Árpád RÁTKAI

HUNGARA KONTRIBUO
AL LA INTERNACILINGVAJ AKADEMIOJ

Lasta modifo: 2007-06-24

 

La internacilingva movado estiĝis kiel Volapuk-movado kaj startis en 1879, konsistanta el la adeptoj de la lingvo-projekto Volapuko de Johann Martin Schleyer. Rezulto de la dua kongreso de tiu movado en 1887 estis starigo de la prilingva institucio Akademio de Volapuko.

Volapuk-movado en siaj unuaj ok jaroj (1879-1887) identis kun inernacilingva-movado, poste la situacio komplikiĝis. Volapuk-movado disfalis kaj plejparte malaperis. Sed la naskiĝanta Esperanto-movado ne simple sekvis la Volapukan, kaj esence ne estis novaĵo. „Same, kiel kristanismo elkreskis el la greklingvaj sinagogoj, tiel Esperanto enplantiĝis en la Volapukistajn rondojn, kaj tie elfloris.”[1] La lasta enfandis ruinojn de la malnova. La cel-lingvo ŝanĝiĝis, sed la socia celo, la karaktero kaj la organizo de la movado restis la sama. Kontinuecon de Volapuk-movado al Esperanta signas ankaŭ personaj vivovojoj de pluraj elstaraj Volapukistoj, kiuj dum la metamorfozo de la internacilingva movado esperantistiĝis.

La lingvoprojekto Esperanto de Lazar Markoviĉ Zamenhof aperis en 1887, kaj la movado lingvigis ĝin. Ĝia unua kongreso en 1905 starigis la lingvan institucion Lingva Komitato, kaj tri jarojn poste en ĝi formiĝis Akademio.

Reformemuloj baldaŭ provis refoje ŝanĝi la cel-lingvon de la internacilingva movado, sed la pli fruaj eventoj ne ripetĝis. La adeptoj de la refrom-projekto Ido projekto en 1909 starigis Ido-Akademion, kiu ne transvivis la duan mondmiliton. Ido-movado ne superis Esperanto-movadon, kaj jam en la dudekaj jaroj sensignifiĝis.

Hungaroj havis gravan rolon en ĉiuj tri iniciatoj, sekve ankaŭ en iliaj akademioj. La Volapukistoj havis kvar, la idistoj havis tri hungarajn akademianojn. Dum 43-jara ekzisto de la Lingva Komitato ĝi havis dek du membojn hungarajn. La esperantista Akademio, kies nomo ekde 1948 estas Akademio de Esperanto, ĝis nun havis dek unu hungarajn membrojn (kvin el ili estis ankaŭ lingvakomitatanoj).

Entute 25 hungaraj membroj agadis en 29 lokoj de tiuj porlingvaj institucioj. Inter ili estas kaj tiuj hungaroj, kiuj membriĝis eksterlande (Ferenc Szilágyi en Svedio, Andreo Cseh en Nederio, Ilona Koutny en Polio, Katalin Kováts en Nederio, Viktor Polgár en Francio, Pál Jankó en Turkio, István Bakonyi en Germanio), kaj la usonano Bernard Golden vivanta en Hungario.

Volapuk-movado iom antaŭis Esperanto-movadon. Ido-movado ekzistis paralele kun frutempa Esperanto-movado, pli malgranda ol la lasta kaj ŝrumpiĝanta. Volapuk- kaj Ido-Akademioj estis frutempaj fenomenoj de la internacilingva movado. Tial unue ni traktos iliajn hungarajn radikojn, kaj nur poste la instituciojn de Esperanto.

 

Resuma tabelo pri 25 personoj en 30 lokoj en la porlingvaj institucioj

 

1 Vp-akademiano ((Parizo)

periodo

jaroj

vivojaroj

notoj

MADARASSY Pál

1890/95

5

1828-1903

 

3 Vp-akademianoj (Konstanz)

periodo

jaroj

vivojaroj

notoj

BÁNFI György

1887/95

8

1854-19??

 

GEBAUR Izor

1890/95

5

1839-1916

 

MEDGYESI Ödön

1890/95

5

1844-1???

 

3 Ido-akademianoj

periodo

jaroj

vivojaroj

notoj

BAKONYI István

1929/35

6

1892-1969

en Dessau

HOROVITZ László

1935/41

6

1908-1963

 

JANKÓ Pál

1909/19

10

1856-1919

en Istambulo

11 lingvakomitatanoj (1905-1948)

periodo

jaroj

vivojaroj

notoj

BAGHY Gyula

1924/48

24

1891-1967

 

BODÓ Károly

1932/41

9

1903-1963

 

CSEH András

1932/48

16

1895-1979

en Hago

KALOCSAY Kálmán dr.

1922/48

26

1891-1976

 

LENGYEl Pál

1905/32

25

1868-1932

 

MILETZ József

1905/07

2

1865-1915

 

POLGÁR-POLITZER Viktor

1910/22

12

1877-1933

en Parizo

RÁCZ Béla dr.

1922/30

8

1857-19??

 

SCHATZ Róbert Gyula dr.

1910/22

12

1876-1960

 

SZILÁGYI Ferenc dr.

1932/48

16

1895-1967

en Stockholmo

TÖRÖK Péter

1922/29

7

1857-1929

 

12 Esperanto-akademianoj

periodo

jaroj

vivojaroj

notoj

BAGHY Gyula

1933/67

39

1891-1967

 

BENCZIK Vilmos dr.

ekde 2001

-

*1945

 

CSEH András

1948/67

19

1895-1979

en Hago

GOLDEN, Bernard

1982/2000

18

*1925

usonano en H.

HASZPRA Ottó dr.

ekde 2004

-

*1928

 

KALOCSAY Kálmán dr.

