiuj lin algapis, kelkaj eĉ
admiris.
Sed foje li renkontiĝis kun la Pulio,
kiu same vagadis.
- Devojiĝu! - kriis la Ŝpico.
Ĉu vi ne vidas, ke mi estas leono?
Tio pli ol sufiĉis al la Pulio. Vidante
la malgrasan "leonon" ekregis lin kolero, kaj eksplodis:
- Koko vin piku, ĉu devojiĝu mi al
vi, vi kamuflito… El kio poste eksplodis fajra
interbatiĝo-intermordiĝo. La polvo amase ŝprucis
ĉirkaŭ la ruliĝantaj harbuloj. Tio eĉ duone ne ŝajnis
ŝerco!
Kiam Ŝpico, la "Nova Leono" -
li mem ne scias, kiel - hejmenvenis el la batalo, kaj denove povis rigardi en la
dormoĉambran spegulon, li ne rekonis sin. Eĉ dufoje li devis rigardi,
ĝis unufoje li kredis, ke tio tamen estas li.
Kio okazis kun la leoneco, oni ne scias. Sed
neniu plu vidis Ŝpicon vagadi!
De ambicio ĝis sperto
Por iu relgardistejo oni nomumis novan
gardiston.
Nova gardisto, nova hundo, tiel decas.
Tiamaniere venis Veluro el vilaĝo rekte en la relgardistan domon, samkiel
Borinjo, la nova relgardista edzino.
Kiam Veluro la unuan fojon ekvidis la
preterbruantan Vagonaron, li ne nur aŭdace kuratakis, sed eĉ forpelis
lin. Zorge-perfekte. Kuregis la Vagonaro, eĉ rerigardi li ne kuraĝis!
- Nu, ĉi tiu neniam plu revenos, mi
garantias - li diris memfide. Eĉ la fumo de la Vaporulo ne plu
vidiĝis.
Sed diabloj dancu sur lia dorso, apenaŭ
Veluro sterniĝus por ripozi, tiu malbenito jam denove revenas. Kaj ree kaj
denove… Tiel la peloj-persekutoj havis nek limon, nek finon…
La lango de Veluro elpendis, liaj pulmoj
spiregis.
Kaj la maljuna hundo de la gesinjoroj
trakinspektoroj, Krispo nur dormis taglonge, eĉ ne alrigardetis. Nek la
kapon li levetis. Maksimume li malfermis jen unu, jen la alian okulon pro la
tondra bruo, sed nur duone, duone kaj enue!
Kompreneble estis tempo, kiam ankaŭ li
peladis la vagonarojn, kaj ankaŭ li kredis, kiel nun Veluro, ke tiuj
rifuĝas antaŭ li. Sed nun li jam scias, ke vagonaroj eĉ ne
atentetas bojadon. Tiel do li malfermas maksimume nur unu okulon, kaj
ankaŭ tion por prirideti la vanan ambiciegon de Veluro.
La Falkido
Iom post iom pliaĝiĝinte la
Falkido foje avidiĝis je kolombaĵo, kaj laŭ la patra maniero li
falatakadis la kolombojn ariĝantajn sur la proksima plugtero.
Kiel fulmo li flugĵetiĝis inter
ilin!
Observantaj okuloj povus preni por certe, ke
la elektita viktimo ne saviĝos el liaj murdaj ungoj.
Tamen ne tiel okazis! La fulmelana junulo
revenis ja ĉiufoje kun malplenaj manoj.
Aŭdinte pri la malsukceso de sia filo
la Maljuna Falko observis, kiam tiu ĉasĵetas sin ĝuste sur
grupon de kolomboj, de kie li nature ankaŭ ĉi-foje revenis kun
malplenaj manoj.
- Kiun vi volis propre preni el la grupo? -
demandis tiam la patro. - Ĉar komence mi vidis tiel, ke vi - tre
ĝuste - celis la dekstran grizan, kaj poste ŝajnis, kvazaŭ vi
direktiĝus al la meza blanka.
- Ne patro - respondis sincere la Ido -, mi
volis nek la blankan, nek la grizan, mi volis ĉiujn!
- Nu jes, nu jes. Tiaj estas vi, junuloj! -
ekparolis la Maljunulo en duone komprenema, duone riproĉa tono. -
Ĉion vi volas, kaj ĉion per unu fojo, tuj. Kvankam la sekreto de la
sukceso de la vivo estas ĝuste tio, ke oni volu samtempe ĉiam nur unu
aferon. Sed tiun kun ĉiuj siaj fortoj!
Limakoj
Renkontiĝis la Sendoma Limako kun la
Domhava.
- Bonvenon, kara parenco - li salutis, kiel
decas al parenco.
Sed li ne povis daŭrigi, ĉar tiu -
dum lia rigardo fariĝis ĉiam pli malestima - interrompis lin:
- Serĉu vian parencon inter la Sendomaj
Limakoj, baptano! Mi ne havas tiel malriĉajn parencojn - li diris, kaj
mistakse rerigardis la "sintrudulon", kaj daŭrigis sian vojon.
La kompatindan Sendoman Limakon konsternis
por momento la neatendita malafableco de la Domhava, sed regajninte baldaŭ
sian trankvilon li ekparolis:
- Ĉu eble pro via domo vi tiel
fieraĉas, baptano? Fieru per tio, kion vi mem akiris, ne per tio, per kio
la Di-Sinjoro vin benis!
Hiloj
La Birdoj, spertinte, ke post la kanto de la
Hilo baldaŭ ekpluvas, sed ne malofte eksplodas terura tempesto
taŭzanta la tutan arbaron, komencis babilflustri, ke la tempeston
kaŭzas la Hilo.
La kaŝbabiloj - kiel ĉiam -
iompostiome ŝveliĝis aperta akuzo, kaj la Birdoj baldaŭ kunvokis
kunvenon kontraŭ la Hilo.
- Li kaŭzas tempeston, ĉar li
bezonas pluvon…
- Nu jes, liajn plumojn ne taŭzas la
ventego! - ili alkriis de tie kaj ĉi tie.
- Morton al ili! - unusonis brua
muĝado, kaj ili jam pretis iri, por verŝi la sangon de la Hilo.
- Haltu! - stridis nun al ili la maljuna
reĝo de la Birdoj, la Aglo.
- Ni ne lasu nin kaptiĝi de
senpripensaj agoj, la malamo ne estas bona konsilanto, precipe, se ĝian
fajron incitas stulteco. Mi bone konas la Hilon, li kaŭzas al ni, birdoj
nenian danĝeron, la tempesto ja alvenas ne sekve de lia voko,
kontraŭe: li nur signalas, ke ĝi proksimiĝas; atentigas, ke
ĝi ne trovu nin nepretaj! Kaj se iu danĝero kaŭzas
damaĝojn, pro ĝi respondecas ne tiu, kiu ĝustatempe atentigas
pri ties proksimiĝo, sed tiu, kiu ignoras ĉi tiun averton.
La Koko
Ni scias, ke la samtiel gravan, kiel
distingan oficon de la sunvekado, faritan pli frue rotacie, simile al
vilaĝestreco, la saĝa reĝo de la bestoj konfidis al majstro
engaĝita, la Koko.
Kaj la Koko bone plenumis sian oficon. Sed
foje vizitis lin la Alaŭdo kaj plendis al li:
- Majstro, tro malfrue leviĝas la Suno;
mi ne finas la plugadon, se nur tiel malfrue mi povas komenci; ĉu vi ne
povus kokeriki multe pli frue, ol kutime?
La Koko enpensiĝis pri la vortoj de la
Alaŭdo, kaj ĉar li rekonis, ke tiu pravas, la sekvan tagon li multe
pli frue kokerikis, ol kutime.
Tiel okazis dum certa tempo.
Jes, sed tiam la Strigo vizitis lin kaj
petis:
- Tiel frue vi kokerikas, ke apenaŭ oni
vekiĝas, jam denove oni devas enlitiĝi; se tiel vi daŭrigos,
restos vivaj la musoj, kaj ili manĝos vintre la grajnejojn malplenaj!
La Koko ankaŭ pri tio profunde
enpensiĝis, kaj ĉar li rekonis, ke ĉi tio same estas vero, kaj
ekde la sekva tago li kokerikis multe pli malfrue, ol kutime.
Ankaŭ ĉi tio daŭris dum certa
tempo.
Sed nekontentaj, la Tagaj Birdoj kunvokis
kunvenon, kaj sendis delegacion al la Koko.
- Tamen ne konvenas - deklaris per malmolaj
vortoj la oratoro -, ke estante taga birdo vi tenas vin kun la strigoj kaj
vespertoj, kaj nin vi rigardas aero…
La Koko denove enpensiĝis pri la
demando, kaj ankaŭ ĉifoje li rekonis, ke li - kiel taga birdo -
neniel povas sin teni kun la noktaj strigoj; sed fine li rekonis same, ke oni
ne povas gvidi popolojn per fleksiĝemaj individuaj rekonoj, por tio
necesas leĝoj neflekseblaj kaj severaj, kaj ekde tiu tempo li
kliniĝas nek dekstren, nek maldekstren, sed nur tiam li kokerikas, kiam li
sentas ties bezonon!
Kaj ekde tiam malestas ĉiaj plendoj!
Printempa prediko
La naturo festis la Printempon. La vento
orgenis, la koruso de la birdoj foje sonis, foje silentis, kaj la psalmado de
vespoj, abeloj, insektoj reveme zumis.
Subite fariĝis senmova silento.
Sur elstaranta, seka branĉo de grandega
kverko aperis la Cerambiko, kaj komencis prediki. Fininte tiel li resumis:
- Do ni amu unu la alian!… Ni ĉiuj
estas gefratoj, ĉar nin ĉiujn kreis Dio! Ankaŭ la mondon kreis
Li, kaj por ni ĉiuj Li kreis ĝin…
Aŭskultis la predikon la malgranda
Kokcinelo, kiu profunde, tre profunde enpensiĝis pri ĉio aŭdita.
Kaj post longe li ekparolis en si:
- Certe tio estas kaj bela, kaj bona, eble
eĉ vera; sed se ni ĉiuj estas gefratoj, kaj Dio donis la mondon al ni
ĉiuj: kial manĝas nin la majskaraboj?!
Ĉevalo kaj rajdanto
La konkuro finiĝis. La venkintaj
sinjoroj festenis, tintis glasoj, sonis muziko…
La gaja bruo aŭdiĝis ĝis la
stalo.
La inteligentaj Ĉevaloj atentis,
eĉ komprenis la fanfaronajn, fierajn paroladojn de siaj mastroj, en kiuj
ili konkure laŭdis sian elstarecon unu al la aliaj. Male, la kutima kaj
laŭrajta furaĝo - eble pro la granda festeno - malfruis, kaj tiel la
Ĉevaloj havis tempon por iom da babilo.
- Ĉu ne estas strange - diras Stelo, la
unuapremiita vetkurulo al iu maljuna ĉevalo -, ke en la triumffesto de
niaj venkaj, brilaj vetkuroj la sinjoroj trinkas ĉampanon, kaj forgesas
eldoni al ni eĉ la kutiman, ĉiutagan "buŝplenon"?
Ĉu valoris tiel devokonscie, spiroperde kuri?
- Kiu do propre kuris? Ĉu ili aŭ
ni? - ekparolas alia post pli longa silento.
- Ili ja nur sidis sur niaj dorsoj! - diras
fine amare iu tria.
Poste estiĝis silento, profunda
silento…
Kaj kvankam ĉe la sekva vetkurado Stelo
denove venke, multe superinte siajn kunulojn venis al la celo, tamen lia mastro
ne plu troviĝis sur lia dorso!
Kverkoj kaj muskoj
- Venu, malfeliĉa orfeto - ekkompatis
la potenca Kverko la malgrandan Muskon -, instaliĝu en mia ombro. Inter
viaj herbofratoj - kiel mi vidas - vi ne trovas lokon; ili elpuŝas vin el
inter si. Mi vin protektos: sternos sur vin mian ŝirman mantelon.
La malgranda Musko apenaŭ kredis al
siaj oreloj, kaj kostis certan tempon, ke li iel tamen transloĝiĝis.
Jes ja, eĉ inter siaj fratoj, la herboj
li ne havis trankvilon, ili maldeziris lin inter si, kio do estus en la ombro
de tia arbego…
- Ekiru kuraĝe - diris tiam la Fringo
de sur branĉo de arbo vidante lian hezitadon -, en la ombro de veraj
granduloj bonvolemaj etuloj ne bezonas timi.
Kaj kiam li ekloĝis tie, li ankaŭ
spertis tion.
La potenca Kverko klinis sin tende super li,
kaj ŝirmis lin de la turmenta ardo de la atakanta Suno avida, malkiel liaj
fratoj antaŭe.
- Nu jes - li cerbumis duone laŭte kun
la sinakuza konscienco de dankemaj malgranduloj -, sed kiel mi povos rekompenci
ĉi tiun senmerite ricevitan grandan bonfaron, mi estas ja malriĉa,
havas nenion.
- Ne zorgu pro tio, kamarado - ekparolis
denove la Fringo. - La vera amo estas nekredelbe eltrovema; ankaŭ vi
elpensos, kiel rekompenci la grandan bonecon de la Kverko
malsuprenkliniĝanta al vi.
Kaj la Fringeto ree pravis. Ĉar la
malgranda Musko ekde tiam daŭre tenas la grundon super la radikoj de sia
bonfaranto humida: tiel li pagas per bonfaro por bonfaro!
La kritiko
(Epizodo el la junaĝo de onklo Johano)
Kie la disverdiĝanta semitaĵo
limas kun la granda paŝtejo, kaŝiĝas marĉa lageto en la
violkolora ombro de kareksaroj.
En la spegulon de ĉi tiu lageto ofte
engapas Johano, la revema vicpaŝtisto de la tie tintadanta grego; kelkfoje
li tiom forreviĝas, kvazaŭ li elrigardus tra ia fenestro en la
transmondon.
Sur la kampo kovas alaŭdo, kaj sur la
flugiloj de laŭta kantado, kun feliĉa muzikado li leviĝas en la
senfinon de la ĉielbluo; en la lago ranoj enhejmas, kaj envie vidas la
sonantan alaŭdon flugi sunproksimen.
Iun tagon ili alparolas la alaŭdon
silente insektumantan sur la bordo.
- Kamarado, kial vi ne aliĝas al nia
koruso? Vi havas tute tolereblan voĉon!
Konante la kutiman korusmuzikon de la vesperoj
la alaŭdo modeste respondas:
- Mi kutimas kanti nur sola, kaj mi povas
kanti nur en la sunplena alto, leviĝante al la ĉielo…
- Ĉu tiel, vi certe timas postresti en
la konkurso - diras la enviaj ranoj, kiuj ekkonjektis, ke la Alaŭdo ne
volas enmiksiĝi en akvaĉon…
- Ne ja! - diras nun jam kun ioma memkonscio
la Alaŭdo.
- Do ni konkuru! - muĝis la
marĉanoj; ni vidu fine, kiu estas la unua kantisto de la stepoj: vi,
alaŭdoj, aŭ ni, ranoj!
Ili interkonsentis pri Johano kiel
juĝisto.
La postan tagon, kiam sekvante sian
tintadantan ŝafaron kaj kompreneble nenion sciante pri sia ofico Johano
alvenas al la bordo de la lageto, li ekvidas, ke la Alaŭdo kiel sago
flugas al la ĉielo kaj belege trilas.
Johano rigardas lin. La rava kanto penetras
ĝis lia korfundo. Li sternas sin sur sia kloŝpelto, kaj eĉ la
ĉapelon li demetas, kvazaŭ en preĝejo li aŭskultas.
Kaj nun, kvazaŭ laŭ eksigno
ankaŭ la Ranoj subite komencas la sian. Ne aŭdeblas pro ili la
kantado de la Alaŭdo.
Johano nur toleras, atendas certan tempon,
sed fine tediĝas, subite saltleviĝas, blovante pro furiozo, kaj tiel
li ĵetas la hokbastonon inter ilin, ke ĝi disŝutas la polvon.
Kaj la fortunplagitaj Ranoj sintrete
rerifuĝas en sian flakaĉon. Kien ilin nek Johano, nek la kantema
Alaŭdo postsekvas…
- He, onklo Johano, ĉu vi ankoraŭ
havas tiun hokbastonon?!
