Instalo

 

1)    Unue instalu la vortarprogramon:
prog_w95.exe por Vindozo 95 kaj prog_w98.exe por Vindozo 98 kaj pli!
Prog_w95.exe funkcias ankaŭ sub Vindozo 98.

2)    Sekvu la instrukciojn de la aperantaj fenestroj!
La mem-malpaka dosiero defaŭlte instalas la vortarprogramon en la dosierujon c:\Program Files\Mindenes szótár. Se vi volas elekti alian dosierujon, premu la butonon [Change Directory]! Poste klaku sur la butonon [Start]! Per la premo de la butono [Kész] la programinstalo finiĝas, malaperas la fenestro de la mem-malpaka dosiero.

3)    Por funkciigi la vortaron necesas instali almenaŭ unu vortoliston (ekz. esperanto.exe, angol.exe, francia.exe ktp). Defaŭlte ankaŭ la vortolistoj instaliĝas en la dosierujon c:\Program Files\Mindenes szótár, resp. ĝi devas esti instalita, kie la programdosierujo „Mindenes szótár” troviĝas. Elektinte celdosierujon premu [Start], poste [OK] de la fenestro „Install”, kaj fine alklaku la butonon [Kész]!.
Ĉe la instalo de la Esperanto-vortolisto aŭtomate instaliĝas ankaŭ la Latin-3-tiparo Times SudEuro, ebliganta la uzon de Esperantaj literoj.

4)                 Du programetoj: Színválasztó kaj Szóvisszanyerő senrimarke kuninstaliĝas.
Per Színválasztóval oni povas transkolorigi la fasadon de la vortaro laŭ propra plaĉo.
La rutino Szóvisszanyerő reskribas post ĝisdatigo de vortolisto la de ni pli frue registritajn vortojn en ĉi tiun refreŝigitan dosieron.