1948/76

28

1891-1976

 

KOUTNY Ilona dr.

ekde 1998

-

*1953

en Poznano

KOVÁTS Katalin dr.

ekde 2007

-

*1957

en Hago

LENGYEL Pál

1910/28

8

1868-1932

en Parizo 10 j.

SZERDAHELYI István dr.

1986/87

1

1924-1987

 

SZILÁGYI Ferenc dr.

1948/67

19

1895-1967

en Stockholmo

TÁRKONY Lajos

1968/78

10

1902-1978

 

 

Parto 1

Akademio de Volapuko = Kadem Volapuka

1887-1895

 

            En majo de 1879 en Litzelstetten (apud la urbo Konstanz, ŝtato Baden, Germanio) suplemento de la germanlingva Sionsharfe – revuo dediĉita al la katolika poezio – aperis skizo de „gramatiko por la tutmonda lingvo"[2], verkita de la katolika pastro Johann Martin Schelyer. Ĉirkaŭ tiu revuo estiĝis la ĝermo de la internacilingva movado. En la sama jaro inter la unuaj adeptoj estis György Bauer, katastristo en Kapuvár (apud la urbo Sopron, Hungario). Li en la posta jaro ricevis diplomon – la duan en la mondo - de la aŭtoro kaj tiel iĝis Volapuk-profesoro.

            De la 6-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1887 en Munĥeno okazis la Dua Kongreso de la Vulapuk-amikoj. En la lasta tago por direktado de la aferoj rilatantaj la „lingvokonstruon” la kongreso elektis la Akedemion de Volapuko (Kadem Volapuka). La prezidanto de la institucio estis Schleyer mem, sed ĝia vera direktanto la direktoro August Kerckhoffs, kaj ĝia sidejo estis en Parizo. Inter la 31 akademianoj estis unu hungaro: György Bánfi.

            La gramatikoj de August Kerckhoffs jam ekde 1887 fundamente diferencis de la Volapuko de Schleyer. Precipe por fini la batalon inter inter ili Kerckhoffs organizis la Trian Kongreson de la movado en Parizo de la 19-a ĝis la 21-a de aŭgusto 1989. La kongreso komisiis la Akademion fari lingvoreformon. La laborojn gvidis Kerckhoffs, sed en 1891 li eksiĝis el la posteno de direktoro. En 1893 oni elektis la novan direktoron Woldemar Rosenberger, kaj la nomon de la akademio oni ŝanĝis Internacia Volapuka Akademio (Kadem benüvetik Volapüka). Dum la direktoreco de Rosenberger en la jaroj 1893-1898 ĝia sidejo estis en Sanktpeterburgo, kaj ĝiaj decidoj fiksis la fundamenton de nova lingvoprojekto idiom neutral. En 1895 refoje oni ŝanĝis la nomon la nomo de la akademio, ĝi tiam iĝis Akademio Internacia de Lingvo Universala, en la nova lingvo(projekto): Akademi Internasional de Lingu Universal. Fine la akademio sub direktoreco de H. F. Holmes ŝanĝis sian sidejon al la urbo Rochester (ŝtato Novjorkio, Usono), kie ĝi ĉesis en 1908.

            Do la institucio kiel Volapuka akademio ĉesis jam en 1895, sed Schleyer jam en 1889 rifuzis agnoski la decidojn de la tria kongreso kaj proklamis la parizan akademion eksigita. Post tiu anatemo Schleyer rekonis nur 49 akademianojn, kompreneble la fidelajn al li, la inventinto (dikatel), kiu estis pinto de la Volapuka hierarkio. El tiuj akademianoj en 1890 li organizis la „aŭtentikan, legitiman” Akademion de Volapuko kun sidejo en la urbo Konstanz (ŝtato Baden, Germanio).

            Jen, tial okazis, ke en la unua duono de la naŭdekaj jaroj paralele ekzistis du Akademioj de Volapuko: la pariza, reformema, kaj la konstanza, ortodoksa. La konstanza formale neniam, sed fakte baldaŭ ĉesis. En la dua duono de la naŭdekaj jaroj jam malantaŭ neniu el la du akademioj estis movado, do mankis la socia bazo de iliaj lingvo(projekto)j. El Hungario nur Pál Madarassy nur estis membro de la pariza akademio, sed la akademio de Schleyer en Konstanz havis tri membrojn: György Bánfi, Izor Gebaur kaj Ödön Medgyesi.

La vivo de Pál Madarassy (1828-1903) estas sufiĉe konate, ja li estis rekonata juristo kaj verkis i.a. beletraĵojn, tradukis verkojn de Zola el la franca, ktp., fine li ricevis membrecon en la grandnobela ĉambro de la parlamento.[3] Liaj poem-tradukoj de Sándor Petőfi kaj popolkantoj Volapuken aperis „parte en Volapukaj revuoj, parte apartaj kajeroj.” Laŭ liaj biografoj la akademianeco estis rezulto de tiuj tradukoj.[4]

            Pri la vivo de György Bánfi (*1854?) ni konas malmulton. Li finis gimnazion kaj laboris (help)katastristo en la urbeto Kapuvár, poste en la urbo Sopron. Li estis german-etna hungaro (latine hungarus) kun la nomo Georg Bauer kaj hungarigis sian nomon probable iam en la jaroj 1884-1886. Li legis pri Volapuko en la 35. numero de Allgemeine Deutsche Lehrerzeitung aperinta la 31-an de aŭgusto 1879. La 8-an de novembro 1879 li skribis sian unuan leteron al Schleyer. La 29-an de majo 1880 Schleyer subskribis lian diplomon, kaj tiel Georg Bauer estis la dua mondolingvo-profesoro en la mondo (Kniele 6,9).