En Robinarbio
Du enpotaj Palmoj interparolas iun matenon.
- Mi sonĝis, ke ni estis altkreskaj,
havis bongustajn, grandajn fruktojn, kaj la homoj suprenrigardis al ni kun
respekto. Ni staris sub libera aero, kiel la Robinarboj, kaj ne potmezure oni
havigis al ni la teron!
- Ne forgesu, ke ĉi tie oni konsideras
nin fremduloj. Vi ankaŭ ne povas deziri, ke en Robinarbio Palmoj floru.
Kiu scias ĉi tie, kiom vi kapablus frukti, se oni lasus vin vivi, kreski
kaj evolui!…
Ranoj
- Ĉu ne estas ankaŭ ni birdoj -
ekparolas unu el la Ranoj sur la supro de la laŭriveraj salikoj, kien -
teditaj de la enuo surborde - ili suprenrampis por kapti musojn.
- Jes ja, tio ni estas - respondis
unuvoĉe la ceteraj. Jen ni vivas sur arbo, kaj se necesas, ni kapablas
ankaŭ kanti.
Per tio ili ekblekis:
- "Kio tie krakas-krakas-krakas?"
- Breke-kekso-breke-kekso-breke-kekso"…
La tuta ĉirkaŭaĵo eĥis
kakofonie.
Nun hazarda leporo ekkraketigis arbuston.
Pro la bruo ili ĉiuj plonĝis en la
akvon. Tie ili ĝisatendis: kien la akvo fluas, kaj plaŭdante en la
fludirekto ili pli-malpli frue rekrablis sur la bordon.
- Sed ĉu ni ne estas ankaŭ
fiŝoj? - diras je tio alia brekekekso - jen ankaŭ en la akvo ni tenas
nin brave, se ni volas, ni povas ankaŭ naĝi!
- Ja certe, ni estas ankaŭ fiŝoj -
respondas denove ĉiuj, pufigante sin fierkreve.
- Ne ja, vi ne estas birdoj, miaj
brekekeksaj amikoj - ekparolas perdinte sian paciencon Gufo silentanta ĝis
tiam en sia kavo -, eĉ se vi ĉiuj centfoje grimpas sur arbon, kaj
faras tielan bruon kun viaj stultaj kvak-kvakadoj; ja birdoj estas birdoj ne
tial, ke ili vivas sur arbo, sed tial, ke per flugiloj ili venis tien, kaj
flugante ili povas libere plupasi de tie!
- Kaj nek fiŝoj vi ja estas,
naŭzaj kameleonoj, ĉar ankaŭ ĉe fiŝoj ne estas plej
karakterize, ke ili plaŭdas en la akvo, sed ke ili naĝas, kaj same
laŭplaĉe, kuraĝe kaj libere, kaj krome ne laŭ la fluo, kiel
vi, sed plej ofte ĝuste kontraŭ ĝi! Tamen estas vero, ke en la
vivo ne unu rano kvakas birde sur branĉo, dum flugilhavaj kantobirdoj
eĉ veni al vorto ne povas, kaj ne unu el tiuj vivas, kiel fiŝo en
akvo, dum veraj fiŝoj plurfoje estas ĵetataj surborden…
La Frugilegoj
La Frugilegoj, kiam en la terure severa vintro vane
serĉvagadis en la neĝkovrita kamparo, sen trovi eĉ unu
ŝveliĝantan nigran terbulon, ne parolante pri ajna nutraĵo,
mortlacaj fine ĉiuj kolektiĝis en la arbaro.
Sekvis denovaj konsiliĝo, esperado,
denova atendado…
Fininte siajn ĉiutagajn giradojn
ekvidas la Aglo el inter la nuboj la grandan tumultiĝon de la Frugilegoj
sur la tero.
- Pri kio ili povas tiomope konsiliĝi
samtempe? - li pensis en si, kaj ĉar li scivolis, kaj cetere havis nenion
alian por fari, tuj malsuprenflugis inter ilin, por demandi.
- Ho, via reĝa moŝto - kuris al li
renkonte la Ĉeffrugilego -, via moŝto tie supre certe aŭdis
niajn ĉielen kriitajn, teruran malesperiĝon kaj preĝojn, kiujn
ni jam ekde semajnoj vane sendadas al la Altoj, kaj via moŝto nun venis
inter nin kiel savanĝelo de la Ĉielo, por helpi nin per siaj saĝaj
konsiloj. Ja plej ĝustatempe, ĉar la malsato kaj frosto de Dio
eksuperas nin…
Dume la Aglo rimarkis, ke proksime
troviĝas ankaŭ alia tendaro, do li demandis la Ĉeffrugilegon:
- Kaj kiuj estas tiuj? Ĉu ne frugilegoj
ankaŭ ili?
Kaj tiu respondis:
- Ili estas same frugilegoj, via moŝto,
sed kalvinistaj frugilegoj, kiel la plebo nomas ilin, kaj ni estas papistoj.
- Do tiel? - diras tiam la Aglo signife
fortigante sian voĉon -, kaj vi sub ĉi tiu preteksto lamentas, veadas
kaj preĝas en du tendaroj? Kaj vi kredas, ke iu povas doni al vi
saĝan konsilon? Aŭ eĉ: ke viaj vekrioj aŭdiĝas
ĝis la altoj de la Ĉielo?!
La Muso Diplomato
Regis bona vetero. La Kampaj Musoj
tromultiĝis. Sed ankaŭ ĉirkaŭ Petro-Paŭlo estis seke,
la homoj rapide rikoltis, kaj tiel la malfeliĉaj Kampaj Musoj povis
kolekti malmulte. Pliigis la malfeliĉon, ke la septembro, male,
fariĝis tre pluveca, sekve la tiutempe maturiĝantaj herbograjnoj ne
nur elspikiĝis, sed en la pluvo baldaŭ ankaŭ putriĝis.
Tiamaniere la malfeliĉaj Kampaj Musoj
randis en februaro tutcertan malsaton.
- Eble ni devus turni nin al niaj riĉaj
parencoj, la Grenejaj Musoj -, diris iu Juna Muso en la malsatforumo.
- La malriĉan parencon kutimas prohonti
la riĉa, ne helpi - diris iu pli maljuna.
- Tiam ni devas fari militon kontraŭ
ili, kaj forpeli ilin el iliaj grenejoj. Sufiĉe longe ili jam vivas
sinjorece. Venu nun ili sur la malgrasajn kampojn. Kaj ni iel vivtenos nin en
la grenejoj.
- Prave! La justeco postulas tion! -
alfajfis akragorĝa, ardema Juna Muso.
- Por tio ni havos tempon ankaŭ, se ili
ne helpos. Antaŭe ni petu ilin milde - silentigis ilin pli sobra Maljuna
Muso.
Dirire, farite.
Ili sendis deputitojn al la Grenejaj Musoj,
kiel parencoj, por ke ili sendu iom da nutro, sed laŭeble plej
baldaŭ, ĉar alie ili malsatmortos, aŭ Dio scias, kion ili faros…
Bis dat, qui cito dat (Dufoje donas, kiu tuj donas.)
Je tio interkonsiliĝis la Grenejaj
Musoj.
Ĉu pri tio, kiom ili donu? Aŭ kiel
ili povus sendi plej rapide helpon? Male! Kiel oni povus rifuzi al ili!
- Ni mesaĝu, ke ni mem ne havas - diris
juna konsiliano.
- Ni mesaĝu, ke ni ne havas la
feliĉon scii pri la parenceco, kaj en tiel malgrasa mondo ankaŭ ili
ne povas postuli, ke ni disdonadu al fremduloj, kion pene ni akiris.
- Azenoj vi estas! - interrompis ilin la
Plej Maljuna Muso, kiu famis kiel granda diplomato. - Ni ne povas diri, ke
nenion ni havas, ĉar ili scias, ke ni havas. Rifuzi la parencecon egalas
verŝi oleon sur fajron. Oni devas scii, ke la kolero ne estas bona
konsilanto, kaj ke ili opas nombrege, kaj ni relative tre malmultas. Oni devas
mesaĝi, ke ili havu paciencon, ni konsiliĝas pri la afero; ni faros
nian plejbonon laŭeblan. Sed samtempe ni devas sendi ankaŭ spionojn
inter ilin, por elspuri precipe, kiel ili agus, se ili ricevus nenion de ni.
Ĉi tie ni povas nur prudente, diplomatece atingi rezulton.
Tiel do ili agis.
- En la tendaro regas terura malsato, kaj
ili jam mobiliziĝis por distreti nin kaj akapari la grenejojn - anoncis
unusone la revenintaj spionoj. - Oni devas agi, sed tuj.
- Ve al ni - stridis la virinoj kaj infanoj
-, kio estos kun ni?
- Ĉu mi ne diris, ke ni devas trakti
ilin delikate? - ekparolis nun la aĝega diplomato restinta sola sobra. -
Kiel bone, ke ne pli ni kolerigis ilin. La danĝero tamen estas ankaŭ
tiel ne malpli. Tamen oni ne devas malesperiĝi, mi aranĝos la aferon.
Kaj per tio li foriris.
Kaj la Grenejaj Musoj postrigardis lin
ĵetataj inter duboj kaj esperoj.
- Nu, ĉu ĉio en ordo? - ili
alsturmis la Muson Diplomaton, kiam li revenis la trian tagon el sia sekreta
misio. - Ĉu ili ne venos kontraŭ ni? Ĉu ili trankviliĝis?
- Il ne trankviliĝis; tamen ĉio
estas en ordo, ili lasos nin en paco.
- Kion do vi diris al ili, ke ili
silentiĝis?
- Mi diris al ili, ke ĉar ni, Grenejaj
Musoj ne povas helpi ilin per nia malmulta provizo, ni proponas al ili
interŝanĝon el pura fratamo. Ni jam satiĝis de la abundo, ni
volas pentofari. Ni estas dekmil, ili sendu ĉi tien dekmil el si, kiujn
ili volas meti en nian lokon, kaj ni elloĝiĝos en ties kavernojn, kaj
transdonos niajn riĉajn grenejojn.
- Kaj nun kiel vi imagas, ke ili lasos nin
en paco?
- Nun ili komencos pritrakti, kiuj estus
tiuj dekmil, kiujn ili alsendu, kaj ĉar tio ne estas bagatela afero, ili
disputos pri tio ĝis rikolto, kaj tiam ili havos abundon por manĝi,
kaj ĉio restos, kiel antaŭe…
Kaj okazis tiel!
La hirundo kun rompitaj flugiloj
Antaŭ formigro, dum ludema petolado la
Naiva Hirundeto flugis iel kontraŭ telegrafan draton, kaj rompis la
flugilojn. Kaj kiam per siaj rompitaj flugiloj li ree kapablis almenaŭ
lamflugi, liaj kamaradoj jam estis delonge for.
Kun dolorantaj flugiloj, laca li alvenis al
la maro.
- Dio mia - li suspiris kun tremanta koro -
ĉi tie mi ja devas perdiĝi, en ĉi tiu florperdinta regiono! Kaj
streĉinte ĉiujn siajn fortojn li ekvojis super la maro. Kun rompitaj
flugiloj, malsana, sola…
Jam estis ĉirkaŭ vespero, kaj li
tre-tre laciĝis, kiam li atingis Ŝipon. Tiam li ekparolis:
- Kvankam nenion mi povas doni al vi
rekompence de via boneco, Ŝipo, helpu min, senkunulan, lacan Hirundon kun
rompitaj flugiloj.
La Ŝipo akceptis la malsanan birdeton,
kaj nun jam kune ili pluvojaĝis. Tra tagoj…
Foje - iun vesperon - estiĝis timinda
tempesto. Kiel malpezan folieton balancis la maro la ŝtalkoloson sur siaj
ondoj, fine ĵetis ĝin sur rifon, kie ĝi ricevis likon, kaj
ankaŭ surgrundiĝis.
Kiam poste la terura tempesto mildiĝis,
kaj en la lumo de la ekbrulinta Suno videbliĝis la alia bordo el la
malfermiĝanta nebulo, la Hirundo eksvingis siajn malfortajn, tamen jam
ripozintajn flugilojn, kaj daŭrigis sian vojon.
Sur la bordo staris aro da atendantoj por la
Ŝipo.
- Vidu, lamflugila hirundo el la direkto de
la transa bordo! - ekkriis iu, kiam li ekvidis la pene flugantan, lacan
birdeton.
- Ĉi tiu povis veni nur per ŝipo -
diris iu alia.
- Kaj ne forlasus ĝin - diris iu tria
-, se tiu povus porti ĝin ĝis ĉi tie.
La kvara jam asertis kun tuta certeco, ke la
longe atendata Ŝipo devis surgrundiĝi.
Fine la kvara povis konstati el la
alvendirekto de la flugilrompinta Hirundo ankaŭ: kie.
Kaj kiuj iris por serĉi, ankaŭ
trovis tie kaj savis la endanĝeriĝintan bonkoran Ŝipon.
La saĝa Heliko
- Mi povas ankoraŭ akcepti, ke eĉ
en ĉi tiu blinde impetanta mondo oni ne trorapidu avide, do ke oni estu
singarda, prudenta kaj antaŭvidema, sed ke iu pliigu ĉi tiun - ni
diru - prudentan singardemon, eventuale oportunecon ĝis via malrapideco,
la proverbeca helikemo, mia simpla menso neniel povas kapti! - diris moke la
Zizelo ofte petolanta kun la Heliko.
- Kvankam la afero estas tre simpla,
baptano. Ni nur devas klare vidi - eksplikis la Heliko pli oportuneme ol kutime.
- Ke vi, ceteraj estas viglaj, ĉiam rapidantaj, estas kompreneble. Se vi
volas ja vivteni vin, ĉiutage vi devas forrapidi elhejme; ankaŭ kun
viaj ĉasaĵoj vi devas tuj-tuj hejmenkuri aŭ fuĝi. Sed mi
neniam devas foriri elhejme, nek hejmenrapidi, nek fuĝi de miaj malamikoj,
ĉar kie ajn mi troviĝas, ĉie mi estas ankaŭ hejme; diru do:
kien mi devus rapidi?!…
Florlingvo
Ĉe la ligna trogo, kie la novnaskitaj
kokidoj kutimas bekumi, festenis la Muŝo sur restintaj
manĝaĵeroj.
Baldaŭ rimarkas tion la sagaca Pasero
kaj alflugas.
Por la Muŝo estas malagrabla la
danĝera konkurenco, sed li povas fari kontraŭ ĝi nenion alian,
ol toleri.
Sed kiam la maltrankvila Pasero ĉiam
pli flankensaltadis direkte al la bongustaj pecoj, kaj la Muŝo, pro sia
klare konsciata intereso, devis same re kaj re flankeniĝi, li eksplodis
ŝajnigante trankvilon:
- Kamarado, ĉu vi scias, ke la homoj
konsideras la Paseron pro kelkaj ecoj liaj impertinenta?
- Mi scias, kamarado - respondas trankvile
la Pasero -, sed oni ne devas atenti la homojn; ili konsideras ankaŭ la
Muŝon impertinenta, eĉ aroganta!
Leporoj
En la junkeja kaŝejo de seka kanaro
interparolas la maljuna Leporo kun siaj filoj.
- Ni, Leporoj devas esti ĉiam atentaj,
eĉ dormi ni povas nur one-duone, ĉar en ĉiu brueto povas
kaŝiĝi morta danĝero por ni. Tamen ektimi oni ne bezonas. La
plej granda forto de la Leporo kuŝas ĝuste en tio, ke ĉion kaj
ĉiun li timas. Ĉi tiu ĉiam kaj al ĉiu vigle efikanta timo
ŝirmas nian gloran genton de tio, ke ĝi devu ektimi iun kaj iam ajn.
Nun aŭdiĝas unue kelkaj
tintilbatoj, poste baldaŭ puŝbruoj de paŝado en la kanaro.
- Ve, ni kuru, kien ni povas! - ekkrias
terurite la Leporidoj. - Venas malamiko…
- Haltu! - vokas la maljuna Leporo post la
eksaltontoj. - Nu, ja facilus esti leporo, se ni devus zorgi nur pro knalantaj,
krakantaj atakantoj! Ĝuste male, filoj. Ni devas ektimi malplej la
puŝbrue-tintilante proksimiĝantojn. Multe pli danĝeraj estas la
kaŝpafantoj, kiuj staros tie kaj ĉi tie kiel mutaj ŝtonblokoj,
kaj inside mortpafos la sensuspekte preterkrozantan, malfeliĉan Leporon!
