*

 

 

La Esperanta-Hungara Meza Vortaro

estas frukto de plurjara kolekta plukado. El ĉi tiu cirkonstanco sekvas, ke ĝi estas vortaro respegulanta la faktan lingvouzon, do ĝi estas plie priskriba, ol preskriba, kvankam la signo „®” kaj la kvalifikaj etikedoj [rar] (malofta) aŭ [evi] (evidinda) aludas sendube ankaŭ al tio.

 

La programo

mem estas realigita per la tralaboro kaj pluperfektigo de la ŝelprogramo kreita por la Hungara-Esperanta Meza Vortaro elektronika de Koutny-Szerdahelyi. Pri la historio de la vortaro kaj ceteraj utilaĵoj vidu: SaJo.

Mi ŝuldas dankon al Gábor Zoltán Bata, kiu disponigis al mi kiel transiran solvon sian simplan, sed tre bone uzeblan vortarprogramon.

 

Mi petas la helpon de la Leganto

Tiel amplekasa vortaro (preskaŭ 60 mil rekordoj, 164 mil vortoj) estas ne malgranda laboro, kaj ĉar nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras, mi petas la helpon kaj kunlaboron de la afabla Leganto, por malkovri erarojn, enigi mankantajn vortojn kaj esprimojn, cizeladi la ekzistantajn, iom kunagi en krea laboro senfina. Ĉi tiu peto estas serioza kaj sincera, konsiderenda laŭvorte, pro tio mi insiste petas la afablan Uzanton, ke la leksiko de Esperanto ja estu ankaŭ nia komuna afero. Mi akceptas ĉiun proponon, konstruan kritikon, riproĉon, ideon kaj plibonigeman intencon kun malfermita koro ĉe la retadreso en la Helpo.

 

La uzado de la vortaro

estas bildece priskribita en la Helpo. La interpreto de la mallongigoj aplikitaj en la vortaro troviĝas same en la Helpo. La supersignajn Esperantajn literojn vi povas enskribi per la x-metodo aŭ per per la „lerta” programeto EK! de Jurij Finkel.

 

Novaj versioj

Se vi sendos al mi (horjoz kaj-signo kabelnet.hu) peton, mi retmesaĝe sciigados vin pri la apero de novaj versioj. Estas tre konsilinde, ĉar kun la novaj versioj vi havos multajn novajn kaj utilajn vortojn en via vortaro, krome eraroj, mistajpoj kaj ceteraj neĝustaĵoj rimarkitaj estas ade-ree forigataj el la vortaro. La nova versio komplete traskribas la malnovan.

 

Mian koran dankon

al tiuj, kiuj rekte aŭ malrekte helpis mian laboron per konsiloj, sugestoj aŭ nura kunpensado. Mi celas antaŭ ĉio al la redaktantaro de Reta Vortaro (S. Pokrovskij, Ĵ. Vaŝe, M. Bavant, B. Wennergren, R. Corsetti, J. Finkel ktp.), d-ro Blazio Vaha, d-ro Béa Mészáros (Oklingva nomaro de Eŭropaj birdoj, Gvidlibro pri bestoj), dr. Ilona Koutny (kisszótársorozat), Petro de Smedt (Granda Nederlanda-Esperanto-Vortaro), B. Vivier (La Vortaro-serio), kaj nelaste al la klasikuloj de nia literaturo kaj scienca vivo, kies vortojn kaj esprimojn mi povis preni modele.

 

Jozefo Horvath (Győr)

 

Deŝutu

 

Reen