            Bánfi kun István Eperjessy tradukis hungaren la Volapuk-gramatikon de Schleyer[5], kaj verkis longan artikolon[6] pri Volapuko, kiu aperis en kvar felietonoj en la urbo Győr. La rezulto de lia klopodo estis, ke lingvisto Károly Pozder[7] (1855-1907) en 20 paĝa studo prezentis kaj analizis Volapukon en la plej altprestiĝa hungara lingvistika revuo.[8] Kvankam Pozder forte kritikis la lingvistkajn solvojn de Schleyer, samtempe li forte emfazis ankaŭ la eblecon de internacia lingvo kaj serĉis solvon. Krom en lingvistika revuo ankaŭ en granda tagĵurnalo li kritikis la asertojn de la tiutempe internacie plej konata lingvisto Max Müller, kiu estis konraŭ la ideo de internacia lingvo.[9] Malgraŭ siaj kritikoj paŝo-post-paŝo ankaŭ Pozder Volapukistiĝis, eĉ publikigis lingvistikajn studojn kaj tradukojn en Volapuk-revuoj aperintaj en Lejpcigo, Berlino, Stokholmo kaj Kopenhago.[10] Laŭ pure lingvistikaj meritoj certe Pozder devintus esti Volapuk-akademiano, eĉ inter la plej gravaj, sed Schleyer evidente preferis la movadajn meritojn, kaj precipe la nepran submetiĝon al lia lingvistika aŭtoritato. Pozder, la plej bona konanto de Volapuko estis ankŭ ĝia plej profunda kritikanto, do li ne akademianiĝis.

            Membro de la akademio en Konstanz estis Izor Gebaur (1839-1916), katolika pastro-direktoro de la ĉefgimnazio en la urbo Pécs, kiu en 1888 ricevis diplomon je mondolingvo-profesoro (Kniele 63). Li verkis lernolibrojn de Volapuko[11], tradukis Volapuken la verkon La trezorejo de Karpatoj de Ferenc Kölcsey[12]. En Volapuko li verkis Du mondmirakloj en Hungario[13], en kiu li priskribis la gutŝtonan groton ĉe Aggtelek kaj la glacigroton ĉe Dobŝina. Plurajn artikolojn li publikigis en la Volapuka revuo Zi vol lölik, eldonita en Vieno kaj Prago. Rezulto de tiu verkaro estis lia akademianeco[14].

            La vivo kaj prilingva agado de Ödön Medgyesi (*1844) ni scias malmulton. Li instruis geometrion en la ĉefgimnazio de la urbo Arad kaj en la jaro 1890 pro malsano emeritiĝis[15]. Li akademianiĝis, kvankam oni mencias nur lian solan artikolon el la jaro 1891[16]. En la movada hierarkio de Schleyer li estis senatoro[17].

            Kvankam la agado de Volapukaj akademioj baldaŭ ĉesis, pos pli ol du jardekoj du epizodoj kompletigas la historion de la hungariaj akademianoj kvazaŭ epilogo. La unua: en 1906 la jam 67 jara Izor Gebaur estis plebano en la vilaĝo Hercegfalva, kiam li informiĝis pri Esperanto kaj aliĝis al la movado[18]. Kaj jen la dua. En 1912 fondiĝis la Esperanto-grupon en la urbo Sopron, kaj ĝia kasisto estis G. Banfi, tre verŝajne György Bánfi, t.e. la iama Volapuk-akademiano, la unua hungara Volapukisto[19].

 

Parto 2

Ido-Akademio

di Uniono por la Linguo Internaciona

1909-1941

 

En junio 1908 okazis skismo en Esperanto-movado kaj la eksiĝantaj reformemuloj laŭ la iniciato de Louis de Beaufront fondis Ido-movadon. La idistoj, kiuj komence estis eksesperantistoj senescepte, en 1909 starigis la internacian organizaĵon Uniono por la Linguo Internaciona[20] (ULI) kiu konsistis el du partoj: la Ido-Akademio prizorgis la lingvojn, la Komitato la organizajn aferojn. La celo, la karaktero kaj la organizo restis la samaj, kaj komence eĉ la tuta idistaro konsistis el eksesperantistoj.

La Akademio estis starigita per la unuaj elektoj en 1909. Nek ULI, nek ĝia Akademio havis konstantan sidejon, la adreso estis kutime tiu de la sekretario. En la jaroj 1909-1903 tiu Akademio per serio de reformoj daŭre ŝanĝis la la lingvon. Por haltigi la katastrofan disfalon de la movado oni haltigis la reformojn kaj sekvis dek jaroj de la lingvo- stabiliĝo. Tamen sekvis lingvo-kriza periodo en la jaroj 1925-1929, kiam oni refoje faris grandajn lingvoŝanĝojn. Dum tiu periodo formiĝis „lingvokonservativa frakcio” kaj „lingvoprogresiva frakcio”. Tiu lasta finfine memstariĝis kaj akceptis la novan lingvoprojekton Novial. La eksidistoj iniciatis la malgrandan Novial-movadon. La agado de Ido-Akademio definitive ĉesis pro la dua mondmilito, poste oni jam ne organizis ĝin.

            Fondiĝo de Ido-Akademio ligiĝas al sorto de Gábor Bálint (1844-1913). Li estis universitata profesoro de kompara lingvistiko de la ural-altajaj lingvoj (1897-1912), kie liaj teorioj pri la prahistorio de la hungaroj pruviĝis eraraj. Bálint konis, sed ne akceptis la lingvon Volapuko[21]. Li en 1897 lernis kaj ekinstruis Esperanton en la urbo Kolozsvár[22]. Li estas konata, kiel la unua hungara esperantisto. Alia, sed apenaŭ konata kaj en Esperanto-movando kvazaŭ hontinda fakto estas, ke Bálint estis ankaux la unua hungara idisto. En 1903 li kontaktis la organizon Délégation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale[23], organizita de la francaj profesoroj Louis Couturat kaj Leopold Leau, kaj en 1907 li igxis adepto de Ido[24], kvankam ĝin kritikante.