Leciono de la Horloĝo
La Horloĝo ĉe la ĝardena alo
de la kastelo, al kiu la laboristoj
orientis sin dum irado-venado, observis, ke la tagdungitoj laboras nur, se la mastro superrigardas
ilin, sed tuj, kiam li deturnas la okulojn, ili nur staradas, babilas kaj fumas
siajn pipojn.
Male, ofte ili okulumas supren al la
horloĝo: ĉu la horo de hejmeniro jam alvenis.
- Gardu vin, sentaŭguloj - decidis en
si la Horloĝo -, mi donos al vi lecionon, alrigardu!
Kaj la sekvantan tagon la dungitoj kun miro
rimarkis, ke la tempo neniel pasas: la horloĝa montrilo apenaŭ
progresas.
Ili pensis eĉ, ke eble ĝi haltis,
sed ajnafoje ili suprenrigardis, ĝi daŭre iris, tiktakis. Tio ja
aŭdiĝis kaj ankaŭ vidiĝis.
Ĝuste tiam preterpasis la Mastro.
- Sinjoro Mastro, la horloĝo
difektiĝis. Ĝi ne funkcias laŭorde; eĉ groŝon ĝi
ne valoras, oni devus vendi ĝin al brokantisto. Jam proksimas vespero, kaj
ĝi eĉ tagmezon ne montras - ili plendis…
Nun ankaŭ la mastro suprenrigardis al
la Horloĝo, sed ne povis tuj orientiĝi pri la situacio.
La ĝeneralan miron interrompis la
Horloĝo, dirante:
- Nenia miraklo okazis ĉi tie, sinjoro
Mastro, kaj ankaŭ difektita mi ne estas, dank’ al Dio. Mi nur scivolis,
kion pensus ĉi tiuj bravaj laboristoj viaj pri tio, se iu plenumus sian
devon al ili samtiel, kiel ili al vi - laborante nur, kiam ili estas sub la
rigardo de la mastro.
Interparolo de Motoroj
- Ĉu vi aŭdis? Iu riproĉis
pri nia bruado, kaj nun la Homo
klopodas mutigi nin per ĉiuj rimedoj, dum li laŭ plaĉo
kaj deziro pelas nin kaj postulas, ke
ni ne diru eĉ plendan vorteton,
nur silente tiru la jugon senkonsidere pri tio, de kiam ni estas pelataj, kaj
ĝis kiam ni kapablos - diras iu maŝino en la remizo.
- Ha, tio estas ja pinto de friponeco!
Eĉ de maŝinoj oni ne rajtas
postuli tioman servutemon - komentas iu alia.
- Kvankam - opinias la tria - Dia leĝo
fiksas: kiu laboras, rajtas ankaŭ elparoli, kion li pensas!
- Nu, la homoj nur daŭrigu siajn
infanecajn ludoj - diras fine la kvara.
El la kanto, plendo de sin libere esprimanta
maŝino estas facile konkludi, kiam
ĝi randas eksplodon, endanĝerigante ankaŭ sian medion! Kiel
antaŭvidos tion la nekontentigebla Homo ĉe maŝino, trudita al
ĝenerala muteco kaj subpremanta en si ĉiujn siajn dolorojn kaj
amarecon?
Rimedoj
(Iom da pedagogio)
- Kiamaniere vi dresas viajn
ĉevalidojn, Andreĉjo - alparolis la maljuna mastro Stefano la
samvilaĝan mastron Andreo ĉe renkontiĝo -, ke ili tuj
fariĝas tiel serĉataj, bonaj ĉevaloj? Kiom ajn mi batas,
draŝas, pelas la miajn, ili emas surhavi - kiam tempo estas - nek la
selon, nek la jungilaron!
- Vidu, onklo Stefano - respondas milde
Andreo - ĉevalidojn nuntempe oni ne plu dresas, sed kiel infanojn edukas.
Plirondiĝis la okuloj de la maljuna
mastro Stefano… Kaj Andreo daŭrigis…
- Oni montras al ili unue la brilantajn
jungilojn. Poste oni surprovas ilin al ĉiuj. Dume oni rakontas, ke ĉi
tiun jungaĵon surhavis iam iu el iliaj grandaj, famaj prauloj. Postlasis
ĝin herede. Estas gloro surhavi ĝin. Kaj kiel bone ĝi sidas sur
ĉiu… Kiam poste ili ĉiam pli multe paŝadas en ĝi, oni tiel
parolas:
- Vi estas belaj kaj fieraj. Kiom pli vi
estus tiaj, se vi montrus ankaŭ viajn forton kaj lerton… Kaj ĉiuj
vidus tion… Kaj tiel plu, onklo Stefano. Kaj preze de la vipoj oni aĉetas
avenon por ili. Jen estas ĉio!
La Suno kaj la Luno
Marŝante sur la sama firmamento la Suno
foje renkontiĝis kun la Luno. Sed ili preteriris unu la alian sen saluti.
- Kial devus saluti mi? - demandis la Luno.
- Kvankam pli malgranda, tamen mi brilas nokte, kiam estas mallume, kaj li nur
dumtage, kiam ankaŭ sen tio estas hele.
Venuso plubabilis tion al Suno.
- Nu, diferenceto tamen ekzistas inter ni -
respondis la Suno modeste -, sed ne tiel granda, ke ni ne rekonu unu la alian.
Ja vere en mallumo lumas la Luno, Kandelo kaj Lampiro, sed dum hela tago - nur
la Suno…
Saĝeco kaj vero
Tio okazis antaŭ longe en Birdolando.
La Gazeton de la Birdoj transprenis la dokta
Sturno, parolanta plurajn lingvojn, kaj havanta la reputacion esti Saĝa
Birdo.
- Mi ĝojas pri tio - diris la
Alaŭdo al la Najtingalo, kiam la konversacio direktiĝis al gazetoj. -
Mi ĉiam aŭdis, ke la Saĝeco kaj Vero estas sangofratoj, kaj tiel
do nun eble ankaŭ nia vico venos publikigi…
- Nu, mi ne dividas tute ĉi tiun
opinion, baptano - respondis la Najtingalo -, ĉar kun saĝeco oni
povas iel redakti gazeton, sed kun vero neniel… Tamen ni povas fari provon, se
vi volas. Ĝuste en la hodiaŭa numero li anoncis konkurson pri odo: ni
provu!
- Bone - diris aprobe la Alaŭdo. - Ni
elektos niajn plej belajn kantojn: tiujn, kiujn ni disaŭdigas ĉe la
alveno de Printempo por la gloro de Dio, kaj ni sendos ilin sub niaj nomoj al
la saĝa kaj verama redaktoro; sed samtempe ni sendos al li ankaŭ ian
improvizaĵon nome de la Garolo kaj la Papago. Ĉu vi komprenas? Kaj se
li juĝas indaj je atento niajn meritplenajn verkojn, tiam pravas vi, kaj
la saĝa redaktoro estas ankaŭ verama, sekve la Saĝeco kaj Vero
estas sangofratoj; kaj se ne, tiam pravos mi, kaj tiukaze eĉ se fratoj,
maksimume nur duonfratoj ili estas…
Kaj farite, kiel dirite.
Ili sendis kelkajn el siaj plej belaj verkoj
sub la propraj nomoj, sed ankaŭ el siaj fuŝaĵoj sub elegantaj
pseŭdonimoj.
En la plej proksima festa numero aperis la
premiitaj verkoj en ornamaj kadroj sur la frontopaĝo de la Gazeto de la
Birdoj, kaj sub ili legeblis kiel aŭtoroj la Najtingalo kaj Alaŭdo -
pseŭdonime…
Landkunveno
I.
Rimarkiĝis al la Leono, ke en la
landkunveno, en kies akrajn diskutojn jam enmiksiĝis ĉiuj granduloj
de la lando, nur la Azeno sola ne alparolis. Eĉ vorteton li ne diris. Nek
aprobis, nek protestis.
Post la kunveno li venigis lin al si, kaj
demandis, kial?
- Via Reĝa Moŝto - klarigis humile
la Azeno -, mi ne povis alie. La diskuto turniĝis pri tiela stultaĵo,
ke se mi pledos por ĝi, prave vi povus konsideri min azeno, kaj se mi
stariĝus kontraŭ ĝi, ili brulstampus min tio. Kaj mi ja kredas,
ke sufiĉas, se ĉiu mem scias tion pri si!
II.
Alifoje, observante denove la Azenon, la
Leono refoje vidas, ke tiu silentas, eĉ vorteton ne diras. Kvankam temis
pri vere serioza afero, kaj ankaŭ la diskuto estis serioza.
- Nun kial vi do ne alparolis? - li demandis
la Azenon.
- Via Reĝa Moŝto, nun la diskuto
okazis hazarde pri serioza demando kaj en serioza formo, do kiel azeno povus
efektive kontribui al ĝi?
La Leono ekmiris.
- Cetere - daŭrigis la Azeno
pliardiĝinte -, mi jam profunde pripensis kaj ankaŭ decidis, kion mi
diru… Sed pro ke neniu min demandis, do mi silentis.
- Vi estas saĝa -, ekkaptis tiam la
Leono entuziasme la dekstran manon de la Azeno, kaj longe, forte ĝin
premadis. - Dio mia, kiom alia estus ĉi tiu mondo, se la azenoj ekparolus
senescepte nur, se iu demandus ilin, aŭ almenaŭ pli frue ili
enpensiĝus, kaj nur poste ili parolus!
III.
Kaj la samon vidis la Leono ankaŭ iun
trian fojon. Nun la temo estis sufiĉe serioza, sed la diskuto tro
flankeniĝis, kaj estus utile, se iu saĝe redirektus ĝin.
- Kaj nun kial vi ne ekparolis, mia
saĝulo? - vokis la Leono al la Azeno -, la prezidanto ja eĉ demandis,
ĉu iu ne volas ankoraŭ alparoli? Kaj nun vere utilus iom da kutima
saĝeco de vi!
- Vi pravas, Via Reĝa Moŝto, nun
vere mi povus paroli, ĉar oni ankaŭ demandis min. Sed ĉu por?
Aŭ kontraŭ? Ĉar kiom ajn saĝe estas iufoje paroli aŭ
por, aŭ kontraŭ io, silenti estas tamen plej prudente!
La duloĝejaj ranoj
Ĉu estis mondpereo aŭ diluvo, jam
neniu memoris, sed estas fakto, ke en la tuta mondo regis malsato, kian neniu
ankoraŭ spertis. Por la ĉiutaga panporcio oni devis taglonge
vicostari, sed sian imposton ĉiu pagis mem al sia ekzekuciisto, al neniu
alia en la mondo.
Regis do silento kampare-arbare, ĉiele-tere!
Emis kanti nek la Najtingalo, nek la Alaŭdo; nek ajna brava grilo.
Nur la kva-kvak-ado de ranoj
aŭdiĝis.
Sed de ĝi plenplenis la kamparo!
- Kiel bonan naturon havas la Rano - diradis
la Birdoj, Insektoj-Skaraboj, kaj ankaŭ la Fiŝoj-Serpentoj -, kiel
ĝenerala kaj ĉiuntuŝa estas la mizero, tamen la Rano kantas,
kvazaŭ li ne havus eĉ ombron da zorgo!
Kompreneble neniu konjektis, ke la Rano
ŝajnigis sin fiŝo, kiam oni disdonadis la panon de la akvanoj, kaj
birdo, kiam tiun de la birdoj.
Kaj tiel same: kiam la ekzekuciisto de la
birdoj anoncis sin, li tuj plonĝis en akvon, li ja estas fiŝo, kaj
kiam la ekzekuciisto de la akvanoj aperis, tuj li grimpis sur arbon, eĉ
kantis, li ja estas birdo!
La ursogeneracio
- Diru al mi, Via Reĝa Moŝto,
ĉu ĉi tiuj ursoj viaj estas fakte tiel nemalhaveblaj, ĉu vere
tiom neanstataŭigeblaj, ke vi jam eĉ jardekon pluservigas ilin post
la regula deĵortempo? - diras la Juna Tigro al la Leono. - La laŭvica
generacio ja jam malkontentas kaj stamfas pro senpacienco… Vi vidos, iam io
eksplodos…
- Ĉu nemalhaveblaj? Eĉ por minuto
ne! - replikas la Leono -, ilia laboro ja eĉ groŝon ne valoras jam
ekde du jardekoj, sed ĉu iu kapablas tiel leki la manojn, kiel ĉi
tiuj?
Arbaroj
En la putre troaĝa arbaro, kiun eĉ
la birdoj forlasis, loĝis nur ties maljunega animo: la Envio, kiun vundis
la pompa disverdiĝo de la Transrivereta Arbaro, la gaja trilado de ties
birdoj.
Li do decidis, pereigi lin.
Li sciis, ke la envio sola estas senpova,
sed li konis ankaŭ la du eternajn malamikojn de la arbaroj: la Fajreron
kaj la Venton.
Kun ĉi tiuj do li komplotis
kontraŭ sia senkulpa frato.
Unue li provis ĉe la Vento.
- Kiel granda sukceso estus por vi - li
diris al li - forviŝi, distreti en polvon tiel potencan, vivofortan
altarbaron! Mi malligas viajn ĉenojn, Vento, forbalau la arbaron!…
- Li starigis potencajn gardistojn - provis
rifuzi la Vento -, kiuj unuparte pretas spiti eĉ tempeston, aliparte per
siaj alarmsignaloj transdonataj de folio al folio ili ĝustatempe informas
la endormiĝintan Arbaron pri la proksimiĝanta danĝero… Mi ne tro
esperas pri la sukceso…
Tiam li turnis sin al la Fajrero.
- Fajrero! Iru, bruligu la arbaron. Imagu,
vi fariĝos flamo, se foje la arbaro ekbrulos!…
- Neeble pro la rivereto; cetere super vivaj
arboj mi ne havas potencon, kaj en juna arbaro kutime ne troviĝas
putrintaj arboj.
- Mi transportos vin super la akvo; kaj da
putrintaj arboj devas troviĝi en ĉiu arbaro…
Li ekhavis diablan ideon.
En la vualeca nokto li ŝteliris trans
la rivereton, kaj traesploris la Junan Arbaron de arbo al arbo.
Li trairis unufoje, dekfoje (maliculo neniam
laciĝas), trairis centfoje.
Fine-pene en densa veprejo li trovis
kuŝanta surtere la unusolan putrintan arbon de la juna arbaro.
Li reiris, kaj tuj kuris al la Fajrero.
- Mi trovis la putrintan arbon, Fajrero,
bruligu la arbaron!
- Se vi postsendos ankaŭ la Venton, por
ke li vivtenu kaj disvastigu la vekitan flamon per siaj potencaj pulmoj -
respondis la Fajrero.
Ili interkonsentis.
La Fajrero iris al la arbo, la Envio kuris
por la Vento.
Kaj post kelkaj minutoj, simile al
rajdtaĉmentoj galopantaj tra pacaj, florantaj kampoj, la Vento ĵetis
sin kun terura impeto kontraŭ la nenion suspektantan Junan Arbaron.
Siaflanke la Fajrero metis fajron ĉe la
putrinta arbo, kiu jam kaptis flamon.
Sed ankaŭ la surprizita Arbaro ne
senfaradis, kaj rekonsciiĝinte el sia unua ektimo, kun neŝanceligebla
kredo kaj fido je Dio kaj je la nepra venko de la Vero entreprenis, eĉ
venke gvidis la batalon, kaj la Fajrero ne povis rampi sur vivantan arbon. Tiel
do malgraŭ la terura atako nur tiu unusola putrinto de la arbaro ekflamis
kaj forbrulis.
Sed la liberigitaj kaj nebrideblaj, furiozaj
Ventoj ankaŭ revene impetis, kaj levante la subbrulantajn ardaĵojn de
la brulinta arbo kiel flokojn ŝutis ilin sur la putrintan Maljunan
Arbaron, kiu dum minutoj disflamiĝis, kaj krake-knare disbrulis je
cindroj.