            Ido-Akademio estis starigita per la unuaj elektoj la 16-an de aŭgusto 1909. Inter la 20 kandidatoj estis ankaŭ la eksesperantisto Bálint. Ĉiu el la elektitaj naŭ akademianoj ricevis almenaŭ 200 voĉojn, sed Bálint kun 51 voĉoj iĝis nur la 17-a, do li ne akademianiĝis[25]. Post tiu nova fiasko li rolis nek en la Esperanto- nek en la Ido-movado. Li kabeis je ambaŭ lingvoj kaj movadoj.

            La unua elekto de akademianoj okazis surbaze de konateco kaj populareco inter la unuaj idistoj. Tial kiam Bálint fiaskis, per 208 voĉoj elektiĝis Ido-akademiano alia hungara eksesperantisto, Pál Jankó (1856-1919) fortepianisto kaj inventisto de la muzik-historio. En 1882 li inventis novan, pli oportunan fortepian-klavaron (la „Janko-klavaron”), por kiu en Vieno kaj Berlino oni komponis, eĉ aranĝis koncertojn. Ĝi tamen ne povis venki la kutiman, tradician klavaron, kaj Janko en 1892 iĝis oficisto de la ŝtata tabak-monopolo de Turkio en Istambulo[26]. Tie li esperantistiĝis kaj poste idistiĝis. Inter la unuaj idistoj tre populara Jankó estis akademiano ekde 1909, reelektiĝis en 1912, estis vic-sekretario de tiu korporacio, sed abdikis je tiu posteno kaj mortis en 1913[27].

            La kemiisto István Bakonyi (1892-1969) pro Ido-propagando jam en 1913 estis eksigita el Hungarlanda Espeanto-Societo[28]. En 1914 li elektiĝis sekretario de la hungaria Ido-organizo Uniono di la Linguo Internaciona Ido (ULII), sed pro la unua mondmilito la Ido-agado paŭzis ĝis 1918. Ĝis 1922 li estis sekretario, poste ĝis 1924 vicprezidanto de ULII. Bakonyi partoprenis la konkurencadon Ido-Esperanto dum la tutaj periodoj de la demokratia revolucio (de oktobro 1918 ĝis marto 1919) dum Konsilia Respubliko (marto-julio. 1919) kaj ankaŭ en la fruaj dudekaj jaroj (Ratkai 2001. 219-233). Li tradukis diversajn verketojn, i.a. la romanon Faremido[29] de Frigyes Karinthy kaj verkis Ido-hungaran vortaron[30].

            En la jaro 1926 (aŭ 1-2 jarojn poste) Bakonyi definitive transloĝiĝis al la urbo Dessau (Germanio), kie li ekhavis laborpostenon. Laŭ malcertaj fontoj li en 1929 akademianiĝis, kaj lastfoje en 1932 estas menciita lia nomo kiel sekretario de la Ido-Akademio[31]. Dum sia akademianeco li verŝajne pli damaĝis ol kontribuis al Ido, ja li iĝis adepto de Occidental kaj en sia maljunaĝo vivanta en Svisio, fine en Italio li estis adepto de IALA.

            La tria akademiano estis László Horovitz (1908-1963) inĝeniero. Li idistiĝis en la urbo Szombathely, partoprenis la Ido-Kongreson en Torino en 1925[32], estis membro de : Hungariana Federuro dil Mondolinguo Ido (HFMI) en Szombathely. En la jaro 1933 Horovitz transloĝiĝis al Budapeŝto[33], kaj en la periodoj 1935-1938[34] kaj 1938-1941[35] estis akademiano. En tiu lasta periodo la Akademio jam ne funkciis, sed ĉirkaŭ Horovitz en Budapeŝto funkciis neformala, amika societo de idistoj, kiuj foje-foje kunvenis[36]. En 1941 okazis la lasta kunveno de tiu amika rondo[37]. Ankaŭ Horovitz kabeiĝis kaj post la milito estis sekciestro de la Hungara Patent-Oficejo. En 1941 finiĝis la historio kaj de Ido-Akademio kaj de la hungaria Ido-movado.

 

Parto 3

Lingva Komitato (de Esperanto)

1905-1948

 

            Dum kulmino de Volapuk-movado okazis por ĝi ŝajne periferia, eĉ tute nerimarkita evento en Varsovio. La 26-an de julio 1887 aperis nova projekto de internacia lingvo de la rusa judo Lazar Markoviĉ Zamenhof, kuracisto. Sekve de tiu iniciato la internacilingva movado ŝanĝis sian lingvoprojekton al la nova kaj lingvigis ĝin, nomatan Esperanto.

            En Bulonjo (Francio) de la 5-a ĝis la 15-a de aŭgusto okazis la unua internacia kongreso de Esperanto, kiu fondis la lingvan institucion de Esperanto. Hazarde la fondiĝo de la provizora Lingva Komitato okazis la 9-an de aŭgusto 1905, do precize 18 jarojn post la fondiĝo de la Volapuk-akademio.

            Pri la membronombro de tiu institucio regas konfuzo, ĉar la konataj manlibroj, historiaj verkoj kaj studoj (de Zakrzewski, Privat, Rollet-de-l’Isle, Lapenna, Waringhien kaj Alec Venture) mencias diversajn nombrojn. Ties aŭtoroj supozis ordinaran elekton, kvankam la partopreninta Hector Hodler notis, ke la elekto okazis „laŭ neordinara maniero”. Krome ili citas ne la samajn fontojn, kaj kiom da „fidindaj” fontoj, tiom da nombroj de la lingvakomitatanoj. Por eviti la erarojn de la menciitaj aŭtoroj ni devas konsideri ĉiujn fontojn kune, kaj rekonstrui la eventojn. Jen fakte kio okazis.

1. Pri la evento postrestis nur unu vere fidinda dokumento, nome la raporto de nekonata Kongresinto, kiu aperis tuj post la kongreso en la revuo Lingvo Internacia. Laŭ Kongresinto dum la legado de la listo de Lingva-Komitatanoj regis „iometa konfuzeco”, tial oni „ne povas esti certa pri ĉiuj nomoj, des pli ke oni aldonis novajn nomojn dum la legado em aŭ tuj post ĝi. Jen estas tiuj nomoj, kiujn mi aŭdis: …” kaj sekvas 65 nomoj. En tiu listo estas du hungaroj: Pál Lengyel kaj József Miletz.

2. Pli ol du monatojn poste Zamenhof en sia letero 1905-10-23 al Emile Boirac skribis: „Mi resendas al vi nun la nomaron de la Lingva Komitato, kiun mi esploris kaj plene aprobas. Nur la sekvantajn aldonojn mi proponas fari al ĝi, se vi tion ĉi aprobos. Se Vi aprobas miajn proponitajn aldonojn, Vi povas jam nun publikigi oficiale kun mia sublskribo la nomaron de la Lingva-Komitatanoj.” Kaj Zamenhof proponis dek personojn, kies nomo ne estas en la raporto de Kongresinto. Inter ili estis la aŭstro Johannes Joseph Süssmuth, kiu ekde 1903 vivis en Budapešto, sed en 1905 elmigris. Entute do la Lingva Komitato devintus konsisti el 75 personoj.

3. La svisa pastro Friedrich Schneeberger estis pioniro de Esperanta stenografio. Kvankam li prezidis la unuan kongreson, kelkaj esperantistoj emas kvazaŭ aboli lin el la historio, ĉar kelkajn jarojn poste li forlasis Esperanton kaj fariĝis prezidanto de Ido-Akademio. Tamen, en la unua Esperanto-kongreso prezidante li sidis en la plej bona loko antaŭ la publiko. Tie li ĉion tre bone aŭdante faris stenografiajn notojn. Laŭ lia raporto, kiu baziĝis sur siaj stenografiaj notoj, la listo proponita de Zamenhof al la kongreso enhavis nur 44 nomojn, „kaj la kunveno aldonas aliajn nomojn”. Tre verŝajne li ne vidis, nur aŭdis multajn por li tre fremdajn, kiujn li ne povis stenografi. Tio estas nur supozo, sed la vera manko estas, ke Schneeberger prezentis nek la originalan liston kun 44 nomoj, nek la aldonojn, ĉar „la tuta nomaro estas presita sur la 10a paĝo de l’aldonita protokolaro.” Do, por vidi la 44 plus iom da nomoj ek al la oficiala protokolaro!

4. Efektive la 92-paĝa libro de Schneeberger havas 14-paĝan suplementon Oficiala protokolaro de la Unua Kongreso Universala de Esperanto en Boulogne-sur-Mère aŭgusto 1905. Ĝi estas malpli detala, ol la raporto de Schneeberger aŭ tiu de la Kongresinto, sed enhavas la nomaron de Lingva Komitato. La listo havas 95 nomojn, do ĝuste 30 pli, ol la listo de la precize raportinta Kongresinto! Inter la 30 novaj nomoj estas ankaŭ tiuj 10, kiujn Zamenhof proponis al Boirac. La antaŭvorton de sia libro Schneeberger datis jene. „en la Kristnaska tempo, 1905. Sekve oni povas aserti, ke tiu listo kun pliaj 20 nomoj certe ne estas protokolita en la kongreso, sed fabrikita post la menciita Zamenhof-letero en novembro-decembro de 1905. La subskrbintoj de tiu oficiala protokolaro estis „E. Boirac” kaj „L. Zamenhof”, kaj la finredaktinto de la listo verŝajne estas farita de Boirac.

5. Sed la sama „oficiala protokolaro” aperis ankaŭ unu jaron post la evento, en aŭgusto 1906, en la serio Esperantista Dokumentaro, kajero unua. Ĝia teksto estas laŭvorte la sama, kiu aperis en la libro de Schneeberger, escepte la nomaron, kiu havas jam 98 nomojn! Kiu enmetis la pliajn tri nomojn, ni ne scias, sed evidente ekde la unua kongreso dum unu tuta jaro efikis granda premo al la redaktoroj, ja multegaj esperantistoj sopiris membriĝi al la supera lingva institucio.

6. La Dua Universala Kongreso de Esperanto en 1906 en Ĝenevo laŭ tiu strange ampleksiĝinta listo de la ĵus aperinta „oficiala protokolaro de la unua kongreso” deklaris la ĝis tiam provizoran Lingvan Komitaton definitiva. Inter ĝiaj 98 membroj estis la jam menciitaj du hungariaj membroj, Lengyel kaj Miletz.

           

La tasko de LK estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucioon. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel al Fundamento nek la LK povas esti baro por normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontraŭe, certigas.” Tion deklaris en 1908 la 4-a UK en Dredeno, kaj ĝi aprobis starigi kvar komisionojn de LK: Komuna Vortaro, Gramatiko, Teknika Vortaro kaj Internaj Aferoj.

 

Laŭ la novaj reguloj la novajn membrojn ne plu la Kongreso elektis, sed la LK mem. sed la lingvakomitataneco dekomence estis afero de prestiĝo por multaj, do ne estas mirinde ke la nombro de LK en 1935 tamen estis jam 116. Tiam oni decidis ke ĝi estonte ne superu centon. Sed malgraŭ la limigo la membronombro de la Lingva Komitato en 1939, estis 102. Sed ĝuste tiam interrompis ĝian agadon la dua mondmilito.