Unuece
- Pardonu al ni, Reĝa Moŝto -
diras la Pantero al la Leono, kiam tiu, promenante en la societo de la Tigro
kaj Leopardo, renkontiĝas kun la reĝo -, sed ni devas demandi vin pri
la kaŭzo de tio, ke nuntempe vi konsistigas vian kortegon el nuraj simioj,
pli frue tio ja neniam estis tiel!…
- Vi pravas - respondis la Leono -, pli frue
vere ne la simioj, sed vi estis miaj korteganoj. Sed veras ankaŭ - nur
rememoru bone -, ke kiomope vi estis, tiommaniere vi pensis, kaj ankaŭ kun
mi vi daŭre disputis; kaj la popolo neniel sciis, kiun postsekvi. Kaj nun,
mi nur montras al la Ĉefsimio, kion mi volas, kaj li postfaras, kaj post
li la ceteraj, kaj ĉio iras glate, kiel oleite!
Porkoj en aŭdienco
- Nia Reĝa Moŝto - plendas la
delegitoj de la Porkoj al la nobla reĝo de la bestoj, la Leono -, ni havas
nek normalan paŝtejon, kiu apertenus sole al ni, nek normalan stalon, kie
ni povus loĝi kune kun nia tuta gento; sed ni devas vegeti en mizeraj
porkejoj kunflikitaj de la homoj, kvankam la Ŝafoj ion tian jam de
jarcentoj havas.
Kaj la Leono respondis:
- Vi pravas, samlandanoj; sed vi rimarkas
nur, ke la Ŝafoj havas normalan paŝtejon kaj agrable varman stalon?…
Kaj ne tion, ke ili pace kunestas ĉe la manĝujo kaj ne puŝmordas
unu la alian; ke ili havas tintilon, kies sonon ili postsekvas tra obstakloj
kaj baroj; ke ĉiujare ili prenas kompletan banon ĉe la
bestnaĝejo, kaj al ili povas esti ajne varme, neniam ili porke
enruliĝas en ĉiun apudvojan flakaĉon?! Tiel do, miaj
samlandanoj, vi nur remarŝu hejmen en paco, kaj se vi ĉion ĉi
rimarkos, tiam venu al mi, kaj ne pli frue!
Vojo malpermesita
Al Sokrato, la saĝulo foje urĝis.
Dumvoje li ĝuste alvenis al vojdisiĝo, kie ĉe la pli mallonga
vojo staris tabulo: Vojo malpermesita!
La saĝulo cerbumis por momento, kaj
poste - ĉar al li urĝis, kaj sur ĉi tiu vojo iu ĝuste iris
antaŭ li -, malgraŭ ĉia malpermeso li trankvile ekiris sur
ĝi.
Sed apenaŭ li faras kelkajn
paŝojn, la ulo, kiu antaŭ nelonge ankoraŭ iris antaŭ li,
returnis sin kontraŭ li.
- Ĉi tiu vojo estas malpermesita! Estas
ja skribite. Ĉi tie neniu rajtas iri.
- Prave - respondis la saĝulo -, tion
mi komprenas, sed se tiel, kial vi iras sur ĝi, se neniu rajtas tion?
- Mi rajtas. Ja mi malpermesis tion.
- Oho, amiko! Tiam io misas ĉi tie.
Ĉar kion ni permesas al ni, tion laŭjuste ni ne rajtas malpermesi al
aliaj. Eĉ, ni mem povas malplej malobei nian malpermeson, ĉar nur
tiam ĝi havos veran forton!
La titolo
Kiam siatempe la mondtempestoj disŝutis
la azenarojn, kaj la azenoj venis unuope fronten de ŝafaroj, ili
kaŭzis al ĉi tiuj grandajn zorgojn.
- Kiel ni vin alparolu? Kiel ni vin honoru?
Kiel ni vin titolu?
Iuj volis nomi ilin prezidanto, pluraj
direktoro; troviĝis, kiuj inklinis al "ĉefo".
Kiam la Azeno aŭdis tion, li iris inter
ilin.
- Neniam cerbumu pri tiaj sensencaĵoj -
li diris -, nomu min ankaŭ plue nur Azeno. Kredu ja al mi: se iu estas
vestita en ajne eminentula vesto, dekorita per plej gravaj distingoj, aŭ
honorata per ajne granda respekto kaj titolo, se ĝis tiam li estis,
ankaŭ poste li restos nur azeno.
Mondkonferenco sur la arbarrando
Devizo: Orgojlulo, pri kio vi fieraĉas?
Dimanĉe posttagmeze la Sovaĝaj
Bestoj babilis ĉe pipfumado. La temo direktiĝis al la Homo, kun kiu
ili staras en batalo por vivo aŭ morto.
- Ankaŭ la Homoj estas bestoj! Kaj sole
per siaj parolo kaj vesto ili iom diferencas de ni; kvankam samtiom tigroj,
vulpoj, lupoj kaj hienoj ili estas, kiel ni - deklaris dum la babilado la
Vulpo, kiu bone konis la homojn.
- Ili ja faras la samon - li asertis -, kiel
ni vulpoj, lupoj, tigroj kaj hienoj… Aŭ ne? Ĉu do ili ne same devoras
siajn stultajn azenojn, simplanimajn ŝafojn kaj senpovajn kortobirdojn kaj
brutojn, kiel ni? Ĉu ili ne same disŝiras kaj tramordas unu la alian,
se iu hazarde venas kontraŭvoje al alia, kiel ni? Jes ja! Nur en alia
formo, tiel nomata civilizita formo. Do diferencas nur la formo, samas la
esenco!
Je tio la bestoj konsterniĝis. Kaj nur
post longe ekparolis la Hieno dirante:
- Se tiel, se gravas nur tio, mi proponas,
ankaŭ ni civiliziĝu. Mi emas al tio… Ni unuiĝu: estu mondpaco!
- Oho - ekfrapis tiam la Leono neatendite la
tablon -, mi mem diras nur, estas pli honeste kaj bele, ke se naskitaj vulpo,
tigro, leono kaj hieno, ni estas kaj restas tio antaŭ la tuta mondo. Kaj
la fiaĵon, ke niaj en vestoj kaŝitaj, degenerintaj rasfratoj, la
Homoj kiel civilizitaj kulturestaĵoj deklaras kaj kredas sin stari super
ni, ni nur translasu al ili. Tiel, fojfoje kaptante iujn el ili ni almenaŭ
povas venĝi nin pro iliaj insidaj fiagoj, faritaj en ĉi tiu mondo.
Ĉar alie ni devus kuiri kun ili la saman kaĉon, eĉ - nur diri
jam terure - eble ankaŭ sidiĝi al la sama tablo!
La azenigita Azeno
La Azeno aŭdis, ke oni laŭdas la
Ĉevalon, kiel eminenta besto li estas; samon pri azenoj li neniam
aŭdis.
Enviante tian gloron de la Ĉevalo li
daŭre rompis la kapon, kiel li povus mem fariĝi ĉevalo.
Iel-tiel tio venis en la orelojn de la
Vulpo.
- Nu, se vi bezonas nur tion, stulta azeno,
mi faros vin ĉevalo, ne zorgu! - diris en si la Vulpo.
Kaj sekvatage frumatene li ĉasiris
proksime al la Rano-lago, ĉirkaŭ kiu paŝtiĝis la
ŝafaro, por ĝustatempe ĉeesti…
- Kion vi tiom esploras en tiu flakaĉo
- ektremigis la Vulpo el iu proksima arbusto la Azenon revgapantan al la
surfaco de la Rano-lago -, estante tiel saĝa besto ĉu vi malaltigis
vin fari la malnoblan profesion de cikonioj, por ĉasgvati al ranoj?
Aŭ vi plezuriĝas pri vi mem? Nu, ja troviĝas io por
plezuriĝi - sed ties finon li prefere nur pensis - en la vizaĝo de
stulta azeno…
- Dio min gardu, ke mi malaltigu min al la
malnobla cikonia okupo - senkulpigis sin la Grandorelulo -, mi estas pli
saĝa, por fari tion. Sed aŭdu, kamarado, se la sorto tiel hazarde
renkontigis nin, vi povus doni al mi amikan konsilon en tre, treege delikata
afero, finfine ankaŭ vi ja ne estas azeno.
- Ni alvenis la celon! - palpebrumis
ĝojante en si la Vulpo, kaj diris laŭte:
- Kial ne… Tiom ni ja ŝuldas unu al la
alia, ni malnovaj, bonaj kamaradoj… Diru nur kuraĝe. Kion mi kapablos,
ĉiam volonte mi faros…
- Sciu do, kamarado - komencas konfideme,
preskaŭ flustre la Azeno, post kiam li singarde
ĉirkaŭrigardegis, por ke neniu alia aŭdu liajn vortojn -, al mi
tre, tre multe plaĉas la Ĉevaloj, kaj por diri sincere, ankaŭ mi
mem volus fariĝi Ĉevalo. Finfine pro tio, ke miaj prauloj prenis
krucon sur sian ŝultron kaj grandajn ventumilojn sur la kapon, mi kaj
ĉiuj miaj idoj ne devus resti azenoj ĝis mondfiniĝo?
- Nu, se vi bezonas nur tion - respondas
post ioma enpensiĝo, sed ŝajnigante des pli grandan bonvolemon la
maljuna Ruzulo -, tio finfine ne estas tiel malfacila afero, kia ĝi
ŝajnas unuavide. Eĉ, post pli funda konsiderado, fakte tre simpla.
- Tio estas? - urĝas la Azeno. - Kion?
Kiel?
- Kion, kiel? La krucon vi farbos griza, el
la oreloj iom vi detondos, kaj pretas la ponio! - elbuŝigis facile la
delonge pretan konsilon la Vulpo kun triumfo.
En la unua momento la Azeno videble
frapiĝis pro miro, poste frapinte al si la frunton li diris kun
superŝvelanta ĝojo:
- Ĉu tiel? Kaj mi mem ne eltrovis tion!
Vidiĝas, ke mi ankoraŭ estas azeno! - kaj apenaŭ li atendis la
vesperon, por povi hejmeniri kun la ŝafaro.
Kaj hejme tuj li transfarbis sin.
La orelojn, li pensis,li povos tondi
ankaŭ sekvatage - post dorma trankvilo venas ja bona konsilo.
Malgraŭ tio vespere en la stalo li jam
stariĝis en la vicon de la ĉevaloj: eble oni ankaŭ tiel akceptos
lin ĉevalo, tiuj oreloj ja eble ne tiom gravas…
Tamen la stalknabo estis de alia opinio,
ĉar apenaŭ li paŝis en la stalon, li jam alkriis lin:
- Ej-nu, hundnaskita grandorelulo, ĉu
vi do ne scias vian lokon? - kaj li tuj rekondukis lin inter la azenojn, sur
lian malnovan lokon.
Sed la Azeno ankaŭ pri tio
kaŝĝojis dirante:
- Dank’ al Dio, li kritikas nur miajn
orelegojn…bonege! Morgaŭ li nenion plu havos por riproĉi!…
Sekvatage do li kurtigis ankaŭ siajn
orelojn, kaj tiuvespere li jam staris, en plena konscio de sia laŭrajteco,
kiel vera, preta ĉevalo en la vico de ponioj apud la manĝujo;
eĉ, nun li jam gaje krakmanĝis kune kun ili la bongustan avenon.
Sed tiu senutila stalknabo denove
vortpinĉis lin.
- Nu vidu ĉi tiun azenon idiotan,
ĉu ne ĉiupreze li puŝas sin al la aveno?! - li alkriis lin, kaj
dum li pelis lin sialoken, donis tiel grandan baton sur lin per la proksime
staranta ŝovelilo, ke ĝi knalegis…
Je tio eĉ la azenigita "ĉevalo"
mishumoriĝis. Kompreneble, li ja pensis pri ĉio en la mondo, nur pri
tio vere neniam, ke krom azeno li povus esti ankaŭ idioto.
Por kelkaj tagoj li eĉ malsaniĝis
pro tio, kaj ne elvenis el la stalo. Tiel do la scivolema Vulpo povis demandi
lin nur post pluraj tagoj en sia kutima ironia maniero:
- Nu, kamarado, ankoraŭ nur ĉi
tie? Ĉu ne antaŭ la kaleŝo?
- Ne ja! - sonis la respondo donita kun
levita, fiera kapo.
- Kio do ankoraŭ mankis? - demandis plu
la Vulpo.
- Mi ne estis sufiĉe stulta! -
elbuŝigis rezolute la Azeno, kiu ŝajne tamen lernis ion el la propra
malfeliĉo.
Jam eĉ la pajleroj
Du Pajlostakoj staras unu apud la alia sur
draŝejo. Sed por nenio en la mondo ili alparolas unu la alian. Unu estas
tritika, la alia hordea stako.
- Pro kiu diablo vi ne repaciĝos, pajlo
ja estas pajlo! Ĉi tie vi vivas unu apud la alia, neniu cetera estas kun
vi; krome ĉi tiu tera vivo estas tiel mallonga, domaĝe estas
malŝpari eĉ unu minuton ĝian - diras al ili ambaŭ kun bonvolemo
kaj konvinkiĝo la Fojnostako.
- Ĉu devus komenci mi? - susuris la
Tritika Pajlostako -, kiu, eĉ se mi fariĝos substernaĵo, iam mi
kreskigis tritikon?!
- Nu ne, ĉu eble komencu mi -
remuĝis la Hordea Stako -, kiu -
kvankam mi produktis nur hordeon - sed mem mi estas furaĝo?!
La proceso
Ie la Ĉevalo deklaris pretere pri la
Azeno, ke li estas "grandorela".
Kiam ekaŭdis tion nia amiko Azeno, li
eksplodis en indignon:
- Ĉu ĝuste li parolas tiel, tiu
grandkapa?!
Kaj tio venis en la orelon de la
Ĉevalo.
Poste ambaŭ, kiel kutime en tiaj kazoj,
iniciatis proceson unu kontraŭ la alia pro misfamigo.
- Ĉu estas vero - turnis sin la
ĝuste juĝiste funkcianta Vulpo al la Ĉevalo -, ke vi asertis pri
la Azeno, ke li estas grandorela?
- Estas vero - konfesis tiu honeste.
- Ĉu estas vero - li nun demandas la Azenon,
ke vi asertis pri la Ĉevalo, ke li estas grandkapa?
- Estas vero - respondis sincere ankaŭ
ĉi tiu.
- Nu bone. Kaj nun ni vidu, ĉu ĉiu
diris veron? (Li observas la orelojn de la Azeno. - Fakte, sufiĉe
grandaj!) La Ĉevalo asertis veron. (Kaj nun li taksas la kapmezuron de la
Ĉevalo. - Sufiĉe granda ankaŭ ĉi tiu!) La Azeno same diris
veron.
Poste turninte sin al la aŭdantaro kun
rigida, serioza mieno li eldiris la juĝon:
- Ĉar vi ambaŭ pravis, kaj por la
verdiro hodiaŭ jam ŝuldiĝas premio, ne puno, per la jena deklaro
mi absolvas vin ambaŭ. Vi povas foriri!
- Jes ja - mordemis la Azeno -, sed li
komprenis "grandorela" verŝajne tiel, ke mi estas stulta…
- Jes ja - rapidis rebati ankaŭ la
Ĉevalo -, sed li certe tiel interpretis "grandkapa", ke mi estas
azeno.
- Ankaŭ tiam vi povas foriri. Ĉar
kiu la pur-nuran veron intence miskomprenas, nur por povi ofendiĝi pro
ĝi: tiu estas vere kaj stulta, kaj azeno!
La trudherbo
Sur la fosaĵrando laŭ la tritikaj
kampoj sunbaniĝas Papavetoj. Estas agrabla al ili la junia sunbrilo: ili
babilas.
Iu diras:
- Nu, troviĝas tamen feliĉaj
teranoj ankaŭ nun. Jen ekzemple la Ciriso. Rigardu: estante kampa floro
kie li dispompiĝas! Sur kulturita, morbida tero: kie la Tritiko!
- Ne enviu la malfeliĉan Cirison -
alparolis iu Dua Papaveto la Unuan -, ja kiel ajn la kampaj floroj venas sur
kulturitan teron, ili estas tie plejparte nur trudherboj. Kaj mi estu prefere
floro sur magra fosaĵrando, ol trudherbo sur grasa tritika kampo.