Sinsekve membriĝis la jenaj 11 hungaroj: Pál Lengyel (1905), József Miletz (1905), Viktor Polgár-Politzer (1910), dr. Róbert Gyula Schatz (1910), dr. Béla Rácz (1922), dr. Kálmán Kalocsay (1922), Péter Török (1922), Gyula Baghy (1924), András Cseh (1932), Károly Bodó (1932) kaj dr. Ferenc Szilágyi (1932). Bodó 29 kaj Kalocsay 31 jaraj komitataniĝis la plej junaj

Sekve en sia 43-jara historio de la Lingva Komitato ĉiam havis 1-5 hungarajn membrojn (t.e. 1-5%) laŭ la jenaj konstelacioj:

 

1905/07

1907/10

1910/22

1922/24

1924/29

Lengyel

Lengyel

Lengyel

Kalocsay

Baghy

Miletz

 

Polgár-P.

Lengyel

Kalocsay

 

 

Schatz

Rácz

Lengyel

 

 

 

Török

Rácz

 

 

 

 

Török

 

1929/30

1930/32

1932/41

1941/48

Baghy

Baghy

Baghy

Baghy

Kalocsay

Kalocsay

Bodó

Kalocsay

Lengyel

Lengyel

Kalocsay

Szilágyi

Rácz

 

Szilágyi

 

 

Pál Lengyel en la jaro 1904 migris en Francion kaj rehejmeniĝis post la unua mondmilito.

 

Parto 4

Akademio (de la Lingva Komitato) 1908-1948

kaj Akademio de Esperanto ekde 1948

 

Tuj post la fondiĝo de la Lingva Komitato montriĝis, ke tiel multnombra kaj disvastigita komitato ne povas labori en la praktiko. Tial en 1908 Kvara Kongreso decidis formi ankaŭ ĝian „Superan Komisionon aŭ Akademion” el maksimume 18 membroj, kun la sama Estraro kiel la Lingva Komitato.

            Tiu Akademio en 1908 konsistis el 12 membroj, post la unua mondmilito el 15 kaj en 1939 el 16 membroj. Post la dua mondmilito la prezidanto sukcesis kontaktiĝi kun nur 48 el la antaŭmilita LK, kaj tial li trovis la okazon matura por funde reformi la institucion kaj forigi ĝian temporaban kaj ĝenan duoblecon. Malaperis LK kaj restis nur Akademio de Esperanto. Ĝia historio tiel dividiĝas en du periodoj. En la unua estis la Akademio (aŭ Supera Komisiono de la Lingva Komitato) 1905-1948, kaj en la dua Akademio de Esperanto (ekde 1948).

En la dua periodo de Akademio iom post iom kristaliĝis la metodo pri nombro kaj membriĝo. La nombro de la institucio estas 45. La membrojn la akademianoj elektas por 9 jaroj kun ilia potriona rebalotado ĉiun trian jaron.

            La hungaraj akademianoj konstelaciis jene:

 

1908/10

1910/28

1928/33

1933/48

1948/67

1967/68

1968/76

1976/78

Lengyel

Baghy

Baghy

Kalocsay

Kalocsay

Tárkony

 

 

 

 

Cseh

 

Tárkony

 

 

 

 

 

Kalocsay

 

 

 

 

 

 

 

Szilágyi

 

 

 

 

1978/82

1982/86

1986/87

1987/1998

1998/2000

2000/01

2001/04

Golden

Golden

Golden

Golden

Koutny

Benczik

 

 

Szerdahelyi

 

Koutny

 

Koutny

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

2004/07

ekde 2007

Benczik

Benczik

Haszpra

Haszpra

Koutny

Koutny

 

Kováts

           

 

En 1997 la unuan fojon akademianiĝis hungara virino (Koutny). En la jaro 2007 el inter la 45 akademianoj estas nur ses virinoj, el kiuj du estas hungaraj.

LK-anojn siatempe elektis movada kunveno konsistanta el laikoj, kaj akademianojn la LK-anoj. Multaj eniĝis nur pro bonaj movadaj rilatoj kaj ne pro profesia prilingva laboro. La situacio tamen iom post iom pliboniĝis, la nivelo de la akademiaj laboroj kvankam malrapide, sed ĝenerale kreskis, ja la nombro de la akademianoj estas malpli ol duono de la iama LK-ano-nombro, kaj la novajn membrojn elektas Akademio mem, el fake ĉiam pli kaj pli erudita kandidataro.

            Paralele de la faka nivelo leviĝis ankaŭ la aĝo de membroj. La hungaraj LK-anoj averaĝe en sia 40-a vivojaro membriĝis, sed la akademianiĝo okazis averaĝe nur en la 56-a vivojaro!

Bodó LK-aniĝis 29-jara, Kalocsay 31 jara, el inter la hungaroj plej june, kaj nur du el tiu grupo LK-aniĝis pli ol 40 jaraj. Kontraŭe, akademianiĝo en la unua periodo okazis plej frue en la 42-a vivojaro (Baghy kaj Lengyel). En la dua periodo plej june akademianiĝis Koutny (44), kaj ĉiuj aliaj inter siaj 50a kaj 76a vivojaroj. En la fono estas la ĝenerala kresko de la vivdaŭro, kaj pli grave, kresko ankaŭ de la intelekte aktiva, laborkapabla periodo de la vivo.

Pli interese estas, ke tiuj korporacianoj ne mortis pro kaj ne falis en milito, kvankam multaj el ili estis junaj kaj havis la ŝancon morti dum la unua aŭ la dua aŭ ambaŭ mondmilitoj. Dum unua mond milito nur tri el ili soldatservis: Baghy, Bakonyi, dum la dua nur Szerdahelyi (li esperantistiĝis nur post la milito), sed ankaŭ ili travivis ĉion sen grava vundo. Lengyel pasigis la unuan mondmiliton en franca koncentrejo. Dek lingvokorporacianoj (antaj, intaj, ontaj) same sendifekte travivis la revolucion en 1956 en Hungario.