Grandeco
Vidante, kiel multe la homoj vizitas,
serĉas, admiras la iom pli grandajn montojn, la Juna Monto elpensis ion
grandan kaj kuraĝan, kaj de vespero al mateno li leviĝis en kapturnan
altecon; multe pli super siajn apudajn kunulojn. - Ke la homoj havu ion por
admiri, algapi! - li pensis.
En la terura alto tuj surprizis lin
neĝo kaj glacio, kaj liaj floroj, arboj, arbustoj, birdoj peresis
ĉiuj, kaj ankaŭ liaj ŝatataj kamaradoj malnovaj vidiĝis
nenie.
Per malgajaj okuloj la Juna Monto rigardis
nun ĉirkaŭ si! Tra la nana mondo, kies ĉiuj ĝojoj - nun
tiel ŝajnis al li - estas la sunbrilo, floroj, herboj, arboj, birdoj… Sed
kun eĉ pli granda malgajo li vidis, ke en la tuta mondo li havas nur
unu-du kunulojn, se entute troviĝas tiaj, kaj krome en senfina
malproksimo, kien ne atingas amika mano, ne aŭdiĝas frata vorto.
Tiam li eksuspiris, kaj diris al siaj
malnovaj, karaj kunuloj sterniĝantaj skabele ĉe liaj piedoj:
- Fratoj, restu unu apud la alia en
ĝojo kaj ploro, kaj kontentiĝu per la grandeco, kiun Dio donis al vi,
ĝojante pri sunbrilo, floroj, arboj, birdoj. Peza, malfacila sorto estas
la grandeco: senkunuleco, severeco kaj soleco apudas ĝin!
Reĝinoj
En iu pompa tago somera, festante la tagon
de floroj marŝis la kampaj floroj antaŭ sian reĝinon, la
Papaveton, por omaĝi al ŝi.
- Ni neniel komprenas - diris pluraj al
ŝi -, ke estante reĝino vi estas tiel simpla. Kiom eta estas la
ĝardeno kompare kun la senfina regno de via kampo, tamen kiom fiera kaj
eleganta estas ties reĝino, la Rozo. Kaj kiel alte tenas la nazon eĉ
la mizeraj Sunfloroj elokulumantaj super la barilo!
- Malsaĝaj vi estas! - respondis la
Papaveto. - Kaj ellernu tuj: ju pli vere eminenta iu estas, des malpli li
bezonas montri tion aperte per pavumanta fiero. Kaj kio koncernas la
eminentecon, nu, la nobla simpleco mem estas la plej granda eminenteco.
Avensaketo
- Estas ja vero, ke de tempo al tempo oni
plenigas ĝin, sed poste, kiam ĝi malpleniĝis, oni lasas
ankaŭ plue sur nia kolo ĉi tiun damnitan avensaketon! - murmuris en
si Iu Fiakroĉevalo en la stalfako. - Kvazaŭ por tiu mizera aveno malmulta,
porciumita la homo vendus ankaŭ la liberecon de la parolo…
- Tamen estas ja tiel, vi povas iel ajn
murmuri, kamarado - diras Iu Alia tra la saketo. - La fiakroĉevaloj havas
nur tie kaj tiam vorton, kie kaj kiam iliaj mastroj malpendigas la saketon de
ili; aliloke kaj alitempe al ili sortas teni la langon! Sed estas ja tiel en
ordo. Ĉar kiu akceptas la avensaketon tiam, kiam ĝi estas plena, tiu
ja silentu, kaj surhavu ĝin ankaŭ, kiam ĝi malpleniĝis!
Vermoj
Inter la amasego da hazardoj foje okazis ankaŭ,
ke la Vermo falinta el la fromaĝo venis apud alian Vermon, kiu samsorte
devenis el kreno. Komence ili ne rimarkis unu la alian, kaj meditante pri sia
mizera sorto ĉiu lamentis en si mem.
Sed dum ilia tordiĝado ili fine trafis
unu la alian.
Tiam rektigante sin fierkreve ili ekparolis:
- Mi estas From de Aaĝo el Ssuppra kaj
Malssuppra Disodorujo kaj Aromujo - prezentis sin unu.
- Kreeno de Kreenvilaĵo el Et- kaj
Egĝardena Nazotorda Langotiklujo - respondis la alia.
Kaj poste ambaŭ ĵetis profunde
malestiman rigardon unu al la alia, respektive ili alte preterrigardis unu
super la alia.
Disfalantaj rokoj
- Kial vi frakasiĝas, detruiĝas,
Roko? - demandas la proksime starantaj montetoj la potencan Rokomonton,
disĵetantan plurkvintalajn blokojn ĉirkaŭ si. - Kaj kio vi
fariĝos, se tiel vi disŝutos vin? Ĉu afero prudenta?
- Mi volas forpasi kun ĉi tiu mondo!
Nenio bona havas ĉi tie sencon! - respondis tiu.
- Sed kio do vin afliktas, ja tuta mondo
admiras vian grandecon de pluraj jarmiloj. Kaj per viaj defalantaj pecoj vi
mortbatas la homojn, kiuj suprenrampante al vi vizitas vin, por admiri vin.
- Kiuj volas min admiri, tiujn ne atingas
miaj forĵetitaj ŝtonoj; ili frakasas nur tiujn, kiuj en sia
tromemfido volas rampi sur mian kapon, se eblus, anstataŭ edifiĝi el inda
distanco pri miaj dimensioj.
In magnis et voluisse…
(En grandaj aferoj sufiĉas
ankaŭ voli.)
- Kion vi atingis per tio, ke dum via vivo
tiel multe vi laboris - mokas la Troaĝa Zizelo la Maljunan Talpon. - Kiom
ajn vi ja klopodis, viaj verkoj fariĝis nur talpejoj.
- Estas pura vero - respondas modeste, sed
samtempe decideme la Talpo -, ke miaj verkoj fariĝis nur talpmontetoj, sed
konsolas min, ke mi intencis fari ilin montoj, kaj celis ĉiam kaj
ĉiam monton!
Hungaroj
- Kiel fartas la filoj de Árpád? - demandis
la Sinjoro Petron, post kiam Li aŭskultis lian raporton en la tago de la
Eŭkaristio. - Kiel estas, ke neniam vi raportas pri ili?
- Bedaŭrinde, Sinjoro, ili ankaŭ
nun tiel estas, kiel ili estis. Kiomope, tiomdirekte! Kaj vane mi sendas al ili
ĉu Sunon, ĉu Fulmojn, ili neniam ellernas ami, kunteni sin, kunigi la
fortojn! - diris Petro malgaje.
- Ne malesperu, maljunulo - konsolas milde
sian reprezentanton la Sinjoro -, prokrastita ne estas perdita. Ili iam
reboniĝos. Paciencon.
- Ho, Sinjoro, mi ja ne malesperus, eĉ
mi estus la plej feliĉa en la tuta mondo, se mi foje vidus inter ili nur
du brakumi sin sincere, honeste, kunteni sin en frata amo.
- Cetere rigardu ilin Vi mem - daŭrigas
Petro, dum li flankentiris per unu mano la kurtenon de la ĉielo.
- Ej nu, kiel vi povas tiel paroli, filo
Petro - ekparolis nun la Sinjoro kun milda riproĉo -, jen vidu, tie sur la
draŝejo, kiel interbrakumas, interkisas du najbaroj! Nu, mi ja diris,
paciencon!…
Laŭte ekbatis la koro de Petro, kaj pro
la feliĉo eĉ liaj larmoj ekfluis. Subite li ne vidis klare, kiam li
alrigardis.
Kaj nur poste li eksciis, ke kvankam ili
fakte interkroĉiĝis, sed nek brakumis, nek kisis unu la alian,
ĝuste male: ili palpserĉis la renojn de la alia, kaj tiris la harojn
de la alia, pro ke la vento transblovis flokon de la draŝejo de unu al tiu
de la alia, kaj sian juston - kiel decas - neniu cedis!
Por Bovo nur amatoro
- Fratoj - diras la Juna Trifoliujo al siaj
kamaradoj sur la kampo -, ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj nuntempe
ĉiam serĉas nur la kvarfoliajn trifoliojn, kaj la trifoliaj jam
neniun interesas? Ĉu vi ne pensus, ke pro tio ni devus transiri al la
kultivado de nur kvarfoliaj?
- Neniel! - malmilde interrompas la demandon
la Maljuna Trifoliujo. - Ĉar kiel mi konas la homojn, se ni produktos al
ili kvarfoliajn, ili tuj serĉos trifoliajn; ilin interesas ja ne la
trifolioj, sed nur la malofteco. En la temo
trifolioj kompetentas cetere nur la Bovo sperta pri la scienco de la
nacia ekonomio, kaj ne la Homo, kiu por homo povas esti eĉ scienculo, sed
por bovo maksimume nur amatoro!
Mirknabo
- Patrino, via filo estas mirknabo - krias
entuziasme la Malgranda Trifolio al sia patrino, kiam li konsciiĝas, ke
anstataŭ la kutimaj tri li havas kvar foliojn. - Ho, kia feliĉo! La
Homoj min serĉos, kaj kiam ili trovos min, ili jubilos en sia ĝojo:
"Kvarfolia Trifolio!" Sed kial vi ne respondas, patrino, ĉu vi
do ne ĝojas, ke via filo estas mirknabo.
- Malfeliĉa Ido mia - erupcias dolore
la vorto el la Trifolia Patrino -, kiel mi povus ĝoji pri tio, la
mirknaboj de la Kvarfoliaj Trifolioj taŭgas ja nur por tio, ke ili estu
antaŭtempe deŝirataj de la brusto de siaj patrinoj, kaj fariĝu
la forĝistoj de la fortuno de aliuloj!
Scio kaj kredo
La riĉeco de la Pigo disfamiĝis
tra la arbaro. Kiom da oro, diamantoj, trezoroj li havas… Preskaŭ
superrandas lian neston! La Pigo ankaŭ fieris pri tio. La samvilaĝaj
Paseroj ĉapelumis al la riĉa Pigo kun granda riverenco.
Foje la Strigo kaj lia edzino vizitis la
riĉajn Gepigojn. La mastro rapidis montri siajn trezorojn al siaj gastoj,
kiuj longe kaj dece plezuriĝis pri ili.
Dum hejmeniro tiel parolis la Strigino al
sia edzo:
- Aŭdu, al mi ŝajnas, kvazaŭ
tiuj diamantoj estus nur koloraj vitroj, kaj la oraĵoj nur iaj-tiaj
kupraĵoj verdrigaj…
- Jes ja, kompreneble - respondis la Strigo.
- Sed vi ja supermezure entuziasmis pri ili!
- Nu ja, sed kiel mi povus diri al li, ke li
konservas fatrasojn en sia nesto? Kiu povus kredigi tion al li?… Kaj por kio
servus senigi iun je lia feliĉa kredo, kiam anstataŭe ni povus doni
al li nur la mizeran kaj sekan realon de la scio?!…
La skribo
- Kiel belegajn literojn kaj kiel multe mi
skribis, poste jen, kiam mi foruziĝis, tamen oni ĵetis min al rubo -
plendas la forĵetita Plumo. - Ĉu valoris skribi al ĉi tiu
sendanka epoko eĉ nur unusola literon?
- Ĉe la skribado gravas ne la literoj,
filo, sed la papero; do ne miru, ke oni forĵetis vin… Rigardu la malnovajn
Skribaĵojn. Kiun oni skribis sur paperaĉo, ĝi estu io ajn,
senspure ĝi malaperis, neniu aprezas ĝin, sed tiuj sur pli bonaj
paperoj konserviĝis, kaj kio ajn estas skribita sur ĉi tiuj, ili
multe valoras ankaŭ nun - diris iu samloke paliĝanta, aĉa
Ministropapero. - Sed vi tute pravas pri tio, ke por ĉi tiu epoko, kiu
min, Ministropaperon tiel mistraktas, ne valoras labori!
Kaj kun brustoj ŝvelantaj de
memgraveco, kun ofendita fiereco ili ambaŭ atendis esti deklaritaj
martiroj de la scienco…
- Se plendas eĉ vi, kiuj finfine estis
nur miaj nuraj iloj, kaj eĉ hodiaŭ vi iel-tiel ŝvebas sur la
surfaco, kion diru mi, la "senmorta"? - muĝis el sub la
miltavola polvo-rubo kaj balaaĵo de la forgeso, ie de tre profunde - la
Ideo!
Fazeolo inter vitoj
En la centvita vinberejo de maljuna vidvino
formortis vito, kaj ŝi plantis fazeolon en ties lokon.
- Ne staru la paliso senutile; eĉ unu
loko de la ĝardeno ne estus malplena!
Kaj inter la naŭdeknaŭ vitoj la
malgranda Fazeolo ne rimarkiĝis…
- Se nur mi havus almenaŭ unu
samspecanon! - suspiris kaŝe kaj orfe la Fazeoleto -, aŭ ia epidemio
pereigus min!
Kaj la vitoj nur kreskis kaj kreskis, pri la
Fazeoleto neniu zorgis.
Sed foje - neniu scias, kiel - la orfa
Fazeoleto ekstamfis, levis sian ĝis nun pendantan kapon, kaj kantis
sonorvoĉe:
Kvankam mi naskiĝis nur Fazeolo,
Kaj vi estas Vitoj origine
Mi ne restos sen frukto kaj grapolo,
Mi sukiĝos vine ja finfine.
Kaj ekde nun li komencas kreskigi siajn
foliojn, grimpotigojn kaj ankaŭ florojn similaj, kvazaŭ fare de
feinaj manoj; kaj siajn fruktojn eĉ pli li progresigas!
Aŭtune sur la kalva fosto,
Grapoloj brilas, vitoj ree centas…
Danke al "Mi faros, ajnu kosto"
La orfa fabo vito jam sin sentas!
Sekretaj deziroj
Fine de la silenta vilaĝo, de kie
robiniarba vico akompanas la vojon en la senlimon, kvazaŭ krisigno fine de
mallonga frazo, staras la potenca poplo unusola de la ĉirkaŭaĵo.
Ĉi tie kutimas profundiĝi en siajn
pensojn la Aglo, la reĝo de la ebenoj.
Ankaŭ nun li sidas tie, sed ne sola,
kiel kutime: la Frugilego kunestas.
Ili sidas, silentas.
De ĉirkaŭ la vilaĝrandaj
domoj alĉirpiĝas la gajeco de la feliĉa Pasero; de la proksimaj
kampoj aŭdiĝas la entuziasma kantado de la ekflugadantaj
alaŭdoj.
Fine ekparolas la Frugilego:
- Reĝa Mosto, mi envias nur la Paseron!
Kiel bonegan vivon li havas tie sub la tegmentorando! Lia nesto estas en plena
sekureco, manĝeroj daŭre alŝutiĝas al li… Kion ceteran oni
bezonas? Male la malfeliĉa alaŭdo! Lia loĝejo troviĝas
inter tiom da malamikoj sur la nuda tero, ankaŭ de tie transloĝigadas
ĝin jen la plugilo, jen la falĉilo, fojfoje la temperaturo. Sian
neriĉan nutron li akiras per multa peno. Kiel mizera vivo! Kaj kiel multe
li devas eĉ por ĝi dankadi!
- Nu, amiko mia - ekparolis la Aglo - mi
havas tute alian opinion! Ĉar se mi ne estus Aglo, mi volus esti
Alaŭdo, kaj se por mia ĉiutaga vivo mi devus sange ŝviti, kaj
eĉ se mi devus vivi kaj morti sur la nuda tero inter senĉesaj
danĝeroj - nur kanti, ho nur kanti mi povus tiel, kiel li!
Segpolvaj animoj
- Nu, kamarado, ĉu ankaŭ vi
ĉi tie finis, kiel mi? Malgraŭ ke vi pensadis tiel alte pri
senmorteco, kaj tiel multe vi disanoncis ĝin - diras la Ludurso veninta
sur rubamason al la samloken trafinta Gramofono.
- Estas ja vere - respondas ĉi tiu -,
ke korpe ankaŭ mi venis en unu vicon kun vi, sed mia animo pluvivas en
miaj ĝismorte disaŭdigataj kantoj ĝis la tago de la lasta
juĝo, kiam ni resurektos! Jes ja, ĉar ekzistas senmorteco, ankaŭ
en polvoj kaj cindroj mi disanoncas tion. Kompreneble nur por tiuj, en kiuj
loĝas animo. Tiuj, kiuj dum sia tuta vivo estis des pli grandaj, ju pli da
segopolvo ili havis en si, kaj kies animo estis ĉi tiu segaĵo mem,
kiel en via kazo, tiuj pli-malpli frue kompreneble venos kun korpo kaj animo
sur rubamason - kaj laŭmerite!
La kaĝo
La birdisto kaptis najtingalon, kaj metis
ĝin en kaĝon apudan al tiu de la hejma kanario.
Kiam la Kanario ekvidis la novan
loĝanton de la najbara kaĝo, pro la ĝojo unue li komencis
saltadi, kaj poste tiom li kantis, ke li preskaŭ prokrevis…
La Najtingalo kaŭris senvorte apud li
en sia nekutima karcero.
Kiam la Kanario jam tratrilis ĉiujn
siajn kantojn, kaj la Najtingalo same plu malĝojis, li alparolis lin:
- Kial vi ne aŭdigas vian kanton,
frato? Mi ja scias, ke vi estas granda kantemulo! Kiel belega ja estas la vivo.
Rigardu, la Suno brilas tra la fenestro al ni, kaj ankaŭ la folioj de la
ĝardenaj arboj signas al ni salute… La vivo estas por tio, ke ni ĝoju
pri ĝi!
- Vidu - fine ekparolis tirvoĉe la
Najtingalo -, kiu naskiĝas en kaĝo, kaj tie vivas dum sia tuta vivo,
tiu - mi ne neas - eble povas ankaŭ tie kanti; sed kies lulilo
balanciĝis en la sino de la senfina densejo de la liberaj arbaroj, kaj al
kiu la Suno de Dio tie briladis, tiu en la kaĝo povas nur morti, sed
kanti… kanti neniam!
La Alaŭdo kaj la Arbaraj Birdoj
- Ni ne komprenas vin - diris en iu kunveno
la Arbaraj Birdoj al la Alaŭdo -, vi vivas ekstere sur la kampoj,
ankaŭ vian neston vi metas sur la nudan teron, kaj dum kantado vi
ĉiam tenas vin sur la propraj flugiloj, kvankam en la arbaro vi povus
sidiĝi ankaŭ sur arbon, kaj ankaŭ vian neston vi povus meti en
sekurecon.
Kaj tiu respondis jene:
- Mi dankas vin, fratoj, por via afableco;
sed vivu, kantu kaj nestu nur vi en la arbaro, kaj ne zorgu pro mi. Vi vivas
kaj kantas precipe nur por via propra kaj reciproka plezuro; mi kantadas por
Dio. Kaj kiu kantas por Li, tiu devas ankaŭ vivi kun sia tuta vivo kaj
ĉio antaŭ Li, kaj levi sian kanton al Li.
Kaj la nesto de la kantisto de Dio estas en
sekureco sur la aperta kampo, eĉ sur la nuda tero!
La Unua Hirundo
Tempis ĉirkaŭ la fino de
aŭgusto, la hirundoj jam komencis ariĝi sur la telegrafaj dratoj kaj
babilis:
- Neniam mi forgesos tiun printempon -
rakontas entuziasme iu Maljuna Hirundo -, kiam mi estis la Unua Hirundo.
Dio mia, kia printempo estis! Mi estis juna
kaj kuraĝa. La aliaj ankoraŭ planadis la grandan vojaĝon, kiam
mi ekvojis. Sola!
Bonorde mi alvenis. Mi estis la Unua
Hirundo!
Estis belega printempo!
La Suno ŝutis ambaŭmane sian lumon
sur la pejzaĝon, sur la turkaskoj de la preĝejoj defore brilis al mi
la oraj krucoj. Arbaroj kaj kamparoj vestis sin flororname por mia honoro, la
vintrumantaj birdoj, baniĝante en la lumo de la Suno, feliĉe atendis kaj
salutis min.
La infanoj aŭdigis kantojn pri mi, kaj
pro la ĝojo ili rulis sin en la herbo. La homoj montradis min unu al la
alia, kaj jubile ili kriadis: la Unua Hirundo, la Unua Hirundo!
La Junaj Hirundoj aŭskultis kun
ŝvebantaj koroj la rakonton de la Maljuna Hirundo, kaj sekrete ili
ĉiuj decidis, fari venontjare same.
Jes ja!
- Nu - ekparolis tiam iu Alia Maljuna
Hirundo -, unufoje ankaŭ mi estis Unua Hirundo!
La Junaj Hirundoj tre ŝatis fabelojn,
tial ili ĉesis revadi, kaj nun atentis al la nova rakontanto.
- Sed mi tiel ekvojis, ke min neniu povu
antaŭi! Mi bonorde alvenis. Ankoraŭ en februaro!
Sed nek la Suno ŝutis al mi siajn
radiojn, eĉ unumane ne, nek la arbaroj kaj kamparoj vestis sin por mi per
floroj; nek la vintrumantaj birdoj kolektiĝis por honorsaluti min!
Infanojn mi eĉ ne vidis; kaj la homoj
ne nur ne jubilis, ili eĉ ne rimarkis min!
Male, preskaŭ mi frostiĝis,
malsatmortis!
De tiam mi ne estis Unua Hirundo!
La trumpetistoj
Meze de iu arda batalo de la milito, sen
ajna ordono, nur el ia Dia inspiro ekblovis la fidelaj trumpetistoj de
malgranda taĉmento tiel entuziasme siajn trumpetojn, ke ili nerezisteble
kunprenis la tutan taĉmenton, kaj ĝi amasigis venkojn post venkoj.
Dum siaj venkoj la taĉmento fine
alvenis al granda rivero, kie ĝi povis refreŝigi sin el la laceco de
la bataloj.
En la triumfebrio aranĝis ĉi tie
la oficiraro grandan festenon. La ĉefkomandanto ne ŝparis laŭdi
la kapitanon de la trumpetistaro, kial li tiel trafe funkciigis la trumpetojn.
Eĉ oran distingon li donis al li.
Nur ĝuste pri la trumpetistoj pensis
neniu.
Kaj post la ripozo ili denove ekvojis, kaj
iris en novajn batalojn.
Sed vane streĉiĝis la muskoloj kaj
la voloj, la malamiko estis tenaca, kaj forte tenis sin.
La ĉefkomandanto nun ekpensis pri la
kapitano de la trumpetistoj.
Sed ankaŭ al la trumpetista kapitano
enkapiĝis liaj trumpetistoj, kaj fidante la sorĉan forton en iliaj
trumpetoj kaj plej urĝe li ordonis al siaj oficiroj trumpetigi.
- Nu jes - anoncas iu plotonestro -, sed ili
ne plu havas trumpetojn.
- Ili ĵetis ilin en la riveron -
daŭrigis la oficiro.
- Kiel ili aŭdacis tion fari?! - blekas
la distingita kapitano ekster si pro la kolero.
- Mi anoncas humile, ili diras, ke neniel
ili havus emon blovi!
Kaj la batalo perdiĝis.
La Najtingalo kaj la Grilo
La Grilo kantadis mallaŭte en la herbo.
Aŭdinte lian ĉirpadon el sub la
arbedoj tiel alparolis lin la Najtingalo:
- Ankaŭ vi ja estus kantisto, kiel mi
vidas, kamarado, kial vi estas tiel tro modesta, ke vi vivas nur inter densaj
herboj, kaj krome vi iras perpiede? Venu supren al mi, de ĉi tie ja via
kanto sonas pli foren, kaj ankaŭ alimaniere… Gravas ankaŭ, de kie oni
kantas!
- Volonte, se mi havus flugilojn, kiel vi -
senkulpigas sin milde la Grilo.
- Rampi vi nur povas?… Ĉu vi kredas, ke
ĉiun desupre kantanton la propraj flugiloj levis en la alton?!
La Perdriko kaj la Hirundo
- Kiaspeca birdo vi estas, Perdriko -
ekparolis la Hirundo al la Perdriko -, ke kvankam vi havas fortajn flugilojn,
vi nur iom supreĵetas vin, kaj preskaŭ tanĝante la teron vi pasas
pafdistancon, kaj baldaŭ vi denove malsupreniĝas, por perpiede kuri
sur la tero?… Vera birdo vivas sur flugiloj; birdon faras birdo lia flugado!
Rigardu min: mi ŝvebas taglonge en la aero; jen supre, jen sube, sed
ĉiam sur la flugiloj!
- Vi pravas, frato - respondas post longa,
profunda suspiro la Perdriko. - Vera birdo vivas fakte sur siaj flugiloj, kaj
samprave estas, ke la flugado faras birdon birdo. Sed kiam kaj kiel flugu en la
alton birdo, ajne li kapablus kaj ajne li ankaŭ volus, kiu siajn ĉiutagajn
manĝerojn malgrasajn, se li ne volas malsatmorti, devas prenadi de frua
mateno giŝ malfrua vespero de sur la tero?!
La Nova Azeno
Iu sinjoro, havanta ankaŭ mildhumoran
azenon, akiris foje Leonidon, kiun li volis aldomigi ĉu pace, ĉu
perforte.
Kion povis fari la malgranda Sovaĝa
Besto, li toleris kaj obeis.
Kvankam li ĉiam pli konsciiĝis pri
sia humiliga situacio, kaj jam konjektis ankaŭ sian forton, tamen li
kondutis tiel paceme, ke la vera azeno jam ŝajnis apud li leono.
Ankaŭ la infanoj batadis, rajdadis lin.
Foje lia mastro ekhavis strangan ideon:
- Forton li havas, mildnatura same li estas,
ni jungu lin kune kun la azeno al la ĉaro - li diris. Kaj tiel li faris.
Sed por kunemigi, kunkutimigi ilin, unue li
ordonis tiri sur lin azenfelon, kaj ligis lin apud la Azenon en la sama stalo.
Tio jam trois por la Leono, sed li toleris.
La Azeno akceptis sian novan kunulon kun
desuprema fido, kaj certigante lin pri sia amikeco per degna tono li rakontadis
al li ĉiaspecajn heroagojn, historiojn, per kiuj li klopodis fanfaroni pri
sia lerteco, saĝo, forto kaj potenco.
- Tamen vi ne timu min, vin mi ne
mistraktos; eĉ, se vi bone kondutos, kun la tempo ankaŭ vi povos
fariĝi, kio mi estas, ĉar sub mi vi ellernos tion!
Sed kiam li rimarkis, ke la Leono ignoras
liajn fanfaronaĵojn, turniĝis kontraŭ li, kaj en sia senpova
furiozo piedbatis la ankaŭ sen tio humiligitan Reĝon.
En ĉi tiu momentos enpaŝis ilia
mastro, por jungi ilin.
La ĉaro, sur kiun por amuzo ankaŭ
la infanojn oni surmetis, pasis bonege; la Leono tiris, kvazaŭ dum la tuta
vivo li farus nenion alian.
Al la mastro unusence plaĉis la Nova
Azeno, kaj li estis feliĉa, ke lia stranga ideo tiel sukcese
realiĝas. Sed nun li volis, ke ili pli rapide kuru, tial li travipis la
Novan Azenon: hot!
Tio pli ol sufiĉis! La Nova Azeno
ekimpetis, kaj kun terura elano li galopis al la kampoj, kunprenante kiel
flokon sian maldiligentan samsortanon, la Grandorelan.
Kiam ili troviĝis meze de la senfina
kamparo, li haltis kaj senvorte tagmanĝis la tutan surprizitan societon
kune kun ĝia tuta saĝeco kaj potenco…
Azenoj! Atentu, neniam oni povas scii,
ĉu ne troviĝas Leono inter vi!…
Populareco
- Kiel volas akiri al si popularecon ĉi
tiu Alaŭdo - diras la Kukolo al la Turdo -, kiam li kantas ĉiam nur
super la samaj terbuloj kelkaj, de tie li sin neniam formovas! Tiel ja restos
lia voĉo vorto krianta en la dezerto. Kiu lin aŭskultu ĉi tie?
Kiu kunportu lian famon?! Mi daŭre vagadas, sed min oni ankaŭ konas
ĉie! Apenaŭ mi ekvoĉas, oni tuj recitas mian kanton!
- Tio povas esti vero, kamarado; sed vera
artisto strebas ne al pita populareco, sed al kreo de artverko, kaj al ĝi
ne nur konvenas, sed ankaŭ nepre kondiĉas la silento kaj soleco! Kaj
kun ĝi oni ne bezonas travagi la tutan mondon, ĉar la artverkon
pli-malpli frue serĉas kaj ankaŭ trovas la famo, eĉ mem la
populareco.
La Papilio kun foruzitaj flugiloj
Iun malfruprintempan matenon
flugsidiĝis la Fringo sur seka branĉo, kaj trovis sur ĝi
malgajan Papilion kun foruzitaj flugiloj.
- Kial vi malĝojas, kamarado! - li
alparolis lin flegme. - Al vi, papilioj vere ne konvenas la malgajo. Pri vi la
mondo kredas, ke via vivo estas nuraj gajeco kaj folaj petoloj!
- Kial mi ne malgajus, malĝojus -
respondis silente la Papilio. - Kiam printempe mi traŝvebis juna, en mia
bela, bunta mantelo super la kamparo, ĉiu floro kapsignis, vokadis,
etendis sian kalikon al mi; kaj se mi sidiĝis, li regalis min per mielo.
Sed nun, ke mi foruziĝis, maljuniĝis, neniu atentas min; apenaŭ
oni trovas mielon por vegeti, eĉ, ne unu floro fermas sian kalikon
antaŭ mi!
- Nu jes, karulo, kun la paso de printempo
ankaŭ la mielo de la mondo ĉiam pli malmultiĝas, kaj la
malfruajn fraŭlojn pli aĝajn nenie oni akceptas kun tiel verva
entuziasmo, kiel iam la vivardajn junulojn! Nu kaj floroj estas jam plejparte
polenitaj, kaj poste ili kutime ne plu nektarumas. Sed ne valoras
malĝojiĝi pri tio: tia estas la ordo de la mondo!…
- Ĉu ordo de la mondo, ĉu ne -
ekparolis amare la Papilio -, sed kio fariĝos el ĉi tiu mondo, se jam
eĉ la floroj disvolviĝas el intereso?!
En tempo de tertremo
Demetrio Ia, la imperiestro de Ursolando
estis la plej potenca reganto de la tiama mondo. La ceteraj imperiestroj
rigardis al li kun timo, kaj tial ili nomis lin imperiestro de imperiestroj.
Se iu reganto povis gastigi lin, tiu estis
feliĉa kune kun sia tuta popolo. Demetrio Ia, imperiestro de Ursolando
ankaŭ faris nenion alian, ol mem gasti ĉe iu imperiestro, aŭ
gastigi siajn kunimperiestrojn.
Unufoje oni aranĝis ĉasadon,
alifoje militajn ludojn honore al li.
Tamen nenio tre bona daŭras longe. Iufoje
la popolo forpelis Demetrion Ian, la imperiestron de imperiestroj, kaj li devis
senhejme kaŝvagadi, fuĝi.
- Ne gravas - li pensis en si, mi havas dise
en la mondo tiom da amikoj bonaj, ke mi fajfos pri vi, mizeraj Ursoj! Mi
vivtenos min ankaŭ sen vi. - Kaj li tuj ekvojis.
Unue li frapis ĉe Grizulo IIa, la
imperiestro de la Lupoj, memkompreneble kaŝveste.
- Kara amiko Grizulo - li diris -, vidu,
forpelis min tiu stulta popolo; donu al mi azilon, ĝis mia popolo
reprudentiĝos.
Sed tiu, vidante la forlasitecon, senarmecon
kaj precipe la senpoviĝon de sia iama potenca protektanto, respondis:
- Mi konas lian moŝton Demetrio Ia, la
imperiestron de imperiestroj, li ankaŭ estas mia bona amiko, sed vi ne
estas tio! Kie estas viaj distingoj, la sceptro, kaj kie la krono? Forportu
vin, mizera trompisto, ĉar mi igos vin kapti kaj tiel tradraŝi, ke vi
eterne primemoros!
Kaj li ne havis pli da fortuno ankaŭ
sur la sojloj de siaj ceteraj kunimperiestroj. Ĉiu pretendis vidi la
sceptron kaj la kronon. Kaj eĉ unu ne troviĝis, kiu demandus en lia
forlasiteco, senhelpeco pri lia sorto…
La ŝlosilo de la situacio
Vojaĝante en la ĉefurbo
renkontiĝas en gastejo du oficestroj, iamaj kunlernantoj, laborantaj en
provinco. Ili tre ekĝojas unu pri la alia kaj interparolas. La vorto baldaŭ
direktiĝas al ilia komuna, centra ĉefo.