 

Parto 4

Galerio Akademia

(biografioj kun fotoj)

preparata

Baghy Gyula

Bakonyi István

Bánfi György

Benczik Vilmos dr.

Bodó Károly

Cseh András

Gebaur Izor

Golden, Bernard

Haszpra Ottó dr.

Horovitz László

Jankó Pál

Kalocsay Kálmán dr.

Koutny Ilona dr.

Kováts Katalin dr.

Lengyel Pál

Madarassy Pál

Medgyesi Ödön

Miletz József

Polgár-Politzer Viktor

Rácz Béla dr.

Schatz Róbert Gyula dr.

Szerdahelyi István dr.

Szilágyi Ferenc dr.

Tárkony Lajos

Török Péter

 

Literaturo

 

Carlevaro, Tazio (1985): Mondlingvaj akademioj. = Li kaj ni. – La Laguna. – p.381-391

Csiszár Ada (2001): Omaĝe al Kálmán Kalocsay. (KAL-ĈI Dokumentaro. 5.) Budapest.

Kniele, Rupert (1889): Das erste Jahrzehnt der Weltsprache Volapük. Entstehung und Entwicklung von Volapük in den einzelnen Jahren, nebst Uebersicht über den heutigen Stand der Weltsprache, Weltspracheklubs u. s. w. – Ueberlingen: A. Schoy.

Kausch, O. (1900): Die Literatur der Weltsprache, - Dresden.

Kerckhoffs, Auguste (1889): Yelabük pedipedelas. – Paris: H. le Soudier.

Kongresinto (1905): La Kongreso en Boulogne-sur-Mer. = Lingvo Internacia (Paris) nr. 124. 1905-08-15. – 10(1905):16.

Mulableds vüpüka volapük. – Graz, 1889, 1903.

Rátkai Árpád (1978): La internacilingva movado kiel kreinto de la Internacia Lingvo. = Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. Red. Detlev Blanke. Budapest, 1978. 166-181. – (2. eld. 1986).

Rátkai Árpád (1998a): Tezoj pri la lingvoplanado kaj pri la Internacia Lingvo. = Memorlibro. Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco organizita okaze de la tridekjariĝo de la universitata fako Esperantologio. Budapeŝto, 17/18-04-1997. Emlékkötet. Az eszperantológia egyetemi szak harminc éves fennállása alkalmából rendezett nemzetközi ünnepi konferencia előadásainak gyűjteményes kiadása. Szerk. Gecső Tamás és Varga-Haszonits Zsuzsa. Budapest, ELTE, 1998. ISBN 963 7647 66 X. 332-338

Rátkai Árpád (1998b): La internacilingva movado en Hungario ĝis la apero de Esperanto. = (kiel la antaŭa) 462-491

Rátkai Árpád (1998c). A nemzetközi nyelvi mozgalom kezdete és nyelv(tervezet)váltása Magyarországon. = A nyelv mint szellemi és gazdasági tőke. VII. Magyar Alkalmazott Nyelvészeti Konferencia. Szombathely, 1998. április 16-18. Vol. 3. Szerk. Blaskó Mária, Kohn János. Szombathely: Magyar Alkalmazott Nyelvészek és Nyelvtanárok Egyesülete, 1999. 283-288

Rátkai Árpád (2001): Ido en Hungario. = Studoj pri interlingvistiko / Studien zur Interlinguistik. Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke. Red. Sabine Fiedler / Liu Haitao. Dobrichovice-Praha: Kava-Pech, 2001. 736p. ISBN 80 85853 53 1. Kun resumoj en la angla kaj ermana/Esperanto.217-243 – Zusammenfassung: Ido in Ungarn. 217 – Abstract: Ido in Hungary. 217

Schneeberger, Fr. (1905): Detala raporto pri la oficialaj paroladoj, diskutadoj kaj decidoj de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro aŭgusto 1905. Kun aldono de oficiala protokolaro. Laŭ stenografiaj notoj de Fr. Schneeberger. – Laŭfon: Oficejo de Esperanto kaj Stenografio. – Nomaro de la Lingva Komitato p. 10-12.

Szilágyi Mihály Lengyel Pál eszperantista nyomdász, újságíró, akadémikus. Szekszárd: 1988.

Unua Universala Kongreso de Esperanto. Boulogne-sur-Mer, 5-13 aŭgusto 1905. – Paris: Esperantista Centra Oficejo, 1906. (Esperantista Dokumentaro pri la Oficialaj, Historiaj, Bibliografiaj kaj Statistikaj Aferoj. 1.) – Nomaro de la Lingva Komitato p. 21-23.

Zamenhof, L. L.: Leteroj de ~. 1. 1901-1906. – Paris: SAT, 1948.

Venture, Alec (1987): La historio de la esperantaj lingvaj instituicioj. = Serta gratulatoria in honoram Juan Régulo. 2. Esperantismo.La Laguna: Universidad de La Laguna, 1987. – p. 750-761.

Volapükabled lezedonik. Calabled vpa. – Konstanz, 1891. – p.381-391

 

© 2004-2007 Árpád RÁTKAI

ratkai12@T-Online.hu

 



[1] Gaston Waringhien: Lingvo kaj vivo. Esperantologiaj eseoj. - 2. rev. eld. kun apendico. – Rotterdam: UEA, 1989. 398

[2] La unuan fojon nur en februaro 1880 aperis la vorto volapük (Esperante: Volapuko) por la lingvoprojekto de la „mondlingvo” (germane: Weltsprache), sed ankaŭ poste oni ofte tradukis ĝin en la germanan simple kiel Weltsprache.