- Mi povas diri pri li nenion malbonan. Ekde
kiam mi estas en lia distrikto, ĉiujare mi promociiĝis kaj ricevis
premion - diras unu.
- Kaj kiel vi atingis ĉi tiun
gratulindan rezulton? - interesiĝas la alia.
- Kiel? Mi reĝustigadas la malnovan
sistemon. Ĉiun jaron mi sendas al li kelkajn proponojn pri la simpligo kaj
plibonigo de la proceduroj.
- Nekredeble! - ekveas nun la alia -, mi ja
faras la samon, kaj li ankaŭ akceptas ĉiun mian proponon, sed
samtempe ankaŭ punas aŭ riproĉas min. Li diras: kial mi toleris
ĝis nun tion, kio estis malbona, se mi sciis ion pli bonan.
Tiam ili ambaŭ silentiĝis. Poste
ili drinkis, babilis pri aliaj aferoj, fine ekiris hejmen.
Kiam ili disiĝis, la premiato subite
returnis sin, kaj postkriis la riproĉaton:
- Ha-lo! Mi nur volis ankoraŭ diri:
apud la proponoj mi kunsendas ĉiam ankaŭ grasan anseron aŭ
porkidon!
Musoj
La Muso ekvidas Bovon paŝtiĝi sur
la kampo.
- Hej, kiel grandajn pecojn glutas ĉi
tiu Bovo - li suspiras avide. - Ho, kiom mi volus fariĝi Bovo.
Poste oni jungas la Bovon al ĉaro,
ŝarĝinte ĝin per pezaĵoj.
La Muso vidas ankaŭ tion.
- Nu ja - li diras -, ĉu por la pli
grandaj pecoj oni devas povi ankaŭ pli da ŝarĝoj? Nu, prefere ni
restu tiel, kiel ni estis!
Blindaj formikoj*
Dum portado de kulgambo la Formiko
puŝiĝas kontraŭ la Grilon dormetantan antaŭ sia domo.
- Ĉi vi blindas - ekgrumblas ĉi
tiu -, ke vi kontraŭvenas min kun tiu granda "ŝinko"!?
- Pardonu min, mi ne volis; sed ni, formikoj
estas vere blindaj, kaj fojfoje okazas kun ni, ke kontraŭvole…
- Ĉu vi estas blindaj? - demandis mire
la Grilo. - Nu, se fakte tiel estas, mi kompatas vin. Sufiĉe ĉagrene
estas, ke iu tiom laboras, kiel vi, kaj krome eĉ ne vidas!
- Tamen ni ne prosuferas - klarigas la
Formiko. - Ankaŭ sen okuloj ni venas ĉien, kien ni volas. Cetere por
tiuj, kies sorto estas la eterna servutado, plej bone estas, se ili samtempe
estas ankaŭ blindaj: ili almenaŭ sopiras nenien; ne ekdeziras ion por
ili neatingeblan, kaj tiel ili havas tempon sufiĉe labori por siaj
ŝatataj mastroj.
Dume la Formiko forrapidis.
- Vi eble pravas, kamarado - murmuretis en
si la Grilo. - Kiu ne vidas ĉi tiun mondon, en kiu nun ni vivas, perdas ne
multon; eĉ mi ne scias, ĉu li ne gajnas per tio?
* Almenaŭ la popolo kredas ilin blindaj.
Tera justeco
En silenta horo de somera posttagmezo, kiam
la domanoj forestas, la Piedoj de la Tablo komencis babili.
- Estas nejuste - plendas Unu -, ke
ĉio, kio okazas, okazas sur la Plato de la Tablo. Tie surtabliĝas la
plej bongustaj manĝajoj, la plej delikataj trinkaĵoj, kaj antaŭ
nin venas, se venas, maksimume kelkaj eroj falintaj aŭ gutoj elsprucintaj.
Kvankam la tuta ŝarĝo ripozas sur niaj ŝultroj.
- Tielas do ĉi tiu tera justeco -
ekparolas nun la Dua -, sed kion fari kontraŭ ĝi?
- Ne forgesu - neatendite interrompas la
konversacion la Tabloplato -, ke tiel hazarde, kiel vi fariĝis
tablopiedoj, vi povus resti ankaŭ simpla brulligno, kaj tiam oni jam
delonge bakus vualkukojn super viaj malgrasaj cindroj, sed povus esti ankaŭ,
ke oni varmigus nur porkonutron per viaj mizeraj restaĵoj. Oni devas
rigardi ne nur supren, sed ankaŭ suben!
Plugiloj
Vidante, kiom la Dornaj Arbedoj, Ambrosioj
kaj Karduoj subpremas la Violon sur la granda herbejo, la justa, bonema Plugilo
decidis plugi ĝin, por ke denove elteriĝinte kaj rehavinte egalan
parton el la riĉaĵoj de la grundo ĉiuj Herboj kaj ĉiuj
Floroj povu juste disvolviĝi.
Li ankaŭ faris tion. Sed malgraŭ
ĉiuj klopodoj la Violo restis finrezulte ankaŭ nun malgranda, kaj la
Karduoj, Verbaskoj kaj Dornuloj same orgojle disampleksiĝis super li, kiel
pli frue.
Kiam ĝuste la kvinan fojon li pretigis
sin, replugi la herbejon, por ke tiel estu, kiel li volas, ekparolis super li
la Alaŭdo dirante:
- Bela estas via intenco, bonema Plugilo,
kaj vi ankaŭ pravas. Sed dum la Suno favoras al la Karduoj, vane vi plugas
la teron eĉ centfoje. Ĉi tie vi bezonas reglamenti la Sunon, se vi
volas juston!
Kuloj kaj Bovoj
- Kiel grandan korpon kaj kian abundon da
sango havas ĉi tiu Bovo, kaj li domaĝas malgraŭe eĉ tiun
gluteton, kiun oni almozpetas de li - susuras la Kulo, kiam tiu re kaj re
forpelas lin de si jen per la vosto, jen per la oreloj-kornoj.
- Ej nu, kiel ereta estas ĉi tiu Kulo,
kaj jam kiel impertinenta - murmuras ankaŭ la Bovo. - Kaj ne plaĉas
al li, ke ni ne grasigas lin granda! Nu ja, ĝuste tion ni bezonus!
Konstruado de nesto
Printempiĝis. La Paseroj jam tre volus
konstrui neston, sed kie? Ili traserĉis ĉiun lokon kaj angulon, sed
nenie ili trovis taŭgan nestejon. Subite ekkrias Patro Pasero kun granda
ĝojo:
- Jen la hirundejo! Ĝi estas
ĝustaloke, ankaŭ preta, kaj malplena. Ĝuste por ni.
- Ke ĝi estas ĝustaloke,
ankaŭ preta kaj malplena, estas certe - agnoskis ankaŭ Patrino Pasero
-, tamen ĝi apartenas …al la Hirundo - ŝi reĉirpis. - Kun kia rajto ni povus okupi tion, kion
konstruis ili al si, por kio ŝvitis ili? Bonintenca birdo mem konstruas al
si neston, kaj ni scias: tiu lito estas la plej mola, kiun ni mem preparas por
ni mem. Cetere, peke akirita ne estas profita. Kaj kiel la homoj opinius pri tio…
- Kial vi do saĝumas - ekkriis
senpacience Patro Pasero. - Kiu kalkulas kun sia domo, tiu ne forlasu ĝin
malplena por duonjaro, por perdo kaj detruo. La fortikaĵo apartenas ne al
tiu, kiu forlasas, sed kiu okupas ĝin. Kaj cetere nuntempe ĉiu tiel
akiras ĉion, kiel li povas. Kaj la homoj? Kaj la homoj nur silentu,
ĉar en domojn, kiujn priverŝis ne la propra ŝvito, sed fremda,
kaj eĉ fremdaj larmoj kaj sango, nenie tiomope oni enloĝiĝas,
kiel ĝuste ĉe ili!
Rabiaj Hundoj
La Paserido elkovita en la hirunda nesto aŭskultis
longe, senvorte la instruojn de sia patrino, poste li subite komencis fari
demandojn. El la multaj demandoj unu sonis tiel:
- Diru, patrino, se kaj Krispo, kaj
Ŝpico estas hundoj, kial estas Krispo ĉenita apud la manĝujo al
la porkejo, dum Ŝpico rajtas libere kuradi, povas suprensalti ankaŭ
en la sinon de sia mastro, eĉ li rajtas manĝi el ties telero. Krispo
ja gardas la vivon kaj la havaĵon de sia mastro, kaj Ŝpico nur
lekadas liajn manojn…
- Certe ja, estas tiel; sed por ke vi
komprenu tion, oni devus paroli ne pri la hundoj, sed pri la Homoj; kaj kiel mi
diris, ne valoras fari tion.
- Se mi estus Krispo, mi neniel tolerus
ĉi tiun senjustan traktadon, sed mi deŝirus miajn ĉenojn kaj mi
batalus per ungoj kaj dentoj, eĉ se kontraŭ la tuta mondo por la
justeco - pludiras la sensperta Pasereto.
- Nu, se li estus tiel malprudenta, kiel vi,
li same agus - respondas la Paserino. - Sed li estas pli saĝa, kaj ne
faras tion. Ĉar li bone scias, ke pri tiaj hundoj oni simple disfamigas
rabiecon, kaj senpripense mortpafas ilin. Kaj al la porkejo oni ligas alian
hundon.
La Furaĝmaizo
- Kial vi estas tiel frida-rigida, trofiera,
najbaro, ni ja estas propradire fratoj, eĉ se vi estas pli granda, pli
verda aŭ pli bela, ol mi?
Tiel parolis la por sia vivo luktanta,
kompatinda Furaĝmaizo al la brustokreve diskreskanta, orgojla Maizo.
- Kiel povus esti la mizera Furaĝmaizo
ne frato, sed eĉ nur malproksima parenco de la nobla Maizo? Kia stulta
ideo estas tio?!
- Jes ja! - insistis la magra
Furaĝmaizo. - Ni ambaŭ devenas el la sama gento, kaj vi estas pli
granda, bela, elstara, ĉar vi staras sola, aparte, en pli granda spaco; vi
havas pli grandan grundon, de kie vi povas abunde nutri viajn radikojn; la
suno, aero pli bone atingas vin; krome vi estas ankaŭ plurfoje prisarkata.
Jes ja, ni do estas fratoj, kaj se oni certigus al mi viveblojn, per kiuj vi
estas provizita; se al mi oni donus tiel grandan grundon, tiom da aero, tiom da
suno, kaj se min oni flegus-sarkus tiel, kiel vin: eble mi kreskigus pli dikan
spadikon, pli sveltan tigon, ol vi! Sed neniel mi forgesus la genton, el kiu mi
elkreskis, kaj malfavore al kiu mi ĝuas pli bonan lokon, pli bonan
traktadon!
La rimarko de la Ditisko
- Nu, ankaŭ ĉi tiuj Hirundoj estas
maldiligenta popolo - diras la Pufventra Rano al siaj kunuloj sub la ombrodonaj
arboj en malvarmeta flako meze de varmega julia tago -, rigardu tiun
malfervoran, nevolontan ŝvebadon! Tiel volas ĉi tiuj vivteni sin en
la nuna malfacila mondo! - Kaj li oscedis pri tio.
- Kio koncernas la aferon - ekparolis post
tempo ankaŭ Alia Dika Rano -, ankaŭ la lokustoj ne multe
distingiĝas! Ili nure rampadas de herbo al herbo.
- Kaj la Hundo estas ĝuste bastoninde
mallaborema bestaĉo - rekomencas post longa tempo ankaŭ Tria Dika
Rano. - Kiel longege li skrapadas ĉe tiu unusola aĉa zizelejo. Mi jam
fosus ĉe la kvara lialoke.
- Vi nur silentu pri freŝeco kaj
laboremo, nenifaruloj! - interrompis neatendite ilian babiladon la Ditisko. -
Taglonge vi ĉi tie ĝuaĉas la ombron sub la arboj en la akvo, kaj
vi malkontentas pri la ŝvitiga laboro de aliuloj? Kia gento!
La kaŭzo de la mizero
(En bezonhavaj tempoj, en Stumpita
Lando)
La monda mizero, pri kiu nun jam ankaŭ
la ministroj paroladas, venis ankaŭ al la nelistigitaj kaj neregistritaj
"dombestoj". Por la mildigo kaj esplorado de ties kaŭzoj ili
same kunvokis kunvenon.
- La problemo kuŝas en tio - diras
ĉi tie la Muso -, ke la homoj jam nenion tenas en siaj manĝkameroj.
- La problemo kuŝas en tio, ke ili
manĝas ĉion mem, kaj nenio venas en la defluejon - diras la Rato.
- La problemo kuŝas en tio, ke ili
estas enviaj! Ni ja petus vere nur tiun restaĵerojn, kiuj gluiĝas sur
iliaj teleroj, sed ili forpelas nin eĉ de tie - diras la Muŝo.
- Ej, sinjoroj, la problemo kuŝas ne
tie! La problemo kuŝas tie, ke la homoj jam eĉ sangon ne havas, sed
anstataŭe ŝima brasika suko fluas en iliaj vejnoj! - diras la Cimo…
Elefantoj de Eŭropo
- Kien, frato? - alkrias maldika voĉeto
la Elefanton venintan por retrovi siajn samrasanojn migrintajn en Eŭropon.
- Kion vi serĉas ĉi tie, rande de l’ mondo?
Surprizite ĉirkaŭrigardis la
Elefanto, sed neniun li vidis.
- Jen mi estas ĉi tie, sub via piedo -
pepas pli akre la Rato, saltante samtempe sur herbotufon.
Je la akra voĉo nun jam ankaŭ
aliaj ratoj alariĝis.
- Kiuj do vi estas, etaj filetoj de mia patro,
se vi permesas demandi - diris la Elefanto, kiam li ekvidis ilin.
- Ĉu vi do ne rekonas nin, frato? Ni
estas la Elefantoj de Eŭropo. Ni nur iom ŝrumpis nin pro la
daŭre graviĝantaj ekonomiaj cirkonstancoj…
Senkomprene mirante la Elefanto iom
enpensiĝis. Poste li diris:
- Fakto estas fakto, vi grizas, kiel mi
grizas…, ankaŭ viaj kapoj, oreloj iom similas, mi ne neas; sed faktas
ankaŭ, ke la Elefantoj, eĉ se ili devus eble iom komprimi sin,kutimas
havi rostrojn, kiujn ĉe vi neniel mi vidas?!
- Ho - respondis tiuj nun jam ĥore -,
ni ja ne malhavas niajn rostrojn, sed ĉar pro la malbonaj ekonomiaj
cirkonstancoj ankaŭ rostroj ne necesas, se ni ja ricevas ion, ni ricevas
tion por la svingado de niaj vostoj, ni pendigis ilin surdorsen.
Je tio la dokta Elefanto tre ekmiris, kaj li
jam faris nur unu demandon:
- Kaj diru, samsanganoj, ĉu ekzistas
krom vi ankaŭ aliaj bestoj ĉi tie, en Eŭropo?
Kaj tiuj respondis:
- Krom ni ekzistas ja aliaj bestoj en
Eŭropo; nome la Hienoj, kiuj festenas super la kadavroj de la antaŭ
nelonge mortintaj Bizonoj, kaj por la svingado de niaj vostoj ili fojfoje
ĵetas ion al ni el la defalaĵoj…
Soleco
- Estas agrable al vi ĉi tie, Reĝa
Moŝto, en la impona soleco de la rokoregno - diras la Garolo veninta
vizite al la Aglo, dum li direktas la okulojn super la predoriĉaj valoj.
Kaj li ankoraŭ volus diri, ke ankaŭ li volonte ekloĝus ĉi
tie. Sed li ne kuraĝis.
- Mi sentas min bone ĉi tie - respondas
la Reĝo de la Birdoj silente ridetante -, mi ŝatas la solecon!…
Silento…
- Kaj kion oni faras ĉi tie post
festenadoj - reparolas la Garolo -, en ĉi tiu marprofunda silento?
- Mi kutimas m e d i t a d i - respondas signifoplene la Aglo, denove
ridetante.