[3] Országgyűlési almanach 1901-1906. Rövid életrajzi adatok a főrendiház és a képviselőház tagjairól. Szerk. Sturm Albert. Budapest, 1901. p. 165-166. – Révai nagy lexikona. 13. Budapest, 1915. p. 96

[4] Jen tiuj tradukoj aperintaj en kajeroj: Fordításai: Flolemil poedotas nugänik. Bp.,1889. [Bukedo el la hungara poezio. Petőfi, Ábrányi, popolkanto.] - Alexander Petőfy: Löfamagabs. Bp., 1890. - [Perloj de amo.] – Alexander Petőfy: Zübimabledems de sep de Etelke. Bp., 1890. [Cipresfoliaroj sur la tombon de Etelke.] – Alexander Petöfy: Lefogs. Tikapags poedik e filosofik. München: Heller, 1892. [Nuboj.]

[5] Bánfi György, Eperjessy István: Rövid magyar-volapük nyelvtan. Konstanz, [Verlag des Schleyer'schen Zentralbüro's], [1886]. - Megjelenését tévesen datálják 1887-re. Lásd: A világnyelv. Volapük. = Pesti Hírlap. 1886-02-26:11

[6] Bánfi György György (1886): A világnyelv. = Győri Közlöny 30:34-37. 1986. ápr. 29., máj .2,6,9 pp.3.

[7] Szinnyei József: Magyar írók élete és munkái. 11. Budapest: Hornyánszky Viktor, 1906. 98-99

[8] Pozder Károly: Volapük. = Egyetemes Philologiai Közlöny (Budapest) 10(1986):249-269

[9] Pozder Károly: Volapük. = Pesti Napló. 1886-03-03. 1-2

[10] A budapesti V. kerületi kir. kath. főgymnasium értesítője az 1888/9-diki iskolai évről. Budapest, 1889. 19

[11] Volapük. Namapenäd pebüköl. Pécs, 1887. – Volapük. = A Pécs-Zircz-Ciszterczi Rend Pécsi Főgimnáziumának jelentése. Pécs, 1888. 1-60 p.1-60. – Világnyelv, volapük, Schleyer J.M. rendszere szerint. Nemzetközi kereskedelmi és társalgási, közlekedési nyelv. Tan- és olvasókönyv. Gyakorlatokkal és kulccsal. Pécs, 1888.

[12] Div belema Tatra. Pécs, 1891. – Laŭvorte: La trezoro de Tatroj, sed la originala hungara titolo estas: A’ karpati kincstár aperin ta en 1838 (Esperante: La trezorejo de Karpatoj).

[13] Natamilags tel in Nugän. Pécs, 1888..

[14] Gebaur Izor József = Magyar Katolikus Lexikon. 4. Budapest, 1998. 23. – Szinnyei József: Magyar írók élete és munkái. 3. Budapest, 1894. 1063-1065.

[15] Az aradi királyi főgymnaiumnak és az evvel összekapcsolt állami reáliskolának értesítője az 1889-90. iskolai évről. Arad, 1890. p. 73. – Szinnyei József: Magyar írók élete és munkái. 8. Budapest, 1902. p. 967.

[16] Nunod telid bladilekela kadema vpk. len cifali e kademi vpk. S.l., s.j. 1891. 6p. – Aparta presaĵo, veršsajne el Volapükabled lezedonik. Dato de la teksto: Arad 1891-02-12 – La sola konata ekzemplero en la Biblioteko de la urbo Le-Chaux-de-Fonds (CDELI, Li vol 35), sed tie oni ne rekonis la tipografion, tial erare konjektis la presejon en Arad. Oni preskaŭ certe presis ĝin en Konstanz. – En bibliografio ĝi aperis jam en 1900 (Kausch p. 85)

[17] Volapükabled lezedonik. Calabled vpa. (Konstanz) 1891:524,528,557

[18] Esperanto. (Budapest) 1906. jun.-júl. p.38-39.

[19] Oficiala jarlibro. Geneve: UEA, 1913:184, 1914:179

 

[20] Komence la nomo de la idista organizo estis Uniono di l’Amiki di la Linguo Internaciona, sed la nomon oni baldaŭ oni šanĝis al Uniono por la Linguo Internaciona (ULI).

[21] Bálint Gábor nézete az Esperanto” nyelvről. = Ellenzék (Kolozsvár). 1897-06-05.

[22] Nun Cluj-Napoca en Rumanio.

[23] Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia.

[24] Progreso (Paris) 1.y. 1908. jul. p. 227-229.

[25] Elekto di l'Akademio. = Progreso. (Paris) 1909. sep. 2:19. p. 415-416.

[26] Magyar Életrrajzi Lexikon. 1. 798. - Istambulo en Esperantaj fontoj pro greka influo menciitas plej ofte sub ĝia malnova nomo Konstantinoplo.

[27] Progreso (Paris) 6. nr.61. 1913. feb. p. 1-2; nr. 62. 1913 mar. p. 54; nr. 69. 1913. okt. p. 418.

[28] La Verda Standardo (Budapest) 1913. majo. p. 66-67.

[29] Originala titolo: Utazás Faremidóba (en E: Vojaĝo al Faramido),, aperi ankaŭ en E.

[30] Bakonyi István: Az Ido világnyelv kézi szótára. I. Ido-magyar rész. Teljes gyökszótár összefoglaló nyelvtannal. Budapest, Lingua, 1922. 199 p.

[31] Progreso (Paris) 9(1932):88(apr). p. IV.

[32] Welthilfsprache (Frakfurt am Main) 1925.Dez. p.163

[33] Progreso (Paris) nr.94. 1933.ago. p.151

[34] Progreso (Berlin) nr.107. 1935.jul-sep. p.73

[35] Progreso (Woodford Green, Essex) nr.120. 1938.apr-jun. p.41

[36] Progreso nr.125. 1939.jul-sep. p.49-50; nr. 129. 1940.jul-sep. p.28

[37] Progreso (Peseux, Svisio) 1941.jul-dec. p.15-16