Denova longa silento!
- Meditu nur, via moŝto, mi ne
ĝenos vin - vortgalopas fine la Garolo, kaj haste pluflugas, por ke la
Aglo hazarde ne restigu lin por ekloĝi. Apenaŭ li atendis elveni el
la senfina ĉeno de rokoj, por laŭplaĉe satkrii.
La soleco konvenas ne al Garoloj, sed al
Agloj!
La Sovaĝaj Abeloj kaj la Turto
- Malfeliĉaj Abeletoj, kion nun vi
faros? - parolis desupre de arbo la Turto al la Sovaĝaj Abeloj
loĝantaj en la kavo de la sama arbo, dum ili estis prirabataj de la Urso.
- Kion ni povus fari? Ni plue laboros kaj
kolektos! Alie oni devus ja ĉesigi ĉiun agadon en la mondo. Ĉar
ĉiam troviĝos, kiuj senrajte alproprigas la fruktojn de la penega
laboro de aliuloj, dum vivos homoj, mi volas diri: Ursoj sur la tero!
Sunfloroj
Rosoplenan matenon de belega somero, kiam la
burĝonoj de la Junaj Sunfloroj ĝuste disfaltiĝis, instruas la
Maljuna Sunfloro siajn filojn:
- Vi scias, ke ni sunfloroj, kiel ankaŭ
nia nomo indikas, turnas nin ĉiam al la Suno. La sunfloroj estas tiu
famekonata florgento, kiu sola kapablas eĉ taglonge kontraŭrigardi la
Brilantan Sunon sen palpebrumeto. Tio estas cetere ankaŭ nia familia
tradicio. Mi esperas, vi volas esti indaj je viaj gloraj prauloj, kaj
ankaŭ vi kuraĝe alfrontos la Brilantan Sunon, kiam ĝi
leviĝos.
La Junaj Sunfloroj apenaŭ atendis, ke
la Brilanta Suno aperu, kaj ili, inde je siaj antaŭuloj, kuraĝe, sen
palpebrumo enrigardu ĝin!
Nun subite fariĝis granda eklumo, kaj
sur la tuta ĉielo de Oriento pompe ekaperis la Brilanta Suno.
La Junaj Sunfloroj fiksis siajn tremantajn
rigardojn sur lin, kaj por ne malindiĝi je siaj gloraj prauloj, ili por la
tuta mondo ne deprenus, eĉ por nura momento, siajn okulojn de li.
Tiel daŭris ĝis tagmezo, eĉ
multe trans ĝi.
Sed ĉirkaŭ krepuskiĝo iu Juna
Sunfloro iel-tiel flankenrigardetis, kaj li vidis tiel, kvazaŭ la Maljuna
Sunfloro ĝuste forturnus sian vizaĝon de la Subiranta Suno.
La Juna Sunfloro flustris tion al siaj
fratoj, je kio ili ĉiuj retrorigardis, kaj vidis, ke la Maljuna Sunfloro
vere forturnis sian kapon de la Suno, eĉ, denove li rigardas al Oriento,
kvazaŭ li atendus de tie la leviĝon de Nova Suno.
Koncerne tion la Junaj Sunfloroj faris
demandon al la Maljuna Sunfloro, kiu tiel respondis al ili:
- Nu jes. Pro la subita leviĝo de la
Suno matene mi ne povis finparoli. Ĉar kvankam estante Sunfloroj kaj
laŭ niaj praaj tradicioj ni devas, respektive devus turni nin al la
ĉiama Suno, sed laŭ la sperto - kaj tion ankaŭ vi ne forgesu
tradicii al viaj gefiloj - se iu jam transiris sian zeniton, estu tiu eĉ
la Brilanta Suno mem, ligi nian sorton al tiu ne valoras, kaj plej laŭcele
estas jam atenti, atendi, eĉ serĉi la Novan Sunon kaj turni la
rigardon al li; kompreneble ankaŭ ĉi-foje nur ĝis lia zenito.
Kaj tiel plu, kaj tiel plu!
La floroj elektas reĝinon
Dismultiĝinte la floroj decidis elekti
reĝinon.
- Necesas, ke iu staru super ni ĉiuj!
- Necesas, ke iu estu pli elstara, ol ni
ĉiuj! - ili diradis.
Kaj venis la Jasmeno.
Pleniĝis per odoro la tuta
ĝardeno, kiam ŝi laŭiris la vicon de floroj kun sia bela verda
foliaro, blankaj floroj, balancante sin gracie jen tien, jen ĉi tien…
- Jes… jes - iuj diradis -, balanciĝi
ŝi povas bele, ja certas; ankaŭ ŝia odoro abundas, sed finfine
ŝi estas prefere arbo, ol floro. Kaj ni ne forgesu ankaŭ tion -
diradis aliaj -, ke tiutempe, kiel ankaŭ la kanto scias, "La
jasmenujo elklinis sin al strato…" Kaj io tia ne decas al reĝinoj!
Kaj tiel nur malmultaj vivuis al ŝi,
kaj apenaŭ iu klinis la kapon antaŭ ŝi.
Nun sekvis la Violo.
Modeste ankaŭ ŝi laŭiris la
vicon. Kun siaj grandaj okuloj bluaj ŝi milde ridetis al siaj kunfloroj,
ŝia odoro ĉarmis ĉiujn.
- Mi ne neas…, mi ne neas - ekparolis denove
la korifeoj -, odoron ŝi havas, kaj ankaŭ grandajn okulojn bluajn,
sed ŝi estas tro malgranda, kaj krome vidiĝas pri ŝi, ke ŝi
venis el sub arbedoj; nura modesto, nura deco. Kaj per modesto, eteco regi
nuntempe ne eblas, maksimume toleri, ke ni estu regataj de fremduloj…
Malgraŭ tio multaj kapbalancis, sed la
plimulto tamen restis staranta.
Tiam paŝis la Sunfloro sur la placon.
Li estis je kapoj pli alta, ol ŝiaj
kunulinoj, de la supro de ŝia grandega trunko brilis foren ŝia
sunflava vizaĝo, kiun dumpaŝe riverencante ŝi turnis jen tien,
jen ĉi tien laŭ tio, kiun, kiam kaj kie ŝi vidis; kaj per siaj
vastegaj folioj ŝi ĵetis ombron sur preskaŭ la tutan
ĝardenon.
- Jes… jes, nedubeble, potenca estas ĉi
tiu Sunfloro, ja certe. Sed al pli granda amplekso apartenas ankaŭ pli da
ombro… kaj krome la granda staturo ne estas nepre la signo de grandeco; ni jam
vidis nanajn animojn en grandaj korpoj - alparolis pluraj. - Kaj kial turni kaj
tordi la vorton, ni rimarkis, ke la Sunfloro ne unufoje ja transokulumadis super
niaj kapoj al la najbara ĝardeno! Sed reĝino ja devas okupiĝi
pri la propra, ne pri la najbara lando! - diradis triaj, kaj multaj denove
restis starantaj.
Kaj tiel okazis re kaj re kun ĉiuj
floroj. Ĉiun konis iu, pri ĉiu iu sciis ion el inter ili.
Ŝajnis, ke ili restos sen reĝino.
Tiam malfermiĝis la pordo de la
ĝardeno - kaj enpaŝinte preterpromenis inter ili en pompo de neniu,
neniam vidata, disigante fabelan odoron, kun levita kapo fiera, per
dignoplenaj, majestaj paŝoj, al neniu eĉ nur rigardante - la Rozo el
la najbara ĝardeno.
Kaj ne troviĝis unusola floro, kiu kun
ravita vizaĝo, mire malfermitaj okuloj, retenita spiro ne ekgenuus kaj
klinus la kapon!
Junkokinoj, Kokinoj
- Kial vi senĉese klukadas ĉi tie
ĉirkaŭ la porkejo - riproĉas senpacience la Maljuna Kokino mem
klukanta malsuprenirante el la surporkejo la Junkokinon ofte okulumantan al la
pordo de la surporkejo. - Oni surdiĝas de ĉi tiu senfina klukado!
- Nu aŭdu - ekparolas ofendite la
Junkokino -, mi preparas min meti ovojn, kaj mi ne kluku? Kaj krome hoho,
kaldrono ridas pri poto, kaj mem estas kota… vi ja mem klukas, eĉ ne
malmulte!… Aŭ kio estas permesita al vi, al mi ne?
- Jes ja! - replikas la Maljuna Kokino -,
kion mi rajtas, rajtas ankaŭ vi. Kaj same veras, ke nun ankaŭ mi
klukas, sed mi jam estas metinta ovojn!
Rekono, Morto
Sur la polvoplena landvojo de la vivo, fore
antaŭe marŝas, marŝadas la Homo. Li ĉiam iras… iradas
malgraŭvole al sia tombo.
Fore post li malrapide paŝetas la
Rekono.
Dum li iras, pretergalopas lin la Morto kun
sia falĉilo.
- Haltu, he! - krias la Rekono post la
Falĉisto. - Ni iru kune, mi ja vidas, ni havas la saman vojon.
- Jes, certe - replikas la pluhastanta
Morto, gvatante por momento al la stato de la Suno -, sed mi devas ĉeesti
akurate, kaj vi iam ajn venos ĝustatempe!
Entuziasmuloj
- Ej, ej Krispo, vi nun jam eĉ ne
bojas! Ankaŭ la ŝteliston enrompantan vi maksimume nur mordas. Kiel
multe vi bojis siatempe! Ni ĉiuj povis dormi trankvile, ankaŭ
anstataŭ ni vi gardis la vilaĝon - diras la najbara Ereto al Krispo.
- Nu jes, amiko - replikas Krispo -, tiam mi
ankoraŭ estis entuziasmulo. Mi kredis, ke se mi jam estas hundo, kapabla
boji kaj vidi ankaŭ en mallumo, mi devas gardi la tutan mondon. Sed nun,
dank’ al Dio, mi estas trans tio. Vi instruis min, ke sufiĉas atenti la
propran pordon, kaj ĉefe leki la manon de la mastro, kiam eblas, sed
ĉiukaze ĉeesti la elĵetadon de ostoj, ĉar alie ankaŭ
ilin la gvatemaj Najbaraj Hundoj akaparos, kaj al ni, Entuziasmuloj restos nur
la vigla gardado de la valoroj de la vilaĝo - kaj de niaj propraj ostoj
klakantaj!…
Azenoj sur la ŝtupetaro
- Rigardu, azeno sur la ŝtupetaro! -
ekkrias la Ĉevalido frumatene, ekvidinte dum eliro al plugado la
somnambulan Azenon sur la supro de ŝtupetaro. - Kion serĉas la Azeno
sur la ŝtupetaro, kaj kiaspeca azeno li povas esti?
- Mi aŭdis pri certaj azenoj -
respondas la Ĉevalino al la demando -, kiuj sur certa ŝtupetaro brave
supreniras; nome ju pli grandaj, des pli rapide, tiel ke foje ili jam
troviĝas sur la supro, kaj eĉ ne scias, kiel ili venis supren, sed
fakte mi ne vidis tiajn; eble ankaŭ ĉi tiu estas tiaspeca!
- Vi certe pravas - reparolas la
Ĉevalido -, ĉar li estas potenca ekzemplero, kaj fakte li atingis tre
supren. Sed ĉu li ne estas eble nur somnambulo? Ĉu mi ne prikriu lin?
- Eĉ unusolan vorton ne diru al li,
kara filo - konsilis tiam decide la Ĉevalino -, ĉar iel ajn venas
supren la azenoj, supre oni titolas ilin alimaniere, kaj eble vi ofendus lin!…
Saĝa Maljuna Gruo
Estis aŭtuno. La gruoj pasis alte, kaj
marŝprete jam aranĝis sin V-forme, nur direkton ili ankoraŭ ne
prenis…
La Junaj Gruoj, konante bone la malnovan
fabelon pri la "Juna Gruo", eĉ hazarde ne venis al la pinto, kaj
estis profunde konvinkitaj, ke ili kondutas tre laŭaĝe kaj dece.
Des pli ili miris, kiam la Maljuna Gruo de la
formacio neatendite, kun sonora voĉo komandis: Junuloj al la pinto!
- Ĉu vi perdis la prudenton, patro -
puŝis la Maljunan Gruon je la flanko lia maljuna edzino -, kontraŭ la
ĝisnunaj instruoj, praktiko kaj kutimoj vi sendas ĝuste la junulojn
al la pinto? Ĉu vi do forgesis la historion pri la Juna Gruo?!
- Tio estis antaŭ longe! - replikis
decideme, kun vasta flugilgesto la Maljuna Gruo. - Ĉu ni ne malfruadis
sufiĉe pro niaj malnoviĝintaj, malbonaj principoj? Ĉu ni ne
postrestis ankaŭ sen tio sufiĉe de la mondo? Kaj kiel ajn estis
ĝis nun, la nova epoko, en kiun ni enpaŝis, postulas novajn
principojn kaj novajn gvidantojn. En angulon do kun la tromeritiĝintaj
malnovaj "fabeloj" kaj ankoraŭ pli malnovaj "gruoj niaj".
Ĉar cetere ni ne nur postrestos, sed ankaŭ perdiĝos!! - murmuris
kun firma rigardo la saĝa Maljuna Gruo, kaj refoje, pli sonore li vokis:
- Junuloj al la pinto!!!
Azeno kaj azeno
- Preskaŭ ĉiu parenco de via
moŝto vivas en kvalito de gvidanto fronte de gregoj dise en la mondo;
kvazaŭ ĉiuj estus naskitaj kun marŝalbastono - flatas la Juna
Virŝafo al la Azeno amblanta antaŭ la grego, ambiciante sekrete al la
posteno de la Maljuna Gvidoŝafo.
- Tio estas ĉe ni, azenoj certe rasa
karakterizo - sonas la respondo. - Eble ni mem nenion faris por tio… Sed de tie
originas certe - li daŭrigas aludante al la kaŝata intenco de la juna
kandidato -, ke la plimulto de la azenoj ankaŭ imagas sin naskita
gvidanto, kaj estas malfeliĉa, se oni ne tuj deflankiĝas el lia vojo.
Kvankam azeno kaj azeno: ne samas ja!!…
Nova senco de la fabloj
En sia prelego en vilaĝa kulturdomo iu
el niaj popolapostoloj rakontis dum la instruado de vilaĝaj bienmastroj
ankaŭ la fablon "La Vento kaj la Suno" al siaj
aŭskultantoj, volante konduki ilin al la konvinko, ke finfine la malbono
neniam povas triumfi super la vera bono…
Ĉar la favoran efikon de la fabelo la
ardiĝintaj vizaĝoj ŝajnis pruvi, por la pliprofundigo de la
instruo li demandis:
- Ĉu vi komprenis la fablon, homoj? -
Kaj li atendis la feliĉigan jeson, kiu en bela ĥoro fakte
elbuŝiĝis.
Post iom da tempo li turnis sin al iu mastro
laŭŝajne plej inteligenta mastrumanto:
- Nu, ekzemple sinjoro mastro Andreo Kis,
kian sencon vi eltiris el la fablo?
- Nur tiom - respondis sinjoro mastro Andreo
Kis kelkfoje ektusante por enkonduko inter oftaj palpebrumoj, akompanate de
ĝenerala kaj granda aprobo -, ke… por tiel diri…, ĉu Vento, ĉu
Suno, nuntempe jam ĉiu tiraĉas la mantelon de malriĉulo!…
Kiu estas najtingalo kaj kiu pasero
La Junan Poplon, konantan la birdojn nur el
onidiroj, precipe du birdoj interesis, kiujn komparatajn unu kun la aliaj li
ofte aŭdis menciadi.
Li ankaŭ petis la proksime starantajn
maljunajn arbojn, ke ĉe okazo ili montru al li, kiu estas la najtingalo
kaj kiu la pasero.
- Nu - respondas la enboskaj arboj -, tiel
juna apenaŭ vi povos diferencigi ilin unu de la alia, ĉar ambaŭ
estas grizaj kaj tre similaj unu al la alia. Sed se vi plikreskos kaj
fariĝos konsiderinda personeco, vi certe rekonos ilin.
- Kiamaniere? - demandis la Juna Poplo
scivole.
- Tiel - respondis tiuj -, ke estos, kiu kontentiĝos per tio, ke lia kanto kelkfoje suprensonas al vi; tio estos